La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALARMSONORILO

Aŭtoro: Aster Berkhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK-TRIA ĈAPITRO

Mansfeld envenis kaj diris maltrankvile:

“Apud la pordego oni metis mortigitajn soldatojn sur ĉaron, kaj nun oni estas veturiganta ilin eksteren.”

Dum Maarlo eksplikis al li, al kio tio servas, Fadrique vigle parolis al sia patro.

“Kiel vi ekscios, ke la patrolo trovis la mortigitajn soldatojn en la arbaro?” demandis Mansfeld.

“Selmo, la gurdisto, pasos preter la abatejon. Ni aŭdos lin ludi melodion.”

“Ĉu la soldato iros do al la palaco?”

“Ne, ne la soldato. Li donos la paketon kun la skapulario al Selmo, kiu portos ĝin al la palaco. Li kutimas porti mesaĝojn por ĉiuj. Li estas malsprita kaj neniam scias, kiujn mesaĝojn li portas. Oni donas al li leteron aŭ paketon kaj diras al li, kien li devas porti ĝin. Neniu ĝenas lin. Nun li staras ĉe la rando de la arbaro. Li scias nenion de kio okazas ĉi tie. Li scias nur, ke li devas atendi, ĝis la patrolo, kiu eniros la arbaron, denove elgalopos ĝin, kaj ke tiam li devas veni ludi melodion ĉi tie ekstere. Tuj kiam li estos farinta tion, la soldato donos al li la paketon kaj diros al li, ke li devas transdoni ĝin al la gvardio de la palaco.”

“Naiva revulo!” diris Alva. “Kio okazos, se la soldatoj ne rajdos al la urbo, sed al la abatejo por ĵeti rigardon?”

“Tion ili certe farus, se ni montris al ili la kadavrojn,” diris Maarlo memfide. “Sed ni lasos ilin mem trovi la kadavrojn.”

“Kaj se ili venos malgraŭ tio?”

“Tiam ili trovos apud la pordego unu el miaj viroj, maskovestita kiel monaĥo. Tiu diros al ili, ke Alva kaj lia sekvantaro ankoraŭ ne alvenis. Se la soldatoj insistos, ni kaŝos vin en la subtera koridoro.”

Mansfeld diris:

“Vi ne povos peti konduki Egmont ĉi tien.”

“Tio estas ankaŭ ne nia plano,” diris Maarlo. “La komisio estos, ke ni konduku lin al iu loko en la arbarego Zonio.”

“Kion vi faros, se oni kondukos Egmont tien eskortata de militistaro?”

“Se ili iros al la arbarego Zonio kun militistaro, ili trovos tie tiel grandan armeon, ke ili fuĝos senprokraste al Bruselo.”

“Ĉu armeon?” demandis Mansfeld.

“Certe ja.”

Hezite Mansfeld rigardis Alva. Fadrique diris al Maarlo:

“Ne lasu foriri la ĉaron kun la mortigitaj soldatoj. Ni devas pôvi solvi tion ĉi.”

Alva demandis al Maarlo:

“Ĉu vi estas protestanto?”

“Ne.”

“Parolu kun li,” insistis Fadrique. “Egmont ne valoras tiun grandan mizeron. Demandu lin gardi la ĉaron ĉi tie. “ Mallaŭte li aldiris: “Patro, mi certigas vin, ke ili mortigos vin! Eble ne min, sed certe vin. Se Vargas forlasos nin, ili mortigos nin ambaŭ. Viro kiu entreprenas tian aferon, ne povas reiri. La sola afero kiun Vargas devas fari, estas skribi al la reĝo, ke vi eliris la urbon kun tro malgranda eskorto iunokte kaj ke la ribeluloj atakis kaj murdis vin.”

Alva kaŝobservis Maarlo.

“Ĉu vi faras tion, tial ke vi konsideras Egmont kiel heroon?”

“Ne gravas por mi, ĉu li estas heroo aŭ ne,” respondis Maarlo, “sed jes ĉu li estas libera aŭ ne. Egmont instruis al mi vivi kiel libera viro.”

“Ne kiel libera viro!” diris Alva kolere. “Sed kiel sklavo de malordo, mallumo kaj ribelo, kiuj estas nenio alia ol malhumileco. Dion oni devas honori, Dion kaj la reĝon, kiu regas en la nomo de Dio. Honoru Dion!”

“Tion mi faras,” diris Maarlo.

“Kaj ĉu vi honoras la reĝon?”

“Antaŭ ol Maarlo povis respondi, la abato diris:

“La reĝo estas nia senjoro, sed la Konsilantaro de la Tumulto estas kontraŭjura institucio kaj horora turmentilo. Se vi uzas ĝin, ĉar vi kredas, ke vi devas fari ion por la reĝo, vi nocas la reĝon. Sed se vi uzas ĝin, ĉar vi opinias ĝin bona, vi estas malbona viro.”

