La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
FILOZOFII SUBTENDEAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ili leviĝis – kiel ĉiam – antaŭ la sunsuriro. La profesoro poiomete ilin preparis al tio, ke ili, senrigarde la diferencojn en ilia pensado, kiuj restis diferencoj, komencis en tiu ascendo de la fajrego super la horizonto estimi la eventon de la plej alta signifo por la tuta Tero.
”Ĉio, kion publikigas gazetoj, kion diras radiostacioj, kion montras televida programo, kion priklaĉas vilaĝaj kaj urbaj klaĉuloj kaj klaĉulinoj, estas hontinda moneretaĉo kompare kun la evento de sunleviĝo. Se la suno ne leviĝus plu, subirus ni, por ĉiam.”
Tiel plurfoje parolis Andreo – kaj la junaj esploristoj de la homaj larĝoj kaj profundoj trovis ĉiam pli konvene leviĝi samtempe kun la suno, por ne malfrui tiun majestan scenon, kiam la lumo kaj la fortego leviĝas kaj forpelas la mallumon.
Ankaŭ hodiaŭ ili faris tiel. Kiam ankoraŭ estis malhelo, ili konsumis la trinkaĵon, kiu konservas junecon kaj sanon: varman citronakvon kun iomete da mielo. Dume ekaŭroris.
Kiam parteto de la suna disko ekrigardis de la horizonto, ili starante sin turnis kontraŭ la sunon, krucumis la manojn sur siaj brustoj kiel ĉe preĝo kaj profunde enspiris kaj elspiris. Ĉe la sekva enspiro ili levis siajn manojn superkapen, etendis la kubutojn kaj malfermis polmojn. Poste ili klinis sin antaŭen, elspiris kaj per etenditaj manoj manplate tuŝis la teron. Longe kraketis iliaj ostoj, ĝis ili sukcesis. En tiu pozo ili denove enspiris, etendis la dekstran gambon malantaŭen, kuntiris maldekstran gambon genue, levis la kapon kontraŭ la suno. Per retenita spiro ili etendis ankaŭ la maldekstran gambon. Surmane ili malleviĝis al la tero, premis kubutojn al sia korpo kaj elspiris. Denove enspiris, levis kapon kaj la supran korpoparton kaj retenis la spiron. Poste ili laŭ inversa ekzerca ordo ripetis ĉiujn movojn de antaŭe, ke finfine ili denove staris rekte per manoj, krucumitaj surbruste.
Surya namaskar, saluto al la suno, estis farita.
Ili veturis peraŭte translimen, al la itala flanko. Pli ol horo da veturado. Eble eĉ pli, se doganistoj kapricos. En la urbo transe troviĝas muzeo kun nekutimaj eksponaĵoj. En fermitaj vitraj tuboj ili arkivigas morte naskitajn homembriojn. Por okuloj, alkutimiĝintaj al la konsumeca brilo de supermerkataj haloj tio estis preskaŭ neeltenebla elprovo. Sed por la disĉiploj de filozofio tio estis nepre bezonata travivaĵo. Sen rigardo al la homa mizero oni estas en filozofio proksimume sama kiel analfabeto en studadsalono de kompara literaturo…
La vico antaŭ la dogana transirejo ne estis ekstreme longa.
Ne estis aĉetokaza tago, dum kiu la tuta nacio invadas la urbon por aĉeti aĵojn, pliparte superfluajn. Antaŭ ili baldaŭ trovi ĝis ĝis la dogana barilo eble kvin aŭtomobiloj. Tiam ekestis svarmo inter la doganistoj. La oficisto, kiu inspektis aŭtojn, eltiris per sia sperta mano ie elsub la motorkovrilo pakaĵetojn, unu post la alian. La veturilo portis registronumeron el iu sudorienta lando. Ne estis dubo: la doganistoj trovis drogaĉan kontrabandiston. Ili ordonis al la stiristo haltigi la aŭton plenan de malpermesitaj substancoj, sur flankan lokon, policistoj kunprenis la ŝoforon. Nenio escepta, la trafiko kontinuis, estis rutina evento ĉiutaga.
”Kiamaniere la homo povas esti tiel korupta?” bolis en Adela, kiam ili jam veturis deklivsuben aliflanke de la doganejo.
”Diru, Adela, kial la homo finfine ne estu eĉ ’korupta’, kiel vi diras?” preskaŭ sarkasmomiene diris la profesoro.
