La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
FILOZOFII SUBTENDEAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Morgaŭ ni leviĝos nur je la naŭa!” reglamentis profesoro Andreo.
”Kial?” demandis la ordemo de lia edzino.
”Ĉar ni pliparte laboros dumnokte,” li respondis, sen per tio ion ajn pli precize klarigi.
Ili vere dormetis ĝis la naŭa. Verdire ili trovis la okazon bona, iomete ili povis ĝui pli longan restadon sur siaj matracoj.
Ĉu oni sur tiuj ĉi junaj, ne jam plene proporcie elkreskintaj korpopartoj povus legi, ke ili ludas la pilkon de filozofia dialektiko; ke ili en belaj ludmanovroj, lerta ludruzado kaj en honesta sporta konduto provas ĵeti la pilkon en golejon de la vero?
Tute ne. La suno sur tiu ĉi haŭto same intense provokis estiĝon de bruna pigmento kiel sur la haŭto de ajna persono surstrande. Ilia specifa pezo kreis en la akvo la saman suprenpuŝon, kiel se temus pri naĝanto, kies intereso koncentriĝas al la rezulto de sporta vetkuro. Se temis pri ia diferenco, oni povus diri, ke en tiuj ĉi scivolaj okuloj ekbriletis je kelkaj luksoj pli da brilo. Kiam la homo serĉas ion tian, kio ne estas vendata en memservaj vendejoj, en li troviĝas io reĝeca…
Posttagmeze ili forveturis en la urbon. Praaĝa faŭno de antaŭ milionoj da jaroj brulis en ĉiuj kvar cilindroj de ilia aŭtomobila motoro kaj puŝis ilin per permesitaj 40 km pohore kontraŭ la urbocentron. Se tiu nafto estis postrestaĵo de iamaj fiŝoj, kiom da enmara eleganto oni forbrulas je 100 km?
Se de surteraj bestoj: kiom da amindaj muzeletoj, kiom da petolaj oreletoj kaj kornetoj, kiom da postĉasa forto kaj ruzo, kiom da kopulacia ardo kaj superviva lerto estas enverŝitaj ĉe la benzinstacio, antaŭ ol la rado montranta konsumgaŭĝon trifoje turniĝas…?
Ili haltis antaŭ konstruaĵo de nekutima formo. Ĝi povus esti cirka tendo, sed temis pri kupolo tro sfera. Povus temi pri artkovejo de io ajn…
Super la enirejo estis ĉizite per belaj klasikstilaj literoj:
PLANETARIUM. Ili elaŭtiĝis, la profesoro parkis sian veturilon sub tre aĝa platano, por havi ĝin enombre. Tra pendolpordo ili venis en aŭlon, kie ili unue vidis kasbudon, kiel en kinejo. Sur la vandoj pendis bildoj de renomaj viroj el pasintaj tempoj, kiuj rigardis tra siaj tuboj aŭ baraktis per siaj geometriaj instrumentoj, cirkeloj kaj trianguloj. Apude fascinaj kolorfotoj pri aliaj planedoj kaj malproksimaj sunsistemoj.
Andreo por ĉiuj aĉetis enirbiletojn. Deĵoristo kondukis ilin en etan amfiteatron, kiu memorigis pri cirko. Nur, meze de ĝi ne troviĝis stangoj kun trapezo kaj aliaj gimnastikaj iloj, sed iaspeca eksmoda kanono sur forta lafusto, sur sia tuta korpo ekipita per diversdimensiaj vitraj okuloj. Ili sidiĝis sur benkoj.
Lumoj iom post iom estingiĝis. La kupolo, kovrita per blanka tolo, fariĝis pli kaj pli malhela, ĝis ĝi plene malaperis. Tiam ili aŭdis mallaŭtan muzikon per harpo. Ili troviĝis en plena mallumo. Subite supre, kie antaŭe vidiĝis tolo, ekbrilis unuopaj steloj. Pli kaj pli da ili. Kvieta baritona voĉo komencis rakonti pri fenomenoj, kiuj montriĝis sur tiu ĉi eta, sed tre konvinka artefarita firmamento. Dum la eksplikado, lumsageto montris jen tiun, jen alian parton de la stelplena firmamento.
Distancoj ne estis en kilometroj. Ĉi tie ili ne estas kategorio.