“Estas malordo en tiu ĉi lando. Ĝi estas plena je herezuloj, rabistoj kaj ribeluloj! Ili detruas la preĝejojn de Dio, kiel oni neniam faris tion antaŭe. Al tiu ĉi malordo oni devas meti finon.”

“Mi tute ne aprobas la bildodetruadon,” diris la abato. “Neniu el ni aprobas ĝin. Kaj la ordo jam estis bone restaŭrita antaŭ via alveno.”

“Kiel vi povas diri ion tian?”

Alva bruske turnis la kapon al Mansfeld.

“Ĉu Margareta de Parma restaŭris la ordon en tiu ĉi lando antaŭ mia alveno?”

“Estas malfacile por mi diri ion pri tio, Via Duka Moŝto,” respondis Mansfeld.

“Sed vi estas implicita en la aferon. Ĉu Margareta de Parma, kun via helpo, restaŭris la ordon en tiu ĉi lando antaŭ mia alveno?”

“Ne plene,” respondis Mansfeld, “sed…”

“Ĉu ŝi punis la bildodetruantojn?”

“Parton da ili.”

“Kion ŝi faris per la ribelantaj urboj?”

“Dornikon ni rekonkeris,” diris Mansfeld. “Valencianon…”

Sed Alva interrompis lin.

“Tio okazis plurajn monatojn, post kiam mi ricevis mian komision.”

“Jes, fakte jes.”

“Vi sciis, ke mi ricevis tiun komision! Vi sciis, ke mi venos!”

“Jes, sed se ni ne estus sciintaj tion, ni estus procedintaj ankoraŭ pli forte kontraŭ la tumultantoj. La guberniestrino estis timigita. Ŝi estis tre konfuzita. Sed tio ne daŭris longe.”

“Kion ŝi faris per Oranje? Per Egmont? Per Hoorn? Per Brederode? Per tiuj kiuj konspiris kaj intrigis kontraŭ la reĝo aŭ maldiligente neglektis korekti la intrigantojn?”

“Estis malfacile,” diris Mansfeld.

“Nenion ŝi faris kontraŭ ili!” konkludis Alva. “Ŝi lasis ilin trankvilaj, ĉar ŝi timis ilin.”

Mansfeld singarde protestis:

“Estas tamen ĉie sciate, ke la guberniestrino arestis la fremdajn predikistojn.”

“Ne!” replikis Alva. “La fuĝo de la protestantaj predikistoj komenciĝis, kiam ili aŭdis, ke mi enŝipiĝis kun mia armeo en Kartageno. Per tutaj bandoj ili forkuregis el la lando, kiam mi enŝipiĝis en Ĝenovo, kaj ili formis tutan procesion, kiam mi, transirinte la Alpojn, tramigris Burgondion en la direkto de Bruselo. Tiu puseca armeo forfuĝis nur tiam, ne pli frue.”

Mansfeld klinis la kapon kaj diris.

“Mi ja koncedas, ke…”

“Vi devas ja! Vi devas koncedi, ke sub la regado de Margareta la predikistoj ĉie daŭrigadis sian laboron, eĉ en la urboj; ke la herezuloj kunvenis sur lokoj, kie ĉiuj povis vidi ilin; ke la biblioj kaj broŝuretoj ne provizitaj per la imprimatur[10], estis libere disvastigataj kaj publike voĉlegataj; kaj ke Alva prompte faris finon al tio ĉi. Ĉu estas vere aŭ ne?”

Tiam li turnis sin al Viglius, kiu staris oblikve malantaŭ Mansfeld.

“Vi, kiu estas juristo, parolu. Ĉu estas vere, kion mi diris, aŭ ne?”

Hezite Viglius faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj diris:

“Mi preferus, ke miaj servoj ne estu necesaj en tiu ĉi afero, sed se vi insistas, mi opinias, memkompreneble sen engaĝi mian propran personon – kaj mi devas diri, ke tiurilate ne ĉiam estas disponeblaj klaraj kaj kompletaj dokumentoj –, ke mi devas konfesi, ke la kontraŭrimedoj aranĝitaj de Margareta de Parma estis iel nesufiĉaj, kaj ke ili ne donis en praktiko la rezultojn, kiujn oni povis atendi en teorio, pri kio evidente ne vere kulpas la guberniestrino.”

“Ĉu vi volas aserti, ke vi ne estas tro severa?” demandis Maarlo al Alva. “La tuta mondo parolas pri vi kun abomeno. Via severeco havas nenian rilaton kun la okazintaĵoj en la Nederlandoj.”

“Kun kio do?”

“Kun via malhumileco. Vi sentis vin ofendita, ĉar oni aŭdacis kritiki la regadon de la lando kaj prezenti petskribojn.”

