La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II.

Kiamaniere oni fidu
al la boato;
ankaŭ la pruvoj flosas;
ĉu ni scias plu multipliki…?

Se oni ne havas sperton, oni eĉ spiritusan kuirilon ne po vas bruligi simple kaj tuj. Post la sesa alumeto Tanja sukcesis inviti bluetan flamon, ke ĝi ĉirkaŭtuŝu la fundon de la tekruĉo. Akvo, pri kiu oni ekkonscias hejme nur dum aŭtolavado, fariĝas inter tiuj ĉi rokoj per sia gluglado ia malofta elemento, multvalora kaj sentiva.

Adela kaj Georgo kunmetis ŝtonplatojn, tiel ke ili fariĝu tablo kaj seĝaro; Tanja kaj Duŝan ordigis rekvizitojn post la matena gimnastiko; sinjorino Majda kaj sinjoro Andreo tranĉis kaj aranĝis panon.

”Mi preferas esti sen…” volis Georgo entrepreni sian matenman ĝon simple tiel starante.

”Ĉu vi ne partoprenas filozofian kurson?” ekmiris profesoro.

”Kiun rilaton havas la filozofio kun kuirejo?”

”Pli malpli la filozofio hejmas en la kuirejo. Rigardu, Georgo, la mondo plej intime penetras en nin, dum ni konsumas nutraĵon. Tiam la kosmo lokiĝas en ni. Temas verdire pri majesta momento: konsumi ĉiujn tiujn atompezojn, tiujn valentojn, tiun ĉi karban poligamion, kompletan termodinamikon, elektron kaj ondmekanikon, fizikon de la atomoj kaj iliaj partikloj… Certe, oni povas manĝi ankaŭ tiel, ke oni malĉeeste ĵetas ion ajn en sian buŝon, ke oni traktas nutraĵpecojn kiel nuran hejtmaterialon. Ke oni fariĝas hejtisto en la lokomotivo de propra korpo, baraktanta per sia ŝovelilo. Sed oni povas sin disponigi al la invito en la plej eminentan eksperimenton, kiu radikale postlasas ĉiujn mondfamajn laboratoriojn: eksperimenton, en kiu la tritiko kaj la akvo fariĝas materio, kiu povas ekmiri pri si mem, kiu povas ekpensi…”

Ankaŭ Georgo elektis por si sidan pozicion. La makzeloj de ili ĉiuj komencis moviĝi malpli haste. Ili iel komprenis, ke iliaj dentoj estas la plej gravaj mueliloj en la mondo; ke ili dum ĉiu maĉmovo decidas ion kortuŝe gravan. Ni diru: mueli la panon en verkon kiel Fratoj Karamazov, Sonetkrono, Nabuko, Kvantumteorio, ĝenerala deklaro pri la homaj rajtoj…

”En tia maĉmovo iusence devas esti resumita ĉio, kion la kosmo efektive scipovas!” ekmiris sinjorino Majda.

”Ĉu temas do pri la altatmosfere kunpremita enhavo de siaspecaj ’Kompletaj verkoj’ de la Naturo…” ekmeditis Duŝan.

”Oni povus konkludi,” ekbrilis ankaŭ en la kapo de Adela, ”ke tio, kio okazas en la dimensioj de la galaksioj, okazas ankaŭ etdimensie inter la supra kaj malsupra makzeloj?”

Profesoro enprofundiĝis.

”Estas vere: koncentriĝo de la plasmo en sunojn; eksplodoj kaj radiadoj, naskiĝoj de la planedoj kaj ilia malvarmiĝado – ŝajnas, ke ĉio tio tendencas ie fine de la procezoj, fariĝi spiko de tritiko kaj glaso da akvo. Ĉio por tiu ĉi aventuro inter la dentoj kaj digesta aparato, kie la materio fariĝas kapabla uzi plumon, uzi violonon…”

”Sed,” diris subite la profesoro, ”ĉu vi havas imagon, kion ni ĵus faris?”

