La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XII.

Pri tio, kiel la olda Protagoro
ne povis procesakiri sian honorarion,
pri tio, kiamaniere oni fidelu al sia instruisto
kaj pri la trafikreguloj
ĉe konstruado de pensoj kaj frazoj.

Jam ĉiuj troviĝis ĝiszone en la akvo. Ili ĵetadis inter si malpezan pilkon. Akvomaro surŝprucis jen tiun, jen iun alian sur la bruniĝinta dorso. La suno laboregis, kiel por la vera suno decas. Sur la priradiitaj haŭtoj oni povus sekigi kuracplantojn…

Kiam ili jam perdis spiron, Duŝan lanĉis la pilkon subarben.

Ili eliris el akvo kaj ronde sidiĝis antaŭ ambaŭ tendoj.

Por ion diri, Georgo diris al la profesoro:

”Vi ĝis nun nenion diris, kiamaniere ni pagu al vi honorarion por via instruo pri filozofio. La antikvaj grekaj sofistoj laŭrakonte antaŭmetis impresigajn fakturojn…”

Ĉiuj ekridis. Speciale sinjorino Majda. Ankaŭ la profesoro devis ridi. Li pesis ŝtoneton en sia mano kaj respondis:

”Kredu al mi aŭ ne, kelkiaj moneroj min bone priservus, sed mi ne kuraĝas skribi por vi fakturon.”

”Kial do ne?” demandis ĉiuj unuvoĉe.

”Ĉar povus al mi okazi la samo, kio okazis al la olda Protagoro…”

”Kio do okazis al li?” denove demandis la koruso.

”Tiu instruisto de lerta argumentado, alivorte sofisto, kapti ĝis en propra kaptilo.”

”Kia estis tiu lia kaptilo?” demandis Adela.

”Ĝi tekstis: ’La homo estas la mezuro de ĉiuj aferoj… ’.”

”Ĉu ne tute prudenta frazo?” diris Georgo.

”Ĉi tio povus esti,” ironimienis la profesoro, ”se la homo estus la lasta instanco, la plej altranga estaĵo – kaj se inter unuopaj homoj ne estus diferencoj.”

”Sed kial ĉio ĉi estas grava?” ankaŭ Tanja ne povis kompreni.

”Vidu,” li puŝis sian fingron en fajnan marsablon, ”se la homo pretendas esti la mezuro de ĉiuj aferoj, do li devas havi proksimume samajn kvalitojn kiel tiuj objektoj, laŭ kiuj oni mezuras longecon, pezon, tempon, temperaturon ktp. Diru, kiu estas tiu kvalito, kiun oni postulas de bona mezurilo?”

”Mi preferas diri, ke antaŭ ĉio la stabileco, la neŝanĝemo,” konstatis Duŝan.

”Ĝuste tiel estas. Tial la prametro estas farita el plateno kaj ne ekzemple el vakso. Sed diru, kiuj estaĵoj havas pli firman stabilecon, ĉu pli aŭ malpli perfektaj?”

”La pli perfektaj. Ni jam konstatis, ke ĉiuj ŝanĝiĝoj estas sekvo de malperfekto,” denove brilis Duŝan.

”Tio estas vera. Sed nun diru al mi, kie troviĝas la homo koncerne perfektecon?”

”La homo estas la plej perfekta estaĵo!” rapide ensaltis Adela.

”Ĉu vere?”

”La homo povas el ĉiuj estaĵoj plej proksimiĝi al la perfekteco,” plibonigis Tanja.

”Verŝajne pli pravas Tanja, ja se estus tiel, kiel difinis Adela, nia laboro estus vanta, ĉar la homoj jam estus perfektaj…”

”Sed kial ĉiuj homoj devus estis egalaj, egale perfektaj, se la homo estus la mezuro de ĉiuj aferoj?” demandis Georgo.