Ĉi tie oni devas kalkuli per lumjaroj. Terano preskaŭ ne povas imagi, ke lumo por sia vojo eĉ bezonas tempon. Tamen jam la suna lumo vojaĝas ĝis ni iomete pli ol ok minutojn. Ĝis la unua plej proksima stelo kiel nia suno la lumo bezonas bicikladon de unu plena jaro! Sed tio estas ankorač nia hejma korto. La diametro de la Lakta Vojo (en kelkaj lingvoj ankaŭ Romia strato), do de iom pli granda stela ’vilaĝo’, en kiu nestas ankaŭ nia sunsistemo kaj ene de ĝi nia planedo Tero, povas esti travojaĝita en proksimume 100.000 jaroj! Da tiaj galaksioj, eĉ multe pli grandaj ol nia Lakta Vojo, troviĝas laŭ ĝisnunaj prijuĝoj pli ol miliardo…
Niaj senintencaj astronomoj perdis spiron. En tiuj dimensioj eĉ la plej rapida raketo, akcelita per kemia karburaĵo, estas helika piedirado. La planedo Tero en tiuj spacegoj estas malpli ol pulvero, kiun la kosma flegistino forgesis balai… Ili ne plu aŭdis la muzikon. Eĉ la eksplikadon ne. Ili ekhavis impreson, ke ne ekzistas plu io ’supre’ kaj alio ’malsupre’, ke troviĝas nur plu abismegoj, en kiuj oni dronas kaj ĝisfine perdi ĝas, se ekzistas io por perdiĝi…
Ekster la planetario ili sentis svarmon en siaj okuloj kaj apenaŭ ion povis vidi. Ili ŝancele paŝetis, kvazaŭ ili estus beboj, kiuj ne jam lernis paŝi. Apud la planetario troviĝis eta zoologia ĝardeno por reptilioj. Inter serpentoj kaj kameleonoj ili aranĝis siajn impresojn. Duŝan demandis al sia profesoro:
”Ĉu la universo de ĉiam estas tia?” – Andreo sin turnis de la baseno kun du krokodiloj:
”Same, kiel la fiksaj steloj efektive ne estas fiksaj, sed ili fakte ege rapide moviĝas – nia suno ekzemple preskaŭ dudek kilometrojn po sekunde en la direkto de la stelsistemo Herkulo – tiel ankaŭ la universo kiel tuto ne de ĉiam estas tia, kia ĝi nun estas, kvankam por niaj okuloj ĝi ŝajnas fiksa.”
”Tio signifas, ke ankaŭ la universo evoluas, ĉu?” diris Tanja.
”Tiel ŝajnas. Laŭ la teorio de Lametrie, kiu nuntempe ĝuas ĝeneralan akcepton, la universo, kian ni konas, estiĝis antaŭ 10-15 miliardoj da jaroj. Tiam iaspeca ’praatomo’, en kiu laŭ tiu ĉi teorio estis komprimita la tuta nuna maso de la universo, eksplodis – kaj post tio ekestis sistemo de elementoj, esti- ĝis la nuna formo de materio, estiĝis stela kaj interstela materio kaj stelarsistemoj, kiuj ĉiam pli rapide distanciĝas de tiu supozata eksplodcentro.”
”Bone…” intervenis Adela, ”sed tio ja signifas, ke antaŭe estis nenio krom tiu praatomo. Se tiel, do bezoniĝas tiu fama Diofingro, por ke el nenio estiĝu io: unue tiu praatomo kaj post la supoza eksplodo la nuna universo…”
”Ĉio, kion vi diris, sonas sufiĉe racie!” ŝin laŭdis la profesoro.
”Sed mi pli entuziasmiĝas pri la modelo de la eterna universo, kiu jen eksplode ekspansias, jen inverse koncentriĝas kaj tiel senfine kaj ne bezonas komencanton kun dia atributo por ĝin krei, kion vi opinias?” ŝi rondigis siajn lipojn, ru- ĝajn kiel post la konsumo de la edena pomo…
”Bona filozofo evoluas nur tie, kie troviĝas bona kontestanto…” rimarkis sinjorino Majda, kiu ne povis sin disponigi al admiro de iu venena lacerto. La profesoro donacis sian rideton ankaŭ al ŝi. Ekregis certagrada streĉo.
”Ĉu vi nenion diros?” montris zorgemon Duŝan, kiu cetere tute fidis al sia profesoro, se temis pri malfacilaj problemoj.
”La universo disponis por sia evoluo pri dekkvin miliardoj da jaroj, dum vi ne povas pacienci eĉ dum unu sola minuto…” ludis severecon Andreo. ”Sed bone, ni pridiskutu la aferon!” li finfine kapjesis.
”Ĉiuj aferoj, fenomenoj, kiuj ekzistas, estas tiaj, ke vi povas ilin kalkuli, ĉu ne?”
”Klara afero!” konfirmis Adela.
”Speciale, se temas pri tiel simplaj kaj samtipaj mezurunuoj, kiel la tempo de unu jaro, ĉu ne?”
”Jes, ĝuste tiel.”
”Sed, diru, ĉu povus ekzisti la tempo de unu jaro aŭ de kelkaj jaroj, kiun vi ne povus kalkuli, kaj ĝin adiacii al jam konata tempo?”
”Se mi povas kalkuli ajnajn jarojn, do mi povas kalkuli ĉiujn, kiuj povas ekzisti!” konkludis Adela.
”Do, ĉu tiel la tuta tempo jam pasinta iamaniere estas kalkulita tempo?”
”Jes, verdire kalkulita…”
”Sed, se kalkulita, do ankaŭ fina. Tio, kion oni povas kalkuli, ĉiam estas fina, limigita afero, eĉ se la kalkulo estas neimageble granda, ĉu?”
”Ĉu vi volas diri, ke senfino tiel tute ne ekzistas?” la knabino komencis kompreni.
