La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VII.

Kiamaniere oni lernas spiri;
pri la nekutima olimpiko por
kvin favoritoj…

De iu ŝipo aŭdiĝis sirenhurlado. Zipoj sur la dormosakoj sesfoje faris brrr. Da matena gimnastiko okazis iomete malpli, neniu devis barakti pri sia spirado. Profesoro paŝis antaŭ ilin kaj demandis:

”Diru, ĉu vi scias spiri!”

Tion li demandis tiel, kiel oni demandas, ĉu iu scias bone stiri velŝipon aŭ bone kuiri. Kvazaŭ li demandus ion tute sa- ĝan…

”Kiel vi tion opinias?” konkrete montris sian embarason Tanja. Sed en ŝia kapo efektive kaŝiĝis la supozo: ”Ion tian povas demandi nur homo kun problemoj subtegmente…”

”Bone, unue ni faru, poste ni pridiskutu,” decidis Andreo, vidante, ke ili ne elsendas sur la sama frekvenco.

”Ni malrapide paŝos kaj spiros tiel, ke la enspiro daŭros dum kvar paŝoj; dum tiuj ĉi kvar paŝoj do ni devas bone plenigi nian pulmon. Dum la sekvaj kvar paŝoj ni retenos la spiron – kaj dum la lastaj kvar paŝoj ni kontinue elspiros. Ni kontinuos la paŝadon kun malplena pulmo dum du paŝoj, poste ni ripetos la tutan ciklon.”

”Kvar paŝoj por enspiro, kvar por reteno, kvar por elspiro, du por esti sen aero enpulme, se mi bone komprenis, ĉu?” volis esti certa Duŝan.

”Precize tiel. Kaj dum enspirado vi levu brakojn, por ke la torako povu ampleksiĝi; kiam vi elspiros, lasu la brakojn fali!” diris Andreo siajn lastajn instrukciojn.

Poste la procesio ekmoviĝis. Georgo jam post sia tria paŝo ĉion konfuzis. Unu brakon li levis, la alian li samtempe lasis fali. Aliaj ridis. Andreo haltigis la vicon kaj atentigis ilin, ke ili estu plene koncentritaj kaj seriozaj, poste ili komencis denove.

Nun funkciis. Tamen la paŝoj estis necertaj, kvazaŭ ili marŝus sur ŝnurego. Iel ili sukcesis traspiri tiel ses ciklojn.

Fine la profesoro permesis al ili eksidi sur ŝtonoj.

”Ĉu vi nun jam scias, pri kio mi antaŭe demandis?” preskaŭ petole demandis Andreo en espero, ke nun ili lin komprenas.

”Mi ankoraŭ ne komprenas, kion oni ĉi tie sciu. Ja ekde nia naskiĝo ĉiu el ni spiras. Se ni tiel spiras kaj vivas, do ni sekve scias spiri…” diris Adela.

”Sed mi diras al vi, ke vi ne scias. Jam ĉe tiu ĉi tre simpla ekzerco vi estis konfuzitaj, do mi ne komentu la vere komplikajn teknikojn de bona spirado, kiujn vi devos ankoraŭ lerni!”

”Kial estas bone spiri per certa tekniko?” demandis Georgo.

Li volis fari bonan impreson.

”Vidu,” pli profunde enspiris Andreo, ”la besto povas ekmarŝi jam la saman tagon, kiam ĝi naskiĝas, dum la homo bezonas por la samo du jarojn aŭ foje pli. Sed vere ĝuste iri lernas nur malmultaj homoj. La besto naĝas, sen lerni tion, la homo devas tiun lerton aparte lerni. La besto povas mem manĝi jam post la anonco de la unua malsato. La homa ido bezonas kelke da jaroj por iel kontentige manĝi homnivele.

Vere home manĝi lernas nur malmultaj post multa ekzercado kaj memregado. Ĉu do estu alimaniere, se temas pri spirado?

Jes, vi iel spiras, sed proksimume tiamaniere, kiel la bebo iras. Ĝi ja moviĝas, sed tion oni ne povas jam nomi vera irado. Aŭ tiel, kiel unujara bebo manĝas. Ĝi ja plenigas sian ventron, sed kiel kaj per kio, se ne ĉeestas la asista mano de la patrino? Ni do povas supozi, ke ankaŭ nia spontanea spirado pli malpli samnivelas kiel la manĝetiketo de la bebo.

