La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
FILOZOFII SUBTENDEAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Dentobrosoj, plenaj de ŝaŭmiĝinta pasto, moviĝis supren, suben inter la gingivoj. La broso de Tanja, de Duŝan, de Adela, de Georgo, la broso de sinjorino Majda kaj de la sinjoro profesoro. La origina peko de la blanka pano, kiel diras medicino, kaj de bonbonoj. Iun tagon Eva, kvazaŭ la homa gento ne jam sufiĉe suferis pro ŝia pomo, prenis el la forno molan blankan panon – kaj de tiu tempo ni estas forpelitaj ankaŭ el la paradizo de sanaj blankaj dentoj – en la valon de la ĉiutaga brosado kaj porokaza borado…
”Ĉu ne domaĝe,” tute el sia pastoŝaŭmo diris Adela, ”ke oni ne povas sin tute disponigi al la suno? Mi opinias, ke la hontosento pri propra korpo ne nur ne estas malpli sana, sed eĉ malpli kongrua kun la filozofio, se ni jam pri ĝi okupi- ĝas…”
Aliaj iomete interŝanĝis rigardojn, sed la profesoro trankvile respondis, ke Adela tute pravas kaj ke vere ne sencas honti pri propra korpo. Tanja elsub sia ruĝiĝo demandis: ”Ĉu vi intencas nin konduki al la nudisma plaĝo?”
”He, tio estus unuaranga afero!” jam entuziasmiĝis Georgo.
”Se mi diris, ke ni ne bezonas honti pri niaj korpoj, mi per tio ne jam diris, ke estus bone tuj seniĝi de ĉiuj vestoj antaŭ publiko!” diris la profesoro.
Sinjorino Majda ŝmiris ion sur pantranĉaĵojn, venteto ludis per bankalsonoj, kiuj sekiĝis sur ŝnureto. La suno tuŝis la unuajn pintojn de pinoj. Strange. Ĉiuj aĵoj en la naturo verdire estas nudaj; tiaj, kiaj ili simple estas. Nur la homo sentas bezonon ion surmeti.
”Pri kio do ni hontu, se ne pro propra korpo, ke ni tamen ne estu nudaj?” demandis sinjorino Majda, kiam ŝi viŝis tranĉilon ĉe sia lasta pantranĉaĵo.
”Probable ne la honto estas, kio nin metas en pantalonojn…” diris Georgo.
”Bonvolu sendi nian koleginon Adela sen ĉio en urbomezon, kaj vi vidos ŝian hontosenton!” diris Andreo.
”Bone, se jam temas pri la honto – pro kio oni hontu, se ne temas pri la korpo?” iel indiferente aldonis Adela.
Dum certa tempo neniu sin esprimis, poste la profesoro komencis paŝi ronde ĉirkaŭ la tendoj, kiel li kutimis, se li volis sin prepari por certa temo. Li spiris iomete pli profunde, li rigardis ien al horizonto, kvazaŭ li atendus la solvon de tiuj montoj. Poste li komencis per obstino de fosisto kaj per prudento de detektivo starigi demandon post demando, ĝis la disĉiploj efektive mem trovu respondon al sia demando. Kaj tiun metodon, ke li ne metis sian respondon antaŭ iliajn piedojn, sed ili sub lia akompano mem trovis ĝin, ili pli kaj pli aprezis, konsciante, ke surtabligita vero baldaŭ fuĝas el homa memoro kaj malpli lin tenas ol tiu, kiun oni atingas sur la dekliva pado mem.
”Bone. Diru al mi, ĉu elektronika inĝeniero hontus pri elektronika valvo, kiu disponus pri kelkmil kontaktiloj ĉepiede – kompare kun kvin ĝis ok kontaktiloj, kutimaj?”
”Tian valvon oni ne povas produkti!” diris Duŝan, mem radioamatoro.
