La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKĈEVALA RAJDANTO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5

Estis en januaro. Hauke servis por la tria jaro. Vintra festo estis festota, kiun oni ĉi tie nomas Eisboseln. La malbordaj ventoj ne blovis, kaj tial konstanta frosto kovris ĉiujn fosojn interkampajn per firma, ebena, kristalklara glacitavolo.

La blokformaj kampoj do formis vastan areon por ĵetludado per malgrandaj lignogloboj, plenigitaj je plumbo, kiuj devas trafi la celon. Ĉiutage blovis malakra nordorienta vento. Ĉio estis en ordo. La seklandviroj en la preĝeja vilaĝo estis invititaj al konkurso kaj akceptis. Ĉiu partio elektis naŭ ĵetontojn.

Ankaŭ la gvidontoj kaj arbitraciontoj estis elektitaj. Kiel la lastajn, kies tasko estis, inter si pridiskuti dubajn ĵetojn, oni ĉiam elektis virojn, kiuj estis kapablaj plej sukcese pledi por siaj partioj. Plej volonte oni elektis virojn, kiuj krom sana prudento ankaŭ havis gajigan parolmanieron. Tia estis antaŭ ĉiuj Ole Peters, la ĉefservisto de la digografo. ”Ĵetu nur kiel diabloj,” li diris, ”la babiladon mi faros senkoste!”

Estis fruvespere antaŭ la festotago. En la apuda ĉambro de la paroĥa gastejo supre sur seklando kunvenis kelkaj ĵetontoj por decidi pri kelkaj, kiuj ankoraŭ lastmomente estis anoncintaj sin. Inter ili ankaŭ estis Hauke Haien. Li unue ne intencis anonci sin, kvankam li povis fidi al sia ĵetlerta mano.

Li timis, ke Ole Peters, okupanta en la konkurso honoran oficon, povus malakcepti lin. Tian humiligon li volis eviti; sed Elke ankoraŭ lastmomente voligis lin. ”Li ne kuraĝos,” ŝi diris; ”li estas filo de taglaboristo; sed via patro posedas bovinon kaj ĉevalon kaj krom tio li estas la plej prudenta viro en la vilaĝo!”

”Sed, se li tamen kuraĝos?”

Ridetante ŝi rigardis lin per siaj malhelaj okuloj. ”Tiuokaze”, ŝi diris, ”mi rifuzos, kiam li vespere deziros danci kun la filino de sia estro!” – Post ĉi tiuj vortoj Hauke kuraĝe kapjesis al ŝi.

Nun tiuj junuloj, kiuj ankoraŭ deziris partopreni la konkurson, staris frosttremante kaj piedbatante antaŭ la paroĥa gastejo. Ili rigardis la pinton de la preĝeja turo, konstruita el ŝtonblokoj, apud kiu troviĝis la gastejo. La kolomboj de la pastro, nutrintaj sin dum la somero sur la vilaĝaj kampoj, ĵus revenis el la kortoj kaj garbejoj de la kamparanoj, kie ili serĉis grenerojn. Ili malaperis sub la ŝindoj de la turo, malantaŭ kiuj troviĝis iliaj nestoj. Okcidente, super la maro, ardis vespera ĉielruĝo.

”Morgaŭ estos bona vetero,” diris unu el la junuloj kaj komencis vigle paŝi tien kaj reen, ”sed malvarme, malvarme!”

Dua junulo, ne plu vidante flugantan kolombon, eniris la domon kaj haltis apud la ĉambropordo, por kasaŭskulti la disputadon.

Ankaŭ la subservisto de la digografo aliris. ”Aŭskultu,

Hauke,” li diris, ”nun ili disputas pri vi!” Klare estis aŭdebla la knarvoĉo de Ole Peters: ”Subservistoj kaj knaboj ne estas indaj partopreni!”

”Venu,” li flustris, provante tiri Hauken ĉe la maniko al la ĉambropordo, ”ĉi tie vi povos ekscii, kiom alte ili taksas vin!”

Sed Hauke liberigis sin kaj reiris antaŭ la domon. ”Ili ne ŝlosis la dompordon, por ke ni aŭdu la decidon!” li kriis returne.

Antaŭ la domo staris la tria el la anoncintoj. ”Mi timas, ke ili min ne akceptos,” li diris al Hauke; ”mi estas apenaŭ dekokjara.

Se ili nur ne postulos baptateston. Vi, Hauke, certe estos akceptata helpe de via ĉefservisto!”

”Certe ne!” murmuris Hauke, piedĵetegante ŝtonon trans la vojon.

La bruo en la ĉambro plilaŭtiĝis; sed iom post iom estiĝis silento. Ili ekstere reaŭdis ta mallaŭtan nordorientan venton, kiu ĉirkaŭludis la preĝejan turon. La kaŝaŭskultinto reiris al ili. ”Pri kiu ili disputis?” demandis la dekokjarulo. ”Pri tiu!” li respondis, montrante al Hauke. ”Ole Peters taksis lin knabo; sed ĉiuj kontraŭdiris. Lia patro posedas bruton kaj kamparon, diris Jes Hansen. Jes, kamparon, kriis Ole Peters, tiom, ke oni povas fortransporti ĝin sur dektri ĉaroj. Fine Ole Hensen kriis: Silentu, mi volas klarigi la aferon. Kiu estas la plej eminenta viro en la vilaĝo? Ili silentis kaj ŝajnis pripensis. Poste iu diris: Tiu certe estas la digografo! La ceteraj kriis: Nu do, pro ni la digografo! Kaj kiu estas la digografo? denove demandis Ole Hensen; sed akre pripensu ĉifoje! – Subite iu mallaŭte ridetis; nun alia, ĝis fine estis aŭdebla laŭta ridado. – Nu do, voku lin, diris Ole Hensen, ĉar vi ja ne volas malakcepti la digografon! Mi opinias, ke ili ridas ankoraŭ nun; sed la voĉo de Ole Peters ne plu estis aŭdebla.” Per tio la junulo finraportis.

Preskaŭ sammomente en la domo oni brumalfermis la ĉambropordon kaj: ”Hauke! Hauke Haien!” oni vokis laŭte kaj gaje en la malvarman nokton.

Hauke eniris la domon. Li ne aŭdis, kiu estas la digografo, sed neniu konis liajn pensojn.

Kiam, post mallonga tempo, li proksimiĝis al la domo de sia estro, li vidis Elken, starantan ĉe la barilo antaŭ la suprenirejo.

La lunlumo briletis sur la netransvidebla, per blanka prujno kovrita paŝtejo. ”Vi staras ĉi tie?” li demandis.

Ŝi nur kapjesis. ”Kion vi atingis? Ĉu li kuraĝis?”

”Kial ne?”

”Nu, kaj?”

”Ja, Elke, mi tamen morgaŭ rajtos provi mian bonŝancon!”

”Bonan nokton, Hauke!” Kaj facilpaŝe ŝi suprenkuris kaj malaperis en la domo.

Malrapide li sekvis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.