La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2026 Geo

La Enhavo

I.

Kion oni prenu
survoje al la maro; kio
okazas, se oni ne
scias barakti pri maŝinoleo;
kiamaniere freneziĝas
la vortoj…

”Salo, ĉu estas?”

”Jes, salo estas!”

”Pulvoro por lavi vazojn, ĉu estas?”

”Estas du, kruda kaj fajna.”

”Manĝilaro, ĉu?”

”Estas sesopo da forkoj, da kuleroj,… da ĉio.”

”Libroj, ĉu libroj troviĝas?”

”Libroj ne troviĝas!”

”Pasintjare, kiam ni tendumis mineralogie, ni transportis preskaŭ la tutan nacian bibliotekon,” rimarkis Adela.

”Antaŭpasintjare, kiam ni estis historiistoj kaj arkeologoj, ni havis apartan kajeron, en kiu estis skribite, kie troviĝas tiu aŭ alia libro,” sciis diri Georgo.

Sinjorino Majda turnis sin de la pakaĵoj, kiujn ŝi ligis, kiel Ali Baba siajn 40 rabistojn:

”Verdire, Andreo, kion ni reprezentos ĉijare? Jam dum kvin jaroj ni veturas kune feritendumi. Ĉu ne ekmankos la sciencoj, ja ni jam estis matematikistoj, fizikistoj, historiistoj kaj kemiistoj?”

”Divenu mem! Se ni vojaĝas sen libroj, tio havas certan signifon!” aŭdiĝis elsub la motorkovrilo de la buseto.

”Ĉu ni estos muzikistoj?” – el malantaŭ la skatolo por ilaro, kiun prizorgis Duŝan.

”Do ni kunprenus instrumentojn – aŭ almenaŭ libron de ia Bernstein…” – denove elsub la motorkovrilo.

Tanja fariĝis senpacienca:

”Nu, diru finfine, ni mem neniam divenos!”

La kapoto klakfermiĝis kaj Andreo, profesoro pri iu bela, tre bela lingvo kaj ĝia literaturo, ridetante respondis:

”Bone, mi helpos. Ni kunprenos kelkajn halterojn por trejnado, ŝnuron kaj kronometron…”

”Ĉu ni atletos?” – aŭdiĝis de la ilara skatolo.

”Ne, ni estos io tute alia. Ĉijare ni estos filozofoj!”

Ĉiuj interŝanĝis suspektajn rigardojn. Kaj Adela laŭte protestis:

”Se mi havas ian imagon, ĝuste filozofoj frenezas je libroj – kaj ni tute sen tiuj ĉi kaj kun instrumentoj por atletoj… tion mi simple ne komprenas.”

Sinjorino Majda aliancis kun Adela:

”Andreo, ŝajnas al mi, ke vi tiras nin iomete per niaj nazoj, ĉu? Filozofoj sen libroj. Filozofoj kun halteroj…”

”Taleso, Pitagoro kaj Heraklito ne posedis bibliotekojn, probable apenaŭ manskriborulon – kaj ili estas tri majestaj kolonoj de la filozofio. Tiu, kiu volas filozofii, devas almenaŭ por iomete demeti siajn librojn…”

”Kio pri la halteroj?” scivolis Tanja.

”Neniuj prijuĝoj de nia racio estas tiom sub la influo de la korpa farto ol la spekulaciaj, la filozofiaj. Vidu, oni povas esti ĝismorte trista kaj korpe kaduka, sed oni tamen povas kontentige fari kemian analizon de donita ingredienco. Sed, se la korpa malforto kaj malbona farto turmentas filozofon, speciale tiun, kiu nur komencis tiun aferon, kiu ne estas jam trejnita je ĉiuj homaj malfortoj kaj amplitudoj, tiu vidos la mondon en tute aliaj koloroj, ol li ĝin vidus sana kaj bonfarta. Jam Danto diris: ’Ne atingas longan vojon la spirito, se turmentas ĝin la korpo neuzebla.’ Tial ni pli ol librojn bezonos gimnastikajn instrumentojn; por ke ni pensu kaj parolu el la sano kaj ne el malsano. Sekve ankaŭ niaj pensoj estos sanaj kaj konvinkaj.”

