La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKĈEVALA RAJDANTO

Aŭtoro: Theodor Storm

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2

Estis dum oktobra posttagmezo en la tria jardeko de nia jarcento – komencis la tiama rakontanto – kiam mi dum malbonega vetero rajdis sur nordfrislanda digo. Maldekstre mi vidis jam dum pli ol unu horo la dezertan, de ĉiuj bestoj jam forlasitan marskon, dekstre, eĉ en plej malagrabla proksimeco, la Watten-parton de la Norda Maro. Laŭdire oni povas vidi de la digo sendigajn insuletojn kaj aliajn insulojn; sed mi nenion vidis krom la flav-grizaj ondoj, kiuj senĉese kun furioza muĝado suprensaltis al la digo kaj kelkfoje surŝprucigis min kaj la ĉevalon per malpura ŝaŭmo. Fone regis dezerta krepusko. Oni ne povis diferencigi ĉielon kaj teron; ĉar ankaŭ la duonan lunon, nun kulminantan, preskau daŭre kovris preterflugantaj nigraj nuboj. Estis malvarmege. Miaj rigidaj manoj apenaŭ povis teni la kondukilon kaj mi komprenis la kornikojn kaj mevojn, kiuj senĉese grakante kaj kriante lasis landenpeli sin de la ŝtormo. Jam noktiĝis; kaj mi ne plu povis klare vidi la hufojn de mia ĉevalo. Neniu homo renkontis min. Krom la kriado de la birdoj, preskaŭ tuŝetantaj min kaj mian fidelan ĉevalinon per siaj longaj flugiloj, kaj la furiozado de ŝtormo kaj akvo, mi nenion aŭdis. Mi ne malkonfesas, ke mi kelkfoje deziris esti en sekura loĝejo.

La malbonega vetero daŭris jam la trian tagon, kaj mi lasis gastigi min jam tro longe de parenco tre kara al mi en lia bieno, kiun li posedis en unu el la pli nordaj landdistriktoj.

Sed hodiau mi ne povis resti pli longe. Mi devis plenumi aferojn en la urbo, kiu ankoraŭ nun estis malproksima de mi kelkajn horojn en suda direkto. Malgraŭ ĉiuj provoj de la kuzo kaj de lia kara edzino konsentigi min al restado; malgraŭ la allogaj memkulturitaj Perinette- kaj Grand Richard-pomoj, ankoraŭ gustumotaj, mi estis forrajdinta posttagmeze. Li el la dompordo ankoraŭ postvokis min: ”Rajdu! Atinginte la maron, vi certe revenos; via ĉambro restos rezervita por vi!”

Kaj efektive dum momento, kiam nigra nubaro kaŭzis mallumegon ĉirkau mi, kaj samtempe la kriegantaj blovegoj minacis malsuprenpremi min kun mia ĉevalino for de la digo, mi pensis: ”Ne estu malsaĝulo! Returnrajdu kaj sidigu vin ĉe viaj amikoj en la varman neston!” Sed poste mi pripensis, ke la revojo certe estas pli longa ol tiu al la celo de mia vojaĝo; kaj pro tio mi plutrotis, kovrante miajn orelojn per la mantela kolumo.

Subite sur la digo io alproksimiĝis. Mi nenion aŭdis; sed kiam la duona luno terensendis sian palan lumon, ŝajnis al mi ĉiam pli klare, ke mi vidas malhelan figuron; kaj kiam ĝi venis pli proksimen, mi vidis, ke ĝi sidas sur ĉevalo, sur altkrura maldika blanka ĉevalo. Malhela mantelo ĉirkauflirtis ĝiajn ŝultrojn; kaj kiam ĝi preterflugis, rigardis min el pala vizaĝo du ardaj okuloj!

Kiu estis tio? Kion intencis tiu? Kaj nun mi pensis, ke mi aŭdis nek hufobaton, nek spiradon de la ĉevalo, kvankam ĉevalo kaj rajdanto tre proksime preterpasis min.

Pripensante tion, mi plurajdis, sed por pensi mi ne havis multe da tempon. De malantaŭe jam denove ”ĝi” preterflugis min. Mi sentis, kvazaŭ la flirtanta mantelo tuŝetas min, kaj la aperaĵo estis, kiel la unuan fojon, mute preterrapidinta. Poste mi vidis ĝin antaŭ mi pli kaj pli malproksime. Subite ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidus malsupreniri ĝian ombron ĉe la landflanko de la digo.

Iom hezite mi postrajdis. Atinginte tiun lokon, mi vidis brili proksimege apud la digo en la poldero la akvon de granda Wehle, – tiel oni nomas tie la elkavaĵojn, kiujn fosis la ŝtormaj flusoj, postlasante ilin kiel malgrandajn sed profundajn lagetojn.

La akvo estis tute senmova. La rajdinto certe ne tuŝis ĝin.

Mi ne plu vidis lin; sed ion alian, pri kio mi ĝojis. Antaŭ mi el la poldero lumis multe da disaj lumbriletoj. Verŝajne ili venis el la longaj frislandaj domoj, lokitaj izolite sur pli-malpli altaj teraltaĵoj. Sed proksime antaŭ mi, mezalte de la enlanddiga deklivo, kuŝis granda domo samspeca. Lumo brilis el ĉiuj fenestroj, troviĝantaj ĉe la suda flanko, dekstre de la dompordo.

