La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKĈEVALA RAJDANTO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

6

Sur la vasta paŝtejo, etendiĝanta oriente laŭlonge de la landflanko de la digo, oni vidis en la sekvinta posttagmezo nigran homamason. Jen ĝi staris senmove, jen, post kiam ligna globo dufoje estis ĵetita trans la teron, senprujnigitan de la suno, ĝi moviĝis kaj iris antaŭen. La partioj de Eisbosler estis en la mezo. Ilin ĉirkaŭis virinoj, viroj kaj infanoj. Ĉiu, kiu iel povis veni, ĉeestis. La malpli junaj viroj, vestitaj en longaj redingotoj, ĝue fumis el mallongaj pipoj. La virinoj en tukoj kaj jakoj; kelkaj eĉ kondukis infanojn, aŭ portis lin sur la brakoj.

El la glacikovritaj fosoj, kiujn nun transiris la homamaso, briletis inter kanpintoj la pala lumo de la posttagmeza suno. Frostegis, sed la ludo seninterrompe daŭris. Ĉies rigardo ĉiam denove sekvis la flugantan globon, ĉar de ĝi dependis por la tuta vilaĝo la honoro de la tago. La arbitracianto de la marskviroj portis blankan; tiu de la seklandviroj nigran signobastonon kun fera pinto. Kie la globo finis sian kuron, tie oni enbatis la bastonon en la frostmalmoligitan teron. Laŭ tio, ĉu la ĵeto estis bona aŭ ne, oni silente admiris aŭ la kontraŭpartio rikanis. Kies globo kiel unua atingos la celon, tiu estos venkinto por sia partio.

La ĉeestantoj nur malmulte parolis; nur se okazis ĵeto eksterordinara, oni aŭdis vokon de la junaj viroj aŭ virinoj. Aŭ iu el la maljunuloj elbuŝigis sian pipon, frapis per ĝi kun kelkaj afablaj vortoj la ŝultron de la ĵetinto, dirante: ”Jen, kia ĵeto, diris Zaĥario, ĵetinte sian edzinon tra la plankopordo; aŭ: Tiel ĵetis ankaŭ via patro, Dio eterne favoru lin!” aŭ ili parolis ion alian.

Ĉe lia unua ĵeto la feliĉo ne favoris Hauken. Ĝuste kiam li svingis sian brakon por ĵeti la globon, la suno, ĝis nun nubokovrita, senvualiĝis kaj blindiga brilo trafis liajn okulojn.

La ĵeto estis tro mallonga. La globo falis sur foson kaj enŝovis sin en la kavglacion.

”Ne validas! Ne validas! Hauke ĵetu refoje!” kriis liaj sampartianoj.

Sed la arbitracianto de la seklandviroj kontraŭdiris :

”Devas valori, ĵetite estas ĵetite!”

”Ole, Ole Peters!” kriis la marskjunularo.

”Kie estas Ole? Ĉe diablo, kie li estas?”

Sed li jam ĉeestis. ”Ne kriu tiel laŭte! Ĉu estas pro Hauke?

Tion mi jam supozis!”

”Estas tute egale! Hauke ĵetu refoje; nun montru, ke vi estas kapabla pledi por via partio!”

”Tion mi povas!” kriis Ole kaj, irante al la arbitracianto de la seklandviroj, li superŝutis lin per amaso da sensencaĵo. Sed liaj vortoj ĉifoje ne estis tiel akraj kaj efikaj. Apud li staris la knabino kun la strangaj brovoj kaj rigardis lin akre kaj kolere.

Sed virino ne rajtis paroli.

”Vi parolas sensencaĵon!” kriis la al la arbitracianto, ”ĉar vi estas malprava. Suno, luno kaj steloj ĝenas nin ĉiujn same. La ĵeto estis mallerta, kaj ĉiuj mallertaj ĵetoj validas!”

Tiel ili ankoraŭ pludisputis; sed la decido estis, ke laŭ sciigo de la gvidanto Hauke ne rajtis ripeti sian ĵeton.

