La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALARMSONORILO

Aŭtoro: Aster Berkhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVARA ĈAPITRO

Mi havis la strangan antaŭsenton, ke neordinara danĝero pretiĝas en nia monaĥejo, kiam la junulo komencis paroli. Mi ne sciis, ĉu estas pro la pasia tono de la juna nobelo aŭ pro la impreso, ke li estas iu, por kiu idealo estas pli grava ol la propra vivo. Ankaŭ la abato havis tiun senton – almenaŭ mi kredas tion. Nur tio eksplikis lian fortan volon, malkovri la sekreton de la junulo. Alie la abato jam de longe estus ĵetinta lin eksteren. Sed li ne faris tion. Anstataŭe li rigardis kun malluma mieno la surgenuantan nobelon, kiu en tiu pozicio ŝajnis ankoraŭ pli impona.

“Ĉu vi estis en la urbo la lastajn tagojn, patro?” li demandis. “Ekde kiam la novaĵo konatiĝis, ke Egmont estos senkapigita, regas konsterneco, timo kaj kolero. La preĝejoj estas plenaj, kaj ĉie oni vidas homojn kunstarantajn en grupoj. Soldatoj daŭre marŝadas tien kaj reen por dispeli ilin, sed tio ne utilas. De kiam la soldatoj estas foririntaj, la grupoj denove kunfluas kiel la ondoj de rivero disigitaj per remilo. La homoj estas senkonsilaj. Ili sentas sin minacataj. Ili estas en danĝero.

“Ili ne estas en danĝero. En danĝero estas nur viro kun malpura konscienco,” murmuris la abato.

Maarlo ne komprenis, ĉu tiu viro estas li aŭ iu alia. Li levis la kapon kaj daŭrigis sian pledon.

“Tiu ĉi lando ĉiam estis libera. Tion ni havas en ni. Nu, neniu defendis tiun liberecon, kiun ni amas kaj bezonas por vivi, tiel fervore kiel la grafo de Egmont.”

“La grafo de Egmont, kiel ĉiuj aliaj nobeloj, unuavice plenigis siajn poŝojn kaj, kiel ĉe ĉiuj aliaj, lia popolo devis helpi lin fari tion, ĉar li certe ne povis fari tion sola. Ne inverse!”

Sed la junulo impete defendis Egmont.

“Ne , patro, ne! Tio ne estas vera! Egmont estas preskaŭ princo. Sed li estas ankaŭ nia kamarado. Oni ne devas timi lin, kiam oni estas en embaraso. Oni ne serĉu lin en la pompecaj salonoj de lia kastelo! Li havas belan kastelon, sed kiam oni deziras paroli al li, oni devas serĉi lin en trinkejo. Tie oni trovas lin, kaj oni rajtas sidiĝi flanken de li. Ĉu vi scias, kion li ŝatas plej multe? Deĵeti sian mantelon dum kermeso kaj meze de bruanta kaj krianta homamaso mezuri siajn fortojn kun tiuj de luktisto. Mi jam vidis lin partopreni en arkpafista konkurso. Li venkis, sed fordonis la premion al malriĉulino, kaj ĝis malfruege en la nokton li festenis kun la tuta bando de la pafistoj. Tiajn festenojn vi ne multe ŝatas, patro. Mi scias. Sed kion mi ŝatas, estas, ke li faras tion ne nur kun ni, malgrandaj nobeloj, kiuj liveras soldatojn al li kaj batalas sub lia komando, sed ankaŭ kun la soldatoj mem, kun metiistoj, kun farmistoj kaj eĉ kun taglaboristoj.”

La okuloj de la juna viro brilis pro entuziasmo.

“Oni diras, ke li similas iom al nia karmemora imperiestro Karlo, kiu naskiĝis en Gento kaj parolis flandre. Ne al tiu altnaza en enviema bubo, kiu preferas loĝi en Hispanio kaj nomas sin ‘Felipe’ laŭ la hispana maniero. Karlon oni vidis ĉe la popolo.”

“Jes, oni ankoraŭ ĉiam vidas la spurojn, kiujn li postlasis,” mokis la abato, “en formo de bastardoj.”

La senjoro de Maarlo nervoze ridetis.

“Jes, ankaŭ tio,” li koncedis, farante senhelpan geston. “Sed Egmont estas la subteno de la Nederlandoj, ilia forto, ilia animo. Tiel mi sentas tion. Tiel estas. Kaj nun li estas en malliberejo, jam de dek monatoj.”

La abato senpacience intervenis:

“Jes, ni scias, kie li estas nun.”

“En kelo inter la ratoj,” Maarlo amare daŭrigis sian penson. Tiam li faldis la manojn, kvazaŭ li volus preĝi.

“Mi parolis kun iu, kiu vidis lin antaŭ kelkaj tagoj.”

La abato refariĝis atenta.