”Ĉar ne estas tute egale, ĉu la mezuro de ĉiuj aferoj estas Sokrato – ĉu, ni diru, Meleto, kiu lin kun siaj kamaradoj antaŭ la atena tribunalo akuzis kaj finfine puŝis en la morton. Se iu diras, ke la homo estas la mezuro de ĉiuj aferoj, li devas apude – senkonsidere la antaŭan rimarkon – diri ankaŭ tion, pri kiu homo konkrete li pensis, ja la homoj estas tre diversaj, do ankaŭ ilia mezurunuo estas tre diversa…”

”Bone,” Adela satiĝis de rondira parolado, ”sed io tamen devas esti la mezuro de la aferoj. Se ne la homo, kio do?”

”Se temas pri mezurado de naturaj fenomenoj, ni aranĝas interkonsentojn, konvenciojn. Niaj fizikaj mezuroj estas interkonsentitaj, ni starigis ilin surbaze de relative plej stabilaj naturaj fenomenoj.”

”Sed kio pri la kampo de la homa interna vivo, pri la kampo de moralo kaj arto, feliĉo kaj kontento?” Adela volis iri ĝisfunden.

”La arton prijuĝas certa spirita kapablo, kiun oni nomas la bona gusto.”

”Sed ĉu gustoj ne estas diversaj?”

”Jes kaj ne. Ili estas diversaj koncerne ne tiel gravajn unuopajn aferojn kaj detalojn. Sed ili akordas en la aferoj esencaj.

Ekzemple: pri la plej grandaj artoverkoj kaj pri la plej majestaj naturaj fenomenoj regas plena akordo en prijuĝoj.

Vi ne trovos homon, kiu povus serioze aserti, ke La melosa Afroditao estas neestetika. Ke la katedralo de Milano ne estas belega. Ke kontraŭas la homan guston pri beleco la ruĝ- luma sunsubiro… La demando pri malakordo inter unuopaj gustoj aperas nur tie kaj tiam, kie kaj kiam la parto de homoj estas ŝirita de siaj radikoj aŭ tie, kie la socio komencas en ĉiu senco regresi, dekadenti kaj kaduki. Konfucio diris, ke la ŝtato komencas disfali en la muziko…”

”Kaj kio estas tiu komuna mezurunuo en la aferoj de la moralo?” kontinuis enketadon Adela.

”La komuna mezurunuo de la moralo estas la homa konscienco.

La ĉefa leĝo de la konscienco, do la baza mezurunuo de ĝi tekstas jene: ’Kion vi volas, ke aliaj al vi faru, faru ankaŭ vi al ili!’ – En tio resumiĝas ĉio. Ĉiu spirite sana homo amas sin mem, do li volas, ke ankaŭ aliaj lin amu. Li ŝatas ricevi de aliaj bonecon kaj paciencon, rekonon kaj komprenemon.

Sekve li regalu ilin per samaj valoraĵoj! Cetere: ne forgesu, ke tiun bazan formulon esprimis ĉiuj tradiciaj mondreligioj: judaismo, kristanismo, islamo, budhismo, hinduismo, konfuciismo kaj taoismo.”

”Sed ne ĉiuj aŭdas sian konsciencon…”

”La Dekalogo, dek Diaj ordonoj, kiujn esence akceptas la tuta homaro, eĉ se sub aliaj nomoj kaj formuloj, estis sur Sinajo diritaj tiel laŭte, ke Hebreoj, kiel raportas la Malnova testamento, petis Moseon, aranĝi ĉe Jahveo pli mallaŭtan proklamadon…”

”Do denove la Dia leĝo estas tiu baza mezurunuo, sub kiun ni devas nin subigi…” disrevigite diris Adela.

”Laŭ via plaĉo kaj gusto vi povas vin subigi ankaŭ al leĝoj de Hitler aŭ Stalin…” ne povis eviti iometan sarkasmon Andreo.

En la kapoj de la junaj filozofistudentoj disverŝiĝis certa hontosento. Kiel neniam antaŭe ili sentis, ke ekzistas aferoj, en si mem tiel firmaj, ke pri ili dubi kaj ŝerci estas – aĉ-guste.

Ili estis savitaj pro la senkulpa demando de Tanja: ”Kio pri tiu helena filozofo Protagoro? Kiamaniere li kaptiĝis en sian kaptilon?”

