La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKĈEVALA RAJDANTO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4

Tiaj scenoj okazis kelkvespere. Hauke havis akrevidajn okulojn; kaj dum ili kunsidis, li ne preterlasis atentigi la maljunulon pri malutila farado aŭ preterlasoj en digaferoj.

Kaj ĉar tiu ne ĉiam povis rifuzi, la administrado pliordiĝis.

Kiuj antaŭe daŭrigis la malordon kaj subite sentis la novan spiriton, tiuj serĉis mirigite kaj indignite la kaŭzon.

Kaj Ole, la ĉefservisto, ne preterlasis kiel eble plej disvastigi tiun kaŭzon kaj per tio krei malsimpation al Hauke kaj ties certe kunkulpa patro. Sed la aliaj, kiuj plenumis siajn pridigajn aferojn laŭorde aŭ kiuj mem sentis sin respondecaj, ridis kaj ĝojis, ke la junulo aktivigis la maljunulon. Ili diris:

”Nur estas bedaŭrinde, ke la bubo ne havas sub la piedoj sufiĉan terposedaĵon; aliokaze li povus fariĝi tia digografo, kiaj ili estis en la pasintaj tempoj; sed la malmultaj kampoj de lia patro tion ne ebligas.”

Kiam en la posta aŭtuno la prefekto kaj la supera digografo venis por revizio, la lasta akre rigardis la maljunan Tede Volkerts, dum tiu invitis lin al matenmanĝo. ”Vere, digografo,” li diris, ”mi tion jam pensis; vi efektive plijuniĝis je dek jaroj!

Vi ĉifoje faris multe da proponoj; se ni hodiaŭ nur povos ĝisfine priparoli ĉiujn!”

”Certe, certe, supera digografa moŝto,” respondis kontente ridetante la maljunulo, ”la ansera rostaĵo certe fortigos nin!

Jes, dank’al Dio mi ankoraŭ ĉiam sentas min freŝa kaj juna!”

Li ĉirlkaŭrigardis, ĉu ne eble Hauke estas proksima; poste li aldonis ceremonie: ”Pro tio mi esperas sukcesplene plenumi mian oficon ankoraŭ dum kelkaj jaroj.”

”Kaj je tio, kara digografo,” respondis lia ĉefo ekstarante,

”ni malplenigu niajn glasojn!”

Elke estis surtabliginta la matenmanĝon. Kiam sonis la glasoj, ŝi forlasis la ĉambron, mallaŭte ridante. Poste ŝi iris en la kuirejon, prenis pladon da restaĵoj kaj iris tra la stalo por manĝigi la kortbirdaron antaŭ la ekstera pordo.

En la stalo staris Hauke Haien, per forkego metanta fojnon en la rakojn por la bovinoj, kiuj pro la malbona vetero jam estis enstaligitaj. Vidante veni la knabinon, li puŝegis la forkegon sur la fundon kaj diris: ”Nu, Elke?”

Ekhaltante ŝi kapjesis. ”Ja, Hauke; domaĝe, ke vi ĵus ne estis en la ĉambro!”

”Ĉu vi tion opinias? Kial, Elke?”

”La sinjoro supera digografo laŭdis la mastron!”

”La mastron? Kiom tio koncernas min?”

”Ne; mi opinias, ke li laŭdis la digografon!”

La vizaĝo de la junulo fariĝis purpura.

”Mi bone scias,” li diris, ”kion vi celas per viaj vortoj!”

”Ne ruĝiĝu, Hauke; fakte vi estis tiu, kiun laŭdis la supera digografo!”

Hauke ridetante rigardis ŝin. ”Ja ankaŭ vin, Elke!” li diris.

Sed ŝi kapneis. ”Ne, Hauke; kiam mi estis la sola helpanto, oni ne laŭdis nin. Mi nur povas kalkuli; sed vi ekstere rimarkas ĉion, kion devus vidi la digografo mem, vi superis min!”

”Tio ne estis mia celo,” diris Hauke iom honteme. Li flankenigis la kapon de bovino. ”Ruĝmakulino, ne formanĝu la forkegon, vi ja ricevos sufiĉe!”

”Ne opiniu, Hauke, ke mi envias vin!” diris la knabino post mallonga pripenso. ”Tio ja estas virafero!” Haŭlke etendis al ŝi la manon: ”Elke, tion certigu al mi per manpremo!”

Purpura ruĝo vidiĝis sur la vizaĝo de la knabino. ”Kial?” ŝi demandis. ”Mi ne estas mensogema.”

Hauke volis respondi, sed ŝi jam estis forlasinta la stalon.

Starante, la forkegon en la mano, li nur aŭdis, kiel ekstere la anasoj kaj kokoj kriis kaj klukis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.