La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA BLANKĈEVALA RAJDANTOAŭtoro: Theodor Storm |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiam venis printempo, la digolaboro denove komenciĝis.
Antaŭ la malfermaĵo por la kluzo oni konstruis provizoran digon.
La ĉefdigo plialtiĝis.
La digorajtigito Jewe Manners mortis dum la vintro. Lia ofic-sekvinto estis Ole Peters. Pro tio la laboro de la digografo tute ne plifaciliĝis. Hauke ne provis malhelpi lian elekton, sed anstataŭ la kuraĝigaj vortoj de la maljuna baptopatro de lia edzino, la sekvinto nun sekrete kaj ĉiel agis kontraŭ li. Li faris nenecesajn kontraŭdirojn, kiujn Hauke devis refuti per same nenecesaj argumentoj; ĉar Ole Peters estis fanfaronulo sed ne kompetenta rilate al pridigaj aferoj. Krome li ankoraŭ malamis la iaman ’skribserviston’!
La plej serena ĉielo ree volbiĝis super la maro kaj la marsko.
La poldero ree multkoloriĝis per la fortaj bovoj, kies blekado interrompis la vastan solecon. Alaŭdoj senĉese trilis en la aero. Nenia malbona vetero ĝenis la laboron. La nova kluzo jam estis finkonstruita. La Disinjoro ŝajnis favori la novan faraĵon.
Ankaŭ Elke priridis sian edzon, kiam li hejmenvenis sur sia blanka ĉevalo. ”Vi tamen fariĝis brava besto,” ŝi tiam diris, karesfrapante la brilan kolon de la ĉevalo. Se ŝi portis la infanon, Hauke tuj deĉevaliĝis kaj lasis la etulinon danci sur liaj brakoj. Se tiam la blanka ĉevalo per siaj brunaj okuloj rigardis la infaneton, li diris, ekzemple: ”Venu, ankaŭ vi havu la honoron!” Kaj sidiginte la malgrandan Wienke – tiun nomon ĝi ricevis – en la selon, li ĉirkaŭkondukis la blankan ĉevalon.
Ankaŭ la maljuna frakseno kelkfoje havis la honoron, balanci sur elasta branĉo la etan infanon. La patrino kun ridantaj okuloj staris en la dompordo, sed la infano ne ridis.
Ĝiaj okuloj, inter kiuj estis nazeto, rigardis iom malsprite; kaj la manetoj ne povis kapti la branĉeton prezentitan al ĝi de la patro. Hauke tion ne atentis; ĉar li ja ne estis sperta pri infanetoj.
Nur Elke, vidante la helokulan knabinon sur la brako de sia helpistino, naskinta samtempe kun ŝi, kelkfoje afliktite diris: ”Stina, la mia ankoraŭ ne estas kiel la via!” Kaj la virino, skuante pro amo sian dikan knabon, tenatan ĉe la mano, tiam respondis: ”Ja, sinjorino, la infanoj estas diversaj; jen, ĉi tiu jam ŝtelis de mi pomojn, antaŭ ol li estis dujara!” Elke tiam karesis la buklojn de la dika bubeto kaj poste sekrete premis al sia koro sian silenteman infanon.
Komence de oktobro la nova kluzo jam staris en la ĉefdigo, kiu havis malkrutan ĉemaran deklivon kaj toleris la normalan fluson je dekkvin futoj. De ĝia nordokcidenta angulo oni povis libere rigardi preter Jevershallig al la Watten-maro; sed la tieaj ventoj blovis pli akre; la haroj flirtis, kaj kiu volis rigardi malproksimen, devis firme teni sian ĉapon.
Fine de novembro, kiam ŝtormo kaj pluvo komenciĝis, nur estis ankoraŭ fermota la malplenaĵo, sur kies fundo Priehl eniris la novan polderon. Ambaŭflanke staris la digomuroj. La fendego inter ili nun devis esti plenigata. Seka somera vetero certe estus faciliginta la laboron; sed urĝis!
