La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA ALARMSONORILOAŭtoro: Aster Berkhof |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Post kiam mi donis frokon al la junulo el la kofro de la vestoĉambro kaj kondukis lin al ia ĉelo, mi rapidis eksteren. La monaĥoj kaj la laborfratuloj jam kolektiĝis ĉe la pordego, kaj la servistoj kaj taglaboristoj staris kune ĉe angulo de la staloj.
La pordego estis malfermita. Mi aŭdis huffrapetadon sur la vojo, kaj kiam mi alvenis ĉe la pordego, mi vidis, kiel proksimume tridek rajdistoj alproksimiĝis je ducentmetra distanco. Kvar soldatoj rajdis ĉirkaŭ dekon da metroj antaŭ la aliaj. Tiam sekvis la aliaj. Kiam la grupeto estis proksime, mi vidis antaŭe grandan figuron, kiun mi rekonis danke al la multaj priskriboj, kiujn mi aŭdis. Kun bateganta koro mi vidis, kiel alta kaj malluma li estas,n kaj kiel serioza, eĉ sombra ŝajnas lia vizaĝo. Li parolis al la rajdistoj flanke de si, dum liaj manoj ripozis sur la selbutono. En iu momento mi vidis lin rideti, nur tre mallonge, kvazaŭ sulketo glitus sur akvo. Tiam li denove fariĝis serioza. Lia vizaĝo estis tiel grize blanka, kaj liaj okuloj estis tiel kavaj, ke li ŝajnis malsana. Oni jam antaŭe parolis pri tio, dirante, ke li suferas de artrito kaj konstante sentas doloron en la artikoj.
Subite mi vidis lin indiki nin per la mano, kaj tiam li ekrajdis en troto, sola antaŭ la aliaj, en nia direkto. Li haltis ĉe la abato, kiu staris je deko da metroj antaŭ la pordego meze de la vojo, kaj mallaŭte kaj ridetante diris:
“Bonan vesperon, patro abato. Mi estas feliĉa, ke vi povas gastigi min.”
“Estu bonvena en nia monaĥejo, don Fernando,” resalutis lin la abato.
“Mi ne scias, kiel danki vin,” Alva diris. “Sed se mi estus en via loko, mi misuzus tiun ĉi okazon por rakonti al mia gasto, ke la monaĥejo urĝe bezonas novajn mesvestaĵojn.”
Kiel fremda estis la brilo en liaj okuloj! Kun granda peno kaj pro doloro tordita vizaĝo, li deĉevaliĝis, kaj tiam la rajdisto, kun kiu li parolis survoje, aliĝis al li.
“Patro, mi kredas, ke vi jam konas mian filon Fadrique,” diris Alva.
“Jes, mi havas tiun honoron,” respondis la abato, klinante la kapon en signo de saluto.
“Hmm,” rimarkis Alva, “el la tono, en kiu vi diras tion, mi povus konkludi, ke vi vere konas lin. Fadrique, filo, vi ne ŝajnas havi bonan reputacion ĉi tie.”
Ni ĉiuj konis don Fadrique, kvankam ankoraŭ ne lian malaltan staturon, kiun ni nur tiam vidis unuafoje, sed jes la brutalecon kaj kruelecon, kun kiuj li agis kiel oficiro.
Post la trupeto da soldatoj sekvis ankoraŭ kelkaj aliaj rajdistoj, kiuj ne estis en uniformo. Kiam la abato eniris kun Alva, mi vidis, ke la grafo de Mansfeld kaj Viglius akompanas lin.
Antaŭ la alveno de Alva, la grafo de Mansfeld eble estis la plej fidela kunlaboranto de la guberniestrino. Ankoraŭ ĉiam li penis per ĉiuj siaj fortoj akceptigi al Alva la vidpunkton de Margareta de Parma – repacigi, ne puni. Li estis nobela, honesta kaj digna viro.
Viglius estis la prezidanto de la Konsilantaro de Justico, malalta, sendube lerta viro, kapabla intertraktanto, sed iomete fihumila, ĉiam preta rondigi la anguletojn kaj laŭ tio, kion mi aŭdis, sufiĉe havema.
Ankaŭ Berlaymont, la estro de la financoj, estis tie ĉi kaj kelkaj aliaj nobeloj el la ĉirkaŭaĵo de la guberniestrino.
