La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V.

Inter leonoj en la romia areno;
pri tio, kiamaniere aranĝis sin ŝtonoj,
iomete pri la ĉevalpovoj
de nia racio.

Se ne vekus ilin mevoj, vekus ilin la paruo, kiu senĉese ion propagandis de sia pinarbo; kaj se ne vekus ilin ĝi, tion certe farus la viro, kiu el malpeza valizo el ledimitaĵo ofertis ekskurson: iom da navigado, por sperti luladon sur la maraj ondoj, ĝis stomako revoltiĝas; iom por trinki, iom por pretere manĝi en iu taverno – kaj finfine inspektvizito al iu romia amfiteatro.

La afero havis sian logon. La viro efektive ne bezonus en kvin turiste egalrajtaj lingvoj inviti al tiu senpretenda aventureto. Do, kial finfine ne? Kial foje ne ŝoforu iu alia, ne ĉiam Andreo? Sian ”jes” ĉiu el ili eldiris kun la rezervo de Sloveno, kies etno ĉiam troviĝas en embarasa ŝancelado, se iu ion ofertas kontraŭ mono. Tamen tiu ĉi ”jes” estis sufiĉe serioza, ke la viro deŝiris ses vojaĝbiletojn kaj informis, ke la barko post unu horo ekvelos.

Ĉio, per kio ekskursantoj poste fanfaronas sur la firma tero, jam estis travivita kaj registrita en memoro kaj sur filmbendoj.

Nun ili staris antaŭ la majesta ronda konstruaĵo, masonita el grandaj ŝtonblokoj, kiuj tiel precize kuŝis unu sur la alia kaj apud la alia, kvazaŭ ili estus fanditaj muldile, la ĉiĉerono klarigis, kio okazis kie kaj kiamaniere io servis al iaj celoj.

En kelkaj lokoj aŭdiĝis fotoaparataj kraketoj, iu alia filmis, kvazaŭ li estus Griffith.

Profesoro Andreo kun sia grupo eliĝis el la amaso, nia sokrateca tendumularo okupis ŝtonbenkojn, sur kiuj antaŭ du jarmiloj sidis dorlotitaj damoj de la centurionoj kaj oficistoj de la provinco Dalmatia.

”Se mi nun laŭ mia maniero rakontus al vi, kiamaniere tiu ĉi konstrukoloso ekestis, vi certe ne kredus al mi…” per ironia petolemo komencis paroli Andreo.

”Sed vi povas provi,” Georgo montris emon.

”Unue ĉi tie troviĝis nur rokoj. Antaŭ milionoj da jaroj.

Poste iom post iom komencis viciĝi ŝanĝoj; vento, pluvo, suno, transformis la senformajn rokojn en tiun ĉi mirindan konstruaĵon.

Estas grave, ke…”

”Tio evidente apartenas al la antologio de ŝercoj!” interrompis lin Adela.

”Tion ĉi neniu kredos al vi, eĉ se vi estas profesoro!” aŭdi- ĝis el iu alia buŝo.

”Kial nur, ja vi kredas multe pli dubindajn aferojn, kiujn rakontas al vi elementlernejaj instruistoj!” rebatis la argumentpilkon per malmola bato Andreo.

”Kion ni tiel kredas, ekzemple?”

Profesoro sin gratis ĉekape, iomete atendis, ke la etoso fari- ĝu eĉ pli streĉa kaj poste rekomencis paroli.

”Tion, ke kelkaj rokoj laŭ la efiko de hazardo povus envici ĝi en rektan linion, vi ne kredas; sed vi ekzemple kredas, ke laŭ kelkaj hazardaj procesoj estiĝis la estaĵo, kiu kreskas, sin defendas, sin multobligas – kaj en certa momento de la planeda historio maturiĝas kaj fariĝas homo… Ĉu vi ne scias, ke la plej primitiva prabesteto estas senkompare pli komplika afero ol tiu ĉi kolosa amfiteatro kun ĉiuj siaj instalaĵoj? Kaj tamen: koncerne la amfiteatron por vi estas tute klare, ke komence de ĝi ne troviĝas nur la iloj de la konstrumajstro, sed ankaŭ la genia intelekto de la arkitekto. Male vi pretas kredi, ke la organismoj, kiuj per ĉiu el siaj multegaj funkcioj kaj detaloj demonstras senkompare pli ol homan geniecon, povus estiĝi el amasiĝo de hazardaj ŝanĝoj, kvazaŭ la kaprica vento ilin amasigus survoje…”

”Ni ja ne kredas, ke ĉio okazas tiel blinde kaj hazarde. Organismoj evoluis kaj pliperfektiĝis en la batalo por pluvivi. Kaj pluvivis nur tiuj, kiuj sin adaptis al la medio, dum la aliaj pereis,” insistis Adela.

”Bone bone, sed vi pretervidis du aferojn,” respondis profesoro.