Nun ĉiuj sciis pri sia ĉijara rolo. Tamen ili ĝenerale ne komprenis, kion signifas la vorto filozofio. Tamen ĝi impone sonis – kaj tio pormomente sufiĉis.

Du tendoj, kesto kun diversaj ŝraubŝlosiloj kaj ŝraŭbiloj, sparkiloj kaj similaj objektoj, gimnastikaj iloj, kartona skatolo kun nutraĵoj kaj alia kun la kaseroloj kaj alkohola kuirilo, retpilko kaj pilkbatiloj por volano; ĉio tio troviĝis enpakita en la veturilo. Profesoro Andreo turnis la ŝlosilon kaj Labako baldaŭ fariĝis antaŭurbo – kaj iom pli poste nur ankoraŭ kelkaj kamenpintoj malproksimhorizonte.

Sur la rapidvetura ŝoseo la veturilo trankviliĝis kaj glate glitis, kvazaŭ oni flosus enboate. Kvankam tiu ĉi luita furgonelo jam iomete similis al eta aŭtobuso, super la fenestra vitro tamen ne pendis surskribo, ke interparolo kun la ŝoforo estus severe malpermesata. Duŝan ne trovis paciencon kaj demandis:

”Sinjoro profesoro, kion efektive faras filozofo?”

Ankaŭ Adela ne povis silenti:

”Jes, verdire, kion pritraktas filozofio?”

Andreo direktis rigardon al la spegulo, ĉu iu lin freneze preterveturas, poste li diris:

”Filozofoj antaŭ ĉio amas…”

”Ho, belege, do ili estas erotomanoj, se mi vin bone komprenas?” ŝercis Adela.

”Iusence jes,” trankvile respondis la profesoro, kvazaŭ li ne sentus pikon de la ŝerca sago. ”Estas nur certa diferenco…”

”Do kiu?” malpaciencis Georgo.

”La erotika amo adresiĝas al unuelaj personoj kaj nur al ili. La karitata amo adresiĝas al ĉiuj homoj, negrave ĉu amikoj aŭ malamikoj, ĉu proksimaj aŭ malproksimaj. La filozofia amo adresiĝas al saĝo, al la vero en plej universala senco. Kaj la greka vorto philosophia signifas laŭvorte tion: amo al saĝo.”

”La filozofio do ne estas scienco?” diris sinjorino Majda.

”Ho, tamen, kara. Estas granda miskompreno opinii, ke iu ajn scienco povas ekzisti kaj daŭre doni fruktojn sen amo.

Nur observu tiujn kvazaŭ ebriajn sciencistojn en iliaj kabinetoj kaj laboratorioj, kun kioma amo ili sekvas siajn procedojn.

La granduloj, kiuj vere ion originan kontribuis al ajna scienco, ĉiam amis la veron, kiun ili serĉis. La diferenco estas nur, ke la aliaj sciencoj amas specifan veron, dum la filozofio amas la veron ĝenerale, en plej abstrakta senco.”

”Kial la amo tiom destine ligiĝas kun la sciencoj kaj eĉ speciale kun la filozofio, kiel vi asertas?” demandis Georgo.

”Ĉar la amo kaj la vero mem estas geamantoj, gigantaj geamantoj. Diru, ĉu vi povas al via patrino, kiun vi certe amas, tiel facilanime mensogi, kiel vi mensogas al fremda homo, kiun vi eĉ timas?”

”Certe ne.”

”Jen, vi vidas. La amo plej bone prosperas en la etoso de ĉiuspeca vero. Kaj inverse, la veron oni plej rekte povas atingi en la etoso de vera amo. Tial la geniaj Grekoj ne starigis la plej gravan sciencon, nome la filozofion, sur la fundamenton de la racio – tiam ili nomus la filozofion eble sofologio, sed sur la fundamenton de la amo. Modernaj instruistoj pri filozofio tion emas ignori, bedaŭrinde…”

”Kion do vere pritraktas la filozofio?” insistis Adela.

