La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BLANKĈEVALA RAJDANTOAŭtoro: Theodor Storm |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La skribaĵon oni sendis per rajdanta sendito en la urbon.
– Bonvolu atenti, kara sinjoro, – la instruisto interrompis sian rakonton, fikse rigardante min afable, – ke mi kolektis la materialon ĝis nun rakontitan al vi dum mia preskaŭ kvardekjara agado en ĉi tiu poldero el la rakontoj de prudentaj homoj aŭ iliaj genepoj aŭ pragenepoj. Kion mi de nun rakontos al vi, tio estis siatempe kaj estas ankoraŭ nun, kiam ĉirkaŭ la tago de ĉiuj sanktuloj la radŝpiniloj ekzumas, la babilaĵo de la tuta marska vilaĝo.
En la Watten-maro tiutempe kuŝis insuleto, nomata Jeversand aŭ Jevershallig. Starante sur la digo, en la proksimeco de la digografa bieno, oni povis vidi ĝin. Iam, kiam ankoraŭ herbo kreskis sur ĝi, la avoj uzis la insulon kiel ŝafpastejon. Sed tio ĉesis, ĉar la malalta insulo kelkfoje, eĉ somermeze, estis superlavita de la marakvo; kaj pro tio la herbo pereis kaj la insulo ne plu estis uzebla kiel ŝafpaŝtejo. Krom mevoj kaj aliaj bordbirdoj – tre malofte fiŝaglo – nenia vivaĵo vizitis ĝin.
Dum lunlumaj noktoj de sur la digo oni vidis nur pli-malpli densajn nebulvualojn transiri ĝin. oni asertis ke, se la lumo lumigas la insuleton de oriente, ankaŭ estas videblaj kelkaj blankaj skeletoj de dronintaj ŝafoj kaj ostaro de ĉevalo, pri kiu neniu sciis, kiamaniere ĝi tien venis.
Estis fine de marto, kiam dum postlabora tempo taglaboristo el la domo de Tede Haien kaj Iven Johns, la ĉefservisto de la juna digografo, staris kune sur la nomita loko de la digo.
Senmove ili fiksrigardis la insuleton apenaŭ rekoneblan en la malforta lunlumo. Ŝajnis, ke ili vidas ion eksterordinaran. La taglaboristo enpoŝigis la manojn kaj skuis sin, dirante: ”Venu,
Iven, jen strangaĵo; ni iru hejmen!”
La alia ridis; tamen oni povis rimarki, ke ankaŭ li timas.
”Ne estas strangaĵo; sed viva kreaĵo, eĉ granda. Sed ĉe la diablo, kiu pelis ĝin al la ŝlimejo? Jen, nun ĝi etendas al ni la kolon; ne, ĝi mallevas la kapon, ĝi manĝas! Laŭ mia opinio tie ne estas io manĝebla. Kio ĝi do estas?”
”Ne koncernas nin!” respondis la alia. ”Bonan nokton,
Iven, se vi ne volas kuniri; mi iros hejmen!”
”Ja, ja, vi havas edzinon, kaj varma lito atendas vin! Ĉe mi eĉ en la dormoĉambro nur estas freŝa martmonata aero!”
”Bonan nokton do!” returne kriis la taglaboristo, hejmenirante sur la digo. La ĉefservisto kelkfoje turnis sin al la foririnto; sed la scivolemo vidi strangaĵojn ankoraŭ retenis lin.
Subite dikmallonga, nigra staturo alproksimiĝis sur la digo.
Estis la subservisto de la digografo. ”Kion vi volas, Carsten?” lin alvokis la ĉefservisto.
”Mi? – nenion,” li respondis, ”sed nia estro voias paroli kun vi, Iven Johns!”
La ĉefservisto jam denove rigardis al la insuleto. ”Tuj mi venos, tuj!” li diris.
”Kion vi rigardas tiel fikse?” demandis la junulo.
La ĉefservisto manmontris, nenion dirante, al la insuleto.
”Hu!” flustris la knabo. ”Tie ja iras ĉevalo – blanka ĉevalo – ĝin certe rajdas la diablo – kiel ĉevalo povas veni al Jevershallig?”
”Mi ne scias, Carsten, sed ĉu fakte estas ĉevalo?”
”Certe, certe, Iven, vidu nur, ĝi manĝas kiel ĉevalo! Sed kiu kondukis ĝin tien? Ni en la vilaĝo ja ne havas sufiĉe grandan boaton; eble estas nur ŝafo. Peter Ohm diras, ke en lunlumo dek torfamasoj fariĝas tuta vilaĝo. Ne, vidu! Nun ĝi saltas – ĝi do estas ĉevalo!”
Dum kelkaj momentoj ambaŭ staris silentaj fikse rigardante, kio malklare estis videbla.
La luno staris alte sur la ĉielo, heligante la vastan Wattenmaron, kiu ĉe komenciĝanta fluso ĵus kovris la brilantan ŝlimejon.
Nur la mallaŭta plaŭdado de la akvo, sed nenia bestokrio estis aŭdebla en la vasta regiono. Ankaŭ en la marsko malantaŭ la digo estis silento; bovinoj kaj bovidoj ankoraŭ troviĝis en la staloj. Nenio moviĝis escepte de tio, kio ŝajnis esti ĉevalo – blanka ĉevalo – sur Jevershallig. ”Heliĝas!” interrompis la ĉefservisto la silenton. ”Mi klare vidas brileti la blankajn ŝaf-skeletojn!”
”Ankaŭ mi,” diris la bubo etendante la kolon. Sed tuj poste, kvazaŭ timante, li tiris la ĉefserviston ĉe la maniko.
”Iven,” li flustris, ”kie restis la ĉevalskeleto? Mi ne plu povas vidi ĝin!”
”Ankaŭ mi ne; strange!” diris la ĉefservisto.
”Ne tiel strange, Iven! De tempo al tempo, mi ne scias en kiuj noktoj, laŭdire la ostoj leviĝas kaj fariĝas vivaj!”
”Ĉu vere?” demandis la ĉefservisto. ”Tio estas superstiĉo de maljunulinoj!”
”Povas esti, Iven,” respondis la bubo.
”Sed vi volas venigi min; ni do hejmeniru. La ĉitiea strangaĵo ja restas ĉiam la sama.”
Sed la bubo ne estis foririgebla, ĝis la ĉefservisto verforte turnis kaj survojigis lin. ”Aŭskultu, Carsten,” li diris, kiam ili troviĝis jam malproksime de la fantoma insulo, ”vi laŭdire ja estas plenkuraĝa bubo; mi opinias, ke vi plej volonte mem esplorus la strangaĵon.”
”Jes,” respondis Carsten, ektremante nur nun, ”jes, tion mi deziras, Iven!”
Kiam la bubo per manpremo tion certigis, la ĉefservisto diris: ”Ĉu vere? Do ni morgaŭ vespere malligos nian boaton.
Vi veturos al Jevershallig, kaj mi restos sur la digo!”
”Ho jes!” respondis la junulo. ”Mi kunprenos mian vipon!”
”Faru tion.”
Ne plu parolante, ili malrapide atingis la domon de sia estro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.