Unue: al materio, kiu ne jam estas la materio de pli alte evoluitaj organismoj, vi senintence atribuas la volon transvivi kaj evolui al tiu pli alta stato. Tio signifas ĝuste, ke vi atribuas al tiu materio la intelekton, la volon, la animon.

Kaj due: tute ne estas vero, ke la organismoj laŭ sia evolua linio pli kaj pli adaptiĝas al la medio por tiel pligrandigi sian pluvivkapablon. La fakto estas ĝuste kontraŭa. La evoluo montras evidentan distanciĝon kaj ĉiam pli grandan distingi ĝon de vivaj estaĵoj disde sia medio. Kaj tiuj estaĵoj fariĝas ĉiam pli detrueblaj kaj disponigitaj al la kaduko. La prabestetoj estas ankoraŭ tiugrade konformaj al sia medio, ke ili efektive neniam mortas, ili simple dividadas sin senhalte. La plej simplaj estaĵoj vivas plej sekure kaj plej longe. Se la evoluo irus la vojon de pli kaj pli forta sekuro kaj medikonformo, ili efektive ne ’evoluus’, sed malevoluus, envolviĝus por tiel pligrandigi la daŭron kaj certecon de sia supervivo.”

Ili devis akcepti la penon de nova marŝado. La arkeologia muzeo estis abunde sieĝita de romiaj monumentoj kaj sarkofagoj.

En la unua salono troviĝis vitrinoj kun prilaboritaj ŝtonoj – atestaĵoj de iu praolda homa kulturo en tiu ĉi regiono.

Nur fine de la salono la ŝtonpecoj montris pli evidentajn formojn de iloj, per kiuj antaŭ miljaroj iu tranĉis, hakis kaj tornis.

Duŝan interesiĝis, kiel oni povas distingi, ĉu temas pri ŝtonpeco, hazarde fajlita en riverlito – aŭ pri peco, intence fajlita de homa mano.

”La rivero fajlas laŭhazarde, dum la homo fajlas konforme al sia celo por akiri tranĉilon. La fakulo en unu momento distingas inter ambaŭ eblecoj!” certigis al li la muzegardisto.

Tanja perdis okulojn inter tiuj ŝtonpecoj; ŝi prenis el sia mansako mirindan turbanon, konkon de markankro, dirante:

”Tamen tiom da fakuloj hezitas agnoski, ke ankaŭ tiun ĉi kalkpecon meandre formis kaj tiel bele ornamis ia inteligento…”

Kiam ili jam sidis antaŭ sia tendo kaj rigardis al semoj, kiuj, provizitaj per semoflugiloj, alteriĝis kiel delikata helikoptera ofensivo, Georgo, kun iomete malpli da romantika sento inter siaj brovoj, demandis la profesoron:

”Pri io mi tamen miras: Ni ĉiuj havas similan cerbon en niaj kapoj, tamen kelkaj el la samaj fenomenoj sekvigas konkludojn, kiujn mi per mia plej bona volo ne povas vidi. Mi ĵuras, ke vi eĉ en tiuj alteriĝantaj semoj vidas certan ĉiopovon…”

”Se vi estas blinda, vi estas blinda; tia rezonado jam proksimi ĝas al impertinento,” perdis sian paciencon Tanja.

”Ne, Tanja, vi ne pravas,” intervenis profesoro. Georgo tute bone rezonas. Verdire mi tuj antaŭe enpensiĝis en tiujn mirindajn flugilmodelojn, kiuj aperas simple tiel el la humida tero. Koncerne la demandon ni devas scii, ke por filozofio ekzistas unu sola aflikto: malĉeesto de la demandoj. Demandoj povas esti malagrablaj nur por tiranoj – ni reagas al ili tiel, ke ni honeste serĉas respondon. Georgo, almenaŭ tion vi verŝajne agnoskos al mi, ke oni devas esti majstro de flugila modelfarado, se oni volas fabriki objekton, kiu bone glitos en aero – kaj eĉ tio nur iomete povus imiti la eleganton de tiuj ĉi flugantaj semoj…”

”Tio ĉiuokaze veras,” devis agnoski Georgo.

”Kaj se tiu majstro la flugadon eĉ volus vere kompreni, por ke li ne kapablu fabriki nur la paperan aviadileton, sed ke li povu konstrui ĉe iu aviadila instituto, do li devus havi en sia kapo ion pli ol nur hobian emon, ĉu?”

”Jes, kompreneble, li devus elfari almenaŭ aviadilan akademion kaj studadon por maŝininĝeniero!” lasis sin gvidi Georgo.

”Kion do diri pri tiu, kiu ĉiujn tiujn komplikegajn sciojn ne povis akiri el libroj aŭ en altlernejoj kaj laŭ la jam faritaj aparatoj, devis malkovri ilin mem? En la tempo, kiam ne jam ekzistis aviadilaj kluboj, sed parencoj kaj kunvilaĝanoj, kiuj lin priridis kiel frenezulon, kiu disŝutas sian tempon – ĉu sekve ne postulis tia invento ĝuste eksterordinaran geniecon?”

