La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIII.

Kiamaniere vivas rabistoj
kaj kion serĉas la ŝtelisto
en memserva vendejo…?

Ili eliris el kinejo. Streĉa franca krimfilmo Ligo de ĝentlemanoj.

En iliaj oreloj daŭre eĥis ekscita filmmuziko. Finfine oni devas senti kompaton pri tiuj ĝentlemanecaj rabistoj.

Tiom da preparlaboroj – kaj finfine oni sin trovas en polica veturilo… Ne estas multaj direktoroj, kiuj en siaj firmaoj investus tiel seriozan laboron kiel tiuj ĉarmaj krimuloj.

”Ĉu ne estas iel nekutima situacio, ke ĝuste la filozofia kolegaro iras spekti krimdramon ne vere ŝekspirnivelan?” kun manoj en sia vakera pantalono diris Adela. Laŭ ŝia sinteno, akirita post tro da vesternoj kaj televidaĵoj pri Travolta oni ŝin ne tro facile alkategorius seksapartene. Ŝiaj gamboj ĝiszone kondutis virstile. Ŝia kapo per nazeto, brovoj kaj mentono estis trajtita ĉarme ine, sed kion fari, se ŝia buŝo parolis same virece… Ŝi provokis la profesoron en eternan kvereladon, sed samtempe ŝi estis lia plej bona disĉiplo. Jes, estis iamaniere bele havi siaflanke la ĝentilan modeston de Tanja. Aŭ natursanan maldelikaton de Duŝan. Plej malmulte kongruis kun la filozofia klopodado de la tendaro tiu tro eta preteco por respekti faktojn kaj logikon, kiun povis proponi Georgo. Adela estis dura nukso. Sed ĉiu frukto, kiu interne havas plengustan kernon, havas malmolan ŝelon. Ĝis la vera fruktodelicaĵo oni povas atingi nur per de manipulo pikitaj kaj frapitaj fingroj.

”Probable la afero eĉ ne estas tiel eksterkutima,” trankvile diris la profesoro. La grupo de lokaj fraŭloj kantante devoji ĝis en apudan strateton.

”Ĉiam laŭaspekte,” li kontinuis, ”rabisteco estas unu el limaj homaj situacioj. Sed ĉiuj limaj situacioj estas tre oportunaj por lerni filozofion. La homo, troviĝanta en ekstremo, estas kiel geometria modelo. Oni komprenas la geometrion de la monto, kiam oni studas konuson. La homon oni komprenas – ĉiam nur certagrade, kompreneble – kiam oni studas rabiston…”

”Se tiel, do vi opinias, ke la homo laŭ sia esenco estas rabisto?” ektimis Duŝan.

”Verdire, la homo efektive laŭ sia esenco estas rabisto. Temas nur pri tio, kio estas la sole valora trezoraĵo kiu valoras nian rabistan penon!”

”Laŭ mia scio la rabistoj antaŭ ĉio preferas havi monon!” diris Tanja, ne tro konvinkita pri moralaj avantaĝoj de la rabista tribo.

”Laŭ la unua rigardo tio probable estas vera. Sed, ke homoj risku sian vivon por tiuj inflaciaj paperaĉoj, tion mi ne povas vere kredi…”

”Sed por tiuj aĉaj monbiletoj vi ricevas kion vi volas havi, se vi ilin havas,” insistis Tanja.

”Do, ili tamen ne alstrebas la monon, sed tion, kion ili per mono povas akiri, ĉu ne?”

”Nu jes…”

”Vidu, ĝuste ĉi tie kaŝiĝas la problemo. Por via mono vi ne povas ricevi ĉion, kion vi vere deziras, sed nur tion, pri kio la homoj kredas, ke vendiĝos kontraŭ la mono. Se tiel, do ĝuste la rabistoj plej serioze prenas la ĝeneralan prijuĝon pri tio, kio havas valoron kaj kio ne, ja ili estas pretaj por tiuj valoraĵoj riski eĉ siajn liberon kaj vivon, sian tutan sorton kaj ne nur relative komfortan sidadon en iu bone pagita postenseĝo…”

”Se mi bone komprenas, vi eĉ simpatias kun rabistoj kaj apologias pri iliaj faroj, ĉu?” diris Duŝan.