Malantaŭe de ili mi vidis homojn, kaj malgraŭ la ŝtormo mi opiniis aŭdi ilin parolantaj. Mia ĉevalo jam propravole estis ekirinta tiun vojon ĉe la digo, kiu kondukis min antaŭ la pordon de la domo. Mi vidis, ke ĝi estas gastejo; ĉar antaŭ la fenestroj mi vidis la tiel nomatajn ricks, t. e. sur du apogiloj kuŝantaj traboj kun grandaj feroringoj por alligi bruton kaj ĉevalojn.

Liginte mian ĉevalon al unu el ili, mi lasis ĝin al la servisto, renkontinta min ĉe la eniro en la vestiblon. – Ĉu ĉi tie oni kunvenas? – mi demandis lin; ĉar el la ĉambropordo sonis homvoĉoj kaj glastintado.

– Ŝajnas, – respondis la servisto platgermane kaj poste mi eksciis, ke ĉi tiu dialekto krom la frisa estas parolata ĉi tie jam de pli ol cent jaroj, – la digografo kaj rajtigitoj kaj kelkaj el la aliaj interesitoj. Estas pro la alte staranta akvo.

Enirante mi vidis proksimume dekon da viroj, sidantaj ĉe tablo staranta sub la fenestroj. Punĉujo staris sur ĝi, kaj rimarkinde belstatura viro ŝajnis prezidis ilin.

Mi salutis kaj petis permeson sidi ĉe ili, kion oni permesis komplezeme. – Vi gardostaras ĉi tie, – mi diris, alparolante tiun viron, – estas malbonega vetero, la digoj estas en dan- ĝero!

– Certe, – li respondis, – sed ni – ĉi tie ĉe la okcidenta flanko – nun opinias esti ekster danĝero; sed transe, ĉe la alia flanko, ne estas sendanĝere. Tie la digoj pliparte ankoraŭ estas laŭ malmoderna modelo. Nia ĉefdigo estas nove konstruita jam en la pasinta jarcento. Ni frostotremis ekstere, kaj vi,

– li aldonis, – certe sentis la samon; sed ni devas resti ĉi tie ankoraŭ dum kelkaj horoj. Ekstere ni postenigis fidindajn virojn, kiuj raportos al ni. – Kaj antaŭ ol mi povis fari mendon ĉe la mastro, vaporanta glaso jam estis alŝovita al mi.

Mi baldaŭ eksciis, ke mia afabla najbaro estas la digografo.

Ni interparolis kaj mi komencis rakonti al li mian strangan travivaĵon sur la digo. Li fariĝis atentema kaj mi subite rimarkis, ke ĉiu ĉirkaŭa interparolo silentiĝis. – La blankĉevala rajdanto! – kriis iu el la ĉeestantaro kaj la ceteraj movi ĝis pro timo.

La digografo ekstaris. – Ne timu! – li diris trans la tablon.

– Tio ne koncernas nur nin. En la jaro 17 tio ankaŭ koncernis ilin transe, ili estu pretaj je ĉio!

Terurego poste estis kaptonta min. – Pardonu, –mi diris,

– kion signifas ’la blankĉevala rajdanto’?

Flanke, malantaŭ la forno, sidis iom kliniĝinta, malgranda, maldika viro, vestita en eluzita nigra jako. Unu ŝultro ŝajnis esti iom ĝiba.

Li eĉ ne per unu vorto estis partopreninta la interparolon de la aliaj; sed liaj okuloj, ankoraŭ borderitaj de malhelaj okulharoj, kontrastantaj kun la maldensa, griza kaphararo, klare montris, ke li ne sidas ĉi tie por dormi.

Al ĉi tiu la digografo etendis sian manon. – Nia instruisto – li diris akcentante, – plej bone el ni povas rakonti al vi pri tio, kvankam nur siamaniere kaj ne tiel vigle, kiel tion povus fari mia maljuna mastrumantino Antje Vollmers!

– Vi ŝercas, digografo, – sonis la iom malforta voĉo de la instruisto de malantaŭ la forno, – komparante min kun via malsaĝa babilemulino!

– Certe, certe, instruisto, – diris la alia, – sed ĉe babilemulinoj tiaj rakontaĵoj laŭdire estas plej bone konservataj.

– Ja, – diris la malgranda sinjoro, – pri tio ni ne havas la saman opinion, – kaj iom fiera rideto vidiĝis sur lia vizaĝo.

– Vi do rimarkas, – flustris la digografo en mian orelon, – li ĉiam estas ankoraŭ iom trofiera. En sia junaĝo li studis teologion kaj nur pro senespera amindumaĵo li restis ĉi tie en sia hejmlando kiel instruisto.

La instruisto dume elvenis el sia forna angulo kaj eksidis apud mi ĉe la longa tablo. – Rakontu, rakontu do, instruisto!

– kriis kelkaj el la pli junaj ĉeestantoj.

– Nu do, – diris la maljunulo, sin turnante al mi, – mi volonte plenumas vian deziron, sed la rakontoj pri la blankĉevala rajdanto grandparte baziĝas sur superstiĉo; kaj estas malfacile ellasi tion.

– Mi petas, ne ellasu! – mi diris. – Kredu, ke mi mem ’apartigos la grenventaĵon for de la tritiko’.

