La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKĈEVALA RAJDANTO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9

La rakontanto eksilentis kaj ĉirkaŭrigardis. Meva krio estis soninta kaj de la koridoro aŭdiĝis piedbatado, kvazaŭ iu purigus siajn pezajn botojn. La digografo kaj rajtigitoj turnis la kapojn al la pordo. – Kio estas? kriis la unua.

Forta viro, kun ŝtormoĉapelon sur la kapo, eniris. – Estro,

– li diris, – ni ambaŭ, Hans Nickels kaj mi, vidis, ke la blankĉevala rajdanto ĵetis sin en Wehle.

– Kie vi tion vidis? – demandis la digografo.

– Ja ekzistas nur unu Wehle, tiu en la kampo de Jansen, tie kie etendiĝas la poldero de Hauke Haien!

– Ĉu vi tion vidis nur unu fojon?

– Nur unu fojon; ankaŭ tio estis videbla nur kiel ombro, kaj tial ne estas certe, ke ĝi estis la unua fojo!

La digografo ekstaris. – Bonvolu pardoni! – li diris, turnante sin al mi. –Ni ekstere devas atenti, kie la malfeliĉo okazos.

– Poste li kun la sendito iris el la ĉambro kaj ankaŭ la ceteraj ĉeestantoj ekstaris kaj sekvis.

Mi kaj la instruisto restis en la granda, malhejmeca ĉambro.

Tra la senkurtenaj fenestroj, nun ne plu kovritaj per la dorsoj de la sidantaj gastoj, oni havis liberan rigardon kaj vidis, kiel la ŝtormo peladas la malhelajn nubojn.

La maljunulo ankoraŭ sidis sur sia loko kun supera, preskaŭ kompatema rideto. – Tro malpleniĝis ĉi tie, – li diris.

– Ĉu estas permesate inviti vin en mian ĉambron? Mi loĝas ĉi tie, kaj kredu, ke mi konas la tajdojn ĉi tie ĉe la digo; ni ne bezonas timi!

Mi danke akceptis; ĉar ankaŭ mi eksentis malvarmon. Kun lumanta kandelo ni supreniris la ŝtupareton al subtegmenta ĉambro, ankaŭ lokita okcidente, sed kies fenestroj nun estis kovritaj per malhelaj lantapiŝoj. Sur librobretaro mi vidis malgrandan bibliotekon, kaj apud ĝi portretojn de du maljunaj profesoroj. Antaŭ tablo staris granda orel-fotelo.

– Estu senĝena! diris mia afabla gastiganto, ĵetante en la ankoraŭ varman forneton kelkajn torfbrikojn. Sur forneto staris teboligilo. – Nur momenton, baldaŭ ĝi bolos, tiam mi brogos grogon, kiu vigligos vin!

– Ne estas necese, – mi diris, – mi ne dormemos, akompanante Hauken sur lia vivovojo.

– Ĉu vere? – kaj li kun siaj saĝaj okuloj kapjesis al mi, post kiam mi oportune eksidis en lia fotelo.

– Nu, kie mi interrompis mian rakonton? Ja, ja, mi jam scias! Do …

– Hauke estis ekposedinta sian patran heredaĵon. La maljuna Antje Wohlers mortis. Ŝia kampo estis pliampleksiginta ĝin. Sed post la morto, aŭ pli ĝuste post la lastaj vortoj de la patro, io kreskis en li, kies ĝermon li portis en si jam de sia junaĝo. Li senĉese revis pri tio, ke li estu la taŭga viro, kiam oni bezonos novan digografon. Lia patro, la la plej prudenta viro en la vilaĝo, aldonis al la heredaĵo tiun vorton kiel lastan donacon. La kampo de Wohlers, por kiu li ankaŭ dankis al li, estu la unua ŝtupo al tiu rango; ĉar eĉ kun la nova kampo lia terposedaĵo ne sufiĉos, por ke li fariĝu digografo. Sed lia patro vivis tre modeste, kaj per tio, kion li ŝparis, li fariĝis estro de sia nova posedaĵo. Tion li ankaŭ certe povos. Li povos eĉ pli multe; ĉar la fortoj de lia patro jam estis konsumitaj; sed li estos kapabla laboregi ankoraŭ longe. Nur per ĉi tiu vojo li povos realigi sian revon; ĉar pro la nova spirito, kiun li portis en la administradon de sia estinta estro, li ne havis amikojn en la vilaĝo, kaj Ole Peters, lia malnova kontraŭulo, antaŭ nelonge estis ricevinta heredaĵon kaj fariĝis bonhava.

