La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BLANKĈEVALA RAJDANTOAŭtoro: Theodor Storm |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La postan tagon Tede Haien kun sia filo eniris la vastan ĉambron de la digografo. La muroj estis kovritaj per glazuritaj kaheloj, sur kiuj jen ŝipo kun plenblovitaj veloj aŭ fiŝhokanto ĉe riverbordo, jen bovo, maĉante kuŝanta antaŭ farmodomo, plezurigis la rigardanton. Ĉi tiun solidan tapeton interrompis grandega alkovo kun pordoj, nun fermitaj, kaj murŝranko, en kiu tra du vitropordoj estis videblaj porcelankaj arĝentaĵoj. Apud la pordo, komunikanta kun la apuda vizitĉambro, estis malantaŭ vitro metita en la muro holanda murhorloĝo.
La dika, iom apopleksia domestro sidis sur sia multkolora lankuseno en fotelo staranta ĉe la fino de la frotpurigita tablo.
Li tenis la manojn sur la ventro kaj liaj rondaj okuloj fikse rigardis kontente la ostojn de dika anaso. Forko kaj tranĉilo kuŝis antaŭ li sur la telero.
”Bonan tagon, digografo!” diris Haien kaj la alparolito malrapide turnis la vizaĝon al li.
”Ĉu vi, Tede?” li respondis; kaj laŭ la voĉo oni povis rimarki, ke li konsumis dikan anason, – ”eksidu, estas longa vojo de vi al mi!”
Tede Haien sidis kontraŭe sur benko staranta ĉe la muro.
”Mi venas, digografo. ĉar vi havis ĉagrenon pro via subservisto, kaj ĉar vi interkonsentis kun mia filo doni al li ties oficon.”
La digografo kapjesis. ”Jes, jes, Tede; sed kion vi volas diri per la vorto ĉagreno? Ni marsklandanoj, dank’al Dio, havas kontraŭ ĝi rimedon.” Kun tiuj vortoj li prenis la tranĉilon, kuŝanta antaŭ si kaj batis, kvazaŭ karese, la ostojn de la anaso.
”Ĝi estis mia preferata birdo,” li aldonis, kontente ridante,
”ĝi manĝis el mia mano.”
”Mi opiniis,” diris la maljuna Haien, ne atentinte la lastajn vortojn, ”ke la fibubo faris al vi malutilon en la stalo.”
”Jes, Tede, certe sufiĉe da ĝi! La dikulo ne trinkigis la bovidojn sed kuŝis ebria en la fojnejo. La brutaro pro soifo blekis la tutan nokton, tiel ke mi pro tio devis dormi ĝis tagmezo.
Tiel la mastrumado ne povas funkcii!”
”Ne, digografo, pri tio ne timu je mia filo!”
Hauke staris, la minojn en la poŝoj, ĉe la pordfosto. Levante la kapon, li rigardis la fenestrokadrojn.
La digografo rigardis lin kaj kapbalancis. ”Ne, ne, Tede,” kaj, turnante sin al la patro, ”via Hauke ne ĝenos mian noktan ripozon. La instruisto jam antaŭe diris al mi, ke li pli volonte sidas antaŭ sia kalkultabuleto ol antaŭ glaso da brando.”
Hauke ne atentis la laŭdon, ĉar Elke eniris la ĉambron kaj lertmane forprenis de la tablo la restintajn manĝaĵojn, dum momento rigardante lin per siaj malhelaj okuloj. Nun ankaŭ li rigardis ŝin. ”Je Dio kaj Jesuo,” li diris por si mem, ”ankaŭ tia ŝi ne impresas malagrable.”
La knabino eliris. ”Vi scias, Tede,” ree komencis la digografo,
”ke nia Disinjoro rifuzis al mi filon.”
”Jes, digografo, sed ne estu malĝoja pri tio!” respondis la alia, ”ĉar laŭdire la familia prudento degeneras en la tria generacio.
Via avo – ni ĉiuj tion scias – ŝirmis la landon.”
La digografo, vere surprizita, diris post mallonga pripenso, rektigante sin en sia alpogsego: ”Kiel mi tion komprenu,
Tede Haien, mi ja apartenas al la tria generacio?”
”Ja, ne estu ofendita, digografo, nur estas popoldiro!” kaj la maldika Tede Haien iom malice rigardis la maljunan eminentulon.
Sed tiu diris senĉagrene: ”Tede Haien, ne lasu kredigi al vi tiajn sensencaĵojn de maljunaj virinoj! Vi ne estas informita pri mia filino; en kalkulado ŝi treege superas min.
Mi nur volas diri, ke via Hauke multon profitos, kiel sur la kampo, tiel ankaŭ en mia ĉambro kun plumo aŭ grifelo.”
”Jes, jes, digografo, vi estas tute prava,” diris la maljuna Haien, kaj komencis rezervi al si en la dungokontrakto kelkajn favorojn, kiujn ne pripensis lia filo hieraŭ vespere. Laŭkontrakte tiu ricevu en aŭtuno, krom la tolĉemizoj, ankaŭ ok parojn da lanŝtrumpoj kiel altigon de sia salajro. En printempo la patro ricevu sian filon dum ok tagoj por sia propra laboro.