La maljunulo, rigardante min kun komprenplena rideto, rakontis: – Nu do, en la mezo de la pasinta jarcento aŭ, pli precize, antaŭ kaj post ĝi, ĉi tie estis digografo, kiu pri digaj kaj kampdefluilaj aferoj estis pli sperta, ol kamparanoj kaj bienuloj kutime estas. Tamen eĉ tio apenaŭ sufiĉis; ĉar tion, kion studintaj fakuloj skribis pri tio, li nur malmulte legis. Li estis aŭtodidakto. Vi certe jam aŭdis, sinjoro, ke la frisoj bone scipovas kalkuli, kaj certe ankaŭ jam aŭdis pri nia Hans Mommsen de Fahretoft kiu, kamparano, tamen estis kapabla, fari kompasojn, kronometrojn, teleskopojn kaj orgenojn. Al li iom similis la patro de la posta digografo. Li posedis kelkajn kampojn, sur kiuj li kulturis kolzon, fazeolojn kaj ankaŭ paŝtis bovinon. Kelkfoje dum aŭtuno kaj printempo li ankaŭ okupis sin per termezurado; sed vintre, kiam la nordokcidenta vento blovegis kaj skuis liajn fenestro-kovrilojn, tiam li sidis en sia ĉambro, kalkulante kaj modelante. La knabo preskaŭ ĉiam sidis apude kaj rigardis trans sian alfabetlibron aŭ biblion al la patro, mezuranta kaj kalkulanta, kaj glitigis siajn fingrojn tra sia blonda hararo. Kaj iuvespere li demandis la patron, kial tio, kion li ĵus skribis, devas esti ĝuste tia, kaj ne povas esti alia; kaj poste li esprimis sian propran opinion. Sed la patro, ne sciante respondon, kapneis, dirante: ”Tion mi ne povas diri al vi; sufiĉu, ke ĝi estas tia, kaj vi eraras. Se vi volas ekscii pli multe, serĉu morgaŭ libron en la kesto staranta en la subtegmentejo. Iu, kiu nomiĝis Eŭklido, skribis ĝin; ĝi diros al vi pli multe.”

La proksiman tagon la knabo supreniris al la subtegmentejo kaj baldaŭ trovis la libron, ĉar ne multe da libroj troviĝis en la domo. La patro ridis, kiam la knabo metis ĝin sur la tablon.

Estis holanda Eŭklido, kaj holandan lingvon ambaŭ ne scipovis, kvankam ĝi estas duone germana. ”Ja, ja,” li diris, ”la libron jam posedis mia patro. Li komprenis ĝin; ĉu tie ne estas germana eldono?”

La malparolema knabo trankvile rigardis la patron kaj nur diris: ”Ĉu mi povas konservi ĝin por mi? Germana eldono ne estas trovebla.”

Kaj kiam la patro kapjesis, la knabo montris alian libreton, duone disŝiritan. ”Ĉu ankaŭ ĉi tiun?” li ree demandis.

”Prenu ambaŭ!” diris Tede Haien, ”ili nur malmulte utilos al vi!”

Sed la dua libro estis malgranda holandlingva gramatiko; kaj, ĉar la vintro daŭris ankoraŭ longe, ĝi – kiam fine ekfloris la grosarbetaĵoj – estis akcelinta la knabon tiom, ke li preskaŭ tute komprenis la Eŭklidon, kiu tiutempe estis multe legata.

– Ne estas nekonata al mi, sinjoro, – interrompis sin la rakontanto, – ke ĉi tiu fakto ankaŭ estas rakontata pri Hans Mommsen; sed antaŭ ties naskiĝo ĉi tie oni jam rakontis la aferon pri Hauke Haien – tiel nomiĝis la knabo. Vi certe ankaŭ scias ke, se iam venas eminentulo, oni atribuas al li ĉion gravan, kion liaj antaŭuloj eble faris serioze aŭ ŝerce. – – –

– La patro, konvinkita, ke la knabo interesas sin nek pri bovinoj, nek pri ŝafoj, kaj apenaŭ rimarkas la florantajn fabojn, kiuj signifas ĝojon por ĉiu marskano, kaj plie pripensante, ke la bieneto certe prosperos per kamparano kaj juna helpanto, sed ne per duonscienculo kaj servisto, kaj krome, ke li mem ankaŭ ne sufiĉe sukcesis, li sendis sian grandan knabon al la digo, por ke li transportu teron per puŝĉaro, kune kun aliaj laboristoj de pasko ĝis Martentago. Tio ĉesigos la studadon en la Eŭklido, li diris al si mem.

Kaj la knabo transportis teron per puŝĉaro; sed la Eŭklidon li ĉiam portis en sia poŝo. Kiam la laboristoj maten- aŭ vesperman ĝis, tiam li sidis sur renversita puŝĉaro kun la libro en la mano. Kaj kiam aŭtune la flusoj pli kaj pli kreskis kaj ofte interrompis la laboron, tiam li ne hejmeniris kun la aliaj, sed restis sidanta ĉe la marflanko de la digo, ĉirkaŭprenante la genuojn per la manoj. Dum horoj li rigardis, kiel la malklaraj nordmaraj ondoj ĉiam pli alten ondegis al la herbkovraĵo de la digo. Nur kiam la akvo superlavis liajn piedojn kaj ŝprucigis ŝaumon en lian vizaĝon, li iom suprenŝovis sin kaj ree restis sidanta. Li aŭdis nek la plaŭdegadon de la akvo, nek la kriadon de la mevoj kaj bordbirdoj ĉirkaŭ- aŭ superflugantaj kaj preskaŭ tuŝetantaj lin per siaj flugiloj. Li ankaŭ ne rimarkis la nokton, disvastiĝantan super la vasta, sovaĝa akvodezerto.

Li vidis nur la muĝantan randon de la akvo, konstante frapantan, ĉe halto de la fluso, la saman lokon kaj videble forlavantan la herbkovrajon de la kruta digo.

