La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
FILOZOFII SUBTENDEAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Naĝado ne povos okazi. Tion unue mezuris la nazo de Adela, ŝoviĝinta tra la entranĉo de la tendotolo. La mukeca okulo de Georgo, registrinta tenebrajn bildojn de la ĉielo, povis nur konsenti.
Profesoro Andreo, kvazaŭ li jam antaŭe estus ĉion primeditinta, ektamburis fingre sur la aŭtomobila lado kaj decidis:
”Hodiaŭ ni veturos al la rubejo.” Sinjorino Majda lasis la flufadenon de freŝe kuirita kafo en ĝia vertikalo, konvinkita, ke temas pri malforta vira momento, tia en kiaj tiu problemeca genro sin helpas per senenhava spritumado. Rubejo jes, rubejo ne, la matenmanĝon oni devas konsumi serioze, ja niaj komplikaj motoroj ekakcelas per lakto kaj terpomo – kaj tiun ĉi fakton oni ne neglektu!
Kiam ekbrilis la kruĉa fundo, la profesoro tamen riskis denove mencii sian frumatenan dekreton pri rubejo.
”Konsidere la aron da municipaj rubsiteloj ĉie en tendumejo mi ne vidas kialon veturi al la rubejo.” Sinjorino Majda scias la aŭtoritaton de sia edzo ankaŭ ignori.
”Finfine por mi tia ekskurso eĉ estus interesa,” intervenis Duŝan, ”ja foje oni tie trovas ion, kion oni ne povas aĉeti eĉ en plej bona grandvendejo!”
”Tion, kion ni iras serĉi al la rubejo, oni ne povas akiri eĉ en la londona borso!” provokis la profesoro.
Ĉiuj klare vidis: ju pli ili demandos, des malpli ili aŭdos respondon. Helpos nur, se ili saltos en la internon de la aŭtomobilo kaj paciencos ĝis tiu rubeca institucio…
Jen do alispeca maro: koralaj krestoj de forĵetitaj forneloj kaj fridujoj; algoj de foruzitaj ĉifonoj; fiŝsvarmoj de sennombraj objektoj, apotekaĵoj, metalpecoj; planktono de ĉiaspeca malpuraĵo kaj etaj aĵoj sen nomo, kies uzosencon oni ne povas plu diveni… Kaj sur la ondoj de forĵetaĵoj la glacirompa ŝipego – buldozo, kiu puŝas la malpuraĵon de la rando centren.
”Se mi pripensas, ke sinsekvaj labortagoj, po 300 fojoj jare, kun la tuta administrado kaj librotenado finfine trovas sian lastan stacion ĉi tie…” melankolie rezignaciis sinjorino Majda.
Ili haltis kvazaŭ ili troviĝus en tombejo. Ankaŭ la grumblegado de la buldozo pli kaj pli memorigis pri la funebra marŝo.
Tanja staris kiel en preĝejo. Duŝan sinkis en siajn dubojn pri la senco de la kreskanta arbo. Adela kolere protestis:
”Mi ne supozis, ke oni bezonas tiom longan ekskursdistancon por vidi tion ĉi!”
”Multaj ĉirkaŭveturas la globon kaj ne rimarkas tian kavon kia tiu ĉi,” rebatis al ŝi profesoro Andreo.
”Ĉu oni nepre rimarku tian ikebanaon de malbelo?” insistis Adela.
”Mi opinias, ke ni ellasus ion decidan, se ni pretervidus la rubejon,” kviete kontinuis la profesoro. ”Mi volis montri al vi la escepton en la kosmo. Verdire tio aŭdiĝas strange, sed vi baldaŭ mem komprenos, ke tiuj ĉi abomenaj plomboj en la dentemajlo de la tera surfaco estas fenomenoj, kiuj en la cetera kosmo ne ekzistas.”
”Jes, laŭ abomeneco oni malfacile povus trovi ion similan,” aldonis Georgo.