Subita ŝtormo povus endanĝerigi la tutan laboron. Pro tio Hauke ĉion faris por plejeble baldaŭ fini la laboron. Pluvegis!
La vento fajfegis! Sed lia maldika staturo sur la viglega blanka ĉevalo jen ĉi tie, jen tie videbliĝis inter la nigraj homamasoj, okupataj apud la fendego. Nun oni vidis lin malsupre ĉe la ĉaroj, alportantaj argilon de la malproksima antaŭgrundo.
Ĵus aro da ili alvenis ĉe Priehl kaj elŝutis sian ŝarĝon. Tra la plaŭdado de la pluvo kaj la muĝado de la vento sonis de tempo al tempo la akravoĉaj ordonoj de la digografo, kiu hodiaŭ volis regi sola. Li vokis la ĉarojn laŭ numeroj, rifuzante tiujn, kiuj premis sin antaŭen ekstervice. Nun li kriis: ”Haltu!” kaj malsupre la laboro ĉesis. ”Malsuprenĵetu plenĉaron da pajlo!” li suprenkriis, kaj iun el la supre starantaj plenĉaroj oni ĵetegis sur la malsekan argilon. Malsupre viroj alsaltis kaj distiris ĝin, suprenkriante ke oni ne enpajligu ilin. Kaj ĉiam denove oni malsuprenĵetis plenĉarojn. Hauke ree jam estis supre kaj de sur sia blanka ĉevalo rigardis malsupren en la fendegon, kiel oni ŝovelis kaj renversis. Poste li rigardis al la maro.
Blovis forte, kaj li rimarkis, ke la akvorando suprenrampas la digon kaj la ondoj sin levas ankoraŭ pli alten. Li ankaŭ vidis, ke la laboristoj gutegas kaj apenaŭ povas spiri ĉe la peniga laboro kontraŭ la vento kaj la malvarma pluvo superfluanta ilin. ”Persistu, laboristoj, persistu!” li kriis malsupren. ”Nur ankoraŭ unu futon pli alte, tiam ĝi sufiĉos kontraŭ ĉi tiu fluso!”
Kaj malgraŭ la bruegado de la malbonega vetero oni povis aŭdi la bruon de la laboristoj. La klakado de la renversitaj argilamasoj, la brukrakado de la ĉaroj kaj la siblegado de la pajlo daŭris senĉese. Intermiksite aŭdiĝis de tempo al tempo la ĝemetado de malgranda flava hundo kiu, frostsuferanta kaj senestra, estis puŝpelata inter homoj kaj veturiloj. Sed subite veplenda krio de la besteto sonis el la fendego. Hauke rigardis malsupren. Li vidis, ke oni malsuprenĵetis la hundeton. Subita kolerruĝo videbliĝis sur lia vizaĝo. ”Ĉesu! ĉesu!” li kriis, ĉar oni daŭrigis, elŝuti la malsekan argilon.
”Kial?” kriis raŭka voĉo de malsupre, ”ja ne pro la mizera hundaĉo?”
”Ĉesu, mi diras!” denove kriis Hauke. ”Alportu la hundon!
Ĉe nia faraĵo ne okazu krimo!”
Sed nenies mano movis sin. Kelkajn plenŝovelilojn de la algluiĝema argilo oni ankoraŭ ĵetis apud la kriantan beston.
Jen Hauke tiel spronis sian blanka ĉevalon, ke la besto kriis kaj rapidis malsupren. Ĉiuj retiris sin. ”La hundon!” li kriis.
”Mi postulas la hundon!”
Mano tuŝis lian ŝultron, kiel iam tiu de la maljuna Jewe Manners. Sed, turninte sin, li vidis, ke nur estas amiko de la maljunulo. ”Gardu vin, digografo!” li flustris. ”Vi ne havas amikojn inter la laboristoj; ne ekscitiĝu pro la hundo!”
