La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BLANKĈEVALA RAJDANTOAŭtoro: Theodor Storm |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La postan vesperon, kiam je la sama horo la ĉefservisto sidis sur granda ŝtono antaŭ la stalpordo, la junulo vipoklakante aliris.
”Tio ja sonas strange!” diris tiu.
”Jes, atentu!” respondis la bubo. ”Mi enplektis najlojn en la ŝnureton!”
”Venu do!” diris la alia. La luno staris kiel hieraŭ sur la orienta ĉielo, klare lumante el sia alto. Baldaŭ ambaŭ ree estis ekstere sur la digo kaj rigardis transen al Jevershallig staranta en la akvo kvazaŭ nebulaĵo.
”Jen denove ĝi iras!” diris la ĉefservisto. ”Posttagmeze, kiam mi estis ĉi tie, ĝi ne estis videbla; sed klare mi vidis kuŝi la blankan ĉevalskeleton.”
La junulo, rektigante la kolon, flustris: ”Iven, la skeleto nun ne estas videbla!”
”Nu, Carsten,” diris la ĉefservisto, ”ĉu tio ankoraŭ logas vin transveturi?”
Carsten dum momento pripensis; tiam li vipoklakis. ”Malligu la boaton, Iven!”
Ŝajnis, kvazaŭ tio, kio iris transe, nun etendis sian kapon al la digo. Ili tion ne rimarkis; ĉar ili jam malsupreniris ĝis tie, kie kuŝis la boato. ”Eniru!” diris la ĉefservisto, malliginte ĝin.
”Mi restos, ĝis vi revenos! Albordiĝu ĉe la orienta rando; tie oni ĉiam povas albordiĝi!”
La knabo senparole kapjesis kaj kun sia vipo forveturis en la lunluman nokton.
– – – La ĉefservisto iris malsupre, laŭlonge de la digo, kaj suriris ĝin tie, kie ili antaŭe staris. Baldaŭ li vidis, ke transe ĉe kruta, malhela loko, al kiu fluas larĝa Priehl, la boato albordi ĝas kaj mallongdika staturo elsaltas. Ĉu ne estis, kvazaŭ la knabo klakas per sia vipo? Sed eble estis la bruado de la komenci ĝanta fluso. Kelkcent paŝojn norden li rimarkis ion, kio aspektis kiel blanka ĉevalo, kaj nun – ja, la knabo rekte aliris ĝin. Nun ĝi levis la kapon, kvazaŭ ĝi estus surprizita; kaj la knabo – klare tio estis aŭdebla – klakis per la vipo. Sed – kion li pensis? – Li turnis sin kaj iris la saman vojon, kiun li venis. La blanka ĉevalo ŝajnis daŭrigi paŝti sin. Neniu ĉevalbleko estis aŭdebla de transe. Kelkfoje kvazaŭ blankaj akvostrioj transiris la aperaĵon. Kiel ensorĉigite la ĉefservisto fikse rigardis transen. Jen li aŭdis la albordiĝon de la boato ĉe la ĉiflanka bordo, kaj baldaŭ poste li en la mallumeto ekvidis la knabon, supreniranta la digon.
”Nu, Carsten,” li demandis, ”kio estis?”
Kapbalancante la knabo respondis: ”Starante en la boato, mi ankoraŭ vidis ĝin; sed poste, kiam mi estis sur la insulo – la diablo sciu, kien ĝi kaŝis sin! La luno certe lumis sufiĉe hele; sed atinginte tiun lokon, mi vidis nur la paliĝitajn ostojn de kelkaj ŝafoj; kaj apude ankaŭ troviĝis la ĉevalskeleto kun sia blanka, longa kranio, kaj la luno enbrilis ĝiajn maplenajn okulkavojn; sed nenio krome!”
”Hm,” diris la ĉefservisto, ”ĉu vi akre rigardis?”
”Certe, Iven! Mi staris apude, kiam vanelo, sidiĝinta malantaŭ la skeleton por nokta ripozo, kriante ekflugis, tiel ke mi ektimis kaj kelkfoje vipoklakis!”
”Ĉu vi plion ne rimarkis?”
”Ne, Iven.”
”Ankaŭ sufiĉas,” diris la ĉefservisto, ĉe la maniko altirante al si la knabon kaj montrante al la insuleto. ”Jen, Carsten, ĉu vi ion rimarkas?”
”Efektive, tie ĝi ree iras!”
”Ree?” diris la ĉefservisto. ”Mi daŭre transrigardis, sed ĝi neniam estis for; vi ja iris rekte al la monstro!”
La bubo fikse rigardis lin. Terurego ekestis sur lia vizaĝo, alie tiel kuraĝa. Ankaŭ la ĉefservisto tion rimarkis. ”Venu!” li diris. ”Ni hejmeniru; de ĉi tie ĝi aspektas kiel vivaĵo, kaj transe kuŝas nur la ostoj; tio estas pli ol vi kaj mi povas kompreni.
