La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA BLANKĈEVALA RAJDANTO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

19

Estis antaŭ la festo de ĉiuj sanktuloj en oktobro. Forta sudokcidenta ŝtormo furiozis jam la tutan tagon. Vespere duona luno staris sur la ĉielo. Malhelbrunaj nuboj preterflugis ĝin, kaj ombro kaj malklara lumo kaose alterniĝis sur la tero. La ŝtormo plifortiĝis! En la ĉambro de la digografo staris ankoraŭ la vespermanĝa tablo kovrita de malplenaj pladoj.

La servistoj laŭordone estis en la stalo por priatenti la brutaron, kaj la servistinoj devis kontroli en la domo kaj subtegmentoj, ĉu pordoj kaj lukoj estis firme fermitaj, por ke la ŝtormo ne kaptu ilin kaj kaŭzu malutilon.

En la logoĉambro ĉe la fenestro staris Hauke apud sia edzino.

Li estis ĵus rapide manĝinta sian vespermanĝon. Antaŭe li estis sur la digo. Jam fruposttagmeze li piede foriris. Tie, kie la digo ŝajnis malfortika, li ordonis amasigi pintajn palisojn kaj plensakojn da argilo. Ĉie li postenigis virojn, por ke ili enbatu la palisojn kaj antaŭdigu per sakoj, tuj kiam la fluso difektos la digon. Ĉe la nordokcidenta angulo, kie kuniĝas la malnova kaj la nova digoj, li postenigis plej multe da viroj.

Nur okaze de urĝa danĝero ili forlasu siajn lokojn. Tion li ordonis. Antaŭ nur kvaronhoro li revenis, malseka kaj hardistaŭzita.

Nun, aŭskultante la ventpuŝegojn, kiuj brukrakigis la fenestro-vitrojn enkadrigitajn per plumbo, li preskaŭ senpense rigardis en la sovaĝan nokton. La murhorloĝo ĵus bate anoncis la okan horon.

La infano, staranta apud la patrino, tremis kaj kaŝis sian kapon en ŝiaj vestoj. ”Klaus!” ŝi vokis plore. ”Kie estas mia Klaus?”

Ŝi rajtis tiel demandi; ĉar la mevo, same kiel pasintjare, ne forflugis kun la aliaj. – La patro ne atentis la demandon; sed la patrino, levante la infanon sur la brakon, diris: ”Via Klaus estas en la garbejo, tie estas varme.”

”Kial,” demandis Wienke, ”ĉu tio estas bona?”

– –”Jes, tio estas bona!”

La domestro ankoraŭ staris ĉe la fenestro. ”Urĝas, Elke!” li subite diris. ”Voku servistinon, por ke ŝi ŝraŭbfiksu la fenestro- kovrilojn; la ŝtormo disrompos la vitrojn!”

Laŭ ordono de la mastrino servistino kuris eksteren. Oni vidis el la ĉambro, kiel flirtis ŝiaj jupoj. Kiam ŝi forigis la krampojn, la ŝtormo fortiris la kovrilon el ŝiaj manoj kaj ĵetis ĝin kontraŭ la fenestron, tiel ke kelkaj vitraĵoj disrompite flugis en la ĉambron, kaj unu el la kandeloj fume estingiĝis. Hauke mem devis iri por helpi, sed nur pene kaj malrapide oni povis fiksi la kovrilojn. Kiam ili eniris la domon, ventpuŝego postfuriozis, tiel ke en la murŝranko tintis la vitraĵoj kaj ar- ĝentaĵoj. Super iliaj kapoj tremis kaj krakis la trabaro de la domo, kvazaŭ la ŝtormo volus forŝiri la tegmenton for de la muroj. Sed Hauke ne reeniris la ĉambron; Elke aŭdis, ke li trairas la draŝejon kaj iras al la stalo. ”La blankan ĉevalon,

John, rapidu, la blankan ĉevalon!” ŝi aŭdis lin voki. Poste li eniris la ĉambron. Lia hararo estis distaŭzita; sed la grizaj okuloj brilis. ”La vento ŝanĝis direkton!” li kriis. ”Ĝi fariĝis nordokcidenta! Preskaŭ saltfluso! – Ne plu vento! – Ĝis nun ni ne havis tian ŝtormon!”