”Tamen ĉiu el niaj nervĉeloj estas tia elektronika valvo, kun centmiloj da kontaktoj. Ĉu fakulo pri kibernetiko hontus pri roboto, kiu 639 musklojn kaj 206 ostojn akordigus al kelkcent movdirektoj, ja ĝisnunaj aŭtomatoj povas moviĝi nur al kvar direktoj…”
”Tio signifus, produkti roboton, kiu povus flegi bebon!” ekmiris sinjorino Majda.
”Kaj tamen tio estas unu el ne tro postulemaj programoj de nia vegetala nervsistemo. Sed kion diri pri komputilo kun 14 miliardoj da elementoj, el kiuj ĉiu povas registri dudek milo da informoj, kombineblaj je dekmil manieroj? La tuta nombro de eblaj kombinoj estas proksimume centoble pli granda ol la nombro de atomoj en nia sunsistemo. Kaj apud tiu ĉi komputilo sen komparo funkcias ankoraŭ cent trilionoj da memstaraj mekanismoj, kiuj regulas la vivon de unuopaj ĉeloj.
Kiu mondkonata firmao, kiu produktas komputilajn sistemojn, hontus pri tia atingo, kiu apud ĉio ne pezas pli ol du kilogramojn kaj uzas nur kelkajn vatojn da energio?”
”Estas granda demando, ĉu iam ajn oni povos ion tian produkti per homaj rimedoj,” dubis Georgo.
”Tamen ĝuste tia estas jam tute averaĝa, eĉ ne speciale sagaca homa cerbo. Ni disponas do pri aparato, kiu jam en sia origina stato, do malsolida kaj facile vundebla, super ĉiuj komparoj superas la tutan homan scion kaj fareblon. En tiu ĉi aparato estas, kiel en futureca sciencfikcia filmo, kaptita spirito, kiu pliparte vivas ankoraŭ en ŝtonepoko; kiu eĉ proksimume ne estas same sagaca, kiel estas sagaca la plej malgranda piedfingro; eĉ proksimume ne tiel nobla, kiel estas nobla la lasta leŭkocito en ties sango, kiu brave sin ĵetas kontraŭ la atakanto, kvankam ĝi tiukaze mem pereas. Se ni havas motivon por honti, do ni hontu pri tiu primitiva kaj ne jam evoluita spirito kompare kun tiel alte evoluita korpo.
Kiam niaj bibliaj prapatroj surmetis bestajn peltojn, ili tion ne faris tial, ĉar ili rekonus senvaloron de siaj korpoj; en la lumo, kiu ankoraŭ rebrilis el la malproksimiĝinta paradizo, ili vidis nesufiĉan valoron de siaj spiritoj. Vualo tiel ne kovras la korpon antaŭ la spirito, sed inverse, la spiriton antaŭ la korpo.
Nome: niaj korpoj falis nur parte, sed niaj spiritoj falis katastrofe…”
Sekvis sekundoj de silento. El kruĉo verŝiĝis varmega teo.
Georgo kun delico eltrinkis kaj iomete etendis siajn membrojn.