La vento fajfis kaj la pluvo plaŭdis. La laboristoj parte estis metintaj la fosilojn en la argilon, parte forĵetintaj ilin. Hauke klinis sin al la maljunulo. ”Harke Jens, ĉu vi bonvolas teni mian blankan ĉevalon?” Kaj apenaŭ tiu estis preninta la kondukilon,
Hauke saltis en la fendegon kaj tenis la plendkriantan besteton sur la brako. Preskaŭ sammomente li jam ree sidis en la selo kaj regalopis sur la digon. Severe rigardante la virojn, starantajn ĉe la ĉaroj, li kriis: ”Kiu faris tion? Kiu ĵetis malsupren la beston?”
Dum momento ĉiu silentis; ĉar el la maldika vizaĝo de la digografo fajreris kolerego; kaj ili superstiĉe timis lin.
Jen aliris fortnuka viro.
”Mi ne faris tion,” li diris, mordante pecon de sia maĉtabako kaj enbuŝigante ĝin malrapide, ”sed kiu tion faris, tiu agis prave; se via digo staru firme, oni devas enigi ion vivan!”
”Ĉu ion vivan? El kiu kateĥismo vi tion lernis?”
”El neniu, estro,” respondis la viro, malrespekte ridante,
”jam niaj praavoj tion sciis, kaj ili certe estis ne malpli bonaj kristanoj ol vi! Ankoraŭ pli bone estus enigi infanon; sed se tia ne estas havebla, ankaŭ hundo sufiĉas!”
”Silentu pri viaj idolanecaj instruoj!” alkriis lin Hauke. ”Estus pli bone enigi vin!”
”Oho!” eksonis krioj. Dekduo da gorĝoj laŭtigis ilin kaj Hauke vidis ĉirkaŭe nur koleregajn vizaĝojn kaj pugnigitajn manojn. Li rimarkis, ke ili ne estas amikoj. La penso pri la digo timigis lin. Kion fari, se ĉiuj forĵetus la fosilojn? Kaj rigardante nun malsupren, li ree vidis la amikon de la maljuna Jewe Manners. Li tie iris inter la laboristoj, alparolante ĉi tiun, alridante tiun aŭ kun afabla vizaĝo frapante ies ŝultron. Kaj unu post la alia reprenis sian fosilon. Ankoraŭ kelkaj momentoj, kaj denove la laboro plene funkciis.
Kion plu fari ĉi tie? La Priehl estis flushaltigota, kaj la hundon li sekure kaŝis en la faldoj de sia mantelo. Laŭ subita decido li turnis sian blankan ĉevalon al la plej proksima veturilo.
”Pajlon al la rando!” li kriis severe, kaj kvazaŭ aŭtomate la veturigisto obeis. Baldaŭ poste la pajlo siblis profunden; kaj ĉiuflanke kaj per ĉiuj fortoj oni reeklaboris.
Unu horon ankoraŭ oni laboris. Estis post la sesa kaj jam noktiĝis. La pluvo ĉesis. Jen Hauke vokis la inspektantojn al sia ĉevalo kaj diris: ”Morgaŭ matene, je la kvara, ĉiu reestu ĉe sia laboro. La luno ankoraŭ estos sur la ĉielo, kaj kun Dia helpo ni finos la laboron!” Elmanteligante la tremantan beston, li ankaŭ demandis: ”Ĉu vi konas la hundon?” lli neis; nur unu respondis: ”Ĝi erarvagas en la vilaĝo jam dum tagoj; ĝi apartenas al neniu!”
”Do ĝi estas mia,” respondis la digografo forrajdante; ”ne forgesu: morgaŭ matene je la kvara!”
Kiam li venis hejmen, Ann Crete venis el la pordo. Ŝi estis pure vestita, kaj li pensis: ŝi iras al la sekta kunveno de la fliktajloro.
