La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XVIII.

Kiel forigi militon
kaj konstrui pacon,
pri Arĥimedo kaj
liaj cirkloj…

Ondoj batis kontraŭ rokoj. Fiŝhordoj fuĝis inter ŝtonoj.

Aŭdiĝis mevoj. Sinjorino Majda kaj Adela ludis volanon.

Profesoro kaj Georgo ludis ŝakon, Georgo havis avanta ĝon de unu peono. Duŝan kaj Tanja medite rigardis sablen.

Bloveto de vento, nenio alia.

La sinjorino kaj Adela ĉesis ĝui sian ludon ”Prefere ni iru naĝi…” proponis la sinjorino. Sekvis ĉiuj krom la profesoro kaj Georgo. Ili faris siajn lastajn manovrojn de la reĝa ludo.

Dum la pripenso, kion fari kun la postrestita fortreso, Georgo pripense demandis transtable:

”Kion vi opinias, sinjoro profesoro, kiom longe oni povos ankoraŭ tiel en trankvilo ludi ŝakon kaj trakti filozofiajn demandojn?”

”Vi volas demandi, kiam sekvos nova milito, ĉu?” preskaŭ negliĝe, kvazaŭ temus pri ŝaka strategio, postdemandis profesoro Andreo.

”Jes, pri milito temas…”

”Ja ĝi dum la tuta tempo konstante okazas, mia amiko!” respondis la profesoro, observante dume ŝakfigurojn per kvieto, kvazaŭ la surtabula konstelacio estus la sola vera problemo en la kosmo.

”Vi verŝajne pensas pri lokaj militoj kaj interbataloj, kiujn oni povas trovi ĉie en la mondo, ĉu?”

”Mi ne ekskludas ankaŭ tion, sed ne pri tio mi pensis.”

”Pri kio do, sinjoro profesoro?”

Poste ili ambaŭ dum certa tempo silentis, kvazaŭ ili interesi ĝus pri la ebleco de ŝakmato.

”La ĉefa kaŭzo de militoj estas la malbona scio pri geometrio!” subite diris la profesoro. Georgo levis kapon kaj konsterni ĝis:

”Koncerne geometrion, mi legis en mia lernolibro pri filozofio, ke sur la frontono de la akademio de Platono estis surskribo, laŭ kiu ne eniru tiuj, kiuj ne regas bone geometrion, sed kia ligo kun la milito…”

”Jen, vidu, jam Platono sciis…” ridmiene kaj iel mistere diris profesoro Andreo.

”Tamen…”

”Estas ĉefe du geometriaj temoj, kiuj koncernas militon: kompreno de la cirklo kaj kompreno de proporcio kaj simetrio…” ne ĉesis esti enigma la profesoro.

”Ĉu estas tiel malfacile kompreni la cirklon?” pridubis Georgo.

”Ne nur preskaŭ ĉiuj ŝtatestroj, iliaj generaloj kaj ministroj, ankaŭ la plimulto da entreprenistoj, kvankam unuavide nekredeble, sed eĉ homoj de kulturo kaj scienco, religio, filozofio kaj diversaj mondperceptaj doktrinoj, evidente manifestas tiun ĉi nekomprenon.”

”Ĉu vi bonvolas pli klare ekspliki?”

”Tre volonte. Ili ĉiuj, do ne nur la homoj gvidaj kaj decidaj, ankaŭ homoj simplaj, eĉ plej simplaj kaj senfunkciaj, eĉ senkulpaj simpluloj kaj infanoj, ili ĉiuj montras la saman miskomprenon de tio, kio estas la esenco de la cirklo, de ĉiu el ili.

