La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKĈEVALA RAJDANTO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11

Estis kelkajn jarojn poste. En la malgranda domo de Tede Haien nun loĝis fortika laboristo kun edzino kaj infano.

La juna digografo Hauke Haien mastrumis kun sia edzino Elke Volkerts ŝian patran bienon. Somervespere, dum la majesta frakseno ĉe la domo susuris kiel ĉiam antaŭe, oni povis vidi sur la benko, nun staranta sub ĝi, la junan edzinon manlaboranta.

Sed preskaŭ ĉiam ŝi sidis sola; ĉar ankoraŭ infano mankis al ili, kaj la edzo ne povis ripoze pasigi la vesperon antaŭ la domo. Malgraŭ lia antaŭa helpo restis el la administrado de la maljunulo multe da aferoj, kiujn ankaŭ li tiutempe ne volis plenumi; sed nun li iom post iom devis fini ĉiujn laborojn.

Li ’balais per akra balailo’. Krome li devis mastrumi la pligrandigitan bienon; tamen li provis ŝpari subserviston.

Pro tio la geedzoj, krom dimanĉe, kiam oni iris al la preĝejo, vidis sin nur dum la rapide manĝata tagmanĝo de Hauke kaj je tagiĝo kaj noktiĝo. Estis vivo de senĉesa laboro; sed tamen kontentiga.

Sed iutage ekestis maltrankviliga diro. Kiam kelkaj junaj bienuloj el la marskaj kaj seklandaj komunumoj iudimanĉe post la diservo restis supre en la trinkejo, ili post la kvara kaj kvina glaso ja ne parolis pri reĝo kaj regado – pri tiaj temoj oni tiutempe ankoraŭ ne disputis – sed pri komunumaj kaj superaj oficistoj; precipe pri komunumaj impostoj kaj – devoj; kaj ju pli longe ili debatis, des pli malmulte oni aprobis ilin; precipe la novajn digo-impostojn. ”Ĉiuj kampdefluiloj kaj kluzoj, kiuj ĝis nun ĉiam estis en ordo, nun subite bezonas riparon. En la digo ĉiam denove estas partoj postulantaj centojn da plenĉaroj da tero. La diablo prenu la tutan aferon!”

”Tion kaŭzas via saĝa digografo,” mokis iu el la viroj, ”kiu ĉiam cerbumas kaj sin enmiksas en ĉiujn aferojn!”

”Jes, Marten,” diris Ole Peters, kiu sidis kontraŭe de la parolinto, ”vi pravas, li estas ambiciulo kaj volas havigi al si bonan reputacion ĉe la supera digografo; sed kion fari, li nun ja estas nia digografo!”

”Kial vi permesis, ke oni elektis lin?” diris la alia. ”Nun elman ĝu la supon!”

Ole Peters ridis. ”Jes, Marten Fedders, ja estas ĉiam la sama afero. La mortinto fariĝis digografo pro sia patro; kaj la nova pro sia edzino!” La ridado ĉirkaŭ la tablo konfirmis la aplaŭdon, kiun la diro ricevis.

La moko, elparolita publike, disvastiĝis de loko al loko. Ankaŭ Hauke eksciis pri ĝi. Kaj denove preterpasis lian internan vidon la malbonvolaj vizaĝoj; kaj eĉ pli moka, ol ĝi estis, li image aŭdis la ridadon ĉe la trinkeja tablo. ”Hundoj!” li kriis, kaj liaj okuloj kolerege flankenrigardis, kvazaŭ li volus vipi ilin!

Elke metis la manon sur lian brakon. ”Lasu ilin, ili ĉiuj volonte estus, kio vi estas!”

”Certe!” li respondis kolere.

”Kaj”, ŝi daŭrigis, ”ĉu Ole Peters ne mem akiris bienon per edziĝo?”

”Certe, Elke, sed kiom li akiris, ne sufiĉas por digografo!”

”Pli vere diru, li mem ne sufiĉas,” kaj Elke turnis sian edzon tiel, ke li devis rigardi en spegulon. ”Jen la digografo!” ŝi diris, ”nun rigardu lin; nur tiu, kiu estas kapabla, okupu oficon!”

”Vi ne estas malprava,” li diris mediteme, ”tamen – nu,

Elke, mi devas iri al la orienta kluzo, la pordoj ree ne tute fermiĝas.”

Ŝi premis lian manon. ”Jen, antaŭe rigardu min! Kion vi pensas? Viaj okuloj rigardas tiel malproksimen!”

”Estas nenio, Elke, vi ja pravas!”

Li foriris; sed li estis irinta nur mallonge, kiam la kluzoriparo jam estis forgesita. Alia plano, nur duone finpripensita, kiun li estis kunportinta kun si jam dum jaroj sed kiu pro ur- ĝaj administraj devoj ne povis esti realigata, denove kaptis lin, eĉ pli forte ol iam antaŭe, kvazaŭ ĝi subite estus ricevinta flugilojn.

