La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKĈEVALA RAJDANTO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10

La antaŭsento de Elke plenumiĝis. Iun matenon post pasko oni trovis la digografon Tede Volkerts senviva en la lito. Lia vizaĝo montris, ke li mortis trankvile. Dum la lastaj monatoj li ofte esprimis vivtedon. Lia plej ŝatata manĝaĵo, fornrostaĵo, eĉ de anaso, ne plu bongustis al li.

Kaj nun estis en la vilaĝo granda funebra ceremonio. Supre sur la seklando ĉirkaŭ la preĝejo estis la tombejo. Ĉe la okcidenta parto troviĝis familia tombo, ĉirkaŭita de forĝita krado. Larĝa, blukolora tomba kovrilŝtono nun staris apogita al branĉpenda frakseno. Sur ĝi estis ĉizita kiel simbolo de morto kranio kun granddentaj makzeloj.

Sub ĝi oni povis legi en grandaj literoj:

De arto kaj scienc’ la mort’

Forprenas homon – jen la sort’!

La saĝan viron, kara Di’,

Favore revivigu Vi!

Estis la familia tombo de la antaŭa digografo Volkerts Tedsen.

Nun estis fosita nova tombo por ties filo, la nun mortinta digografo Tede Volkerts. De malsupre de la marsko jam alproksimi ĝis la enteriga procesio; multe da veturiloj el ĉiuj vilaĝoj de la paroĥo. Sur la antaŭa staris la peza ĉerko. Ambaŭ brilnigraj ĉevaloj el la digografa stalo jam suprentiris ĝin sur la sabla deklivo al la seklando. Vostoj kaj kolharoj flirtis en la akra printempa vento. La tombejo ĉirkaŭ la preĝejo ĝis la remparoj estis plena de homoj, eĉ sur la masonita pordego kaŭris buboj, tenantaj infanetojn sur la brakoj. Ili ĉiuj volis rigardi la enterigon.

En la domo, malsupre en la marsko, Elke estis aranĝinta la funebran manĝon en vizit- kaj loĝoĉambroj. Malnova vino staris ĉe la manĝilaro; por la supera digografo – ankaŭ li hodiaŭ ne forrestis – kaj la pastro po unu botelo da ĉampano.

Kiam ĉio estis en ordo, ŝi iris tra la stalo antaŭ la kortopordon.

Survoje ŝi neniun renkontis. La servistoj kun du jungoparoj estis en la enteriga procesio. Ŝia funebra vesto flirtis en la printempa vento. Haltante ŝi vidis, ke ĉe la vilaĝo nun la lastaj veturiloj suprenveturas al la preĝejo. Post iom da tempo tie ekestis bruo, sekvata de morta silento. Elke kunmetis la manojn.

Nun ili certe estas entombigantaj la ĉerkon. – Kaj ree vi farigu tero! Senvole, mallaŭte, kvazaŭ ŝi estus aŭdinta la vortojn de tie, ŝi ripetis ilin. Ŝiaj okuloj pleniĝis je larmoj kaj la manoj, kunmetitaj sur la brusto, malleviĝis. ”Patro nia, kiu estas en la ĉielo!” ŝi preĝis arde. Poste ŝi ankoraŭ staris senmove, ŝi, la nuna estrino de granda marskbieno; kaj pensoj pri morto kaj vivo interbatalis en ŝia koro.

Malproksima rulbruo vekis ŝin. Malferminte la okulojn, ŝi vidis, ke unu veturilo post la alia jam revenas al la bieno. Ŝi rektigis sin. Ankoraŭfoje atente tien rigardinte, ŝi reiris la saman vojon tra la stalo en la solene ornamitajn ĉambrojn. Ankaŭ ĉi tie estis neniu; nur el la kuirejo ŝi aŭdis la bruetadon de la servistinoj. Ĉe la festotablo regis silento kaj soleco. La spegulo inter la fenestroj estis kovrita per blanka tuko kaj sammaniere la latunaj ornamaĵoj ĉe la granda forno. Nenio brilis en la ĉambro. Elke rimarkis, ke la pordoj de la murlito, en kiu ŝia patro dormis sian lastan dormon, estas malfermitaj.

Ŝi aliris kaj fermis ilin. Senvole ŝi legis la sentencon, orlitere skribitan sur ili inter rozoj kaj diantoj:

Post diligenta taglabor’
Tuj ekdormigas nokta hor’.