Elke morte paliĝis. ”Ĉu vi devas refoje iri eksteren?”

Li kaptis ŝiajn manojn kaj, konvulsie premante ilin, li respondis:

”Jes, Elke, mi devas!” –

Malrapide ŝi levis al li siajn malhelajn okulojn kaj rigardis lin dum kelkaj sekundoj; sed estis kiel eterneco. ”Jes, Hauke,” diris la edzino, ”mi bone scias, ke estas via devo!” – Jen hufbatado antaŭ la dormpordo. – Ŝi ĵetis sin al lia brusto, kaj dum momento estis, kvazaŭ ŝi ne estus kapabla lasi lin; sed ankaŭ tio daŭris nur momenton. ”Estas nia batalado!” diris Hauke. ”Vi ĉi tie estas ŝirmitaj; nian domon nenia ĝisnuna fluso atingis. Preĝu al Dio, ke Li estu ankaŭ kun mi!”

Hauke surmetis sian mantelon, kaj Elke zorgeme per tuko ĉirkaŭvolvis lian kolon. Ŝi volis paroli; sed la tremantaj lipoj ne estis kapablaj.

Ekstere kriis la blanka ĉevalo, kvazaŭ trumpetaj fanfaroj ensonus la muĝadon de la ŝtormo. Elke eliris kun sia edzo. La maljuna frakseno ĝemegis, kvazaŭ ĝi estus disrompiĝonta!

”Sursaltu, estro!” vokis la servisto. ”La blanka ĉevalo tiel furiozas, lke a kondukilo povus disŝiriĝi!” – Hauke ĉirkaŭbrakis sian edzinon. – ”Kiam la suno leviĝos, mi reestos ĉe vi!”

Li jam estis sursaltinta sian ĉevalon; la besto staris sur la malantaŭaj kruroj. Poste, kiel batalĉevalo sin ĵetegas en batalon, ĝi kun sia rajdanto rapidegis malsupren de la teraltaĵo en nokton kaj ŝtorman muĝadon. – ”Patro, mia patro!” postkriis plorema infanvoĉo. ”Mia kara patro!”

Wienke en la mallumo postkuris la forrajdinton; sed jam post kelkaj paŝoj ŝi faletis pro terbulo kaj terenfalis.

La servisto Iven Johns reportis la plorantan infanon al la patrino, kiu sin apogis kontraŭ la trunko de la frakseno, kies branĉoj vipis la aeron. Fikse, kvazaŭ senpense, ŝi rigardis en la nokton, en kiu malaperis ŝia edzo. Kiam la kriado de la ŝtormo kaj la malproksima plaŭdegado de la maro interrompi ĝis kelkajn momentojn, tiam ŝi, kvazaŭ pro timo, skuiĝis.

Laŭ ŝia opinio, ĉio nur intencas pereigi lin kaj subite finfuriozos, kiam ĝi estos kaptinta lin. Ŝiaj genuoj tremis, kaj la ŝtormo, malliginte ŝiajn harojn, nun ludis per ili. ”Mastrino, jen la infano!” alvokis ŝin Johns, metante la infanon en la brakojn de la patrino. ”Firme tenu ŝin!”

”La infano? – mi forgesis vin, Wienke!” ŝi kriis. ”Dio pardonu!”

Kaj ŝi premis la infanon al sia brusto, tiel kiel nur amo estas kapabla. Genuen falante, ŝi preĝis: ”Disinjoro kaj vi, Jesuo, ne faru nin vidvino kaj orfo! Ŝirmu lin, ho kara Dio; nur Vi kaj mi konas lin!” –

Kaj la ŝtormo ne plu paŭzis. Sonegis kaj tondris, kvazaŭ la tuta mondo pereus en kolosa tumulto.