Enpense irinte li subite troviĝis sur la mardigo. Li jam preteriris la vilaĝon je ĝia dekstra flanko kaj proksimiĝis al la urbo. Ankoraŭ li plupaŝis, senĉese rigardante la eksterdigan grundon. Lia spirito intense laboris. Fine li haltis. La eksterdiga grundo ĉi tie estis nur mallarĝa strio. ”Certe estos eble!” li diris al si mem. ”Sep jarojn en la ofico; ili ne plu diru, ke mi estas digografo nur pro mia edzino!”

Ankoraŭ li staris. Esplore kaj mediteme li rigardis la verdan eksterdigan grundon. Poste li reiris ĝis tie, kie la eksterdiga grundo same formiĝas je mallarga strio. Ĝin trairis, proksime de la digo, torenta marfluo, disigante ĝin preskaŭ tute for de la firma tero kaj farante ĝin insulo. Kruda lignoponto transkondukis.

Estis malfluso. La ora septembra suno briletis sur la proksimume cent paŝojn larga ŝlimejo kaj sur la profunda Priehl en ĝia mezo, kiun eĉ nun trairis la marakvo.

”Estos eble ĉirkaŭdigi ĝin!” diris Hauke al si mem. Levinte la rigardon, li image ĉirkaŭis la disigitan grundon per nova digo kun nova, de li elpensita profilo.

”Oni ricevus milon da dematoj,” ridetante li diris al si mem, ”ja ne tre multe, sed – ”

Alian projekton li ekpensis. La eksterdiga grundo ĉi tie apartenis al la komunumo. Al ĉiu ano apartenis kvanto da partoj, laŭ la amplekso de lia terposedaĵo en la kornunuma distrikto. Li sumigis, kiom da partoj li ricevis de la patro; kiom de la patro de Elke, kaj kiom li jam aĉetis dum la edzeco – parte, antaŭsentante estontan profiton, parte pro la pliigo de sia ŝafbredado. Jam estis granda kvanto; ĉar ankaŭ ĉiujn partojn de Ole Peters li aĉetis. Ĉi tiu ĉagreniĝis pro sia plej valora virŝafo, droninta okaze de parta inundo. Estis malofta akcidento; ĉar Hauke povis memori, ke eĉ fortaj flusoj tie kovris nur la randon. – Kiom da bonegaj, altvaloraj paŝtejoj kaj grenkampoj oni gajnus! Kvazaŭ ebrio kaptis lin; sed premante la ungojn en la manplatojn, li devigis siajn okulojn rigardi klare kaj seniluzie tion, kio kuŝas antaŭ li. – Estis vasta, sendiga areo, ĉe kies ekstremo nun paŝtis sin aro da malpuraj ŝafoj. Kiu sciis, kiaj ŝtormoj kaj tajdoj jam venontjare atakos ĝin. Krom tio, por li venus multege da laboro, batalado kaj ĉagreno. Tamen –. Hejmenirante estis al li, kvazaŭ li portus grandan trezoron.

En la koridoro Elke renkontis lin. ”Kiel statis la kluzo?” ŝi demandis.

Mistere ridetante li rigardis ŝin. ”Ni baldaŭ bezonos alian kluzon,” li respondis, ”kaj kampdefluilojn kaj novan digon!”

”Mi ne komprenas vin,” respondis Elke enirante kun li la ĉambron. ”Kion vi volas diri per tio, Hauke?”

”Mi volas,” li diris malrapide kaj poste silentis momenton,

”mi volas, ke la granda eksterdiga areo, etendiĝanta de nia bieno okcidenten, estu firme digoŝirmata. La tajdo preskaŭ dum generacio indulgis nin; sed se iam revenos terura fluso, detruanta la herbokovraĵon, ĝi povos pereigi la tutan frukton de nia pena laboro. Nur la malbenita malordo estas kulpa, ke tiurilate oni nenion entreprenis!”

Mirigite ŝi rigardis lin. ”Vi ja riproĉas vin mem!” ŝi diris.

”Tion mi faras, Elke; sed ĝis nun mi devis plenumi tro multe da alia laboro.”

”Ja, Hauke, certe, vi faris vian devon!”

Li estis eksidinta en la fotelo de la mortinta digografo, kaj liaj manoj firme ĉirkaŭprenis la apogilojn. ”Ĉu vi kuraĝas tion fari?” lin demandis la edzino.

”Certe, Elke!” li rapide respondis.

”Ne agu tro rapide, Hauke; estas farotaĵo je morto kaj vivo, kaj preskaŭ ĉiuj kontraŭstaros vin kaj oni ne dankos al vi viajn penojn kaj zorgojn!”

Kapjesante li respondis: ”Mi scias!”

”Kaj se via plano ne sukcesos?” ŝi ree demandis. ”Depost mia infanaĝo mi aŭdis diri, ke Priehl ne estas flushaltigebla; kaj pro tio oni lasu ĝin.”