”Ĝi ekzistas kiel nocio, kiu por neniu konkreta fenomeno estas aplikebla. Ĉio, kio konkrete ekzistas, estas kalkulebla kaj kalkulita. Tio, kion oni ne povas kalkuli, se temas pri nia materia mondo, tio simple ne ekzistas. La jarojn oni povas kalkuli, do ili ekzistas. Sed da ili ne estas senfino, sed iu fina nombro. Se ekzistus senfino da jaroj, do apud tiuj jaroj, kiujn oni povas kalkuli, devus ekzisti alispecaj, kiujn oni ne povus kalkuli…”
”Sed kio pri la senfina serio de negativaj nombroj, tio tamen ekzistas, ĉu?” Adela provis trovi sian lastan ŝancon de eskapo.
”En tiun kaptilon falis eĉ la fama profesoro Bertrand Russel.
Sed tio ne ŝanĝas la aferon. Ankaŭ la senfina serio de negativaj nombroj estas nur abstrakta nocio. Kaj, ĉefe, ĝi ne signifas senfinon, sed nur malfermon de la serio, ke oni ĝin povas kontinui. Sed kvankam vi povas ĝin laŭplaĉe kontinui, ĉiam vi diros iun finan nombron, neniam la senfinon!”
”Do ankaŭ antaŭ ni, en perspektivo, la senfino ne estas ebla, ĉu?”
”En konkreta senco certe ne. Oni povas nur senĉese aldoni finajn nombrojn, sed oni neniam atingas senfinon.”
Estiĝis silento. Ekmankis argumentoj. La logiko de la profesoro estis strikta. La mondo estas en sia daŭro senkontesteble fintempa – kaj se ĝi tiulogike iam havis komencon, ĝi bezonis la Komencanton.
”Sed, bonvolu diri, kiamaniere Dio mem povus esti senfina, se la mondo tia ne povas esti?” enmiksiĝis Georgo.
”Vi surprizas min pozitive pli kaj pli,” Andreo laŭdis siajn disĉiplojn. Poste li respondis al Georgo:
”Se Dio apartenus al la sama serio de finaj aferoj, kiujn ni povas kalkuli, do ankaŭ por Li validus la samo: kiel ekestis Li?
Sed Dio estas alimaniere senfina, kiel estas senfina la abstrakta geometria fenomeno, la rekta linio. Dio ne daŭras per senfina aldonado de finaj temperoj, sed Li samtempe vivas la senfinon, ĉar Li vivas ekster ĉiuj tempoj, ekster ĉiuj dimensioj.
Dio havas nek spacan nek tempan dimensiojn, tio estas Lia eterneco.”
Tiam Tanja ekkriis:
”Do la astronomio senpere pruvas la ekziston de Dio, ĉu?”
”Jes, ĝi pruvadas Lin, sed ĝi ne povas Lin al ni montri, ĝi ne povas Lin al ni finpruvi. Ni jam diris: pruvoj havas nur kondiĉan valoron. Finfine ni devas ankaŭ al la forto de la pruvoj kredi. Ni devas logikon krediti per morala volo kaj kredo.”
”Ĉu vi volas diri, ke la materiismo, kiu instruas, ke la kosmo estas senfina space kaj tempe, estas en konflikto kun la scienco?” insistis ĉe sia pozicio Adela.
”Unue: tia aserto ne apartenas al la kompetento de la scienco, ja oni ĝin ne povas kontroli. Sed ke ĝi kontraŭas la logikon, tion ni jam montris. Pri materiismo ni devos paroli ankaŭ aliokaze. Nun mi diros nur, ke ne temas nur pri la konflikto de la materiismo kun baza logiko. Ĝi troviĝas ankaŭ en konflikto kun elementoj de la fiziko.”
”Kiel do?”
”Enkadre de fiziko vi certe aŭdis anekdotojn pri stranguloj, kiuj provis konstrui ian perpetuum mobile, maŝinon, kiu senfine movus sin mem, sen ekstera energio. Via instruisto klarigis al vi, ke tia maŝino principe ne estas ebla.”
”Tio estas vera.”
”Nu, la materiisma doktrino en sia esenco asertas tamen ĝuste tion, ke tia perpetuum mobile ne nur eblas, ke ĝi jam ekzistas kiel donita fakto.”
”Tion mi ne tuj komprenas…” aŭdiĝis Georgo.
”Se la universo estus de ĉiam, kiel instruas la materiismo, kaj evidente ĝi moviĝas kaj ĉiam moviĝis, do ĝi kiel tuto estas perpetuum mobile, ĉar ĝi ne povas ricevi energion de ie ekstere, ja ĉiuj ’eksteroj’ jam inkluziviĝas en la universo mem.”
”Vi do asertas, ke la materiisto ne lernis la elementlernejan fizikon kaj vere kredas, ke perpetuum mobile ekzistas?” ekkriis Georgo.
”Ne nur tion. Por vera materiisto perpetuum mobile estas la esenca bazo kaj supozo por klarigi la materian mondon.