”Iru endomen, mastrino!” diris Johns. ”Venu!” Helpinte ilin ekstari, li kondukis ambaŭ en la domon kaj en la ĉambron.

La digografo Hauke Haien sur sia blanka ĉevalo rapidege alrajdis la digon. La vojeto estis kotega, ĉar pluvegis dum la tagoj antaŭaj; tamen la argilo, malseka kaj algluiĝema, ne retenis la hufojn de la ĉevalo; estis, kvazaŭ ĝi kurus sur firma somerseka grundo.

La nuboj sur la ĉielo preterflugis kiel infera ĉasado. Malsupre kuŝis la vasta marsko simila al nerekonebla dezerto, plenigita de maltrankvilaj ombroj. La maro malantaŭ la digo obtuze sed ĉiam pli laŭte muĝis, kvazaŭ ĝi volus engluti ĉion ceteran. ”Antaŭen, blanka ĉevalo!” kriis Hauke. ”Ni iras nian plej danĝeran vojon!”

Subite mortkrio eksonis sub la hufoj de la ĉevalo. Retirante la kondukilon, li rigardis malantaŭen. Apud li, proksime al la tero, duone flugante, duone pelate de la ŝtormo, preterflugis aro da blankaj mevoj, laŭtigante mokan kriadon. Ili serĉis surlandan rifuĝejon. Unu el ili – la luno dum momento lumis el inter la nuboj – kuŝis hufbatita apud la vojo. Al la rajdanto ŝajnis, ke ruĝa rubando flirtas ĉirkaŭ ĝia kolo. ”Klaus!” li vokis. ”Kompatinda Klaus!” Ĉu estis la birdo de lia infano?

Ĉu ĝi, rekoninte ĉevalon kaj rajdanton, volis kaŝi sin ĉe ili? La rajdanto ne sciis. – ”Antaŭen!” li refoje kriis, kaj la blankĉevalo jam denove kuregis. La ŝtormo subite ĉesis. Regis tomba silento! Sed nur dum sekundo; poste ĝi revenis kun pli sovaĝa furiozo. En la paŭzo la rajdanto aŭdis homvoĉojn kaj malproksiman hundbojadon. Turnante la kapon al sia vilaĝo, li en la lunlumo vidis homojn sin okupantaj ĉe alte ŝarĝitaj veturiloj starantaj antaŭ la domoj. Vizie li ankaŭ vidis veturilojn, kiuj rapidis supren al la seklando. Blekado de bovoj, suprenpelitaj el la varmaj staloj, estis aŭdebla. ”Dank al Dio, ili savas sin kaj la brutaron!” diris interna voĉo en Hauke; sed poste kun timkrio: ”Mia edzino, mia infano! – Ne, ne; la akvo ne atingos nian domon!”

Sed ĉio tio daŭris nur momenton; kiel vizio ĉio preterflugis.

Terura ventpuŝego venis muĝante de la maro. Kontraŭ ĝi ĉevalo kaj rajdanto suprenrapidegis la digon. Supre alveninte,

Hauke perforte haltigis sian ĉevalon. Sed kie estis la maro, kie Jeversand? Nur akvomontojn li vidis. En la terura krepusko ili levis sin minace kontraŭ la nokta ĉielo, provante amasigi sin unu trans la alian, kaj unu super la alia ili konraŭbategis la firman teron. Blankkronitaj ili alvenis, kriegante, kvazaŭ en ili estus kunigitaj la krioj de ĉiuj rabobestoj. La blanka ĉevalo, batante per la antaŭaj hufoj, naztrue spiregis en la bruegon; sed la rajdanton preskaŭ volis regi la konvinko: ĉi tie finiĝas ĉia homa povo, ekregos nun la nokto, la morto, la nenio!

Sed li memoris, ke ja estas fluso, nur ke tia li ĝis nun ne vidis ĝin. Lia edzino, lia infano – ili troviĝas sekuraj sur alta teraltaĵo, en firma domo. Sed lia digo – kaj fieron li sentis – la Hauke-Haien-digo, kiel ĝin nomas la loĝantoj, ĝi nun pruvu, kiel oni konstruu digojn.