”Mi scias, ke vi nur provokas min…”
”Kiel nur?”
”Vi verŝajne emas diri: Se vi ne kredas je eterna Justo, kial do vi nervoziĝas pro certa korupto?”
”Efektive mi volis rimarki ion similan,” la profesoro frapetis fingre sur sia stirilo.
”Ĉu vi volas diri, ke ekster la religia kredo je pli alta estaĵo oni ne povas starigi veran moralon?” diris Georgo.
”Al tia demando ne estas bone respondi per simpla ne aŭ jes,” respondis Andreo. ”Sed diru al mi, Georgo, kion vi opinias, ĉu la moralo estas afero de laŭplaĉa pripensado aŭ efektive temas pri serio de klaraj kaj sendubaj ordonoj kaj malpermesoj”?
”Mi agnoskas neniajn ordonojn kaj malpermesojn!” kun plena mezuro de knaba fiero proklamis Georgo.
”Bone, se tiel, do ĉio, kio apartenas al la mondo de moralo, estas nur hobivalora parolaĉado sen ĝenerala valido. Se tiel, oni al neniu homo povas ion ajn riproĉi, eĉ tion ne, se li moralizas.
Estas same sensence ordoni kaj same skandaliĝi pro ordonoj. Oni ne havas rajton malpermesi certajn agojn, sed oni same ne havas rajton malpermesi malpermesadon…”
”Bone,” retiriĝis Georgo iomete, ”kio sekvas el tio, se oni akceptas, ke moralon simple faras firmaj ordonoj kaj malpermesoj?”
”El tio unue sekvas la demando, kiu havas la aŭtoritaton, la rajton kaj la povon, tiajn ordonojn kaj malpermesojn proklami.”
”La homa socio, ekzemple…” rapidis Adela.
”Tio estas sensuka abstraktaĵo!” diris Duŝan.
”Duŝan pravas,” resumis Andreo. La socio, speciale, se oni ĝin konceptas globale, tutmonde, estas tro abstrakta fenomeno, por ke ĝi povu ludi kiel aŭtoritato en aferoj moralaj. La socio ne estas viva estaĵo kun racio kaj propra volo. Ordoni kaj malpermesi povas nur estaĵo tia, racia kaj volohava. La socio estas sociologia nocio, esprimanta la tuton de la interhomaj kaj intergrupaj rilatoj. Ĝi estas blinda forto, obeanta certajn leĝojn, kiaj regulas ankaŭ la senvivan naturon.”
”Kio pri pli konkreta socia, politika komunumo?” ne jam tute rezignis Adela.
”Tiu ĉi nocio esprimas verdire ion iomete pli konkretan, tamen mi ne povas esti per ĝi kontenta.”
”Kial?” simplanime demandis Tanja.
”Ĉar ankaŭ tia komunumo, kiel ekzemple la nacio aŭ la ŝtato, politika partio aŭ io simila, ne estas persono kun propra racio kaj volo, sed nur socia fenomeno, iaspeca mekanismo, en kiu manifestiĝas racio kaj volo jen de tiu, jen de iu alia plej influa persono aŭ persona grupo. Kaj cetere ankaŭ tial, ĉar la historio nin instruas pri senmezura kapricemo kaj eĉ terureco koncerne moralajn leĝojn, kiajn foje aprobis homamasoj.
Oni nur komparu la valorojn, por kiuj aplaŭdis amasoj en Nurenbergo post la transpreno de la povo fare de Hitler post la jaro 1933 – kaj tiujn, kiuj valoris en la sama urbo post 1945-a, kiam oni venigis naziajn krimulojn antaŭ la tribunalon de la aliancintoj. Ambaŭ valorsistemoj staris en la servo al certa grandsocia komunumo, tamen oni ilin ne povas kompari. Tiu, kiu volas serĉi moralan gvidlinion en la unuopaj elektoj de grandsociaj komunumoj aŭ momentaj homamasoj, tiu ne povus diri, kiu momento de Nurenbergo estis morale ĝusta. Finfine la saman situacion oni povis observi en la kazo de Sokrato, kiun la samaj homoj unue admiris kaj serĉis okazojn kun li agrable diskuti, dum poste ili lin mortkondamnis – aŭ eĉ pli draste en la kazo de Jesuo Kristo, kiun la sama jerusalema homamaso unue gloresprime akceptis, kiam li surazene enrajdis la urbon antaŭ la paskofesta tago, sed tuj poste la sama homamaso ne ĉesis krii: Liberigu Barabason – krucumu Jesuon!”