Antaŭ ĉio, nia spontanea spirado estas tre supraĵa, kaj la konsekvenco estas manko de la oksigeno ensange. Kaj nia cerbo uzas superaveraĝe multe da ĝi por povi iel funkcii.”

”Bone, se la afero estas tiom signifa,” ekinteresiĝis Tanja, ”kial en la lernejo neniu rakontis al ni pri tio? Nek ĉe la instruo pri la homo nek ĉe gimnastiko.”

”Bedaŭrinde tro da instruistoj sekvas la regulon: ”Kion mi mem ne scias, pri tio mi almenaŭ instruos la aliajn…” Multaj instruistoj sian profesion ne elektis laŭ sia interna impeto kaj misiemo, kiu ilin instigus neniam fini aldonan studadon kaj librolegadon. Ili en la klasĉambroj pliparte nur perlaboras sian ĉiutagan panon. Ili ankaŭ ne instruas al vi, kiamaniere rigardi, same ne, kiamaniere bone aŭskulti, kvankam ili bone regas la anatomion de la orelo. Ili same ne instruas vin ĝui en bona manĝado, kvankam ili turmentas vin per ĉiu parteto de la dika intesto. Ili ne instruas vin pri ĝustaj vojoj, kvankam ili vin trejnas por longdistanca kurado. Ili ne instruas vin ĝuste paroli kaj ĝuste silenti, kvankam vi havas tro da lingva instruado. Ili ne instruas vin distingi inter justo kaj maljusto, kvankam dum la historia instruo ili tre precize parolas pri la datoj de unuopaj ribeloj kaj revolucioj. Sekve, ne atendu tro de la lernejo! Plej merita estas por vi la instruisto, kiu tute en komenco vin instruis legi kaj skribi, elemente kalkuli kaj bone konduti. Preskaŭ ĉio alia estas pura balasto. Pli detranĉado de viaj flugiloj ol vera instruo por bone flugi…”

”Eĉ se tiel, kion ni povas fari? Ni ne instalas instruistojn kaj ni ne planas instruhorojn,” koleriĝetis Georgo.

”Tamen vi povas multon fari. Markso ie diras, ke efektive la infanoj pli edukas siajn gepatrojn ol inverse. La samo validas por viaj instruistoj. Se vi ne havas intereson por la materio, se vi evitas viajn devojn, la samon pli kaj pli faras via instruisto. De la antikva tempo de la bona greka lernejo la generacioj de pigraj lernantoj evidente faris sian laboron…”

”Kaj kiamaniere ni ion faru?” entuziasmiĝis Tanja.

”Antaŭ ĉio, ne lasu ilin en ilia trankvilo! Ne toleru al ili supraĵe klarigi aferojn. Kiam ili rakontas al vi pri la teoremo de Pitagoro, ne permesu nur skribi sur la tabulon la matematikan formulon. Postulu de la instruisto konduki vin spirite en la urbon Krotono en suda Italio, kie tiu filozofo kaj matematikisto vivis kaj agis. Postulu kompletan ripetdemonstron de la teoremo, same, kiel tion faris Pitagoro. Se la instruisto tion ne scias kaj falas en embarason, ne skandaliĝu kaj ne ĝuu pri lia senkompetenco. Helpu al li fari la aferon komplete. Petu de li prepari sin pli bone por venonta lekciado. Via instruisto propravole elektis tiun noblan profesion, do li ŝuldas al vi altkvalitan instruadon. Se li iam rakontos pri la eklezio, kiamaniere ĝi persekutis sciencistojn, kio okazis al Koperniko, al Galileo kaj aliaj, petu de ili precizajn informojn, prenitaj el seriozaj fontoj. Postulu, ke li konduku vin vespere subĉielen kaj montru al vi la firmamenton kun stelkonstelacioj. Postulu, ke li demonstru sur la tabulo, kiamaniere oni elkalkulas la venontan sun- kaj luneklipson. Se li tion ne kapablas, petu lin ĝentile prepari sin pli bone por la venonta lekcio! Se Tales el Mileto antaŭ preskaŭ 2600 jaroj tion povis kontentige fari, do faru ankaŭ via moderna instruisto, kiu cetere scias tiom multe rakonti pri la persekutado de la sciencistoj fare de la eklezio… Kiam li rakontos al vi pri Giordano Bruno kaj lia malfeliĉa destino, efektive kaŭzita de la tiama eklezia inkvizicio, petu de li raporti pri liaj verkoj, almenaŭ nomi ilin! Kiam li ridindigos la mezepokan skolastikon, rerakontante la banalan anekdoton pri la ĉevalaj dentoj kaj Aristotelo, demandu vian instruiston pri la detaloj, pri la nomo de la stulta anekdota monako, kiu kontrolis la dentonombron en la Aristotelaj verkoj anstataŭ en la ĉevala buŝo… Kaj petu de li nomi almenaŭ tri filozofojn de skolastiko kaj iliajn verkojn.”