”La filozofio traserĉas tri aferojn. Unue sin mem. Kiam ĝi pensas pri si, ĝi provas malkovri, kiaj estas la ĝustaj manieroj pensi kaj kiel oni povas identigi la malĝustajn. Kaj ĝi demandas sin, ĉu oni efektive povas esplori la du aliajn kampojn de la filozofio.”

”Kaj ili estas…” fariĝis Tanja scivolema.

”Simple du aferoj: ontologio, tio, kio estas, okazas – kaj due normiko, tio, kio estu, okazu. La unuan temon – tion, kion pensas la filozofio pri si mem – kovras la logiko kaj la epistemologio (foje nomata ankaŭ gnoseologio aŭ noetiko). La logiko estas scienco pri la leĝoj de pensado, pri ĝustaj kaj malĝustaj frazoj kaj pri la maniero tiri konkludojn. La epistemologio estas la scienco, same pri la pensado, sed sub pli principa aspekto: ĉu ekzemple la homa racio povas ekkoni la veron, ĉu ĝi povas kompreni la esencon de la fenomenoj, ĉu absoluta vero ekzistas… Sed la filozofio pensas pri si mem ankaŭ sub la aspekto de sia historio. La historio de la filozofio komparas, ĉu ekzistas evoluo, ĉu ekzistas progreso en la filozofio.”

La profesoro denove ĵetis rigardon al la spegulo super la fronta fenestrovitro kaj demandis returnen en la aŭto:

”Ĉu mi tedas?”

”Ne, ne…”

”Nu, sed nun mi verŝajne tion ne povos eviti. Atentu, ke iu ne endormiĝu! Mi diris, ke tion, kio estas, studas la ontologio, la scienco pri la esto, pri la fundamentoj de la esto. La ontologio ekzemple demandas, ĉu ĉio, kio ekzistas, estas unu nura afero aŭ ĝi estas komponita el diversaj eroj; ĉu tio, kio ekzistas, estas finita, limigita, aŭ infinita; ĉu nepra aŭ hazarda; ĉu memsufiĉa aŭ dependa… La ontologio ĉerpas siajn sciojn el la kosmologio, do, iaspeca abstrakta fiziko, kaj el metafiziko, kiu ne estas scienco en kutima senco, ĝi prefere estas spekulacio pri la sense kaj instrumente neregistrebla fono de la ekzisto. La metafiziko estas iaspeca tunelo inter la praktika kaj filozofia pensmanieroj. La fiziko informas nin ekzemple, kio faras sonon kiel fizikan fenomenon. Sed la metafiziko diras al ni, ke ni kun certeco scias nur pri nia aŭdo de la sono, nia sento de ĝi, sed ke ni ne havas ideon pri ĝia lasta fonto. Sed pri tiuj ĉi aferoj ni amuziĝos pli poste. Nun mi aldonu nur tion, ke tio estas klasika, tradicia sistemigo de la filozofio, pri kiu kelkaj nuntempaj instruistoj probable kun kompato ridetus, kvankam ankaŭ modernaj sistemigoj ne povas ĵeti pli da lumo al la eternaj problemoj de filozofia pensado.”

”Kio pri la tria parto de la filozofio?” fidelis al la temo Adela.

”La tria objekto de la filozofio: tio, kio estu, kio okazu, klarigas la mondon kaj la homan agadon en tiu ĉi mondo konkorde al la homa konscienco aŭ subkonscia tendenco. Tiu ĉi parto, nomata normiko, konsistas el etiko, ekonomiko, politiko kaj estetiko. La etiko instruas pri moralo, pri distingado inter bono kaj malbono, pri la homaj devoj. La ekonomiko instruas pri la aranĝo kaj mastrumado de la homa senpera medio: familio, najbareco, laborejo, komunumo. La politiko instruas uzi etikajn kaj ekonomiajn principojn en grandaj komunumoj kaj socioj, precipe en la ŝtato kaj inter la ŝtatoj. La estetiko instruas pri la principoj kaj leĝoj de la belo. Laŭ la instruo de la klasika filozofio ĉio, kion la homo produktas, devas rilati al tri bazaj principoj: la vero, la bono kaj la belo.