Ili kredas, ke pli granda cirklo estas pli perfekta ol malpli granda… Cetere, ĉu vi iam legis tre amuzan kaj instruan libron de ĉeĥa satiristo Ĉapek: Apokrifoj? Ne? Vidu, tie vi povas legi rakonton pri la mortigo de Arĥimedo. Arĥimedo, kiun vi certe konas el fiziko, ja li malkovris suprenforton en fluaĵoj, estis matematikisto, filozofo kaj konstruisto de militistaj instrumentoj kaj aranĝoj por protekto de sia urbo Sirakuzo, kiu tiam apartenis al greka kolonio. Kiam Romianoj spite al forta defendo, ebligita ĝuste helpe de la elpensaĵoj de Arĥimedo, finfine tamen konkeris la urbon, romia oficiro eniris laborejon de Arĥimedo kaj provis lin persvadi, disponigi sian servon al Romianoj kaj tiel savi sian vivon. Olda sciencisto komencis pridemandi la oficiron, kian celon postsekvas la romia militistaro. Romiano simplanime klarigis, ke temas pri konstanta plilarĝigo de la imperio. Tiam Arĥimedo respondis, ke li mem estas fakulo pri la cirkloj – kaj kiel tia li povas garantii, ke eĉ la plej granda cirklo ne estas pli perfekta ol la plej malgranda kiu eblas. Ĉar la romia oficiro ne havis en sia maniko pli bonajn argumentojn por kontraŭstari filozofon kaj konstruiston, li solvis la problemon laŭ sia maniero, uzante sian glavon, per kiu li mortigis la fizikiston. Kiam ni en nia tempo legas tiun brile spritan elpensaĵon de Ĉapek, ni gaje ridas pri la stulteco de la romia oficiro. Sed, en praktika vivo, preskaŭ ni ĉiuj pensas kaj agas ĝuste laŭ la sama mislogiko, supozante, ke la perfekteco de la cirklo kreskas per ĝia diametro.

Ŝtatestroj strebas, ke iliaj ŝtatoj kresku kaj ĉia malkresko de ĝia surfaco por ili estus la plej fatala katastrofo; entreprenistoj klopodas pligrandigi siajn entreprenojn kaj fari el ili verajn imperiojn. Same procedas religioj, same lingvoj, kulturoj, same ĉiu homa entreprenado kaj agado. Nur kiam ni legas satiron de Ĉapek, ni priridas la romian oficiron; sed kiam ni legas nian taggazeton, ni postsekvas la logikon de tiu sama oficiro. Ankaŭ ni deziras kreskon de niaj cirkloj, de niaj ĉiaspecaj imperioj. Kaj ĉar unu cirklo povas kreski ĉiam nur koste de la alia, la milito estas neevitebla. Tial ni havas militojn interŝtatajn, ekonomiajn, religiajn, lingvajn, kulturajn, interpersonajn, ĉiaspecajn…”

”Jes, mi komprenas, sed ĉu tendenco kreski ne estas unu el la plej naturaj kaj sanaj tendencoj de ĉio, kio vivas?” ne povis komplete konsenti Georgo.

”Tiupunkte vi tute pravas, juna amiko!” konfirmis la profesoro.

Sed oni povas kreski tiel, ke oni prenas spacon de la alia, kiu havas la saman tendencon – aŭ oni kreskas en alian dimension, en kiu oni ne atakas spacon de la alia. La unua maniero kaŭzas konflikton kaj militon, dum la dua pliriĉigas la mondon kaj invitas al kunekzisto kaj kunagado.”

”Mi ne vidas, kien oni povus kreski por ne preni la spacon de la alia, kiel vi diras…”

”Vidu, konfliktoj kaj militoj okazas en du dimensioj, do en ebeno, horizontale. Simple: se vi volas plilarĝigi vian domon por akiri novajn kvadratmetrojn, vi devas post certa tempo konstrui sur la tereno de via najbaro. Tio estas horizontale, en du dimensioj. Sed se vi masonas vertikale, vi ne tuŝas la terenon de via najbaro. Vi kreskas en la tria dimensio, kiu ĝenerale ne havas plu ekskluzivecon de la dua, de la surfaca, de la horizontala. Kaj tio ankoraŭ ne estas la fino. Ankaŭ la tria, la vertikala dimensio ne estas tute senproblema koncerne aliajn.

