La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI.

Tribunala debato,
Adela pledas por la plej
severa puno;
rigardo al iu plua,
iom stranga rubaĵejo.

Dum Tanja kaj Adela streĉis siajn korpojn, pendante de arbbranĉo, dum Duŝan kaj Georgo perdis spiron sin trejnante per halteroj, dum ĉiuj apenaŭ povis kapti aeron post la tria rondkuro ĉirkaŭ la tendaro, sinjorino Majda portis sur la ŝtonon, kiu funkciis kiel tablo, pelvon da kaĉo, en kiu oni povis rekoni nur fajne tranĉitajn pomojn kaj sekajn vinberojn.

Tiun abomenaĵon ili devis kulerumi kaj tio estis proklamita matenmanĝo.

”Mi devis hieraŭ ion mueli, ne diru, ke tio ĉi devenas de tio!” protestis Georgo. Ju pli li maĉis, des pli da tio troviĝis en lia buŝo.

”Verŝajne vi pensis, ke en tiu eta muelilo vi muelas verdan, ne jam rostitan kafon, ĉu? Ne, vi muelis simplan hejme kultivitan tritikon,” klarigis sinjorino.

”Sed la aĵo estas tute kruda,” ribelis ankaŭ Andreo, la profesoro.

”Rusaj soldatoj ricevis nemuelitajn grenojn, ili muelis ilin en siaj buŝoj dum marŝoj kaj bataloj, tamen ili puŝis Germanajn armeojn trans Odro. Se vi trempas la muelitan tritikon dumnokte en iom da akvo, ĝi komencas fermentiĝi, kvazaŭ vi produktus acidan lakton. Se vi matene aldonas kulereton da mielo kaj iom da raspita pomo, vi havas porcion, kiu vin bone vivtenas dum duontago,” kontinuis Majda. ”Mi simple pensis, se ni jam okupiĝas pri filozofio, do ni konsekvence ankaŭ manĝu iom pli saĝe…”

Post la matenmanĝo profesoro dum kelkaj minutoj trafoliumis gazeton. Nu, li ne atendis savigan novaĵon, li legis prefere pro sia kultura rutino.” Ho, jen rigardu! Hodiaŭ en la urba juĝpalaco okazos proceso kontraŭ tiuj du friponoj, kiuj malplenigis la tendumajn trenveturilojn,” Andreo legis al la tuta societo.

”Mi volas ĉeesti je ajna prezo!” ekkriis Adela. Andreo iomete pripensis, poste li kapjesis.

”Vi pravas, Adela, ni ĉiuj iros.”

Aliaj iomete miris, ke Adela sukcesis tiel rapide persvadi profesoron; sed certagrade ili jam alkutimiĝis je tio, ke li subite ion decidis kaj daŭre per io surprizis.

Ili eniris veturilon, Andreo turnis ŝlosilon kaj provis persvadi motoron al starto. Subite ĝi ekhenis, kvazaŭ oni alportus avenon al ĉevaloj. Pinarboj ekkuris pretere. Ili parkigis tiel, ke ili troviĝis flanke de glaciaĵvendisto.

”Foje ni devas surprizi nin mem, por ke ni ne kondutu kiel hundoj de Pavlov!” rekomendis Andreo, eltirante sian ŝlosilon de la panelo. Ĉiuj komprenis: Ne preni glaciaĵon, kvankam la suno sputas sur vin lafon de varmego… ”Foje estas tute agrable ĝin preni, sed foje estas bone ne preni, ke vi sentu vin mem!” li klarigis, vidante, ke ĉiuj lin komprenis.

La diino de la justeco en fasada niĉo tenis en unu mano pesilon, per la alia mano ŝi apogis sin sur glavon, ŝiaj okuloj estis bandaĝitaj. Tiuj ĉi simboloj povas provoki klarigon malpli oficialan, ironian. Ne venis jam multaj homoj.

La proceso mem estis enua, kiel ĉiuj similaj procesoj. La fraŭloj provis konvinki la juĝiston, ke ili nur ”ŝercis” – ke ili eĉ intencis ĉiujn ŝtelitajn objektojn redoni.