Post longa fiksa rigardado li kelkfoje malrapide kapjesis, aŭ skizis, sen levi la rigardon, per mano linion en la aero, kvazaŭ li volus doni al la digo malpli krutan deklivon. Kiam tiom mallumiĝis, ke li ne plu povis vidi la terobjektojn kaj nur aŭdis la tondradon de la akvego, tiam li ekstaris kaj hejmen iris duone malsekigita.

Kiam li iun vesperon tia eniris la ĉambron al sia patro, kiu estis puriganta siajn mezurilojn, ĉi tiu diris kolere: ”Kial vi restis ekstere tiel longe? Vi ja estus povinta droni; la akvoj hodiaŭ enmordas la digon!”

Hauke obstine rigardis lin.

”Ĉu vi ne aŭdas? Vi estus povinta droni!”

”Jes,” diris Hauke, ”sed mi tamen ne dronis!”

”Ne,” post paŭzo respondis la patro, rigardante lin kvazaŭ senpense, ”ĉifoje ne!”

”Sed,” ree diris Hauke, ”niaj digoj ne taŭgas!”

”Kion vi diras, knabo?”

”La digoj, mi diris.”

”Kion vi diras pri la digoj?”

”Ili neniel taŭgas, patro!”

La patro ekridis.

”Kio, knabo? – Vi certe estas la mirakla infano el Lübeck!”

Sed la knabo ne cedis. ”La ĉeakva flanko estas tro kruta,” li diris; ”se iam okazos, kiel okazis jam kelkfoje, ni eĉ tie ĉi, malantaŭ la digo, povos droni!”

La patro elpoŝigis sian maĉtabakon, deprenis pecon kaj ŝovis ĝin malantaŭ la dentojn. ”Kaj kiom da tero vi hodiaŭ transportis?” li demandis kolerete, rimarkinte ke ankaŭ la laboro sur la digo ne forpelis ĉe la knabo la spiritan laboron.

”Mi ne scias, patro,” respondis ĉi tiu; ”tiom, kiom la aliaj; eble iom pli; sed – la digoj estas aliformigotaj.”

”Nu,” diris la patro ridante, ”vi eble gradaltiĝos je digografo, tiam vi aliigu ilin!”

”Jes, patro!” respondis la knabo.

La patro rigardis lin kaj kelkfoje glutis; poste li eliris, ne sciante kion respondi.

Ankaŭ, kiam je la fino de oktobro la diga laboro estis finita, la vojo al la digo ĉiam restis la plej interesa tempopasigilo por Hauke Haien. La tagon de ĉiuj sanktuloj, ĉirkaŭ kiu kutime bruegas la ekvinoksaj ŝtormoj kaj pri kiu oni diras ke Frislando rajtas priplendi ĝin, tiun li sopiratendis, kiel la infanoj Kristnaskon. Kiam saltfluso (la unua fluso post plen- aŭ novluno lnterrilati kun siaj samklasanoj li ne emis; ŝajnis, ke ankaŭ ili ne ŝatis la revemulon) minacis, tiam oni povis esti certa, ke li kuŝas tute sola malproksime sur la digo, malgraŭ ventego kaj malbonega vetero. Kaj kiam la mevoj kriis kaj la maro kontraŭfuriozis la digon, kaj resaltante forŝiris pecegojn for de la herbkovraĵo, tiam oni povis aŭdi la koleran mokridadon de Hauke. ”Vi ne estas kapablaj fari ion perfektan!” li kriegis en la bruegon, ”same kiel ankaŭ la homoj ne estas kapablaj fari ion taŭgan!”

Kaj fine, ofte en mallumego, li hejmeniris el la vasta dezerto, ĝis lia alta staturo alvenis ĉe la malalta pordo sub la pajlotegmento de la patro kaj tra ĝi eniris la ĉambreton.

Kelkfoje li kunportis plenmanon da argilo. Kaj li eksidis apud sia patro, kiu nun ne plu ĝenis lin, kaj knedis ĉe la lumo de maldika seba kandelo diversspecajn digomodelojn; metis ilin en platan vazon plenan je akvo kaj provis imiti la elkavigadon de la ondoj. Aŭ li prenis sian skribtabuleton kaj skizis sur ĝi la profilon de digo, kia laŭ lia opinio ĝi devus esti ĉe la almara flanko.

Kiam denove venis vintro kaj frosto regis, li migris sur la
digo ankoraŭ pli malproksimen – kie li antaŭe neniam estis, ĝis antaŭ li kuŝis la netransvidebla glaci-kovrita ebenaĵo de Watten (Watt aŭ Watten [pr.: vat, vaten] = malprofundaj, dum tempo de malfluso preskaŭ tute senakvaj apudbordaj ŝlim- aŭ sablokovritaj partoj de la Norda Maro).

En februaro, post longdaŭra frosto, oni trovis kadavrojn albordi ĝintajn. Malproksime sur la ĉemara rando de la glacii ĝintaj Watten ili troviĝis. Juna virino, kiu ĉeestis, kiam oni alportis ilin en la vilaĝon, staris parolema antaŭ la maljuna Haien. ”Ne opiniu, ke ili aspektis kiel homoj – ne, kiel mardiabloj!

Tiel grandaj kapoj!” ŝi diris, manmontrante konforman distancon. ”Nigregaj kaj brilaj kiel freŝbakita pano! Kaj kraboj jam mordis ilin, kaj la infanoj, vidante ilin, laŭte kriis!” lo tia ja ne estis eksterordinara al la maljuna Haien. ”Ili certe drivis en la maro jam depost novembro!” li diris senemocie.