”Ni pensis dum la matenmanĝo,” per ia dommastreca riproĉo diris Tanja.

”Jes, sed ni pensis laŭ la maniero de filozofoj.”

”Ĉu vi intencas diri, ke ni verdire filozofiis?” plaĉis la konstato al Adela.

”Jes, ni filozofiis, kiel ni plej bone povis!”

* * *

Georgo jam dum tuta jarcento traktis pumpilon, sed la boato restis neŝvela. Se ne troviĝus tiu germana familio en najbareco, la maro estus sekiĝinta antaŭ ol Georgo estus pufiginta la boaton. La bonkora germana turisto kunprenis etan ŝtalbotelon, premis sur valvon – kaj la boato ekŝvelis de la aerpremo.

”Gut so?(Ĉu bone tiel?)

Gut, danke sehr!(Dankon, vere bone!)

Post tio ĉiuj eniris tiun aeritan gumon kaj profesoro kiel elpruvita venecia galjoto ekmovis remilojn. Je cent metroj for de la bordo la virina zorgemo demandis en sinjorino Majda:

”Ĉu oni povas fidi, ke tiu ĉi gumo nin tenos surakve?”

La profesoro ekridis.

”Se ne atakos nin la spadfiŝo, ni povas navigi transmaren ĝis Bari!”

”Do ni ne havas motivon por timi?” ne plene jam fidis la eterna ineco.

”Kiel maristoj en tiu ĉi kvieta vetero ni ne havas motivon panikiĝi. Sed kiel filozofoj ni iusence devas tremi pro la angoro.”

”Ne timigu nin, sinjoro profesoro! Jam sen tio la boato estas sufiĉe nestabila…” petis Tanja.

”Tiu, kiu timas, devus esti soldato aŭ policisto; la filozofo povas esti nur tiu, kiu atingas ekstreman kuraĝon!”

”Tiu angoro… kial ni sentu angoron?” demandis Duŝan.

”Mi volis diri jenon: kiel ekskursanto mi efektive povas fidi, ke la boato ne dronos, se en ĝi troviĝas aerpremo. Sed kiel filozofo mi tiun certecon ne povas havi.”

”Ĉu la fiziko ne validas ankaŭ por la filozofo?” rebatis Adela.

”Jes, ĝi validas, sed sub unu kondiĉo.”

”Do…”

”Mi devas fidi je miaj sensoj; mi devas kredi, ke la mondo ĉirkaŭ mi vere ekzistas kaj obeas certajn leĝojn.”

”Se mi bone memoras la lecionojn en la lernejo, oni sensojn ne fidas, sed science pruvas ilian kongruon kun realo. Tiu fidado memorigas min tro al sakristiaj aferoj…” preskaŭ koleriĝis Adela. Georgo alverŝis benzinon: ”Kaj tiu obeado al leĝoj rekte malbonodoras je tabernaklo…”

”Eble, karaj amikoj,” trankvile rebatis la pilkon la profesoro, ”ni finfine agnoskos, ke ĉio, kio ekzistas, inkluzive nin, venis el ia kosma tabernaklo… Sed ni lasu tion ĉimomente. Adela, ĉu vi volas diri, kiamaniere ni tute povas scii pri la ekzisto de la ekstera mondo?”

”Nu, ni ĝin vidas, aŭdas, flaras, palpas…”

”Bone, vi diras, ke ni ĝin vidas. Sed kion ni efektive vidas?”

”Objekton ĉiukaze!”

”Sed inter la supozata objekto kaj nia vidpercepto troviĝas la okuloj, ĉu ne?”

”Ah jes, la bildo verdire falas tra la lenso sur la retinon.”

”Konklude ni ne vidas senpere la objekton, sed la retinon, sur kiu formiĝas certa bildo, ĉu?”

