La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BLANKĈEVALA RAJDANTOAŭtoro: Theodor Storm |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Kiam post kelkaj semajnoj la digolinio estis signita kaj la plej granda parto de la ĉaroj liverita, ĉiuj posedantoj de la interdigota poldero kaj de la grundo, kuŝanta malantaŭ la malnova digo, estis kunvenigitaj de la digografo en la paroĥa gastejo. Li volis prezenti al ili planon pri la disdonado de la laboroj kaj kostoj kaj aŭdi iliajn eventualajn kontraŭdirojn. Se eble la nova digo kaj la novaj kampdefluiloj malgrandigos la riparkostojn por la malnovaj instalaĵoj, tiuokaze ankaŭ la lastnomitaj posedantoj devos plenumi la devojn laŭparte. Ĉi tiu plano estis por Hauke peniga laboro, kaj se la supera digografo ne estus disponiginta, krom digosendito, ankaŭ digoskribiston por lia helpo, li ne tiel rapide estus fininta ĝin, kvankam nuntempe li ree laboris en la nokton. Kiam li poste, lacega, enlitiĝis, lia edzino ne atendis lin kiel antaŭe en ŝajnigita dormo. Ankaŭ ŝi plenumis multe da laboro, tiom ke nokte ŝi ripozis en profunda dormo.
Hauke estis laŭtleginta sian planon, kaj nun li ree disfaldis sur la tablo la skizojn kaj skribaĵojn, elmetitajn ĉi tie por enrigardo jam dum tri tagoj. la ĉeestis seriozaj viroj admirantaj kun estimo la eksterordinaran diligentecon. Post trankvila pripensado ili aprobis la prudentajn instrukciojn de la digografo.
Sed aliaj, kies partoj je la interdigota grundo estis venditaj de ili mem aŭ de iliaj patroj aŭ aliaj antaŭuloj, plendis pri tio, ke ankaŭ ili devos kunpagi la kostojn por la nova poldero. lii ne pripensis, ke la nova digo malgrandigos la kostojn por la malnova. Kelkaj, kiuj posedis en la nova poldero multe da partoj, deziris vendi ilin je malalta prezo; ĉar, kiel ili diris, ili ne povos porti la troajn kostojn. Sed Ole Peters, kun kolerega vizaĝo apogante sin kontraŭ pordfosto, kriis: ”Pripensu, antaŭ ol vi fidas al nia digografo; li estas ruzulo. Li jam posedis la plej multajn partojn, kiam li ankoraŭ aĉetis miajn.
Poste li decidis, interdigi la novan polderon!”
Dum momento regis inter la ĉeestantaro tomba silento. La digografo staris apud la tablo, sur kiu li antaŭe disfaldis siajn skribaĵojn. Levante la kapon, li rigardis al Ole Peters kaj diris:
”Vi certe scias, Ole Peters, ke vi kalumnias min; tamen vi agas tiel, ĉar vi scias, ke parto de la malpuraĵo, per kiu vi surjetas min, restos pendanta je mi! La vero estas, ke vi deziris vendi viajn partojn, kiujn mi tiutempe bezonis por mia ŝafbredado; kaj plie – la malnobla vorto, elparolita de vi en la trinkejo, ke mi estas digografo nur pro mia edzino, tiu vorto aktivigis min. Mi pruvos, ke mi ankaŭ pro mi mem estas kapabla esti digografo. Pro tio mi faros, kion mia antaŭulo jam estus devinta fari. Sed se vi koleras al mi pro la partoj, siatempe aĉetitaj de mi, nu do, vi ja aŭdas, ke estas sufiĉe da tiuj, kiuj deziras vendi la siajn por malmulte da mono, nur ĉar la laboro ŝajnas al ili tro granda!”
Malgranda parto de la ĉeestantaro murmuris aplaŭdon. La maljuna Jewe Manners, staranta inter ili, laŭte kriis: ”Brave,
Hauke Haien! Nia Disinjoro favoru vian projekton!”
Sed oni ne finordigis la aferon, kvankam Ole Peters ne plu parolis kaj la viroj disiris nur je vespermanĝa tempo. Nur en dua kunveno oni ĉion finordigis.
Sed oni konsentis nur sub la kondiĉo, ke Hauke dum la sekvonta monato laboru per kvar anstataŭ tri jungoparoj.
