La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKĈEVALA RAJDANTO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

18

Post Novjaro zorgo denove eniris la domon. Torfo-febro kaptis la digografon; mortmalsana li estis. Ankaŭ kiam li estis resaniĝinta pro la prizorgo kaj flego de Elke, li ne plu estis sama kiel antaŭe. La korpa malvigleco influis ankaŭ lian spiriton.

Elke kun zorgo rimarkis, ke li estas ĉiam facile kontentigebla.

Tamen, fine de marto, io devigis lin sursalti sian blankan ĉevalon kaj denove rajdi laŭlonge de sia digo. Estis posttagmeze; la suno, antaŭe brilinta, jam delonge kaŝis sin post nebulaĵo.

En la vintro kelkfoje oni estis spertinta superakviĝon, sed tio estis negrava; nur ĉe la transa bordo, sur iu insuleto, aro da ŝafoj dronis kaj peco de la antaŭgrundo estis forŝirita. Ĉiflanke kaj ĉe la nova poldero la superakviĝoj ne kaŭzis menciindan domaĝon. Sed en la pasinta nokto furiozis pli forta vento. Pro tio la digografo estis devigata mem iri eksteren por ĉion rigardi. Li jam pasis la sudorientan angulon de la nova digo kaj trovis ĉion en bona ordo. Sed atinginte la nordorientan angulon, kie la nova digo kuniĝis kun la malnova, li vidis ke la unua ja estis nedifektita, sed ke sur la malnova digo la superakviĝo detruis kaj forŝiris larĝan strion de la herbkovraĵo kaj fosis en la diga korpo grandan kavaĵon.

Krom tio la fluego malkovris labirinton da mus-irejoj. –

Hauke deĉevaligis kaj zorge rigardis la difekton. La musireja labirinto evidente estis multe pli ampleksa, sed nur parte videbla.

Li tre timis. Ĉar ĉe la konstruado de la nova digo oni ne konsideris tiajn eventualaĵojn, oni nun devos agi. – La brutoj ankoraŭ ne estis sur la paŝtejoj pro la eksterordinare mallonga herbo. Kien li rigardis, ĉie estis dezerte kaj solece. Li denove surĉevaligis kaj rajdis laŭlonge de la bordo, tien kaj reen. Estis malfluso, kaj li rimarkis ke Priehl ree fosis al si novan fluejon kaj nun de nordokcidente trafas la malnovan digon.

Sed la nova digo kun sia malpli kruta deklivo sukcese kontraŭstaris la atakon.

Amaso da nova penado kaj laboro estiĝis antaŭ la interna vido de la digografo. Oni devos ne nur plifortikigi la malnovan digon, sed ankaŭ konformigi ties profilon al tiu de la nova digo. Sed antaŭ ĉio oni devos devojigi la danĝeran Priehl-on.

Ankoraŭfoje li rajdis ĝis la plej ekstrema nordokcidenta angulo kaj returne, senĉese rigardante la nove fositan fluejon de Priehl klare koneblan en la nun senakva ŝlimejo. La blanka ĉevalo estis maltrankvila, spiregis kaj hufbatis; sed la rajdanto retenis ĝin. Li volis rajdi malrapide por kvietigi ankaŭ sian internan maltrankvilon, kiu ĉiam pli sovaĝe tumultis en ti.

Se denove venus fluso – tia, kia okazis en 1665, kiu englutis multege da havaĵo kaj homoj, se venus tia, kiaj jam kelkfoje venis – – –! Frostotremo skuis la rajdanton. La malnova digo – ĝi certe ne kontraŭstarus! Kion fari? Nur unu rimedo ekzistus, por eble savi la malnovan polderon, havaĵon kaj vivon. – Hauke sentis, ke lia koro dum momento interrompis la pulsadon. En lia kapo, alie tiel firma, io turniĝis. Li ne eldiris tion; sed interna voĉo diris: ”Vi devus oferi vian polderon, la novan Hauke-Haien-Polderon, kaj trafosi la novan digon!” – – –

Image li jam vidis, kiel la fluso muĝante enĵetas sin kaj kovras la herbon kaj trifoilon per sia sala blanka ŝaŭmo! – La blanka ĉevalo, subite sentante fortan spronpikon, kriis kaj forrapidegis hejmen al la digografa teraltaĵo.

Kun kapo plena de interna teruro kaj malklaraj projektoj Hauke alvenis hejmen. Li fale sidiĝis en sia fotelo; sed kiam Elke kun la filineto eniris la ĉambron, li ekstaris, levis la infanon kaj kisis ĝin. Poste, forpelinte la flavan hundeton, li diris: ”Mi devas ankoraŭ supreniri al la trinkejo.” Preninte sian ĉapon de sur la ĉeporda hoko, kien li ĵus estis pendiginta ĝin, li forrapidis.