Sed silentu; ĉar pri tiaj aferoj oni ne rajtas paroli!”
Ili turnis sin, kaj la knabo iris apud li. Ili nenion diris, kaj la marsko ripozis en muta trankvileco.
Sed kiam la luno estis malkreskinta kaj la noktoj mallumaj, okazis io alia.
Hauke Haien estis rajdinta en la urbon. Ĉevalfoiro tie okazis; sed li ne intencis aĉeti aŭ vendi. Tamen, hejmenrajdante je vesperiĝo, li kunkondukis duan ĉevalon; sed ĝi estis hirta kaj tiel maldika, ke oni povis nombri la ripojn; kaj la okuloj kuŝis malklaraj kaj profunde en la kavoj.
Elke venis antaŭ la dompordon por saluti la edzon. ”Ĉielo!” ŝi vokis. ”Kiom utilos al ni tia maljuna blanka ĉevalo?”
Ĉar, kiam Hauke kun ĝi rajdis antaŭ la domon kaj haltis sub la frakseno, ŝi vidis, ke la mizera kreitaĵo eĉ lamas.
Sed la juna digografo ridante deĉevaliĝis. ”Lasu nur, Elke, ĝi ja ne estas multekosta!”
La prudenta edzino respondis: ”Vi ja scias, ke la plej malmultekosta plej ofte estas la plej multekosta.”
”Sed ne ĉiufoje, Elke. Ĉi tiu ĉevalo estas maksimume kvarjara; rigardu ĝin pli precize! Ĝi malsatis, kaj oni malbone traktis ĝin. Nia aveno plibonigos ĝian staton. Mi mem prizorgos la ĉevalon, por ke oni ne tromanĝigu ĝin!”
Dume la besto staris kun la kapo klinita; la longaj kolharoj preskaŭ terenpendis. Dum la edzo vokis la servistojn, Elke, ĉirkaŭirante la ĉevalon, rigardis ĝin. Sed ŝi kapbalancis: ”Tia ĝis nun ne estis en nia stalo!”
Kiam la subservisto venis, li subite haltis kun okuloj timigitaj.
”Nu, Carsten,” vokis la digografo, ”kio timigas vin? Ĉu mia blanka ĉevalo ne plaĉas al vi?”
”Jes – o – jes, estro, kial ne!”
”Do enstaligu la ĉevalojn; sed ne donu al ili furaĝon; mi tuj venos!”
La bubo singarde prenis la kolbridon de la blanka ĉevalo kaj poste, kvazaŭ pro ŝirmo, rapide la kondukilon de la rajdĉevalo.
Hauke eniris kun sia edzino la loĝoĉambron. Ŝi estis preparinta por li varman bieron, kaj ankaŭ pano kaj butero estis sur la tablo.
Baldaŭ poste, satiĝinte, li ekstaris kaj iris kun sia edzino tien kaj reen.
La vespera brilo flirtis sur la ĉemuraj kaheloj. ”Permesu, ke mi rakontu al vi, Elke,” li diris, ”kiel mi aĉetis la ĉevalon. Pli ol unu horon mi restis ĉe la supera digografo. Li havis bonajn sciigojn por mi. Miaj propono kaj profilo estas akceptitaj; nur kelkajn detalojn oni ŝanĝos. La ordono por la nova digokonstruo povas alveni jam en la proksimaj tagoj.”
Elke senvole ekĝemis. ”Do vere?” ŝi demandis zorgoplene.
”Jes, edzino,” respondis Hauke, ”estos akra batalo; sed por tio, mi opinias, nia Disinjoro kunligis nin! Nia mastrumado estas en bona ordo; grandan parton de la laboro vi sola jam povas preni sur viajn ŝultrojn. Dek jarojn pli poste ni mastrumos pli ampleksan posedaĵon.” – Je la unuaj vortoj ŝi konsente premis la manon de la edzo en la siajn; sed liaj lastaj vortoj ne povis ĝojigi ŝin. ”Por kiu estos nia posedaĵo?” ŝi demandis.
”Vi devus edzinigi alian virinon; mi ne naskos al vi infanojn.”
Larmoj estis en ŝiaj okuloj; sed firme li ĉirkaŭprenis ŝin.
”Laŭ Dia volo!” li diris. ”Tamen nun ni estas kaj ankaŭ tiam ni estos sufiĉe junaj por mem ĝui la fruktojn de nia laboro!”
Ĉirkaŭprenita de li, ŝi longe rigardis lin per siaj malhelaj okuloj. ”Pardonu, Hauke,” ŝi diris, ”mi kelkfoje estas senkura- ĝa virino!”