”Daŭrigu!” kriis la seklandviroj, kaj ilia arbitracianto eltiris el la tero la nigran bastonon. La ĵetonto, kies vico estis, venis kaj ĵetis la globon. Kiam la ĉefservisto de la digografo volis rigardi la ĵeton, li devis preteriri Elke Volkerts. ”Kial tiel senprudenta?” ŝi flustris al li.

Preskaŭ furioze li rigardis ŝin, kaj ĉiu malseriozeco malaperis el lia larĝa vizaĝo. ”Pro vi!” li respondis, ”ĉar ankaŭ vi estas tia!”

”Foriru, mi divenas viajn pensojn, Ole Peters!” respondis la knabino, rektigante sin. Sed li, kvazaŭ nenion aŭdinte, sin deturnis.

La ludo kaj la nigra kaj blanka bastonoj iris antaŭen. Kiam ree estis la vico de Hauke, lia globo flugis jam tiom malproksimen, ke la celo, granda kalkumita barelo, klare videbliĝis.

Nun li estis energia, forta junulo, kaj matematikon kaj ĵetlertecon li ekzercis ĉiutage dum sia infanaĝo. ”Ho, Hauke!” vokis iu el la amaso, ”tio ja estis, kvazaŭ la ĉefanĝelo Mifiaelo mem ĵetis!” Maljuna virino kun kuko kaj brando premis sin tra la amaso al Hauke. Pleniginte glason, ŝi prezentis ĝin al li.

”Jen,” ŝi diris, ”ni repaciĝu; hodiaŭ estas pli gaja tago ol tiu, en kiu vi mortbatis mian katon!” Rigardante ŝin, li rekonis, ke estas Trin Jans. ”Mi dankas al vi, maljunulino,” li diris, ”sed tion mi ne trinkos.” Elpoŝiginte nove stampitan taleron, li enmanigis ĝin al ŝi, dirante: ”Prenu kaj trinku mem, Trin, per tio ni estos repaciĝintaj!”

”Prave, Hauke,” trinkante respondis la maljunulino, ”tio estas ankoraŭ pli bona por maljuna virino kiel mi!”

”Kiel statas viaj anasoj?” li ankoraŭ postkriis al ŝi. Sed ŝi, sen turni sin, kapneis kaj mansignis. ”Malbone, malbone,

Hauke; estas tro multe da ratoj en la fosoj. Dio favoru min, oni devos nutri sin per alia okupo!” Per ĉi tiuj vortoj ŝi denove premis sin en la homamason kaj ree laŭdis siajn brandon kaj mielkukon.

Fine la suno malleviĝis malantaŭ la digon, postlasante ardan, ruĝviolan brilon. Kelkfoje nigraj kornikoj, dum momento aspektantaj kvazaŭ orumitaj, preterflugis. Vesperkrepuskis.

Sur la kampoj la nigra homamaso pli kaj pli alproksimiĝis al la barelo. Eksterordinara ĵeto jam povis atingi ĝin. Estis la vico de la marskviroj. Hauke devis ĵeti.

La blanka barelo akre kontrastis kontraŭ la larĝa vespera digoombro. ”Hodiaŭ vi denove devos lasi al ni la venkon!” kriis unu el la seklandviroj; ĉar ili havis avantaĝon de minimume dek futoj. Oni akre konkuris.

La maldika staturo de la antaŭa nomito ĵus eliris el la amaso.

La grizaj okuloj en la longa frisa vizaĝo rigardis al la barelo.

En la malstreĉita mano kuŝis la globo.

”La celo certe estas tro granda al vi!” li aŭdis en tiu momento la knarvoĉon de Ole Peters proksime antaŭ siaj oreloj,

”ĉu ni anstataŭigu ĝin per griza poto?”

Hauke turnis sin kaj rigardis lin fikse. ”Mi ĵetas pro la honoro de la marsko,” li diris, ”sed pro kio vi?”

”Mi opinias, pro la samo; sed vi certe ĵetas pro Elke Volkerts!”

”Flanken!” kriis Hauke, pretigante sin por ĵeti. Sed Ole ankoraŭ pli proksimiĝis. Subite, antaŭ ol Hauke komprenis la situacion, ies mano kaptis la altrudinton kaj tiris lin malantaŭen, tiel ke la junulo ŝanceliĝis kontraŭ siaj ridantaj kamaradoj.