Zorgoplene lia edzino postrigardis lin. ”Kial, Hauke? Jam vesperiĝas!” – ”Digoaferoj,” li murmuris, ”mi tie renkontos kelkajn digorajtigitojn.”

Ŝi sekvis lin kaj premis lian manon. – Hauke Haien, kiu alitempe propradecide ordigis ĉiujn aferojn, nun deziris aŭdi la opiniojn de tiuj, kiujn li antaŭe preskaŭ tute ignoris. En la gastoĉambro li renkontis Ole Peters. Li, du rajtigitoj kaj unu polder-loĝanto ludis kartojn.

”Vi certe venas de la digo, digografo?” diris la unua, kolektante la parte disdonitan ludkartaron kaj ree ĵetante ĝin sur la tablon.

”Jes, Ole,” respondis Hauke, ”mi tie estis; la fluso multon detruis!”

”Multon? – Nu ja, kelkcent pecojn da herbkovraĵo kaj tavolon da pajlo ni bezonos; ankaŭ mi hodiaŭ posttagmeze estis tie!”

”Tiel malmultekosta la riparo ne estos, Ole,” respondis la digografo, ”Priehl reaperis. Ĝi nun ne plu trafas la malnovan digon el norda, sed el nordokcidenta direkto!”

”Kial vi ne lasis Priehl-on tie, kie vi ĝin trovis?” demandis Ole malice.

”Per tio vi volas diri,” respondis Hauke, ”ke la nova poldero ne koncernas vin, kaj tial ĝi ne estas necesa; tio estas via propra kulpo! Sed mi diras: la verda trifolio malantaŭ la nova digo multoble kompensos la riparkostojn por la malnova digo!”

”Kion vi diras, digografo?” kriis la rajtigitoj, ”vi ĉiam preferas la plej multekostan!”

La kartoj kuŝis ankoraŭ netuŝitaj sur la tablo.

”Digografo,” denove diris Ole Peters, apogante ambaŭ manojn sur la tablo, ”via nova poldero, kiun vi donis al ni, estas vorema faritaĵo. Ankoraŭ ne forgesinte la altegajn kostojn por viaj larĝaj digoj, nun krom tio ni devas ripari la malnovan digon, kiun formanĝas via poldero. Nur estas bone, ke ĉi tiun fojon ĝi ankoraŭ kontraŭstaris; kaj certe ĝi ankaŭ estonte tion faros. Sursaltu denove vian blankan ĉevalon kaj denove rigardu la situacion!”

Hauke venis ĉi tien el la paco de sia hejmo; sed en la vortoj ĵus aŭditaj, kvankam ili estis decaj, kaŝis sin obstina kontraŭvolo; kaj estis, kvazaŭ mankus al li kontraŭ ĝi la ĝisnuna forto. ”Ole,” li diris, ”mi agos laŭ via konsilo; sed mi timas, ke mi trovos la situacion tia, kia mi vidis ĝin hodiaŭ.”

Maltrankvila nokto sekvis tiun tagon; Hauke turnis sin sendorme en la lito. ”Kio estas al vi?” demandis lin Elke, maldormante pro zorgo pri la edzo, ”se io vin premas, sciigu min pri ĝi; ni ja ĉiam agis tiel.”

”Ne estas grave, Elke,” li respondis, ”la digo kaj la kluzoj bezonas riparojn. Vi ja scias, ke tiajn aferojn mi ĉiam pripensas nokte.” Li ne diris plion; ĉar li volis rezervi al si ago-liberecon.

La klara prudento kaj la forta spirito de lia edzino nun, en lia malforteco, ŝajnis al li malhelpaĵoj, kiujn li instinkte evitis.

La postan antaŭtagmezon, kiam li denove estis sur la digo, la mondo havis alian aspekton ol la antaŭan tagon. Ja ree estis malfluso; sed estis antaŭtagmezo, kaj la hela printempa suno sendis siajn radiojn vertikale sur la netransvideblajn Watten.

Blankaj mevoj preskaŭ senmove ŝvebis tien kaj reen, kaj nevideblaj alaŭdoj kantis super ili, alte en la lazurblua ĉielo, sian eternan melodion. Hauke ne sciis, ke la naturo estas kapabla forte trompi nin per sia ĉarmo. Starante ĉe la nordokcidenta digoangulo, li serĉis la novan Priehl-fluejon, kiu lin hieraŭ tiel forte timigis; sed pro la hela sunlumo, terensendita el la zenito, li komence ne sukcesis. Nur poste, man-ombrumante siajn okulojn kontraŭ la blindigaj radioj, li rekonis ĝin. Sed tamen, la krepuskaj ombroj hieraŭ certe trompis lin; ĉar hodiaŭ ĝi ŝajnis nur malprofunda. Certe la musireja labirinto ĉefe kaŭzis la digodifekton, kiu nepre estos riparebla per zorgema elfosado kaj, kiel Ole Peters diris, per novaj pajltavolo kaj herbokovraĵo.