“En Hispanio, Germanio, Romo kaj ĉi tie mi legis kaj pritraktis centojn da petskribojn sen iam ajn ĉifi unu haron sur la kapo de tiuj kiuj skribis aŭ alportis ilin. Vi vidis min pritrakti petskribojn, Mansfeld. Diru al mi, kiel mi pritraktis ilin.”

“Estas, kiel vi diris,” respondis Mansfeld.

“Vi ne multe amas la nederlandajn nobelojn,” diris Viglius. “Vi iam diris, ke ili estas drinkaĉemuloj. Vi…”

“Ili drinkaĉas! Kiomfoje Oranje ne kuŝis ebriega sub tablo en la kavalira salono?”

“Vi plendas, ke ili ne havas la plej bonajn manierojn, kiam ili manĝas.”

“Ĉu ili havas tiujn? Serĉfosi per la manoj en la pladoj, ĝis kiam la graso gutas de ilia buŝo, kaj glutegi kvazaŭ ili ne estus vidintaj nutraĵon dum du semajnojn, ĉu ĉi tio estas bonaj manieroj? Ne ĉiuj estas tiaj, sed multaj. Sed tio ne estas ĉio, kion mi diris pri la nederlandaj nobeloj. Mi iam parolis pri ili kun Aerschot. Vi ĉeestis la konversacion, Mansfeld. Kion mi diris tiam?

“Vi laŭdis ilian luksamon, ĉe multaj la artosenton kaj erudicion, kaj tiam vi diris, ke estas iuj el la nederlanda nobelaro, kiujn tiutempe vi…”

“… rigardis kiel miajn plej bonajn amikojn. Ĉu estas tio?”

La abato demandis:

“Kial vi tiel koleriĝis, kiam vi aŭdis en Hispanio pri la ribelo en nia lando? Vi estis tiel kolera, ke oni devis forkonduki vin.”

“Mi estis batonta iun el la korteganoj kiu, ĉe la novaĵo de la bildodetrudo, suprentiris la ŝultrojn. Ĉu vi aludas pri tio? Jes, tio vere okazis. Kaj mi denove faros tion, kiam iu suprentiros la ŝultrojn, aŭdante tian novaĵon.”

“Vi ĝojis en la tago, kiam vi foriris al la Nederlandoj,” diris Mansfeld. “Okulatestintoj diras tion! Tio ne estis bona ĝojo. Kolero malofte estas justa, malica ĝojo neniam.”

“La preskaŭa batado de tiu kortegano havis nenian rilaton kun la ribelo, sed kun la bildodetruado! Estas sakrilegio! Ke mi estis feliĉa, kiam la reĝo donis al mi kaj ne al iu alia la taskon puni la nederlandanojn, tio pledas nur por mia fideleco, mia devosento kaj mia pieco.”

“En la ĉirkaŭaĵo de la reĝo ne regis unuanimeco pri tiu komisio.”

“Vi volas diri, ke la reĝo donis al mi tiun taskon kontraŭ la konsilo de kelkaj el siaj konsilistoj?”

“Ne kontraŭ la konsilo de kelkaj konsilistoj, sed de multaj konsilistoj.”

“Ne, ne de multaj, nur de kelkaj.”

Sed Mansfeld kontraŭstaris lin.

“La plimulto, mi kredas, demandis, ke oni alstrebu mildecon, kiel tion demandis jam plurajn jarojn antaŭe Margareta. La guberniestrino sciis, ke tro granda severeco faros pli da malbono ol da bono. Ĉu via kolero kaj via laŭdinda fervoro ne igis vin forgesi, ke viaj punoj estas ja ege duraj?”

“Kion naskis la mildeco de Margareta? Murdojn, incendiojn kaj sakrilegiojn.”

“Jes,” diris Viglius, “sed ni pensas, ke la reĝo sciis tion, ke li sciis tion jam la tutan tempon, sed li tamen hezitis. Multajn personojn vi provis konvinki, ke li devas aliri la problemon per feraj manoj, sed li ne volis fari tion. Kaj tiam, subite li ŝanĝis sian sintenon.”

Viglius rigardis Mansfeld.

“Mi pensas, ke vi volas diri tion.”

“Precize,” kapjesis Mansfeld.

Viglius plu rezonis.

“La demando povus do esti, ĉu vi esploris, kio subite kaŭzis tiun ŝanĝon ĉe la reĝo. Post pluraj jaroj de cedemo kaj hezitado subite tiu dura obstineco. Alidire: ankaŭ al la reĝoj venĝo estas malpermesita, kaj estas la tasko de la ministroj bremsi tiun inklinon kaj ne stimuli ĝin.”

Alva atente rigardis Viglius.

“Ĉu vi volas diri, ke mia influo instigis la reĝon serĉi venĝon?”

Singarde Viglius diris:

“Ne mi volas diri tion. Mi helpas nur vortigi lian vidpunkton.”

Alva denove turnis sin al Mansfeld.

“Ĉu vi pensas, ke la reĝo volis venĝi sin al la Nederlandoj?”