La juĝisto estis spertoplena kompetentulo kaj refutis la sinekskuzon de la fraŭloj per sia ironio: ”Bonvolu akcepti, ke ankaŭ la tribunalo iomete ŝercos – poste ĝi redonos vin al viaj gepatroj…”

La publiko ekridis el tiuj malmultaj buŝoj, kiuj en tiu varmego povis ridi. La juĝisto per sia rutina oficeco relative rapide finis la aferon. La asizo decidis, ke ambaŭ friponoj estu proklamitaj kulpaj, la juĝisto kondamnis la pli aĝan je unu monato da malliberejo kaj al la pli junan je du monatoj kondiĉigite.

La publiko estis disrevigita pro tiel milda verdikto, sed ĝi ne povis protesti, la juĝisto jam malaperis el la salono. Kiam ili jam troviĝis surstrate, Adela afliktite ekkriis: ”Mi opinias tiun ĉi juĝiston komplete malkapabla!”

”Mi opinias, ke tio estas tre kompetenta juĝisto kun granda sperto!” refutis ŝin profesoro.

”Ĉu tial, ke li kondutis tiel mole kontraŭ tiuj du rabistoj?” la kolero kvazaŭ haladzis el ŝia korpo.

”Ne, sed tial, ke li faris la plej bonan aferon, kiu en tiuj ĉi cirkonstancoj estis farebla. Li ne povis ilin liberigi de ajna ŝuldo, ja la prokuroro ilian ŝuldon pruvis, do li faris kompromison.”

”Vi do la krimulojn simple malpunus, anstataŭ sendi ilin malvarmigi iliajn temperamentojn en konvenaj ĉeloj, ĉu?”

”Se vi volas al iu homo instrui skiadon, vi sendos lin verŝajne sur neĝe kovritan terenon kaj ne en dezerton, ĉu?” per sia petola okulo demandis Andreo.

”Kompreneble.”

”Kaj se vi volas al iu instrui naĝadon,” li kontinuis, ”vi sendos lin en akvon, ĉu ne?”

”Memkompreneble, ke en akvon!” jam fariĝis senpacienca Adela.

”Kaj por instrui skiadon, vi la knabon ne sendos inter tiujn, kiuj mem ne scias skiadi, sed inter tiujn, kiuj posedas tiun scion kaj lerton, ĉu ne?”

”Tiel estas…”

”Kaj la alian knabon ni ne sendos al la grupo de nenaĝuloj, ĉu?”

”Sendube, ni devas lin sendi al la majstroj de naĝado, kiuj ne scias nur naĝi, sed ankaŭ savi tiujn, kiuj en akvo ne jam estas tute certaj,” aŭtomate eliĝis el Adela.

”Se tiel, do ankaŭ tiujn, kiujn ni volas instrui pri honesto, ni sendu en lokon kun honestaj homoj, ĉu?”

”Hm…”

”Kontraŭe, se ni estus rabista banditaro, ni sendus nian lernanton al la loko, kie kunvenas multaj lertaj friponoj – kaj tio ĝuste kaj unuavice estas la karceroj, ĉu ne?”

”Jes, mi jam komprenas.”

”Bona juĝisto do aljuĝos nur tiom da karcero, ke la punito, kies animo ne jam estas koruptita, nur iomete gustumu tiun etoson, ĝis la gusto al li ne jam komencu plaĉi. Li preferus lin sendi al iu kontempla monaĥejo, kie li havus eblecon primediti la direkton de sia vivovojo kaj konsulti homojn de kontrasta moralmodelo. Sed li devas konsideri stultajn leĝojn starigitajn de la ŝtata povo. Tiel li faras kompromison, kiu ebligas al li resti juĝisto kaj samtempe ne detruas la junan homon. Nu, tial mi diris, ke temas pri bona juĝisto.”

Dum tiu ĉi dueleto ili venis al ĉarma bufedo, kie oni povis ricevi ĉion, ek de kafo ĝis glaciaĵo. Sinjorino Majda taksrigardis siajn prizorgitojn kaj decide diris:

”Memkontrolo tia aŭ alia, nun ni eniros por ricevi ion dolĉan!”