”Bone, sed kiu povas kaj rajtas finfine proklami moralajn leĝojn kaj ordonojn?” volis jam scii Duŝan.
”Vidu,” iomete malgrandigis la benzinfluon la profesoro, ”se tiajn leĝojn proklamus ajna individuo, tio estus pura despotkaprico, kiu neniun alian povus vere morale ligi. Kiam tio vere okazas, kaj tio ne okazas tiel malofte, temas pri tiranio.
Tirano aŭ tiranoj povas tion efektivigi nur uzante perforton kaj sisteman persekutadon. Tio signifas, ke ĉiam, kiam la homo mem volas kaj provas starigi moralajn leĝojn, estiĝas diverskolora tiranio. Sed same certe estas, ke sen tiaj leĝoj la homaro ne povas ekzisti…”
”Jam mi scias…” ekkriis Adela.
”Nature, ke vi scias. En sia plej kaŝita interno ĉiu tion scias kaj agnoskas. Sed permesu, ke mi mem diru ĝisfine. Por ke tiu leĝdonanto ne estu kaprica despoto, por ke el tio ne rezulti ĝu perfortuza tiranio, por ke tio ne estu malplenvortaĉa intelekta ludo de tiu aŭ alia humanisto, do tiu leĝdonanto povas esti nur Dio mem!”
”Vidu, ke mi sciis…” ne povis kaŝi sian ekscitiĝon Adela.
Sed la profesoro ne ŝanceliĝis:
”Nur Estaĵo, kiu konceptis la mondon kaj nian vivon en ĝi; nur Estaĵo, kiu konas la tutan historian intrigon kaj ankaŭ ĝin scias stiri al la glora fino, nur tia Estaĵo povas helpe de sia komunika sistemo, kies relajsoj estas niaj konsciencoj, proklami kaj efektivigi moralajn leĝojn, ordonojn kaj malpermesojn.”
Georgo provis savi la jam perditan aferon:
”Bone, kion diri, se la morala normo estus decido de la plimulto?”
”Pri tio ni esence jam parolis. La plimulto foje voĉdonis por mortkondamni Sokraton, sed baldaŭ poste ĝi voĉdonis por starigi al li monumenton. Ĝis niaj tempoj okazas, ke la sama homamaso, la sama plimulto al la sama militistaro ĵetas florojn kaj aklamas ĝian pretermarŝon – kaj post eventuala malvenko la sama homamaso sputas sur la iamajn soldatojn kaj oficirojn, kiuj fariĝis militkaptitoj…”
Ili intertempe atingis la naturhistorian muzeon. Ili supreniris laŭ la ŝtuparo en la unuan etaĝon, kie troviĝis la fako pri morte naskitaj homembrioj. Tuj, kiam ili enpaŝis en la ejon, lumigitan per iaspeca verda lumo, kvazaŭ ĝi venus de algoj, ili konfrontis sin kun la mondo, kian ili ĝis tiam ne konis. Kvazaŭ ili starus en la ateliero de la pentristo Tisnikar, kie de la mirindaj, sed teruratmosferaj pentraĵoj rigardas al la spektanto la lastaj avertantoj pri la homa sorto: la majesta korvo, la rigida ĉevalo en sia terura pozo, la fungo de la atomepoka honto, la Krucumito mem… El la ekspoziciitaj vitraj vazoj gapis al ili unuokulaj embriaj fruntoj; stumpoj de ne plenkreskintaj korpomembroj, groteske grimacitaj vizaĝtrajtoj. En tiuj senkompataj vazoj estis aranĝitaj tristaj floroj de la homa kaj surtera povreco. Subite ĉi tie ne staris plu Adela kaj Duŝan, Tanja kaj Georgo, sinjorino Majda kaj profesoro Andreo: estis nur ia kolektiva sento de teruro kaj skuiteco, kio faras la esencon de la homa karno, kiun la formanta spirito ne sufiĉe perfektigante kondukis al la planita perfekteco. Neniu aŭskultis la fakan ĉiĉeronadon. Tiuj postrestaĵoj de la homa subekzisto, aranĝitaj kiel teruraj fruktoj de la kosma rubaĵo, parolis al ili en sia handikapita dialekto mem.
