La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIV.

Pri tio, kiel ili ĉiuj
ne povis bruligi fajron –
kaj pri tio, kien montras
la homaj nazoj…

La boato balanciĝis kiel bebo en la patrina sino. La profesoro taskigis ilin almenaŭ unu tagon travivi kiel samsortanoj de Robinzono. Ili kunportis nenion krom tendumaj tranĉiloj kaj hakiloj, kiuj pendis de iliaj zonoj. Remiloj trapikis la akvofilmon; la profesoro turnis la direktilon, sinjorino Majda postĉasis ekvilibron en la pruo.

Ili havis antaŭ si ankoraŭ proksimume du horojn da brava remado. Tie malproksime jam desegniĝis iaspeca testuda dorso de la insuleto, kiun ili planis dum unu, du tagoj kolonizi kiel iamaj esploristoj de foraj maroj kaj teroj.

”Ŝajnas, ke remado en boato estas la plej karakteriza pozicio de la homo…” kun ŝvitgutoj surfrunte diris Georgo.

”Jen tre preciza difino,” komentis la profesoro. ”Antikvaj Latinoj, kiuj vidis multe da maro, sciis diri: ’Memento, te esse viatorem!’ nialingve: Memoru, ke vi estas vojaĝanto!”

”Sen senĉesa vojaĝado verdire ne povus okazi multa progreso…” diris ĉe sia remilo Adela.

”Hm…” skeptikumis Duŝan, ”tio povus havi signifon, se la tero ne estus ronda. Sed tiel: bonvolu vojaĝi al direkto laŭ via plaĉo, ĉiam vi revenos al jam atingita loko…”

La profesoro ŝatis, ke liaj disĉiploj sciis evoluigi sian disputeton sen lia helpo. Li rigardis kontraŭ la kontinenta bordo, kiu pli kaj pli fariĝis apenaŭ videbla pentrista impersaĵo. Li tamen devos interveni:

”Adela, vi verŝajne havas certan imagon pri tio, kio estas la progreso… ĉu?”

”Espereble ĉiu bone scias, kio estas la progreso…” sen granda pripenso ŝi respondis, tirante sian remilon.

”Vera filozofo neniam diras, ke iu afero estas tiel klara, ke ĉiu ĝin tuj komprenu,” kontraŭstaris la profesoro. ”Provu do malrapide kaj konvinke al ni klarigi, kiel vi vidas la tutan aferon!”

Adela forte tiris sian remilon, ke aperis aervezikoj, kvazaŭ ŝi remus en sapa ŝaŭmo.

”Ĉu vere estas tiel malfacile kompreni, kion signifas la nocio progreso, ja la vorto mem diras, ke temas pri movo antaŭen…”

Neniu respondis. La deira bordo ne plu videblis. La insulo kaŝiĝis en vualo de nebuletoj. La profesoro subite ordonis, ke ili ĉiuj fermu siajn okulojn kaj blinde remu antaŭen. Ili obeis kaj miris pri la instrukcio. Dume la enamiĝantoj en sa- ĝecon brave tiris siajn remilojn, Andreo turnis la direktilon, tiel ke la boato kelkfoje turniĝis surloke. Nur li plu sciis, kiu direkto kondukas al la insulo. Poste li ordonis denove malfermi okulojn.

”Diru al mi, Adela, ĉu ni glitas antaŭen, ĉu malantaŭen?” li provokis, sidante ĉe la direktilo. Adela rigardis ĉirkaŭ si laŭ tuta horizonto. Nenie orientiga punkto. Ĉie vualo de nebuletoj.

”Verdire mi ne havas ideon!” ŝi honeste diris.

”Do, bonvolu remi antaŭen…!” diris Andreo kaj dronis en sian silenton. Nur la direktilo facile tremetis en lia certa mano.

Ili jam estis plene elĉerpitaj. Kiu povus supozi, ke bezoni ĝas tiom pena remado por pli bone kompreni unu solan nocion…

Finfine tamen montriĝis surhorizonte io, kio povus esti la insuleto. Tio paroligis la profesoron mem:

”Kiel do? Ĉu ni remas antaŭen aŭ malantaŭen?”

”Kompreneble antaŭen!” anstataŭ Adela respondis Georgo.

”Kiamaniere vi tion scias?” insistis la profesoro.

”Ĉar antaŭ ni troviĝas nia celo, la insulo!”

”Se la celo ne troviĝus, se ni ne remus al certa direkto, kiel tiu ĉi insulo, ĉu ni en tia okazo povus diri, ke ni remas antaŭen?

Ĉu en tia okazo ne estus la ĝusta esprimo nur, ke ni remas, sed ke ni ne scias, ĉu antaŭen, ĉu malantaŭen?”

