La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
FILOZOFII SUBTENDEAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Foje estas racie fari ion tre tre stultan. Ni diru: ŝteli teron.
Ludo por unuaklasanoj de la elementa lernejo, kiu tamen retenas sian ekscitan karakteron eĉ por la plej seriozaj grizharaj kapoj de multaj generaloj kaj ŝtatestroj…
La profesoro, kiu nun tute oblikve staris meze de certaj terdesegnoj, faritaj per ligna bastono, estis unu el du restintaj ’grandpotencoj’; Georgo, kiu ĵus nun lanĉis sian invadbastoneton, estis la dua postrestinta ’grandpotenco’. La imperiisma kaj interkontinenta lignopeco trafis maldekstran ŝultron de la profesoro. Georgo kun tuta elasto de sia juna korpo ekkaŭris, dismetante siajn longajn krurojn, kaj per sia bastono desegnis novan terkonkeron. La profesoro perdis trionon de sia imperio.
Aliaj aklamis favore al Georgo, sed Majda kompate havis pri ĉio siajn pensojn kaj ion aranĝis en sia tendo. Andreo subite paŝis el sia ’teritorio’ kaj enpensiĝis profunde. Georgo demandis lin, ankoraŭ tute varma de sia sukcesa agreso: ”Ĉu vi ne defendos vian ŝtaton?”
”Ĝuste tiu ĉi penso min pelas,” el sia ekstazo respondis profesoro, ”mi timas, ke la ŝtato, kiun oni devas defendi per bastono, jam estas efektive perdita…”
”Do vi opinias, ke oni la ŝtaton ne bezonas defendi kaj ĉiu, kiu hazarde preteriras, povas ĝin libere konkeri?” alpaŝis Adela.
”Ni devas pripensi, per kio unuopaj ŝtatoj altiras konkerantojn.
Se ni tiun aferon trovos, do ni prefere zorgos pri ĝi ol pri militista defendo, se tio tute estas vera defendo.”
”Do, kio povus esti tiu mistera afero?” kontinuis Adela, ”kiu decidas pri tio, ĉu la konkeranto venos kaj atakos, aŭ prefere ne?”
”Du aferoj estas,” respondis la profesoro, ”mi opinias, kiuj donas al la ŝtato nevenkeblan firmon, se oni pri ili bone zorgas, cetere ilia manko rapide fariĝas invito por konkerantoj.
Temas pri racieco kaj justeco. Racieco manifestiĝas en bona ordigo de la ekonomia kaj publika vivo, ke ekzistu bona leĝo, dum la justeco manifestiĝas antaŭ ĉio en tio, ke ĉiuj civitanoj senescepte efektive egalas antaŭ tiu bona leĝo. Tio montriĝas praktike en la fenomeno, ke la homoj plej facile kaj rapide progresas kaj riĉiĝas helpe de sia honesta konduto kaj esencoplena laboro.”
”Kion vi komprenas sub la nocio ’ordigo kaj ekonomiigo de la publika vivo’?” demandis Duŝan, kiu cetere bone konis la unuopajn vortojn.
”Ĉu vi foje observis, kiamaniere fluas akvo en la naturo?
Bonvolu okaze tion bone rigardi: ĝi ĉiam trovas por si la plej mallongan kaj racian vojon. Observu la homan lingvon: sen nia konscia peno la lingvo tendencas esprimi niajn pensojn per uzo de laŭeble malmultaj vortoj kaj per simplaj frazoj.
Tiel kondutas la lingvo, se oni komunikas aŭtente, honeste.
Sed kiam oni volas impresi partneron, fari pli grandan bildon ol estas la realo, kiam oni eĉ volas blufi kaj trompi, tiam oni uzas la lingvon neekonomie, tiam multobliĝas la vortoj, komplikiĝas la frazkonstruo. Same okazas en la ŝtato. Se en ĝi regas la spirito de honesto kaj la sama rajto por ĉiuj, ĝia konstruo estas simpla kaj travidebla por esti komprenebla kaj je dispono al ĉiu, eĉ por analfabeto. Leĝoj de juste kaj racie ordigita ŝtato estas malmultaj, malampleksaj kaj klaraj, ke ĉiu civitano povu ilin kompreni kaj enkapigi. Kontraŭe la ŝtato, ordigita malracie, en kiu superregas maljusto, havas multon da leĝoj kun multaj amendoj kaj komentoj. Ĉio estas formulita longfraze kaj malklare, en nekomprenebla artifika lingvaĵo, kiun eĉ profesiaj juristoj apenaŭ povas kompreni. Jam la antikva greka historiisto Polibio notis, ke la ŝtato, en kiu multobliĝas leĝoj, troviĝas survoje al kaduko kaj certa pereo.”