Li klinis sin al ŝia vizaĝo kaj, kisante ŝin, li diris: ”Elke, vi estas kaj restas mia edzino kaj mi via edzo!”
Nun ŝi firme ĉirkaŭprenis lian nukon. ”Vi pravas, Hauke, kaj kio ajn venos, tio venos por ni ambaŭ!” Ruĝiĝante ŝi liberigis sin de li. ”Vi volis rakonti al mi pri la blanka ĉevalo,” ŝi diris mallaŭte.
’Jes, Elke. Mi jam diris al vi, ke mi estis plenĝoja pro la bonaj sciigoj, ricevitaj de la supera digografo. Tia mi forlasis la urbon. Kaj jen, sur la digo, malantaŭ la haveno, viraĉo renkontis min. Mi ne scias, ĉu estis vagabondo, kaldronflikisto aŭ kiu ajn. La viro tiris post si blankan ĉevalon ĉe kolbridilo. Sed la besto levis la kapon kaj rigardis min per malĝojaj okuloj.
Estis al mi, kvazaŭ ĝi volus peti min pri io; kaj tiumomente mi ja estis sufiĉe riĉa. ’He, samlandano,’ mi vokis, ’kien vi intencas iri kun via ĉevalaĉo?’
La viro haltis kaj ankaŭ la blanka ĉevalo. ’Vendi!’ li diris, ruze alkapjesante min.
’Nur ne al mi!’ mi kriis gaje.
’Mi opinias, ke jes,’ li diris, ’estas brava ĉevalo kaj ne aĉetebla por malpli ol cent taleroj.’
Mi ridis.
’Nu,’ li diris, ’ne ridu, vi ja ne pagos tiun sumon; sed mi ne bezonas la ĉevalon. Ĉe mi ĝi mizeriĝos; sed ĉe vi ĝi baldaŭ havos alian aspekton!’
Mi deĉevaliĝis, rigardis en la buŝon de la blanka ĉevalo kaj vidis, ke ĝi estas ankoraŭ juna besto. ’Kiom ĝi kostas?’ mi demandis; ĉar ree la ĉevalo kvazaŭ petante rigardis min.
’Sinjoro,’ diris la viro, ’prenu ĝin por tridek taleroj, kaj la kolbridilon senkoste!’ Kaj tiam, edzino, mi enbatis en la prezentitan brunan manon de la viraĉo, – manon, kiu aspektis kiel piedego. Tiamaniere mi ricevis la blankan ĉevalon kaj, miaopinie, sufiĉe malmultekoste. Sed strange, forrajdante mi baldaŭ aŭdis post mi ridadon kaj, turninte la kapon, mi vidis la slovakon. Li ankoraŭ staris larĝkrure, la manojn sur la dorso kaj postridis min kiel diablo!”
”Fi!” kriis Elke. ”Se la blanka ĉevalo nur ne kunportos al vi ion de sia estinta estro! Ĝi prosperu ĉe vi, Hauke!”
”Mi faros ĉion eblan,” kaj la digografo iris en la stalon, kiel li antaŭe diris al la subservisto.
Sed ne nur ĉi tiun vesperon li manĝigis la blankan ĉevalon; de nun li ĉiam mem tion faris; kaj li tre atente prizorgis la beston.
Li volis pruvi, ke li profite aĉetis; ĉiuokaze li nenion volis preterlasi. – Kaj jam post kelkaj semajnoj la aspekto de la besto plibeliĝis. La malglataj haroj iom post iom malaperis, brila blue-makulita felo videbliĝis, kaj iutage, kiam li ĉirkaŭkondukis ĝin en la biena korto, ĝi paŝis gracie kaj firmkrure.
Hauke memoris pri la aventura vendinto. ”Li estis malsaĝulo aŭ fripono, kiu ŝtelis la ĉevalon,” li murmuris por si mem. –
Kelkan tempon poste, kiam la ĉevalo en la stalo aŭdis liajn paŝojn, ĝi turnis la kapon kaj henis. Nun li ankaŭ rimarkis, ke ĝi posedas tion, kion la araboj ŝatas: nome senkarnan vizaĝon kun brunaj, fajre brilaj okuloj. Kondukinte la blankan ĉevalon el la stalo, li surmetis malpezan selon. Sed apenaŭ li sidis sur ĝi, la besto kriis kvazaŭ pro ĝojo, kaj poste ĝi malsuprenrapidegis kun li la teraltaĵon kaj supren sur la digon. Sed la rajdanto sidis firme; kaj, alveninte supre sur la digo, ĝi iris malpli rapide; gracie, kvazaŭ dancante, turnante la kapon al la maro.
Li frapis kaj karesis ĝian brilan kolon; sed tiaj karesoj ne plu estis necesaj.