Kiam ili eliris, ili aŭtomate turnis sin al la parko. Ili sentis bezonon, troviĝi laŭeble rapide en silenta kaj natura medio.
Sur la padoj por kvieta primedito kaj konfida interparolo. Ili moviĝis kiel fantomoj. Tie, ĉe tiuj verdkoloraj vazoj ili demetis ĉiujn siajn diferencojn kaj specifaĵojn. Trans la tapiŝo el brunkoloraj arbaj pingloj palpiris kvar siluetoj, deprimitaj pro la sorto de la adama argilo.
”Ĉu oni tion samtiel povas nomi celsenco…?” Georgo rompis la neproklamitan interkonsenton pri silento. La demando adresiĝis, kvankam formale ne dirite, al Andreo, la profesoro.
”Mi opinias,” sen trafiteco respondis la profesoro, ”ke eĉ la nesukcesa homa embrio, eĉ en sia plej groteske terura apero, estas sekvo de certa providenco…”
”Por kredi je io tia…” ensaltis Adela. Sed la profesoro trankvile kontinuis:
”Por kredi je io tia oni devas kompreni, ke la misformita homa embrio estas la plej senkulpa kaj malkatastrofa el ĉiuj misformiĝoj, en kiujn povas transformiĝi la homa estaĵo.”
”Ĉu do eblas eĉ io pli terura?” dubis Tanja.
”Oni devus havi aparte kapablajn okulojn por povi vidi, kia efektive aspektas la homo subefike de lia mensogo, maljusto, malico. La malica homo povas laŭekstere manifestiĝi per tre larĝa societeta rido kaj per mimiko de ĉarmeco, sed lia interno estas tia, ke kompare kun ĝi ni hodiaŭ observis belajn florojn!”
”Ĉu tiu supozita Dia pedagogio ne estas iom tro bruta?” oponis Adela.
”Oni devas konsideri, ke vere kompatinda ne estas tiu mise kreskita vivprovo. En kompatinda stato troviĝas ni, spektantoj.
Dio tiel ne frapis la mise naskitan embrion, sed nin, kiuj tion spektas. Sed bonvolu scii, ke tiu, kiu ne ricevas batojn de Dio, batas sin mem, eĉ multe pli forte kaj senkompate.”
”El kio efektive originas la malbono?” subite demandis Duŝan.
”La germana filozofo Leibniz distingis tri formojn de la malbono. La unua formo estas la metafizika malbono, kiu simple ekzistas tial, ke la kreita mondo estas per limoj fina, portempa kaj malperfekta mondo. Tio estas la destino de ĉio, kio ne estas Dio mem. La dua formo laŭ lia instruo estas la fizika malbono, kiu manifestiĝas en nia korpa penado kaj sufero, sed ankaŭ en naturaj katastrofoj, kiel inundoj, tertremoj, malsanoj kaj en fenomenoj, kiajn ni en la muzeo vidis. Sed plej terura laŭ li estas la morala malbono, kies origino estas en ni mem. Ĝi kaŭzas la plimulton de nia suferado.
”Bone,” diris Duŝan, ”tiamaniere ni la malbonon iel klasifikis, sed min interesas, de kie ĝi venas, kio estas ĝia bazo?”
”La morala malbono,” kun pripenso respondis Andreo, ”estas flanka kaj portempa apero de la homa libero.”
”Kiel vi opinias: flanka kaj portempa…?” demandis Tanja.
”Flanka tial, ĉar ĝi ne venas el la intenco de la homa libero, portempa tial, ĉar la malbono ne havas sian eternecan bazon, ĝi estas nur la fenomeno, kiu ligiĝas kun la akcidentaleco de tiu ĉi mondo.”
”Kion signifas ’akcidentaleco’?” kiel lernantino en lernejo obstine demandis Tanja.
”Akcidentaleco aŭ kazeco de iu estaĵo estas la ebleco de tiu estaĵo ekzisti aŭ ne ekzisti. La kontraŭo de tio estas esencaleco, kio diras, ke la koncerna estaĵo ne povas ne-ekzisti. Tia estas Dio mem. Akcidentalaj fenomenoj, ĉu naturaj, ĉu homaj, ne havas propran ekzistobazon, ili dependas de la esencala estaĵo, de Dio. La samo validas por la bono, kiu havas esencalan karakteron, ĉar ĝi ligiĝas kun Dio, dum la malbono havas akcidentalan karakteron, ĉar ĝi ligiĝas kun la portempaj kaj tiel akcidentalaj fenomenoj de la homa ekzisto. La malbono ne havas propran bazon, ĝi estas parazito sur la korpo de la bono.”
