|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FILOZOFII SUBTENDEAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Subakve ni ankoraŭ ne fiŝkaptis!” ekkriis la profesoro, kiam li saltpaŝis el sia aŭto, per kiu li ĵus alveturis el la urbo.
”Jes, ni tion ne faris!” kun iomete da atendo respondiĝis el junaj buŝoj.
”Do, bonvolu veni, ke mi disdonu al vi ekipaĵojn!” kontinuis la profesoro kun memkompreneblo, kvazaŭ li invitus ilin al glaciaĵa porcio.
Al ĉiu li donis paron da plastaj naĝiloj kaj subakvan maskon kun spirtubo. Nur la subakvan fusilon, sen kiu oni subakve, nature, ne povas ion efikan aranĝi, oni ne vidis. Iliaj okuloj demande serĉis.
”Ni ĉasos per kinokamerao…” klarigis Andreo kaj eltiris el sia veturilo strangan plastan kaj travideblan skatolon, en kiu troviĝis la kamerao.
”Ĉiu registros sub la akvo dek metrojn da filmo, poste ni vidos, kiu pli sukcese ĉasis. Mi supozas, ke vi ne kontraŭas lasi ĉe la mara faŭno bonan kaj pacan impreson, ĉu? Ni nur filmos ilian medion, cetere ni ne intervenos en ilian vivon.”
”Do, tia ĉasado…” iomete disreviĝe liberiĝis ĝemo ĉe Duŝan, kiu alkutimiĝis al la ĉasfusilo de sia patro.
”Ni ĉasas la vero, kaj ne la vivon,” klarigis ŝparvorte la profesoro.
La boato jam estis preta, ili eniris, kaj tiel ĝi pleniĝis per iom da akvo, jam iliaj manoj ekagis ĉe remiloj. Kiam ili atingis konvenan marprofundon – per sondilo baraktis la profesoro, nature, sinjorino Majda je la signo de sia edzo ĵetis en akvon etan ankron, kiu pli memorigis je turisma suveniro ol je uzaĵo, kiu firme fiksas boaton sur certa loko.
Estu kiel ajn: la boato balancis surloke laŭ la ritmo de malfortaj ondoj, foje pli forte, kiam unu el la junaj submarĉasistoj sin movis, sed ĝi vere ne fuĝis aliloken. La suveniraspekta ludilo bone funkciis.
Kiel la unua saltis enmaren Georgo. Ĉar temis nur pri la unua provo, li lasis kameraon en la boato. La efekto pli memorigis pri balenĉasado en pasinta jarcento ol pri submara fotosafario. Io haste batis en la akvo, akvo kaj aero ŝprucis tra la spirtubo – kaj la stranga marestaĵo finfine disrevinte tusante regrimpis en la boaton.
Duŝan jam pli bone sukcesis. Li povis trankvile naĝi surface kaj teni kapon iomete subakve. Li taŭge uzis la spirtubon.
Sed ankaŭ li ne kuraĝis sin mergi subakven.
La profesoro vidis, ke li devos mem montri, kiamaniere oni tion faras. Elegante li ekvertikalis per kapo suben kaj jam li malaperis, fariĝante fiŝo inter fiŝoj, algo inter algoj, akvo en akvo. Post duonminuto li denove montriĝis, nun unue kiel spirtubo, elstaranta el akvo.
”Ĉu iu sekvos?”
Neniu havis grandan emon. Tion oni ne povas lerni en duonhoro.
”Bone, ni revenu kaj rigardu, kiel tion faras tiuj, kiuj vere scias!” diris la profesoro kaj demetis siajn naĝilojn.
En la primara muzeo oni montris en aparta salono filmojn pri la vivo en la maro kaj pri maresplorado. Ĉar al la giĉeto alpaŝis sinjorino Majda kaj ne ŝia edzo, ŝi per sia ĉarma rido nuligis ĉiujn 18 paragrafojn de la muzea regularo. Oni estis preta montri filmon aparte por nia grupo, kvankam ĝi ne nombris 30 anojn, kiel devus esti.
Interalie sur la ekrano oni povis vidi barkon kun aŭtentaj skafandristoj, kiuj survojiĝis por esplori la maran fundon. Ili ne ludis per gumaj maskoj kaj spirtuboj, sed survestis pezajn skafandrojn, surdorse ili portis oksigenbombojn. Ili estis per forta ŝnuro ligitaj al la barko.