Frideriko Engels diras, ke moviĝo estas maniero, laŭ kiu la materio ekzistas. Tio estas nur alia lingva redakto de la sama ideo: ke perpetuum mobile ekzistas, ke la tuta universo estas tia maŝino…”
”Sed, sinjoro profesoro,” nun eĉ Duŝan provis advokati favore al materiistoj, ”tiaj homoj kiel Engels ĉiukaze ne estis idiotoj. Kiel vi klarigas al vi la fakton, ke ĝuste li, kiu surprizis siajn samtempulojn per sia profunda scio pri matematiko kaj natursciencaj aferoj, povus aserti ion tiel stultan?”
”Kredu al mi Duŝan,” iel lame diris la profesoro, ”ke tio ankaŭ por mi estas granda enigmo. Kiamaniere la homo, kiu ludis per integraloj, kiu sciis ĉiun novaĵon el la evoluo de fizika kaj aliaj natursciencoj, kiamaniere tiel klara spirito povis kredi je tioma sensencaĵo, kiel memmoviĝo de materio kaj memestiĝo de la vivo…”
”Do klarigo ne troviĝas, ĉu?” ektimis Tanja laŭ sia knabina maniero.
”Mi opinias, ke iaspeca klarigo tamen troviĝas. Ni rigardu tiel: Ekzistas granda fakulo, ni diru, pri mono kaj financaj sistemoj. Oni tiamaniere povus atendi, ke tia homo havos racian rilaton al la mono. Tamen – alia, multe malpli fake lerta homo eble ĝuste prijuĝas, ke la mono ne povas feliĉigi la homon, dum la unua, la fakulo, eble idolos la monon, vidos en ĝi fetiĉon.”
”Sed kio povas al eĉ tiel forta cerbo ombrigi la rigardon, ke li ne trovas racian respondon?” diris Adela.
”La ĉefa eraro de multaj intelektuloj estas, ke ili unue difinas, kia estu la solvo, kiun ili provas ’trovi’ kaj poste ili ĝin nur ŝajne serĉas. Efektive ili el ĉiuj trovitaj elementoj implicas en sian konkludon nur tiujn, kiuj ne kontraŭas ilian anticipan atendon kaj imagon. Bonvolu nur konsideri, kiel la vere superinteligenta kaj instruita amiko de Marx, Frideriko Engels, provis nuligi la duan leĝon pri termodinamiko de Clausius, pri kiu ni hieraŭ diskutis!”
”Ĉu temas pri tio, ke la universo tendencas al ĝenerala ekvilibro kaj malordo, do sekve al temperatura morto?” diris Duŝan.
”Jes, ĝuste pri tio. Tiu ĉi leĝo ĉiukaze ne estas argumento por materiisma imago pri la mondo. Se la mondo iam devos ’estingiĝi’, do ĝi iam devis kun certeco ’ekbruli’. Tion ĝi ne povas fari mem. Mem ĝi povas nur estingiĝi. Do nepras forto, kiu ne estas forto de tiu ĉi mondo. Nepras la Spirito. Kaj tiu Spirito ĝenis la anon de la manĉestra burĝa rajdklubo Frederikon Engels’on. Tial li lanĉis kontraŭ Clausiuson tiun ĉi ridindan riproĉon: ’Tio signifas… , ke la energio devis esti kreita, ke ĝi do estas kreebla, do detruebla. Ad absurdum!’ Por Engels do la bezono de origina krea akto, sekve Diekzisto, estas pruvo por tio, ke la fizikisto Clausius eraris. Se io estas ’ad absurdum’, do certe tia maniero argumenti! Ĉar oni ne volas, ke Dio ekzistu, oni ĉiun teorion, kiu supozas tiun ekziston proklamas absurda… Sed por Engels la supozo de Dia neekzisto kaj eĉ malpermeso de Lia ekzisto estas pli ol nur supozo. Tio por li estas religia dogmo, kiun oni ne rajtas pridubi aŭ kritiki. Kiam Engels rakontas pri aferoj, kiuj ne ligiĝas kun tiu ĉi dogmo, li rakontas tute raciajn aferojn, foje eĉ sciencnivelajn.
Sed kiam li alproksimiĝas al la nocio de Dio, iu kaŝita ordono el lia interno faras en lia cerbo fuŝkontakton, ke li ne plu povas pensi logike.”
Ĉi tie Adela atendis por kapti sian ŝancon ĉe la profesoro:
”Sinjoro profesoro, ĉu ne same blinde procedis ankaŭ religiaj homoj, kiam ili ĉiun novan ekkonon prijuĝis nur el la vidpunkto, ĉu tiu nova scio faligas certan biblian rakonton kaj mondpercepton aŭ ne?”