Aperis, ke ili ĉiuj provis, dum la posttagmezo, paroli al Alva, kiu komence ne volis akcepti ilin, sed fine promesis, danke al la interveno de la grafo de Aerschot, doni al ili la okazon paroli kun li dum la malfrua vespero en la monaĥejo.
Dum ili iris al la gastoĉambroj kaj la soldatoj prizorgis la ĉevalojn en la staloj, la abato kondukis Alva kaj Fadrique al sia laborĉambro.
“Bone,” diris la duko, kiam li vidis la fajron, kiun fratulo Andreas bruligis en la fajrejo. “Mi ŝatas tion.”
Kun suspiro li sinkis en unu el la foteloj apud la fajro.
“En kia malbenita lando do vi loĝas!” li plendis. “Junion indikas la kalendaro, sed la tutan tagon oni kuras tra pluvo, kaj nokte oni malvarmiĝas en sia lito. Kaj ĉiam tiu malvarmeta vento. Kia ĝi povus esti krom malvarmeta, kiam oni konas la Nordan Maron, de kie ĝi alblovas. Maro kvazaŭ koŝmaro: griza kaj muĝanta, kaj ĉiam tiuj mevoj, kriantaj kiel fantomoj.”
Li demetis sian kaskon, forĵetis siajn gantojn, metis siajn piedojn sur la fajroŝtonon kaj frotis siajn longajn, palajn manojn.
“Granda ĉielo! Kiel mi sopiras esti en Toledo!” li suspiris. “Mankas al mi ĝiaj altaj muregoj, ĝiaj placetoj kun platanoj, daktilujoj kaj figujoj, ĝiaj azenetoj, kaj ĉie, kien oni rigardas, en ĉiuj stratoj kaj stratetoj, tiuj blankaj, varmaj muroj, kontraŭ kiuj oni povas vespere premi sin kun disetenditaj brakoj kaj kruroj en formo de stelo, kaj senti la varmon penetri en la korpon. Ĉu vi konas la murojn de Toledo, patro?”
“Jes, mi vidis ilin.”
“Sed vi neniam staris kontraŭ ili. Vizitantoj ne faras tion. Cetere la muroj ne estas ĉie blankaj, sed ankaŭ flavaj, grizaj kaj tie kaj tie ĉi okra- aŭ oranĝakoloraj, tiel konsistigante la tipe multkoloran riĉecon, kiun nur la suno, la polvo kaj la varma vento de Hispanio povas formi.”
Li turnis sin al sia filo kaj diris:
“Fadrique, kion vi donus por esti tie for, en Toledo, kaj povi rajdi tra la montoj, niaj montoj, kaj ripozi posttagmeze en la posada[2] de Enrique, trinkante el ŝtona kruĉo lian nekompareblan vinon?”
Malkontenta, ŝanĝante la temon, Fadrique replikis:
“Sed kial vi absolute volas, ke mi restu ĉinokte ĉe vi? Cetere mi ne komprenas, kiam vi ĉiam iras al monaĥejo.”
Kviete la patro petis:
“Restu ĉe mi. Por unu fojo."
Lia dolĉa insista voĉo sonis strange en miaj oreloj kaj mirigis min.
“Kial do?” demandis la filo. “Ĉio estas denove kvieta en la urbo. Tio kostis al mi penegon, sed mi sukcesis. La stratoj estas malplenaj jam unu horon. La pordegoj estas fermitaj kaj la enirejoj al la Granda Vendoplaco barita per ĉenoj. La ĉarpentado de la eŝafodo komenciĝis, kaj ĉie patroladas miaj soldatoj. Kiu eliras sur la straton, estas enfermita. Komence la loĝantoj ne kredis tion, sed ili rapide ŝanĝis sian opinion. Ne faru do al vi zorgojn.”
“Mi ne faras al mi zorgojn,” replikis Alva, “almenaŭ ne pri tio.”
“Pri kio do?”
“Pri nenio. Mi estas nur iom laca. Restu ĉe mi ĉi-nokte, Fadrique.”
“Se vi estas laca, ripozu do. Por tio vi ne bezonas min.”
“Mi ne estas laca fizike, sed mense.”