Ĉevalo kaj rajdanto jam tute agordiĝis. Rajdinte vojparton norden sur la digo, li turnis la ĉevalon kaj rajdis hejmen al sia bieno.
La servistoj, atendante la revenon de la estro, staris malsupre antaŭ la surirejo. ”Nu, John,” vokis la estro, saltante de la ĉevalo, ”nun rajdu ĝin al la aliaj sur la paŝtejon; ĝi portos vin kvazaŭ lulilo.”
La blanka ĉevalo skuis la kapon kaj laŭte kriis en la sunplenan marskan pejzaĝon. La ĉefservisto debukis la selon, kiun la subservisto forportis en la jungilarejon. La blanka ĉevalo metis la kapon sur la ŝultron de sia estro, lasante karesi sin de li. Sed kiam la ĉefservisto volis surĉevaligi sin, ĝi subite saltis flanken kaj ree staris senmove, per la belaj okuloj rigardante sian estron. ”O, Iven,” vokis ĉi tiu, ”ĉu vi estas difektita?” kaj li helpis la serviston, levi sin de sur la tero. Frotante sian kokson, li respondis: ”Ne, estro, estas negrave; sed la diablo rajdu la blankan ĉevalon!”
”Kaj mi!” aldonis Hauke ridante. ”Do forkonduku ĝin ĉe la kondukilo!”
Kaj kiam la servisto iom hontigite obeis, la blanka ĉevalo lasis konduki sin tute senobstine.
Kelkajn vesperojn poste la ĉef- kaj subservisto kune staris antaŭ la stalpordo. Malantaŭ la digo estingiĝis la vespera ĉielru ĝo. Nigra mallumo kovris la polderon. Nur malofte estis el la malproksimo aŭdebla bleko de bovo aŭ krio de alaŭdo, kies vivon finis atako de mustelo aŭ akvorato. La servisto, apogante sin al la pordfosto, fumis el mallonga pipo; sed la fumon li jam ne povis vidi. Li kaj la subservisto nenion ĝis nun diris.
Io premis la animon de la subservisto; sed li ne sciis, kiel tion komuniki al la neparolema ĉefservisto. ”Iven,” li diris fine, ”vi ja konas la ĉevalskeleton sur Jeversand!”
”Kion vi scias pri ĝi?”
”Ja, Iven, kion mi scias pri ĝi? Ĝi ne plu troviĝas tie; nek tage, nek ĉe lunlumo; minimume dudekfoje mi suriris la digon!”
”La putriĝantaj ostoj certe disfalis,” respondis Iven, trankvile plu fumante.
”Sed ankaŭ ĉe lunlumo mi estis sur la digo; neniam ĝi iras plu sur Jeversand.”
”Memkompreneble,” diris la ĉefservisto; ”se la ostoj disfalis, ili ne plu povas stari!”
”Ne ŝercu, Iven! Mi nun scias kaj povas diri al vi, kie la skeleto estas!”
La ĉefservisto subite turnis sin al li. ”Nu, kie do?”
”Kie?” ripetis la knabo emfaze. ”Ĝi estas en nia stalo. Tie ĝi staras, de kiam ĝi ne plu troviĝas sur la insuleto. Ankaŭ ja estas strange, ke la mastro ĉiam mem manĝigas ĝin, mi konas la kaŭzon, Iven!”
La ĉefservisto dum kelkaj momentoj rapide fumis.
”Vi ne estas prudenta, Carsten!” li poste diris. ”Nia blanka ĉevalo? Se iam ĉevalo estis vivanta, tio estas ĉi tiu! Ĉu estas eble, ke tia kuraĝa junulo kia vi, estas same superstiĉa kiel maljunaj virinoj?”
– – Sed la junulo ne estis konvinkebla. Se la diablo estis en la blanka ĉevalo, kial do ĝi ne povis esti vivanta? Male, des pli vivanta! – Se li vespere eniris la stalon, en kiu ankaŭ somere la blanka ĉevalo kelkfoje troviĝis, kaj se ĝi tiam subite turnis al li sian fajran kapon, li ĉiufoje skuiĝis pro timo. ”La diablo prenu vin!” li tiam murmuris. ”Ni ne plu longe restos kune!”
Sekrete li serĉis novan estron, maldungiĝis kaj fariĝis ĉirkaŭ la tago de ĉiuj sanktuloj setvisto ĉe Ole Peters. Ĉi tie li trovis atentajn aŭskultantojn por sia rakonto pri la diabla ĉevalo de la digografo. La dikstatura sinjorino Vollina kaj ŝia spirite kaduka patro, la estinta digorajtigito Jess Harders, aŭskultis kun agrabla tremetado. Poste ili rakontis pri tio al ĉiuj, kiuj koleris al la digografo aŭ ŝatis tiajn rakontojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.