”Kavtenu vian antaŭtukon!” li alvokis ŝin; kaj kiam ŝi kvazaŭ nevole tion faris, li enĵetis la argilmalpuran hundeton.
”Donu ĝin al eta Wienke; ĝi fariĝu ŝia kunludanto! Sed antaŭe lavu kaj varmigu ĝin; vi per tio ankaŭ agos laŭ Dia volo, ĉar la kreaĵo estas tute rigidiĝinta!”
Kaj Ann Crete ne povis preterlasi obei al sia estro; kaj pro tio ŝi hodiaŭ ne povis partopreni la sektan kunvenon.
La postan tagon oni finis la novan digon. La ŝtormo estis finfuriozinta. Avocetoj kaj mevoj gracie ŝvebis super tero kaj maro. De Jevershallig sonis la milvoĉa kriado de la bernikloj, kaj el la blanka matena nebulo, kovranta la vastan marskon, leviĝis orluma aŭtuna tago kaj lumigis la novan faritaĵon de homa mano.
Post kelkaj semajnoj venis kun la supera digografo la komisaroj, por kontroli la novan digon. En la digografa domo oni aranĝis grandan, solenan manĝon – la unuan post la funebra manĝo pro la maljuna Tede Volkerts. Ĉiuj digorajtigitoj kaj la plej eminentaj interesitoj estis invititaj. Post la man- ĝo oni pretigis ĉiujn veturilojn de la gastoj kaj de la digograĵo.
La supera digografo levis sinjorinon Elke en la kariolon, antaŭ kiu hufbatis la bruna ĉevalo de la digografo. Saltinte en la veturilon, li prenis la kondukilon, ĉar li mem volis veturigi la saĝan edzinon de sia digografo. Gaje oni forveturis, unue sur la novan digon kaj poste ĉirkaŭ la novan polderon. Intertempe ekblovis malforta nordokcidenta vento, pelanta supren la akvon ĉe la norda kaj okcidenta flankoj de la nova digo.
Sed estis evidente, ke pro la malkruta deklivo la ondoj ne povis bati la digon tiel forte. La komisaroj laŭdegis la digografon, kaj la laŭdoj tuj forigis dubojn, jen kaj jen esprimitajn de la rajtigitoj.
Ankaŭ tio pasis; sed ankoraŭ unu kontentiĝon li havis. Iutage la digografo mediteme rajdis laŭlonge de la nova digo.
Subite li pensis la jenon: Kial la novan polderon, kiu ja estas mia merito, kiu postulis de mi multe da ŝvito kaj nokta laboro, oni baptis laŭ la nomo de iu el la princinoj La nova Karolina poldero? Kaj vere, sur ĉiuj aktoj estas skribita tiu nomo; sur kelkaj eĉ en ruĝa frakturo. Levinte la rigardon, li vidis du laboristojn, venantajn renkonte kun siaj instrumentoj, unu dudek paŝojn post la alia. ”Atendu!” li aŭdis krii la postan. Sed la alia, kiu ĵus staris ĉe la vojo, kondukanta malsupren al la poldero, rekriis: ”Alifoje, Jeus; jam estas malfrue, mi devas labori!”
”Kie?”
”Nu, ĉi tie, en Hauke-Haien-Poldero!”
Malsuprenirante li laŭte kriis la nomon, kvazaŭ la tuta marsko devus ĝin aŭdi. Sed al Hauke estis, kvazaŭ li aŭdis proklami sian gloron. Rektigante sin en la selo kaj spronante sian blankan ĉevalon li energie rigardis la vastan pejzaĝon, kuŝanta maldekstre de li. ”Hauke-Haien-Poldero,” li mallaŭte ripetis, ”tio sonas, kvazaŭ oni neniam alie povus nomi la polderon.
Ili spitu, sed ili ne povas prisilenti mian nomon. La nomo de la princino – ĉu ĝi ne estos baldaŭ forgesita?”
