La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA BLANKĈEVALA RAJDANTOAŭtoro: Theodor Storm |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Hauke cerbumis pri objekto, kies uzo ja estis en necerta estonteco, sed per kiu li intencis aranĝi al si sekretan solenon. Pro tio li iris la sekvintan dimanĉon en la urbon al la maljuna oraĵisto Andersen, kaj postulis pezan oran ringon.
”Montru la fingron, por ke mi mezuru!” diris la maljunulo, prenante lin ĉe la ringfingro. ”Nu,” li diris, ĝi ne estas tiel dika, kiel ili kutime estas ĉe viaspecaj homoj.”
”Bonvolu mezuri la malgrandan fingron!” diris Hauke, etendante ĉi tiun.
La oraĵisto iom frapite rigardis lin; sed lin ja ne koncernis la pensoj de la vilaĝjunuloj. ”Tian oni certe trovos inter la porvirinaj ringoj!” al diris, kaj Hauke ruĝiĝis. La ringeto estis konforma. Rapide preninte ĝin, li pagis per brila arĝenta mono.
Kun fortaj korbatoj kaj kvazaŭ plenumante solenan agon, li metis ĝin en la veŝtpoŝon. Tie li portis ĝin, maltrankvile, sed tamen fiere; kvazaŭ la poŝo nur estus destinita porti ringon.
Li portis ĝin dum jaroj; ja, la ringo eĉ devis migri en novan veŝtpoŝon, ĉar okazo por ĝia liberiĝo ne volis veni. Li ja pensis iri rekte al la estro, ĉar lia patro ankaŭ estas bienulo samgenta. Sed, pli trankvila, li opiniis, ke la maljuna digografo priridus sian subserviston, kaj pro tio li kaj la filino de la digografo plue vivis unu apud la alia, ankaŭ ŝi en knabina sinreteno; kaj tamen ambaŭ, kvazaŭ ili ĉiam irus mano en mano.
Unu jaron post tiu vintrofesto, Ole Peters eksiĝis el sia servo kaj edzinigis Vollinan Harders. Hauke pravis. La patro fari- ĝis maljun-alimentulo, kaj anstataŭ la dika filino nun la vigla bofilo rajdis la flavan ĉevalinon sur la paŝtejon kaj, kiel oni diris, returne ĉiam tuŝante la digeskarpon. Hauke fariĝis ĉefservisto, kaj iu pli juna ekokupis lian oficon. Unue la digografo ne emis avancigi fin. ”Subservisto estas pli utila,” li murmuris,
”mi bezonas lin pro miaj libroj.” Sed Elke riproĉis: ”Patro, tiuokaze ankaŭ Hauke foriros.” Nun la maljunulo timis, kaj Hauke farigis ĉefservisto. Malgraŭ tio li, kiel antaŭe, helpis en la pridiga administrado.
Post plia jaro Hauke diris al Elke, ke lia patro kadukiĝas kaj ke la malmultaj tagoj, dum kiuj la estro forpermesas lin helpi la patron, nun ne plu sufiĉas. ”La patro penegadas, kaj mi ne plu povas tion permesi!”
Estis somera vespero. Ambaŭ staris en la vespera brilo sub la majesta frakseno antaŭ la dompordo. La knabino silente rigardis en la foliaron de la arbo. Poste ŝi respondis: ”Mi tion ne volis tuŝi, Hauke; mi opiniis, ke vi mem agos, kiel estas necese!”
”Mi devos forlasi vian domon, kaj ne povos reveni!” –
Dum kelkaj momentoj ili silentis, rigardante la vesperan ĉielruĝon, malleviĝanta malantaŭ la digo en la maron. –
”Vi sciu,” ŝi diris, ”ke mi hodiaŭ matene estis ĉe via patro kaj trovis lin dormanta en sia fotelo, kun la liniilo en la mano.
La desegnotabulo kun duonfinita desegnaĵo kuŝis antaŭ li sur la tablo. Li vekiĝis kaj pene babilis kun mi kvaronhoron, sed kiam mi volis foriri, li timplene retenis min ĉe la mano, kvazaŭ timante, ke estas lastfoje, sed …”
”Kio ’sed’, Elke?” demandis Hauke, ĉar ŝi hezitis daŭrigi.
Larmoj fluis sur la vangojn de la knabino. ”Mi nur pensis pri mia patro,” ŝi diris; ”kredu, li forte sentos vian foreston!”
Kaj kvazaŭ igante sin kuraĝa por tion eldiri, ŝi aldonis: ”Mi timas, ke ankaŭ li baldaŭ mortos!”
Hauke ne respondis. Estis subite al li, kvazaŭ moviĝus la ringo en lia poŝo; sed antaŭ ol li regis sian ĉagrenon pro la subita sento, Elke daŭrigis: ”Ne koleru, Hauke; mi fidas, ke ankaŭ tiam vi ne lasos nin solaj!” –
Emocie li kaptis ŝian manon, kaj ŝi ne fortiris ĝin. Ankoraŭ dum iom da tempo la junaj homoj staris kune en la noktiĝo; ĝis kiam iliaj manoj liberiĝis kaj ĉiu hejmeniris sian vojon. –
Ventekblovo muĝis tra la fraksena foliaro, brukrakigante la fenestro-kovrilojn ĉe la antaŭa flanko de la domo. Sed iom post iom la nokto venis, kaj silento regis la vastegan ebenaĵon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.