La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2026 Geo

La Enhavo

IV.

Kiel neniu martelo povas detrui
la plej malgrandan partiklon de la materio…
ŝtelistoj en la tendaro;
hundoj kun teologia instinkto…

Neniu havis adekvatan okupon. Ili vagaĉis ĉirkaŭ la tendoj kaj la buseto kiel etŝtelistoj; sur la ŝtono, apogita kontraŭ arbo, sidis profesoro Andreo. En lia mano kuŝis malfermita libro… el la jaro 1946. Ĉu en la plej streĉa jaro de la restaŭrigo de la patrujo, kiam centmetraj vicoj de maljunaj kaj junaj homoj stafetmaniere ĵetis brikojn el ruinoj, kiam la ĉarumo estis la plej populara vehiklo; ĉu en tiu tempo vere povis aperi libro pli interesa ol ”Manlibro por lubriki veturilojn kaj ĉarumojn” aŭ ”Problemoj de la socialisma konstruo en vilaĝo”… Kaj tamen estus interese legi ion instruan el la papero, produktita kaj surpresita en la jaro de ĝenerala manko de ĉio.

Do ni ĵetu rigardon trans la ŝultro de profesoro Andreo, kien montras lia dikfingro. La rigardon ĵetis Adela. Estis skribite:

”Anaksagoro asertas, ke el unu sola praamalgamo eliĝis la sennombro da sampartiklaj substancoj, ja ĉio troviĝas en ĉio… Nome, rilate al malgrando ne troviĝas la pleja malgrando, sed nur ĉiam pli malgrandaj eroj. (Ja estas neeble, ke tio, kio laŭ la divideblo estas senfina, ĉesus ekzisti). Kaj apud tio, kio estas granda, same ĉiam troviĝas io ĉiam pli granda.”

Adela elflustris tiujn ĉi liniojn preter la haroj de la profesora kapo, akompanata de lia malforta ronketado.

”Temas pri ia grekdevena laborbrigadano de la fervoja trako Brĉko-Banoviĉi,” konkludis Duŝan.

”Jes, li certe estas Greko – Anaksagoro – sed ke oni dum brigadtenduma laboro diskutis pri tiaj aferoj, tio ne ŝajnas tre verŝajne!” pridubis Georgo.

”Verdire mi ne komprenas, kion la ulo volas diri per tiuj ĉi vortoj: substanco, eroj… eĉ se ni supozas, ke li estis brigadlaboristo,” diris Adela.

”Kaj se mi diras al vi, ke tiu ĉi brigadano precize sciis, kiamaniere ekestas la suna kaj la luna eklipsoj, kiel ekestas la hajlo, kaj multajn aliajn aferojn…” subite la profesoro vekiĝis.

”Ja tion scias ĉiu lernanto!” ne cedis Adela.

”Sed mi diras al vi, ke tion ne scias efektive eĉ viaj instruistoj. Kunprenu al mi unu el viaj instruistoj, kiuj tiel plenbuŝe fanfaronas pri la sciencoj; ni igu ilin elkalkuli la estontan luneklipson.

Via instruisto apenaŭ distingas novlunon de la plenluno!”

”Jes, oni ne povas tiel simple elkalkuli, tamen laŭprincipe ili la aferon bone komprenas.”

”Nu, vidu, nia Anaksagoro ne sciis pri la afero nur principe, sed li sciis konkrete kaj precize elkalkuli la sekvan suneklipson.

En la tempo, kiam ne ekzistis eĉ simpla lupeo, por ne diri lorno aŭ eĉ teleskopo: proksimume 500 jarojn antaŭ Kristo!”

”El la antikva epoko do?” demandis mirigite Tanja.

”Jes, li vivis en la antikva Greklando, kiun ni dum nia pensmaĉado ankoraŭ multfoje konsideros. Nia tuta racio: de natursciencoj ĝis dramaturgio; de komputiko ĝis medicino, en la formo, kiun konas ni Eŭropanoj, kreskis kaj floris sur la bordoj de Malgranda Azio, en Ateno, sur la mediteraneaj insuloj kiel Sicilio…”

”Kaj nun bonvolu diri al ni, kial via fingro montris ĝuste la tekstoparton de tiu Greko Anaksagoro!” postulis Duŝan.

”Kaj finfine, kial vi tenas en viaj manoj libron, ja ni librojn principe ne kunprenis, kiel vi mem deklaris…” aldonis Georgo.

La profesoro ridetis.

”Se mi diris, ke ni ne transportos librojn, mi pensis pri du aferoj: unue, ke ni ne kunprenos tutan monaĥejan bibliotekon; kaj due, ke ni lernos filozofion antaŭ ĉio el la vivo mem, ja ĝuste tiel devis procedi ankaŭ la unuaj grekaj filozofoj, kiuj ne povis akiri librojn. Tamen ne estus saĝe tute eviti librojn.

