La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKĈEVALA RAJDANTO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

14

Fine de marto la supera digografa oficejo sendis ordonon pri la nova interdigo. Hauke unue kunvenigis la digorajtigitojn.

Ili kunvenis supre en la gastejo apud la preĝejo kaj aŭskultis, kiel li sciigis la ĉefpunktojn de sia propono kaj pri la korespondado kun la supera digografo. Li ankaŭ sciigis la finan decidon, kiu akceptis lian proponon pri la nova digoprofilo.

Laŭ ĝi la ĉemara flanko de la nova digo estos multe malpli kruta ol ĉe la malnova. Sed iliaj vizaĝoj ne montris gajon, eĉ ne kontenton.

”Ja, ja,” diris maljuna digorajtigito, ”nun ni vidas la sekvojn; sed protestoj estos vanaj; ĉar la supera digografo kaj nia digografo subtenas unu la alian!”

”Vi pravas, Detlev Wiens,” aldonis dua, ”la printempa laboro baldaŭ komenciĝos, kaj krome ni devas konstrui longan digon; tiuokaze ni certe eĉ ne povos plenumi nian propran laboron!”

”Ĉi jare vi ankoraŭ povos plenumi vian laboron sen rapidigo,” diris Hauke, ”ĉar tiel baldaŭ la digokonstruo ne komenci ĝos!”

Nur malmultaj konsentis.

”Sed via profilo!” diris tria. ”La ĉemara flanko estos tro lar- ĝa; de kie ni prenos la materialon? Kiam la digo estos finkonstruita?”

”Se ne ĉi tiun jaron, do la venontan; tio dependas de ni mem!” respondis Hauke. La ĉeestantaro kolere ridis.

”Sed kial fari senutilan laboron? – La digo ja ne estos pli alta ol la malnova, jam kontraŭstaranta pli ol tridek jarojn!” kriis alia voĉo.

”Vi pravas,” respondis Hauke, ”la malnova digo rompiĝis antaŭ tridek, tridek-kvin kaj kvardek-kvin jaroj. Depost la lasta rompiĝo eĉ la plej altaj flusoj indulgis nin, malgraŭ la kruta, neprudente konstruita digo. Sed la nova digo kontraŭstaros ankoraŭ post cent kaj ree cent jaroj. Ĝi ne rompiĝos; ĉar la malkruta deklivo de la ĉemara flanko ne prezentos al la ondoj atak-eblecon. Per ĝi vi akiros por vi kaj viaj infanoj ŝirmitan landon, kaj pro tio ankaŭ la estraro kaj la supera digografo subtenas min; kaj tion ankaŭ vi komprenu je via propra utilo!”

Ĉar la ĉeestantaro ne tuj estis respondopreta, maljuna blankharulo penplene ekstaris. Estis la baptopatro de sinjorino Elke, Jewe Manners, kiu pro la petoj de Hauke ankoraŭ okupis sian oficon kiel digorajtigito. ”Digografo Hauke Haien,” li diris,”vi kaŭzas al ni multe da zorgoj kaj kostoj, kaj mi estus ĝojinta, se vi estus prokrastinta la aferon ĝis post mia morto; sed – prava vi estas, nur malprudento povas tion pridubi!

Ni ĉiutage danku al Dio, ke li malgraŭ nia malagemo ŝirmis la multvaloran eksterdigan grundon kontraŭ ŝtormo kaj fluso. Nun sendube estas plej urĝa tempo, ke ni mem agu laŭscie kaj laŭpove kaj ne plu konfidu al la indulgo de Dio.

Mi, amikoj, estas maljunulo. Mi vidis digojn konstruatajn kaj rompiĝantajn; sed neniu el vi vidos, ke rompiĝos la digo, kiun Hauke Haien projektis laŭ sia prudento ricevita de Dio! Se vi mem ne estos dankemaj al li, viaj genepoj iam ne povos rifuzi al li la honorkronon!”