”Bedaŭrinde,” trankvile diris Andreo, ”bedaŭrinde mi devas vin komplete pravigi. Dum longa tempo vere tiel estis kaj kelkfoje plue estas. Sed aliflanke same veras, ke ĉe kelkaj sufiĉe kompetentaj mensoj – kaj prefere mi diras sufiĉe kredantaj koroj – neniam estis kverelo inter la kredo kaj scienco, senrigarde, kion tiu scienco asertis pri la mondo. Vera scienco, kiel emis ĉiam denove emfazi granda moderna aŭstrabrita filozofo Karl Popper, starigas nur tiajn hipotezojn, kiujn oni povas principe erarecigi, tio estas per eksperimento aŭ simple revizio refuti. Ĉar oni per neniu eksperimento povas refuti la aserton, ke anĝeloj ekzistas, tiu ĉi temo ne povas aparteni al la scienco. Ĝi apartenas al la kredo. Tiel kredo kaj scienco, se scienco ne estas nur maskita negativa kredo, neniam povas kolizii! Se ’la scienca socialismo’ koliziis kun religia kredo, tio nur pruvas, ke ĝi mem estis religio kaj neniel scienco. Sed aliflanke estas vero, kaj tiun ĉi fakton oni neniam sufiĉe bedaŭras, ke tro multaj religianoj tremis antaŭ la sciencaj laboratorioj, timante pri sia ’kredo’, same, kiel la unuaj apostoloj tremis en la tanganta boato kaj la Sinjoro poste riproĉis al ili mankon de la kredo.”
”Do vi asertas, ke inter la scienco kaj religia kredo principe neniam povas ekesti kolizio aŭ malkongruo?” iomete surprizite demandis Georgo.
”Neniam, se ĉiu el ili restas fidela al sia kampo. Se la kredo rakontas pri supernatura, transcenda mondo kaj se la scienco rakontas pri la natura mondo, ne ekzistas kolizia loko.
Estas simile, kiel ĉe radiofoniaj ondoj, kiuj ne povas kolizii kun la ondoj, kaŭzitaj en akvo per ĵetita ŝtono…”
”Sed,” provis sian bonŝancon Adela ankoraŭfoje, ”se la scienco iun tagon tamen sukcesus produkti artefaritan vivestaĵon, eble eĉ inteligentan, ni diru eĉ geniulon?”
Ĉiuj ekrigardis al Andreo. Kion li diros pri tio ĉi? Oni povis trovi en kelka eklezia presaĵo principan polemikon kontraŭ tia ideo. Kion do diros la profesoro? Ĉu li procedos same kiel Engels, nur de la alia flanko? Ĉu li do refutos tian eblecon nur por savi kredon je Dio? Sed la profesoro nur iomete ridis, kvazaŭ la demando ne tuŝus ion tre gravan:
”Kredu al mi aŭ ne, eĉ mi mem foje ludas per la penso, ke la scienco iam faros ankaŭ tion. Kial finfine ne?”
”Diable!” Georgo elĵetis la vorton, kiun oni kutime ne uzas ĉe filozofiaj disputoj, ”ĉu vi ne opinias, ke sub tia supozo la ekzisto de Dio fariĝus superflua?”
”Neniel! Se io, do ĝuste tia sukceso de la scienco vere devus por ĉiam fermi la buŝon de la lasta ateisto, se oni akceptas la elementan logikon!”
”Nun ankaŭ mi ne komprenas vin!” disapontite konfesis Duŝan, kiu cetere alkutimiĝis al la logikaj kaj spiritaj ekzercoj de la profesoro sur lia filozofia cirktrapezo. La profesoro daŭre provoke ridis. Ili marŝetis sub olivarboj preter ĝardenoj per ruĝkolora humo. Fruktoj jam klare montris siajn formojn.
Mankis nur la maturkoloro. Andreo komencis tiel:
”Adela, mi supozas, ke vi plej bone povas al mi respondi, se mi demandas vin pri la sekvo…”
”Do, mi provu…”
”Diru al mi, kiu el du meblistoj havas pli da ebleco fabriki tablon: ĉu tiu, kiu unue desegnas planon, se ne surpapere, do almenaŭ enkape – ĉu tiu, kiu tute hazarde kaj senpripense metas lignotabulojn tien reen kaj krucdirekten, ilin senplane segas kaj kunnajlas, tute spontanee, sen ajna ordo?”
”Certe tiu pli verŝajne ion saĝan produktos, kiu unue faras planon…”
”Vi bone respondis,” diris la profesoro, ”sed nun diru al mi ankoraŭ, se vi havas emon, kiu el ili du estas modelo por la scienco: ĉu tiu kun plano, ĉu tiu komplete spontanea kaj hazardkaosa?”
”Do, certe tiu kun plano…”
”Bone, diru al mi la trian fojon, Adela, ĉu ne ŝajnas al vi, ke ĉio, kion donis al ni la scienco, estiĝis el eksterordinara penado kaj planado de la homa racio? Aŭ ĉu vi eble kredas, ke ĉio rezultas el blinda ludado kaj hazarda eksperimentado sencela?”
”Mi opinias, ke ĉio, kio apartenas al la scienco, estas rezulto de cele orientigita racia agado kaj ne de blinda hazardo.”
”Nu, eĉ se en iu laboratorio io malkovriĝus mem el pura hazardo, tio ja foje okazas, tio tuj perdiĝus kaj forgesiĝus, se la esploristoj tion ne scius tuj registri kaj inkluzivi en la tuton.