Hauke silente staris apude; sed tuj, kiam estis eble, li nevidate suriris la digon. Ĉu li volis serĉi pliajn kadavrojn aŭ ĉu lin logis nur la terurego, kiu certe ankoraŭ regis ĉe la lokoj, nun ree solecaj? Li kuris kaj kuris, ĝis li solece staris en la dezerto, kie nur la vento transblovis la digon kaj nenio estis krom la plendokrioj de la grandaj birdoj, rapidege preterflugantaj.

Maldekstre estis la soleca, vasta marsklando (marsko = en rivervaloj kaj marbordaj ebenaĵoj surfundiĝinta fruktoriĉa grundo, digŝirmita kontraŭ inundoj kaj drenata per kluzoj); aliflanke la netransvidebla bordo kun sia ebenaĵo de Watten, brilanta pro la glacio. Estis, kvazaŭ la tuta mondo ripozis senviva en blanka mortkitelo.

Hauke haltis supre sur la digo, kaj liaj akrevidaj okuloj vagis ĉirkaŭen; sed li ne plu vidis postsignojn de la mortintoj.

Nur kie la nevideblaj Watt-riveretoj premis sin elsub la glacio, tie ĝi levis kaj mallevis sin en fluosimilaj linioj. Krom tio li nenion vidis.

Li hejmeniris, sed je unu el la sekvintaj vesperoj li denove estis ekstere. Tiuloke la glacio nun estis fendita. lo, kvazaŭ fumkolonoj, leviĝis el la fendoj; kaj super la tuta Watt etendi ĝis reto el vaporo kaj nebulo, strange kuniĝanta kun la vespera krepusko. Hauke fikse rigardis tion; ĉar en la nebulo strangaj nigraj aperaĵoj, grandaj kiel homoj, paŝis tien kaj reen.

Majeste, sed kun strangaj, teruraj gestoj, kun longaj nazoj kaj koloj li vidis ilin irantaj malproksime ĉe la fumantaj fendoj. Subite ili komencis kurioze salti kiel arlekenoj; la grandaj trans la malgrandajn kaj la malgrandaj trans la grandajn.

Poste ili vastiĝis kaj senformiĝis.

Kion ili intencas? Ĉu ili estas la animoj de la dronintoj? pensis Hauke. ”Hoiho!” li laŭte kriegis en la nokton; ili tamen ne atentis lian vokon sed daŭrigis sian strangan konduton.

Subite li memoris pri la teruraj norvegaj marfantomoj, pri kiuj maljuna ŝipestro iam rakontis al li; kiuj portas sur la nuko tufon de zostero anstataŭ vizaĝo. Tamen li ne forkuris, sed forte enigis la kalkanumojn de siaj botoj en la argilon de la digo, fikse rigardante ilian burleskan konduton, kiu daŭris antaŭ liaj okuloj dum komenciĝis la nokto. ”Ĉu vi estas ankaŭ ĉe ni?” li kriis akravoĉe; ”vi ne fortimigos min!” –

Nur kiam la mallumego ĉion kovris, li malrapide hejmeniris. Sed lin sekvis kvazaŭ flugilbruo kaj akra kriado. Li ne rerigardis, sed ankaŭ ne iris pli rapide. Nur malfrue li venis hejmen. Laŭdire li neniam rakontis pri tio al sia patro aŭ al iu alla. Nur multe da jaroj pli poste li kunprenis sian idiotan filinon, per kiu Dio lin ŝarĝis, je la samaj taghoro kaj jarsezono sur la digon, kaj la samaj aperaĵoj laŭdire montris sin sur Watten. Sed li diris al ŝi: ”Ne timu, estas nur ardeoj kaj kornikoj, aspektantaj en la nebulo tiel grandaj kaj timigaj; ili nur kaptas fiŝojn el la fendoj.”

– Estas vere, sinjoro, – interrompis sin la instruisto, – ekzistas surtere multspecaj strangaĵoj, konfuzantaj la homojn; sed Hauke estis nek naivegulo nek malsaĝulo. –

Ĉar mi ne respondis, li volis daŭrigi; sed la ceteraj gastoj, ĝis nun atente aŭskultintaj, kaj nur per tabakfumo plenigintaj la malaltan ĉambron, subite moviĝis. Unue kelkaj, sed baldaŭ preskaŭ ĉiuj turnis sin al la fenestroj. Ekstere – oni povis tion vidi tra la nekovritaj fenestroj – la ŝtormo pelis la nubojn, kaj lumo kaj mallumo alterniĝis ĥaose. Sed ankaŭ al mi ŝajnis, kvazaŭ mi estus vidinta la maldikegan rajdanton preterrapidegi sur sia blanka ĉevalo.

– Atendu iom, instruisto! – mallaŭte diris la digografo.

– Ne timu, digografo! – respondis la malgranda rakontinto, rigardante lin per siaj malgrandaj, saĝaj okuloj, –mi ne insultis lin, kaj ankaŭ ne havas kaŭzon.

– Ja, ja, – respondis la alia, – igu nur denove plenigi vian glason!

Tio okazis. Post kiam la aŭskultantoj, preskaŭ senescepte iom konsternitaj, ree estis turnintaj sin al li, li daŭrigis sian rakonton.

– Hauke plej volonte estis tute sola kaj interrilatis nur kun vento, akvo kaj soleco. Tiel li fariĝis longa, maldika bubo.

Kiam li estis konfirmita jam de pli ol unu jaro, li aliiĝis. Tion kaŭzis la maljuna granda angora kato de la maljuna Trin Jans.

Ŝia filo, kiu pli poste dronis, kunportis ĝin de hispana marveturo.