Sed – kion signifas tio? Li haltis ĉe la interdiga angulo. Kie estas la viroj postenigitaj de li ĉi tien por gardostari? Li rigardis norden, laŭlonge de la malnova digo, ĉar ankaŭ tien li ordonis kelkajn; sed nek ĉi tie nek tie li povis vidi homon. Li plurajdis, sed sola li restis; nur la blovado de la ŝtormo kaj la muĝado de la maro trafis surdige lian orelon. Turninte la ĉevalon, li revenis al la forlasita angulo. Li rigardis laŭlonge de la nova digo kaj klare rimarkis, ke la ondoj tie malpli rapide kaj malpli furioze kontraŭbatas. Preskaŭ estis, kvazaŭ tie estus alia akvo. ”Tiu ja staros firme!” li murmuris, interne ridetante.

Sed la rideto malaperis, kiam li rigardis la digon ĉe la nordokcidenta angulo. Kio estis tie? Malhela amaso svarmis kaose. Li vidis, ke ili fervore laboras kaj sin interpremas; sendube – estis homoj! Kion ili intencas, kion ili laboras ĉe mia digo?

Jam la blanka ĉevalo sentis la spronojn kaj la besto rapidegis tien. La ŝtormo blovegis el la flanko. Kelkfoje la puŝegoj premis tiel furioze, ke ili preskaŭ ĵetegis la ĉevalon kaj rajdanton malsupren en la novan polderon. Sed tiuj sciis, kie ili rajdis.

– Jam Hauke rimarkis, ke tie troviĝas kelkaj dekduoj da homoj, fervore laborantaj; kaj jam li klare rimarkis, ke fluejo estas fosata tra la nova digo. Perforte haltigante sian ĉevalon, li kriegis: ”Halt! halt! Kian satanaĵon vi ĉi tie faras?!”

Subite vidante la digografon, ili timigite ĉesigis sian laboron.

La ŝtormo portis al ili liajn vortojn, kaj li klare rimarkis, ke kelkaj provis respondi. Sed li vidis nur viglajn gestojn; ĉar ĉiuj staris ĉe lia maldekstra flanko; kaj kion ili diris, tion kunprenis la ŝtormo, kiu kelkfoje ĵetis la homojn unu kontraŭ la alian, ke ili dense ariĝis. Hauke rapide okulmezuris la fositan fluejon kaj la nivelon de la akvo, kiu malgraŭ la nova profilo preskaŭ suprenplaŭdegis ĝis la digodorso, surŝprucante la ĉevalon kaj rajdanton. Jam nur dek minutojn da laboro – tion li certe sciis – tiam la fluso trafuriozos la fluejon, kaj la Hauke-Haien-Polderon kovros la maro!

La digografo mansigne ordonis laboriston al la alia flanko de la ĉevalo. ”Nu, parolu!” li kriegis. ”Kion vi faras, kion tio signifas?”

Kaj la viro kontraŭkriegis: ”Estro, ni estas komisiitaj trafosi la novan digon por ke la malnova ne rompiĝu!”

”Kion vi faru?”

”Trafosi la novan digon!”

”Por ke la maro kovru la novan polderon? Kiu satano tion ordonis al vi?”

”Neniu satano, estro! La rajtigito Ole Peters estis ĉi tie; li tion ordonis!”

La okuloj de la rajdanto fariĝis koler-ruĝaj. ”Ĉu vi konas min?!” li kriegis. ”Kie mi estas, tie Ole Peters ne rajtas ordoni!

Foriru! Al viaj lokoj, kien mi postenigis vin!”

Kaj ĉar ili hezitis, li kun sia blanka ĉevalo galopis inter ilin.

”Foriru, al via avino, aŭ al tiu de la diablo!”

”Estro, gardu vin!” kriis iu el la amaso, per fosilo puŝegante la furiozan beston; sed hufbato forĵetis ĝin el lia mano; alia viro falis teren!