Sed oni povas paroli ankaŭ ankaŭ la kvara, la tempa dimensio, metafore ankaŭ pri la kvina, la spirita, kiu estas senfina kaj kiu absolute ne tuŝas aliajn. Vi povas kreski vertikale multe pli ol horizontale. Sed spirite vi povas kreski senfine. Tial la homoj, kiuj pensas kaj agas vertikale, estas pli pacaj ol tiuj, kiuj pensas kaj agas nur horizontale. Sed perfekte pacaj ests nur homoj spiritaj, ja ili kreskas kaj konstruas en la kvina, absolute nedanĝera kaj malimperia dimensio.”

”Ĉu ni povus tion ilustri sur konkreta ekzemplo?” demandis Georgo, jam tute forgesante pri siaj ŝakfiguroj.

”Bone, ni prenu unue la ŝtaton, kies militadon oni plej bone konas. Kiel dirite, la pliparto de ŝtatestroj similas al la romia oficiro de Ĉapek kaj provas pligrandigi la surfacon de sia ŝtato, eĉ je prezo de ĝenerala mizero por la civitanoj. Sed oni povus pligrandigi la ŝtaton ankaŭ ’vertikale’, tion mi ne opinias laŭvorte, per konstruado de pluretaĝaj domoj kaj aliaj konstruaĵoj. La vertikala dimensio de la ŝtato estas ĝia raciigo, ĝia administra, teknika, scienca, eduka kaj ĉiaspeca progreso kaj pli efika uzo de la donita surfaco. Se la ŝtato tiamaniere ’kreskas’, tio ĝenerale ne damaĝas la najbarajn ŝtatojn kaj tiel ne provokas konflikton kaj militon. Sed se pinte de la ŝtato troviĝus ne nur Arĥimedo, kiu jam pensas tridimensie kaj ne nur dudimensie, kiel lia romia murdinto, se tie sidus vera filozofo, kiel proponis Platono en sia verko Respubliko, li invitus kaj akompanus siajn civitanojn al kvindimensia kresko, kresko en la spirito. Tia ŝtato eble ne apartenus al la teknike kaj ekonomie elstaraj, sed ĝiaj civitanoj vivus saĝan kaj feliĉan vivon. Tia ŝtato ne nur ne danĝerigus aliajn najbarajn ŝtatojn, ĝi elradius pacon kaj provokus pacan konduton ankaŭ ĉe la aliaj. Sed niaj modernaj ŝtatoj estas simple tro grandaj kaj kompleksaj por povi kreski en la kvina, spirita dimensio.

Eĉ en tri dimensioj, kiuj faras volumenon kaj simbolas ankaŭ kvaliton kaj efikecon ili apenaŭ povas kreski. Kaj tiel ni jam tuŝis la duan problemon geometrian: proporcion kaj simetrion…”

”Bone, mi iel povas sekvi. Sed kio pri proporcio kaj simetrio, kian rilaton tiuj ĉi geometriaj nocioj havas kun militado?” ne ĉesis konsterniĝi Georgo.

”Vi verŝajne ne kontestus, se mi konstatus, ke la muso estas, kondiĉe ke ni ne trovu ĝin en nia nutraĵdeponejo, tre simpatia, tre ĉarma besteto, ĉu?”

”Nu, jes, knabinoj havas pri ĝi apartan opinion, sed ĉiuokaze ĝi bone funkcias kiel metaforo por simpatia partnero…” respondis Georgo, surprizita pri la muso ene de la problemo.

”Ĉu vi povas en via fantazio pligrandigi la saman ĉarman muson ĝis la dimensio de, ni diru, porko aŭ granda hundo?

Ĉu vi vidas tiel grandan muson antaŭ vi? Ĉu vi vidas ĝin same ĉarma kaj simpatia?”

”Verdire mi preferus vidi danĝeran leonon ol samgrandan, kvankam ne tiel danĝeran musegon!” diris ridetante Georgo.

”Tre bone. Sed nun bonvolu pripensi, kial? Vi tiel grandan muson ne timus pli ol samgrandan leonon, kaj tamen vi sentus antaŭ ĝi abomenon. Kial do?”