Sed nun, Georgo, bonvolu al mi diri: Ĉu vi ne havas impreson, ke por produkti la vivon, eĉ speciale por artifike produkti inteligentan estaĵon, bezoniĝus la kapacito de ĉiuj plej bonaj cerboj sur nia planedo en plena akordo de la funkciado?”
”Tio kompreniĝas mem, sinjoro profesoro!” gaje respondis Georgo.
”Do, se tiel, kiel nun senrezerve vi mem konfirmis, estus iel strange kredi, ke por la kreado de la inteligentaj estaĵoj aŭ eĉ nur de la plej primitivaj vivoformaj estaĵoj en la naturo la plej bona rimedo estus blinda hazardo, dum ĉe artifika produktado la plene ordigita pinta racio, ĉu?”
”Vi do pensas…” diris Georgo konsternita.
”Mi pensas, jes,” ne lasis sin plu ĝeni la profesoro, ”ke la scienco, se io tia vere iam de ĝi estus atingita, tiamaniere elstare demonstrus la nepran bezonon de la menso kaj de la amo. Du elementoj, per kiuj laboras la scienco – kaj per kiuj laboras Dio!”
Estis nokto. Trans la firmamento etendiĝis dense stelplena Lakta Vojo, nia stelara kortego kun diametro de 100.000 lumjaroj. Verdire malgranda ĉirkaŭdomo kompare kun aliaj galaksioj kaj iliaj dimensioj. Tuj super iliaj kapoj brilis la stelaroj Sagitario kaj Skorpio. Oriente brilis Aglo kun sia perlo Altairo. Poste Cigno, Liro kun sia Vego. Okcidente Virgulino, iom poste Arkturo. Sekvis du maŝinoj por transporti la homan fantazion: la Granda ĉaro kaj la Malgranda ĉaro kun Venuso ĉe timono. Ili marŝis en densa grupo, la eta nokta ekspedicio.
”Ĉu ne signifas, iri en nokton nuntempe, kvazaŭ iri en la mezon de Afriko aŭ sur la pinton de Kordiljeroj…?” diris sinjorino Majda.
”Tri aferojn ni forpelis de nia vizaĝo: la morton, la solecon kaj la nokton,” konfirmis sian edzinon Andreo.
”Sed kial?” demandis Tanja.
”Pro tro forta eldirivo,” kurte respondis la profesoro.
”Pro kies eldirivo?” ne komprenis la aludon Duŝan.
”La morto diras, kio ni estas; la soleco diras, kiaj ni estas; kaj la nokto diras, kie ni troviĝas kaj kien ni iras.” La profesoro evidente decidis paroli enigme.
”Sed kiel povas la nokto ion diri?” Tanja ne ĉesis insisti. La profesoro haltis. Ĉiuj haltis kun li. Ili atendis, ke li finfine revelacios al ili la sencon de la nokta ekspedicio. Li diris:
”Vidu, ĉu vi havas ideon, kial en slavaj lingvoj oni ligas la saĝecon kun la blua koloro, nomante la saĝon ’modrost’ – bluaĵo? – Ne divenu, mi tuj diros al vi. Kion vi vidas, se vi rigardas en la profundon de la universo? Ĉu ne la bluan koloron?
Kion vi vidas, se vi rigardas en la profundon de la akvo rivera, laga, mara? Ĉu ne denove la bluan koloron? Homoj, kiuj pli ofte direktas sian rigardon en la profundon, ĉu ĉielan, ĉu akvan, kie ili ne serĉas konkretajn objektojn, sed la profundon mem, kaj tiu profundo ĉiam estas blukolora, fariĝas aliaj kompare kun la homoj, kiuj ĉiam direktas sian rigardon nur al la proksimaj aŭ distancaj, sed ĉiam konkretaj objektoj.
Ili fariĝas saĝaj, ĉar ili donas preferon al la unuavide neutila kaj neinteresa abstrakta blua profundo. Tial niaj prapatroj nomis tiujn homojn ’blukoloraj’, saĝaj. En nia erao nur malmultaj homoj direktas sian rigardon en profundon, ĉu ĉielan, ĉu akvan. Ili postkuras perokule nur plu konkretajn, utilajn, aĉeteblajn kaj vendeblajn objektojn. Tial ili fariĝis amase banalaj, malsaĝaj.”
”Kio estas saĝo?” diris Adela.
”Mi rakontos al vi jenon: En orienta Pruslando, en la tiutempe floranta mirinde bela urbo Königsberg, kiu niaerae sub la administra povo de banalaj homoj kun eĉ pli banala mondpercepto fariĝis triste kaduka Kaliningorod, antaŭ ducent jaroj vivis unu viro de malalta staturo, sed de ege alta spirito.