”Sinjoro profesoro, io en tiu ĉi rakonto min ĝenas. Vi parolis tiel, kvazaŭ ekzistus iel du inteligentoj. Inteligento de la korpo, kiu estas elstare altranga – kaj inteligento de la spirito, kiu la unuan ne atingas. Sed mi ne povas al mi klarigi, kiamaniere la malpli evoluita inteligento de nia spirito povas havi pri si konscion, dum la pli evoluita inteligento de nia korpo ĝin ne posedas…”
”Tiel povas demandi nur iu, kiu jam multon lernis!” komplimentis lin la profesoro kaj daŭrigis:
”Verdire ni pli kaj pli havas impreson, ke en ni agas du diversspecaj inteligentoj. Unu, kiu jam la simplan nazan mukmembranon ekipas per tremviletoj, kiuj en severa ordo puŝas mukon kaj malutilajn partiklojn el la nazo; kiu precize distingas bonan substancon disde la venena, kiam ili atingas la stomakon kaj provas fari ĉion por eligi la venenan substancon; kiu per du gramoj da superrena glando – per kapacito, kian ne posedas iu ajn generalstabo – aranĝas defendan militon interne de la korpo, ekde la universala defendo per leŭkocitoj, ĝis la plej speciala batalado per kontraŭkorpuskloj, kiujn la korpo produktas por ĉiu atakanto aparte. Ne nur, ke la korpo tuj ’scias’, pri kiu malsano temas, sed ĝi tutfronte unuece al ĝi reagas. Se ekzemple oni operacias duodenon, tiu ĉi inteligento de la korpo aŭtomate fermos ĉiujn elirejojn el la stomako, por ke la fluaĵo ne fluu el la vundo kaj ne provoku inflamon de la ventra membrano. Kaj tiu fermiĝo daŭras dum kvar horoj – precize tiom, kiom fibroino bezonas por plene kunglui elirejojn. Se oni perdas sangon, la tempo, bezonata por sangsolidiĝo aŭtomate malplilongiĝas proporcie kun la sangoperdo. En nia korpo do evidente ’iu’ regas kaj mastras, kiu samtempe estas perfekta kemiisto, biologo, militista stratego, fizikisto, kibernetikisto, ekonomiisto, energetikisto, ekologiisto kaj multalio. Ke ĉi tie temas pri alcelita plano, kiun povas programi nur superinteligento, pri tio ne povas plu esti duboj. Tiu ĉi inteligento ankaŭ en plej simplaj vivestaĵoj estas tiel evidenta, ke ni ne havus motivon honti, eĉ se nia memo inkarniĝus en la korpo de ne tro impona kaj renoma raŭpo!
– Kaj tamen tiu ĉi inteligento ne estas nia propra inteligento.
Se ĝi estus nia propraĵo, ni havus konscion pri ĉiuj tiuj procesoj. Ni digestus kiel kemiistoj, ni moviĝus kiel fizikistoj, ni batalus kontraŭ mikroboj kiel generaloj…”
”Kion diri, se temas pri nuraj aŭtomatismoj?” demandis Adela.
”Vidu, aŭtomatismoj estas procedoj, kiujn ni unue faris malrapide kaj konscie, poste la granda cerbo ilin delegis al la aŭtomatiko de la vegetala nervsistemo. Sed estas neeble kredi, ke la homo unue konscie pumpus sian sangon, konscie spirus, kreskus kaj asimilus sian nutraĵon, sin defendus kontraŭ mikroboj kaj virusoj, kaj poste ĉion tion iom post iom delegus al sia aŭtomatiko. Ne, tio certe ne estas aŭtomatiko en la sama senco, kiel ni biciklas aŭ ludas fortepianon. Sed estu kiel ajn: ĉiu aŭtomato estas produkto de racio, kiu celplane ligas partojn en funkciantan tuton. Oni ne povas forigi la fakton, ke en niaj korpoj regas inteligento, kiu venas el alia fonto ol tiu ĉi, per kiu ni tiun ĉi fakton mallerte perceptas.”
”Do temas pri fremda, luprenita inteligento, ĉu?” ekhavis ideon Tanja.
”Ĝuste tion mi volis jam mem diri. Vole nevole, ni devas agnoski, ke en ni agas io, kio ne estas parto kaj produkto de ni.”
”Kaj kiu estas tiu grandanima ludonanto, kiu disponas pri tiom da racio, ke li povas ĝin ludoni en tioma kvanto?” iomete ironie diris Georgo.
”La homo tio certe ne povas esti. Ja ne pasis tiel granda tempo de tiam, kiam li malkovris sangocirkulan sistemon.
Nur en la 19-a jarcento li produktis unuan vakcinon.”
”Kio pri naturo mem?” demandis, inspirita de la oficialaj lernejaj libroj Adela.