‘Kiel do? La leteroj estas skribitaj kaj subskribitaj. La kuriero estas foririnta al Hispanio. Ĉio estas farita! En la nomo de la ĉielo, kio do estas al vi? Antaŭe vi ne estis tia. Nun vi nur cerbumas, pensaĉas… kaj vi almozpetas amikecon! Deskuu tiujn nigrajn pensojn de vi kaj festenu foje bone! Tio faras la vivon pli malpeza.”
“Ne parolu tiumaniere, filo. Vi ŝatas moki kaj paroli pravemalprave, sed homo, ĉiu homo bezonas retiriĝi iam kaj iam por esti sola kun si mem kaj Dio. Tion vi scias.”
“Scias… scias…” murmuris Fadrique. “Mi scias, ke vi estas granda admiranto de Erasmo, kvankam ne sur la strato. Vi diras, ke la biblio tre urĝe devas esti science ekzamenita kaj senerare tradukita, ke pluraj naivaj rakontoj devas esti forstrekitaj el ĝi kaj ke iuj ekleziaj lokoj nepre devas esti purigitaj.”
“Silentu!” diris Alva kolere.
“Tion vi diris: iuj ekleziaj lokoj devas esti purigitaj.”
“Silentu do, mi diras!”
“Sed kiam prezentiĝas al vi la okazo fari tion, vi ne purigas la monaĥejojn. Vi eĉ iras al ili kaj enfermas vin en ili.”
Alva suspiris, skuante la kapon.
“Patro, vi maljuniĝas,” diris la filo mokante. Tiam li deklaris tre energie:
“Mi ne faros tion. Se vi absolute deziras resti ĉi tie ĉi-nokte, mi konsentas, patro, sed mi ne restos. Vi ne devas postuli de mi neeblecon.”
Li volis foriri, sed Alva kviete diris, ne turnante sin:
“Mi petas vin resti ĉe mi tiun ĉi nokton.”
“Jes, mi aŭdis tion, sed mi ne faros tion.”
“Jes ja, vi faros tion.”
Oni aŭdis ŝanĝon en lia voĉo. Fadrique haltis kaj hezite rigardis la kliniĝintan dorson de sia patro.
“Mi bedaŭras, sed mi devas insisti,” plu diris la duko.
“Ĉu vi vere …?” komencis Fadrique.
“Sidiĝu tie,” ordonis la patro, indikante fotelon ĉe la fajro.
“En la nomo de la ĉielo, patro…”
Tiam Alva rektiĝis kaj kolerete ekkriis:
“Ne plu malfermu vian impertinentan buŝegon kontraŭ mi! Se en tiu momento vi estas ankoraŭ libera viro kaj ne enfermita fripono, vi dankas tion al mi! La reĝo intencis ekzili vin al Oran pro via malmorala konduto, sed mi petegis lin sendi vin tien ĉi al mi, kaj li permesis tion.”
Fadrique sidiĝis sur la indikitan sidejon, sed ne silentis.
“Bone… Estas ja bone. Se vi trovas necese ĉiam rememorigi tion al mi… Kvankam oni tre rapide parolas pri malmorala konduto, kiam la patro de la knabino havas iom da influo.”
Tiam li turnis sin al sia patro.
“Mi ankaŭ povus rememorigi al vi kelkajn aferojn, laboretojn de ne tre propra speco, kiujn mi faris por vi, ĉar vi mem ne ŝatis plenumi ilin, sed tamen preferis ‘teni ene de la familio’.”
Ankoraŭ iom nervoza, sed jam denove bonkora, Alva diris:
“Mi scias tion, filo. Vi estas bonega leŭtenanto. Mi malofte havis pli bonan. Pri tio mi jam dufoje skribis leteron al la reĝo. Cetere ne estas nur por havi vin ĉe mi, ke mi venigis vin al la Nederlandoj. Kiam mi foriros de ĉi tie, mi volas, ke vi sukcedos min en tiu ĉi posteno. Mi faras, kion mi povas por atingi tion.”
“Mi dankas vin pro tio, patro. Sed intertempe mi devos sidi la tutan nokton en tiu ĉi monaĥejo kiel punita bubo,” protestis la filo.
Sed Alva jam ne aŭdis lin. Li fikse rigardis la fajron, dirante:
“Tiu ĉi estas stranga momento.”
La brileto de la fajro prilumis lian vizaĝon.