Same, kiel ili ŝajnis malmoviĝeblaj sur la ferdeko, tiel ili kvazaŭ senpeze glitis sub la akvo, kvazaŭ ili en ĝi estus naskitaj.
Ili plenumis siajn taskojn, preter la vitro de iliaj maskoj sentime naĝis fiŝetoj, kiuj ŝajne ne havis spertojn kun la homa raso. Iliaj skvamoj estis pentritaj per farboj kaj en stilo de ĉiuj pentristaj stiloj kaj epokoj.
”Kion vi opinias?” la profesoro ilin demandis, kiam ili en la muzea parko post la ekskurso lekis ĉiu sian glaciaĵon, ”kiel povas esti, ke ili tiel libere moviĝis subakve, dum ni estis tiaj mallertuloj?”
”Ili estis ŝarĝitaj…” konstatis Duŝan.
”Kaj ili estis ŝnure ligitaj al la boato…” aldonis Tanja.
”Mi vetas, ke nun sekvos la instruo…” – volis spritumi Adela ”Se vi jam atendas instruon: ankaŭ paroli ili ne povis tie subakve, se ili volis, ke la aero ne fuĝu el ilia skafandro kaj ke ili ne sufokiĝu. Cetere tute sen instruo la afero ne funkcios,” li aldonis, kvazaŭ li neglektus la rimarkon de Adela. ”La libero de la skafandristo povas esti metaforo por ĉiuj aliaj formoj de la libero. Tiel, kiel nur la ŝarĝo kaj la sufiĉe firma ligo liveras al la skafandristo subakve veran liberon por lia moviĝado, tiel ni ankaŭ en nia surtera vivo estas liberaj nur tiugrade, kiugrade ni akceptas ŝarĝojn de laboro kaj sufero kaj kiugrade ni estas pretaj akcepti ligon de la leĝoj. La klasika germana poeto Goethe en sia poemo Naturo kaj arto tion formulis tiel:
Tiu, kiu vere ion volas fari, devas koncentriĝi.
Ne estas majstro sen limiĝo kaj mezuro,
Kaj nur la leĝo nin per la liber’ regalas.”
”Tion pri la ŝarĝo de laboro mi iel povus kompreni kaj akcepti.
Sed mi ne komprenas, kial oni devus suferi…” pridubis la instruon de la profesoro Georgo.
”Sufero estas la plej kreiva el ĉiuj formoj de laboro!” iel spartane sin esprimis la profesoro.
”Bone, kion ni prilaboras kaj kion ni perlaboras per tiu nekutima laboro?” postulis pli precizan eksplikon Adela.
”Dum ni laboras super io kutima, ni prilaboras certan materialon, prenitan el la naturo, kiun ni volas adapti por nia bezono. Sed kiam ni suferas, la transformata materialo estas ni mem – kaj la rezulto, la produkto estas pli alta, rafinita formo de nia memo. Tial niaj plej ’produktivaj’ laborejoj verdire estas tiuj, en kiuj la eksteraj cirkonstancoj estas plej limigaj: malsanulejoj, karceroj, koncentrejoj… tie okazas la plej intensa ’produktado’, tie okazas forĝado kaj hardado de homaj animoj!”
”Kio pri la leĝoj?” demandis Duŝan. Ĉu ili ne kontraŭas la esencon de la libero? Ĉu ne estas tiel: ju pli da leĝoj, des malpli da libero?”
”Se vi pensis pri ilia nombro, vi pravas. Maljusto kaj perforta arbitro kutime paralelas kun la abundo kaj nekomprenebleco de la leĝoj. Sed mi ne pensis pri la nombro de la leĝoj kaj iliaj subparagrafoj, sed pri seriozaj kaj ĝenerale validaj bonaj leĝoj, kiuj ordigas nian kunekzistadon. Rigardu: multfoje iu diras, vidante kelkajn mankojn en publikaj servoj, neseriozon ĉe la laboro aŭ nekorektan konduton de multaj homoj, ke ni havas tro da demokratio. Li simple konfuzas demokration kun arbitreco kaj eksterleĝeco, kiu efektive estas aparta formo de tiranio.”
”Ĉu tiranio vere?” ne povis konsenti Georgo.