”Sankta Aŭgusteno en sia libro De civitate Dei – pri la Dia ŝtato – rakontas anekdoton pri Aleksandro la Granda. Kiam li surmare kaptis piraton, li demandis lin, kial li estas tio, kio li efektive estas, nome pirato. La pirato kviete klerigis la regnestron:

’Tial, mia reĝo, ĉar mi havas nur unu galeron. Se mi havus tutan ŝiparon, mi estus Aleksandro la Granda… ’ La sprita anekdoto bone montras, kiel relativaj povas esti la homaj nocioj kaj prijuĝoj. Atentu do: mi ne apologias favore al rabistoj; sed mi asertas, ke en la mondo, kiu proklamis materian trezoraĵon la plej alta valoro, ĝuste la rabistoj kondutas konsekvence. La historio de rabado ne komenciĝas per enrompo en la templon, sed per muldado de la ora bovido, kiel raportas la unua libro de Moseo…”

”Mi ne povas komplete sekvi vian klarigon…” diris Adela.

”Jes, mi mem ne scias, kiel tion bone ekspliki. Ni diru tiel:

Se iu povus forigi la sunon kaj meti sur ĝian lokon la petrollampon, tiu homo certe estus multe pli granda fripono ol la ŝtelisto, kiu poste ŝtelus tiun lampon. La unua prirabus nin de la suno, dum la dua prirabus nin nur de io senvalora.”

”Do vi estas konvinkita, ke ankaŭ en nia ĉiutaga vivo iu forprenis aŭ almenaŭ ombrigis la veran sunon – kaj metis tien facile ŝteleblan lampaĉon – kaj nun ĝuste tiu homo plej laŭte skandaliĝas super tiu, kiu tiun ĉi senvaloran falsaĵon ŝtelas de tiu minimumigita firmamento, ĉu?” diris Duŝan.

”Jes, pri tio mi estas firme konvinkita. Kiam la homoj starigas sur la soklon de la plej alta valoraĵo ion tian, kian oni povas per perforto, per ruzo aŭ trompo forpreni, tiam ili mem produktas rabistecon, ili mem estas la plej grandaj rabistoj…”

”Kaj tial vi opinias, ke tiuj, kiujn oni kutime nomas rabistoj, efektive estas eĉ pli bonaj homoj ol tiuj, kiuj ilin unuflanke persekutas, sed aliflanke ili nin prirabis multe pli esence kaj funde, ĉu?” demandis Tanja.

”Jes, vere. Tiuj ĉi estas duoble malbonaj: Unue ili forigis la veran juvelon kaj anstataŭigis ĝin per vitroa falsaĵo. Finfine ili eĉ tion ĉi volas posedi kun plena certeco, sen ajna risko. Aliflanke la rabisto havas du bonajn argumentojn por si: Unue, li sincere kredas, ke en la trezorejo troviĝas vera valoraĵo, due, ĉar li pretas por tiu trezoraĵo riski sian vivon. Tial ne miru, se la unua oficiala kristana sanktulo, proklamita jam surkruce de Jesuo mem, estas la rabisto Dismas’…”

”Bonvolu tamen diri, kiamaniere oni povus trovi la aŭtentan trezoraĵon, se oni ĝin forigis de la soklo en trezorejo kaj multaj klopodas akiri falsaĵon?” diris Adela.

”Iamaniere eĉ la rabistoj troviĝas sur la ĝusta vojo…” la profesoro insistis ĉe sia simpatio kun la rabista klano. ”Jam Platono skribis, ke eĉ la rabista hordo ne povas realigi siajn planojn, se ĝi almenaŭ interne de sia rondo ne respektas certajn moralajn principojn, kvankam ili la samajn principojn ekster de la rabista rondo krude rompas kaj malatentas. Efektive do eĉ la rabistoj scias pri la plej alta bono, ja sen parta atendo de ĝi ili eĉ ne povus realigi sian plej altan malbonon!

Temas nur pri tio, ke ni komprenu la diferencon inter la bono kaj la malbono. La unua havas sian memstaran eternan valoron, dum la alia ekzistas nur kiel parazito surŝele de la unua.

Malbonon oni povas atingi nur, se oni almenaŭ parte plenumas la bonon. Oni povas rifuzi obeon al la reĝo nur, se oni eĉ pli strikte obeas al la ribelestro…”

”Do, ĉu oni povus konstati, ke la morala vivo estas tiu plej alta valoraĵo, al kiu indas kaj endas strebi?” demandis Georgo.

”Ni sekvu la vojon de la knabeto, kiu en la memserva vendejo ŝtelis ian objekton, kia estis lia tendenco, kaj probable ni laŭ liaj spuroj atingos la ĝustan punkton…”

”Nu, ni diru, ke li ekdeziris ĉokoladon…” diris Georgo.

”Bone. Sed ĉu efektive li volis havi ĉokoladon? Li ne trezorigis, sed manĝis ĝin. Al kio do li vere tendencis?”