”Sekve la malbono ne estas io alia,” ensaltis Adela, ”ol mise uzita libero…”
”Vidu, Adela, vi diris la aferon multe pli koncize kaj simple ol ĝin dirus mi. Ĝuste tiel estas. La malbono estas realigo de la libero, kiu ne estis bone pripensita kaj rekonita. Malbono estas pretendo de io parta koste de la tuto.”
”Tio signifas, ke malbonaj estas ĉiuj homoj, kiuj ne konas filozofion, kiuj ne povas bone prijuĝi la liberon kaj ĝian uzon, kiuj ne povas tuj kompreni, kio utilas nur al io parta kaj kio utilas al la tuto…” deklamis Adela.
”Jam mi timis,” ridete diris Andreo, ”ke ĝuste pri tio neniu starigos demandon. Tamen nia Adela ĝis nun ne disraviĝis, brave!”
”Sed tio ankoraŭ ne estas la respondo…”
”Ne tiel rapide, fraŭlino! Se temas pri grandaj aferoj, oni ne hastu. Verdire pri neniu afero oni urĝu. Ĉiam, kiam nin pelas rapido, ni iras malbondirekten. Bona estas nur diligenta kaj racia malrapido…”
Profesoro volis demonstri tion, pri kio li parolis. Respondante al Adela li vere ne urĝis sin. Fine, kiam ili jam sidis en aŭtomobilo, dum startado de la veturilo, li tamen komencis respondi al ŝia demando.
”Se vi pensas pri filozofio kiel lernita faka scio, kiel regado de aparta faka glosaro kaj de internociaj ligoj, tiam mi devas diri, ke ĉio tio ne povas decidi pri onia inklino, ĉu al bono, ĉu al malbono, do pri onia realigo de la libero. Profesoro pri filozofio d-ro Rosenberg, gvida nazia funkciulo kaj militkrimulo, ĉiukaze pli bone konis filozofiajn nociojn ol la plimulto de tiuj kvindekmilionoj, kiuj devis laŭ kruela maniero morti ĝuste pro la instruo, kiun disvastigis tiu ĉi bone instruita krimulo.
Kaj la senrenoma germana soldato en Serbio, kiu rifuzis partopreni ĉe pafado de ostaĝoj kaj preferis mem esti pafita, tre verŝajne ne sciis multe pri filozofia fako, kia ĝi estas instruata en lernejoj kaj universitatoj, kian pritraktas intelektulaj libroj. Se mi komparas tiujn du ekstreme poziciitajn homojn, mi per tio ne volas diri, ke la unua fariĝis krimulo, ĉar li bone konis fakan filozofion – kaj la dua ekzemple bona homo, ĉar li ne havis scion pri lerneja filozofio. Neniel. Tamen la unua pruvas, ke nura fakeco en filozofio ne sufiĉas.
Filozofio ne estas nur scienco, ne estas nur fako, ĝi ĉion tion nur uzas kiel rimedojn. Filozofio antaŭ ĉio estas baza homa inklino al saĝo, amo al saĝo, kiel formulis Sokrato. Kaj la dua pruvas, ke manko de faka scio ne estas esenca manko por tamen akiri saĝon, se oni nur vere inklinas al ĝi, amas ĝin. Tio signifas, ke oni procedu same, kiel Jesuo rekomendas: la unuan aferon ne ellasu kaj la duan faru! Ne ellasu la okazon lerni filozofion lernejan, sed amu la saĝon kaj obeu ĝin, ja en tio finfine manifestiĝas vera filozofo! En tiu ĉi senco tamen oni povas diri, ke nur filozofo povas esti vere bona homo. Ne filozofo kiel fakulo, ĉar estante nur fakulo, oni povas esti ankaŭ samtempe brutulo kaj krimulo, sed filozofo en la sokrata, origina senco, ’amanto de la saĝo’, kiu en la popola lingvo nomi ĝas ankaŭ vivfilozofo.”
”Kio estas tiu vivfilozofio kompare kun la lerneja?” demandis Georgo.