El la cetera amaso aŭdiĝis kriego! Ekkrio, kian povas eligi nur homo en mortotimo. Unu momenton ĉiuj, eĉ la digografo kaj la blanka ĉevalo, estis kvazaŭ ŝtonigintaj. Nur unu laboristo brake montris al la nordokcidenta angulo inter ambaŭ digoj, tien kie la nova digo kuniĝas kun la malnova. Nur la muĝado de la ŝtormo kaj la plaŭdegado de la maro estis aŭdeblaj.

Hauke turnis sin en la selo. Kio estas tie? Liaj okuloj vasti ĝis. ”Potenca Dio! – Rompiĝo! – Rompiĝo en la malnova digo!”

”Via kulpo, digografo!” kriegis voĉo el la amaso. ”Via kulpo!

Kunprenu ĝin antaŭ la tronon de Dio!”

La koler-ruĝa vizaĝo de Hauke morte paliĝis; la luno, kiu lin lumigis, ne povis plipaligi ĝin. Liaj brakoj estis senfortaj.

Apenaŭ li rimarkis, ke li tenas la kondukilon. Sed ankaŭ tio daŭris nur momenton. Jam li rektigis sin. Profunda ĝemo eli- ĝis el lia buŝo; poste li mute turnis sian ĉevalon.

Spiregante la blankĉevalo rapidegis kun li okcidenten. La okuloj de la rajdanto akre rigardis ĉiuflanken, kaj la pensoj turnigis en lia kapo. Kian kulpon mi kunprenu antaŭ la tronon de Dio? La trafoson de la nova digo – eble ili estus finintaj ĝin, se mi ne estus dirinta mian ’Halt!’; sed … Estis ankoraŭ io, kaj li sentis tremon – li nur tro bone sciis – en la pasinta somero; se tiam la kalumniulo Ole Peters ne estus reteninta min – jen la kaŭzo! Nur mi konis la malfortikecon de la malnova digo. Malgraŭ ĉio mia devo estus estinta ripari la digon propradecide. ”Disinjoro, mi konfesas!” li subite laŭtkriis en la ŝtormon. ”Mi malzorgeme plenumis mian oficon!”

Maldekstre de li, proksime apud la hufoj de la ĉevalo, furiozis la maro. Antaŭ li, nun en plena mallumo, etendiĝis la malnova poldero kun siaj teraltaĵoj kaj domoj. La pala ĉiellumo tute estingiĝis. Nur de unu loko lumbrilo trapenetris la mallumon. Kaj la viro sentis konsolon, ĉar la lumbrilo certe venis el lia domo; ĝi estis por li kiel saluto de edzino kaj infano.

Dank al Dio, ili troviĝas sekuraj sur la alta teraltaĵo. La aliaj certe jam estas supre en la seklanda vilaĝo; ĉar de tie briletas tiom da lumbriloj, kiom mi ĝis nun neniam vidis tie; eĉ de supre el la aero, eble el la preĝeja turo, io radias en la nokton.

”Ili ĉiuj estas for, ĉiuj! Kelkaj domoj ruiniĝos, malbonaj jaroj venos pro la superakvotaj kampoj. Kampdefluiloj kaj kluzoj bezonos riparojn. Ni devos tion suferi kaj mi volas helpi, ankaŭ tiujn kiuj ĉagrenis min! Nur, Sinjoro, mia Dio, estu indulga al ni homoj!”

Li rigardis flanken al la nova poldero. Ĝin ĉirkaŭis la ŝaŭmanta maro; sed en ĝi regis nokta paco. Sono de ĝojo senvole eliĝis el la brusto de la rajdanto!

”La Hauke-Haien-digo, ĝi kontraŭstaros; ĝi kontraŭstaros ankoraŭ post cent jaroj!”

Tondrosimila muĝado ĉe liaj piedoj elrevigis lin. La blanka ĉevalo ne volis plu antaŭen. Kio estas? La ĉevalo saltis malantaŭen, kaj li sentis, ke antaŭ li digopeco falas profunden!