Tial ni retrovas tiujn principojn en la norma parto de la filozofio kiel etikon, ekonomikon-politikon kaj estetikon. Por klasikuloj nur tiuj homaj produktoj valoris kiel kvalitaj, kiuj kongruis kun la nomitaj tri principoj de la vero, bono kaj belo.”

Georgo petole ridetis, kvazaŭ li volus ion diri. Sinjorino Majda rimarkis lian lipkuntiron kaj invitis lin diri sian aferon.

”Unuafoje mi aŭdas, ke la politiko povus esti parto de la filozofio. Nia patro diras, pardonu, ke la politiko estas granda putino… kaj vi metis ĝin en la societon de tiel honorindaj aferoj…”

”Kaj nun vi volas scii, kiu el ni pravas, ĉu?”

Majda rigardvipis sian edzon dirante:

”Se oni nur dum kelkaj minutoj aŭskultas politikajn raportojn aŭ iomete trafoliumas gazeton, oni baldaŭ akiras klaran envidon, ke la patro de nia Georgo komplete pravas. Ankaŭ mi ne povas kompreni, kiamaniere vi povis tiom malpuran aferon, kiel politikon, meti en la aron de viaj -logioj…?”

Profesoro Andreo malfermis la fenestron por pagi ŝoseimposton – poste li respondis la malfacilan konteston:

”Mi diris, ke la filozofio esploras krom sin mem ankaŭ tion, kio fundamente estas kaj tion, kio fundamente estu. Tio, pri kio vi du legas en gazetaro aŭ aŭskultas en radio, kien tio apartenas? Ĉu al tio, kio estas, ĉu al tio, kio estu?”

”Temas pri aferoj, kiuj estas! Ja ĉio tio estas okazaĵoj kaj faktoj, kiuj vere ekzistas. Se ili ne jam ekzistus, se nur ekzistus deziro, ke ili ekzistu, ni ne perdus nervojn pro ili,” respondis Georgo.

”Sed la politikon ni metis, se mi bone rememoras, en la sekcion kun tiuj aferoj, pri kiuj ni nur deziras, ke ili estu, okazu, ĉu?”

”Jes, ĝuste tiel, sinjoro profesoro!”

”En gazetartikoloj do troviĝas nur tiom da politiko, kiom temas pri sugestoj kaj planoj ion realigi en la senco de la politikaj principoj, kiom temas pri aferoj, kiuj estu kaj okazu, realiĝu, ja cetere ili ne jam ekzistas. Ĉio alia, kio ankaŭ portas la nomon ’politiko’, efektive estas nur sociaj faktoj, apartenantaj al la kategorio de statistiko aŭ eĉ deliktaro kaj krimaferoj. Kiel la sociaj aferoj efektive kuras, tion ne esploras la politiko, sed la subscienco de la antropologio (scienco pri la homo), la sociologio (scienco pri la socio).”

Sur la panelo malantaŭ de stirrado komencis pulsi ruĝa lampeto. La oleo. La profesoro haltigis la veturilon kaj eliris, preskaŭ salte. Post minuto jam ĉio retroviĝis en bona ordo. Ili veturis antaŭen. Sed post kelkaj kilometroj en la kabino komencis terure fetori. Io inter duonbruligitaj ĉifonoj kaj tio, kion oni en salonoj ne faras… Denove turno dekstren. Levo de la kapoto, rigardĵeto en la oletempeston. Kiam profesoro antaŭe alverŝis oleon, li forgesis fermi la ŝtopilon per aparta risorto.

Sinjorino Majda ekĝemis:

”La limoj de la filozofio!” – Tiel ili per la tria, nun bone fermita oleo, kontinuis la vojon. ”Kien ni atribuu tian aferon, tian ignoradon de la oleoŝtopilo?” incitis sinjorino Majda.