”Kiu naturo? Ĉu besto? Ekzemple kokino, kiu malpigre kovas siajn ovojn eĉ, se ili estas fabrikitaj el gipso? Ĉu eble unu el plantoj? Probable tiu filiko, kies semo en popolfabeloj dum la solstica nokto kapabligas homon kompreni la parolon de la bestoj… Sed, se ne la plantoj, do eble mineraloj? Eble la stela plasmo? Tiu, kiu volas atribui racion al la naturo, tiu devas tiun ĉi substantivon skribi per majusklo, kvazaŭ temus pri ĉiopova kaj racihava personego. Kvazaŭ temus pri Dio mem!”
Adela tute bone sciis, kiu ebleco restas. Tamen ŝi provis savi, kion ŝi kredis povi: ”Finfine tiu ĉi inteligento povus evolui mem, dum la lukto de organismoj por supervivo, dum la adaptiĝado al propra medio kaj dum la natura selektado de la specioj!”
Profesoro Andreo estis ĝentlemano kaj al Adela li ne volis senpere diri, ke el tiu ĉi pripenso parolas iu rapide kunveldita falsaĵo de Darwin, kiun Darwin mem same malvole akceptus, kiel li ne volis akcepti la konteston de la anglikana primaso de Londono.
”Bone, Adela, ni marŝos de la lasta vorto al la unua. Ni pripensu, kion la nocio ’selekto’ en nia kunteksto signifas. Se la nocion uzis Darwin, tio havas certan sencon. Tiu sinjoro estis – same kiel pri evoluo de la specioj – konvinkita pri la ekzisto de Dio. Se do endis elekti kaj selekti, kio plu vivu kaj kio probable malaperu, en la mondo de Darwin ekzistis ankaŭ la estaĵo, kiu povis elekti kaj selekti. Elekti kaj selekti povas nur inteligentohava estaĵo. Sed se pri la selekto parolas vi, Adela, tio signifas, ke vi al la senviva materio atribuas inteligenton, kiu suverene povas selekti inter la perspektivaj mutacioj kaj iliaj maloj. Se do la nocio de selekto ion pruvas, ĝi pruvas la ekziston de la inteligento, kiu povas kaj volas selekti, kiu do agis jam antaŭ la ekesto de la unua viva ĉelo.”
”Ne estas facile sekvi…”
”Ni marŝu antaŭen! Vi diras, ke vivestaĵoj adaptiĝis al sia naturmedio. Tio estas kompleta falso. Se la estaĵoj pli kaj pli adaptiĝus al sia medio, ili iĝus al tiu medio pli kaj pli similaj, sekve pli kaj pli primitivaj kaj fine senvivaj, kiel la medio mem. La lasta ŝtupo de la adaptiĝo tiel signifus kompletan identiĝon de tiuj estaĵoj kun sia medio, sekve la ĉeson de si mem, de ajna vivo. Tia asimilado verdire okazas. Ĉiumomente ĉiuj vivaj ĉeloj proksimiĝas al tiu fina adaptiĝo, kiun ni nomas morto. Sed la vivo kiel tuto, ĝuste kontraŭe ol vi pensas, pli kaj pli distingiĝas de sia medio – laŭ la instruo de Darwin – ek de la plej primitivaj formoj ĝis la plej kompleksa kaj de la naturmedio plej diversa, la homo mem. Tiel la homo estas la plej maladaptita viva estaĵo – kaj lia inteligento devas konstante okupiĝi pri la streĉo inter la medio kaj lia diverseco.”
”Sed kio pri la lukto por supervivo?” jam preskaŭ armisticis Adela.
”La lukto por supervivo mem estas mirinda pruvo – sed ne por tio, kion vi volis diri. Rigardu: ĉu la steloj luktas por supervivo? Ĉu tion faras la neĝo, kiam albrilas fruprintempa suno? Ne. Ĉiuj spertoj montras, ke la bazo de ĉiu lukto por supervivo estas ekzisto de la volo. Ĝuste la volo estas tiu fenomeno, kiu la inteligenton de vivaj estaĵoj definitive distingas disde la ’inteligentaj’ maŝinoj, kiel oni diletante false nomas komputilojn.”