”He, mi tute forgesis, tiel ni devojiĝis… Protagoro instruis filozofion kaj retorikon al fraŭlo, kiu volis fariĝi advokato.

Ili interkonsentis, ke post la studadfino la fraŭlo pagos al li la instruhonorarion post sia unua juĝproceso, se li ĝin gajnos.

Se li perdos – tiugrade la filozofo fidis pri la kvalito de sia instruo – lia disĉiplo ne devos pagi.

La junulo bone lernis ĉiujn lingvajn gimnastikaĵojn kaj post la instrua tempo ne fariĝis advokato, sed elektis alian profesion.

La instruisto, kiu sin sentis trompita, akuzis lin ĉe tribunalo por ricevi instruhonorarion. Antaŭ la tribunalo li tiel argumentis pri sia rajto: Se la proceson gajnos la iama disĉiplo, li pagu laŭ la interkonsento, ja temos pri lia unua proceso.

Sed se li la proceson perdos, li pagu laŭ la verdikto de la tribunalo. La juĝistoj estis scivolemaj, kiamaniere argumentos la akuzita studento. Li, fidela al la instruo de sia majstro, proponis al la juĝistoj, ke ili lin liberigu de la devo pagi, same tiel el du motivoj: se li la proceson perdos, do laŭ la interkonsento kun la instruisto, sed se li la proceson gajnos, do laŭ la verdikto de la estiminda tribunalo.

Nu, ĉar mi prenas vin samtiel sagacaj disĉiploj, mi ne aŭdacas antaŭmeti ĉe vi mian fakturon, por ke ne okazu al mi la samo, kiel okazis al la olda Protagoro el Abdero…”

Ili laŭte ridis. Ili ĉiuj asertis, ke ili sian scion neniukaze misuzus kontraŭ la intereso de sia instruisto. Sed li diris al ili: ”Se vi ne uzos vian scion ankaŭ kontraŭ mi, tio signifas, ke mi vin malefike instruis.”

”Sed kio pri la fidelo al la instruisto?” advokatis Duŝan.

”Fidelo en filozofio ne estas samtipa kiel fidelo al homoj ĝenerale.”

”Kiel,” diris Tanja, kiu alte aprezis fidelon, ”rigardu nur instruiston pri gimnastiko. Tiu havas multajn komunajn ecojn kun la instruisto pri filozofio. Gimnastikinstruistoj estas homoj, kiuj siatempe mem okupiĝis pri certa sporta disciplino.

Sed kiam ili fariĝis pli aĝaj kaj tiel ne povis plu atingi pintajn rezultojn, ili komencis instrui junajn homojn. Ĉu vi ne havas impreson, ke bona lernanto el motivoj de fideleco kaj dankemo devus bremsi sian kuradon kaj malaltigi sian saltadon por tiel ne distingi sin de sia instruisto?”

”Tio estus en esenca kontraŭdiro kun la celo kaj senco de la trejnado!” diris Adela.

”Do, vi vidas, ke la fidelo ne troviĝas en blinda sekvado kaj postlamado de la instruisto. Kiu sportisto estas laŭ via opinio plej fidela al sia instruisto?”

”Ĝuste tiu, kiu lin per siaj rezultoj superas…” diris Georgo.

”Tiel estas. La instruisto ne instruis restadon ĉe jam atingitaj rezultoj, sed ĝuste superadon de ili. Se tiel, do diru al mi, kion efektive instruas la instruisto de la filozofio?”

”Koni la sencon kaj veron pri la mondo kaj laŭ tio vivi!” recitis Duŝan.

”Tiel estas. Sed, ĉu la instruisto instruas jam konatan kaj kompletan veron pri ĉiuj aferoj – aŭ ĉu li instruas nur la manieron, metodon, kiamaniere plej bone proksimiĝi al la vero kaj kiamaniere ĝin distingi de la malvero?”

”Mi pensas, ke prefere la duan aferon, ja cetere filozofio ĉesus ekzisti kaj fariĝus nura historio pri si mem!” diris Adela.