Pli ol la plimulto de liaj samtempuloj li bone orientiĝis inter la steloj kaj eĉ konceptis tre gravan teorion pri la ekesto de la universo, kian ni konas. Kaj pli ol la plimulto de liaj samtempuloj li bone orientiĝis en la aferoj de homa interno, surbaze de kiuj li konceptis propran etikan instruon, kiu diras:
Agu tiel, ke via konduto povu fariĝi la ĝenerala leĝo por ĉiuj! Tiu ĉi viro tiel bone sciis, pri kio temas, kiam li en la konkluda ĉapitro de sia probable plej grava libro formulis jenon: ’Du aferoj plenigas la koron per ĉiam pli granda konsterno kaj timrespekto, kiam mi pri ili meditas: la stelplena firmamento super mi kaj la morala leĝo interne de mi.’ – Tio tiel impresis liajn samurbanojn, ke ili tiun ĉi penson ĉizelis sur lian tombŝtonon. La nomo de ĉi tiu viro estas Immanuel Kant. Kaj la ĉizelitaj vortoj estas esprimo de la homa saĝo.”
Ĉiuj turnis sian rigardon supren, al la brilantaj skribsignoj, kiujn preskaŭ neniu plu kapablas legi, kvankam ili tiom multe diras. Kiel perdita sin sentas homo sub tiuj gigantaj mondoj.
Sed Adela ne sentis sin ekstreme perdita kaj starigis jenan demandon:
”Ĉu tia morala leĝo verdire donas profiton?”
La aliaj ŝtele interŝanĝis rigardojn, kiel ajn tio en la substelara malhelo estis eble.
”Ĉu tio donas profiton aŭ ne, dependas de tio, Adela, pri kiaspeca profito vi pensas…” tute senembarase respondis la profesoro.
Georgo provis helpi:
”Verŝajne temas pri tio, ĉu la homo, kiu sin tenas je certaj leĝoj en si, havas pli aŭ malpli de la vivo, kompare kun alia, kiu de tiaj ligoj liberiĝis.”
”Tion ĉi vi eminente klarigis,” afablis Andreo, ”ĉu vi bonvolus same bele klarigi, kion signifas la sintagmo ’havi ion de la vivo’?”
Silento.
”Nu, ĉu via entrepreno tiel rapide finiĝis? Iomete antaŭe vi ambaŭ volis esti plene liberaj por la donacoj de la mondo – kaj nun vi ne scias diri, pri kiuj donacoj temas…”
”Bone, mi diru, ke temas pri la ĝuo!” trovis la solvon Adela.
”Ĉu speciala ĝuo aŭ la ĝuo ĝenerale?”
”Tiel ĝenerale, iel ajn…” diris Adela.
”Tian respondon ankaŭ mi povas akcepti,” agnoskis la profesoro.
Sed intervenis sinjorino Majda:
”Ĉu tio ne estas la instruo de olda Epikuro? Ĉu oni de vi atendu apogon de la filozofio pri delico?”
”Tamen mi tion devas, se tio montriĝos vera,” la profesoro ne lasis sin maltrankviligi kaj li kontinuis:
”Do, ni interkonsentu, ke ni atendas de la vivo la ĝuon. Sed ni estu radikalaj. Ni postulu la plej altan ĝuon, kiu tute eblas.
Ĉu bone?”
”Bone!” konfirmis unue nur Adela kaj Georgo. Aliaj simple ne povis kredi je delicemo de la profesoro – aŭ ili atendis novan surprizon en formo de paradokso, pri kiuj la profesoro jam estis konata.
”Ĉu vi povas konfirmi mian tezon, ke ne ĉiuj ĝuoj estas same grandaj – kaj ke, por atingi la pli grandan, oni foje devas rezigni pri iu malpli granda?”
”Mi simple prenus ilin ambaŭ…” ŝercis Georgo.
”En ordo, sed inter la ĝuo de bonbonlekado kaj tiu de la sana dentaro en plena aĝo oni nepre devas elekti, ja ili ekskluzivas sin reciproke.”
”Nu, ĉi tie jes!” agnoskis Georgo.
”Pigrumado certe estas ĝuo. Sed diplomo post la sukcese finita maŝininĝeniera fakultato eble estas eĉ pli granda ĝuo, do oni devas rezigni, ĉu pri la unua, ĉu pri la dua…”
”Jes, same…” jam malpli entuziasme agnoskis Georgo.
”Sekve vi konfirmas, ke tiu, kiu rezignas pri bonbonoj kaj pri pigrumado, efektive pli bone zorgas por siaj ĝuoj ol iu alia, kiu preferas havi tujan ĝuon de dolĉo kaj de pigro, kiuj trovi ĝas senpene ĉemane?”
”Ĉi tie ne temas pri granda saĝo…” montris honeston Adela.
”Bone tiel. Sed nun ni priparolu alian aferon. Kion vi opinias: se oni surmare subite devus forlasi subakviĝantan ŝipon kaj eniri savboaton, kiu el la pasaĝeroj pli suferus kaj kiu malpli?”
”Verŝajne pleje suferus tiu, kiu devus lasi surborde plej grandan trezoron de siaj havaĵoj, dum relative senzorga enirus boaton tiu, kiu krom siaj tolaĵoj kaj personaj necesaĵoj posedus nenion!” solvis la taskon Georgo.
”Precize tiel estas. Sed se mi ankoraŭfoje demandas: Kiu laŭ via opinio, devus pli suferi, kiam subite venus la antaŭmorta malsano, ĉu tiu, kiu dum sia vivo multe sin donis al delicoj, ĉu tiu, kiu dum sia vivo ankaŭ multe penis kaj eĉ suferis?”