“Fojfoje mi timas, ke jes,” respondis Mansfeld.

“Venĝo ĉiam estas stulta, malmorala kaj neutila,” diris Alva. “La reĝo estas prudenta, pia kaj ruza.”

“Ni demandas nin,” diris Viglius, “ĉu la ieĝo kaj vi ne trovas la nederlandan popolon aroganta, kaj ĉu vi ne uzas la okazon de la bilodetruado por fari el la Nederlandoj hispanan distrikton, ian konkeritan landon, kie oni povas ordoni laŭ kordeziro kaj rabi…”

“Ne diru tiajn sensencaĵojn!” laŭte ekkriis Alva. “Ĉu ne estas fakto, ke ĉiam pli da homoj komprenas, ke viaj tiel nomataj privilegioj ne plu havas sencon? Ili havis sencon antaŭ tricent jaroj, sed ekde tiam la urboj, dukejoj kaj grafejoj kunkreskis al unu landon. Kiu kontraŭstaras tiun kreskon en la nomo de lokaj interesoj aŭ privilegioj estas malmoderna. La tempo, kiam nobelo regas provincon, kiel oni administras personan propraĵon, estas pasinta, eĉ se la viro provas esti patro por siaj regatoj. Vi faras tion, senjoro de Mansfeld, laŭ tio, kion mi aŭdas. Tio estas bela, sed jam ne de nia tempo.”

“Permesu al mi diri al vi, ke mi ne konsentas pri tio,” trankvile diris Mansfeld. “Cetere ŝajnas al mi, ke via vidpunkto estas plie, ke tiu kiu plenumas majestatencon, perdas ĉiujn siajn rajtojn kaj, kiel vi diris al mi ĉe via alveno en Bruselo, ke ĉevaloj kiuj inklinas ekforkuregi, prefere havas mallongajn bridojn, kio estas ĝusta el la vidpunkto de ĉevalrajdisto.”

“Ĉu tio ne estas ĝusta el ĉiu vidpunkto, se oni scias, ke la reĝo estas la direktanto?” diris Alva. “Reĝo akceptita de la popolo kaj konfirmita en sia povo de la Ŝtata Konsilantaro?”

“Sed ni ne estas ĉevaloj. La Konsilantaro de la Tumulto tre malmulte prenis en konsideron niaj proprajn juĝajn tradiciojn.”

“La milita leĝo estas agnoskita ĉie kaj de ĉiu, kaj en kazo de ŝtatperfido la mortpuno estas ĉie aplikata, ankaŭ ĉe vi.”

Maarlo demandis:

“Sed ĉu la homoj devas akcepti ŝtatan aŭtoritaton sub ĉiuj kondiĉoj kaj plu akcepti ĝin, kion ajn faras tiu aŭtoritato?”

“Aŭtoritato estas parto de la natura leĝo, kaj la natura leĝo estas kreita de Dio mem. Dio volas, ke ekzistu aŭtoritato. Kio kontraŭstaras la reĝan aŭtoritaton, kontraŭstaras Dion.”

La abato diris:

“La tuta mondo estas plena je aŭtoritatuloj, kiuj kaŝas sin malantaŭ Dio kaj misuzas sian aŭtoritaton en la plej abomeninda maniero. Vi misuzas la religion, emfazante la neceson de aŭtoritato, tute neglektante kompaton kaj pardonemon. Dio certe volas, ke estu aŭtoritato, sed Li ne volas, ke tiu aŭtoritato estu ekzercata de maljustuloj aŭ ekzekutistoj. La fakto, ke vi misuzas la religion por pravigi vian senkompatan politikon, estas la kaŭzo de la hodiaŭa situacio. Sed vi ja scias, kial vi implicas la religion. Ĉar vi bezonas ĝin por via politiko! Vi kaj la reĝo! Sen la katolika religio kiel gluo la regno disfalus en pecojn. Lasu do la religion ekster la afero!”

Kolera, Alva turnis sin al la abato.

“La religio estas io sankta! Dio revelaciis ĝin al ni! Ne mi mapurigas la religion! Ne mia reĝo! Aliaj faris tion. Vi ja scias kiuj. Sed mi ne povas kompreni, kial la religio ne rajtus kontribui al la unueco de la regno.”

“Vi misuzas la religion por viaj politikaj celoj!”

“La homoj kiujn mi kondamnis, estas tiuj kiuj perfidas nian religion! Ili estas perfiduloj! ”, laŭte kriis Alva.

“Herezuloj, mi pensis,” diris la abato.

“Ŝtataj perfiduloj!” Ekkriis Alva.

“Kio faris el ili herezuloj?”

“Malobservo de la ordonoj proklamitaj de la reĝo, kiuj per tiu fakto estas laŭleĝaj kaj, krom tio, sanktaj per la graco de Dio, kiu laboras tra la kredantaj princoj.”

“Ne,” diris la abato.

“Kial ne?”