”Ni povus malfermi novan, kvaran sekcion de la filozofio,” ŝercis la profesoro, kiam li tiel antaŭ ĉiuj perdis sian ŝoforan kaj aŭtomekanikan renomon. Kaj tiu ĉi renomo faras duonon de ĉiu viro… ”La kvara sekcio: aferoj, kiuj ne okazu…” li provis savi, kion li povis.

Dum ĉiuj en siaj pensoj provis plenigi tiun skatolon de la kvara sekcio: profesoro Andreo, lia edzino Majda, Adela, Georgo, Tanja kaj Duŝan, la aŭtomobilo jam meandris inter la karstaj pinarboj. Post plenaj du horoj profesoro Andreo jam povos ĝojkrii, kiel feliĉaj ekĝojis Helenoj ĉe Ksenofono, kiam ili remarŝis el Persio: thalatta – la maro! Ankoraŭ dum du horoj rajtas paroli la filozofio – poste parolos la fiziko; pli precize: la statiko de la tendoj, la kemio de kuirado kaj fiziologio de la dormripozo…

Tiel oni trastudas aron da sciencoj ĉiutage, sen tion rimarki, pensis en si Duŝan.

Georgo jam iel adiaŭis siajn embarasojn pri la politiko kaj starigis novan dilemon:

”Ĉio bone, se ni ĉijare studos la filozofion. Sed, ĉu mi povas kalkuli per tio, ke ni ne ludos per iaj mezepokaj fabeloj?”

”Mi ne komprenas tute vian problemon,” aŭdiĝis de la stirilo.

”Nu bone, jen tiu metafiziko… Mi ne scias verdire, kion ni entreprenu per ĝi. Jen rakedoj, komputiloj – kaj ĉi tie ia metafiziko… Mi volas rimarki, ke ni probable estu iom pli sciencaj.

En la lernejo mi ne aŭdis bonajn komentojn pri tiu metafiziko.

Tio verŝajne ligiĝas kun religio. Sed nia afero estas ekkoni kaj scii – kaj ne kredi…”

”Vi do pledas, se temas pri la scienceco, kontraŭ ajna kredo, ĉu?”

”Kompreneble. Aŭ mi scias, aŭ mi ne scias. Kredas mi nenion.”

”Ni prenu la signifon de nia interparolo, la signifon de unuopaj vortoj. Ĉu sufiĉas, ke ni nur scias ilian signifon?”

”Certe sufiĉas!”

”Ni faru eksperimenton. Ni klarigu la frazon: Filozofio estas serĉado de la vero.”

Adela enmiksiĝis:

”Tiu ĉi frazo estas ja kristale klara. Ni scias, kion signifas la vorto filozofio, ni scias, kio estas serĉado, ni scias, kio estas la vero.”

”Vi forgesis unu vorton…”

”Tiun etan ’estas’, ĉu?”

”Tiu eta ’estas’ estas tiel enigma afero, ke jarcentoj da filozofia evoluo ne lumigis la problemon ĝis kontentigo.”

”Sekve la filozofio ne povas esti tre serioza afero, se ĝi kapricumas pri tia ’estas’!”

”Mi neniam asertis, ke la filozofio estas serioza afero. Serioza estas domhelpistino, kiam ŝi komutas elektran lumon kaj ne zorgas pri tio, kio okazas inter la turbinoj kaj peceto de volframa fadeno en la vitra ampolo. Ŝi estas serioza kaj ne interesiĝas pri tiel infanecaj demandoj. La serioza Eskimo interesiĝas, ĉu oni povas bone glitveturi per hundsledo sur la neĝa surfaco. Li ne interesiĝas multe pri la majesta ekspozicio de kristaletoj, konstateblaj nur sub lupeo. La filozofio estas en sia radiko neserioza scienco. Enkadre de ĝi plenkreskaj homoj demandas pri tiaj aferoj, kiajn cetere kuraĝas pridemandi nur trijaraj infanoj. Filozofo deziras ellerni ĉiun vorton ankoraŭfoje, tute denove. Tial la ordinaraj homoj lin priridas.

Kial vi demandas pri la aferoj, kiujn scias ĉiu infano…”

La profesoro dum kelkaj momentoj silentis.