La blanka ĉevalo fiere galopis. Antaŭ la oreloj de la digografo io zumis: Hauke-Haien-Poldero, Hauke-Haien-Poldero.
En liaj pensoj la nova digo preskaŭ farigis la oka mondmiraklo; en tuta Frislando ne estis tia digo. Estis al li, kvazaŭ li troviĝus inter ĉiuj frisoj. Superstarante ilin je kapalteco, li akre kaj fier-bonvole rigardis ilin.
Iom post iom pasis tri jaroj depost la interdigo. La nova faritaĵo montriĝis taŭga, kaj la riparkostoj estis nur malaltaj.
En la poldero preskaŭ ĉie nun floris blanka trifolio. Kiam oni promenis tra la ŝirmitaj paŝtejoj, la somera vento alportis al la promenanto plennubojn da dolĉa bonodoro. Jen la tempo venis por transdoni la landpartojn al la partoprenantoj kiel ĉiamajn propraĵojn. Hauke ne preterlasis, antaŭe akiri kelkajn novajn. Ole Peters malamike retenis sin; al li neniom apartenis en la nova poldero. Tamen la disdonado okazis ne sen ĉagreno kaj malpaco; sed ĝi pasis. Ankaŭ ĉi tiu tago estis foririnta.
De nun li vivis solece por siaj devoj kiel bienmastro kaj digografo, kaj por tiuj, kiuj estis parencaj al li. La malnovaj amikoj ne plu vivis; kaj gajni novajn, li ne emis. Sed sub lia tegmento regis paco, ankaŭ ne ĝenata de la silenta infanino.
Tiu nur malmulton diris. Persista demandado, eco de inteligentaj infanoj, aŭdiĝis nur malofte kaj nur tia, ke la respondo estis malfacila por la demandito. Sed ŝia ĉarma, iom stulta vizaĝo, preskaŭ ĉiam montris kontentecon. Du kunludantojn ŝi havis, kaj tio sufiĉis por ŝi. Kiam ŝi promenis, ĉiam la savita, flava hundeto saltetis ĉirkaŭ ŝi, kaj kiam la hundo sin montris, ankaŭ la malgranda Wienke ne plu estis malproksime.
La dua kamarado estis mevo. La hundon oni nomis Perlo kaj la mevon Klaus.
Maljunulino kunportis la mevon al la bieno. La okdek-jara Trin Jans ne plu povis nutri sin en sia dometo sur la mardigo.
Pro tio sinjorino Elke decidis, ke la kaduka servistino de ŝia avo trovu ankoraŭ kelkajn trankvilajn vesperhorojn kaj hejmecan mortĉambron kaj, duone per devigo, Elke kaj Hauke irigis ŝin al la bieno kaj loĝigis ŝin en nordokcidenta ĉambreto de la nova garbejo, konstruita de la digografo antaŭ kelkaj jaroj apud la ĉefdomo pro la pligrandigo de la mastrumaĵo.
Kelkaj el la servistinoj havis apude siajn ĉambretojn kaj povis helpi la maljunulinon dum la nokto. Ĉe la muroj staris ŝia malnova meblaro: komodo el kesta ligno, super ĝi du koloraj bildoj, montrantaj la mortintan filon; jam delonge ne plu uzata radŝpinilo kaj tre pura kurtenlito, antaŭ kiu staris malgracia skabelo, tegita per la blanka felo de la iama kato. Sed ankaŭ ion vivan ŝi kunportis, nome la mevon Klaus, kiu jam de jaroj estis ĉe la maljunulino. Kiam vintro ekregis, ĝi kun la aliaj mevoj forflugis suden; kaj ĝi revenis nur, kiam la mara artemizio bonodoris ĉe la marbordo.
La garbejo situis iom malpli alte sur la teraltaĵo. Tial la maljunulino tra la fenestro ne povis vidi trans la digon al la maro.