”Se mi bone komprenas, la ekonomieco de la ŝtata mekanismo troviĝas en tio, ke la ŝtato estu por la civitano laŭeble malmultekosta, ĉu ne?” el ia dommastrina perspektivo demandis Tanja.
”Se vi volas, oni povus diri ankaŭ tiel. Sed esenca estas alia afero. Iu foje diris, ke bona registaro similas al sana stomako.
Dum la stomako estas sana kaj bone funkcias, oni ne sentas ĝin, oni preskaŭ ne scias, ke ĝi ekzistas. Ĝi simple en ordo faras siajn aferojn, sen atentigi nin pri si kaj sia graveco. Same devus esti koncerne ŝtatan povon kaj registaron. Bona kaj honesta povo estas efektive nevidebla. Nur malbona kaj maljusta povo senĉese sin anoncas, sin laŭte kaj sublume montras, minacas kaj instruas, kvazaŭ la popolo estus en servo de ĝi kaj ne inverse…”
La suno brilis, ne konsiderante grandajn priŝtatajn demandojn.
Mevoj kun sia neatingebla eleganto demonstris, kion povas fari suprenforto, efikanta je etenditaj birdaj flugiloj…
”Sed kiamaniere oni povus atingi tian racian, justan ŝtatordon?” interesiĝis Duŝan.
”Tiel, ke vi faru revolucion kaj detronigu la maljustan povon!” anstataŭ profesoro respondis Adela, kvazaŭ ŝi jam dum tuta vivo kunportus la respondon en sia ina sako apud siaj kosmetikaj akcesoraĵoj.
”Eble ekzistas esceptaj okazoj, kiam oni alimaniere ne povas procedi,” malpli revolucieme kontinuis la profesoro. ”Sed eĉ tie, kie oni opinias nepre fari revolucion, la afero ne estos solvita aŭtomate, nur ĉar transprenis la povon nova skipo.”
”Kial verdire ne?” ekscitiĝis Georgo.
”La problemo troviĝas en malproporcio inter la revoluciaj celoj kaj revolucie uzataj rimedoj kaj metodoj. Oni povas kredi, ke la celojn de la revolucio imagas homoj, kiuj suferas sub la vivpezo en la maljusta socia ordo. Oni povas kredi, ke tiuj homoj havas bonan intencon kaj foje multe da scio. Sed revolucion oni ne povas realigi per eta morala kaj intelekta elito el filozofia kabineto. Oni devas akiri kunlaboron de tutaj sociaj tavoloj, de homamasoj. Sed tiujn simplajn homojn oni ne povas inviti al revolucia ago per alte esprimitaj celoj kaj doktrinoj, eĉ se ili estus veraj. Do la programistoj devas siajn celojn traduki al simplaj, finfine primitive simplaj sloganoj, kiujn povus sekvi ankaŭ neinstruitaj homamasoj. Sed tio, kio nun disvastiĝas inter tiel multaj homoj, ne plu estas la origina revolucia doktrino, elpensita de unu aŭ kelkaj filozofie procedintaj elituloj, sed ekstreme simpligita propagando, kiu nek konsideras sian teorian originon nek konkretan veron. Sloganoj ne multe zorgas pri la vero. Kaj ĝuste portantoj kaj disvastigantoj de sloganoj estas la plej fidelaj soldatoj de revolucio. Se ili en sia ribelo sukcesas, ili tiel kredas ricevi konfirmon, ke iliaj sloganoj efektive estis vero. Tiel ili sin prenas kompetentaj gvidi novan ŝtaton, preskribi novajn le- ĝojn kaj ilin efektivigi. Sed, vi scias, bona eksplodaĵisto ne nepre estas same bona masonisto. Por restarigo de la lando oni bezonas aliajn kapablojn kaj karakterojn ol por realigi revolucion. Sed ne tio estas la ĉefa problemo. Parto da supervenkita antaŭe reginta klaso, per revolucio elĵetita traporde, baldaŭ revenas trafenestre sub masko de amikoj de revolucio.
Kaj granda parto de la originaj revoluciuloj baldaŭ koruptiĝas kaj mem transprenas la rolon de la iama reganta klaso. Sinceraj revoluciuloj baldaŭ iĝas sensignifa minoritato, kiu kutime prizorgas muzeojn de revolucio, dum kondukilojn de nova regpovo tenas enmane tute aliaj homoj, ne malofte la falsaj revoluciuloj, kiuj nur ripetas sloganojn, sed efektive uzas la povon por propraj celoj. Por liberiĝi de ĝenaj sinceruloj, la koruptuloj ilin akuzas pri diversaj ideologiaj ’disvojiĝoj’ kaj forigas ilin el la publika vivo, ilin enprizonigas, metas en terurajn koncentrejojn aŭ simple mortigas. Tiel baldaŭ restari ĝas la sama socia situacio kiel jam regis antaŭ la revolucio, sed kun trista rezulto de ĉiuaspekta malpliboniĝo kaj teruraĵoj, kiujn multaj homoj devis travivi por nenio.”