“Tial ke la graco de Dio neniam devigas iun senkapigi sian proksimulon.”

Nervoza, Alva skuis la kapon kaj diris:

“Tio estas jura diskuto!”

“Diru al mi”, daŭrigis la abato, “en kiu el la kvar evangelioj, al kiuj vi konstante apelacias, estas skribite, ke viro, ĉu reĝo, ĉu imperiestro, havas la rajton mortigi aliajn homoj por devigi siajn regatojn kredi je la evangelioj? Kie? Citu al mi la tekstoparton kaj mi sekvos vin.”

“Tiel ja parolas la protestantoj! Ili ĉiam citas tekstojn! Sed la tekstoj staras sub la magisterio de la Sankta Eklezio.”

“Ĉu vi neniam aŭdis la vorton ‘toleremo’?” demandis Mansfeld. “La grafo de Egmont estis tolerema. Sed vi ne scias, kio tio estas. Vi estas hispano. Via lando kuŝas apartigita de la mondo, ĉirkaŭita per maroj kaj montoj. La nederlandoj estas apertaj en ĉiuj flankoj. De ĉie tien ĉi veturas ŝipoj kun flagoj de la plej malproksimaj landoj. Ĉie oni vidas vendoplacoj, kie oni povas renkonti anglojn, germanojn, francojn, italojn kaj eĉ maŭrojn. Al ni ŝajnas, ke decas al gastiganto respekti la vizitantojn en iliaj pensoj kaj sentimentoj.”

“Ĉu ĉiuj gastigantoj?” demandis Alva. “Kontraŭ ĉiaspecaj vizitantoj? Kapjesi kiam oni pensas ne, klini sin antaŭ viraĉoj, kiujn oni alparolas kiel ‘estimataj sinjoroj’, kaj kiuj vi inter vi nomas idiotoj, kiam ili estas foririntaj? Tio certe estas tre utila. Por butikistoj kiuj deziras ekhavi ilian monon. Sed en la lando de kie mi venis, kaj ankaŭ en via lando, la guberniestroj devas esti honorplenaj viroj, ne ŝakristoj.”

Viglius levis la fingrojn kaj singarde rimarkis:

“Ankaŭ en Hispanio estas butikoj, mi pensas, sed malpli. Eble tio estas la kaŭzo, kial la reĝo skribas tiel ofte leterojn, kiam li deziras ekhavi monon.”

Alva koleriĝis.

“Vi ŝajnas ŝati malspritajn ŝercojn, sinjoro.”

Viglius faris sindefendan geston kaj diris:

“Tio tute ne gravas. Mi volas nur diri, ke la grafo de Egmont ĉiam estis sufiĉe milda kontraŭ la eksterlandanoj, kiuj havas alian kredon ol ni. Sed se ni povas ĝenerale supozi – kaj ni efektive rajtas fari tion –, ke respekto de ĉies opinio estas bela, ke toleremo ne estas malvirto, sed virto, rekomendita de nia Savinto, kaj ke…”

Kolera, Alva interrompis lin.

“Ĉu iu povas ĵuri fidelecon al la reĝo, ĵuri ke li akurate respektigos la leĝon, kaj samtempe esti tolerema kontraŭ friponoj, kiuj distretas la leĝojn?”

“Mi prenas la liberecon demandi, ĉu tio estas tiel simpla, kiel vi diras.”

“Nenio estas tiel simpla ol fideleco.”

“Sed la vivo…” kontraŭargumentis Viglius.

“Ne la vivo estas malklara,” denove interrompis Alva, “sed perfido. La honoro estas klara kiel kristalo.”

Maarlo diris:

“Vi ne havas la rajton kondamni la grafon de Egmont. Vi eĉ ne rajtis aperigi lin antaŭ la Konsilantaro de la Tumulto.”

“Ĉar li estas kavaliro de la Ordeno de la Ora Lanfelo?” demandis Alva. “Ĉu vi volas diri tion?”

“Jes, certe. Ekzistas leĝo, kiu diras, ke kavaliroj de la Ora Lanfelo povas esti aperigataj nur antaŭ la tribunalo de la ordeno mem[11]. Nu, via Konsilantaro de la Tumulto certe ne estas la tribunalo de tiu ordeno.”

“Mi posedas subskribitan dokumenton, per kiu la reĝo donis al mi la plenpovon aperigi antaŭ mia tribunalo, en kazo de perfido, tiel la kavalirojn de la Ora Lanfelo, kiel ĉiujn aliajn. Tio sola jam donas validecon al la akcio, kiun mi entreprenis kontraŭ Egmont. Sed mi studis la statuton de la ordeno de la Ora Lanfelo. Kaj tiel mi malkovris, ke la tribunalo de la ordeno povas nur pritrakti honorajn aferojn. Tion oni povas legi en la ĉarto. Kiam li estis ankoraŭ tre juna, imperiestro Karlo iam etendis la juĝorajton de la ordeno al ĉiuj aliaj aferoj, sed poste, kiam li fariĝis pli saĝa, li petis, ke tiu artikolo estu denove forigita, kio okazis. Ĉu tio estas vera aŭ ne, senjoro Mansfeld.”