Ne estis granda mano, kiu tion faris; ĉar kiam Hauke por momento turnis la kapon, li vidis apud si Elke Volkerts, kiu estis ordiganta sian manikon, kaj ŝiaj malhelaj brovoj kvazaŭ kolertremetis en la ekscitita vizaĝo.

La brakoj de Hauke fariĝis kvazaŭ ŝtalaj. Li iom klinis sin, kelkfoje movante la globon en la mano. Nun li ĵetis, kaj ambaŭpartie regis morta silento. Ĉies okuloj rigardis la flugantan globon. Oni povis aŭdi la zumadon, kun kiu ĝi rapidis tra la aero. Subite, jam malproksime de la ĵetloko, ĝin kovris la flugiloj de arĝentmevo, kriante preterfluganta. Sed sammomente oni povis aŭdi, kiel la globo tondris kontraŭ la barelon.

”Hura por Hauke!” kriis la marskanoj, kaj la sciigo: ”Hauke,

Hauke Haien venkis en la konkurso!” brue trakuris la tutan popolamason.

Sed tiu, ĉirkaŭita de ĉiuj, nur estis preninta la manon ĉe sia flanko. Ankaŭ tiam, kiam ili denove kriis: ”Kial vi staras tiel senmova, Hauke? La globo ja kuŝas en la barelo!” li nur kapjesis, sed ne moviĝis. Sed sentante, ke la malgranda mano firme premis lian, li diris: ”Vi pravas, ankaŭ mi opinias, ke mi venkis!”

Poste la tuta homamaso reiris. Elke kaj Hauke estis disigitaj de la amaso kaj forpremitaj sur la vojon al la trinkejo. Sed kie la vojo disiĝas al la teraltaĵo de la digografo, tie ili ambaŭ eligis sin el la interpremo. Dum Elke eniris sian ĉambron,

Hauke staris antaŭ la stalpordo kaj vidis, kiel la nigra homamaso malrapide suprenŝovis sin al la paroĥa trinkejo, kie dancejo estis preta. La krepusko iom post iom malleviĝis sur la vastan regionon. Fariĝis ĉirkaŭ li pli kaj pli silente; nur la brutaro en la stalo bruetis. Li opiniis, ke li aŭdas el la trinkejo jam muzikon de klarnetoj. Subite li aŭdis susuradon de robo, kaj mallongaj, energiaj paŝoj malsupreniris la vojeton, kondukanta tra la kampoj supren al la seklando.

Nun li ankaŭ vidis en la krepusko la staturon, kaj rekonis ke estas Elke. Ankaŭ ŝi iris al la danco en la trinkejo. Sango alfluis lian kapon. Ĉu li sekvu kaj akompanu ŝin? Sed rilate al virinoj Hauke ne estis heroo. Pensante tion, li restis staranta, ĝis ŝi malaperis en la mallumo.

Poste, kiam li ne plu bezonis timi atingi ŝin survoje, li iris la saman vojon, ĝis li estis antaŭ la trinkejo apud la preĝejo.

Tie lin jam ĉirkaŭbruis la babilado kaj kriado de tiuj, kiuj premis sin en la koridoro aŭ antaŭ la domo; kaj la akra sono de violonoj kaj klarnetoj. Neatentite li enpremis sin en la gildoĉambron.

Ĝi estis malgranda kaj tiel plena, ke oni apenaŭ povis atingi unu paŝon antaŭ si. Silente li staris ĉe la pordfosto, rigardante la vigle moviĝantan svarmon. La homoj ŝajnis al li malsaĝuloj. Li ankaŭ estis certa pri tio, ke neniu plu memoras pri la posttagmeza konkurso kaj pri la venkinto. Ĉiu nur rigardis sian knabinon kaj rondmovis sin kun ŝi. Liaj okuloj serĉis nur ŝin! Kaj fine – jen! Ŝi dancis kun sia kuzo, juna digorajtigito.