”Jes, mi same pensas,” konfirmis Andreo. ”Sed nun bonvolu al mi diri: ĉu pli fidelas al la filozofia instruo tiu disĉiplo, kiu dum sia tuta vivo nur ripetas tion, kion li aŭdis de sia instruisto – ĉu prefere la alia, kiu uzis la akiritan scion por trovi en la instruo de sia instruisto mankojn kaj truojn kaj leviĝas al pli alta kono?”

”Se tiel,” diris Duŝan, ”la pli fidela tamen estas tiu dua…”

”Sekve ni devus diri, ke la fidelo de filozofoj ne estas en senkritika imitado de la instruisto, sed ĝuste en laŭeble plej sukcesa superado de lia instruo. La granda Platono havis en sia Akademio dekojn da disĉiploj. Sed unu sola vere konservis sian nomon tra la tuta historio. Temas pri Aristotelo, kiu apud sia respekto al la instruisto, tamen refutis multajn liajn ideojn kaj starigis tian soklon de la filozofia konstruaĵo, ke ĝis nun neniu ĝin serioze povis anstataŭi per io pli konvinka. Kaj ĝuste li diris: ’Platono estas mia amiko, sed la vero estas mia pli granda amiko!’ – Jen tiel aspektas vera fidelo de filozofoj!”

”Se tiel, do la plej fidela disĉiplo ĉiam estas tiu, kiu plej sukcese superas sian instruiston – kaj kontraŭe, la plej malfidela estas tiu, kiu plej papage lin imitas, ĉu?” kontinuis la penson Georgo.

”Ĝuste.”

”Sed se tiel,” ensaltis Adela, ”do la filozofo Karlo Marx ĝis nun ne trovis sian vere fidelan disĉiplon, ja postsekvis lin pli malpli nur la roto da epigonoj, kiuj laŭ nia ĵus formulita kriterio povas validi kiel tipaj malfideluloj…”

”Tion vi tre bone registris!” diris Andreo. ”La filinoj de Marx, Jenny kaj Laura, okaze starigis al sia patro aron da demandoj, kiaj eĉ nuntempe kutimas en multaj gazetoj kaj magazenoj. La lasta demando estis: ’Via plej preferata eldiro…’

Kaj la respondo tekstis en la latina: De omnibus dubitandum – pri ĉio endas dubi. – Sekve, tiu, kiu vere volas atingi la statuson de fidela disĉiplo de Marx, ne povas ignori tiun lian bazan principon. Sed nia historio plenas de ironio: ĉiu, kiu nur iomete provis pridubi la doktrinon de Marx, tuj estis proklamita ’reviziisto’ kaj ’burĝa konservativulo’, kvazaŭ tiuj ĉi estus filozofiaj kategorioj. Esti ’reviziisto’ efektive estas por ĉiu filozofo granda komplimento, ja la baza tasko de ĉiu eĉ ne nepre filozofianta, sed jam nur simple inteligenta homo, estas revizii la ĝenerale validajn konceptojn, hipotezojn kaj doktrinojn. Sen tio la homa scienco kaj saĝo por ĉiam restus sur la komenca nivelo.”

”Kiamaniere vi imagas tian probablan vere fidelan disĉiplon?” demandis Adela.

”Neniu povas fariĝi originala, se li dum certa tempo ne imitis sian instruiston. Do li devas forgesi pri rapida moderna kariero kaj interesiĝi pri tiuj, kiujn la moderno preterlasas aŭ flankenpuŝas. Li devas akiri solidan instruitecon, same kiel tion faris Marx. Li devas legi la plej renomajn poetojn, kiel tion faris Marx. Li devas ĉion submeti al senkompata kritiko, kiel predikis, kvankam ne ĉiam faris Marx. Kaj finfine, li devas submeti al tiu kritiko ankaŭ la doktrinon de Marx mem: elfosi la sociajn kaj spiritajn kialojn de liaj eraroj kaj flankaĵoj kaj atentigi pri tio, kio tamen povas supervivi el lia penssistemo.