”Kompreneble. Se vi interkonsentas rendevuon je la oka kaj vi venas je la naŭa, vi devigas la alian atendi unu horon aŭ prokrasti la kunvenon. Tio estas iaspeca tiranio, ĉu ne? Kaj se iu en sia laborejo ne faras sian taskon, tio estas samkiel tiranio super tiuj, kiuj devos anstataŭ la pigrulo fari lian laboron, kaj ne manifestiĝo de ies libero.”
”Do, kio laŭ vi finfine estas vera demokratio?” diris Tanja.
”Demokratio estas tia maniero komune vivi, kie neniu uzas perforton aŭ eldevigon super aliaj, kie neniu provas aranĝi por si ajnan privilegion kaj kie ĉiuj respektas bonan leĝon, validan senescepte por ĉiuj – kaj kie oni registaron kaj ŝtatajn funkciulojn ŝanĝas laŭ maniero sensanga, ĉu per balotoj, ĉu per heredado kiel en monarkioj, ĉu per lotumado kiel ĉe antikvaj Grekoj.”
”Se tiel, ja preskaŭ ĉiuj ŝtatoj estas demokrataj, ja ĉie ekzistas universale validaj leĝoj kaj nur escepte oni ŝanĝas povon per uzo de perforto kaj sangoverŝo,” rimarkigis Georgo.
”Formale eĉ grandaj tiranioj, kiel tiu de Stalin, estis demokratiaj.
Se vi legus lian konstitucion, vi mirus, kial paroli malŝate pri lia sistemo… Sed laŭspirite kaj en praktika ĉiutago nur tre malmultaj ŝtatoj estas vere demokrataj, ja absolute puraj demokratioj jam principe ne povas ekzisti kaj neniu racia homo tion postulas. Absoluta demokratio estus kontraŭdiro, ja ankaŭ demokratio estas ’kratio’, kio greke signifas ’regado’. Se vere ĉiuj partoprenus kaj egale partoprenus en aranĝo de ŝtataj aferoj, la povo, regado, efektive ne ekzistus plu, tiam ni ne havus plu eĉ demokration, ni havus anarkion, kio ĉiam estis teoria idealo por aranĝi komunajn aferojn.
Sed demokratio esence ne forigas diferencon inter la regantoj kaj regatoj, nur rilaton inter ambaŭ grupoj ĝi mildigas.
Ĉar ĝi inkluzivas pli da civitanoj al ŝtataj aferoj kaj ĉar ĝi permesas libere esprimi siajn opinion kaj kritikon, ĉar en ĝi ekzistas konkurenco inter unuopaj politikaj grupoj, nomataj partioj, demokratioj pli bone funkcias, estas pli stabilaj kaj eĉ en grandaj danĝeroj, kiel montris la dua mondmilito, montras sian superpovon kompare al tiranioj.”
”Kial do ne havi tuj anarkion, se nur ĝi radikale forigas tiun diferencon?” demandis Adela.
”Tio estas ege esenca kaj saĝa demando, Adela, gratulon!” entuziasmiĝis la profesoro.
”Anarkio estus certe la plej bona maniero aranĝi sociajn aferojn – ŝtato en anarkio ja ne ekzistus plu – se ĉiuj homoj estus samtempe filozofoj, universalaj fakuloj kaj sanktuloj.
Kelkvorte: se ne ekzistus bezono multajn homojn al bona konduto, al bona faro, al bona decido fojfoje simple devigi, ekstremokaze eĉ per uzo de fizika perforto.”
”Tion mi ne vidas tiel. Kial vi tiel pensas?” ŝi insistis ĉe sia ideo.
”Vidu, se vi hodiaŭ proklamus anarkion – kaj ni supoze diru, ke la ekzistanta ŝtato tion akceptus kaj permesus sin malfondi – ĝi funkcius kaj daŭrus nur ĝis la momento, kiam la unua homo, kiu en rilato kun iu alia havus ĉu intelektan ĉu fizikan avantaĝon, provus elbatali privilegion por si. Ĉar ne ekzistus plu ŝtato kun leĝoj kaj iliaj gardantoj, la pli inteligenta aŭ pli forta ulo tuj sukcesus. Malfermiĝus ĉenreago: ĉiuj homoj kun nature donitaj avantaĝoj provus tuj uzi sian forton por subigi la aliajn. Ekestus ĝenerala interbatalo ĉiu kontraŭ ĉiu. Baldaŭ formiĝus grupo de la plej sukcesaj – kaj ili starigus novan oligarĥian ŝtaton, per kiu ili dum longa tempo protektus siajn, dum anarkia periodo akiritajn, privilegiajn poziciojn. Vidu, tiel finiĝus la romantika fabelo de anarkiismo.”