”Ĝuste pri tio temas. La naturo ne konas eĉ unu solan regioneton, kiu ne estus ĉu bela, ĉu majesta, ĉu mistera, terura aŭ angoriga. La naturo estas tre pitoreska – sed ĝi nenie estas sengusta, banala. Ĝi nenie estas rubejo. En arbaro ĉiumomente formortas miloj da vivaj estaĵoj. Tamen ĉio efikas freŝe, pure, vivoplene. Neniu homa ordiga kaj puriga servo povas prizorgi la homajn loĝlokojn tiel, kiel estas de la naturo mem prizorgataj la arbaro, la herbejo, la rivero, la maro… La naturo en ĉiuj siaj statoj kaj formoj estas bela – sed kial la materio el tiu ĉi sama naturo, en tiu ĉi loko estas tiel neebla, tiel banalaspekta, tiel kaduka?”
”Ĝi simple estas forĵetita!” diris Georgo.
”La suno ’forĵetas’ ĉiusekunde milionojn da tunoj el sia substanco. La vulkanoj elĵetas pli ol ĉiuj ministoj povas elfosi – sed tamen neniu el tiuj ’ĵetadoj’ postlasas rubejon…”
”Ŝajnas, ke ĉiu estaĵo rajtas forĵeti, nur ne la homo…” melankoliis Adela.
”Ĝuste pri tio ĉi mi volis kun vi diskuti. La naturo evidente povas fari kun si mem laŭplaĉajn aferojn, sed tamen ĝi ne povas detrui sian originan belecon. Same kiel kato, ĝi ĉiam falas sur siajn kvar piedojn, senrigarde, de kiu alteco oni ĝin ĵetas. La naturo ĉiam ’falas bele’, se ĝi estas ĵetata de si mem.
Alie, la homa ĵeto povas ĝin lanĉi sur la nivelon de nova beleco, de la arto – aŭ la homo ĝin ĵetas en ion malbelan, banalan, sengustan, kiĉan.”
”Sekve nur la homo povas produkti malbelon?” demandis Duŝan.
”Jes, la abomeno kaj la kiĉo estas ekskluzive homa privilegio.”
”Se tiel, do la homa estaĵo ĉiukaze estas io speciala…”
”Vi tion diris, Adela…”
”Do, kion mi finfine diris, ke vi memorigas min pri la aŭtoreco?”
”Ke vi iam ne riproĉos al mi mistikemon…”
”Mi ne scias, ĉu tiu ĉi amaso de rubaĵoj povus iun ajn memorigi pri io tre mistika?”
”Eĉ pri la fonto de la mistiko mem!” kompletigis sian majeŭtikan vojon profesoro Andreo.
Ili interŝanĝis rigardojn. Tanja diris:
”Nun ankaŭ mi ne povas tute sekvi. Ĉu vi povus iomete pli detale klarigi, profesoro?”
”Preskaŭ ne endas plu klarigi. Iomete da logiko kaj vi komprenos la aferon mem.”
”Abrakadabra…” provokis Georgo.
”Eĉ la sorĉista bastono povas foje montri la Nordan Poluson.
Sed ni lasu tion. Ni konstatis, ke la naturo estas vere majesta kaj bela ĉie, krom en kelkaj ekzemploj – kiam intervenas la homa mano kaj la homa ilo. Sed: se la homo mem estus nura produkto de la sama naturo kaj nenio ekster tio, do ankaŭ li ne povus damaĝi kaj detrui la belecon de ĝi, ja estus vere strange, se raciaj estaĵoj povus belecon damaĝi, sed senraciaj ne. Se la homo estus nur naturo en la naturo, do ĉiuj liaj agoj estus en plena kongruo kun sia natura medio kaj neniel povus la naturon damaĝi.”
”Ĉu oni do supozu, ke la malbelo havas supernaturan karakteron?” intervenis Adela.
”Supernaturan probable ne, ja la malbelo ne povas esti super la belo, la sengusto ne super la majesto. Sed ĝi certe estas io transnatura, ja ĝi ne povas veni el la naturo mem, se ĝi ekestis nur post homa interveno. La fenomenon de malbelo oni ne povas klarigi al si alimaniere ol tiel, ke en la homo trovi ĝas certa transnatura agregaĵo, kiu povas kaŭzi en la homo kaj en la naturo konfuzon. Sed ĉar la homo ne kunportas en la naturon nur rubejojn kaj aliajn naturkadukajn fenomenojn, sed ankaŭ sonetojn, artajn bildojn, baletscenaĵojn, muzikajn komponaĵojn, romanojn, poemojn, artajn filmojn kaj teatraĵojn, do aferojn, kiuj en la naturo ne troviĝas kaj tamen estas belaj, kun la naturo analogie belaj, ni rajtas konkludi, ke ambaŭ polusaj kapabloj iel originas el la sama transnatura homa komponaĵo.”