Vi vidas mem, Marx sian vere fidelan disĉiplon daŭre atendas sub la modeste aranĝita tombo en la londona tombejo Highgate. Liaj veraj disĉiploj probable estas filozofoj kiel Nikolao Berdjajev, Karlo Popper, Leszek Kolakowsky kaj similaj, kiuj denuncis la ĉefajn erarojn en lia doktrino, kvankam ili eliris ĝuste el lia instruo.”

Sinjorino Majda ofertis etajn sandviĉojn kaj teon, plibonigitan per iomete da vino.

”Mi tamen ne povas kompreni, sinjoro profesoro, kian intencon vi postsekvis, rakontante al ni la anekdoton pri Protagoro…” manĝante sian sandviĉon demandis Adela.

”Mi volis vin atentigi pri la signifa parto de la filozofio, sen kiu ni verdire ne povas progresi.”

”Kaj pri kio konkrete temas?”

”Tion oni nomas – logiko.”

”Tiun ĉi vorton mi ofte aŭdas…” diris Georgo.

”Jes, sed nur malofte oni ĝin uzas en ĝusta senco. Homoj por preskaŭ ĉiu afero, kiu ŝajnas al ili kredebla, diras, ke ĝi estas logika. Verdire tio ne havas ligon kun la logiko.

”Do, kio la logiko efektive estas?” demandis Tanja.

”La logiko ne estas io alia ol respekto pri la trafikaj leĝoj en la kuro de niaj pensoj, por ke ili ne koliziu.”

”Mi ne komprenas, kian ligon la pensado havas kun la trafiko?” pridubis Duŝan.

”Fortan. Se du veturiloj veturus el kontraŭaj direktoj sur la sama trako, ili nepre kolizius. La samo povas okazi, kiam ni fraze formulas niajn pensojn.”

”Nun mi komprenas,” ĝojis Duŝan, ”se oni en la unua parto de la frazo ekzemple ion asertas, kion la dua frazo negas…”

”Ĝuste pri tio temas.”

”Sed da logika instruo troviĝas tutaj libroj kaj ni ne havas plu tiom da tempo!” esprimis sian zorgon la sinjorino.

”Ne gravas. La tuta logiko baziĝas sur unu frazo, kiun oni povus nomi la semaforo de la filozofio.”

”Kaj ĉu tio sufiĉos por nia bezono?”

”Detalojn vi povos lerni el libroj, sed tio principe sufiĉas.”

”Kaj kiel tekstas tiu frazo?” hastis Georgo.

”La sama kozo ne povas samaspekte kaj samtempe esti kaj ne-esti.”

”Kaj tio nura estas tiel signifa eldiro?” miris Adela.

”Tio estas en filozofio same signifa konstato, kiel en fiziko la leĝo pri la nenuligeblo de la materio!”

”Kaj ĝia vera signifo estas…” volis kompreni Tanja.

”Tio estas la leĝo pri la ekskluzivita kontraŭdireco. Sen konsideri tiun ĉi leĝon oni ne povas pensi kaj paroli sencohave, ja oni povus aserti ion ajn kaj ĉio havus la saman ŝancon esti: ĉu vera, ĉu nevera. Tio simple signifas, ke io blanka ne povas samtempe kaj samaspekte esti ankaŭ nigra. Ke la malbono ne povas esti samtempe kaj samaspekte la bono. Ke la mensogo ne povas samtempe kaj samaspekte esti la vero…

Certa afero povas esti blanka aŭ nigra, bona aŭ malbona, vera aŭ malvera, sed neniam samtampe kaj samaspekte ambaŭ el tio.”

”Se tiel, kiamaniere do povas ekzisti en la aferoj interna kontraŭdireco, kiu ilin evoluigas, kiel ni lernis en la lernejo?”

”Adela, tiu, kiu diras, ke interne de la fenomenoj troviĝas kontradikcioj, ne konas sufiĉe bone la nociojn, kiujn li uzas, se li diras ’kontradikcio’ tie, kie li devus diri ’kontraŭeco’. En la moviĝanta objekto ne troviĝas kontradikcio, sed jes la kontraŭeco inter la forto, kiu ĝin retenas en origina pozicio kaj la forto, kiu ĝin movas.”

”Kaj kio pri la kontraŭdiroj en la socio?”