Ĝin surskribigis la avo. Ŝi rigardis la murŝrankon, preskaŭ malplenan; sed tra la vitropordoj ŝi ankoraŭ vidis la facetitan pokalon. Ŝia patro, kiel li volonte rakontis, iam en sia junaĝo gajnis ĝin kiel premion ĉe rajdkonkurso. Ŝi elprenis kaj metis ĝin al la manĝilaro de la supera digografo. Nun ŝi iris al la fenestro, ĉar ŝi jam aŭdis, ke suprenruliĝas la veturiloj al la teraltaĵo. Unu post la alia ili haltis antaŭ la domo, kaj pli gajaj ol kiam ili estis venintaj, nun la gastoj elsaltis. Manfrotante kaj babilante ili enpremis sin en la loĝoĉambron. Post nelonge oni sidis ĉe la solena tablo, sur kiu vaporis la manĝaĵoj, bonguste preparitaj. En la vizitĉambro sidis la supera digografo kaj la pastro. Bruo kaj laŭta babilado regis ĉe la tablo, kvazaŭ la morto ne estus disvastiginta ĉi tie sian tomban silenton.

Silenta, priatentante la gastojn, Elke kun la servistinoj iris ĉe la tabloj tien kaj reen, por ke nenio manku. Ankaŭ Hauke Haien sidis en la logoĉambro, apud Ole Peters kaj aliaj malpli bonhavaj bienuloj.

Post la manĝo oni prenis la blankajn argilpipojn el la angulo kaj bruligis ilin. Elke donis kafon al la gastoj; ĉar ankaŭ je tio oni hodiaŭ ne ŝparis. En la loĝoĉambro, ĉe la pupitro de la ĵus enterigito, staris la supera digografo, interparolante kun la pastro kaj la blankhara digorajtigito Jeve Manners. ”Sinjoroj,” diris la unua, ”la estintan digografon ni enterigis kun honoroj, sed kiu estu la nova? Mi opinias, ke vi, Manners, estas inda!”

La maljuna Manners ridetante levis la nigran velurĉapeton de siaj blankaj haroj. ”Supera digografa moŝto,” li diris, ”mi tro mallonge povus okupi mian oficon; ĉar kiam la mortinta digografo Tede Volkerts fariĝis digografo, tiam mi fariĝis rajtigito, kaj ĉi tiun oficon mi plenumas jam de kvardek jaroj!”

”Tio estas avantaĝo, Manners, ĉar pro tio vi povos plenumi la administradon des pli bone!”

Sed la maljunulo kapneis. ”Ne, ne, via moŝto, lasu al mi tiun oficon, kiun mi okupas; ĝin mi plenumos ankoraŭ dum kelkaj jaroj!”

La pastro subtenis lin. ”Kial”, li diris, ”ni ne donu la oficon al tiu, kiu fakte gvidis ĝin dum la lastaj jaroj?”

La supera digografo rigardis lin. ”Mi ne komprenas, pastra moŝto.”

Sed la pastro fingre montris al la vizitĉambro, kie Hauke ŝajnis estis ion serioze klariganta al du malpli junaj viroj. ”Jen li staras,” li diris, la longa frisa staturo kun saĝaj, grizaj okuloj, akra nazo kaj forta, alta frunto. Li estis servisto de la mortinta digografo kaj nun mastrumas sian propran bieneton; nur iom tro juna li estas.”

”Li aspektas kiel tridekjarulo,” diris la supera digografo, rigardante la junulon montritan al li.

”Li apenaŭ estas dudekkvar-jara,” diris la rajtigito Manners,

”sed la pastro pravas; ĉar kion utilan la digografa oficejo dum la lastaj jaroj proponis pri digoj, kampdefluiloj kaj tiaj aferoj, tio devenis de li; ĉar la forto de la maljunulo lastatempe tre malpliiĝis. ”

”Ĉu vere?” demandis la supera digografo, ”kaj ĉu vi opinias, ke li estus la taŭga viro, gradaltiĝi al la ofico de sia estinta estro?”

”Tre kapabla li estas, sendube; sed mankas al li sufiĉe granda terposedaĵo. Lia patro posedis proksimume dekkvin, li nun ĉirkaŭ dudek dematojn, sed per tio ĉi tie ĝis nun neniu fari- ĝis digografo!”