Malfermante la okulojn, li forskuis ĉiajn revojn. Li haltis ĉe la malnova digo; la blanka ĉevalo per la antaŭaj hufoj jam staris sur ĝi. Instinkte li retiris la ĉevalon! – La lasta nuba mantelo preterpasis la lunon, kaj la pala lumo heligis la teruraĵon, kiu ŝaŭmante kaj siblegante antaŭ li sin ĵetis profunden en la malnovan polderon.

Kvazaŭ senpense Hauke rigardis. Estis diluvo por engluti beston kaj homon! – Lumbrileto ree trafis liajn okulojn. Estis la sama, kiun li antaŭe rimarkis. Ankoraŭ lumis el lia domo.

Kaj kiam li nun kuraĝigita rigardis malsupren en la polderon, li vidis, ke malantaŭ la kapturniĝa kirlakvo, kiu sin ĵetas muĝante malsupren, superakvita estas nur strio, larĝa ĉirkaŭ cent paŝojn. Post ĝi li klare rekonis la vojon, kondukanta supren el la poldero. Li vidis ankaŭ pli: veturilo, durada kariolo, furioze rapide proksimiĝis al la digo. Virino – jes, ankaŭ infano sidas en ĝi, kaj nun –; ĉu tio, kio preterflugis kun la ŝtormo, ne estis la akresona bojado de malgranda hundo?

– Ĉiopova Dio! Estas liaj edzino kaj infano! Jam ili estas proksimaj, kaj la ŝaŭmanta akvolavango sin rulas renkonte al ili. – Kriego, senespera kriego venis el la brusto de la rajdanto.

”Elke! – li kriegis, ”Elke! – Returne! – Returne!” –

Sed la ŝtormo kaj maro ne estis kompatemaj. llia furiozado disblovis liajn vortojn. La ŝtormo, kaptante lian mantelon, preskaŭ deĉevaligis lin; kaj la veturilo senhalte rapidegis al la ĵetiĝanta akvego. Li vidis, ke la edzino etendas al li la brakojn:

Ĉu ŝi rekonis min? Ĉu la sopiro, la timego pro mi pelis ŝin el la sekura domo? Kaj nun – ĉu ŝi vokas al mi adiaŭan vorton?

– Tiaj demandoj turniĝis en la kapo de la digografo; sed ili restis sen respondo. De ŝi al li, de li al ŝi ĉiuj vortoj perdiĝis; nur muĝado, kvazaŭ estus veninta la mondpereo, plenigis iliajn orelojn kaj enlasis alian sonon! –

”Mia infano! – Elke, ho fidela Elke!” Hauke kriegis en la ŝtormon. Refoje granda digopeco profundiĝis, kaj tondre la maro postĵetis sin!

Ankoraŭ unu fojon li malsupre vidis la kapon de la ĉevalo kaj la radojn de la veturilo; poste ĉio kirle malleviĝis en la kaosan teruraĵon. – La fikse rigardantaj okuloj de la rajdanto, kiu solece haltis sur la digo, nenion plu vidis. ”La fino!” li diris mallaŭte. Poste li rajdis al la abismo, kie sub li la akvo, terure muĝante, inundis lian hejmvilaĝon. Ankoraŭ li vidis la lumon brili el sia domo, sed nun ĝi estis preskaŭ senanima.

Rektigante sin, li forte spronis la blankan ĉevalon. La besto obstine staris sur la malantaŭaj kruroj, preskaŭ transkapigante sin; sed la forto de la viro devigis ĝin kuri malsupren. ”Antaŭen!” li vokis ankoraŭ unu fojon, kiel ofte li estis vokinta. –

”Disinjoro! prenu min! – indulgu la aliajn!”

