La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BLANKĈEVALA RAJDANTOAŭtoro: Theodor Storm |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tion, kion mi intencas rakonti, mi eksciis antaŭ pli ol duona jarcento en la domo de mia praavino, la maljuna senatan- edzino Feddersen, dum mi, sidante apud sia fotelo, okupis min per legado de revuo, blukartone bindita. Mi ne plu memoras, ĉu estis Leipziger aŭ Pappes Hamburger Lesefrüchte.
Ankoraŭ nun mi sentas kvazaŭ tremon, memorante, kiel kelkfoje la kvietiga mano de la pli ol okdekjarulino karesis la kapon de ŝia pranepo. Ŝi mem kaj la tiama tempo jam delonge estas enterigitaj. Vane mi de tiam ankaŭ serĉis en tiuj revuoj. Pro tio mi ne povas garantii la veron de la okazintaĵoj kaj ankaŭ ne povus defendi ĝin kontraŭ ia pridubo. Nur tiom mi povas certigi, ke mi, kvankam nenia ekstera kaŭzo revivigis la rakonton en mi, neniam perdis ĝin el mia memoro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.