”Verdire ni eĉ la retinon ne vidas rekte, ja ĝi sendas la bildon tra vidnervoj, iel same kiel la kabla televidstacio, en nian cerbon.”

”Do ni verdire vidas nur tiun cerboparton, sur kiu ’pentri ĝas’ la bildo, transportita pere de la vidnervaj ĉeloj, ĉu?”

”Jes, la lasta bildo, kiun ni vere rekte vidas, estas tiu, kiu estiĝas en nia cerbo.”

”Bone, sed tiu makulo ie en nia cerbo por ni daŭre ne estus videbla, se ĝi ne reflektiĝus en io, kio ne estas nura materia cerboparto, kio estas mi mem… Ni flankenlasu la demandon, kian karakteron havas tiu lasta fenomeno, kiu vere vidas, ĉu temas pri spirito, ĉu pri io alia. Sed grave estas agnoski, ke la lasta bildo devas estiĝi en la egoo mem, kiu konscias kaj sentas, ĉu?”

”Ŝajnas tiel…”

”Bone, se la lasta bildo troviĝas rekte en mi; en tio, kion mi spertas kiel memon, egoon, sekve mi ĉiam rigardas, aŭskultas, palpas ktp. nur min mem, sed ne ian mondon, kiun tiuj ĉi perceptoj simbolas. Kaj se tiel, kie estas la garantio, ke al tiu bildo en mia memo korespondas ankaŭ reala ekstera mondo?

Kie estas la garantio, ke la tuta perceptado de la mondo ne estas nur iu hipnota sonĝo, kiu sorĉas al ni la fabelon pri la mondo, kvazaŭ ĝi vere troviĝus ekster ni? Kiamaniere ni povas scii, ke ni ne sonĝas, sed rigardas realon?”

”Ja ni povas eksperimenti. Ni povas praktiki sciencojn…”

”Sed tio same povus esti nur parto de nia sonĝfilmo.”

”Do ne ekzistas solvo – ni povas fermi nian laborejon!” malesperiĝis Georgo.

”Jen tio estas mirinda penso, valora je bibliotekoj! La plimulto de majstroj ne fermas sian laborejon, kvankam ili malesperi ĝas pri sia metio. Fermi la laborejon signifas en lasta senco – mortigi sin mem.”

”Ho, ni kontinuu serĉi la solvon,” zorgiĝis sinjorino Majda.

”En realo la afero ne estas tiel drasta. Eĉ se ni restas en la eterna maŝo kun la supozo, ke ni nur sonĝas kaj ekster tio troviĝas nenio, ni devas agnoski almenaŭ ion: ke realaj estas almenaŭ ni, kiuj sonĝas. Kaj se tiujn sonĝojn ni ne povas stiri kaj produkti mem (ekzemple per la boato ni ne povas remi en aeron), ni sekve devas agnoski ankoraŭ ion aŭ eĉ iun, kiu tiujn ĉi sonĝojn produktas kaj aranĝas.”

En la kapo de Duŝan ekfulmis: ”Ni diru, tio, kio vere konvinke kaj sen garantiatesto ekzistas, estas mi mem – kaj apud mi iu alia inteligento, kiu min plenigas per miaj sonĝoj, se ĝi eĉ ne produktas ĉirkaŭ mi realon mem…”

”Ĝuste tiel. Ke tiaj sonĝoj, kiajn ni ĉiuj sonĝas, povas esti produktataj nur de la inteligento, kiu senkompare superas nin kaj tiujn ĉi sonĝojn, jen la unua nepreco, kiun devas agnoski la racio por ne devi fermi sian laborejon, kiel postulis Georgo. Tiel ni atingis la frazon, kiun formulis Kartezio: Cogito, ergo sum – mi pensas, do mi estas. El nia vidpunkto: Mi sonĝas, do mi estas. Sed se mi estas, se la sonĝoj estas, sekve ankaŭ tiu estas, kiu sendas al ni niajn supozitajn sonĝojn.