“Morgaŭ frumatene la grafo de Egmont estos ekzekutita,” li diris. “Mi subskribis lian kondamnon al morto kaj tiel ekfunkciigis la ekzekuton. Mi bedaŭras, ke mi devis fari tion, sed mi ne povas agi alimaniere. La reĝo atendas tion de mi. Mi ne povas seniluziigi lin.”
Tremo kuris laŭ mia dorso, kaj la abato, kiu estis elverŝanta vinon en glasojn, kiujn mi prenis el ŝranko, haltis kaj rigardis lin.
Mi aŭdis, kiel ankaŭ Fadrique suspiris.
‘’Jen li rekomencas,’’ li diris.
“Estas terura respondeco,” diris Alva, ne atentante pri sia filo. “Ĉi-vespere oni provos igi min ŝanĝi la verdikton. Kiu scias, kio okazos, kiam mi rifuzos? Kaj ili scias, ke mi rifuzos. Eble oni provos murdi min por preventi la ekzekuton. Mi havas la impreson, ke io pretiĝas, ia malespera ago. Feliĉe mi troviĝas en monaĥejo. Nenio povas okazi al mi ĉi tie.”
La abato staris senmove kun la kruĉo en la mano kaj fikse rigardis lin Post mallonga paŭzo, Alva diris:
“Ŝajnis al mi, ke hodiaŭ nokte okazos io grandioza, okazos splito de la tempo, per kiu ĉio antaŭa estos malnova, kaj tio kio sekvos, nova.”
Mi aŭdis tremon en lia voĉo, kiam li diris:
“Kaj mia mano estos la hakilo, kiu plenumos tiun teruran spliton.”
“Ho, kiel sekuraj ni sentas nin, starante per la dorso kontraŭ muro en Toledo,” diris Alva, “sed kia timego, se la muro renversiĝus,” diris Alva.
Mi aŭdis, kiel ankaŭ Fadrique suspiris.
“Jen, li rekomencas,” li diris.
Timo… La abato estis dirinta, ke Alva havas timon…
“Patro, ne diru sensencaĵojn,” diris Fadrique. “Jam la tutan tagon vi agis strange. En la kortumo vi jam estis tiel distrita, ke Vargas daŭre devis frapeti vin sur la brakon.”
La abato proksimiĝis kun la vinkruĉo en la mano kaj demandis al Alva:
“Vi parolis pri muro. Kia muro?”
“Mi estas hispano, patro. Karlo konis la Nederlandojn kaj Hispanion tre bone kaj ne kondutis, kvazaŭ ne estus diferenco inter hispanoj kaj nederlandanoj. Sed reĝo Filipo estas malsama. Li estas hispano kiel mi. Por li ekzistas nur subuloj. Ĉu vi vidas la diferencojn inter ili, patro?”
“Mi supozas, ke jes,” respondis la abato.
“Mi nek amas nek komprenas tiun ĉi landon, patro. Ĝi estas malseka kaj malvarma, ĝi havas grizan ĉielon kaj ĉie estas kornikoj, kiuj flugas malrapide kaj grakas malagrable aŭ sidas senmove sur la arbopintoj kvazaŭ nigraj makuloj. Mi ankaŭ ne amas la popolon. Mi ne scias, kio fariĝas en la kapoj de la homoj. Ili multe manĝas, drinkaĉas, bruadas kaj laŭte ridegas, kaj ilia plej ŝatata okupo estas negocado – aĉetado kaj vendado. Kiam mi pensas pri tio, mi kompatas ilin. Sed oni ne povas vere kompati ilin, ĉar se oni renkontas ilin, ili staras rekte antaŭ oni, rigardas onin per impertinentaj okuloj kaj ridas.”
Tiam oficiro eniris kaj diris:
“Via Duka Moŝto, la grafo de Mansfeld igas demandi al vi, ĉu la aŭdienco povas nun okazi.’’
Dum kelka tempo Alva plu rigardis en la fajron.