”Nur talento ĉi tie vere estus nesufiĉa!” konsentis Georgo.

”Ĝis nun ni havis la saman opinion pri tio, ke la kapablo, laŭ kiu la homo povas konstrui unue paperan glisaviadileton, poste sportajn aparatojn, transportajn aviadilojn ĝis la kosmaj taksioj unuflanke kaj sportaj kajtoj kaj glisparaŝutoj aliflanke aŭ ekstreme precizaj kaj facilaj aviadiloj, kiuj leviĝas nur helpe de homa korpa forto, ke tiu kapablo povas kaj devas esti nur inteligento, kiu sin disponigas al inspiro kaj progresas per konstanta lernado. Kaj ĝuste tiu lasta atingo, kiam oni fabrikis tiun mirindan ekstreme facilan flugilon, akcelatan de la homaj muskloj, kiu estis fabrikebla nur helpe de komputilaj kalkulegoj, pruvas, ke la plej alta nivelo de certa invento estas atingata nur tiam, kiam la modelo puriĝas ĝis plena simpleco kaj eleganto, kian oni cetere ĉie trovas en la naturo. Se vi observas la flugantajn semojn, vi rimarkos la rezulton de la pinta aerodinamika racio. Ilia genia simpleco kaj eleganto demonstras ankaŭ la pintan estetikan kapablon de la aŭtoro. Nek ero de la materialo estas tro. Ĉu vi ne vidas, ke ankaŭ tiujn miniaturajn konstrugeniaĵojn devis elkalkuli iu racio, kiu superas ĉion, kion ni povas elkalkuli sur la tero?” la trankvila baritono de la profesoro provis persvadi la insiston de Georgo.

”Por ne paroli pri mevoj…” ekkriis Tanja.

”Verdire, pri mevoj ni prefere ne parolu, ja jam la flugantaj semoj mem superas ĉiujn niajn teknikajn institutojn; ĉe mevoj ni pro la krea forto, en ili uzita, perdus ekvilibron!” konsentis profesoro.

”Mi persone perdas ekvilibron jam ĉe tiuj senpretendaj flugsemoj!” diris Duŝan. ”Ne temas pri tio, ke ĝi estus nur ĉarma semparaŝuteto, kiu elegante flugas foren de la arbo, ĝi mem enhavas altkapacitan komputilon, kiu kapablas fari tion, kion la tuta homa scienco povas nur iel priskribi: ĝi komandas al akvo, karbonoksido kaj suna lumo, ke ili sin aran- ĝu en altan arbon. Kaj tiu arbo poste ĉiujare denove eksplodos en milojn da tiaj mirindaj flugsemoj…”

”Duŝan, he, min via romantiko ne impresigas tiom!” ribelis Adela.

”Kio do, vi pensas, ĉion tion majstras?” profesoro demandis al Adela.

”Simple afero de la evoluo, ja ne mankis tempo,” ironiis Adela.

”Sed la evoluo, kian povas dokumenti homoj, estas ekskluzive la afero de la homa racio kaj de la inspiro, kiun oni ne povas alvoki propravole. Do kio povus kaŭzi evoluŝanĝojn antaŭ la apero de la homa estaĵo?”

”Hazardo!”

”Se tiel,” kontinuis la profesoro, ”oni devus starigi al la hazardo la plej imponan templon. Oni devus fermi ĉiujn lernejojn, hospitalojn, fabrikojn, ĉion, kio estas regata de la homa racia ordo. Oni devus proklami unu solan leĝon: Disponigu vin al la hazardo! Nome: se la hazardo produktis tion, kion ni tiel estime admiras, do nur la hazardo povus kontentige solvi niajn ĉiutagajn problemojn kaj eĉ speciale la grandajn problemojn de la homa raso tutmonde! Samgrade, kiom la mevo estas pli eleganta kaj pli perfekta ol niaj aviadiloj kun benzinmotoroj, tiugrade ankaŭ la solvoj, kiujn elĵetus la hazardo, estus pli elegantaj kaj perfektaj kompare kun tiuj, kiujn povas produkti la homa racia penado,” Andreo dismetis siajn gambojn por kontribui al sia stabileco.

”Ankoraŭ io,” rimarkis Duŝan. ”La leĝon pri la hazardo kiel nia gvidpovo ni efektive ne povas proklami, ja ajna leĝo forigas hazardon. Al la hazardo ni povas nin disponigi nur ’hazarde’

– kaj tio signifas, ke la hazardo ne povas esti la plej alta kaj ĝenerala leĝo kaj principo. Se la hazardo estas donita leĝe, ĝi estas per ĝuste tiu leĝo senhazardigita; se ĝi restas hazarda, ĝi restas limigita per sia escepteco. La hazardo, se ĝi ekzistus, estus ĉiam nur io escepta, ĉiam nur parazito sur la arbo de la regulo kaj leĝo.”

Adela devis al si konfesi: eĉ tiu lasta elpafita kartoĉo estis nur manovra…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.