Ili estas konservitaj interparoloj kun homoj, kiuj multon spertis kaj pripensis. Tial mi tenas en mia vojaĝpakaĵo apud aŭtomapo kaj manlibro por la nepra helpo kvin, ses aliajn librojn, sen kiuj la homaro estus sovaĝa roto.”

”Bonvolu do diri, kiuj estas tiuj kvin, ses libroj, se mi rajtas scivoli,” diris Tanja.

”Oni povus ŝanĝi unu aŭ du titolojn, sed ĉefe mi kunprenas apud la Biblio ankaŭ la penskolekton de Antaŭsokratuloj – kaj tiun ĉi libron mi ĵus tenas en miaj manoj – la kolekton de pensoj de la imperiestro Marko Aŭrelio, sentencojn de Konfucio, Bagavadgitaon el hinduisma tradicio, Daode Jing de Laozi; sentencojn de Budhao – Dammapadao kaj, certe, la libreton Apologio de Sokrato, verkitan de Platono. Ĝi raportas pri la lastaj momentoj de la plej saĝa homo de ĉiuj tempoj, Sokrato.”

”Sed kial via fingro montris ĝuste la tekston de Anaksagoro?” volis ĝisfunde kompreni la aferon Tanja.

”Eble tial, ĉar tiu ĉi filozofo antaŭ du mil kvincent jaroj provis respondi la samajn demandojn, kiuj turmentas ankaŭ la modernajn fizikistojn.”

”Tion ĉi mi efektive ne komprenas, ja la scienco precize scias, kiel la materio estas konstruita,” diris Adela.

”Tiu via ’precize’ estas tre maldika afero!” refutis ŝin la profesoro kaj kontinuis: ”Mi vidas, ke ni devas tion pli grunde priparoli. Rigardu, per martelo ni povus materian pecon principe rompi ĝis la grandeco de molekulo. Sed sur molekulon ni povus bati laŭplaĉe, nur pro tio ĝi ne disiĝus. Ni abstraktu ĉi tie la temperaturon, kiu tiamaniere ekestus kaj efikus sur la molekulon! Do, kiamaniere ni povus rompi la molekulon?

Per varmo, per certa acido, per elektro. Unuvorte: per kemia procezo. Tiel ni atingas la grandecon de atomo, kiun oni dum longa tempo tenis nedividebla (kion la greka vorto a-tomos signifas), ĉar oni ĝin per kemiaj procedoj ne povis plu dividi, kaj eĉ speciale ne per simpla martelo… Sed ek de la komenco de nia jarcento ni kapablas disrompi ankaŭ atomojn. Tion ni faras tiel, ke ni pafas al ili per partikloj, kiuj estas pli malgrandaj ol atomoj – ekzemple per neŭtronoj. Ĉar ni havas malbonajn spertojn pri la homa optimismo, kiu ĉiam opiniis trovi la plej malgrandan partiklon, ni povas konkludi, ke ankaŭ la atompartikloj ne estas la plej malgrandaj eroj de la materio, ke oni ankaŭ ilin povas plu disigi. Eble ni tion baldaŭ kapablos fari, sed kiel filozofoj ni jam anticipe povas diri, ke la plej malgrandan partiklon oni neniam trovos kaj difinos.

Neniam oni povos diveni, kia ĝi estas kaj el kio ĝi konsistas.”

”Do kial ne, se oni malkovras kelkajn novajn metodojn disrompi partiklojn?” demandis Georgo.

”Unu ebleco estas, ke la plej malgranda partiklo ne ekzistas, ĉar la serio de dividiĝoj estas senfina, do oni ne povas ĝin konstati. Sed la dua, pli verŝajna ebleco estas, ke la plej malgranda partiklo, do la baza partiklo ekzistas, sed oni ne povas al ĝi proksimiĝi.”

”Kial ne, se ĝi ekzistas?” diris Adela.

”Rigardu, kiamaniere oni ekkonas la konsiston de la horlo ĝo?”

”Per diserigo de ĝi,” respondis Duŝan.

”Kiel oni ekkonas la konsiston de la metalo, el kiu ĝiaj elementoj estas faritaj?”

”Oni trempas ilin en acido por ricevi salon – kaj la salon oni elektrolize analizas…” denove diras Duŝan.

”Kiamaniere oni ekkonas, el kio konsistas la fero, kiun ni konstatis laŭ la kemia analizo?”

”Oni disrompas la atomon de la fero,” klarigas Adela.

”Do, la afero estas klara: ajnan substancon oni povas ekkoni nur, se oni ĝin disrompas, analizas je pli malgrandaj eroj.