Jewe Manners reeksidis. Elpoŝiginte bluan naztukon, li forviŝis kelkajn gutojn de la frunto. La maljunulo estis estimata kiel viro laborema kaj tuthonesta. Sed ĉar tamen la kunvenintoj ne volis konsenti, ili plusilentis.

Hauke Haien prenis la parolon. Ĉiuj rimarkis, ke li paliĝis.

”Mi dankas al vi, Jewe Manners, ke vi ankoraŭ vivas kaj pledas por mia projekto. Sed vi, aliaj digorajtigitoj, konsideru la novan digokonstruon afero ne plu ŝanĝebla, kaj pro tio ni decidu, kio estu farata!”

”Parolu!” diris iu el la rajtigitoj, kaj Hauke disfaldis sur la tablo karton pri la nova digo. ”Antaŭe iu demandis,” li diris,

”de kie ni prenos la multan teron. Vi vidas, ke ekstere de la digolinio restas landstrio. De tie kaj de la antaŭgrundo, trovi ĝanta norde kaj sude de la interdigota grundo, ni prenos la teron. Nur por la ĉemara flanko ni bezonos dikan tavolon da argilo; por la interno sufiĉos sablo. – Sed unue ni bezonas termezuriston, kiu signu per stangoj la novan digolinion. Tiu, kiu helpis al mi ellabori la projekton, certe estas la plej kompetenta.

Plie ni devas mendi ĉe kelkaj veturilfaristoj unuĉevalajn renverseblajn ĉarojn kun forkotimonoj, por alporti argilon kaj alian materialon. Por kovri la supron kaj la landflankon de la nova digo kaj por flushaltigi Priehl-on, ni bezonos multe da pajlo. Mi momente ne povas diri, kiom da centoj da plenĉaroj estos necesaj; eble pli multe ol ni ĉi tie en la marsko povos liveri! – Ni nun decidu, kiamaniere ni havigu ĉi ĉion kaj kiel ni ĉion aranĝu. Ankaŭ la novan kluzon ni pli poste mendu ĉe lerta ĉarpentisto.”

La kunvenintoj starigis sin ĉirkaŭ la tablo. Ili per duona okulo rigardis la planon kaj iom post iom komencis paroli; sed verŝajne nur por ne silenti. Kiam oni parolis pri la termezuristo, iu el la pli junaj diris: ”Digografo, vi elpensis la projekton; vi mem plej bone scias, kiu estas kompetenta!”

Sed Hauke respondis: ”Ĉar vi estas rajtigitoj, vi decidu laŭ propra kaj ne laŭ mia opinio; kaj se vi faros pli taŭgan proponon, tiuokaze mi retiros mian.”

”Nu do, certe estos ĝuste,” diris Jakob Meyen.

Sed unu el la malpli junaj tamen ne konsentis. Li havis nevon, kaj tiel talenta termezuristo laŭdire ĝis nun ne estis en la marsko. Li, kiel oni diris, superas eĉ la patron de la digografo, la mortintan Tede Haien.

Pro tio oni diskutis pri ambaŭ termezuristoj kaj fine decidis, ke ambaŭ kune plenumu la laboron. Simile oni decidis pri la ĉaroj, la pajloliverado kaj pri ĉio alia. Nur malfrue kaj laca Hauke alvenis hejmen sur sia bruna ĉevalo, kiun li tiutempe ankoraŭ rajdis. Kiam li ĵus estis eksidinta sur la malnova fotelo, heredaĵo de lia malpli laborema, sed pli gaje vivinta antaŭulo, lia edzino jam estis ĉe li. ”Vi estas laca, Hauke,” ŝi diris, per sia mallarĝa mano forigante la harojn de lia frunto.

”Nur iom,” li respondis.

”Kaj ĉu la afero sukcesos?”

”Jes,” li respondis, maldolĉe ridetante, ”sed mi mem devos labori plej multe kaj devos ĝoji, se ili ne malhelpos min!”

”Sed ne ĉiuj vin malhelpos?”

”Ne, Elke, via baptopatro Jewe Manners estas bonkora viro; mi ĝojus, se li estus tridek jarojn pli juna!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.