La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII.

Aranĝo kun
laŭvice falantaj domenpecoj
kaj iomete pri tio,
kion signifas la sunsubiro.

Ili jam asimiliĝis al la maĉado de tritiko kun fruktoj kaj mie lo. Georgo volis ĉimatene iomete prokrasti sian eldormsaki ĝon.

”Finfine ni libertempas,” li provis argumentadi favore al pigreco de siaj membroj. Andreo estis nepersvadebla. Li diris:

”Se ni atribuas antaŭrajton al dormado kompare kun vekado, do ni pli ŝatas la foreston de nia spirito ol ĝian ĉeeston.

Se ni toleras la letargian insistadon de niaj korpoj por kelkaj minutoj, baldaŭ ni perdos jarojn…”

Tamen eĉ Georgo devis agnoski al si: ĉi tie, kie pri leviĝo ne troviĝis mizerikordo, li leviĝas multe pli facile ol hejme, kie li kun sia patrino aranĝas verajn diplomatiajn negocojn laŭ ĝeneva maniero.

”Ĉu vi vidis tion ĉi?” Tanja proponis gazeton al la profesoro.

”Ne, montru!”

Temis pri loka gazeto, kiun niaj filozofoj ĉefe aĉetis por pli facile ĉendi fajron, por envolvi forĵetaĵojn kaj similaj uzoj.

”Lernanto de la marista mezlernejo hodiaŭ je la 15-a horo antaŭ la loĝbloko 7. en la strato ”Heroo Krĵiĉ” demonstros faligon de domenkubetoj. D. P. en unu semajno aranĝis en la formo de la silhueto de nia urbo 30.000 da domenkubetoj.

Kiam li per sia fingro tuŝos la unuan, ili en bela ondado laŭvice falos, kio por niaj turistaj gastoj sendube estos interesa evento,” laŭte legis profesoro Andreo el la gazeto. Duŝan estis verdire iomete malravita, ke la profesoro pretis laŭte legi tiun infanaĵon.

”Ĉiukaze ni devas tion plej precize spekti!” diris Andreo al la surprizita grupo.

Sinjorino Majda levis brovojn:

”Do tamen, ĉe ajna hundfrizado ni ne bezonas ĉeesti, ĉu?”

”Sendube ni iros!” restis la profesoro firma, dum li ion umis ĉe la tendoŝnuroj.

”Vi viroj estas eternaj infanoj!” el la buŝo de sinjorino Majda elparolis la eterna patrino…

”Tion vi bele formulis, Majda!” Andreo ŝin petole refutis.

”Ĉu vi ne scias, ke ĉion, kio sur tiu ĉi mondo estas bona kaj eminenta, alportis al ni infanoj? Ĉu vi kredas, ke iu serioza homo irus antaŭ tiun sicilian kavon ludi kun trianguloj por atingi genian ideon pri la rilato inter la lateroj kaj iliaj kvadratoj? Tion povis fari nur infano Pitagoro. Kaj vi eraras, pensante, ke iu serioza vilulo atingis ideon, ke grandan ŝarĝon oni povus translokigi ankaŭ alimaniere ol ke la tuta tribo ĝin tiru per lianoj… Estis certe iu infano, kiu rulis ĝin sur arbtrunketo sur la deklivo – kaj li ekhavis ideon pri rado. Kaj ĉu vi vere kredas, ke iu serioza kaj plenkreska homo povus lanĉi kajtojn en la ĉielon kaj eksperimenti per atmosfera elektro? Tion faris infano Benjamin Franklin…”

La sinjorino jam delonge sciis, ke ŝi ne havas ŝancon pravi kun la profesoro. Nu jes, ankaŭ li estas infano, havanta kaj realiganta ĉiujn rajtojn atribuitajn al infanoj…

Efektive ne venis tiomaj homoj, ke regus denseco. Ĉi tie kelkiu elementlernejano, tie pensiulo, poŝtisto – kaj nia delegacio.

Ja ne okazis io spektinda: knabo en marista ĉemizo venis el vestiblo de sia loĝbloko, rigardis iomete ĉirkaŭ si, paŝis al plato, plena de vertikale starigitaj domenbriketoj, aran- ĝitaj laŭ la formo de la urba silueto. De iu flanko ekfulmis fotoaparato. La knabo ekkaŭris kaj per la pinto de sia krajono tuŝis la unuan domenbriketon. Estis, kvazaŭ vento blovus trans la tritika kampo kaj tritikaj spikoj laŭvice kliniĝus. En kelkaj sekundoj la unusemajna zorgega laboro de la pacienca lernanto falis en etan optikan miraklon.

”Ĉiukaze mi respektas la knabon, kiu uzis tutan semajnon por barakti kun tiuj domenbriketoj, sed tamen, mi ne komprenas, kial ni nepre devis tion vidi?” disraviĝis la sinjorino Majda.