”Tio nur estas elturniĝo por mallaboremuloj!” diris Hauke.

”Kial Priehl ne estus haltigebla?”

”Pri tio mi nenion aŭdis; eble, ĉar ĝi rekte trairas; la fluo estas tro rapida.” Ŝi memoris – kaj preskaŭ ruzetan rideton montris ŝiaj seriozaj okuloj: ”Kiam mi estis infano, mi foje aŭdis, ke la servistoj parolis pri tio. Por ke la digo tie kontraŭstaru, ili opinias necese enĵeti kaj endigigi vivaĵon. Ĉe digokonstruo ĉe la alia flanko, eble antaŭ cent jaroj, laŭdire oni aĉetis ciganan infanon de ĝia patrino kaj endigigis ĝin; sed nuntempe certe neniu patrino vendus sian infanon!”

Hauke kapbalancis. ”Do estas bone, ke ni ne posedas infanon, alie oni certe postulus ĝin!”

”Ili ne ricevus!” diris Elke, farante timplenan manmovon.

Kaj Hauke ridetis. Sed denove ŝi demandis: ”Kaj ĉu vi pripensis la altegajn kostojn?”

”Mi faris, Elke, sed la gajno multoble superos ilin; ankaŭ oni ŝparos grandparte la riparkostojn por la malnova digo. Ni ja mem laboras kaj havas en la komunumo pli ol okdek jungoparojn kaj, krom tio, laborpovaj manoj ne mankas al ni. oni diras, ke vi, Elke, faris min digografo; do mi volas pruvi, ke mi estas inda!”

Ekkaŭrinte antaŭ li, ŝi zorgoplene rigardis lin. Ĝemante ŝi nun ekstaris. Malrapide mankaresante lian vangon, ŝi diris:

”Mi devas daŭrigi mian taglaboron; faru la vian, Hauke!”

”Amen, Elke!” li diris, serioze ridetante. ”Laboron ni ambaŭ havas!”

Kaj vere, estis sufiĉe da laboro por ambaŭ; sed la plej granda ŝarĝo kuŝis sur la ŝultroj de la edzo. Dimanĉe posttagmeze, ofte ankaŭ post laborfino, Hauke sidis kune kun kapabla termezuristo enprofundiĝinte en kalkulado, skizoj kaj desegnaĵoj.

Estante sola, li faris la samon, kaj ofte li laboris ĝis post noktmezo. Poste li steliris en la kornunan dormoĉambron, ĉar la mucidaj alkovoj en la loĝoĉambro ne estis plu uzataj. Lia edzino, por ke li fine ripozu, ŝajnigis dormi, kvankam ŝi atendis lin kun tremanta koro. Tiam li kisis ŝian frunton, flustrante karesan vorton. Poste li mem kuŝigis sin, sed ofte ekdormis nur je la unua kokokrio.

En vintra ventego li suriris la digon, kun krajono kaj papero en la mano. Kaj li desegnis kaj notis, dum ventpuŝego forpelis lian ĉapon kaj la longa, hela hararo ĉirkaŭflirtis lian varmegan vizaĝon. Se la glacio ne baris la vojon, li kun servisto boatveturis en la Watten-maron, tie per sondoplumbo kaj stango sondante la martorentojn.

Elke ofte timtremis pro li; sed kiam li denove estis hejme, nur ŝia firma manpremo kaj la brilo en ŝiaj alie tiel trankvilaj okuloj montris ŝian antaŭan zorgon. ”Trankviliĝu, Elke!” li diris, kiam foje li sentist ke ŝi ne povas lasi lin. ”Antaŭ ol mi faros mian proponon, mi mem ĝisfunde pripensos mian projekton!”

Tiam ŝi kapjesis kaj lasis lin. Ofte li rajdis en la urbon al la supera digografo. Post tiaj klopodoj kaj post la endomaj kaj surkampaj penadoj ĉiam sekvis la ĝis postnoktmeza laboro.

La interrilatoj kun aliaj homoj, escepte de tiuj en laboro kaj administrado, preskaŭ tute ĉesis; eĉ tiuj kun lia edzino.

”Estas zorgoplena tempo, daŭronta ankoraŭ longe,” diris Elke por si mem, plenumante sian laboron.

Fine, kiam suno kaj printempaj ventoj jam estis rompintaj la glacion, ankaŭ la lasta antaŭlaboro estis finita. La ellaboraĵo al la supera digografo, por ke li rekomendu ĝin al la plej supera instanco, estis zorge skribita. Ĝi enhavis la proponon pri la ĉirkaŭdigo de la nomita antaŭgrundo kun detala pruvo de utileco kaj profito. Aldonitaj estis multaj detalaj skizoj kaj desegnaĵoj. Ĉion li metis en firman koverton kaj sigelis ĝin per la digografa sigelo.

”Jen, Elke!” diris la juna digografo, ”benu ĝin!”

Elke metis sian manon en lian, dirante: ”Harmonio estu inter ni!”

”Estu!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.