“Kiel li fartas?”

“Malbone. Li estas pala kaj maldika. Lia rigardo estas malbrila. Li estas ombro de si mem. La morto jam ŝvebas ĉirkaŭ li. Kaj morgaŭ…”

“Jes, jes, jes!” ekkriis la abato. “Ni scias: morgaŭ falos la hakilo por meti finon al lia vivo.”

“Ne!” diris la junulo mallaŭte, sed firme.

“Kiel do: ne?”

“La hakilo ne falos morgaŭ.”

Maarlo suspiris: finfine la vero estis dirita, sed ankaŭ la plano perfidita. Ne komprenante, la abato fikse rigardis lin.

“Kion vi diris?”

La juna nobelo fervore kaj fiere anoncis:

“Sescent kavalerianoj kaj du mil infanterianoj estas pretaj verŝi sian sangon por malebligi tion.”

“Ĉu vi estas elpensanta tion?” demandis la abaton, ekzamenante lian vizaĝon.

“Tute ne, patro, estas la vero.”

“Ĉu sescent kavalerianoj, vi diris?”

“Jes, kaj du mil infanterianoj.”

“Hmm, nun mi komprenas ĉion. Kie ili troviĝas?”

“En Ohain.”

“Tie loĝas senjoro Jan de Hinckaert. Ĉu li komandas la trupojn?”

“Ne tion faras mia frato, Jakob.”

“Kiu ankoraŭ estas kun li?”

“Filip van der Meeren, la senjoro de Zaventem.”

“Kaj Jan van Hinckaert?”

“Li organizis ĉion.”

“Hinckaert estas kviettemperamenta viro,” obĵetis la abato. “Li ne faras nekonsideritaĵojn. Kial li subite deziras batali?”

“Ne tiel subite.”

“Kio okazis?”

“Li vojaĝis al Hispanio kun amiko por petegi pardonon por Egmont de la reĝo.”

“Mi scias nenion pri tiu vojaĝo.”

“Ĝi tamen okazis, kaj li havis leteron de la grafino de Egmont por la reĝo.”

“Ĉu tio estas vera?”

“Mi scias, ke tio estas vera. Estas ankoraŭ aliaj, kiuj scias tion, sed ne multaj. Ni tenis la vojaĝon sekreta, ĉar ni timis, ke Alva povus kaŭzi problemojn, kiam li aŭdos, ke ni iras al la reĝo post lia dorso.”

“Kiel la afero fartis ĉe la reĝo?”

“Nebone. Ni eble ne sufiĉe atentis pri tio, ke la reĝo povus koleriĝi, ĉar ni faris tion sen la aprobo de Alva.”

“Kaj li koleriĝis?”

“Jes. Hinckaert transdonis la leteron de la grafino kiel enkondukon al la ĉambelano de la reĝo. Li pensis, kiel ni, ke Filipo ne povas esti forgesinta, ke oni dankas la venkon apud Saint-Quentin grandparte al Egmont, kaj ke la venko apud Grevelingen estas tute lia laboro. Hinckaert pensis, ke Filipo ne rifuzos akcepti lin, kiam li vidos la leteron de la grafino de Egmont.”

“Sed li tamen rifuzis?”

“Jes. La reĝo diris, ke la letero devus esti donita al Alva. Li redonis la leteron al la ĉambelano, ne leginte ĝin, kaj lasis Hinckaert stari antaŭ sia pordo.”

“Se estas vere, tio estas neaŭdita ofendo. Ĉu vi estas certa, ke tio ne estas fabelo?”

“Tre certa, patro. Mi mem akompanis Hinckaert ĝis Orleanso. Tie francaj amikoj atendis lin por vojaĝi kun li al Hispanio. Hinckaert koleris. Li estis ofendita, ne pro tio, kion oni faris al li, sed pro tio, kion oni faris al la grafino. Lia plano estis preta, kiam li alvenis hejme.”

“Lia plano? Kion vi volas fari?”

“Kapti la dukon.”

La abato rigardis lin, konsternita.

“Ĉu vi frenezas?”

“Tute ne, patro. Ni ellaboris planon ĝis en la plej malgrandaj detaloj. Ĝi ne povas malsukcesi.”

“Do vi volas kapti Alva: ĉu vi sola?”

“Ne. Estas mia tasko, peti de vi loĝejon, malfermi nokte la pordegon, enlasi la trupon de miaj viroj kaj kapti kun ili Alva.”

“Ĉu kapti aŭ mortigi?”

“Kapti.”

Maarlo rimarkis, ke la abato ne kredas lin kaj certe tial rifuzos sian helpon. Tial, post iom da hezito, li sincere aldonis:

“Se tio estos ebla.”

“Kaj se tio ne estos ebla?”

“Ni mortigos lin!” respondis la junulo, ekscitita.