”Bone, tio ŝajnas realo, sed ĉu demokratio ne havas samajn tentojn kaj kaptilojn? Finfine Hitler transprenis povon per uzo de demokratiaj rimedoj…” daŭrigis Adela.
”Bonege, Adela! Nun vi mem rekondukis la tutan problemaron al la ĉefa demando, ĉu la libero povas ekzisti sen la leĝo, sen ŝnuro de almenaŭ unu senduba devo, kiu staras ekster la demokratio mem. Teorie ĉiu demokratio povas per plimulto en parlamento nuligi konstitucion, nuligi parlamenton kaj proklami diktaturon. Ĝuste via ekzemplo estis io tia.
Doktrinistoj de la unua germana respubliko kaj ĝia demokratia sistemo tro kredis nur al la homa kompetento kaj ne rimarkis tiun ĉi kaptilon.”
”Ĉu do ekzistas ia solvo por tiu ĉi problemo?” aldonis demandon Duŝan.
”Se la pure homa interkonsento, homa leĝo estus nia lasta horizonto, tiam solvo ne ekzistus. Homoj ĉiam povas eĉ demokratirimede forigi bonajn leĝojn kaj proklami fiajn, nuligi demokration kaj starigi tiranion. La solvo troviĝas nur, se super la homa interkonsento kaj leĝo ekzistas ordono, normo, leĝo, kiel vi bonvolas, kiu absolute starus super homaj aferoj. Tial nur homoj, kiuj baze kredas je ekzisto de tia supera leĝo, povas fondi daŭre funkciantan relative bonan demokration.
La kondiĉo estas, ke tiu demokratio ne diskutu pri tiu ĉi baza kaj superhoma leĝo. En momento, kiam parlamentanoj tuŝas ankaŭ tiun ĉi leĝon, la demokratio perdas sian bazon kaj laŭŝtupe kadukiĝas, ĉu en direkto de anarkio, kio signifas posta oligarĥio, ĉu en direkto de tuja oligarĥio.”
”Se mi vin bone komprenis, povas daŭre funkcii nur tia demokratio, en kies parlamentejo surmure pendas krucifiksoj kaj tabuloj kun Dekalogo de Moseo…” ironiis Georgo.
”Tio mem ne havas ligon, ja ankaŭ cinikuloj povas senprobleme ekipi parlamentejon kaj ŝtatajn oficejojn per laŭplaĉaj religiaj simboloj. Ankaŭ ne temas pri konkreta religio, kiel kristana aŭ islamana, eĉ kontraŭe, parlamento devas esti en tiu senco neŭtrala, ja civitanoj de la sama ŝtato povas aparteni al diversaj religioj. Mi parolis pri elementa koncepto de la leĝo, kiu superas homan arbitrecon kaj tiel ĝuste garantias ankaŭ homajn kontraktojn.”
”Kiu do estas tiu leĝo, kiu staras super ĉiuj homaj aferoj kaj havas aŭtoritaton de iu supera estaĵo, kiun kelkaj nomas Dio?” demandis Adela.
”Juristoj en pasintaj tempoj parolis pri ’natura juro’, do pri leĝoj, kiujn ne elpensis la homo, sed ili estas gravuritaj en ĉies koro kaj saĝo. Sed mi pledas por eĉ pli simpla difino. Jesuo ĝin formulis kaj Kant ĝin kiel ’kategorian imperativon’ kompletigis kaj pli filozofie diris: ’Faru al aliaj tion, kion vi deziras, ke aliaj al vi faru – kaj ne faru tion, kion vi deziras, ke aliaj al vi ne faru!’ Kant formulis tion tiel, ke atentu, ke via konduto povu fariĝi ĝenerala morala leĝo de la homaro. Efektive la samo, nur alistile formulite. Tio sufiĉas. Se vi tion konstante konsideras, ankaŭ demokratio ne povas perei.”
Post duona horo ili ĉiuj jam troviĝis ĉe siaj tendoj. Duŝan kolektis materialon por ekhejti, ambaŭ knabinoj helpis al sinjorino Majda aranĝi kuirinstrumentojn. Georgo komencis senŝeligi terpomojn…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.