”Estas la sama situacio. Ankaŭ ĉi tie ne temas pri veraj kontraŭdiroj, kiel tion nomas marksisma doktrino, sed pri simplaj kontraŭecoj, ja cetere la socio povus samtempe kaj samaspekte ekzisti kaj ne ekzisti. Per tia saĝo oni ne povus multon aranĝi. Sed troviĝas kontraŭecoj inter la tavoloj de la socio, inter riĉaj kaj malriĉaj, regantaj kaj regataj, kleraj kaj malkleraj, gvidaj kaj gvidataj, perfortemaj kaj neperfortemaj ktp. Tamen tio ne estas kontraŭdiroj, sed simplaj kontraŭecoj.

Tiu, kiu estas riĉa, ne povas samtempe kaj samaspekte esti malriĉa.”

”Pro kio, vi pensas, tamen tiom multaj obstine uzas la nocion ’kontraŭdiro’ tie, kie oni efektive devus paroli pri simpla kontraŭeco?”

”Filozofiaj sistemoj, kiuj elĵetis el si metafizikon, multajn esencajn aferojn ne plu povas klarigi. Tial ili estas devigataj kaŝe enkonduki metafizikon sub alia nomo. Same, kiel fizikistoj dum longa tempo parolis pri flogistono, ĉar ili ne povis el siaj kalkuloj klarigi la fenomenon de brulado, materiismaj filozofioj bezonas ian similan kategorion, do ili enkondukis la misteran nocion ’kontraŭdiro’, kiu en ilia sistemo sorĉbastone solvas ĉiujn problemojn. Se vi bone legas la doktrinon de Marx, vi vidas, ke ĉio tuj senprobleme klariĝas kaj efektiviĝas pere de la vorto ’kontraŭdiro’. Ĝi funkcias precize same kiel flogistono ĉe iamaj alkemiistoj! Se biologo kiel sciencisto devas miri pri la fakto, ke funkcias la vivo, funkcias laŭ la principoj de plej altnivela racieco, lia marksisma kolego ne bezonas plu miri – kaj tamen la kapablo kaj preteco miri estas la baza kvalito de ĉiu filozofo – ja li disponas pri sorĉa nocio ’kontraŭdiro’, kiu tuj ĉion klarigas, almenaŭ liaopinie klarigas. Li metas fingron sur sian frunton kaj saĝ- miene diras al si: ’Jen la vivo estas rezulto de la evoluo, kiun lanĉis la interna kontraŭdiro de la substanco… ’ Nu, tiel. Li povas sin kontentigi per klarigo ŝajne sufiĉa, sen bezono, ke li esploru la faktojn kiel vera biologo tion faras.”

”Sed, Dio mia, sub tiu ĉi litkovrilo povas kaŝiĝi ĉio, kion oni volas havi…” skandaliĝis Duŝan.

”Kompreneble. Tia nocio ŝtopas ĉiun truon de nescio, sed samtempe faras ĉiun paroladon senliga kaj relativa. Tre uzebla kaj oportuna invento. Tiamaniere oni povas ĉion diritan proklami relative vera. Se vi en pasinta tempo apartenis al kontraŭhoma reĝimo, ĉu nazia, ĉu komunisma, vi povas elegante elturniĝi, uzante la formulon: ’Ekzistas pluraj veroj…

’ – senkonsidere, ke eble ĝuste vi dum multaj jaroj sangoplene persekutis ĉiun provon trovi ’alian veron’ ol tiun kian vi altrudis. Efektive la truko de marksisma nocio ’kontraŭdiro’ estas nur provo, kiamaniere prezenti sian doktrinon vera, sen formale peki kontraŭ la logiko. Do, la logiko devas esti anstataŭigata per ’dialektiko’. Tiel ni povas iom post iom kompreni la starpunkton de Paskalo, ke logikon oni devas krediti per bona moralo…”

Iu ĵetis pilkon en la akvon. Junaj korpoj sin ĵetis post ĝi, la akvo kirliĝis en multaj etaj gejseroj. Andreo sidis sur sia ŝtono.

Lia edzino prenis lian kapon en siajn manojn…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.