“La abato diris nenion kaj mallevis siajn brovojn. Konante la abaton, Maarlo sentis, ke tiu neniam permesos tion, sed li havis la firman intencon plenumi sian taskon.

“Ni scias, ke stranga amikeco ligas vin kun Alva. Vi malaprobas ĉion, kion li faras. Vi havas violentajn kverelojn kun li. Sed li restas amiko via. Tial mi promesas al vi, ke ni ne mortigos Alva, se estos nur eble.”

“Kion vi intencas fari? Ĉu teni lin kaptita, ĝis Egmont estos liberigita?”

“Jes, tiam li povos libere foriri. Li vere povos. Ni ne intencas mortigi lin. Ni kaptos lin kaj tenos lin kiel ostaĝon ĝis la liberigo de Egmont.”

Tiam la pordegisto denove haste eniris kaj diris sen atendi la permeson paroli:

“Patro abato, la duko jam trairis la arbaron Ter Kameren. Li alvenos ĉe la pordego post kelkaj minutoj. Urĝas, ke vi pretigu vin por bonvena vorto.”

“Lasu min trankvila,” diris la abato malbonhumore.

Sed la pordegisto, tre maltrankviligita, insistis:

“Vi ne povas deziri, ke mi faru tion, patro, ĉu? Mi ne scius, kion diri!”

“Mi venos! Mi venos !”

Li pelis la pordegiston eksteren per kolereta mangesto kaj malkontenta diris al Maarlo:

“Ne tiel surgenuu, kvazaŭ vi volus ricevi la Sanktan Komunion. Sidiĝu!”

Ĝoja kaj esperplena la junulo eksidis kaj demandis:

“Ĉu vi helpos nin, patro? Komence mi ne kuraĝis diri al vi ĉion ĉi, ĉar mi ĉiam devis pensi pri via amikeco kun Alva, kaj ankaŭ ĉar eble vi trovus nian planon nekonsiderita kaj absurda. Pardonu min. Mi elpensis rakonteton por ne fiaskigi nian planon. Cetere laŭ mi estus pli bone, se vi ne konus nian planon. Por via sekureco kaj tiu de la monaĥejo. Sed mi ne volas vivi en lando, kie la grafo de Egmont estas senkapigita! Mi ne volas vivi en mondo, kie viro aganta laŭ sia konscienco devas morti kiel fripono.”

“Ne tiel ekscitiĝu!” diris la abato. “Kie estas viaj viroj nun?”

“En mia kastelo. Tujkiam estos mallumiĝinte, ili venos en grupetoj al la arbaro Ter Kameren, kie ili kuniĝos kaj kaŝos sin. Proksimume meznokte ili venos ĉi tien. Estas grave por nia plano, ke mi povos enirigi ĉi tien miajn virojn je la interkonsentita horo.”

“La arbaro troviĝas proksime al la urbo. La noktaj patroloj trairos ĝin.”

“Ni scias tion. Ne maltrankviliĝu: kiam la patroloj venos, miaj viroj estos nevideblaj.”

Maltrankvile li rigardis la abaton, kiu ĉiam estis klare sendecida.

“Ni scias, patro,” li daŭrigis, “ke vi estas turmentata. Vi diris iam antaŭe: ‘Alva pravas. Li servas la reĝon. Estas lia devo, do lia rajto, persekuti la herezulojn, puni la ribelulojn, eĉ dure puni, ĉar majestofendo estas grava delikto’. Tion vi diris. Sed ŝajnas al mi, ke vi ne vere kredas tion. Ne plu. Vi ne amas reĝon Filipo. Vi nomis lin inkvizitoro, kaj vi diris, ke la inkvizitoroj estas la lastaj farizeoj. Mi do kredas, ke ne estas vi, kiu diris tion pri Alva, sed via ofico.”

“Kion vi scias pri mia ofico?” demandis la abato, iritita.

Hezite la junulo respondis:

“Vi diras, ke paco kaj libereco estas io bona, sed ke oni ne devas deziri ilin, se la Eklezio suferas pro tio. Vi diras, ke la Eklezio estas pli grava ol paco kaj libereco, ĉar ĝi reprezentas Dion kaj predikas Lian vorton. Ne libereco kaj paco estas la plej gravaj bonoj, sed fideleco al la vortoj de Dio. Tion vi diris.”

“Jes, kaj estas vere.”

“Sed vi diris ankaŭ, ke ĉiu homo devas decidi mem, kion li faros. Vi nomas tiun liberecon lia sanktejo, kiun neniu rajtas profani. Vi diris, ke Kristo neniam uzis eĉ la plej leĝeran perforton por igi la homojn akcepti Lian doktrinon, kaj ke Li certe malaprobus, ke oni mortigu herezulojn. Vi diris tion en via prediko la antaŭan palmodimanĉon ĉi tie en la kapelo de la monaĥejo. Mia patro ĉeestis la meson kaj rakontis al ni vian tutan predikon.”