Sed kiam ni atingus la lastan ŝtupon, la ne plu disrompeblan substancon, oni ĝin do ne povus plu dispartikligi. Ne ekzistas plu ’martelo’ por ĝin disrompi. Antaŭ niaj okuloj ekbrilus la partiklo de plene nealpaŝebla mistero. Nur ĉi tie ni vidas, ke dum la tuta historio de natursciencoj, ni efektive ne okupi ĝis pri la substanco mem, sed ĉiam nur pri la rilatoj inter ĝiaj diversnivelaj partikloj, kiuj ĝin konsistigas.”

”Tion mi ne komprenas tre bone!” reklamaciis Georgo.

”Nu bone, ni rigardu la aferon de alia flanko. Se ni rigardas la radon kun la spokoj, kiu rapide turniĝas, ni havas impreson, kvazaŭ la rado estus plenkorpa disko. Ni ne povas enŝovi bastonon, ĉar la spokoj tiel rapide moviĝas, ke tio efikas, kvazaŭ temus pri plena disko. Sed tiuj spokoj mem konsistas el molekuloj kaj molekuloj el atomoj, inter kiuj ĝenerale troviĝas malplena spaco. Sed ankaŭ molekul- kaj atomnivele tiuj malplenaj spacoj por ni prezentiĝas kiel firma substanco pro la rapida moviĝo de la partikloj. Ju pli profunda la nivelo, kiun ni descendas, des pli grandaj estas la malplenaj spacoj. Tiel ni vidas, ke efektive ne troviĝas antaŭ ni la plena rado, sed rapide moviĝantaj spokoj; efektive ne bastonoj, sed maldenso da molekuloj; eĉ ne tio, sed pli granda maldenso de atomoj; ke finfine nenie plu vidiĝas atomoj, sed senkompare kaj terure maldensaj partikloj; kvazaŭ finfine ĉio estus nur plu fizik-matematika trompo – kvazaŭ ĉio estus nur la impreso post la enorme rapida turniĝo de – nenio… Aŭ, ni diru, de tiu mistera partiklo, kiun ni per neniu instrumento povos registri, ja en ĝi ne estas plu io pli malgranda, kio en ĝi turniĝus kaj tiel ĝi ankaŭ ne povus impresigi kiel firma substanco.”

”Tio diras, ke la homa mano efektive neniam ion realan tuŝis, ĉu?” ekmiris Tanja.

”Jes, proksimume tiel. Sed nia intenco ne estis pruvi, ke nenio ekzistas, ja pura nenio nin eĉ trompi ne povus, sed nur, ke tio, kio finfine vere ekzistas, restas por ni nekaptebla kaj neekkonebla. La lasta substancpartiklo estas same neatingebla per simpla martelo, per kemilaboratoria acido, per elektronika mikroskopo kaj eĉ per nia racio.… ’Ni estas el tia ŝtofo, el kia fariĝas sonĝoj!’ (We are such stuft as dreams are made on…) diras Prospero en la lasta akto de la dramo La Tempesto de Shakespeare.”

Sub la tendo plaĉe leviĝis fumo. En la poto gluglis akvo por teo. Sinjorino Majda dismetis tasojn kaj ĵetis en la poton kelkajn kuleretojn da ŝrilanka plukaĵo.

”Ĉu vi scias, Andreo, ke hodiaŭ iu enrompis en la loĝveturilon de iu turisto kaj preskaŭ tute prirabis ĝin?” ŝi turnis sin de la fajro al li.

”Ah, tio venas kvazaŭ mendita!” ekĝojis la profesoro.

”Nu, tio vere valoras rapidan mendon! Ĉe vi oni neniam povas scii…” ŝi aminde koleriĝis trans siaj tasoj.

”Vi ne komprenas, kion mi volis diri. Nun komencos okazi io, kio ligiĝas kun nia hieraŭa diskuto en la rubejo. Mi supozas, ke tiuj enrompintoj multe helpos al ni klarigi tion, kio en la rubejo ŝajnis tiel malpura kaj nebula…”

Neniu vere komprenis, pri kio temas; ĉu la profesoro kaj lia edzino ludas misteran teatraĵeton? Andreo kapablis pri ĉio; kaj sinjorino Majda kapablis eĉ iom pli…

Dume jam alhurlis la polica veturilo – el ĝi elsaltis du policistoj kun hundo. La proprietulo de la loĝveturilo, en kiun estis enrompite, tuj alpaŝis la policistojn kaj komencis al ili ion rakonti. Unu el ili notis en sian kajeron, la alia kondukis la hundon al la veturilo, ke ĝi deekstere kaj deinterne ĝin prienketu per sia nazo. La policisto, kiu antaŭe notis, nun per iaspeca peniko penikumis la klinkon kaj la pordon kaj poste metis sur tiujn lokojn iajn foliojn, ilin denove deprenis kaj deponis en sian aktujon.