”Adela, vi verŝajne scias, ke la homa korpo en certa tempo anstataŭas ĉiujn siajn ĉelojn. Se ĝi tion ne povus fari, ĝi kaduki ĝus kaj mortus jam en kelkaj jaroj. Same okazas en nia menso. Ĉiu nocio en ĝi devus multfoje formorti kaj esti anstataŭita per nova, pli konvena, por ke nia pensado restu freŝa kaj sana. Ni prenu nun tiun nian ’estas’. Kiamaniere vi povas scii, ke ĝi signifas al infano, al vi, al mi kaj al renoma filozofo la saman aferon?”

”Oni devas ĝin klarigi.”

”Helpe de kio oni klarigas vortojn?”

”Helpe de aliaj vortoj.”

”Jes, sed ni dubas ankaŭ pri la ĝusta signifo de tiuj aliaj vortoj. Tiamaniere ni vokus al helpo pli kaj pli da vortoj, kiuj mem bezonus klarigon. Vi povas supozi, kiel la entrepreno finiĝus…”

”Do oni tute ne povas racie interparoli!” konstatis Duŝan.

”Kaj tamen ni interparolas. Kio do?”

”Eble oni ne estu pri la signifo de la vortoj tiel science rigora…” rimarkis Tanja.

”Ĝuste tiel estas. Oni povas interparoli nur, se oni al unuopaj vortoj kaj frazoj donas ioman toleron – sed antaŭ ĉio ni devas iel kredi, ke malantaŭ de tiuj vortoj troviĝas ia signifo.

Tio estas la unua kondiĉo. La dua kondiĉo estas, ke en nia vortaro efektive troviĝu kelke da vortoj, kies signifo estas unuavide evidenta kaj ne bezonas klarigon. Unu el tiuj vortoj ekzemple estas ’mi’. Tion oni ne devas klarigi, kvankam la vorto en sia profunda signifo ne estas tiel simpla. Same ni ne devas klarigi vortojn, kiuj diras pri niaj internaj spertoj. Al tiuj vortoj oni simple kredas, ja oni ne povas ilin racie subargumenti, ĉar ili mem estas argumentoj por klarigi aliajn vortojn.

Simple: ekzistas vortoj, kiujn oni ne klarigas, pri kies senco oni kredas.”

Kiel plaŭdis…

Kia pleno da veloj kaj mevaj manovroj sub la blua ĉielo…

La maro…

Duŝan zorgis pri la starigo de tendoj. Ke la ŝnuroj havu ĝustan tension, ke la kanalo estu bone fosita, ke la muntbastonoj estu bone muntitaj.

Georgo interesiĝis:

”Ĉu ni aranĝos garddeĵoradon?”

La profesoro pripensis kaj poste hake diris:

”Ne!”

”Ĉu ni almenaŭ metos seruron sur la zipon?” demandis Adela.

”La filozofio kaj la seruro ne kongruas bone. Filozofoj ĉiam lernis demunti serurojn – kaj certaj seruristoj* de ĉiam persekutas filozofion. Ni tendumos aperte. Ĉiu povas veni kaj rigardi!”


* Aludo pri la jugoslavia diktatoro Josip Broz-Tito, kiu en sia juneco lernis la metion de seruristo. Dum sia longjara absolutisma regado (1945 – 1981) li enprizonigis kaj malebligis milojn da intelektuloj en ĉiuj jugoslaviaj respublikoj. Li ne persekutis nur religiajn homojn, sed ankaŭ socialdemokratojn kaj eĉ komunistojn, kiuj ne sekvis precize lian kaprican politikan linion, kiu ofte subite ŝanĝiĝis, kiel precipe en la jaro 1948, kiam li eniris en grandan konflikton kun Stalin. Se oni unu tagon antaŭ la publika eksplodo de tiu interkamarada konflikto faris kritikan rimarkon pri Stalin, oni riskis karceron aŭ koncentrejon laŭ la nazia aŭ gulaga modelo; se oni unu tagon post la publikigo de la ”Rezolucio de Kominformo” ne atakis Stalinon, oni riskis la samon…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.