”Ĉu vi volas diri, ke la arbo samtiel vivas kaj luktas per sia vivovolo, kiel tion faras la homo?” enmiksis sin Tanja.
”Tion, se mi volas esti preciza, oni ne scias. Sed mi supozas, ke vere propran kaj liberan volon posedas nur la homo, sed en aliaj vivestaĵoj kaŝiĝas ne nur iu fremda inteligento, sed same ankaŭ iu fremda, luprenita volo, iu enkonstruita imperativo, ke endas ĉiupreze vivi kaj multobliĝi. Vidu, eĉ la homa libera volo ne regas super nia tuto. Nia korpo havas, samtiel kiel ĉiu besto kaj planto, aldone luprenitan iun alian volon, iun alian imperativon, kiun ni senpere ne povas percepti kaj same ne kontroli. La homo povas per sia volo decidi fari suicidon, sed la luprenita volo de la organismo, de ĉiuj homkorpaj ĉeloj tamen reagos kaj faros ĉion por protekti la vivon.”
”Jes, mi vidas…”
”Por pluvivo do povas lukti nur tiuj estaĵoj, kiuj posedas ĉu sian propran volon, ĉu enkonstruitan luprenitan volon de ie aliloke, ni nomu ĝin provizore Pravolo. Tia Pravolo tamen ne povas esti io alia ol aparta aspekto de Prainteligento, pri kiu ni jam parolis.”
”Do, bone…”
”Restis por nia pritrakto ankoraŭ unu nocio: evoluo, evolucio.
Ĉiuj, kiuj parolas pri memevolucio, uzas rimedon, kiu por ĉiam fermu la buŝon de ajna kontesto: la tempon. Per sintagmo, ke la unua vivo aperis dum la longtempa kuniĝado de albumenoj, en epoko de antaŭ milionoj da jaroj, ili provas fari ebla tion, kio cetere ne ŝajnas ebla. Sed la tempo mem ne povas ion fari. Kial? Nia ĉiutaga sperto pruvas, ke ĉiuj procesoj, kiuj iras laŭ propra tendenco, kondukas el ordo al malordo.
En la naturo, en la universo, la probableco de la malordo estas senkompare pli granda ol la probableco de la ordo.
Ni prenu simplan ekzemplon. Se infano ĵetus aeren plombliterojn el la presista kompostujo, normala probableco diras, ke ili falos teren sen ajna ordo. Ili nek faros ordigitan alfabeton, nek iun sencohavan tekston. Oni povus tiel ĵeti dum milionoj da jaroj, sed praktike neniam oni tiamaniere atingus hazarde la frazon: Mi ne ĵetos plu! La dua ekzemplo apartenas al la fizika kampo. Se ni hejtas fornon, ni starigas ĉe la molekuloj iaspecan varmordon. La molekuloj, kiuj konsistigas hejtmaterialon, fornon kaj aeron tuj ĉe la forno, atingas altamplitudan osciladon; aliaj, pli malproksimaj, oscilas malpli alte. La unuaj fariĝas ’varmaj’, la aliaj estas kompare al la unuaj ’malvarmaj’. Negrave, ĉu ni hejtas plu, ĉu ni ĉesas hejti, post certa tempo tiu ordo malordiĝos. Se ni hejtos plu, ĉiuj molekuloj fariĝos proksimume same varmaj, ĉiam pli samgrade; se ni ĉesas hejti, ĉiuj molekuloj iom post iom perdos varmon, do osciladon. La proceso tendencas al malordo. Sed tia proceso ne okazas nur ene de la ĉambro, sed en tuta universo.
Fizikistoj parolas pri la termika morto de la universo.