“Jes, tio estas vera,” diris Mansfeld. “Mi diskutis pri tiu afero kun la mastro de la ordeno. Sed ĉu ne estas ekster dubo, ke Egmont agis bonfide?”

“Kial vi defendas lin kun tiom da forto?” demandis Alva akratone. “Vi ne amas lin.”

“Li estas bona kaj noblanima viro.”

“Kia li estas ankoraŭ?” demandis Alva.

Mansfeld hezitis.

“Kia li estas ankoraŭ?” insistis Alva.

“Iom nesingarda,” diris Mansfeld.

“Ĉu ne malserioza?”

“Eble, jes…”

“Impeta?”

“Jes.”

“Neprudenta, nefidinda, nerespondeca?”

“En iu senco.”

“En ia ajn senco.”

Sed Mansfeld ne rezignis.

“Koncerne kelkajn gravajn aferojn mia opinio diferencas de la lia, sed mi ne povas akuzi lin pri malbona fido.”

“Kion faris Egmont, kiam la reĝo foriris al Hispanio?”

“Kion vi volas diri?”

“Pri la hispanaj trupoj, kiu restis ĉi tie.”

Viglius volis paroli, sed Alva demandis:

“Ĉu Egmont sekrete provis atingi, ke la hispanaj trupoj estu retiritaj el la lando, jes aŭ ne?”

Rapide Viglius intermetis.

“Marĝena rimarko ĉe tiu demando povus esti, ke la reĝo promesis retiri mem la trupojn el la lando.”

“Tio ne estas la demando,” diris Alva. “Temas ĉi tie nur pri Egmont. Ĉu decis al Egmont, ĵurinta funkciulo de la reĝo, intrigi kontraŭ la trupoj de la reĝo?”

“Eble ne…” diris Mansfeld, batita.

“Iumomente oni antaŭvidis problemojn kun la herezuloj,” Alva plu diris. “Ĉu vi memoras tion?”

“Jes,” respondis Mansfeld.

“La reĝo demandis agadon por preventi tiujn ribelojn.”

“Jes.”

“Kion tiam faris Egmont?”

“Ne multe, mi timas.”

“Kaj la malmulto kion li faris, estis malbona. Li intrigis kun la nobeloj por malhelpi, ke la agado petita de la reĝo estu plenumita.”

“Tion mi koncedas,” diris Mansfeld, “sed ne ke li estus farinta tion kun la celo…”

“Tio estas sengraveca!” diris Alva. “Ĉu li intrigis por preventi tiun agadon aŭ ne?”

“Jes, li faris tion.”

“Dum li havis la devon subteni ĝin?”

“Oni rajtas diri tion, jes.”

“Kune kun Oranje kaj la grafo de Hoorn Egmont iumomente forlasis sian postenon en la Ŝtata Konsilantaro por protesti, ĉu ne?”

“Mi timas, ke li…”

“Ĉu li obeis,”

“Ne.”

“Li krude diris: ne! Kaj ke li neniam plu metos piedon en la Ŝtatan Konsilantaron, tiel longe ke kardinalo Granvelle ne estos eksigita de sia honorofico. Ĉu tio estis korekta?”

“Lin ofendis,” diris Mansfeld, “ke Granvelle, kiu estas fremdulo, ricevis pli altan honoroficon ol li.”

“Kaj kiam la ribeluloj portis tiun faman peticion en groteska procesio al la guberniestrino[12] kaj poste triumfe bankedadis en la palaco de Kulemborg, ĉu Egmont ne festenis kun ili? Ĉu li ne kuntriumfis, pro tio ke ili puŝis la guberniestrinon en angulon? Guberniestro de la reĝo ĉe la tablo de la geŭzoj, post kiam tiuj geŭzoj publike primokis la reĝon! Mi diskutis pri tio kun Egmont dum la juĝa kunsido. Neniam en mia vivo mi forgesos la infanece primokindan respondon kiun Egmont donis al mi. Ĉu vi scias, kion li respondis? Li diris: ‘Ne, mi ne vere partoprenis en la bankedo. Mi hazarde preterpasis, kaj Brederode absolute volis trinku glason kun mi. Mi akceptis, sed mi trinkis nur unu glason, unu malgrandan.’ Tion li diris.”