”Ke la trezoraĵoj de la nacia galerio kaj tiu ĉi infera scenejo originas el la sama skatoleto…” angoriĝis Duŝan.
”Nu jes, ja en la naturo oni ne trovas artproduktojn de Rembrandt kaj ankaŭ ne la forĵetitajn konservujojn, plastaĵojn kaj oleumitajn ĉifonojn. La problemo troviĝas ie aliloke.
La naturo estas bela, sen ke ĝi ’lernu la belecon’ – ĝi simple ne povas esti malbela, dum la homo ekde tia aranĝo kiel tiu ĉi – ĝis la pintoj de la arthistorio, progresas nur helpe de eksterordinara penado kaj lernado. Se la homo estus centprocente nur natura estaĵo, li ne bezonus lernadon. Evidente estas, ke almenaŭ en kelkaj punktoj li falas en tiun ĉi mondon senscia kaj samtempe scivola. Ĉu ne estas paradokse: en sia korpo la homo ’scias’ kontraŭ ĉiu mikroskopa atakanto tuj produkti adekvatajn kontraŭkorpetojn; lia korpo povas prizorgi siajn vundojn mem – sed li pliparte ne scias aranĝi sian korton, siajn bazajn cirkonstancojn… Tiun ĉi strangan, misteran komponaĵon oni de ĉiam nomas – la animo. La homa animo estas, kiu ekstermas balenojn, venenigas birdojn, persekutas kaj torturas aliajn homojn, kontaminas akvojn kaj aeron. Sed la samtipa animo, jen, klopodas savi elmortantajn vivspecojn, purigas Tamizon, komponas la simfonion ’La naŭa’, reĝisoras la filmon ’Krozŝipo Potemkin’…”
”Bone, ĉio tre bele,” demandis Adela, ”de kie do en la naturo tia beleco kaj majesta konsekvenco? Kial la racia homo proporcie al kvadrata centimetro de sia vera arto samtempe detruas milojn da kvadratkilometroj de sia fekunda tero – dum la senracia naturo en ĉiu kazo ’scias’ resti bela kaj fekunda?”
”Ĝuste pri tio ĉi temas,” respondis profesoro Andreo, ”por respondi al tiu ĉi demando ni pilgrimis al tiu ĉi aĉa dezerto.
Se la naturo sian belecon vere povus produkti kaj konservi mem, ankaŭ la malmatura homa animo tion ne povus en ĝi detrui. Ĝuste tiu ĉi rubejo pruvas, ke oni povas elĵeti la materion el ĝia natura ordo – kaj tio estas aspekto de la beleco – en malordon, kaoson, malbelon. Sekve proponiĝas supozo, ke atomojn de nia kosmo ŝovelas du ŝoveliloj. Unu, kiu ĝuste ĵetas – kaj dua, tiu de la homo, kiu ĵetas foje ĝuste, foje malĝuste. Se la unua ŝovelilo ĉesus funkcii, tiu neerarebla, la tuta kosmo fariĝus rubejo. Abomena kadukaĵo de senordaj substancoj.”
”Sed kiu laboras per tiu unua senerara ŝovelilo?” demandis Georgo.
”Temas pri tiu, kiun ni venis serĉi en tiu ĉi rubejo. La patro de ĉiuj aferoj kaj estaĵoj. La patro de nia sesopo kaj de la tuta homaro. Kaj tiu ĉi abomena scenaĵo lin postulas per sama klareco, kiel lin postulas fascina lazuro de Adriatiko, majesto de Alpoj, melankolio de la rivero Mura…”
La radoj de ilia aŭtomobilo muelis kaj flankenĵetis la karstterenajn ŝtonetojn, malvarmeta vento produktis freŝon inter iliaj kapoj. Ili reveturis al sia tendaro, al la bordo. Post certa tempo Adela, el la brusto, plena de la freŝa aero, diris en la direkto de la stiranta profesoro:
”Bonvolu tamen ne atendi, ke ni dimanĉe jam ĉiuj frekventos la sanktan meson kaj partoprenos eŭkaristion – nur pro tiuj ĉi rubaĵoj!”