Ili iomete meditis pri la vortoj de la profesoro. Aŭdaca ideo, sed efektive sencohava. Neniu protestis. Supraĵeco kaj stulta ripetado de propagandaj eldiroj ne havas argumenton por si.

”Se la lernantoj procedus tiel,” rimarkis sinjorino Majda, ”en la konferencaj salonoj de la lernejoj oni ĉesus diskuti pri salajroj kaj banalaj aferoj. La eldonkvantoj de seriozaj libroj kaj leksikonoj multobliĝus, la lerneja sistemo tre rapide superus ĉiujn optimismajn atendojn.”

”Kaj por atingi tion, jam unu tia lernanto en ĉiu lernejo, kiu leviĝus kontraŭ la stulta ripetado de sensencaj frazaĉoj, malantaŭ kiuj ne troviĝas persona konvinko kaj vera scio, sufiĉus,” diris Duŝan.

”Kial vin tiel ĝenas, se en la lernejo instruisto parolas pri la aŭtodafeo de Giordano Bruno?” nun anonciĝis Adela.

”Mi certas,” sen embaraso diris Andreo, ”ke ankaŭ tiutempe la plej multajn brulŝtipojn portis sur la brulŝtiparon por Giordano Bruno la tiamaj instruistoj. Ne temas pri aprobo de la tiama krimo kontraŭ tiu filozofo kaj sciencisto, temas pri tio, ke ne kredu al la protestoj kontraŭ tiu krimo ĉe la homoj, kiuj nuntempe per aliaj metodoj faras la samon aŭ almenaŭ silente servas al tiuj, kiuj tion faras. Kaj ne forgesu, kiom da promesoplenaj talentoj de junaj homoj tiaj reĝimservemaj instruistoj ĵetas sur metaforan ŝtiparon nuntempe!”

Andreo iomete atendis, ĝis la pensoj kvietiĝis en iliaj koroj, poste li diris iel repaciĝe:

”Sed ne forgesu, kion skribis la serba pedagogo de la 19-a jarcento Dositej Obradoviĉ: ’Malgrandaj estas tiuj, kiuj la laboron de la instruisto tenas malgranda.’ Nature, tio ĉi validas por kompetentaj kaj honestaj instruistoj.”

Ĝis la tagmanĝo ili libertempis. Ĉiu faris ion propran. Duŝan, ekzemple, per sia eta filmkamerao la eleganton de la mevaj flugoj transformis en helŝanĝiĝojn sur la arĝenta emulsio… Tanja kompletigis sian kolekton de porcelano, kiun serpentigas, durigas kaj tiel nekredeble cizelas krabetoj, helikoj kaj konkmoluskoj. Adela. Vere, kion povus fari Adela? Kun sia tuta apero ŝi disponis sin al la sakramento de la suno, kiu sen ajna nuba opozicio alparolis sian idan planedon… Georgo simple purigis salaton. Sinjorino Majda sur la kuirila flamo ion sintezis. La profesoro blovis en la tubeton de la karburatoro…

”Hodiaŭ ni honoros la memoron de la barono Pierre de Coubertin,” du horojn post la atingo de satiĝo ĵetis en la grupon profesoro Andreo.

”Pri kiaspeca feŭdismo temas?” Adela sentis pikon en sia liva gambo.

”Ni surscenigos etan olimpikon,” dispelis kontraŭfeŭdajn dubojn la profesoro. Adela iomete ekhontis pri sia nescio, kiu estas la menciita barono, renoviginto de la olimpikoj en la moderna epoko.

”Citius, altius, fortius” (pli rapide, pli alte, pli forte) estis skribite inter la du tendaj fostoj jam post kvaronhoro – la fama slogano de Coubertin.

La afero iamaniere startis. Per kurado. Kaj jen la unua surprizo.

Anstataŭ, ke Andreo, kiu la tutan aranĝon gvidis kaj estis samtempe la startisto, juĝisto, kelnero por citronakvo kaj cezaro sur la honortribuno, aranĝu ĉiujn kvin kurantojn en unu linio kaj ilin samtempe kurigu, li igis kuri ilin unuope, ĉiun en propra tempo. Post preciza mezurado li notis la kurotempon por ĉiu aparte.