Kolere Alva tiam demandis:

“Ĉu iu iam aŭdis ion tian? Kion pensas tiu viro? Ke la honoro de viro estas mezurata laŭ la nombro de la glasetoj? Ke oni fariĝas perfidulo trinkante du glasetojn kun perfiduloj, sed ke oni restas honorata viro, se oni trinkas nur unu glason? Jam de multaj jaroj Egmont meritas estas punita, sed la reĝo ĉiam malgravigis lian konduton, esperante, ke temas nur pri kapricoj, kaj ke ĉio poste denove aranĝiĝos. Sed ĉu Egmont penadis por tio? Kiam la reĝo cedis kaj revokis Granvelle, ĉu Egmont klopodis malhelpi la disvastiĝon de la herezo? Ĉu li plenumis la tiurilatan leĝojn de la reĝo?”

“Ne, ne tute,” respondis Mansfeld.

“Duone?”

“Estas malfacile ĝuste mezuri tion.”

“Ĉu en sia provinco li permesis al la protestantaj predikistoj neĝenate elparoli siajn predikojn?” demandis Alva.

“Ŝajnas al mi, ke…”

“Jes aŭ ne?”

“Jes.”

“Ĉu li permesis la konstruon de protestantaj preĝejoj?”

“Iam estis tempo, kiam li estis iom malakurata en tiuj aferoj.”

“Ĉu per tio li ne impertinente malobservis la leĝojn?”

“La vorto ‘impertinente’ indikus malbonan volon,” rimarkis Mansfeld.

“Impertinente aŭ ne impertinente: ĉu li malobservis la leĝojn?”

“Jes,” diris Mansfeld.

“Kion li faris, kiam en Armentières minacis ribelo? Ĉu li faris ion por preventi la ribelon?”

“Ja ion, sed eble ne sufiĉe.”

“Kaj kiam eksplodis la ribelo, ĉu li persekutis la insurgentojn?”

“Ne.”

“Punis la iniciatintojn?”

“Ne.”

“Ĉu li provis trovi ilin?”

“Kun malmulte da konvinkiteco, tion mi devas koncedi. Sed…”

“Kiel vi nomas tian misfaron, sinjoro de Mansfeld? Kiel vi nomas en via lando la sintenon de guberniestro, kiu, la manon sur la evangelioj, ĵuras, ke li plenumos la leĝojn de la reĝo, kiu ankaŭ promesas fari tion je sia honoro de nobelo, kaj kiu poste rompas sian promeson, distretas sian honoron kaj plenumas falsan ĵuron antaŭ Dio?”

Nervoze Mansfeld balbutis:

“Mi… mi volus diri…”

“La vorton, senjoro!” ekkriis Alva.

“Por ĉiuj aliaj mi dirus…”

“Ŝtatperfido!” diris Alva.

Mansfeld ne respondis. Turnante sin al Viglius, Alva demandis:

“Sinjoro Viglius, ĉu oni povas supozi, ke la grafo de Egmont konis la leĝojn?”

“Tion, mi kredas, ni povas supozi.”

“Ĉu li sciis, kio estas permesita kaj kio ne estas?”

“Sendube.”

“Ĉu li konis la punojn provizitajn en kazo de malobservo al la leĝoj?”

“Mi kredas, ke jes.”

“Vi nur kredas tion? Mallonge antaŭ mia alveno en la Nederlandoj, Egmont arestigis protestantajn predikistojn kaj ribelulojn. Tro malmultajn kaj tro malfrue, sed ĉu en Flandrio, kie li estis guberniestro, li arestigis protestantajn predikistojn kaj ribelulojn?”

Viglius rapide rigardis Mansfeld.

“Eh… jes, li arestigis predikistojn.”

“Pro tio ke ili plenumis majestofendon?”

”Jes.”

“Kion li faris per ili?”

Nek Vglius nek Mansfeld respondis ion.

“Ĉu li reliberigis ilin?” demandis Alva. “Ĉu li bonkore diris, ke ili ne povas esti suspektataj de malfideleco? Ĉu li pardonis ilin, kiam iliaj amikoj venis peti tion? Ne, karaj senjoroj, li pendigis ilin. La kaŭzo, kial li faris tion, estas probable, ke li deziris ankoraŭ rapide lavi sin blanka, antaŭ ol estos tro malfrue. Sed nun ne temas pri tio. Kio gravas por mi, estas, ke li sciis, ke li devas puni la ribelulojn, kaj ke li faris tion. Tiam mi demandas al vi: se li povis kondamni al morto tiujn predikistojn kaj ribelulojn, kiuj eble estis nur kuntrenitaj de aliaj, kial do mi ne povus apliki la saman punon al li, kiu ne estis kuntrenita de pli grandaj ol li, ĉar li estis la plej granda?”

Mansfeld diris:

“Ĉu mi povas demandi ion al vi? De viro al viro?”

“Kion?”

“Tion, kion vi scias pri Egmont, vi scias jam de la pasinta jaro. Sed tamen vi ne kondamnis lin tiam. Vi hezitis, atendis. Kial? Mi petas, diru al mi kial!”

“Ĉar mi volas, ke ĉiu proceso, kiun mi kondukas, estu justa proceso. Mi ankoraŭ neniam prononcis juĝon pri iu kiu antaŭe ne ricevis la okazon pledi sin libera.”