Sed se tiu produktisto ekzistas, mi ne bezonas plu teorion pri la sonĝoj, ja al tiu estaĵo mi povas fidi, ke ĝi min ne mistifikas per fabeloj, sed ke ĝi min starigas sur la firman terenon de realo. Realo, kiu ne kunfalas, en kiu konserviĝas la rilato inter la pezo de la akvo kaj pezo de la boato, kion ni povas utiligi por navigado kaj pro kio ni ne bezonas timi dronon.”

”Mi esperas, ke tiu filozofia angoro do estis nur portempa…” respiris sinjorino Majda.

”Kartezio dirus: ’metodika’. La filozofo devas komence de sia entrepreno ĉiam ĉu ekmiri ĉu ekangori. Sed ĉar ni parolis pri kvintesenco de la mondo kaj de la racio, nome, ĉu io ajn efektive ekzistas aŭ ĉio estas nur niaj sonĝoj, la nura ekmiro estas preskaŭ tro milda reago. Ĉe tiaj demandoj nia racio devas ĝisfunde ektremi, la kutima maniero diskuti ĉi tie efikus kiel leĝera kraketado de kokakolao.”

La remiloj egalritme trempiĝis akven, la boato troviĝis pli kaj pli for de la bordo; la plej simpla indiĝena sago povus en momento renversi la pezrilaton kaj dronigi la tutan filozofian tendumularon.

En Adela anoncis sin la strigo el la gimnazia laboratorio, kie diversaj sciencaj prezentaĵoj pendis sur la muroj kaj estis aranĝitaj en la ŝrankoj. Adela ekmemoris la strigon en la gimnazia laborejo:

”Se ni tiel ĉion komprenas, ĉu do oni nenion povas pruvi; ĉu ĉiuj sciencoj estas pura trompo kaj malŝparo de energioj?”

”Antaŭ ol ekpafi per kanonoj favore al la sciencoj kaj iliaj pruvoj – aŭ kontraŭ ili, ni devas diri kelkajn vortojn pri tio, kio estas la scienco kaj kio estas la pruvoj.”

”La scienco estas efektive metodo por akiri scion,” rapide instruis Georgo.

”Sekve jam bebo estas sciencisto, ja ankaŭ ĝi akiras scion,” refutis la aserton de Georgo la profesoro. ”Sed la bebo kompilas nur la sciojn pri la faktoj. Pri io. Tiuspecan ekkonon oni nomas la antaŭscienca. La scienca ekkono estas nur tiu, kiu estas sistema kaj tuteca. La sistemeco signifas klasi la traktatan ekkonobjekton en ĝustan fakon inter la aliaj, ĝin difini en rilato kun aliaj. La tuteco signifas, ke oni ne klarigas ĝin nur en ĝia momenta stato, sed ankaŭ per ĝia origino, ĝiaj historio kaj perspektivo. Oni devas ekkoni la historion de la traktata objekto. Sed ĉio ĉi ne baziĝas sur puraj fidindaj informoj – enmiksiĝas multaj senbazaj opinioj kaj ekkonaj eraroj.

La vorto ’scienco’ tiel ne garantias jam aŭtomate la ĝustan prijuĝon. Ĝi signifas nur regulitan klopodon de homa racio ekkoni la sisteman kaj tutecan veron pri certa objekto respektive fenomeno. La nocio ’scienco’ ne rajtas utili kiel timigilo kontraŭ ne sufiĉe instruitaj homoj por devigi ilin akcepti iajn doktrinojn kaj hipotezojn. Tre grava afero en ĉiu scienco estas, ekkonscii pri ĝiaj limoj. Sed nun ek al la nocio ’pruvoj’.”

”Supoze vi ne diros, ke eĉ la pruvoj estas io mola kaj truhava, ne tro solida, ĉu?” malpaciencis Adela.