Kaj Georgo provis ĵeti timigbombeton:
”Ankaŭ mi ne intencas morgaŭ fariĝi mesoservisto, ĉar iu forĵetis uzitajn aŭtogumojn en tiun ĉi kavon…”
La profesoro silentis kaj kviete manipulis la stirilon. Sinjorino Majda kaŝridetis kun iome da petola apudpenso – ne damaĝas, se junaj uloj iomete lin provokas, tio estas bona ekzameno por vera filozofo… Sed al Duŝan tio ĉi ne tro plaĉis:
”Neniu vin provas perforte tiri en preĝejon, vi senbaze alarmas. Sed prefere mi aŭdus el viaj buŝoj, kie vi vidas logikajn erarojn de sinjoro profesoro?”
”Ĝuste pri tio temas,” diris iomete hontigita Adela, ”ke la logiko estis perfekta, sed oni tamen ne povas akcepti ion nur, ĉar ĝi estas logika…”
”Vi do opinias, ke la aserto, kiu estas plene logikkonforma, tamen ne povas devigi nian racion, ĝin agnoski kaj akcepti?” seriozis Duŝan.
Profesoro Andreo devis interveni:
”Ankaŭ Adela iusence pravas. Se oni jam nur per la logiko povus la homon devigi, ke li agnosku la ekziston de Dio, la homo ne plu estus libera estaĵo. Kaj se la homo ne estus plu libera, libera eĉ koncerne tiel absolutan aferon, kiel la logiko, do li neniam povus fari malbonon kaj ni troviĝus en komplete alia mondo ol ni troviĝas.”
”Sed kian valoron do la logiko havas, se ĝi ne povas devigi la racion por akcepti la logike konkluditan veron?” seniluzii ĝis Duŝan.
”Eĉ la matematikaj aksiomoj neniun povas devigi honeste kalkuli. Pensu pri kelkaj kelneroj…”
”Sed ili havas apartan intereson ne obei la aksiomojn. Ili bone enspezas pro siaj eraroj.”
”Nu, proksimume la samo okazas, kiam temas pri logiko.
Ankaŭ tiu, kiu volas respekti logikon, devas unue decidi, je ajna prezo submetiĝi al ĝi, serĉi la veron kaj ne kovri ĝin. Tial ne estas mire, ke eĉ tri granduloj de la filozofia pensado –
Budhao, Konfucio, Paskalo – preskaŭ per samaj vortoj diris, ke la ĝusta pensado estas komenco de ĉio bona, eĉ bazo por la bona ŝtato. Ni uzos la renverson de Paskalo, kiu diris, ke la bono estas komenco de logika ĝusteco. Nur la homo, kiu en si jam decidis obei la rezultojn de la logiko, la logikon efektive konsideros. La logiko do ne estas armilo, per kiu oni povus iun alian devigi ion agnoski aŭ fari. Eĉ per perfekta logiko oni ne povas alian homon sen lia propra maturiĝo konduki al saĝeco. La racia logiko estas nur la agnosko de la intelekto al la decido, jam antaŭe akceptita en la koro, kiu estas laŭnature ’logika’ antaŭ ol oni lernas la logikon de la cerbo.
Tial ankaŭ la ekziston de Dio oni ne povas kredigi per logikaj argumentoj. Nur tiu, kiu la Dian ekziston jam agnoskis en sia koro, subite komprenos ankaŭ formal-logikan vojon al tiu ekzisto.”
”Sekve, oni unue instruu la malhonestan kelneron fariĝi honesta, nur poste oni instruu lin pri rapida kalkultekniko…” aldonis sian penson Tanja.
La brulfumo de ilia aŭto jam ĉirkaŭlekis la najlojn de ilia tendo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.