La abato sentis sin kaptita kaj klinis la kapon, sed li estis ankoraŭ ne venkita. Tiam li leviĝis kaj diris, malkontenta:

“Mi ne deziras diskuti pri tiuj problemoj kun vi, senjoro.”

Ankaŭ Maarlo leviĝis, kredante, ke li jam perdis la batalon kontraŭ la abaton, sed li ne volis kaj ne povis cedi. Tro multe estis dependonta de la sukceso de lia misio.

“Unu vorto de vi kaj ankoraŭ tiun ĉi nokton Egmont estos libera,” li diris kun insisto. “Ĉu vi konsideras, kion tio kaŭzos en la tuta lando? Ĉiuj sonoriloj sonoros, la festosonoriloj! La homoj dancos sur la stratoj kaj ĉirkaŭbrakos unuj la aliajn. Pro ĝojo junaj patrinoj levos siajn bebojn super la kapon kaj diros: ‘Nur pli malfrue vi komprenos, kiel mi tiel ĝojas, etulo!’”

“Vi estas danĝera revulo,” grumblis la abato, kiu volis eliri.

La junulo sekvis lin kaj prenis lian dekstran manon per ambaŭ siaj manoj kaj haltigis lin.

”Mi revas pri libereco, patro. Lasu min fari tion, mi petas. Diru, ke mi povos.”

“”Mi ne scias. Mi portas la tutan respondecon pri tiu ĉi monaĥejo. Mi ne povas endanĝerigi ĝin, miksante min en tiajn danĝerajn aventurojn. Ĉu vi komprenas?”

“Sed tion vi ne faros! Ĉiun nokton vi gastigas homojn: pilgrimantojn kaj aliajn. Ili venas kaj foriras. Vi plej ofte ne konas ilin, kaj vi ankoraŭ ne scias, kio fariĝas en ili aŭ kion ili intencas fari. Se iu el ili faras ion malbonan, vin ne trafos kulpo. Ne la monaĥoj estas punitaj, kiam gasto malobservas la leĝojn de la lando kaj la regulojn de la gastamo.”

“Ĵuru al mi, ke vi ne mortigos Alva,” diris la abato.

“Mi jam diris, ke ni kaptos lin kaj ellasos lin interŝanĝe por Egmont.”

“Ĵuru!”

“Jes, mi ĵuras.”

“Sur la biblio.”

La abato prenis libregon de sia skribtablo kaj tenis ĝin antaŭ Maarlo.

“Ĉu tio estas vere necesa?” demandis la nobelo, iom iritita. “Alva ne tiom valoras laŭ mi.”

“Ĵuru sur la biblio!”

Maarlo metis la dekstran manon sur la biblion kaj ĵuris.

“Oni diras, ke Alva vidas monstron,” li diris poste.

La abato skuis la kapon.

“Li ne vidas monstron, li estas monstro.”

“Precize,” diris la nobelo. “Sed kiam oni diras tion sur la strato, oni estas konsiderata kiel herezulo.”

La sola diferenco inter li kaj la kutimaj monstroj estas, ke li mem deziras esti monstro. Li ne estis misformita kontraŭ sia volo. Li volas esti monstro, kaj li eĉ kredas, ke Nia Sinjoro donis al li la taskon esti monstro.”

“Ĉu li frenezas?”

“Ne, li timas."

“Mirigita Maarlo rigardis la abaton.

“Ne estas eble. Kion povus timi viro kiel Alva? Ne morton. Li estas kuraĝa soldato.”

“Jes, sed tie ĉi ne estas batalkampo. Mortigi homojn dum pactempo estas multe pli malfacile ol dum batalo. Tiam oni luktas por savi sian vivon, ĉar ankaŭ la malamiko estas armita kaj volas mortigi vin. Ne. Alva timas solecon.”

“Solecon? Ĉu li estas soleca?”

“Li estas ĉirkaŭita per kadavroj, kiuj atakas lin, kiam li estas sola.”

“Ha, mi komprenas. Kaj tial li venas ĉi tien por provi malpezigi sian konsciencon.”

“Jes, mi pensas.”

Tiam la abato turnis sin al mi.

“Camilllus.”

“Jes, patro?” mi diris, antaŭenirante.

“Donu frokon kaj ĉelon al la senjoro de Maarlo. Avertu la aliajn, ke li devas esti rigardata kiel membro de nia komunumo. Sed nenia vorto pri nia interparolado, ĉu vi komprenas?”

“Jes, patro. Bonvolu sekvi min, senjoro.”

“Dankon, patro!” diris la junulo pasie, denove surgenuiĝante kaj provante kisi la dekstran manon de la abato, kiu rapide retiris ĝin kaj forlasis la ĉambron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.