”Antaŭ sekundoj vi ĉeestis al unu el plej konvinkaj argumentoj por la ekzisto de Dio!” senĉirkaŭire proklamis Andreo.

”Por povi tion digesti, mi devas sidiĝi!” malesperiĝis Adela.

”Mi aŭdis ĉion eblan, sed argumenti por la Dia ekzisto per falantaj domenpecetoj, tion mi ne povas tiel simple gluti!” diris la nekredema Georgo.

Ili iris ĝis la unua restoracio kaj sidiĝis. Antaŭ ol la kelnero ilin rimarkos, ili jam konsumos ĉiujn metafizikajn vojkruci- ĝojn.

Tanja komencis kun kaŝita timo, ke ĉe la profesoro io ne funkcias orde:

”Sinjoro profesoro, ni atendas, ke vi kontentige klarigu neprecon, pro kiu ni iris spekti la faligon de tiuj domenkvadretoj!”

”Se vi deziras, ni povus vere komenci,” Andreo trankvile diris. ”Imagu, ke vi estas unu el la domenbriketoj, dum ili ankoraŭ staris rekte. Unu el tiuj ie en la mezo. Ĉu vi imagas?”

”Jes!” ili respondis unuvoĉe.

”Se tiel, ni baldaŭ atingos finon. Do, vi estas unu el la domenkvadretoj en tiu longa vico – kaj subite io vin puŝas, ke vi falas. Kaj falante, vi puŝas la sekvan domenkvadreton, do efektive vian kolegon aŭ koleginon, ĝis tiu ĉi ankaŭ falas.

Tiom vi scias ĝis nun kaj ne pli. Nun vi komencas pensi. Se la domenkvadreto, kiu falis post vi, falis pro vi, ĉar ankaŭ vi falis, do vi povas kun certeco konkludi, ke ankaŭ vi ne falis el propra movo, sed ke ankaŭ vin faligis la falo de iu domenkvadreto respektive kolego antaŭ vi, ĉu ne?”

”Granda scienco tio precize ne estas!” grimacis Adela.

”Ne miksu grandan sciencon kun komplika scienco! Bone.

Mi konkludos plue. Se mi falis pro la falo de la antaŭa domenbriketo respektive kolego, sekve ankaŭ tiu devis fali el la sama kaŭzo, ĉu? Sed la falado mem tiamaniere ne jam estas klarigita. Tiel mi konkludas de unu domenbriketo al la alia kaj ĉiam antaŭen… Ĉar antaŭ mi troviĝas, ni diru, 15.000 da tiaj domenbriketoj, tiaspeca konkludado konsumas multe da mia tempo. Finfine mi venas ĝis la lasta specimeno – kaj finfine ĝis la knabo, kiu ĉion aranĝis kaj faligis. Nur konsiderante lian agon mi trovis definitivan respondon. Ne nur al la demando, kial mi falis, sed ankaŭ, kiamaniere kaj pro kio mi en tiu ĉi ludo troviĝis, kvankam mi unue tute ne interesiĝis pri tio. Ĝuste tio estas karakteriza por la homoj ĝenerale. Unue ili ekscitiĝas pri la demando, kial ili falas, nur fine de sia konkludado ili foje atingas la respondon al la demando, kial ili tute ekzistas. Sed, ĉu mi ĉe tia konkludado vere devas konsideri ĉiun unuopan domenbriketon aparte, ĝis mi venas al marista knabo? Ĉu mi ne povas jam post kelkaj specimenoj ĝenerale konkludi, ke senkonsidere pri la nombro de la unuopaj domenbriketoj, je la komenco de la ludo troviĝas la knabo, kiu la tutan ludon starigis kaj poste lanĉis faladon?”

Adela sciis, kien la tuta afero kondukas, do ŝi provis starigi por la profesoro etan enfalaĵon:

”Kio, se da tiaj domenbriketoj troviĝas infinito?”

”Nenia problemo,” sur la sama notlinio rekantis al li la profesoro. ”Se tiel, ni povas konkludi jene: Dum mi falas kaj vidas, ke mi ne falis el propra impeto, tio estas por mi argumento, ke la kaŭzo de la falado ne kuŝas en mi, sed ie alie. Ĉu tiel?”

”Jes, bone…” agnoskis Adela.