”Ĉu vi aŭdas la voĉon de Eva sub la arbo?” priŝercis la profesoro – kaj baldaŭ ili eksidis ĉirkaŭ la ronda tablo sub baldaheno.

Kuleretoj portis la ruĝberan, ĉokoladan kaj vanilian fridigitan guston en buŝojn; la disreviĝinta venĝemo de la tribunala salono malvarmiĝis ĝis la agregata stato, ĉe kiu oni povis saĝe interparoli.

”Tamen io ĉe vi tre ĝojigas min, Adela!” komencis Andreo.

”Ho, tio min vere ĝojigas, se ankaŭ vi pri io ĝojas!” ironiis Adela.

”Propravole vi kapkliniĝis antaŭ tiu Inteligento, pri kies ekzisto mi antaŭe al vi vane parolis.”

”Sen, ke mi pri tio konsciu…”

”Diru al mi vere: Ĉu laŭ vi havas sencon diri, ke sako de ia materio ŝtelas de alia sako iom da ties substanco? Kaj ĉu estas sencohave, ke tiu alia sako de materio, antaŭ la tria, la unuan vokas antaŭ tribunalon? Kaj tiu tria sako al la unua solene proklamas esti ŝulda, ĉu?”

”Tio estus vere iomete strange…” provis elturniĝi Adela.

”Se vi volas al iu fari proceson, se vi volas al li verdikti ŝuldon, do vi devas en lia apero supozi pli ol nur sakon da atomoj.”

”Kial la homo devus esti pli ol materio por povi esti ŝulda?” demandis Adela.

”Ĉar la materio neniuokaze povas agi kontraŭ si mem. La materio ne povas ’ŝteli’, ja ĉio apartenas al ĝi; la materio ne povas ’mensogi’, ja ĉio en ĝi estas al si egala, identa. Ĉiuj tiuj vortoj, per kiuj oni povas iun akuzi kaj juĝi, venas el iu alia mondo. Antaŭ proklami certan homon mensogulo aŭ ŝtelisto, vi devas atribui al li senmortan animon, kiu iam devos perfekte responsi pri siaj decidoj kaj agoj. Se la homo ne estas io pli ol nur materio, estas ridinde lin puni. Se ĉio estas nur materio, kiun oni povus bati; la materio povas bati nur sin mem, sian tuton.”

Tamen Adela ne jam plene kaptis la ideon.

”Sed, se vi insistas, ke oni tiujn du friponojn punu, sen atribui al ili la senmortan animon, do oni devus kondamni ankaŭ la atomon de oksigeno, ĉar tiu atakis la atomon de la fero ĉe mia aŭto kaj tiel kaŭzis la malutilan rostiĝon. Oni devus kondamni acidojn, kiuj detruas metalojn; oni devus akuzi la le- ĝon pri gravito, kiu nin premas al la tersurfaco kaj ne permesas nin libere naĝi en aero…”

”Kion vi diras, estas freneze…”

”Tamen ekzistas homo, kiun tiun frenezaĵon jam praktikis.”

”Kiu?”

”Kserkso, la persa reĝo, kiu ordonis vippuni la maron Helespontan…”

”Se tiel,” intervenis Duŝan, ”oni povas prepari nek akuzskribon nek defendoskribon, sen supozi la ekziston de la nemateria animo, ĉu?”

”Nek oni povus certan homon kritiki nek laŭdi, ke tio havu solidan validon!” aldonis Andreo.

”Sed kial oni tamen procesas kontraŭ la krimuloj kaj premias la meritulojn ankaŭ tie, kie oni ne kredas je la ekzisto de animo?” elĵetis la lastan karton Adela.

”Oni facile diras: Mi ne kredas. Sed preskaŭ neeble estas, vere ne kredi.”

Post tiuj ĉi vortoj ili eksilentis. Ĉiu primeditis ilin laŭ sia maniero. Poste ili veturis al la tendaro. Ili interkonsentis, ne malfrui la majestan vesperan artspektaklon. Pentroarto kaj teatro en unu fenomeno: La sunsubiro en la maron…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.