Trin loĝis malproksime sur la digo, en kabaneto. Kiam la maljunulino laboris en sia dometo, tiu monstro de kato kutime sidis antaŭ la dompordo kaj palpebrumis en la somertagon aŭ al la preterflugantaj vaneloj. Kiam Hauke preteriris, la kato miaŭis kaj Hauke kapjesis. Ili komprenis unu la alian.

Estis printempo. Hauke kiel kutime kuŝis sur la digodeklivo apud la akvo inter armerioj kaj odoranta mara artemizio kaj sunumis sin en la printempa sunbrilo. En la pasinta tago li supre sur la seklando (pli alte kuŝanta diluvi-devena grundo, ĉefe konsistanta el sablo, argilo kaj rokfragmentoj; malpli fruktodona ol marsko) estis pleniginta siajn poŝojn per silikoj; kaj kiam dum malfluso la Watten estis sen akvo, kaj la malgrandaj grizaj vadbirdoj (birdoj el la subfamilio tringinoj aŭ ĥaradriidoj el la familio ĥaradriidoj) kriante transflugis ilin, tiam li subite elpoŝigis ŝtoneton kaj ĵetis ĝin al la birdoj. Li tion ekzercis jam kiel bubeto kaj tial preskaŭ ĉiufoje unu birdo restis morttrafita sur la ŝlimejo. Sed preskaŭ same ofte ne estis eble al li preni ĝin de tie. Hauke jam intencis kunpreni la katon kaj dresi ĝin kiel ĉashundon. Sed jen kaj jen troviĝis ankaŭ firmaj lokoj kaj sablejoj. Tiuokaze li iris por preni mem sian akiraĵon. Se la kato dum lia reveno ankoraŭ sidis antaŭ la dompordo, ĝi miaŭegis pro neretenebla rabemo tiom longe, ĝis Hauke ĵetis al ĝi la kaptitan birdon.

Kiam li hodiaŭ hejmeniris, portante sian jakon sur la ŝultro, li kunportis nur unu birdon, al li ankoraŭ nekonata, sed kovrita kvazaŭ per multkoloraj silko kaj metalo.

La kato, vidante lin, miaŭegis kiel kutime. Sed hodiaŭ Hauke ne emis fordoni sian ĉasaĵon, kiu eble estis alciono; kaj li ne atentis la avidon de la besto. ”Alterne!” li kriis. ”Hodiaŭ por mi, morgaŭ por vi; ĉi tio ne estas manĝaĵo por kato!” Sed la besto singarde alŝteliris kaj Hauke, haltante, rigardis ĝin. La birdo pendis ĉe lia mano. La kato haltis, levante la kruron.

Sed ŝajnis la bubo ankoraŭ ne sufiĉe konis sian katan amikon; ĉar, turnante al ĝi la dorson por foriri, li subite rimarkis, ke lia ĉas-akiraĵo estas tirata kaj samtempe akra ungego penetris en lian karnon. Furiozego, kiel rabobesta, kaptis la junulon.

Fulmrapide li kaptis la rabinton ĉe la nuko. Per la pugno tirante supren la grandan beston, li strangolis ĝin, tiel ke ĝiaj okuloj elkaviĝis, ne atentante, ke la fortaj malantaŭaj kruroj disŝiris lian brakon. ”Ho! ho!” li kriegis, premante pli forte.

”Ni vidu, kiu el ni estas la pli persistema!”

Subite la malantaŭaj kruroj de la granda kato senfortiĝis.

Hauke iom reiris kaj ĵetis ĝin kontraŭ la dometon de la maljunulino.

Ĉar la besto ne moviĝis, li pluiris hejmen.

Sed la angora kato estis la trezoro de sia estrino. Ĝi estis ŝia kunulo kaj la sola postlasaĵo de ŝia filo, maristo. Dum ŝtormo, helpante al sia patrino kapti salikokojn, li ĉe la bordo subite mortis pro akcidento.

Hauke apenaŭ estis foririnta cent paŝojn, forviŝante per tuko la sangon el siaj vundoj, kiam li aŭdis akre sonantajn kriegadon kaj insultadon de la kabano. Li turnis sin kaj vidis la maljunan virinon kuŝanta sur la tero. Ŝia griza hararo en la vento ĉirkaŭflirtis la ruĝan kaptukon. ”Morta!” ŝi kriegis,

”morta!” minace levante sian maldikan brakon. ”Estu malbenata! Vi mortbatis ĝin, vi, sentaŭga bordvaganto! Vi ne estas inda, brosi ĝian voston!” Ŝi ĵetis sin super la beston, karese forviŝante per antaŭtuko la sangon, ankoraŭ fluetantan el nazo kaj buŝo. Poste ŝi denove insultis.

”Ĉu vi baldaŭ ĉesos?” kriis Hauke. ”Aŭskultu, mi havigos al vi katon, kiu kontentiĝos je musa kaj rata sango!”

Tiam li foriris, ŝajne nenion plu atentante. Sed la mortinta kato tamen malkvietigis iin; ĉar li, atinginte la domojn, preteriris eĉ tiun de sia patro kaj iris sur la digo suden al la urbo.

Dume ankaŭ Trin Jans iris la saman vojon, portante en malnova blu-kvadratita kusentegaĵo ŝarĝon, kiun ŝi zorgeme tenis, kvazaŭ ĝi estus infano. Ŝia griza kaphararo flirtis en la printempa venteto. ”Kion vi portas, Trin?” demandis vila- ĝano, renkontanta ŝin. ”Pli multe, ol valoras viaj domo kaj bieno!” respondis la majunulino, vigle pluirante.