”Nu, konkludante pri la domenkvadreto antaŭ mi, tio estas jam la dua kialo, ke la falado ne troviĝas en mi, rolanta domenkvadreton. Se vere ekzistus 15.000 da tiaj domenkvadretoj, do mi iom post iom fine kolektus 15.000 da argumentoj por la hipotezo, ke mi ne falas el la kaŭzoj en mi mem, sed pro io, kio troviĝas ekster la falanta vico. Do, se ekzistus infinito da tiaj unu post la alia falantaj domenbriketoj, mi konkludus, ke ekzistas infinito da argumentoj, ke la unua kaj la vera faliganto staras ekster la vico de la domenbriketoj. La infinito ne forigas kaj ne solvas la problemon, ĝi nur infinitigas ĝin! Se la falon de unu sola domenbriketo oni malfacile povas kompreni, do la faladon de infinito da ili oni povas kompreni senfine malfacile! Sed per via demando vi pruvis ankoraŭ ion. La fina nombro de la domenbriketoj nepre supozas homojn, kiuj tiujn objektojn produktis, kaj la knabon, kiu ilin starigis kaj fine faligis – dum la senfino da domenbriketoj senpere demonstrus la ekziston de Dio.”

”Ĉu ne iom tro haste?” pridubis Georgo.

”Nu, ni rigardu!. Se ni imagas infiniton da domenbriketoj, do nenie troviĝas loko por la homoj, kiuj produktas, kaj por la knabo, kiu aranĝas kaj faligas ilin. Se ili ekzistus ili okupus certan lokon – kaj tie domenbriketoj ne povus ekzisti. Ĝuste tio pruvas, ke da domenkvadretoj – kaj da neniaj objektoj – ne povas ekzisti infinito. La vera infinito ne havas lokon por io apuda. Sed, eĉ se la infinito da objektoj ekzistus, daŭre validus la logiko, ke iu devas ilin movi, kiu mem ne apartenas al la senfina vico da domenbriketoj. Temas pri la estaĵo, kiu ne estas limigita tempe kaj loke, kiu ne ’konkurencas’ kun la domenkvadretoj por ilia tempo kaj loko. Al tia estaĵo oni jam dum jarmiloj diras – Dio!”

Jam troviĝante en la urbomezo, ili vizitis iun alian eventon: malfermon de la pentrista ekspozicio en la urba galerio. Iu legis de sia paperfolio. Koruso kantis tri kantojn. La urbestro solene malfermis la ekspozicion.

Estis unu sola problemo kaj embaraso. La pentraĵoj, pendantaj sur la tolvandoj, estis pentritaj tiel, ke nia grupo vane gapis tien. Neniu bildo sugestis motivon kaj enhavon. Tanja la unua kuraĝis rimarki:

”Bone, sinjoro profesoro, kion tiuj ĉi bildoj verdire prezentas?”

Andreo ekridetis kaj respondis per propra demando:

”Bone, Tanja, kion prezentas finfine vi?”

Ĉiuj interŝanĝis rigardojn.

”Min mem!” fine iel elturniĝis Tanja.

”Kie do vi vidas problemon koncerne la pentraĵojn? Kial ankaŭ la bildoj simple ne povus signifi sin mem?” komentis Andreo. Sed ankaŭ sinjorino Majda ne permesis tiel simple foriri de la temo:

”Ja ĉiu bildo devus prezenti certan objekton, personon aŭ scenon, se temas pri vera bildo. Cetere temus pri simpla surfaco de diversaj koloroj kaj linioj.”

”Al vi do plaĉas, se vi sur la bildo rekonas herbejon, bovinon, birdon, arbon kaj paŝtiston, ĉu ne?”

”Memkompreneble!”

”Sed la sunsubiro al vi ankaŭ tre plaĉas, ĉu?”

”Jes, ankaŭ…”

”Do, nun bonvolu diri al mi, pri kio la sunsubiro konkrete memorigas, kion ĝi prezentas? Ĉu ĝi similas al certa besto, homo, instalaĵo aŭ konstruaĵo? Ĉu ne estas ankaŭ ĝi simpla kampo de diversaj koloroj kaj kolornuancoj, kiuj signifas nenion konkretan krom sin mem, sed ĝi tamen nin impresigas fortege?”

”Pri tio vi pravas…” cedis la sinjorino.

”Do ankaŭ la bildo povas elvoki admiron, sen nepre montri ion, kion oni jam konas de aliaj lokoj. Ĝi povas montri ankaŭ tute novan formon aŭ kolorskalon kaj tamen esti arta kreaĵo. Ja bela nubo ankaŭ estas artaĵo, kvankam sur ĝi oni ne povas rekoni teleron kun mortaj fiŝoj aŭ narcisbukedon…”

”Bone, sed kiamaniere post ĉio tio diferencigi verajn artaĵojn disde la malveraj, se oni ne povas ilin plu kompari kun originaj objektoj?” demandis Adela.

”Temas pri tre saĝa demando. Antaŭ iom da tempo ne estis tiel malfacile kritiki. Oni devis nur rigardi, kiugrade pentristo certan objekton ’trafis’. Ju pli la bildo similis al la objekto, ju pli perfekta ĝi estis en la senco de fotobildo, des pli granda ŝajnis la artaĵo. Ĉiu povis partopreni en tiel facila kritiko.