Krom tiuj li petis kelkajn alianj favorojn. La digografo kompleze konsentis je ĉio. Li opiniis, ke Hauke Haien estos kapabla subservisto.
”Nu, Dio favoru vin, knabo,” diris la patro, kiam ili ĵus estis forlasintaj la domon, ”se tiu klarigos al vi la mondon! ” Sed Hauke respondis trankvile: ”Lasu nur, patro, ne zorgu pri tio!”
Kaj Hauke ne estis malprava. Ju pli longe li restis en tiu domo, des pli multe klariĝis al li la mondo aŭ tio, kio signifis por li la mondo. Eble tiom pli, ĉar supera prudento ne helpis lin, kaj li estis devigata fidi al sia propra kapablo, kiu ankaŭ ĝis nun sole helpis lin. Sed estis unu en la domo, kiu ne ŝatis lin; tio estis la ĉefservisto Ole Peters, diligenta laboristo kaj babilema homo. Al li estis pli agrabla la mallaborema, malsaĝa, sed forta subservisto, kiun li povis ŝarĝi per plensako da aveno kaj ordoni laŭplaĉe. Tiamaniere li ne povis estri la ankoraŭ pli malparoleman sed spirite lin superantan Hauke. Tiu kutimis strange rigardi lin. Malgraŭ tio Ole Peters kuraĝis elekti por li tiajn laborojn, kiuj endanĝerigis lian ankoraŭ ne sufiĉe fortikan korpon. Sed kiam la ĉefservisto diris: ”Se vi estus vidinta la dikan Nis – tiu povis labori!”,
Hauke komencis sian laboron per ĉiuj fortoj kaj plenumis ĝin, kvankam penplene. Estis bonŝanco, ke Elke mem aŭ ŝia patro subtenis lin. Oni rajtas demandi, kio kelkfoje kunligas homojn, al ŝi tute fremdajn. Eble ĉar ili ambaŭ estis naturdotitaj kalkulantoj. Krom tio la knabino ne povis permesi, ke ŝia kamarado per la kruda laboro kampuliĝu.
La malakordo inter ĉef- kaj subvervisto ankoraŭ pli akriĝis, kiam en la vintro post la Martentago alvenis por revizio la diversspecaj digofakturoj.
Estis maja vespero, sed novembra vetero. En la domo oni povis aŭdi la tondrosimilan ondofrapadon. ”He, Hauke,” diris la dommastro, ”eniru kaj pruvu nun, ke vi povas kalkuli!”
”Mastro, ”respondis tiu, ”mi devas antaŭe manĝigi la bovidaron.”
”Elke!” vokis la digografo. ”Kie vi estas, Elke? Iru al Ole kaj diru al li, ke li manĝigu la bovidaron! Hauke kalkulu!”
Elke rapidis en la stalon kaj diris tion al la ĉefservisto, ĵus okupata pendigi al ĝia loko la hodiaŭ uzitan jungilaron.
Ole Peters batis bridon kontraŭ foston, kvazaŭ li volus dispecigi la bridon. ”La diablo prenu la malbenitan skribserviston!”
Ŝi ankoraŭ aŭdis la vortojn, antaŭ ol ŝi fermis la stalpordon.
”Nu?” demandis la patro, kiam ŝi eniris la ĉambron.
”Ole jam volis tion fari!” diris la filino, mordetante siajn lipojn.
Ŝi eksidis kontraŭe de Hauke sur krude skulptita lignose ĝo. Tiajn seĝojn oni tiutempe mem fabrikis dum longaj vintrovesperoj.
Ŝi prenis el tirkesto blankan ŝtrumpon kun ruĝa birdodesegnaĵo, je kiu ŝi nun daŭrigis triki. La longkruraj figuroj ŝajnis esti ardeoj aŭ cikonioj. Hauke sidis kontraŭe, primeditante sian kalkuladon. La digografo ripozis en sia fotelo, dormeme palpebrumante al Hauke. Sur la tablo lumis, kiel kutime en la digografa domo, du sebokandeloj. La du fenestroj, plumbokadritaj, estis ŝirmitaj per fenestrokovriloj. La ŝtormo nun venu kaj skuu ilin laŭplaĉe. Hauke kelkfoje levis la kapon, rigardante dum momento la arttrikaĵon aŭ la mallar ĝan kvietan vizaĝon de la knabino.
Subite aŭdiĝis el la fotelo laŭta ronko, kaj la du junaj homoj interŝanĝis rigardon kaj rideton. Poste, iom post iom, sekvis pli regula spirado. Nun ili povis iom babili; sed Hauke ne sciis, kion.
Sed kiam ŝi levis la trikilaron, ke la tutaj birdoj montriĝis, li flustris trans la tablon: ”Elke, kie vi tion lernis?”