”Li volis satiĝi…” senfantazie respondis Duŝan.

”Li povus bone satiĝi hejme. Finfine li povus por tiu celo ŝteli panpecon.”

”Do li volis havi sian ĉokoladan delicon…”

”Bone. Li volis havi ĝuon. Sed kio estas la ĝuo, ĉu ne io, kio nin superas?”

”Povas esti…”

”Se tiel, do la knabeto ne emis nur havi ĉokoladon, eĉ ne nur havi sian delican ĝuon, sed li volis havi travivaĵon, kiu plenumu al li ĉion tion, kio al lia interno mankas. Kaj kio al li mankas? Kio al ni ĉiuj mankas? Ĉu ne temas pri trankviligo de nia profunda maltrankvilo: rejustigo de ĉiuj maljustaĵoj, repago de ĉiuj ŝuldoj, konsolo pro la tuta suferado – kaj finfine akiro de la fina animstato en mistera eterna estonto…”

”Unuvorte, temas pri saviteco…” ironiis Adela.

”Ĝuste tiel. Ankaŭ tiu knabeto ŝtelis en la memserva vendejo – nenion alian ol la savitecon mem. Kaj la rabistaj ĝentlemanoj en la filmo, kiun ni ĵus spektis, rabis la saman savitecon.

Ĉiu krimulo kaj pekulo iamaniere tamen ŝtelas kaj kontrabandas la savitecon!”

”Bone, se tiel, kial la pekulo por ni estas pekulo, la rabisto rabisto, la ŝtelisto ŝtelisto, se tiuj noblaj ĝentlemanoj vere okupiĝas pri tiel alta afero kiel la saviteco mem?” pri la dirita konstato pridubis Tanja.

”Via demando havas sian rajtigon. Ilia peko troviĝas en tio, ke ili faras tro grandan ĉirkaŭvojon, tro komplikan kurbiĝadon.

Ĉar ili sin lasis trompi de la ora bovido, kiun la profana mondo daŭre prezentas kiel la ĉefan diaĵon, ĉar ili sian eminentan valorsistemon, kiun ili cetere uzas interne de sia hordo, bedaŭrinde ne uzas ĝenerale ankaŭ en la ekstera mondo.

Se nia filmrakonta ’ligo de ĝentlemanoj’ kondutus ĝentlemane ankaŭ ekster sia klano, ĝiaj adeptoj en postsekvo de la saviteco ne farus tiel grandan devojiĝon tra la banka trezorejo.

Se la knabeto el la memserva vendejo sin same disponus al ĉiuj homoj, kiel li sin disponis al sia bubaĉa hordo, li ne bezonus fari ĉirkaŭvojon al saviteco preter kasistino en la vendejo kaj li ne deŝelus sian plej altan bonon el la banala ĉokolada staniolfolio…”

”Por vi do la malbono ne estas io alia ol la nura ĉirkaŭvojo al la bono, do la bono en limigita amplekso, ĉu?”

”Ĉu vi konas homon, kiu konscie alstrebus por si mem malbonon? Vidu: niaj filmrakontaj ĝentlemanoj kun maŝinpistoloj ne rifuzis savitecon – nur ili opiniis, ke la mono estas la rimedo por savi la homon, do ili faris ĉirkaŭvojon tra la banka trezorejo; kaj la knabo, kiu ŝtelas, li same ne rifuzas la savitecon, nur li erare opinias, ke li trovos ĝin en la dolĉa gusto de la ĉokolado… Tial mi opinias, ke la malbono estas ne uzi la plej rektan vojon kaj ne uzi la principojn, kiujn ni aplikas interne de unuopaj grupoj, eĉ rabistaj, en ĉiuj okazoj kaj kun ĉiuj homoj.”

Surstrate odoris fiŝaromo. Ĉe iu patricia enirejo katoj aran- ĝis siajn konfliktojn per laŭtaj krioj. Tra fenestraj vitroj blue radiis televidaj programoj.

”Sed mi timas, sinjoro profesoro,” interrompis la silenton Georgo, ”ke tiu saviteco, kiel vi tion nomas, estas ekstreme enua afero!”

”Ĉu vi tion diris kiel kredanto, ĉu kiel nekredanto, ateisto?”

”Ateisto, kompreneble!”

”Do, vi faris samtempe du logikajn erarojn…” ekridis la profesoro.

”Kial do?” la junuloj scivole reagis.