Fine, kiam la pentekostaj sonorilegoj sonoris, la laboro komenci ĝis. Senĉese la ĉaroj veturis de la eksterdiga grundo al la digolinio, por tie faligi la argilon. La sama nombro da ĉaroj samtempe veturis returne, por esti reŝarĝataj. Ĉe la digolinio staris viroj kun ŝoveliloj kaj fosiloj por ŝoveli la alveturigitan teron al la ĝusta loko kaj ebenigi ĝin. Grandegajn plenĉarojn da pajlo oni alveturigis kaj deĉarigis. Ne nur por kovri la malpezan materialon, kiel sablon kaj sablan teron, uzatan por la landflanko, oni bezonis pajlon; sed ankaŭ, kiam iom post iom kelkaj digopartoj estis finitaj kaj kovritaj per pecoj da herbkovraĵo, oni kelkloke kovris la lastajn per firma pajla volo pro ŝirmo kontraŭ la mordetantaj ondoj. Dungitaj kontrolistoj iris tien kaj reen. Kiam ŝtormis, ili staris kun buŝoj malfermitaj kaj kriis siajn ordonojn tra ŝtormo kaj ondomu ĝado. Inter ili rajdis la digografo sur sia blanka ĉevalo, kiun li nun ĉiam uzis. La besto kun sia rajdanto kvazaŭ flugis tien kaj alien, kiam li rapide kaj koncize donis siajn instrukciojn aŭ laŭdis laboriston aŭ, kiel ankaŭ okazis, senkompate maldungis mallaboremulon aŭ mallertulon. ”Estas neeviteble,” li diris tiuokaze, ”via mallaboremo ne malutilu nian digon!”
Jam de malproksime, kiam li suprertrajdis el la poldero, ili aŭdis la spiregadon de lia ĉevalo, kaj aŭdante la vokon:
”Atentu, la blankĉevala rajdanto venas!” ĉiu rapidigis sian laboron.
Kiam la laboristoj are sidis sur la fundo, matenmanĝante, tiam Hauke rajdis laŭlonge de la nun forlasitaj laborejoj. Per siaj akrevidaj okuloj li tuj rimarkis, kie oni malzorge uzis la fosilon. Sed kiam li rajdis al la viroj kaj klarigis al ili, kiel la laboro estu farata, ili nur rigardis lin, senĝene plu maĉante.
Konsenton aŭ ilian opinion li ne aŭdis. Iam, je la sama tempo – jam estis malfrue – li vidis ĉe iu digoloko eksterordinare zorgan laboron. Rajdinte al la plej proksima aro da matenman ĝantoj kaj saltinte de sia ĉevalo, li gaje demandis: ”Kiu laboris tiel laŭdinde?” Sed timeme kaj malamike ili rigardis lin kaj nur malrapide kaj kvazaŭ kontraŭvole diris kelkajn nomojn.
La viro, al kiu li transdonis sian ĉevalon, trankvile staranta kiel ŝafido, tenis ĝin per ambaŭ manoj. Timolene li rigardis la belajn okulojn de la besto, per kiuj ĝi, kiel kutime, rigardis sian estron.
”Nu, Marten!” vokis Hauke. ”Kial vi staras kvazaŭ ŝtoni- ĝinta?”
”Estro, via ĉevalo estas tiel trankvila, kvazaŭ ĝi intencus malbonon!”
Ridante Hauke mem prenis la ĉevalon ĉe la kondukilo. Tuj ĝi karese frotis la kapon ĉe lia ŝultro. Kelkaj el la laboristoj time rigardis ĉevalon kaj rajdanton. Aliaj, kvazaŭ tio ne koncernus ilin, neparolante plu manĝis. De tempo al tempo ili suprenĵetis panpecetojn al la mevoj, jam konantaj la man- ĝolokon, kaj per siaj elegante mallarĝaj flugiloj preskaŭ tuŝetantaj iliajn kapojn. La digografo dum momentoj kvazaŭ senpense rigardis la almozpetantajn birdojn, kiel ili kaptis la alĵetitajn panpecetojn. Poste li surĉevaliĝis kaj forrajdis, ne returnante sin al la laboristoj. Kelkaj vortoj, nur nun laŭtigitaj de ili, ŝajnis esti al li moko. ”Kio tio estas?” li diris al si mem,
”ĉu Elke pravas dirante, ke ĉiuj estas kontraŭ mi? Ĉu ankaŭ tiuj dungitoj kaj malriĉuloi, el kiuj multaj per la nova digo fariĝos bonhavaj?” – Li spronis sian ĉevalon, ke ĝi kvazaŭ furioze rapidis malsupren en la polderon. Pri la mistera brilo, per kiu lia eksa subservisto ĉirkaŭis la blankĉevalan rajdanton, li mem ja nenion sciis; sed se la homoj nur estus vidintaj lin! La okuloj ardis en la maldika vizaĝo; la mantelo flirtis, kaj la blanka ĉevalo kvazaŭ fajreris! –
Somero kaj aŭtuno pasis. Ĝis fino de novembro oni laboris; tiam frosto kaj neĝo ĉesigis la laboron, ankoraŭ ne finitan.