”Do restas nur plu ĝenerala malesperiĝo, ĉu?” konstatis Georgo.
”Tion mi ne volis diri. Mia penso estis nur, ke la revolucio ĉiam nur detruas ŝtatan maŝinon, sed la maŝinisto intertempe jam ŝanĝas uniformon kaj baldaŭ revenas al nova maŝino, konstruita de la revolucio.”
”Kion do vi proponas?” premis lin angulen Adela.
”Mi proponas, ke ni provu kapti la problemon ĉe la radiko, kiel revoluciuloj mem ŝatis sin esprimi. Vere, ni fariĝu radikalaj en la ĝusta senco de tiu ĉi vorto!”
”Jes, vere, ĝuste tiel ĉiam parolis ankaŭ revoluciuloj!” aldonis sinjorino Majda.
”Ili parolis pri radikoj, tamen ili ĉiam kaptis nur la voston de la muso, manĝanta ĉe radiko…” ridis la profesoro. ”Revoluciuloj opinias, ke la radiko de la homa malbono estas la ekonomia intereso, tendenco ekspluati, akumuli profiton kaj protekti sian havaĵon. Tio ne estas vero. Ja ĝuste ekspluatado malhelpas ekonomian evoluon. Nur libera kaj honeste pagata homo laboras bone kaj respondece. Ekspluati kaj prirabi estas la plej malekonomia maniero riĉiĝi.”
”Kial do okazas ekspluatado?” volis scii Tanja.
”Pro tro malgranda kredo.”
”Kian rilaton la kredo havas kun tio?” ekkriis Georgo.
”Ĉie, kie ne estas kredo, estas la timo. Timo de la malabundo, timo de la aliaj, timo de la nekonata naturo, timo de la estonto. Homo, posedita de timo, ne povas plu bone funkcii.
Tia homo povas nur ŝteli, rabi, krimi. Ĉio ĉi ne havas racian pravigon. Oni povas facile kalkuli, ke la plej granda bonstato regas tie, kie homoj honeste kooperas kaj vivas per propra laboro. Tion scias ankaŭ tiuj, kiuj maljuste alproprigas por si la havaĵojn de la aliaj. Sed ilia timo estas pli forta ol ilia konsidero.
La timo estas la ĉefa minuspovo en nia mondo. Sed timo naskiĝas, kiam la homo perdas la kredon. Timo estas substituo de la kredo. Ĉar la kredo sin rilatas al io senlima, kaj ankaŭ la timo efikas senlime. La homo sen kredo, do homo plena de timo, bezonas senfine da materia, povohava, renomhava kaj simila satiĝoj. La tuta mondo ne estas sufiĉe granda por satigi homon, en kiu mankas la kredo kaj regas la timo.
Tute alie kondutas la homo, kiu havas kredon kaj sekve ne konas timon. Ĉar li sentas, ke li nenion vere valoran povas perdi, ĉar li kredas, ke ’se la greno ne falas teren kaj ne mortas, ĝi ne donas fruktojn’, li disponigas sin mem por la komuna bono. Kaj jen: ju pli li sin disdonas, des pli li havas; ju pli li riskas, des pli li ricevas; ju pli li fidas, des pli sekure li vivas.”
”Se tiel, la radiko de la homo estas lia kredo, ĉu?” diris Duŝan.
”Certe. Ĉiuj aliaj motivoj, pro kiuj la homo ion faras aŭ ne faras, havas siajn limojn, nur la kredo estas senlima. Subaĉetado havas limojn, perforto havas limojn – sed bonvolu limigi kaj haltigi homon, kiu posedas kredon!”
”Do, via revolucio komenciĝus per entreprenema misio por disvastigi la kredon, ĉu?” iomete malice rimarkigis Georgo.
”Ne, tiun revolucion mi ne povas nur komenci, ja ĝi jam okazas dum lastaj 2000 jaroj. Sed ĉar ĝi vere kaptis la homon ĉe lia radiko, kiel cetere tute ĝuste postulis, nur false kaptis Marx, ĝia kuro estas mistera kaj longtempa, kiel estas mistera kaj longtempa esplorado de la homa esenco, kiun ni nomis ’radiko’.”
”Kaj ni, ĉu ni simple observu tion deflanke, kiel tiu revolucio iras en novan jarmilon?” demandis ĉiam preta Georgo.