”Mi troviĝas ĉi tie kiel kaptito, digografo,” ŝi grumblis iutage, kiam Hauke eniris. Montrante eksteren per siaj kurbaj fingroj, ŝi demandis: ”Kie troviĝas Jeversand? Ĉu trans la ruĝa aŭ nigra bovo?”
”Kial vi demandas pri Jeversand?” diris Hauke.
”Ne pri Jeversand,” grumblis la maljunulino, ”sed mi volas vidi la lokon, kie iam mortis mia filo!”
”Se vi deziras tion vidi,” respondis Hauke, ”vi devas sidi sub la frakseno; de tie vi povas rigardi la maron!”
”Ja,” diris la maljunulino, ”ja, se mi havus viajn junajn krurojn, digografo!”
Tia longe restis la danko de la maljunulino por la helpo de la digografo kaj lia edzino. Sed subite tio ŝanĝiĝis. Iumatene la malgranda kapeto de Wienke montriĝis en la pordo, duone fermita. ”Nu,” vokis la multjarulino, sidante kun manoj kunmetitaj sur sia skabelo, ”kion vi deziras?”
Senparole la infano aliris, senĉese rigardante ŝin per siaj indiferentaj okuloj.
”Ĉu vi estas la digografa infano?” demandis Trin Jans; kaj kiam tiu, kvazaŭ jesante, mallevis la kapeton, ŝi daŭrigis: ”Eksidu ĉi tie sur mia skabelo! Estis angora kato – tiel granda –
; sed via patro mortbatis ĝin. Se ĝi ankoraŭ vivus, vi povus rajdi sur ĝi.”
Wienke senparole rigardis la blankan felon. Subite ŝi genuis kaj karesis ĝin, kiel infanoj kutimas fari ĉe vivantaj kato aŭ hundo. ”Bedaŭrinda kato!” ŝi diris kaj poste daŭrigis la karesadon.
”Nu,” kriis la blankharulino post kelka tempo, ”nun sufiĉas; sidi sur ĝi vi povas ankoraŭ nun, eble nur pro tio via patro mortbatis ĝin!” Post tio ŝi levis la infanon ĉe ambaŭ manoj kaj sidigis ŝin maldelikate sur la skabelon. Sed ĉar Wienke restis silenta kaj senmove sidanta kaj nur rigardis ŝin, ŝi kapbalancis.
”Disinjoro, ja, Vi punas lin,” ŝi murmuretis. Sed tamen kompato pri la infano ŝajnis regis ŝin: ĉar ŝia osta mano karesis ŝian maldensan hararon, kaj la okuloj de la etulino montris kontenton.
De nun Wienke ĉiutage vizitis la maljunulinon en ŝia ĉambro.
Post nelonge ŝi memstare eksidis sur la angora skabelo.
Trin Jans tiam enmanigis al ŝi viand- kaj panpecetojn – da kiuj ŝi ĉiam havis provizon por ke ŝi terenĵetu ilin. Tiam la mevo kun krio kaj etenditaj flugiloj el iu angulo alrapidegis por bekpreni ilin. Komence la infano timis kaj kriis pro la granda sovaĝa birdo; sed tio baldaŭ ĉesis. Tuj, kiam ŝia kapeto aperis en la pordofendo, la birdo alrapidis kaj sidis sur ŝia kapo aŭ ŝultro; ĝis la maljunulino helpis, kaj la manĝigado povis komenciĝi. Trin Jans, kiu ĝis tiam ne permesis, ke iu etendu la manon al ŝia Klaus, nun nenion diris pri tio, ke la infano iom post iom tute malkutimigis la birdon de ŝi. Ĝi volonte lasis kapti sin. La infano portis kaj envolvis ĝin en sia antaŭtuko. Kiam la flava hundeto ĉirkaŭsaltis ŝin kaj ĵaluze kontraŭsaltis la birdon, tiam ŝi vokis: ”Vi ne, Perlo, vi ne!” kaj levis per siaj braketoj la mevon tiel alten, ke ĝi, sin mem liberigante, kriante forflugis, kaj anstataŭ ĝi nun la hundeto provis, per flatado kaj saltado ricevi lokon en la brakoj de Wienke.