“Ĉu tio estas la kaŭzo?” demandis Mansfeld.

“Certe ja.”

“Tamen la juĝo plej ofte rapide sekvas la akuzon. Unu horon, duonhoron poste, malofte pli longe. Sed Egmont sidis jam naŭ monatojn en malliberejo. Centojn kaj centojn da ribeluloj vin intertempe jam kondamnis kaj ekzekutigis. Kial ne Egmont?”

“Ĉar lia proceso estis granda kaj grava proceso. La dosieron havas la amplekson de tri libroj. Ĉiuj devis povi studi ĝin. Ili venis de fore. Tio postulas multan tempon.”

“Mi opinias…” diris Mansfeld.

Alva akre rigardis lin.

“Kion vi opinias?”

“Mi opinias, ke vi ne estus kondamninta Egmont, puninta jes, sed ne kondamninta al morto, se la nassaŭanoj en Germanio ne estus starigintaj armeon kaj aperte komencinta militon kontraŭ vi.”

“Ŝtata perdido ĉiam estas punata per morto,” diris Alva. “Ankaŭ ĉi tie. De vi. Tion vi ĵus koncedis. La invado fare de la nassaŭanoj havas nenian rilaton kun tio ĉi. Tio ĉi estas ribelo, al kiu ni metos finon en konvenaj tempo kaj maniero.”

Tiam ni aŭdis el la malproksimeco muzikon de gurdo. Fadrique rigardis Maarlo kaj demandis:

“Ĉu tio estas la signalo?”

“Jes,” diris Maarlo. “La patrolo trovis la kadavrojn en la arbaro. Nun ili estas rajdantaj al la urbo por anonci tion en la palaco.”

“Ne igu porti la skapularion al la palaco!” Fadrique ekkriis kolere. “Reenvoku tiun soldaton!”

Malbonhumore li diris al sia patro:

“Mi ne komprenas, kial vi estas tiel obstina. Kaj neprudenta. Per kio povas interesi nin tiu palaco de Gaasbeek?”

Alva ignoris la plendon de sia filo kaj denove turnis sin al Maarlo.

“Kial vi diras, ke Egmont instruis al vi vivi kiel libera viro?”

Maarlo respondis:

“La grafo de Egmont estas nobelo de la malnova tradicio, kiu estas ankoraŭ same tiel viva, kiel antaŭe: fideleco al la reĝo, sed samtempe alligiteco al niaj rajtoj kaj liberecoj, kiujn la reĝo devas respekti. La reĝo estas nia mastro, jes, sed ne senlime. Tial la grafo ankaŭ kredas, ke la homoj devas toleri unuj la aliajn malgraŭ la diferencoj. Oni ne mortigas iun ĉar li pensas alie ol ni. Egmont restos via amiko, eĉ se via opinio estas alia, ol la lia. Tio estas libereco. Sed tion, hispanoj, ne povas kompreni. Nia popolo ne nur multe amas sian liberecon, sed ĝi ankaŭ estas tre obstina. Ĝi preferas morti en batalo ol vivi en mallibereco.

“Vi pravas, ĉar vi, ribeluloj, scias, ke, se vi mortigos min aŭ ne, vi nepre devos venki nian armeon aŭ esti pendigitaj. Ne estas alia ebleco por vi.”

Ni aŭdis, kiel la muziko de la gurdo pli kaj pli alproksimiĝis. Fadrique diris:

“Revoku la soldaton kun la skapulario! Ni donos al vi monon… Titolon kaj kastelon kun tero.”

Tiam li denove turnis sin al Alva.

“Se ni donos al ili Egmont, ili devos foriri kun li el la lando, transiri la landlimon. Do ni tiel perdos lin! For or mortigita, kie estas la diferenco?”

Alva rigardis momenton Maarlo. Tiam li diris per stranga voĉo.

“Vi estas kuraĝa.”

Tiam li aŭdis, kiel la muziko de la gurdo denove foriĝis de la abatejo. La gurdisto jam estis survoje al la palaco kun la paketo.

La abato tretis ĝis antaŭ la duko de Alva kaj diris:

“Post nelonge viaj viroj en la palaco ricevos la skapularion.”

Alva estis aŭskultanta la malfortiĝantan muzikon.

“Vi estas nekoruptebla kaj vi ne timas morton,” la abato plu diris. “Tio estas honorplena. Sed ĉu vi ankaŭ ne timas morti sola? Se vi liberigos Egmont, ne pro timo aŭ kalkulo, sed pro boneco, tiam vi ne plu estos sola. Memoru, ke oni atingos pli multe per faro de boneco ol per puno.”

Alva rigardis Maarlo, tiam la abaton.

“Mi ne timas morti sola,” li diris per rompita voĉo. “Lasu min trankvila.”

“Tiam Dio benu vin,” mallaŭte diris la abato kaj foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.