La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BLANKĈEVALA RAJDANTOAŭtoro: Theodor Storm |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Kun la helpo de Elke Hauke eksiĝis el la servo de la maljuna digografo, kvankam li ne ĝustatempe estis maldunginta sin; kaj du novaj servistoj nun estis en la domo.
Post kelkaj monatoj Tede Haien mortis; sed antaŭe li vokis la filon al sia lito. ”Eksidu ĉe mi, mia infano!” diris la maljunulo per malforta voĉo. ”Ne timu, nur la anĝelo de la morto estas ĉe mi por forvoki min!”
Kaj la emociita filo eksidis proksime apud la malluma murlito:
”Parolu, patro, kion vi ankoraŭ intencas diri al mi!”
”Ja, mia filo, ankoraŭ ion!” diris la patro, etendanie siajn manojn sur la litkovrilo. ”Kiam vi, preskaŭ ankoraŭ infano, ekservis ĉe la digografo, vi revis iam mem esti digografo. Tio influis min; kaj iom post iom ankaŭ mi opiniis, ke vi estos la taŭga viro. Sed via heredaĵo estis tro malgranda por tia ofico.
Dum via servtempo mi vivis tre modeste, intencante pligrandigi ĝin.”
Hauke kortuŝite kaptis la manojn de sia patro, kiu penis rektigi sin, por ke li vidu la filon. ”Ja, ja, mia filo,” li diris, ”jen, en la supra tirkesto de la ŝranko, kuŝas dokumento. Vi scias, ke la maljuna Antje Wohlers posedas kampon, ampleksanta kvin kaj duonan dematojn, sed ŝi en sia kadukeco ne plu povis vivi nur per la farmmono. Pro tio mi regule donis al la kompatinda virino je Martentago certan sumon, kaj pli multe, se mi povis; kaj por tio ŝi transdonis al mi la kampon; ĉio estas valida. Nun ankaŭ ŝi baldaŭ mortos. La malsano de nia marsko, la kancero, kaptis ŝin. Vi ne plu estos devigata pagi.”
Dum momento li fermis la okulojn; poste li ankoraŭ diris:
”Ne estas multe; sed vi posedos pli multe, ol vi havis ĉe mi, ĝi servu por via surtera vivo!”
Dum la dankparoloj de la filo la patro ekdormis. Li ne plu havis ion por diri; kaj jam post kelkaj tagoj la Dia anĝelo por eterne fermis liajn okulojn; kaj Hauke ekposedis sian patran heredaĵon.
La tagon post la enterigo Elke eniris lian domon. ”Dankon, ke vi rigardas ĉe mi!” salutante alvokis ŝin Hauke. Sed ŝi respondis:
”Mi ne venis por rigardi, mi iom volas ordigi, por ke vi loĝu komforte en via domo. Via patro pro siaj kalkulado kaj desegnado ne multe atentis ordon kaj krom tio la morto kaŭzas malordon.”
El siaj grizaj okuloj konfidoplene rigardante ŝin, li diris: ”Ja, do ordigu, ankaŭ mi tion ŝatas!”
Kaj poste ŝi ordigis. Senpolviginte la desegnotabulon, ŝi portis ĝin al la subtegmento. Liniotirilojn, krajonon kaj kreton ŝi zorgeme enŝlosis en ŝranko. Nun ŝi vokis la junan servistinon kaj kun ŝia helpo ŝi transportis la tutan meblaron de la ĉambro en alian kaj starigis ĝin pli konvene, tiel ke ŝajnis, kvazaŭ ĉi tiu ĉambro nun estas pli luma kaj granda. Ridetante Elke diris: ”Tion fari, nur ni virinoj estas kapablaj”, kaj Hauke, malgraŭ sia funebro pro la patro, feliĉe estis rigardinta kaj ankaŭ helpinta laŭbezone.
Kaj kiam vesperkrepuskis – estis en la komenco de septembro – ĉio estis en tia stato, kian ŝi intencis. Kaptante lian manon kaj kapjesante al li kun siaj malhelaj okuloj, ŝi diris:
”Venu kaj vespermanĝu ĉe ni; al mia patro mi devis promesi kunirigi vin; hejmenvenonte vi trankvile povos eniri vian domon!”
Kiam ili eniris la vastan loĝoĉambron de la digografo, kie ĉe fermitaj fenestrokovriloj jam lumis sur la tablo du kandeloj, tiu volis ekstari el sia fotelo, sed refalante li nur vokis sian eksserviston: ”Bone, bone, Hauke, ke vi vizitas viajn malnovajn amikojn. Venu pli proksimen, ankoraŭ pli!” Kaj kiam Hauke venis al lia seĝo, li kaptis per siaj dikaj manoj la manon de la junulo, dirante: ”Trankviliĝu nun, ĉiu devas morti, kaj via patro vere ne estis malbonulo. Sed, Elke, surtabligu la rostaĵon, ni devas plifortigi nin! Estas por ni multe da laboro,
Hauke! La aŭtuna revizio baldaŭ komenciĝos. La fakturoj pri digoj kaj kampdefluiloj tre amasiĝis pro la digodifekto en la okcidenta distrikto antaŭ nelonge. Mi ne scias, kion fari pro troa okupiteco. Sed vi, dank’al Dio, estas multe pli juna. Hauke, vi estas brava junulo!”
Post ĉi tiu elkora parolo li lasis refali sin kaj palpebrumis sopire al la pordo, tra kiu Elke ĵus eniris kun rostaĵplado.
Hauke ridetante staris apud li.
”Eksidu!” diris la digografo, ”por ke mi ne perdu tempon, malvarma – tio ne bongustas!”
Kaj Hauke eksidis. Ŝajnis al li memkompreneble helpi la patron de Elke; kaj kiam la aŭtuna revizio venis kaj post ĝi kelkaj monatoj pasis, li estis plenuminta la plej grandan parton de ĝi. –
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.