Alproksimiĝinte al la malsupre lokita domo de la maljuna Haien, ŝi malsupreniris la akt, kiel oni nomas ĉi tie la vojetojn, kiuj ĉe la digoj oblikve supren- aŭ malsuprenkondukas.

La maljuna Tede Haien staris antaŭ la pordo, rigardante la veteron. ”Nu, Trin?” li diris, kiam ŝi spiregante staris antaŭ li, apogante sin sur sia bastono. ”Kion vi portas en via sako?”

”Unue ni eniru la ĉambron, Tede Haien, poste vi vidos!” kaj ŝiaj okuloj rigardis lin strange briletante.

”Venu!” diris la maljunulo; lin ne zorgigis la okuloj de la malsaĝulino.

Kiam ambaŭ estis enirintaj, ŝi daŭrigis: ”Formetu la tabakujon kaj la skribilaron de la tablo – kion vi ĉiam skribas? –

Do, nun purigu ĝin!”

Kaj la maljunulo, iom scivola, agis laŭ ŝia ordono. Nun ŝi kaptis la bluan kusentegaĵon ĉe la anguletoj kaj elŝutis sur la tablon la grandan katan kadavron.

”Jen!” ŝi kriis. ”Via Hauke mortbatis ĝin!” Ŝi kortuŝe ekploris, karesante la molan felon de la mortinta besto. Ŝi kunmetis ĝiajn krurojn, klinis sian longan nazon super ĝian kapon kaj flustris nekompreneblajn karesaĵojn.

Tede Haien tion rigardis. ”Do,” li diris, ”Hauke mortbatis ĝin?” Li ne sciis, kion fari kun la ploreganta virino.

La maljunulino furioze kapjesis. ”Certe, certe, ĉe Dio, li tion faris!” Forviŝante el la okuloj la larmojn per sia mano, kurba pro artrito, ŝi veplendis: ”Neniun infanon, nenion vivantan plu! Vi certe ankaŭ scias, ke al ni gemaljunuloj post la festo de ĉiuj sanktuloj vespere en la lito la kruroj estas malvarmaj, kaj anstataŭ dormi ni aŭdas, kiel la nordokcidenta vento brukrakigas niajn fenestrokovrilojn. Tiun venton mi ne volonte aŭdas, Tede Haien, ĉar ĝi venas de tie, kie la ŝlimo englutis mian filon!”

Tede Haien kapjesis, kaj la maljunulino karesis la felon de sia morta kato.

”Kiam vintre mi sidis antaŭ la radŝpinilo, ĝi sidis apud mi, zumante kaj rigardante min per siaj verdaj okuloj. Kiam fari- ĝis malvarme al mi kaj mi enlitigis min, ankaŭ ĝi saltis en la liton kaj kuŝigis sin sur miajn frostotremantajn krurojn. Ni kune dormis tiel varme, kvazaŭ mi ankoraŭ havus ĉe mi mian junan amaton.” La maljunulino, kvazaŭ atendante konsenton ĉe tiu ĉi rememoro, fajre rigardis la maljunulon staranta apud ŝi ĉe la tablo.

Sed Tede Haien respondis trankvile: ”Trin Jans, mi havas konsilon por vi!” Li iris al sia komodo. Elpreninte arĝentan moneron, li diris: ”Vi asertas, ke Hauke mortbatis la beston, kaj mi scias, ke vi ne mensogas, sed jen estas krontalero de Kristiano IV-a. Aĉetu tanitan felon de ŝafido por viaj malvarmaj kruroj, kaj kiam nia katino naskos idojn, vi elektu la plej grandan; ambaŭ objektoj kune certe do kompensos la kadukan angoran katon. Kaj nun prenu la bestaĉon kaj pro mi portu ĝin al la senfeligisto en la urbo! Silentu, ke ĝi kuŝis sur mia honesta tablo!”

Dum ĉi tiu parolo la virino jam estis preninta la taleron kaj enpoŝiginta ĝin sub siaj jupoj. Nun ŝi metis la katon en la kusentegaĵon, forviŝis per la antaŭtuko la sangomakulojn de la tablo kaj foriris, apogante sin sur la bastono. ”Ne forgesu la junan katon!” ŝi ankoraŭ rekriis.

Iom poste, kiam la maljuna Haien en la malvasta ĉambro paŝis tien kaj reen, eniris Hauke, ĵetante la multkoloran birdon sur la tablon. Ekvidante sur la frotegita plataĵo la sangomakulon, ankoraŭ koneblan, li demandis kvazaŭ pretere:

”Kio estas tio?”

La patro haltis. ”Estas sango verŝita de vi!”

La knabo ruĝiĝis. ”Ĉu do Trin Jans kun sia kato estis ĉi tie?”

La patro kapjesis. ”Kial vi mortbatis ĝin?”

Hauke nudigis sian sangan brakon. ”Pro tio!” li respondis;

”ĝi rabis de mi la birdon!”

La patro nenion diris. Denove li ekpaŝis. Poste li haltis antaŭ la knabo, rigardante lin kvazaŭ pensfore. ”La aferon pri la kato mi ordigis,” li diris, ”sed komprenu, ke la kabano ĉi tie estas tro malgranda. Du estroj ne povas regi en ĝi. Estas necese, ke vi havigu al vi okupon!”

”Jes, patro,” respondis Hauke, ”ankaŭ mi jam pensis la samon.”

”Kial?” demandis la patro.

”Oni koleriĝas, ne povante apliki sian forton ĉe streĉiga laboro!”