”Unue, ĉar vi kritikas la transcendon, pri kiu vi cetere ne kredas, ke ĝi ekzistas. Vi diris jenon: ’Mi ne kredas, ke la alia mondo ekzistas, sed mi asertas, ke ĝi estas terure enua… ’”

Ĉiuj ekridis. La kompatinda ateisto ŝanĝis sian staran pozicion, ne sciante, kion diri. Sed la profesoro kontinuis: ”Kaj via dua eraro estas eĉ pli katastrofa…”

”Mi preferas aŭdi…”

”Kiel bona ateisto vi verŝajne akordiĝas kun la opinio de la germana materiisma filozofo Ludoviko Feuerbach, laŭ kiu la transcenda mondo estas nur la projekciaĵo de ĉio tio, kio en la homo estas plej bona, kion la homo sur tiu ĉi tero ne povis realigi; ke la kredanta homo verdire investas siajn plej noblajn ecojn en tiun firmamentan iluzion, ĉu?”

”Jes, mi kredas same, ke tio estas la esenco de la religia kredo.”

”Bone. Se tiel, do ankaŭ la imago, kiun homo havas pri tiu alia mondo, projekcias nur la internan enhavon kaj situacion de la koncerna homo, ĉu?”

”Memkompreneble.”

”Do ne temas pri malĝentileco, se ni konstatas logike: la imago pri la enua transcendo laŭ la teorio de Feuerbach, kiun komplete transprenis ankaŭ Marx, efektive estas nur la projekcio de la interna enuo de la homo, kiu tian imagon proklamas…”

Georgo ne komentis. Neniu vere ridis. Ili iel sentis, ke ne temas plu pri komikaĵoj. La logiko efektive estas krude akra instrumento, kiu senkompate tranĉas kaj erigas, se iu neadekvata objekto al ĝi submetiĝas.

”Senkaŝe mi diras,” denove montriĝis la kuraĝa karaktero de Adela, kiu eĉ plej perditan aferon ne volas vidi vere perdita, ”ke ankaŭ mi ne povas vidi en la transcenda mondo ion interesan kaj feliĉigan, eĉ se mi povus pri ĝi firme kredi!”

”Kredu min Adela: se ni jam ĉi tie kaj tiaj, kiaj ni estas, povus havi adekvatan imagon pri la transcendo, ni efektive jam estus savitaj.”

”Kial, mi ne komprenas…”

”Ni diru tiel: Ĉu povas havi adekvatan imagon pri poeziado homo, kiu neniam mem poetumis?”

”Certe ne.”

”Kaj pri agrikulturo, ĉu ia persono povus havi klaran imagon pri ĝi, se ne temas pri agrikulturisto mem?”

”Nur proksimume, sed precize tute certe ne.”

”Kaj koncerne sciencon: Ĉu vi opinias, ke iu povas havi vere sciencan mondpercepton, sen ke li mem estu sciencisto?”

”Klare, ke ne…”

”Bone, ni ne perdu vortojn pri anoj de certa politika skolo, kiuj sin proklamas posedantoj de la scienca mondpercepto, kvankam inter ili multaj efektive estas analfabetoj. Sed ni lasu tion. Vi vidas, ke ankaŭ pri la saviteco ni ne povas havi adekvatan imagon, dum ni ankoraŭ estas sklavoj de la malbono; ni ne povas imagi la eternan feliĉon, dum ni troviĝas en la ĉenoj de la tempo; ni ne povas prijuĝi la distron de la transcendo, dum en nia interno regas dezerta enuo, produktita de nia narcisisma egoo…”

”Bone,” diris Adela, ”mi agnoskas, ke vi trovis min en la sama kavo kiel mian kolegon Georgon. Sed bonvolu diri al mi, kiel oni povas sopiri pri io, kio ne troviĝas klare en nia imago; kiel sopiri pri la plej alta bono, kiun vi nomis saviteco, se ni ne povas ĝin adekvate imagi?”

”Vi tre logike procedas, Adela! Vi pravas, el propraj latentoj ni tion ne povus fari. Ni povas sopiri nur pri aferoj, kiujn ni jam iamaniere spertis, kio iamaniere estas parto de nia interna profunda vero. Sed ĉar tiu ĉi sopiro ekzistas, tion oni ne povas negi, do devas ekzisti ankaŭ io, kio ĝin provokas, kio ne estas iluzio, kio estas la plej profunda vero de nia esto.”

Georgo per sia piedo trafis la ŝnuron de la tendo. La sinjorino bruligis lampon, por ke la tendloĝantoj povu vidi ĉirkaŭ si. Iomete heligis petroleo, iomete la luno.

Ĉiu el ili post kuŝiĝo enprofundiĝis en sian personan sopiron…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.