La tuta universo moviĝas ek de la komenca ordo al la fina malordo. Tiu leĝo havas nomon entropio kaj konsistigas la faman 2-an leĝon pri termodinamiko.”
”Se tiel, ĉu la fenomeno vivo ne estas efektive rompo kontraŭ tiu ĉi leĝo?” vekiĝis Duŝan.
”Jes, tiel estas. Rompo senkompara. Sed ĝi ne estas escepto hazarda kaj unuopa. Eble ni eĉ povus iamaniere toleri teorion, ke unufoje en la universo la hazardo produktis ordon en komplekseco de la viva ĉelo. Sed ĉi tie temas pri tiom ampleksa invado de la vivo, en si mem komplementa kaj kongrua, ke estas vera infanaĵo, paroli pri hazarda ludo de la blinda naturo.
Ĉiu, kiu ne estas propravole blinda, devas agnoski – kaj ni esprimu dankon pro tio ankaŭ al Darwin – ke la tuta viva mondo estas penetrata de du tendencoj: tendenco de memkonservado kaj tendenco de evoluo. Ili ambaŭ esence kontraŭagas la bazan tendencon de la naturo: tendenco al malordo, al entropio.”
”Bone, sed kiamaniere tiuj du tendencoj estas konstruitaj ene de la materio, ke ĝi povas organiziĝi en ĉiam pli alte evoluitajn sistemojn?” demandis Tanja.
”En kibernetiko validas regulo, ke por ajna funkcianta sistemo estas bezonataj tri elementoj: materio, energio kaj informo.
Kaj la informo konsistas el ordigo, instrukcio kaj enhavo.
Komputilo ricevas sian informon de la homo. Iel ajn perfekta estu maŝino, neniam ĝi povos memstariĝi. Al ĝi mankas la esenca organo, kiu nura kapablas iniciati kaj prijuĝi – la personeco. La maŝino havas gigantan kapablon rapidege aranĝi tion, kion enmetas en ĝin la homo – sed ĝi neniam el si mem starigos demandon. Biologoj malkovris, ke ankaŭ en la ’komputilo’ de vivaj ĉeloj troviĝas certa ’programo’. Temas pri la genetika kodo DNA, nomita ankaŭ ’duobla spiralo’. En tiu ĉi molekulo estas koditaj ĉiuj informoj pri tio, kiamaniere el la koncipita ovo evoluu nova viva estaĵo; ĝis tiaj detaloj, kiel koloro de haroj, formo de ungoj aŭ emo pentri, se temas pri homa ido. Ĉio, kio okazas en la utero, okazas laŭ la preciza programo de tiu ĉi genetika kodo. La fakto, ke la tuta kresko kaj vivo estas kontrolata de la ’teksto’ en tiu spirala molekulo, surprize memorigas pri la unua frazo en la evangelio laŭ Johano: ’En la komenco estis la Vorto… ’”
La tenda tolo malforte ondis pro venteto. La profesoro devis laŭvice kuiri, aliaj foriris al la strando. Junaj korpoj forpuŝis akvomason kaj pleniĝis de freŝa maraero. Super la fajro gluglis akvo kun ĉiuj eblaj legomoj kaj plantoj, kiujn proponas la ĉestrandaj standoj. La suno sin oferis, kvazaŭ ĝi brilus la lastan fojon.
Tra vaporo, kiu leviĝis el kaldroneto, vidiĝis fluetado de la naĝkalsono de Georgo.
”Ĉu vi do jam enuis de banado?” kliniĝis Andreo trans la kaldronon.
”Eh, nenio speciala…” provis Georgo ion kaŝi.
”Vi havas problemon, ĉu ne?”
”Vi bele eskapis la temon pri nudeco…”
”Ĉu vi trovas?” mire rigardis la profesoro. ”Ĉu ni ne senvestigis ĝisnude kelkajn malnovajn jam fiksiĝintajn antaŭju ĝojn kaj konvinkojn?”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.