Sed jam li ne plu vidis ŝin; li nur vidis knabinojn, kiuj ne interesis lin. Subite violonoj kaj klarnetoj silentis. La danco finiĝis, sed tuj komenciĝis alia. Hauke pensis, ĉu Elke plenumos sian promeson; ĉu ŝi ne dancos preter li kun Ole Peters. Li preskaŭ kriis ĉe la nura penso. Tiuokaze – ja, kion fari? Sed ŝajnis, ke ŝi ne dancas; kaj fine ankaŭ ĉi tiu danco finiĝis. Alia, dupaŝo ĵus modiĝinta ĉi tie, sekvis. Kvazaŭ furioze la muziko ekludis. La junuloj rapidegis al siaj knabinoj, tiel ke la kandellumoj ĉe la muroj flagris. Hauke preskaŭ elartikigis sian kolon por vidi la parojn. Kaj jen – en la tria paro estis Ole Peters; sed kiu estas lia dancantino? Larĝŝultra marskjunulo, staranta antaŭ ŝi, kovris ŝian vizaĝon. La danco daŭris kaj Ole kun sia dancantino eliĝis el la svarmo. ”Vollina!

Vollina Harders!” kriis Hauke preskaŭ laŭte, por tuj poste trankviliĝe ĝemi. Sed kie estas Elke? Ĉu ŝi ne havas dancanton aŭ rifuzas ĉiujn, ne volante danci kun Ole? La muziko reeksonis kaj nova danco komenciĝis; sed denove li ne vidis Elken. Sed jen venis Ole ankoraŭ ĉiam ĉe la brako kondukante la dikan Vollina. ”Nu, nu;” diris Hauke por si mem, ŝajne Jes Harders kun siaj dudek-kvin dematoj (termezuro) ankaŭ baldaŭ fari- ĝos maljun-alimentulo (iu, kiu transdonis sian havaĵon al sia/j infano/j sed rezervis por si parton de ĝi.! Sed kie estas Elke)?”

Forlasinte la pordfoston, li enpremis sin pli internen. Jen!

– subite li staris antaŭ ŝi, kiu kun malpli juna amikino sidis en angulo.

”Hauke,” ŝi diris, levante sian mallarĝan vizaĝon, ”ĉu vi ĉi tie? Mi ja ne vidis vin danci!”

”Mi ne dancis,” li respondis.

”Kial ne, Hauke?” – kaj duone starante ŝi aldonis: ”Ĉu vi deziras danci kun mi? Mi rifuzis danci kun Ole Peters; li ne denove petos!”

Sed Hauke ne moviĝis. ”Mi dankas, Elke,” li diris, ”mi ne sufiĉe scipovas la dancadon; eble oni priridus vin; kaj plie …”

Li subite silentis, nur bonkore rigardante ŝin per siaj grizaj okuloj, kvazaŭ ili devus kompletigi la frazon.

”Kion vi volas diri, Hauke?” ŝi mallaŭte demandis.

”… Elke, mi opinias, ke ĉi tiu tago ne pli povas favori min, ol ĝi jam faris!”

”Jes,” ŝi diris, ”vi venkis en la konkurso.”

”Elke!” li riproĉetis apenaŭ aŭdeble.

Ŝi ege ruĝiĝis.

”Nu, kio do?” ŝi demandis, mallevante la rigardon.

Sed kiam junulo forkondukis ŝian amikinon al danco, Hauke diris pli laŭte: ”Mi atendis pli valoran premion!” –

Ankoraŭ kelkaj momentoj ŝiaj okuloj rigardis teren. Poste ŝi malrapide levis ilin kaj, trankvile sed korprofunde rigardante lin, kiu sentis la rigardon kvazaŭ someran aeron, ŝi diris:

”Hauke, agu laŭ via koro; ni ja komprenas nin!” –

Elke dum ĉi tiu vespero ne plu dancis. Hejmenirante ili tenis sin mano ĉe mano. Sur la ĉielo la steloj trembrilis super la silenta marsko. Blovis malforta orienta vento, kunportanta akran froston. Sed ambaŭ iris sen multe da tukoj kaj ĉirkaŭpendaĵoj, kvazaŭ subite printempo estus veninta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.