”Ne estas tiel grave,” li diris trankilige al si mem, ”hieraŭ vi do estis malsaĝulo!”

Li kunvenigis la rajtigitojn, kaj sen kontraŭdiro oni decidis pri la necesa laboro, kio ĝis nun neniam okazis. La digografo sentis en sia ankoraŭ malforta korpo novan refortigan trankvilon, kaj post kelkaj semajnoj la laboro estis zorgeme farita.

La jaro plupasis; kaj ju pli la nove surmetita herbokovraĵo senĝene verdiĝis tra la pajltavolo, des pli maltrankvile Hauke ire aŭ rajde preterpasis tiun lokon. Forturnante la okulojn, li rajdis proksimege ĉe la enlanda digoflanko. Kelkfoje, kiam li devis esti tie, li ordonis, ke oni reenstaligu la ĉevalon, jam selitan. Kaj alitempe, kiam la devo ne tien vokis lin, li subite kaj rapide formigris tien piede, por ke neniu lin vidu. Kelkfoje li ankaŭ survoje sin returnis, ne plu kuraĝante denove rigardi la maltrankviligan lokon. Plej volonte li propramane ree disŝirus la digon; ĉar kvazaŭ konsciencriproĉo kuŝis tiu digoparto antaŭ liaj okuloj. Kaj tamen lia mano ne plu povis tuŝi ĝin, kaj al neniu, eĉ ne al sia edzino, li povis paroli pri tio.

Septembro venis. Iun nokton furiozis mezforta nordokcidenta ŝtormo. La postan malserenan antaŭtagmezon, je tempo de malfluso, Hauke surrajdis la digon. Subite li ektimis.

Rigardante la Watten li denove kaj pli klaran kaj pli profundan vidis la fantoman novan fluejon de Priehl. Kiom ajn li streĉis la okulojn, ĝi ne plu malaperis.

Kiam li alvenis hejmen, Elke kaptis lian manon. ”Kio estas al vi, Hauke,” – ŝi demandis, vidante lian malĝojan vizaĝon,

”ĉu eble nova ĉagreno? Ni nun estas tiel feliĉaj, kaj vi paciĝis kun ĉiuj!”

Kontraŭ tiuj vortoj li ne estis kapabla elparoli sian malklaran timon. ”Ne, Elke,” li respondis, ”neniu plu estas kontraŭ mi; nur estas malfacile pri respondebla ofico ŝirmi la komunumon kontraŭ la maro de nia Dio!”

Li liberigis sin por eviti pliajn demandojn de la amata edzino.

Li foriris al stalo kaj garbejo kvazaŭ por revizii, sed nenion li atentis. Li nur intencis trankviligi sian konscienc-riproĉon kaj konvinki sin, ke lin kaptis nur hipoĥondria timo.

– – La jaro, pri kiu mi rakontas, – diris post paŭzo mia gastiganto, la instruisto, – estis la jaro 1756. Ĉi tie oni neniam forgesos ĝin. Morto eniris la domon de Hauke Haien.

Estis je la fino de septembro. En la garbeja ĉambreto, disponigita al ŝi, kuŝis la preskaŭ naŭdek-jara Trin Jans en agonio.

Laŭ ŝia deziro oni duone rektigis ŝin en la kusenoj. Tra la malgrandaj fenestroj enkadrigitaj per plumbo ŝi rigardis malproksimen.

Tie certe kuŝis, sub la ĉielo, malpli densa aertavolo super pli densa; ĉar estis alta marhorizonto, kaj la fatamorgano en ĉi tiu momento levis la maron kiel trembrilan arĝentostrion super la randon de la digo, ke ĝi blindige briletis en la ĉambreton. Ankaŭ la suda pinto de Jeversand estis videbla.

Ĉe la pieda parto de la lito kaŭris la malgranda Wienke, firmtenante sin per unu mano je tiu de la patro, staranta apude.

Ĵus la morto premis sian sigelon sur la vizaĝon de la mortontino.

La infano senspire kaj fikse rigardis la misteran, al ŝi nekompreneblan ŝanĝiĝon de la nebela sed malfremda viza ĝo.

”Kion ŝi faras? Kio estas, patro?” ŝi timplene flustris, premante siajn ungojn en la manon de la patro. ”Ŝi mortas!” diris la digografo.

”Mortas!” ripetis la infano kaj ŝajnis profundiĝi en malklara meditado.