Kiam Hauke aŭ Elke okaze vidis la strangan ’kvarfolion’, ili dorloteme rigardis sian infanon; sed, post kiam ili sin turnis, sur iliaj vizaĝoj nur restis doloro, kiun ĉiu portis sola; ĉar la suferĉesiga vorto ĝis nun ne estis eldirita.
Iun someran antaŭtagmezon, kiam Wienke kun la kadukulino kaj ambaŭ bestoj sidis sur granda ŝtono antaŭ la garbeja pordo, ŝiaj gepatroj – la digografo posttirante sian blankan ĉevalon – preteriris. Li volis rajdi al la digo kaj mem estis preninta la ĉevalon de la paŝtejo. Lia edzino estis akompaninta lin sur la teraltaĵo. La suno varme brilis. Estis preskaŭ sufoke kaj kelkfoje ventekblovo venis de sudoriente. Eble al la infano fariĝis malagrable sur ŝia loko. ”Wienke volas kuniri!” ŝi kriis, forigante la mevon de la sino kaj kaptante la manon de la patro.
”Do venu!” li diris.
Sed Elke kriis: ”Dum tia vento? Ŝi ja forflugos de vi!”
”Mi tenos ŝin firme kaj krome ni hodiaŭ havas varman aeron kaj ondiĝantan akvon; ŝi povos vidi ĝin dancanta!”
Elke kuris domen kaj alportis ankoraŭ tuketon kaj ĉapeton por sia infano. ”Sed venos malbonega vetero”, ŝi diris, ”rapidu kaj revenu baldaŭ!”
Hauke ridis. ”Ĝi ne kaptos nin!” Kaj li levis la infanon al si sur la selon. Elke ankoraŭ restis staranta sur la teraltaĵo. Manombrumante la okulojn, ŝi ankoraŭ vidis, ke ambaŭ forrajdas al la digo. Trin Jans sidis sur la ŝtono, murmurante per siaj velkintaj lipoj ion nekompreneblan.
La infano senmove ripozis en la brako de la patro. Estis, kvazaŭ ŝi malfacile spiris pro la premo de la fulmotondra aero. Klinante al ŝi la kapon, li demandis : ”Nu, Wienke?”
La infano, dum momentoj rigardante lin, demandis: ”Patro, vi ja povas tion fari! – Ĉu vi ne estas ĉiokapabla?”
”Kion, Wienke?”
Sed ŝi silentis. Verŝajne ŝi mem ne komprenis sian demandon.
Estis fluso. Kiam li surrajdis la digon, la sunbrilo sur la vasta akvo-ebenaĵo blindigis iliajn okulojn. Turnovento kirle altenpelis la ondojn; pliaj alvenis kaj plaŭdegis kontraŭ la bordon. Tiam ŝi timplene ĉirkaŭprenis per siaj manetoj la pugnon de la patro, kiu estis tenanta la kondukilon, tiel ke la blanka ĉevalo saltis flanken. La palbluaj okuloj konfuzite rigardis al Hauke. ”La akvo, patro, la akvo!” ŝi krietis.
Sed delikate li liberigis ŝin, dirante: ”Trankviliĝu, infaneto, vi estas ĉe via patro; la akvo ne endanĝerigos vin!”
Foriginte la helblondajn harojn de la frunto, ŝi ree kuraĝis rigardi maren. ”Ĝi ne endanĝerigos nin,” ŝi diris tremante;
”ne; ordonu, ke ĝi tion ne faru! Vi estas kapabla je tio, kaj ĝi obeos!”
”Mi ne kapablas tion, infano,” respondis Hauke serioze,
”sed la digo, – sur kiu ni rajdas, ĝi ŝirmas nin, kaj via patro elpensis kaj konstruigis ĝin.”