”La vivfilozofio, pri kiu ni ĵus parolis, estas tiu pli profunda rigardo al la ekzisto de la mondo, de la homa vivo, kiu la homon senĉese admonas, kiel fragila estas lia ekzisto, kiel efemera estas lia vivo, ke li ne rajtas survoje tra la tempo fari ĉion, kion li fizike povus fari. En tiu senco ĉiu homo estas vokita fariĝi filozofo. Oni ne povas esti vere bona homo, se oni ne fariĝas saĝa en tiu ĉi baza pritakso de la homa vivo kaj ĝia pozicio en la universo.”
”Kio do estas la saĝo?” aldonis sian demandon Tanja.
”La saĝo estas kapablo prijuĝi, kio en tiu ĉi mondo havas valoron kaj kio ne havas valoron aŭ nur parte ĝin havas, se ĝi servas al iu ĉefa valoro. Tio estas kapablo de morala valorigo kaj prijuĝo. Tiun ĉi kapablon ĉiu sana bebo kunportas enmonden per sia naskiĝo. Bedaŭrinde poste multaj homoj klopodas, dum jaroj penadas, nebuligi al infano tiun kapablon.
Tamen ĉiu homo havas devon, denove trovi en si tiun kompason, kiu lin per certeco orientos al la ĝusta celo.”
La aŭtomobilo denove troviĝis sur ilia flanko de la ŝtatlimo.
La impreso el la naturhistoria muzeo boris en ilin spite al ĉio, kion diris la profesoro. Duŝan ne povis resti trankvila, li diris:
”Sinjoro profesoro, ĉu tiu ĉi mondo ŝajnas al vi bona aŭ malbona?”
”Tiun ĉi mondon mi vidas bona pro du kialoj. Unue, ĉar ĝi estas kreaĵo de la Dia saĝo kaj volo. Kaj due, ĉar oni en ĝi senlime povas fari bonon. Ne estas obstakloj por fari bonon, tio estas la sola homa agado, kiu ne havas limojn ekster la homo mem!” parolis Andreo, kvazaŭ li lekcius al studentoj de teologio.
”Kiamaniere do vi klarigas al vi la ĉeeston de la malbono en ĝi?” kontinuis Duŝan.
”Ankaŭ la malbono estas servanto de la bono. Eĉ tiel mi diros: Malbono estas bona argumento por la konstato, ke la mondo estas bona.”
”Ĉu tio ne estas iome tro…” koleretis Adela.
”Verdire, kiel vi pri tio pensas?” pli repacige diris Georgo.
”Simple tiel: La mondo estas bona, ĉar konsekvenca. Ĉiu ago kondukas al rilatigita nepra sekvo. Tial en ĝi ne materii ĝas nur la bona, sed ankaŭ la malbona penso. Se la mondo ne estus konsekvenca, se la malbono, kies radikoj troviĝas en la spirita mondo, ne manifestiĝus ankaŭ sur la materia nivelo, ĝi iom post iom nerimarkite akumuliĝus en homaj animoj kaj tiujn ĉi per tio venenigus kaj koruptus.”
”Ĉu vi povas elmeti ekzemplon?” proponis Tanja.
”Ni prenu murdon. Se ĝi ne kaŭzus suferon kaj dolorojn, se ĝi ne provokus en nia interno ekstreman reziston kaj naŭzon, ĝi baldaŭ ennestiĝus en ni kiel io normala kaj senproblema.”
”Sed kial ĝi entute estas allasata? Kial la Reganto de la universo ne haltigas ĝin en la momento, kiam ĝi aperas en la homa animo kiel ideo?” volis scii Duŝan.
”Vi pravas, Dio nin povus facile narkoti per iu gaja substanco el iu hormona glando, kio nin en momento farus senperfortemaj kaj reciproke amikaj. Sed tion Li ne faras pro la sama konsekvenceco. Li respektas la regulojn de la ludo. Se la okazado en la homa animo ne ricevus sian sperteblan efektivigon en la substanca mondo, nia anima vivo baldaŭ sova- ĝiĝus en nekontroleblan spiralon de l’ malbono. Malbonon oni povas kontroli kaj limigi ĝuste tial, ke ĝi materie efektivi ĝas. La murdo finfine ne estas malbono pro la materiaj ŝanĝoj, de ĝi kaŭzitaj, sed pro la interna stato, kiu estiĝas post la murdinspiro. La malbono, kiu el la animo transiras al la materia kampo, fariĝas por la homo videbla kaj kontrolebla – kaj antaŭ tia evidento li povas libere elekti inter la tento de la malbono kaj invito de la bono.”