Multe da vizaĝoj pasis antaŭ lia interna vido kaj ĉiuj rigardis lin malamike. Kolerego kontraŭ tiuj homoj kaptis lin. Kvazaŭ defendante sin, li etendis la manojn, ĉar ili intencis forpremi lin de la ofico, por kiu nur li estas destinita. Kaj tiaj pensoj ne forlasis lin. Ili ĉiam revenis, kaj pro tio en lia juna koro apud honesteco kaj amo ankaŭ ĝermis ambiciego kaj malamo; sed la du lastajn li profunde kaŝis en sia interno; eĉ Elke nenion rimarkis pri ili.

Kiam la nova jaro venis, okazis geedziĝa festo. La fianĉino estis parencino de la familio Haien. Hauke kaj Elke estis invititaj; ja, ĉe la geedziĝa festeno ili ricevis lokon unu apud la alia; ĉar iu parencino forrestis. Nur rideto montris ilian ĝojon pri tio. Sed Elke hodiaŭ indiferente sidis en la bruo de babilado kaj glastintado.

”Ĉu vi ne fartas bone?” demandis Hauke.

”Ho jes, nur ĉeestas tro multe da homoj!”

”Sed vi havas tiel malĝojan mienon!”

Ŝi kapneis; kaj poste ili denove silentis.

Pro ŝia silentado preskaŭ ĵaluzo ekestis en li, kaj sekrete, sub la superpendanta tablotuko, li kaptis ŝian manon. Ŝi ne ektremis, sed premis ĝin konfidoplene. Ĉu sento de soleco regis ŝin, ĉar ŝiaj okuloj ĉiutage vidis la kadukan patron? –

Hauke ne pensis demandi ŝin pri tio; sed lia spiro haltis, kiam li nun elpoŝigis sian oran ringon. Ŝovante ĝin sur la ringofingron de la mallarĝa mano, li tremante demandis: ”Ĉu vi konsentas?”

Kontraŭe ĉe la tablo sidis la edzino de la pastro. Ŝi subite formetis sian forkon kaj, turnante sin al sia najbaro, ŝi kriis:

”Je Dio, la knabino ja morte paliĝas!”

Sed la sango jam fluis en la vizaĝon de Elke. Mallaŭte ŝi demandis:

”Ĉu vi povas atendi, Hauke?”

La saĝa friso pripensis dum momento. ”Kion?” li poste diris.

”Vi ja scias; ne estas necese tion diri!”

”Vi pravas,” li respondis; ”jes, Elke, mi povas atendi, sed ne tro longe!”

”Je Dio; mi timas, ne longe. Ne parolu tiel, Hauke; vi parolas pri la morto de mia patro!”

Metante la alian manon sur la bruston, ŝi diris: ”Ĝis tiam mi portos la oran ringon ĉi tie; ne timu rericevi ĝin dum mia vivo!”

Ambaŭ ridetis, kaj iliaj manoj kunpremiĝis tiel forte, ke la knabino en alia okazo certe laŭte krius.

Dume la edzino de la pastro senĉese estis rigardinta la okulojn de Elke, fajre ardantajn sub la punta bordero de la orŝtofa kufeto. Sed pro la plilaŭtiĝanta bruo ĉe la tablo ŝi nenion estis kompreninta. Ankaŭ al sia najbaro ŝi ne plu turnis sin, ĉar ĝermantajn geedzecojn – ankaŭ ĉi tie ŝajne unu ĝermis – ŝi ne ĝenis pro la honorario ricevota de la edzo por la geedziĝa soleno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.