”Mi ne scias verdire, sed iel tiu nova dimensio ne konvenas por ĝia formo kaj naturo…” iom post iom elbuŝigis Georgo.

”Ĝuste tiel estas. La misproporcio estas, kiu vin abomenigas kaj timigas. Kaj prave. Fenomenoj sen ĝusta proporcio estas danĝeraj por sia medio. Ili provokas timon – kaj timo provokas agreson kaj fine atakon. Vi havas militon pro manko de ĝusta proporcio! Ĉu ne estas preskaŭ ĉiuj fenomenoj de nia moderna socio ekster la natura proporcio? Rigardu modernajn urbojn, rigardu niajn teknikajn istalaĵojn… Ĉu ne estas jam simpla aŭtomobilo per sia nekontrolebla rapideco io evidente eksterproporcia kompare al la homa naturo kaj bezono?

Ni vivas en misproporcia mondo, tial ni tendencas al angoro kaj agreso, al konstanta konfliktado kaj militado sub diversaj formoj. Eĉ la ŝtatoj mem havas eksterproporciajn dimensiojn. Vere bonaj ŝtatoj en nia mondo estas nur tiuj, kiuj el la antikva aŭ mezepoka tempoj konservis sian miniaturan grandecon: urbo kaj iom da ĉirkaŭaĵo. San Marino ne hazarde estas unu el la plej sukcesaj ŝtatoj de la monda historio: preskaŭ du jarmilojn sendependa, neniam havinta revolucion aŭ intercivitanan militon, sukcesinta eĉ kontraŭ grandaj imperioj, kiuj ĝin volis konkeri. Kaj ĝia grando estas monteto, ĝia popolo 50.000 da civitanoj – probable spiritaj idoj de Arĥimedo…”

”Ni devas diri vorton do ankaŭ pri simetrio,” proponis Georgo.

”Vi rememoras, kia figuro ornamas la fasadon de la tribunala palaco, ĉu, Georgo?”

”Estas Iustitia, diino de la justeco. En unu mano ŝi tenas glavon, en la alia pesilon kun du teleroj…” bone orientiĝis Georgo.

”Vidu, unue vi havas simetrion inter la pesilo, kiu simbolas justan pritrakton de la afero, kaj glavo, kiu simbolas efektivigan povon, sen kiu la justeco restus ridinda konsilo. Se la glavo estus pli forta ol la pesilo, tio signifus, ke la justeco kaj perforta povo, kiu garantias kaj efektivigas la funkciadon de la justeco, ne troviĝus en simetria ekvilibro, ke perforto estus pli forta ol pripenso kaj prijuĝo. Tiel funkcias tiranioj. Se, kontraŭe, la pesilo estus malsimetrie pli peza kaj forta ol la glavo, ni havus eble tre bonajn verdiktojn, tamen senefikajn, ja kanajloj moke fajfus kaj gaje ridus pri ili, se la glavo ne estus sufiĉe forta por efektivigi tion. Tiel funkcias dekadentaj demokratioj, kiuj tendencas al anarkioj. Verŝajne ni nun troviĝas en tia stato. Dum regis la simetrio, viktimoj de la krima ago post la proceso ridis kaj krimuloj ploris. Nun estas inverse: la viktimoj ploras kaj la krimuloj bone ridas. Tion oni povas uzi kiel metaforon por ĉiuj interhomaj, sociaj kaj ŝtataj aferoj. Ĉio ĉi povas bone funkcii nur, se estas simetrio.

Prenu usonanon, kiu scias nur sian anglan lingvon, tamen gigantan – kaj islandanon kun sia lingvo, parolata de 300.000 homoj. Se ili devas interparoli, ili ne troviĝas en simetria pozicio. islandano devas aldone pagi, por ke la konversacio prosperu, li devas lerni la anglan, dum usonano neniam devas lerni la islandan. Tio povas dum certa tempo iel funkcii, sed la situacio mem pro sia nesimetrio provokas frustron, malkontenton, fine agreson, foje eĉ militon. Ni havas lingvajn militojn kaj ekstermojn!”