”Ĉu vere?” demandis la patro, ”kaj ĉu vi pro tio mortbatis la angoran katon? Tia sento povus ankoraŭ plifortiĝi!”

”Eble vi pravas, patro; sed la digografo forpelis sian subserviston; ties oficon mi jam povus plenumi!”

La patro ree ekpaŝis, elkraĉante nigran tabakan salivon.

”La digografo estas malsaĝulo, malsaĝa kiel sovaĝa ansero. Li nur estas digografo, ĉar liaj patro kaj avo estis tio, kaj pro siaj dudek naŭ kampoj. Kiam la Martentago alvenas kaj poste la fakturoj pri digoj kaj kampdefluiloj devas esti skribataj, li regalas la instruiston per ansera rostaĵo, mielakvo kaj tritikaj kringoj. Kaj li sidas apude kaj kapjesas, kiam tiu sumigas la longajn nombrovicojn kaj diras: ’Ja, ja, instruisto, Dio rekompencu vin!’ Ĉu la digografo povas kalkuli?” li daŭrigis. ”Foje, se al la instruisto ne estas eble aŭ se li ne emas, li mem devas labori; kaj li sidas, skribas kaj forstrekas, kaj la granda, malsa ĝa kapo ruĝiĝas kaj varmiĝas kaj la okuloj elstaras kiel vitrogloboj, kvazaŭ tra ili volus eliri lia prudenteto!”

La knabo rektigis sin antaŭ la patro, mirante pri ties parolo, kian li ĝis nun ne aŭdis de li. ”Certe, ĉe Dio!” li diris. ”Li ja estas malprudenta; sed lia filino Elke, ŝi povas kalkuli!”

La patro akre rigardis lin. ”Ahoj!” li kriis. ”Kion vi scias pri Elke Volkerts?”

”Nenion, patro, la instruisto nur rakontis pri ŝi.”

La patro ne respondis; li nur ŝovis sian maĉtabakon malantaŭ la alian dentvicon.

”Kaj ĉu vi opinias,” li poste diris, ”ke ankaŭ vi tie povos kalkuli?”

”O jes, patro, kial ne?” respondis la filo, kaj seriozan tremon montris lia buŝo.

La patro kapneis. – ”Sed pro mi serĉu vian feliĉon!”

”Dankon, patro!” diris Haŭlke kaj supreniris al sia subtegmenta dormĉambro. Tie li sidis sur la litrando kaj meditis, kial la patro pro Elke Volkerts tiel surprizite alkriis lin. Li ja konas ŝin, la gracian, dekokjaran knabinon kun la bruneta, mallarĝa vizaĝo kaj la malhelaj brovoj, kunkreskintaj super la obstinaj okuloj, kaj la mallarĝa nazo; sed apenaŭ unu vorton li parolis kun ŝi. Nu, li pensis, kiam mi iros al la maljuna Tede Volkerts, mi pli precize rigardos ŝin. Kaj tuj mi ekiros, por ke neniu forprenu al mi la okupon; ja apenaŭ estas vespero. Surmetinte sian dimanĉan jakon kaj siajn novajn botojn, li foriris bonespera.

La longa domo de la digografo estis rimarkebla jam de malproksime pro la alta teraltaĵo (teraltaĵo, amasigita por ŝirmo kontraŭ inundoj, sur kiu oni konstruas domojn aŭ tutajn vilaĝojn) kaj precipe pro la plej alta arbo en la vilaĝo, grandega frakseno. La avo de la nuna, la unua digografo en la familio, plantis tian en sia junaĝo oriente de la dompordo. Sed du arboj velkis kaj pro tio li en sia edziĝa mateno plantis trian arbon. Tiu ankoraŭ nun, kun sia ĉiam pliampleksiĝanta krono, en la vento konstante murmuretis kvazaŭ rakontante pri tempoj pasintaj.

Kiam post mallonga tempo la altkreska Hauke supreniris la teraltaĵon, kulturita ĉe la flankoj per rapoj kaj brasiko, li vidis supre la filinon de la familiestro, staranta apud la malalta dompordo. Unu ŝia brako pendis malstreĉite; la alian ŝi ŝajnis etendis al unu de la du feraj ringoj, troviĝantaj mal antaŭ ŝi ambaŭflanke de la pordo. Kiam venas rajdanto, li povas ĉe ili alligi sian ĉevalon. La okuloj de la knabino vagis maren, kie dum tiu silenta vespero ĵus malleviĝis la suno per sia lasta brilo orumante la brunetvizaĝan knabinon.

Hauke iom malpli rapide supreniris la teraltaĵon, pensante: tia ŝi ne faras malbonan impreson! Nun li estis supre: ”Bonan vesperon!” li diris alirante. ”Kion vi rigardas per viaj grandaj okuloj, fraŭlino Elke?”

”Mi rigardas tion, kio okazas ĉi tie ĉiuvespere, sed kio ne ĉiam estas videbla.” Ŝi lasis la ringon el sia mano, tiel ke ĝi sonante batis la muron. ”Kion vi deziras, Hauke Haien?” ŝi demandis.

”Ion al vi espereble ne malagrablan,” li respondis. ”Via patro maldungis sian subserviston; pro tio mi deziras ricevi ties oficon.”

Ŝi rigardis lin. ”Vi estas ankoraŭ iom malforta, Hauke; sed ni pli urge bezonas du akrevidajn okulojn ol du fortajn brakojn!”

Dum tio ŝi serioze rigardis lin; sed Hauke eltenis la rigardon.

”Do Hauke, venu!” ŝi daŭrigis. ”La mastro estas en la ĉambro, ni eniru!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.