Ŝiaj okuloi rigardis lin, kvazaŭ ŝi ne tute komprenis; poste ŝi kaŝis sian rimarkinde malgrandan kapeton en la vasta surtuto de la patro.
”Kial vi kaŝas vin, Wienke,” flustris ĉi tiu, ”ĉu vi ankoraŭ timas?” Kaj tremanta voĉeto sonis ei la faldoj de la surtuto:
”Wienke preferas ne rigardi; sed patro, vi certe majstras ĉion?”
Malproksime tondris.
”Hoho!” kriis Hauke, ”nun la malbonega vetero venas!”
Returnante sian ĉevalon, li diris: ”Nun ni volas iri hejmen al la patrino!”
La infano spiris profunde; sed nur atinginte la hejmon, ŝi levis la kapeton de la patra brusto. Kiam poste Elke estis demetinta de ŝi la tuketon kaj kapuĉon, ŝi restis senmove staranta antaŭ la patrino.
”Nu, Wienke,” diris ĉi tiu, delikate skuante ŝin, ”ĉu vi ŝatas la grandan akvon?”
Sed la infano, malfermegante la okulojn, respondis: ”Ĝi parolas, Wienke timas!”
”Ĝi ne parolas, ĝi nur murmuras kaj muĝas!”
La infano rigardis malproksimen. ”Ĉu la maro havas krurojn?” ŝi ree demandis. ”Ĉu ĝi povas transpasi la digon?”
”Ne, Wienke, pri tio atentas via patro; li estas la digografo!”
”Ja,” diris la infano, manklakante kun stulta ridado, ”patro ĉion majstras, ĉion!” Sed subite forturnante sin de la patrino, ŝi diris: ”Wienke volas al Trin Jans; ŝi havas ruĝajn pomojn!”
Elke malfermis la pordon kaj ellasis la infanon. Ferminte ĝin, ŝi rigardis sian edzon per dolorplenaj okuloj, en kiuj li alitempe vidis nur konsolon kaj kuraĝon.
Li donis al ŝi sian manon, kvazaŭ inter ili vortoj ne estus necesaj; sed ŝi diris mallaŭte: ”Ne, Hauke, lasu paroli min; la infano, kiun mi naskis al vi post jaroj, por ĉiam restos infano; ho, kara Dio, ŝi estas idiota; mi devas tion diri al vi!”
”Mi jam delonge scias,” respondis Hauke, firme tenante la manon de sia edzino, kiun ŝi volis fortiri.
”Do ni tamen restos solaj, ”ŝi ree diris. Sed Hauke kapneis.
”Mi amas ŝin, kaj ŝiaj braketoj ĉirkaŭprenas min kaj firme ŝi premas sin al mia brusto! Por ĉiuj trezoroj mi ne volus malhavi tion!”
La edzino, malgajege rigardante antaŭ sin, diris: ”Sed kial?
Ĉu mi bedaŭrinda patrino estas kulpa je tio?”
”Ja, Elke, ankaŭ mi demandis tiun, kiu sole povas tion scii; sed ankaŭ vi ja scias, ke la Ĉiopova ne donas respondon al la homo – eble, ĉar ni ne estus kapablaj kompreni ĝin!”
Preninte ankaŭ la alian manon de sia edzino, li altiris ŝin:
”Ne ĉesu ami kiel ĝis nun vian infanon; estu certa, ke ŝi komprenas!”
Jen Elke ĵetis sin al la brusto de la edzo, satploris kaj ne plu estis sola kun sia doloro.
Subite ŝi ridetis al li, firme premis lian manon kaj forkuris el la ĉambro.
Preninte sian infanon el la ĉambreto de la maljuna Trin Jans, ŝi sidigis ŝin sur la sinon, karesis kaj kisis, ĝis ŝi diris:
”Patrino, mia kara patrino!”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.