“Mi unuafoje konatiĝis kun ili, kiam antaŭ tre longe mi venis ĉi tien al la kortego de Karlo, kaj pli malfrue, kiam Filipo fariĝis mia lernanto kaj mi devis vojaĝi kun li de unu urbo al la alia por montri lin ĉie al la popolo kiel estontan reĝon. Tiam mi multe indigniĝis pro la malbongusta montro de ilia entuziasmo. Nenie sinregado, nenie sobreco, nenie severa, simpla devoplenumado. Tiuj homoj havas en si io, kion ni ne konas en Kastilio: ia gajeco, pri kiu oni kredas, ke ĝi povus konduki al stultaĵo, sed malantaŭ kiu troviĝas stranga kvieteco, ia neordinara memfido. Komence oni povus timi tiun kvietecon, tiun memfidon, sed iun tagon, kiam oni havos ilin tute en la manoj, oni ekhavos la senton, ke tiu kvieteco estas nur ŝajno, nur ludo. Sed oni rigardas tra tiu ŝelo kaj vidas kiel rompebla ĝi estas. Tion mi scias, sed ne ili, ĉar ili daŭre diras al si, ke ili estas el ŝtalo.”
Tiam la abato prezentis vinon al li kaj al Fadrique kaj, post kiam ili trinkis, li demandis:
“Ĉu vi volas akcepti la grafon de Mansfeld ĉi tie aŭ ĉu vi preferas esti ie kun li sen atestantoj?”
Malkontenta, Alva respondis:
“Mi volas esti nenie kun la grafo de Mansfeld sen aŭ kun atestantoj.”
“Sed vi lasis lin veni kun vi al la monaĥejo kiel la aliajn. Vi ne intencas forsendi lin sen aŭskulti lin, mi supozas.”
“Mi tute ne deziras renkonti la grafon de Mansfeld.”
“Mi kredis, ke li estas amiko via.”
“Tion kredis ankaŭ mi. Kaj mi pensis la samon pri la aliaj.”
“Sed Mansfeld estas via amiko,” insistis la abato.
“Neniu el la ribelaj nobeloj en la Malaltaj Landoj estas amiko mia,” kolere ekkriis Alva.
“Ĉu Mansfeld estas ribela?” demandis la abato, mirigita.
“Jes, patro, tion ankaŭ mi demandas al mi,” diris Fadrique. “Se vi povas akcepti iun, tiu certe estas Mansfeld. Ankaŭ Aerschot, sed tiu ne estas ĉi tie. Kune kun li Mansfeld estas plimalpli la sola, kiu neniam petis amnestion por la herezuloj, neniam subskribis peticiojn kontraŭ ni kaj neniam kalumniis la inkvizicion. Post la bildodetruado li protektis la guberniestrinon kaj li ne amas Egmont.”
Iritita, Alva turnis sin al sia filo.
“Kion vi pensas, ke li volas de mi? Kial li volas paroli kun mi?”
“Vi ja ĉiam faras nur vian propran volon.”
“Li ne povas toleri, ke mi arestis Egmont!” diris Alva. “Ke mi, fremdlandano, aŭdacis etendi la manon al la plej alta nederlanda nobelaro. Li estas ofendita.”
“La grafo de Mansfeld ne nur estas nobela. Li ankaŭ estas vere nobla. La plej multaj de la aliaj portas nobelecon nur kiel mantelon ĉirkaŭ si. Ne nur en la Nederlandoj.”
“Bone, mi konsentas akcepti lin,” diris Alva, malkontenta. “Li eniru.”
Li donis signon al la oficiro kaj grumblis:
“Jam monatojn mia pordo estas sturmata.
Ĉiu venas peti pardonon por Egmont. Kaj kiu ne povas fari la vojaĝon, sendas leterojn. Mia tablo estas tute kovrita per petleteroj: de germanaj princoj, de francaj nobeloj, de la angla kortego, eĉ de la imperiestro. Tio estas komprenebla flanke de la germanaj princoj, ĉar ili estas ja preskaŭ ĉiuj protestantoj! Kompreneble ankaŭ flanke de la francaj nobeloj, ĉar ili timas la novan doktrinon! Kompreneble ankaŭ de la angla kortego, kiu starigis sian propran Eklezion! Ĉiuj volas, ke mi liberigu Egmont. ‘Pardonu al li liajn erarojn! Pensu pri Grevelingen! Pri lia kuraĝo! Li intencis fari nenion malbonan. Li estis nur kuntrenita en ciklono.’ Mi jam konas parkere tiujn kanzonetojn, kaj ili multe tedas min!”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.