”La plimulto pensas, ke la pruvoj estas la lasta aŭtoritato en la aferoj de nia racio.”

”Ĉu ĝi tio fakte ne estas? Ĉu troviĝas io, kio povus eĉ pli konvinki ol la pruvoj?” leviĝis Adela.

”Ĉu iu el vi povas pruvi al mi, ke la parto ĉiam estas pli malgranda ol ĝia tuto?” diris ridetante profesoro.

”Tio ja estas evidenta afero!” saltis Georgo.

”Aŭ tion, ke la boato, kiu naĝas super la akvo, samtempe ne dronas, ĉu?”

”Ankaŭ tion ni simple vidas antaŭ ni,” grumblis Duŝan.

”Kaj, ni prenu, ke unu plus unu faras du, kiamaniere pruvi?”

”Same temas pri evidento…”

”Kiel vi mem agnoskis, ekzistas en nia mondo kelkaj ekkonoj, kiujn ni ne bezonas pruvi, ĉar ilia vero vidiĝas el si mem, estas evidenta, kiel vi bone diris. Tiu tipo de baza ekkono nomi ĝas evidenteco. Ĉar la evidenteco sufiĉas por si mem, ĝi estas la baza kaj la plej certa formo de ekkono. Sed, aliflanke, la evidenteco validas nur por kelkaj plej simplaj veroj.

Ĉiujn aliajn, pli kompleksajn verojn ni devas fari evidentaj, se ni volas ilin per certeco ekkoni.”

”Bone, profesoro,” ribelis Georgo, ”ĉu ne estas la kalkulo, ni diru 238 × 4321 = 1 028 398, kiun ni povas algebre pruvi, same certa kiel via kalkulo, ke 1 + 1 faras 2, kiu ŝajnas evidenta el si mem?”

”Ne. Rigardu! La certeco de via pli ampleksa kalkulo estas nur tre verŝajna, sed ĝi ne povas esti absoluta. Kion ni faras, kiam ni ĝin pruvas? Ni analizas ĝin farante el ĝi aron da malpli kompleksaj kalkuloj, el kiu ĉiu por si estas kvazaŭ evidenta.

Pruvi signifas montri certan fenomenon laŭ ĝiaj elementoj kaj interrilatoj tiel longe, ĝis ni atingas evidentecon. Sed ĉar ni povas samtempe ĉiam percepti nur unu evidentecon, ĉiu pruvo estas iomete malpli certa ol la evidenteco mem.

Tiu, kiu per la pruvoj volas renversi aksiomojn, kies bazo estas evidenteco, tiu per bastono atakas artilerion…”

La suno jam preskaŭ atingis zeniton de sia grimpado, la boato denove eksidis sur la sablon antaŭ ambaŭ tendoj. Sinjorino Majda kaj Tanja transvestiĝis por aĉetekskurso. Por prizorgi tagmanĝajn nutraĵojn. Kion?

”Medicinon por la konstruintoj de piramidoj; tiun obstinan sarkadon kaj sterkadon, akvumadon kaj kolaboraciadon kun la suno…”

”Cepon!” divenis sinjorino Majda. Do, la cepan supon. Preferatan manĝaĵon de profesoro Andreo.

”Kilogramon da marŝo de Cortezo kontraŭ Kordiljeroj, da malrapida ruĝiĝado laŭvertikale de la paliso, tie sub la sunokulo…”

”Tomaton!” divenis jam la duan fojon sinjorino Majda. La tomata salato.

”Manplenon da kliniĝado sub la ĉielo, da vadado en akvo, da humilaj gestoj antaŭ ĉiu tigo aparte…”

”Rizo!” ŝi divenis la trian fojon.

”Kaj por kompletigo de la miraklo, kiel deserto, por atesti pri granda afero – la plej solecan homon, kiun vi renkontos en la foiro. Kunprenu lin al la tablo, ke li kun ni manĝu kaj nin savu de la malriĉeco de la sataj…!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.