La digo estis alta dek futojn; nur por la novkonstruota kluzo restis malplenaĵo. Ankaŭ Priehl ne ankoraŭ estis flushaltigita.
Tial la akvo povis, same kiel dum la lastaj tri jardekoj, senbare eniri la polderon, ne povante tie kaŭzi gravan malutilon ĉe la nova digo. Nun oni lasis la homan faraĵon al la ĉiopova Dio, petante lin pro ŝirmo, ĝis la printempa suno ebligos ĝian finkonstruon.
Dume en la digografa domo ĝojiga okazontaĵo estis preparinta sin; kaj en la naŭa jaro post la geedziĝo infano naski- ĝis. Ruĝhaŭta ĝi estis kaj pezis sep funtojn, kiel ĝenerale novnaskitoj apartenantaj al la ina sekso. Nur ĝia kriado sonis strange kaj ne plaĉis al la akuŝistino. Plej danĝere estis, ke Elke la trian tagon malsaniĝis je forta akuŝa febro. Ŝi deliris kaj konis nek sian edzon nek sian maljunan helpantinon. La senmezura ĝojo, kaptinta Hauken ĉe la vido de sia infano, fariĝis aflikto. Kuracisto, venigita el la urbo, sidis ĉe la lito.
Kontrolinte ŝian pulson, li receptis kaj ĉirkaŭrigardis senkonsile.
Hauke kapneis. ”Ĉi tiu ne helpos, nur Dio povos helpi!”
Li havis sian individuan kristanecon; sed estis io, kio retenis lian preĝon. Kiam la maljuna kuracisto estis forveturinta, li staris ĉe la fenestro, fikse rigardante en la vintran tagon, kaj kiam la malsanulino kriis delire, li interplektis siajn manojn, mem ne sciante, ĉu pro pieco aŭ por ne malesperigi pro senmezura timego.
”Akvon! Akvon!” ĝemis la malsanulino. ”Gardu min,” ŝi kriis, ”gardu min, Hauke!” La voĉo obtuzigis kaj fariĝis plora.
”Al la maro. Ĉu al la maro? Ho, kara Dio, neniam mi revidos lin!”
Li turnis sin. Forŝovante la flegistinon de la lito, li genufalis kaj ĉirkaŭprenis sian edzinon. Altirante ŝin, li vokis: ”Elke,
Elke, rekonu min, mi ja estas ĉe vi!”
Sed ŝi nur malfermis la febroardajn okulojn kaj ĉirkaŭrigardis malespere.
Rekuŝiginte ŝin sur la kusenon, li konvulsie premis siajn manojn. ”Dio, mia Dio,” li kriis, ”ne forprenu ŝin! Vi ja scias, ke mi ne povas vivi sen ŝi!” Poste estis, kvazaŭ li pripensus kaj malpli laŭte li aldonis: ”Mi ja scias, ke Vi ne ĉiam povas agi laŭ Via volo, eĉ ne Vi! Vi estas ĉioscia! Vi devas agi laŭ Via saĝeco! ho Disinjoro! Donu al mi signon, ke Vi aŭdas min!”
Estis, kvazaŭ subite ekregis silento. Li aŭdis nur mallaŭtan spiradon; kaj kiam li sin turnis al la lito, lia edzino ripozis en trankvila dormo. Nur la vartistino rigardis lin terurite. Li aŭdis, ke iu fermas la pordon. ”Kiu estis?” li demandis.
”Estro, la servistino Ann Grete eliris, alportinte la infankorbon.”
”Sed, sinjorino Levke, kial vi rigardas min tiel konfuzite?”
”Mi? Mi nur ektimis pro via preĝo, per kiu vi ne savos iun de morto!”
Hauke per siaj akraj okuloj rigardis ŝin. ”Ĉu vi do ankaŭ, kiel nia Ann Grete, partoprenas la sekretajn diservojn ĉe la holanda fliktajloro Jantje?”
”Jes, estro, ni ambaŭ havas la ortodoksan kredon!”