Tiel ĉio funkciis ĝis la fino. Bataldisciplinoj ne troviĝis. Pilkludoj ne troviĝis. Ĉio pli similis al ĉambromuzika koncerto ol al vere sporta aranĝo. Nu, eble almenaŭ la proklamo de la rezultoj kaj de la venkintoj estos pli vigla. Sed tio tute ne okazis.

”La rezultojn ĉiu ricevos en propra koverto, kaj ne necesas montri la paperojn antaŭ la sekva parto, kiu okazos venontsemajne,” lakone klarigis pipre sobra Andreo.

”Mi ne garantias, ĉu mi ankoraŭ estas normala!” satiĝis de ĉio Georgo.

”Verŝajne vi volis diri, ke vi komencis pridubi mian normalecon…” ridete diris al li la profesoro.

”Nu, bonvolu diri, ĉu ĉio tio havas rilaton kun la sporto?

Ni eĉ ne kuris kune. Neniaj publikaj rezultoj, neniaj venkintoj, neniaj venkitoj; mi ne komprenas kaj fino!”

”Dum la dua parto vi informiĝos pri ĉio. Povas esti, ke vi ĉiuj venkis, povas esti, ke neniu.”

”Kiamaniere ni povus venki ĉiuj? Ja nur unu sola povas esti la unua kaj nur unu sola la lasta…”

”Inter la homoj neniu havas numeron. Ne estas iu unua, alia la dua, iu la lasta…”

”Do ni ne konkuris unu kontraŭ la alia, ĉu?”

”Ne.”

”Bone, kontraŭ kiu do, se jam tiel…?”

”Ĉiu kontraŭ si mem.”

”Ĉiu unuope…”

”Tiel estas. Ĉiu unuope kontraŭ si mem. Tial ni hodiaŭ ne jam scias rezultojn. Post la ripetita vetkuro post unu semajno ni nur scios, ĉu ĉiu el vi venkis super via unua rezulto aŭ ne…”

”Bone, sed kial ni ne vetkuris inter ni, unu kontraŭ la alia, kiel tion faras la tuta normala mondo?”

”Konfucio, la granda ĉina filozofo, diris: ’La noblulo ne emas vetkuri.’ Kaj la slovena poeto Oton Županâiâ diris verse:

’Agletoj vetkure ĉi-sube flugetas, dum agloj solece en altoj disglisas… ’ – Se ni estu justaj, kaj kiel disĉiploj de la filozofio, ni antaŭ ĉio estu justaj, ni efektive ne povas vetkuri inter ni, ja ni ne havas la saman startpunkton. Ni ne naskiĝas kun egalaj muskloj kaj ostoj, ni ne ricevas egalan edukon kaj trejnadon, ni ne manĝas egale, ni ne estas egale sanaj. Egaleco sur la sporta kronometro ne estas la egaleco en la reala vivo.”

”Ĉu tio estas ĉio?”

”Efektive tute ne. La ĉefa kialo, kial niaj ludoj diferencis de tiuj, kiujn aranĝas la ”normala mondo”, estas, ke nia celo ne estas supervenki la alian, sed nin mem. Mia hodiaŭo devas esti pli rapida, pli alta, pli forta ol mia hieraŭo. Kaj tiu ĉi hodiaŭo devas esti supervenkota de mia morgaŭo.”

”Kio malbona troviĝas en tio, se oni supervenkas la alian?” demandis Adela.

”Eĉ se tio ne estus malbona kiel provo, antaŭ ĉio tio estas neplenumebla afero. La alian homon oni simple ne povas supervenki, ja inter li kaj mi troviĝas la nevidebla membrano de la persono. Unu homo pli diferencas de alia homo, ol la homo kiel speco diferencas de la ŝtono.”

”Tion vi probable ne rajtas diri…” pridubis Duŝan.

”Tamen. De la ŝtono la homo diferencas laŭ sia esenco. Sed la esenco estas pli malalta nivelo de la distingo ol la persono.

Se mi konas la esencon de la ŝtono, mi konas ĉiujn ŝtonojn.

Se mi konas la esencon de la homo, mi esencnivele konas ĉiujn homojn. Sed se mi konas la personecon de certa homo, mi konas nur tiun homon, ja la personeco troviĝas super la esenco. Esencoj estas inter si kompareblaj, sed personecoj ne.