La uniformitaj viroj kun la hundo poste pridemandis najbarajn turistojn, tiu kun la kajero denove notis. Finfine ili igis la hundon iri laŭ sia plaĉo kaj ili ĝin sekvis. Adela, Georgo, Tanja kaj Duŝan jam intencis postsekvi ilin, ja junaj homoj estas pli turmentitaj de la kuriozemo ol pli aĝaj, sed Andreo ilin decide haltigis:

”La unua instruo, kiun la malfeliĉaj enrompintoj povas al ni doni, estas, ke nia okupo ne estas, fariĝi deĵoraj atestantoj de ĉio, kio ĉirkaŭ ni okazas. Neniu el ni povas flari spurojn aŭ legi la deprenitajn fingrospurojn, do ni bele atendu ĉi tie!”

La bravaj tendumantoj ne trovis tion tre bona, tiel rezigni pri sia kuriozo, sed neniu kuraĝis kontesti la profesoron. La sinjorino enverŝis teon, milda eskorto da mevoj aranĝis sian flugdemonstracion, la maro petole plaŭdis, kvazaŭ ĝi volus ellitigi la firman teron.

La hundo kondukis la policistojn al iu luksa loĝveturilo, ligita al same luksa aŭto. La hundo saltis rekte en la veturilon kaj komencis boji. Tra la pordo sin ĵetis du fraŭloj, unu laŭŝajne deksesjara, la dua eble dekokjara. Tuj post ili saltis la hundo kaj kaptis la pli aĝan je kubuto, tiel ke li ne povis plu sin movi. Tuj aperis ankaŭ la gepatroj de la du fraŭloj. Ili per grandaj gestoj provis ion klarigi al la policistoj, de malproksime ĉio aspektis kiel vera burlesko.

La fraŭloj devis tuj surloke meti siajn montrofingrojn kaj dikfingrojn sur certan farbkuseneton kaj poste sur pretan formularon.

Post kelkaj minutaj la afero finiĝis tiel, ke la priŝtelita posedanto ricevis siajn objektojn kaj ambaŭ fraŭloj devis veturi kun la policistoj al prienketado.

”La blua aŭto forveturis!” diris sinjorino Majda kaj viŝis siajn manojn per sia antaŭtuko.

”Do, venis tempo, ke ni faru niajn konkludojn…” ekridetis Andreo.

”Oni opinius, ke filozofoj pri tiaj temoj ne zorgas tro. Pri kriminologio ekzemple…” ironiis Majda.

”Se la policisto kaj la filozofo laŭ siaj profesioj ŝajnas trovi ĝi sur polusaj pozicioj, mi preferas diri, ke ili tamen iamaniere faras la saman laboron…” Andreo surpaŝis la terenon de mistero.

”Ĉu vi volas komplimenti la policon?” diris Adela.

La profesoro dum certa tempo nur silente ridetis, fine li provis malligi la nodon:

”Vidu, tiujn du kompatindulojn finfine ne perfidis io alia ol iom da disblovita aromo, tamen sufiĉa por la hunda nazo – kaj kelkaj duone postrestintaj fingrostampaĵoj, kiujn la instruita okulo tamen povis legi.”

”Kian rilaton tio ĉi havas kun nia problemo?” diris Georgo.

”Antaŭ ĉio, ke ni en nia serĉado je la vero ne dependas de kelkaj duone perditaj aromhaladzoj kiel tiu hundo; ke ni ne vivas en la mondo de kelkaj duonforviŝitaj fingropresaĵoj. Ni ne bezonas gliti per nia nazo surterene – kaj ni ne bezonas penikumi la universon por registri ian spuron. Kaj nun bonvolu konsideri, kiom pli saĝa estas la policisto kompare kun kelkaj filozofoj, se li surbaze de tiom minimumaj spuroj povas trovi deliktulon – dum ni, kiuj per apertaj okuloj rigardas tiun ’corpus delicti’ (= objekton, kiu pruvas delikton) en sia tuta majesto, multfoje ne kapablas trovi la ’deliktulon’, kiu produktis tiun senkompare grandskalan realaĵon. Se la policistoj kaj iliaj hundoj tiel kondutus kaj procedus, kiel kelkaj filozofoj, la ŝtelistoj vivus en paradizo!”

Profesoro parolis, kvazaŭ pli ol al siaj gejunuloj li parolus al si mem. Li perdis sin, kvazaŭ li troviĝus en la prelegejo. Eĉ Adela nenion rimarkis; vesperiĝis, sur la tenda tolo petole aŭdiĝis falantaj pinkonusoj…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.