”Sed kion fari rilate tion? Klare, ke pli malgranda devas sin adapti al la pli granda…” saĝumis Georgo.

”Jes, tiel rezonas la idoj de la romia oficiro, se vi rememoras la satiron pri Arĥimedo ĉe Ĉapek. Sed ekzistas ankaŭ alia modelo. Vi povas enkonduki neŭtralan facile lerneblan lingvon, kiun lernu ili ambaŭ, Usonano samtiel kiel Islandano.

Tiu investo ne kostas al ili multe, sed ili havas profiton gigantan.

Ili subite troviĝas en simetria komunika situacio. Neniu el ili plu sentas frustron kaj malkontenton, kontraŭe, ĉiu havas bonan senton, ke ili samgrade investis al la komuna interparolo.

Tio estas la saĝo de d-ro Zamenhof, kiu en la jaro 1887 lanĉis la de li inicitan ’internacian lingvon’, Esperanton.

Oni povas interkompreniĝi mondskale ankaŭ sen Esperanto, ekzemple en angla aŭ ĉina aŭ rusa. Sed oni ne povas tion fari – sen tiu genia solvo – simetrie. Kaj simetrio, ankaŭ komunika simetrio, estas unu el la kondiĉoj por la daŭra paco!”

”Ĉu oni povas iel unuigi ambaŭ geometriajn ideojn en unu sistemo?” Georgo kolektis lastajn unuojn de sia spirita forto.

”Nu, jes, ni prenu simple la homan estaĵon mem. Laŭ nia geometria instruo la homo ne tro kresku horizontale, tio estas, akirante pli kaj pli da ekskluziva spaco sur la fizika nivelo.

Li diversteme kresku vertikalen kaj fine ankaŭ en la kvina, spirita dimensio. Tio konkrete signifas, ke ĉiu homo estu laŭ sia naskiĝo membro de sia familio kaj de sia vilaĝo aŭ urba kvartalo. Kiel familiano kaj vilaĝano aŭ urbkvartalano li parolas sian gepatran dialekton. Sed li apartenas ankaŭ al sia popolo kun propra literatura komuna lingvo, do li estas ankaŭ italo, polo, anglo, franco, greko ktp. Tiun pli larĝan apartenon li esprimas en sia nacia literatura lingvo, en kiu li partoprenas ankaŭ grandskalan kulturon kaj literaturon. Sed ĉiu homo estu ankaŭ mondcivitano. Sed tio oni ne povas komplete esti sen adekvata lingva esprimilo. Por vere komplete esti mondcivitano aŭ kosmopolito oni bezonas tutmondan lingvon – kaj ni jam pli ol cent jarojn havas ĝin, la internacian lingvon Esperanton. Tio faras vertikalan strukturon kaj kreskon de ĉiu homo. Tiaj homoj ne havas plu motivon malŝati apartenantojn de aliaj medioj kaj nacioj, ja li kun ĉiuj parencas sur la nivelo kosmopolita kaj tion esprimas per lingvo internacia. Tia homo povas serioze pensi kaj agi por la paco.

Aliaj povas nur ripeti plaĉajn sloganojn kaj en praktiko tamen agi laŭ la maniero de la romia oficiro mortiginta Arĥimedon…”

Ili ne plu estis solaj. Ĉirkaŭ ili kolektiĝis ĉiuj aliaj adeptoj de la filozofia seminario ĉemara.

”Ne estas gaja tasko informi vin, ke ni havas lastan komunan vesperon kaj ke morgaŭ ni forveturos frumatene por eviti tro varman atmosferon en aŭtomobilo!” klarigis sinjorino Majda.

”Ĉio havas sian finon sub la suno, kiel diris unu el la unuaj filozofoj en la homa historio, la saĝa Salomono…” preskaŭ rezigne konstatis profesoro Andreo.

Post kvarona horo brulis antaŭ iliaj tendoj la adiaŭvespera fajro. Apenaŭ videblaj fajretoj brulis ankaŭ en iliaj junaj okuloj…

FINO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.