”Ĉu vi volas diri jenon: Se ekzemple la Dia mano haltigus ĉiun murdiston, la murdo kiel spirita obsedo eĉ multe pli tumultus en la interno de la homoj, ol tio okazas nun, kiam ĝi foje manifestiĝas en sia vera bildo, kiel naŭzaĵo?” diris Tanja.
”Ĝuste tiel. La homoj ŝatas havi murdon sen murdito, trompon sen trompito, ŝteladon sen priŝtelito. Sed Dio nin metis en bonan, sekve konsekvencan mondon, kie ĉiu malbono, kiu cetere nevideble kiel kanceraj histoj diskreskus en niaj animoj, baldaŭ montriĝas kun sia tuta teruro ankaŭ deekstere kaj tiel nin atentigas pri sia ekzisto kaj pri sia vera naturo. Sed vere malbona kaj monstra estus la mondo, en kiu la malbono ne havus materiajn sekvojn. Ĝi estus libera de ĉiu kontrolo kaj ŝanco pliboniĝi. Ni troviĝus plene en ĝia posedo.”
”Ĉu ĉio ĉi signifas,” miris Georgo, ”ke la murdo esence estas io bona?”
”Eĉ la murdo en iu pli profunda senco efektive estas ankaŭ io bona, ja ĝi nin plej ilustre informas pri tio, kia estas la efektiva naturo de la ideo, kiu la murdon naskis. La malbono finfine estas nur spiritorigina. Tio, kion Leibniz nomis ’la fizika malbono’ estas nur materiiĝo, estas nur sekvo, premsigno de la malbona penso. Tial la plej fiaj krimuloj la krimon tute ne faras. Ili ĝin nur flegas en sia animo, kaŝante ĝin tiel antaŭ si mem kaj antaŭ aliaj homoj, tamen damaĝante tiel sian animon pli ol aliaj, kiuj la samon ankaŭ faras.”
”Andreo, se subaŭskultus vin iu, kiu vin ne konas, tiu povus ĵuri, ke vi stimulas fari krimojn…” satiĝis de la filozofio de sia edzo sinjorino Majda.
”Nu, kara, mi vidas, ke eĉ vi ne komprenis min. Kario estas malbono, dum dentodoloro estas bona afero, ja sen tiu doloro baldaŭ ĉiuj perdus siajn dentojn. Ĉe ĉiu manifestiĝo de la malbono oni devas distingi inter la motivo kaj la efektivigo.
La malbono estas vera nur en sia motivo, dum la sekvo, estu ĝi eĉ tiel doloriga kaj suferiga, jam estas denunco de la sama malbono. Bonvolu vidi: la ideo murdi, dum ĝi restas nur penso en animo, dolorigas neniun, sed ĝuste tio estas malbone. La vera murdo ege suferigas, sed ĝuste tial ĝi atestas kontraŭ la ideo murdi. La sekvoj dolorigas, sed ili sanigas.
La motivoj ne kaŭzas dolorojn, sed ili mortigas. Jen ĉio. Tial mi insistas ĉe mia konstato, ke nia mondo eĉ tiuflanke estas bona mondo. Ja ĝi ne estas io alia ol la scenejo, sur kiu la vera enhavo de niaj animoj manifestiĝas videble kaj kontroleble, tial ankaŭ plibonigeble. Tial estas bone, ke la frapo per tranĉilo dolorigas kaj angorigas, ke la vundo estas io terura kaj ke oni pro ĝi fine mortas. Finfine estas ankaŭ ĝuste, ke tiu, kiu en sia koro portas la ideon murdi, la tranĉilon vere uzu. Tiamaniere la malbono lokiĝas, alarmas aliajn, ja ĝi per sia terura aspekto ĉe la plimulto provokas reziston kaj skandaliĝon. Sed malbona kaj malsaviga estus la mondo, en kiu murdisto ne murdus, en kiu oni post la tranĉila frapo ne mortus. La malbono silente kancermaniere diskreskus en homaj animoj. Tial mi diras, ke tiu ĉi mondo eĉ en sia plej terura aspekto tamen estas bona.”
La piedo puŝis bremsilon. Ĉar la mondo estas konsekvenca, la veturilo haltis, la junaj filozofoj elsaltis kaj kuris al naĝ- kalsonoj, kiuj sekiĝis sur ŝnuro de la pasinta tago.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.