”Verŝajne tiu, kiu vivis facilan ĝojplenan vivon, pli turmente renkontus morton ol tiu, kiu dumvive multe suferis,” ankoraŭfoje agnoskis Georgo.
”Bone, nun ni supozu, ke post la morto nenio plu troviĝas.
Sekve nia lasta horo estos decida: ĉu ni povos akcepti nian foriron en trankvilo, ĉu ne? Ĉu ne estas logike, ke pli facile akceptus sian foriron el la vivo tiu, kiu dum sia tuta vivo penis kaj suferis, ja la morto al li portos liberigon de tiuj penoj kaj suferoj, dum malfacile akceptos sian sorton tiu, kiu per sia morto perdos sian ĝuadon, siajn delicojn? Ĉu ne diras la popola saĝo, ke plej bone ridas tiu, kiu la lasta ridas? Ĉu ne validas tio ankaŭ por ploro, ĉu ne estas tiel, ke la lasta ploro estas la plej terura? Ĉu en tiu momento ne transformiĝus por la unua la tuta ŝtonaro en oron – kaj inverse, ĉu la dua ne plu vidus subite en sia ortrezoro nur senutilajn ŝtonojn?”
”Se oni tiel rigardas, efektive vere…” jesis Adela.
”Ĉu ne validas do speciale por tiu, kiu ne kredas je sia postmorta vivo, ke ĝuste li devus plej zorgeme atenti, kia estos lia lasta horo, ke ĝuste li devus severe atenti la moralan leĝon en si, ja laŭ lia senkredo ne ekzistas iu, kiu povus post la morto plifaciligi lian situacion kaj la kvalito de lia lasta horo plene dependos nur de lia tiutempa morala ekvilibro? Ĉu ne estas tiel, ke speciale tia homo agas saĝe, se li eĉ mem pli rezignas pri la vivdelicoj ol homoj religiaj, kiuj tamen kredas je helpo de supre?”
”Mi ne scias vere, sed kio pri religiuloj, ĉu ili vere ne havas la saman problemon?” diris Adela.
”Temas pri tio, ke Dio pardonas pli ol pardonas la naturo.
Dio jam en tiu ĉi mondo regalas nin per ĝuoj kaj eĉ delicoj.
Li efektive ĝuste ordonas al ni ĝui lian mondon, kondiĉe ke ni respektu kelkajn limojn. Li ŝatas, ke ni ĝuu en lia mondo.
Li mem donis dolĉon al la fruktoj, kreskantaj en lia ĝardeno.
Tiu, kiu kredas en Li, ne sentos sin kiel ŝiprompinto, perdanta sian tutan trezoron. La kredanto supozas, ke lia tuta surtera ĝuo lin akompanos transen. Ne en savboaton, sed rekte ĝis la savbordo, ĝis la solida tero, kiu neniam sinkos…”
”Kio do vere donas profiton?” volis resume aŭdi Tanja.
”Por ili ambaŭ, por tiu, kiu ne povas kredi kaj por tiu, kiu tion povas, la plej profitodona solvo estas, serĉi nur la plej altan ĝuon. Ne estu kiel la unua kaj la dua el la tri filoj, kiujn ilia patro, kiel raportas multaj popolaj fabeloj, sendas en la mondon serĉi miraklan trezoraĵon – kaj ili en gastejoj konsumas vojaĝmonon, ricevitan de la patro kaj poste sin vivtenas kiel servistoj en mallibero. Estu kiel la tria sagaca filo, kiu ne lasas sin logi nek de dekstra nek de maldekstra flanko, sed rajdas rekte al sia celo; dumvoje li kompatas pri estaĵoj, ĉu bestaj ĉu homaj, kiuj troviĝas en mizero aŭ malfeliĉo, kaj poste montriĝas, ke tiuj de li pridonacitaj kaj helpitaj estaĵoj helpas lin trovi la trezoraĵon kaj ĝin akiri, kvankam ĝi estas bone gardata de drako kaj aliaj mitaj estaĵoj. Kiam li tiel akiras sian trezoraĵon, li deaĉetas siajn du malsaĝajn fratojn el ilia servuteco. Tiel do. Kaj se iu aldone povas kredi, ke la morto ne forrabos lian trezoron, sed kontraŭe, ĝin bone metos en eternan trezorejon, do li povos dum sia tuta entrepreno gaje fajfi kaj sporade eĉ eniri gastejon kaj regali sin per kruĉo de morale permesita delico…”
”Se tiel, do la religia kredo estas…” komencis la frazon de konsterno Adela.
”… la lernejo de la plej alta ĝuado!” kompletigis ĝin la profesoro.
Sinjorino Majda kaj Duŝan respiris post la aventuro de la epikura filozofio, por kiu surprize pledis la profesoro. Siamaniere rekomencis spiri ankaŭ Adela kaj Georgo.
Intertempe la konstelacio surfirmamente ŝanĝiĝis. Venuso malaperis, sed nordoriente en la stelsistemo de Koĉero aperis brila stelo Kapelo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.