”Kion?” demandis la knabino.
”La birdtrikadon,” diris Hauke. – ”Ĉi tion? ”De Trin Jans ĉe la digo; ŝi estas tre lerta. Antaŭ longe ŝi servis ĉi tie ĉe mia avo.”
”Sed tiutempe vi certe ne ankoraŭ estis naskita?” diris Hauke.
”Ne; sed ankaŭ pli poste ŝi ofte venis en nian domon.”
”Ĉu ŝi do ŝatas birdojn?” demandis Hauke. ”Mi opiniis, ke ŝi ŝatas nur katojn.”
Elke kapneis. ”Ŝi ja bredas anasojn kaj vendas ilin. Sed en la pasinta printempo, post kiam vi mortbatis la angorulon, ratoj venis en la stalon malantaŭ la domo. Pro tio ŝi nun intencas konstrui novan antaŭ la domo.”
”Ho,” diris Hauke, mallaŭte fajfante tra la dentoj, ”tial ŝi alportis argilon kaj ŝtonojn. Sed tiuokaze ŝi surkonstruas la internan vojon. Ĉu ŝi havas permeson?”
”Mi ne scias,” respondis Elke. Sed li estis eldirinta la lastan vorton tiel laŭte, ke la digografo vekiĝis el sia dormeto. ”Permeson?” li demandis, preskaŭ furioze rigardante ilin, ”kion vi diras pri permeso?” Sed post kiam Hauke sciigis al li la aferon, li ridante frapis lian ŝultron, dirante: ”Estas egale, la interna vojo estas sufiĉe larĝa. Dio helpu la digografon, se li devus zorgi ankaŭ pri poranasaj staloj!”
Hauke pentis, ke li lasis la maljunulinon kun ŝiaj anasidoj al la ratoj, kaj tial ne kontraŭdiris.
”Sed, mastro,” li ree komencis, ”estus necese, ke tiu aŭ alia ricevu mallaŭdeton. Se vi persone ne volas tion fari, mallaŭdu la rajtigiton, kiu estas respondeca pri la diga ordo!”
”Kion diras la knabo?” demandis la digografo, tute rektigante sin. Elke mallevis sian arte trikitan ŝtrumpon kaj aŭskultis atente.
”Jes, mastro,” daŭrigis Hauke, ”vi jam finis la printempan revizion; tamen Peter Jansen, eĉ ĝis hodiaŭ, ne forigis la herbaĉon sur sia digoparto. Tie en la venonta somero la kardeloj gaje ludos ĉirkaŭ la ruĝaj kardofloroj. Kaj apude – mi ne scias, kies estas tiu parto – troviĝas en la ĉemara flanko de la digo granda elkavaĵo. Tie ĉe bona vetero ludas multe da infanoj; sed Dio ŝirmu nin kontraŭ inundo!”
La okuloj de la digografo pli kaj pli vastiĝis. ”Kaj plie …” rekomencis Hauke. ”Kion plie, knabo?” demandis la digografo kvazaŭ tedite.
”Mastro,” dalirigis Hauke, ”vi ja konas la dikan Vollina, la filinon de la digorajtigito Harders. Hejmenkondukante el la paŝtejo la ĉevalojn de sia patro, kaj sidante kun siaj dikaj kruroj sur la maljuna flava ĉevalino, ŝi ĉiam oblikve surrajdas la digoeskarpon!”
Hauke nur nun rimarkis, ke Elke, balancante la kapon, prudente rigardis lin.
Li ne pluparolis, ĉar pugnobato de la maljunulo sur la tablon sonegis en liajn orelojn. ”Fulmotondro!” li kriegis, kaj Hauke preskaŭ ektimis pro la subita, kvazaŭ ursa bleko. ”La dika junulino estu punata; notu, Hauke! Pasintsomere la knabino forkaptis de mi tri anasojn! Jes, jes, notu!” li ripetis, kiam Hauke hezitis. ”Se mi ne eraras, eĉ kvar!”
”Sed, patro,” diris Elke, ”ĉu ne lutro rabis la anasojn?”
”Granda lutro!” spiregante kriis la patro. ”Mi ja povas diferencigi inter dika Vollina kaj lutro! Ne, ne, estis kvar anasoj,
Hauke! Sed tion, pri kio vi antaŭe parolis, mi ne rimarkis.
En printempo la sinjoro supera digografo kaj mi kune pririgardis la digon, post kiam ni ĉi tie en mia domo matenman- ĝis. Sed ni ne rimarkis ion malordan. Vi ambaŭ” – kaj li kelkfoje kapbalancis signifoplene al Hauke kaj al sia filino –
”danku al Dio, ke vi ne estas digografo. Oni havas nur du okulojn, sed devas vidi per cent. – Prenu la pridigajn fakturojn,
Hauke, kaj kontrolu ilin; tiuj sinjoroj ofte kalkulas tro malprecize.”
Poste, reapogante la pezan korpon, li baldaŭ senzorge dormetis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.