Ankoraŭ unu spronpiko kaj unu kriego de la blanka ĉevalo, pli laŭta ol la muĝado de ŝtormo kaj ondoj; poste el la akvo obtuza sono – mallonga batalo! –

La luno lumante rigardis el sia alto; sed malsupre sur la digo ne plu estis vivaĵo; nur la sovaĝa akvo, preskaŭ tute superondinta la malnovan polderon. Sed ankoraŭ la teraltaĵo kun la bieno de Hauke Haien elstaris el la akvodezerto. Ankoraŭ de tie briletis la lumbrilo; kaj de sur la seklando, kie la domoj iom post iom fariĝis mallumaj, la soleca lumo el la preĝeja turo ankoraŭ ĵetis tremantajn lumerojn trans la ŝaŭmantajn ondojn. –

La rakontanto silentis. Mi etendis manon al la plena glaso, jam delonge staranta antaŭ mi, sed ne metis ĝin al la buŝo; mia mano restis kuŝanta sur la tablo.

– Tio estis la rakonto pri Hauke Haien, – refoje komencis mia gastiganto, – tia kia mi ĝin povis rakonti laŭscie. Certe la mastrumantino de nia digografo estus rakontinta ĝin alitekste; ĉar ankaŭ tion oni diras: tiu blanka ĉevalskeleto post la superakviĝo ree, kiel antaŭe, estis ĉe lunlumo videbla sur Jevershallig. La tuta vilaĝanaro laŭdire ĝin vidis. Sed tio estas certa: Hauke Haien kun edzino kaj infano dronis en la superakviĝo. Eĉ iliajn tombojn mi ne trovis supre sur la tombejo.

Verŝajne la returnfluanta akvo portis la kadavrojn en la maron, sur kies fundo ili iom post iom solviĝis. Tie la homoj ne povis maltrankviligi ilin. Sed la Hauke-Haien-digo staras eĉ nun, post cent jaroj; kaj se vi morgaŭ vojaĝos al la urbo kaj se ne tedas vin la vojo, pli longa je duona horo, vi havos ĝin sub la hufoj de via ĉevalo.

La danko de la genepoj, kiun Jeve Manners iam promesis al ĝia konstruinto, ne venis, kiel vi aŭdis; ĉar tiaj, sinjoro, estas la homoj: Sokrato estis venenigita kaj Jesuo krucumita. Tion oni nuntempe ne tiel facile povas fari; sed potenculon aŭ malbonfareman obstinan pastraĉon nomi sanktulo, aŭ kapablan viron, nur ĉar li superis nin je kapalteco, fari fantomo aŭ nokta reaperanto, tio estas ebla ankoraŭ ĉiutage! –

Dirinte tion, la vireto ekstaris kaj aŭskultis eksteren. – Tie io ŝanĝiĝis, – li diris, tirante la lankovrilon for de la fenestro.

Estis hela lunlumo. – Jen, – li daŭrigis, – tie revenas la rajtigitoj; ili iras hejmen; – transe, ĉe la alia bordo, certe okazis rompiĝo, ĉar la akvo malleviĝis!

Mi apud li rigardis eksteren. La fenestroj troviĝis super la rando de la digo. Estis, kiel li diris. – Mi prenis mian glason kaj malplenigis ĝin. – Dankon pro ĉi tiu vespero! – mi diris.

– Laŭ mia opinio ni povos trankvile dormi!

– Tion ni povos, – diris la malgranda sinjoro, – mi elkore deziras al vi bonan nokton!

Irante malsupren, en la vestiblo mi renkontis la digografon.

Li forgesis karton en la gastoĉambro kaj iris por kunpreni ĝin hejmen. – Ĉio finita! – li diris. – Sed nia instruisto certe kredigis al vi ion nekredeblan; li estas ano de la racionalismo.

– Li ŝajnas esti inteligenta viro!

– Jes, jes, certe; sed vi tamen ne povas malkonfidi al viaj propraj okuloj; kaj transe, ĉe la alia flanko, la digo rompiĝis, kiel mi antaŭdiris!

Mi suprentiris la ŝultrojn. – Post tio ni devas dormi! Bonan nokton, sinjoro digografo!

Li ridis. – Bonan nokton!

La matenon poste, en plej orluma sunbrilo, orumanta vastan kaoson, mi rajdis al la urbo sur la Hauke-Haien-digo.

Fino


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.