Sed la maljunulino ankoraŭfoje movis siajn lipojn. Etendante la ostajn brakojn kontraŭ la mar-morgano ekstere briletanta, ŝi vokis akrasone, kvazaŭ alarmkrion: ”Jins, Jins, helpu min, helpu min! Vi ja estas super la akvo! Dio indulgu la aliajn!

Ŝiaj brakoj malleviĝis. La litostablo kraketis. Ŝi ne plu vivis!

La infano profunde ekĝemis, pal-okule rigardante sian patron.

”Ĉu ŝi ankoraŭ estas mortanta?” ŝi demandis.

”Ŝi finsuferis!” respondis la digografo, levante la infanon sur la brakon; ”ŝi nun estas malproksime de ni, ĉe la kara Dio!”

”Ĉe la kara Dio!” ripetis la infano. Poste ŝi silentis dum kelkaj momentoj, kvazaŭ ŝi primeditus la vortojn.

”Ĉu estas bone ĉe Dio?”

”Jes, tie estas plej bone.” – Sed en Hauke postsonis la lastaj vortoj de la mortintino. ”Dio indulgu la aliajn!” interna voĉo mallaŭte parolis en li. Kion la maljunulino volis diri per tio? Ĉu la mortontoj do estas profetoj –?

Baldaŭ, post kiam Trin Jans estis enterigita supre apud la preĝejo, oni ĉiam pli laŭte parolis pri multspeca malfeliĉo kaj stranga insektaro, kiuj laŭdire timigis la homojn en Norda Frislando. Certe estis, ke je la fastomeza dimanĉo turnovento terenĵetis la oran virkokon de la preĝeja turpinto. Plie okazis, ke en somermezo terenfalis grandaj insektoj tiel amase, ke oni ne povis malfermi la okulojn, kaj poste ili preskaŭ man-alte kovris la kampojn. Ion tian neniu estis vidinta ĝis tiam. – Komence de oktobro la ĉefservisto kaj la servistino Ann Grete iutage estis veturintaj en la urbon al la foiro por vendi grenon kaj buteron. Reveninte ili kun timpalaj vizaĝoj saltis de la veturilo.

”Kio okazis, kio estas al vi?” kriis la aliaj servistinoj kiuj, aŭdante la rulbruadon, estis kurintaj eksteren.

Ann Grete en sia vojaĝa vesto senspire eniris la vastan kuirejon.

”Nu do, rakontu!” ree kriis la servistinoj. ”Kie okazis malfeliĉo?”

”Aĥ, nia kara Jesuo ŝirmu nin!” diris Ann Grete. ”Vi ja konas transe la maljunan Mariken en Ziegelhof. Sur la foirejo ni kun nia butero ĉiam staras unu apud la alia ĉe la apoteko. Ŝi tion rakontis al mi, kaj Iven Johns ankaŭ diris: Venos malfeliĉo, malfeliĉo por tuta Frislando, kredu, Ann Gret; kaj” – ŝi obtuzigis sian voĉon – ”la afero pri la digografa blanka ĉevalo eble ankaŭ estas suspektinda!”

”Ŝt! ŝt!” avertis la aliaj servistinoj.

”Nu, nu, kiom ĝi koncernas min! Sed transe, ĉe la alia flanko, la aero estas ankoraŭ pli mizeroporta! Ne nur muŝoj kaj insektaro, – ne, eĉ sango terenfalis kiel pluvo! Kaj kiam la pastro la postan dimanĉmatenon prenis sian lavopelvon, trovi ĝis en ĝi kvin krani-similaj skaraboj, grandaj kiel pizoj, kaj ĉiuj venis por tion vidi! En aŭgusto aperis teruraj ruĝkapaj raŭpoj kaj formanĝis la grenon, farunon kaj panon kaj ĉion, kion ili trovis. Eĉ fajro ne kapablis pereigi ilin!”

La rakontantino subite silentis. Neniu el la servistinoj rimarkis, ke la estrino eniris la kuirejon. ”Kion vi babilas?” ŝi diris. ”Ke nur la estro pri tio nenion eksciu!” Kaj kiam ĉiuj nun estis rakontontaj, ŝi aldonis: ”Ne estas necese, mi jam sufiĉe aŭdis; laboru, tio estas pli utila por vi!” Ŝi kunirigis Ann Grete en la loĝoĉambron por ordigi kun ŝi la foiraferojn.

Tiel la superstiĉa babilaĵo en la digografa domo ne trovis resonon ĉe la gemastroj; sed ju pli longaj fariĝis la vesperoj, des pli facile ĝi eniris la ceterajn domojn.

Kvazaŭ multpeza aero ĉiujn senkuraĝigis, kaj sekrete oni rakontis al si: Venos malfeliĉo, granda malfeliĉo por tuta Norda Frislando.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.