Ili estas unikaj, nekompareblaj, do ili ne povas vetkuri inter si.”

”Bone, se tiel, do la personoj ankaŭ ne povas juĝi unu la alian, sekve ankaŭ ne kondamni kaj puni,” ekideis ĉe Tanja.

”Kompreneble. Ne tekstas senlige: ’Ne kondamnu, por ne esti kondamnitaj!” (Mt 7, 2) Nur tiu rajtas juĝi kaj puni, kiu konas ĉiun personon pli profunde ol la persono konas sin mem. Tiu, kiu pli klare vidas en ĉiun koron ol ni mem vidas ĉiun en la sia.”

”Do ni forigu la policon, juĝejojn kaj prizonojn kaj lasu krimulojn en libero, ĉu?” pledis por pli da ordo Adela.

”Vidu, unu afero estas malebligi krimon kaj gardi la leĝojn, sed alia afero estas kondamni la homon, kvazaŭ ni povus vidi en lian animon. La polico devas aresti ĉiun, kiu rompas la justan leĝon; la tribunalo devas al la leĝrompulo preskribi punon kaj edukterapion, se lia krimago estis pruvita. Sed neniu rajtas eldiri la juĝon pri li kiel homo, pri lia supozita kulpo.

Same neniu rajtas lin aflikti, korpe torturi aŭ iel ajn dama ĝi lian personon.”

”Do ne ekzistas rajto revenĝi por la krimo?” el Georgo elparolis nedigestita privakera filmo.

”En civilizita ŝtato ne. De la homoj, kiuj ĵuras je Dio, milfoje ne.”

”Kio pri la plej grandaj krimuloj?” ankoraŭfoje hurlis el la holivuda prerio.

”Ĉu ni scias, kiu vere estas tre granda krimulo? Ni scias pri agoj kaj efikoj. Sed tio ne estas ĉiam en rilato kun la vera kulpo.

La plej grandaj krimuloj siajn krimojn tute ne faras, ja ili estas tro kalkulemaj, tro perfidaj por elmeti sin al persekuto.

Aliflanke multaj homoj jam estis ĵetitaj en intrigon de la krima ago, kvankam iliaj koroj estis pli noblaj ol averaĝe. Ni havas rajton kompari la agojn de la homoj kun la leĝaj tekstoj kaj tiri el tio konsekvencojn. Ni rajtas homojn pro ilia kontraŭle ĝa konduto devigi al repago kaj al partopreno ĉe edukterapioj, sed ni ne havas rajton ilin juĝi kaj kondamni. Tiun povon la homo ne havas super alia homo.”

Silento.

Minuto, du – kun rigardoj surteren.

”Ĉu nun vi komprenas, kial la granda Ĉino diras, ke la noblulo ne vetkuras? De la senkulpa vetkuro al la propravola ven- ĝo estas foje nur unu paŝo. Nur bonvolu rigardi, kiel la sportaj terenoj pli kaj pli fariĝas kanibalaj scenejoj. Eĉ ĉe Helenoj ĉiu olimpiko, kvankam respektanta la interkonsenton pri armistico, efektive estis nur paŭzo antaŭ la sekva milito. Kion diri pri la nuna tempo, kiam eĉ dum olimpikoj eksplodas bomboj kaj krakas maŝinpistoloj…”

”Tamen io mankis ĉe nia olimpiketo, eĉ se ni ĝin komprenas en via senco,” sentis certan malhavon Adela.

”Diru!”

”Ne aŭdiĝis aklamoj, instigadoj, ne krakis petardoj, neniu trumpetis kaj fajfis, neniu aplaŭdis…”

”Ĉu vi opinias, Adela, ke estis tumulto kaj kriado, kiam el la stelaj fajregoj naskiĝis nia planedsistemo; kiam el la unua albumena muko naskiĝis la unua prabesteto; kiam al certa estaĵo defalis vosto kaj fariĝis la homo… Ĉiuj grandskalaj ŝan- ĝoj okazas en sankta silento, en mirinda festa trankvilo. Kiam unu homo vetkure leviĝas kontraŭ la alia, tiam konvenas tumulti kaj beste hurli. Tio donis ĉarmon al la romiaj batalarenoj… Sed kiam iu vetkuras kontraŭ si mem, tiam li lokas sin en tiun okazadon, kian mi antaŭe ilustris, resumante skize nian planedan kaj vivan historion. Por tio konvenas festeca, rita silento!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.