La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKĈEVALA RAJDANTO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

17

Tiel la homoj en la digografa bieno solece vivis kune. Multo mankus, se ili ne havus la infanon.

Malrapide la somero pasis. La migrobirdoj forflugis kaj la aero maipleniĝis je kantado de alaŭdoj. Nur antaŭ la garbejoj, kie ili bekis grenerojn, oni de tempo al tempo aŭdis ilin kriante forflugi. La tero jam estis frostmalmoligita.

Iun posttagmezon la maljuna Trin Jans estis en la kuirejo de la ĉefdomo. Ŝi sidis sur ŝtuparo kondukanta al la subtegmento.

Videble dum la lastaj semajnoj ŝi revigliĝis. Volonte ŝi nun iris en la kuirejon kaj rigardis, kiel Elke laboris. Ŝiaj kruroj ne plu estis tro malfortaj, de kiam la malgranda Wienke ĉiutage suprentiris ŝin ĉi tien ĉe la antaŭtuko. Nun la infano genuis apud ŝi, rigardante per siaj trankvilaj okuloj al la flamoj, kiuj estis flagrantaj el la fajruja aperturo. Unu maneton ŝi kroĉis al la maniko de la maljunulino; la alia kuŝis en ŝia propra helblonda hararo. Trin Jans rakontis: ”Vi scias, ke mi servis kiel domservistino ĉe via praavo. Li estis pli saĝa ol ĉiuj!

Tiam akazis – estis antaŭ multaj, multaj jaroj – ke ili iuvespere ĉe lunlumo fermis la markluzon, kaj ’ŝi’ ne povis reveni en la maron. Ho, kiel ’ŝi’ kriegis, taŭzante per siaj fiŝmanoj siajn malmolajn, hirtajn harojn! Ja, infano, mi mem tion vidis kaj aŭdis. Ĉiuj interkampaj fosoj estis akvoplenaj. La luno lumis sur ilin, ke ili brilegis kiel arĝento. ’Ŝi’ naĝis el unu foso en alian. Levante la brakojn, ’ŝi’ manklakis kvazaŭ preĝante, ke tio estis aŭdebla jam de malproksime; sed, infano, tiaj krealoj ne estas kapablaj preĝi. Mi sidis antaŭ la dompordo sur kelkaj traboj, uzotaj por konstruado, kaj rigardis malproksimen.

La ’marvirino’ ankoraŭ ĉiam naĝis en la fosoj, kaj se ŝi levis la brakojn, ankaŭ tiuj trembrilegis arĝente kaj diamante.

Fine mi tion ne plu vidis, kaj nur sovaĝaj anseroj kaj mevoj, dum la tuta tempo ne aŭditaj de mi, ree fajfante kaj kriante preterflugis en la aero.”

La maljunulino silentis. – Unu frazon la infano memoris.

”Ŝi ne povis preĝi?” ŝi demandis; ”kion vi diris, kiu ŝi estis?”

”Infano,” respondis la blankharulino, ”estis marvirino; tiaj kreaĵoj estas monstroj kaj ne povas fariĝi ĉielanoj!”

”Ne ĉielanoj” – ripetis la infano, kaj profunda ĝemo, kvazaŭ ŝi estus kompreninta, levis la malgrandan bruston.

”Trin Jans!” vokis basa voĉo de ĉe la kuireja pordo. La maljunulino tremetis. Estis la digografo Hauke Haien, kiu tie staris, apogante sin kontraŭ fosto. ”Kion vi rakontas al la infano?

Ĉu mi ne ordonis, ke vi konservu viajn fabelojn por vi mem, aŭ rakontu ilin al anseroj kaj kokoj?”

La maljunulino malice rigardis lin kaj forŝovis la etulinon.

”Tio ne estas fabeloj,” ŝi murmuris mallaŭte, ”mia praonklo rakontis ilin al mi!”

”Via praonklo, Trin? Vi ja diris, ke vi mem travivis ilin!”

”Estas tutegale,” respondis la multjarulino. ”Sed vi ne kredas lin, Hauke Haien; vi do volas diri, ke mia praonklo estas mensoginto!” Ŝovinte sin pli proksimen al la fajrujo, ŝi tenis siajn manojn super la flamoj flagrantaj el la aperturo.

La digografo rigardis tra la fenestro; apenaŭ vesperkrepuskis.

”Venu, Wienke!” li diris, altirante sian idiotan infanon.

”Venu kun mi, mi montros al vi ion sur la digo. Sed ni devas piediri; la blanka ĉevalo estas ĉe la forĝisto!”

Ili iris en la loĝoĉambron, kie Elke ĉirkaŭvolvis la kolon kaj ŝultrojn de la infano per varmigaj lantukoj. Baldaŭ poste la patro iris kun ŝi sur la malnova digo nordokcidenten. Preterpasinte Jeversand, ili iris ĝis tie, kie la Watten larĝiĝas kaj preskaŭ estas netransvideblaj. Jen li portis sian filinan, jen ŝi iris ĉe lia mano.

La krepusko malrapide pliintensiĝis, kaj malproksime ĉio malaperis en nebulo kaj mallumo. Sed tie, kien oni ankoraŭ povis vidi, la nevideblaj fluantaj Watt-riveretoj estis disŝirintaj la glaci-tavolon; kaj same kiel Hauke iam vidis en sia junaĝo, nun ree el la fendoj suprenlevis sin fumkolonoj; kaj laŭlonge. de la fendoj teruraj burleskaj figuroj saltetis unu kontraŭ la alia, riverencis kaj subite larĝiĝis timige. –

La infano timplene premis sin al la patro, metante lian manon sur sian vizaĝon.

”La mardiabloj!” ŝi flustris tremante. ”La mardiabloj!”

La patro kapneis.

”Ne, Wienke, nek marvirinoj nek mardiabloj; tiaj estaĵoj ne ekzistas. Kiu rakontis al vi pri tio?”

Stulte ŝi rigardis lin sed ne respondis. Dorloteme karesante ŝiajn vangojn, li diris: ”Denove rigardu! Nur estas malsataj bedaŭrindaj birdoj. Rigardu, kiel la granda etendas siajn flugilojn!

Ili kaptas fiŝojn, kiuj troviĝas en la fulmantaj fendoj.”

”Fiŝoj,” ripetis Wienke.

”Jes, infano, ĉio tio estas vivanta kiel ni; ne ekzistas io alia; sed la kara Dio estas ĉie!”

La eta Wienke fikse rigardis teren, interrompante la spiradon.

Estis, kvazaŭ ŝi timigite vidus en abismon; sed eble nur aspektis tiel. La patro longe rigardis ŝin. Poste li klinis sin kaj rigardis ŝian etan vizaĝon; sed montriĝis nenia signo de la silenta animo.

Li levis ŝin sur la brakon kaj metis ŝiajn rigidajn manetojn en unu el siaj langantoj.

”Do, mia Wienke,” – sed la infano ne komprenis liajn koregajn vortojn – ”do, varmigu vin ĉe mi! Vi ja estas nia infano, nia sola! Vi amas nin –!” La voĉo de la viro subite silentis; sed la etulino karese premis sian kapeton en lian malglatan barbon.

Kontentaj ili iris hejmen.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.