Hauke ne respondis. – La tiutempe kutimaj eksterpreĝejaj diservoj tre disvastiĝintaj ankaŭ inter la frisoj. Malsukcesintaj metiistoj aŭ instruistoj eksigitaj pro ebriemo ludis ĉe ili la ĉefan rolon, kaj junulinoj, junaj kaj maljunaj virinoj, mallaboremuloj kaj solecaj homoj fervore partoprenis ilin, en kiuj ĉiu povis esti pastro. El la digografa domo Ann Grete kaj la subservisto enamiĝinta je ŝi pasigis tie siajn liberajn vesperhorojn.
Elke ja esprimis skrupulojn pri tio; sed Hauke respondis:
”Rilate al kredoaferoj ĉiu iru sian propran vojon; tio neniam malutilas, kaj pli bone tie ol en la brandotrinkejo!”
Tia restis la afero, kaj pro tio li ankaŭ nun ne respondis.
Sed pri li oni ne silentis. Liaj preĝaj vortoj disvastiĝis de domo al domo. Li pridubis la Dian ĉiopovecon; sed kio estas Dio sen ĝi? Li blasfemis Dion! La afero pri la diabla ĉevalo certe ankaŭ estas vera!
Hauke nenion sciis pri tio. Li vivis dum tiuj tagoj nur por sia edzino; eĉ la infanon li ne atentis.
La maljuna kuracisto ree venis, venis ĉiutage; ofte eĉ dufoje.
Tiam li restis la tutan nokton, ree skribis recepton kaj la servisto Iven Johns rapidege rajdis al la apoteko. Poste li fari- ĝis pli afabla. Li intime kapjesis al la digografo: ”Ni sukcesos, sukcesos, per Dia helpo!”
Kaj iutage – ĉu lia arto venkis la malsanon, aŭ Dio helpis pro la preĝo de Hauke – kiam la kuracisto estis sola kun la malsanulino, li kun ridantaj okuloj diris al ŝi: ”Sinjorino, nun mi certe povas diri al vi, ke la kuracisto hodiaŭ havas sian festotagon. Via farto estis danĝera; sed nun vi ree apartenas al ni, al ni vivantoj!”
Jen ŝiaj malhelaj okulis lumradiis! ”Hauke! Hauke! Kie vi estas?” ŝi vokis; kaj kiam li je ŝia ĝojoplena voko rapidegis en la ĉambron kaj al ŝia lito, ŝi ĉirkaŭprenis lian kolon. ”Hauke, mia edzo, savita! Mi restos ĉe vi!”
La maljuna kuracisto elpoŝigis silkan tukon, viŝis la frunton kaj la vangojn kaj kapjesante forlasis la ĉambron.
La trian vesperon post ĉi tiu tago pia parolanto, ŝuisto forpelita de la digografo, parolis en sekreta diservo ĉe la holanda fliktajloro. Li klarigis al la aŭskultantoj la ecojn de Dio.
”Sed kiu pridubas la Dian ĉiopovecon, kiu diras ’Vi ne povas agi laŭ Via volo’ – ni ĉiuj ja konas la malfeliĉulon – tiu ŝar- ĝas nian komunumon kiel ŝtono; tiu serĉas la malamikon de Dio, la amikon de la peko, kiel sian konsolanton; ĉar ies helpon ĉiu homo bezonas. Sed vi, gardu vin je tiu, kiu preĝas tiel; ĉar lia preĝo estas blasfemo!”
Ankaŭ ĉi tiu parolado disvastiĝis de domo al domo; ĉar kio ne fariĝas publika en malgranda komunumo? Ankaŭ Hauke sciis pri ĝi, sed ne parolis pri ĝi al sia edzino. Li nur firme ĉirkaŭprenis ŝin kelkfoje, dirante: ”Elke, restu fidela al mi, restu fidela al mi!” Tiam ŝiaj okuloj mirigite rigardis lin. ”Fidela al vi? Al kiu mi povus esti fidela, se ne al vi?” – Sed post mallonga daŭro ŝi komprenis liajn vortojn. ”Ja, Hauke, ni restos fidelaj al ni; kaj ne nur pro tio, ĉar ni bezonas unu la alian!”
Kaj poste ĉiu iris al sia laboro.
Sed malgraŭ la vigla laboro li sentis sin sola. Obstineco kaj malsocietemo kontraŭ la proksimuloj ĝermis en lia koro. Nur al sia edzino li ĉiam restis la sama. Matene kaj vespere li genuis antaŭ la lulilo de sia infano, kvazaŭ tie estus lia eterna sanktejo. Al la geservistoj kaj laboristoj li fariĝis pli severa. La mallertuloj kaj malzorgemuloj, kiujn li antaŭe riproĉis per trankvila mallaŭdo, nun timis pro liaj severegaj vortoj; kaj Elke ofte estis devigata trankviligi lin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.