”Ni ĉiuj estas vokitaj eksplodigi nian egoismon kaj per revolucia perforto de bonaj agoj kaj memregado detronigi la povon de blindaj pasioj kaj voluptoj kaj starigi revolucian registaron de la Bono, de la Konscienco; kaj defendi tiun novan registaron per la forto de la amo. Ĉiu, kiu tion faros, pligrandigos la amplekson de la jam liberigita teritorio, sur kiu la vera revolucio jam sukcesis!”
Iliaj rigardoj kolektiĝis sur arbopingloj ĉepiede. Ekregis kelkaj momentoj de silento. Sinjorino Majda ekmeditis je mikra transporto de formikoj, kiuj forportis kristaletojn de sukero en sian modelan formikan ŝtaton… Kiam ŝi dum certa tempo tiel spektis tiun ordon, tiel silente kaj perfekte funkciantan, ŝi demandis:
”Kial tiuj ĉi mikraj bestetoj, tiuj punktoj de ruĝ-bruna koloro, ĉion tion kapablas fari, sed ni, la krono de la kreitaro, ne…?”
Diskuton kontinuis Adela:
”Bone, ni diru, ke via tezo estu akceptita. Ĝi almenaŭ bone aŭdiĝas. Sed, ni diru, se venus nin viziti ministro por nacia defendo, ĉu ni proponu al li sendi soldatojn kaj oficirojn al iliaj hejmoj – per konsilo, ke ili sufiĉe ofte vizitu preĝejojn kaj konfesu siajn pekojn?”
”Respondante samnivele, do mi diru, ke ĝis nun ne estas konate, ke iu armeo perdus lukton aŭ militon, ĉar ĝiaj soldatoj en siaj tornistroj kunportis ankaŭ rozariojn kaj meslibrojn.
Sed estas pruvite, ke pereis armeo, kies estroj intencis forigi la religian kredon el homaj koroj, kiel ekzemple tiu de Hitler.
Sed ni ne moviĝu sur tiu polemika nivelo. Vi pravas, Adela, ni devas pripensi, kion diri al supozita vizitanto, ministro pri nacia defendo… Antaŭe ni meditis pri tio, kiamaniere oni povus kapti la homon ĉe lia radiko. Kaj al la ministro ni devus diri, kiamaniere oni povus defendi la ŝtaton – kaj tion oni faru same radikece kaj ne nur surface. – Sed, diru, ĉu ni ne esprimis nin jam dekomence, ke la ŝtato estas samgrade ekspoziciata al la ekstera atako, kiel al ĝi mankas da racieco kaj justeco?”
”Jes, tiel ni diris, vere!” konfirmis Duŝan.
”Se tiel, do la afero estas klara. Ni konsilos al la ministro, ke li klopodu laŭ siaj ebloj unue protekti la popolon kaj la ŝtaton antaŭ tiuj, kiuj pro siaj egoismaj interesoj disvastigas malraciecon kaj maljuston, persekutas saĝajn kaj justajn homojn.
Ni konsilos al li, ke li bonvolu uzi sian perfektan informan agentejon por tagnokte esplori, kie al niaj civitanoj okazas maljustaĵoj flanke de tiuj, kiuj ilin devis ŝtatpostene priservi.
Ĉe ĉiu giĉeto por petoj kaj plendoj de la civitanoj instali ĝu sekreta orelo kaj okulo, kiu lanĉu alarmon en la momento, kiam iu ŝtata funkciulo, ek de la komunuma oficisto ĝis la ĉefo de la registaro misuzus sian povon kontraŭ la pravigita postulo de la civitano. Kredu: se la homoj ĉe kelkaj tiaj okazoj vidus, ke neniu povas ilin nepunita malbone trakti kaj arbitre manipuli per leĝoj, ili per siaj nudaj manoj fariĝus la plej bona armeo en la mondo. Se ili vidus, ke la ŝtato, en kiu ili vivas, estas la scenejo de la plej bonaj ecoj, kiuj troviĝas poparte ĉe ili mem, ke ĝi estas garantio por racieco kaj justeco, ili identiĝus kun tia ŝtato sen ajna propagando kaj perforto.
Tian ŝtaton neniu ekstera malamiko kuraĝus ataki. Kaj se iu tamen atakus kaj eĉ se venkus, li devus baldaŭ ĉu foriri aŭ procedi same kiel la unua registaro…”
”Ĉu vi povus fermi vian revolucian mitingon,” ekkriis sinjorino Majda. ”Mi bezonas du volontulojn por lavi vazojn, se vi volas manĝi el puraj ujoj…”
Ĉar anoncis sin ĉiuj, decidis kubĵeto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.