La pastro jam malfermis la buŝon, kvazaŭ li volus kontraŭdiri, kiam Elke Volkerts, kiu estis en la ĉambro jam dum kelka tempo, subite aliris. ”Ĉu via moŝto permesas al mi ion diri?” ŝi alparolis la superan oficiston, ”nur por ke ne okazu maljustaĵo!”

”Parolu, fraŭlino Elke,” respondis tiu, ”aŭdi saĝecon, elparolitan de beletaj knabinaj lipoj, ĉiam estas agrable!”

”Ne estos saĝeco, via moŝto, mi nur diros la veron.”

”Ni do aŭskultu, fraŭlino Elke!”

La malhelaj okuloj de la knabino ankoraŭfoje vagis ĉirkaŭen, kvazaŭ ŝi volus konvinki sin, ke scivolaj kaŝaŭskultantoj ne ĉeestas. ”Via moŝto,” ŝi tiam komencis, kaj ŝia brusto levi- ĝis kaj malleviĝis pli forte, ”mia baptopatro leve Manners diris al vi, ke Hauke Haien posedas nur proksimume dudek dematojn. Tio estas ĝusta; sed nur en ĉi tiu momento; ĉar tuj kiam estos necese, Hauke posedos tiom pli, kiom ampleksas la bieno de mia patro, nun mia, kaj ĉio kune ja sufiĉos por digografo!”

La maljuna Manners turnis al ŝi sian blankharan kapon, kvazaŭ por vidi, kiu parolis. ”Kion?” li diris, ”Junulino, kion vi diris?”

Elke eltiris el sia kamizolo per nigra rubandeto brilan oran ringon. ”Mi fianĉiniĝis, baptopatro Manners,” ŝi diris, ”jen la ringo; kaj Hauke Haien estas mia fianĉo!”

”Kaj kiam, Elke Volkerts, – certe do estas permesate demandi vin kiel baptopatro – tio okazis?”

”Jam antaŭ kelka tempo; sed mi estis jam plenaĝa, baptopatro Manners,” ŝi respondis, ”mia patro jam estis kaduka kaj, konante lin, mi ne volis igi lin maltrankvila. Nun, estante ĉe Dio, li certe komprenas, ke lia infano bonstatos ĉe tiu ĉi viro. Mi ankaŭ estus silentinta pri tio dum la funebra jaro; sed nun, pro Hauke kaj pro la poldero, mi estis devigata paroli!”

Turnante sin al la supera digografo, ŝi aldonis: ”Bonvolu pardoni, via moŝto!”

La tri viroj rigardis unu la alian. La pastro ridis, la maljuna rajtigito nur diris: ”Hm, hm!”, dum la supera digografo, kvazaŭ antaŭ grava decido, frotis sian frunton. ”Ja, kara fraŭlino,” li fine diris, ”sed kiaj estas ĉi tie en la poldero la edzecaj havaĵo-rajtoj? Mi devas konfesi, ke mi momente ne precize estas informita en tiu konfuzaĵo!”

”Ankaŭ ne estas necese por via moŝto,” daŭrigis la filino de la digografo, ”mi transdonos mian posedaĵon antaŭ la geedzi ĝo al mia fianĉo. Mi ankaŭ estas iom fiera pri tio,” ŝi aldonis ridetante, ”mi volas edziniĝi al la plej riĉa viro en la vila- ĝo!”

”Nu, Manners,” diris la pastro, ”mi opinias, ke ankaŭ vi kiel baptopatro ne kontraŭstaros, se mi edzigos la junan digografon al la filino de la estinta!”

La maljunulo malforte kapneis, pie dirante: ”Dio donu sian benon!”

Sed la supera digografo etendis la manon al la junulino.

”Vere kaj prudente vi parolis, Elke Volkerts, mi dankas vin pro viaj klarigoj kaj esperas ankaŭ estonte kaj ĉe pli gajaj okazoj ol hodiaŭ esti gasto en via domo; sed – ke tiel juna fraŭlino faris digografon, tio estas la mirinda en la afero!”

”Via moŝto,” respondis Elke, ankoraŭfoje rigardante la bonkoran superan oficiston per siaj seriozaj okuloj, ”al vera viro ankaŭ virino rajtas helpi!” Poste ŝi eniris la apudan vizitĉambron kaj silente metis sian manon en tiun de Hauke Haien.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.