Nuntempe, post la eltrovo de fotografio, la afero ne estas plu tiel simpla. Oni devas uzi pli profundan pentroartan sentivon, kiu diras, ĉu temas pri vera oro aŭ nur pri malmultekosta tombako. Risko maltrafi aŭ eĉ rikolti blamon, estas, nature, pli granda, tial multaj sentas antaŭ tia arto embarason aŭ eĉ kontraŭsenton.”

Duŝan ĵus paŝis de iu abstrakta motivo kun lazurkoloraj dentoj:

”La esenco de la arto sekve ne estas imiti, kiel laŭdire instruis Aristotelo, ĉu?”

”Ho, tamen ĝi estas,” respondis la profesoro, kvazaŭ li forgesus pri ĉio, kion li ĵus antaŭe diris.

”Ja vi antaŭe diris…” rapide intervenis Adela.

”Jes, antaŭe mi diris, ke la esenco de la pentra arto ne estas en tio, ke ĝi sorĉu antaŭ niaj okuloj plenan similecon kun la objekto fenomenoj aŭ personoj, kiujn ni konas en la reala mondo. Sed tio ne signifas, ke bona pentristo tamen siamaniere ne imitas tiujn motivojn en alta grado!”

”Sed diru, Andreo, nun vi konfuzis ankaŭ min,” protestis lia edzino Majda, ”ĉu la punkto de imitado ne estas ĝuste, trafi la formojn de la originalaĵo?”

”Ne, tio ne estas imitado, tio estas kopiado. Mi donu ekzemplon el la teknika mondo. Kion vi opinias, Georgo, ĉu la aviadila konstruktoro dum konstruado de sia aviadila modelo la birdon kopias aŭ imitas?”

”Klare, ke li ne kopias, ja sekve ankaŭ aviadiloj devus flirti per flugiloj same kiel la birdoj, ili devus pepi kiel birdoj kaj konstrui nestojn kiel birdoj, anstataŭ ripozi en hangaroj…” ŝercis Georgo.

”Vi bone diris. Aviadilo, kiu provus esti kopio de birdo, estus ege mallerta aparato. La historio de la aviadila evoluo postlasis al ni kelkajn tiuspecajn kuriozaĵojn. Sed sukceson havis nur tiuj modeloj, kiuj ne provis la birdon kopii, sed laŭeble bone laŭesence imiti. Kaj tiel la aviadiloj kun la turni- ĝanta helico multe pli bone imitas la esencon de la birda flugado, ol tiuj mallertaj kriplaĵoj, kiuj trifoje saltetis duonan metron en alteco kaj poste kolapsis. Se oni bone pripensus ĉiujn grandajn teknikajn solvojn, oni vidus, ke ili ĉiuj sprite imitas la manieron, kiel la saman problemon solvis la naturo.

Kaj ĉiam, kiam iu volas la naturon senpene kaj senfantazie simple kopii, lia laboro sinkas en malgloron. Ankoraŭ unu ekzemplo. La veturilo ne havas alian taskon ol la ĉevalo, kiu ĝin tiras: transporti ŝarĝon de unu loko al la alia. Sed imagu, kian monstron oni ricevus, se oni provus simple kopii la ĉevalon, farante ĉaron kun gamboj anstataŭ kun radoj… Kaj se tiel estas en la mondo de tekniko, kial estu alie en la mondo de la arto? La pentristoj, kiuj provas ravigi observantojn nur per perfekta simileco de siaj bildoj al la motive uzitaj objektoj aŭ personoj, faras la samon kiel inventistoj de aŭtomobilo per ĉevalaj gamboj anstataŭ kaŭĉukmantelaj radoj. La pentristo, kiu estas vera artisto, objektojn ne kopias, sed resumas ilian internan veron per propraj solvoj. Tiuj solvoj ne estas plu nur aŭ nepre laŭforme similaj al la originaj objektoj, tamen ilin envere multe pli fidele imitas ol tio kion povas fari nur lerta desegnisto, ilin kopianta. Same, kiel nur tiu aparato povas flugi, kiu la birdan flugadon imitas kaj ne kopias, tiel ankaŭ nur tiuj artaĵoj vivas, kiuj la naturon imitas, dum nur morta teknika lerteco ĝin blinde kopias.”

Ili sentis, ke la profesoro pravis. Tamen ne estis facile subite meti sin en tiun novan manieron observi la ekspoziciitajn verkojn. Tanja finis sian ĉirkaŭiron. Ŝi trovis tualetejon, ekstaris antaŭ la spegulo kaj demandis al sia spegula bildo:

”Nu vere: kion efektive prezentas vi?”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.