”Se oni tiel pensas, vi efektive pravas…” agnoskis Adela.

”Do, se tio validas por simpla remado, ĉu ne samtiel ankaŭ por ĉiuj aliaj formoj de moviĝo kaj ŝanĝiĝo?”

”Jes, kial ne por ĉiuj okazoj…” konsentis Georgo.

”Tiukaze ni povas eldiri prijuĝon, ke la progreso ĉiam estas moviĝo al certa celo aŭ sencopunkto, sed ne iu ajn movi ĝo, ĉu?”

”Tiel estas…”

”Kaj progresi povas nur tiu, kiu por tia celo aŭ senco scias, ja cetere li ne povus scii, kien direkti sian direktilon,” tute boateca kontinuis Andreo.

”Sen scio pri la celo aŭ senco oni efektive ne povas paroli pri progreso,” agnoskis Georgo.

”Do, se tiel – kaj kiel montriĝas, ni ĉiuj en la boato konsentas kun tio – ankaŭ por la homa vivo samgrade validas, ke progresas nur la vivo, kiu havas antaŭ si celon kaj sencon – kaj se la vivanto klopodas tiun celon atingi kaj sencon plenumi, ĉu ne?”

Sinjorino Majda rigardis, kiel ŝia edzo ĉiam malpli zorgas pri direktilo. Ŝi ne povis ne admoni lin:

”Ĉu vi ne preferus iomete atenti, por ke ni ne maltrafu la insulon, mi dirus…” La remantoj ekridis, la profesoro iom malpli…

”Ĉu vi intencas diri,” nun aŭdiĝis ankaŭ Tanja, ”ke progresema povas esti nur tiu homo, kiu scias, pro kio li vivas, kiu konas la sencon de sia ekzisto?”

”Ja alimaniere preskaŭ ne povas esti, se ni ĝis nun konkludis serioze,” diris la profesoro kaj kontinuis: ”Antaŭen ni povas veni nur, se nin ’antaŭe’ iu aŭ io atendas. El Kapodistrio mi ’progresas’ al Labako nur, se Labako estas la celo de mia vojo. Cetere ankaŭ Labako estas unu el multaj stacioj, sed ne direkto de mia progreso. Ĉiu progreso do nepre baziĝas sur la supozo, ke la homa vivo posedas antaŭ si certan celon kaj sencon. Se ni al tiu celo kaj senco proksimiĝas, do ni progresas; se ni malproksimiĝas de ĝi, sekve ni malprogresas.”

Adela ne trovis la aferon tute bona: ”La celojn kaj la sencon difinas ja ĉiufoje ni mem kaj ĉiu alimaniere, ĉu ne?”

”Tio, kio nin allogas kaj ĝojigas ĉiutage, ne povas esti nia kompleta celo kaj senco de nia vivo. Ĉiuj homaj vivoj finiĝas per la morto. Tien ni ĉiuj venas. Sed nia celo ne povas esti aliloke ol tie, kien ni ĉiuj iam venos – kaj restos…”

”Sekve,” intervenis Duŝan, ”la morto estas nia lasta celo, ĉu?”

”Se la morto vere estus la lasta afero, kiu trafas la homon, tiam ni ne povus plu paroli pri ajna celo kaj senco plu. La morto estus gratgumo, kiu forgratus kaj forviŝus ĉion, kion ni en nia vivo alstrebis. Do la morto nek povas esti nia celo nek nia senco.”

”Sed kio povas ankoraŭ renkonti la homon post lia morto?” ironibuŝe demandis Adela.

”Renkonti lin povas tio,” trankvile respondis la profesoro, ”kion li dum sia tuta vivo serĉis: renkontas lin lia vivosenco!

Post nia morto ni iel-tiel trovas nian sencplenumiĝon – aŭ nia tendenco al la senco estas granda impertinento, per kiu la naturo nin trompas kaj turmentas. Sed, se ĝi scias tiel grandskale trompi, tiam ne temas plu pri nura naturo, temas jam pri diaĵo, eĉ se malica, kiu kapablas pensi kaj intrigi kontraŭ la homo. Ĉiuokaze ni konfrontiĝas kun estaĵo, kiu estas pli ol la naturo mem, kiu estas la spirito!”

La boato frapis kontraŭ la bordokreston tiel forte ke ili estis ĵetitaj kontraŭ la pruon. Georgo la unua saltis el la boato. La akvo atingis liajn genuojn. La profesoro ĵetis al li ŝnuron.

Dum la junulo sin turmentis por fari nodon, la roto jam vadis al la solida tereno. Antaŭe paŝis la profesoro kaj lia edzino.

Ili forpuŝis la verdan arbedaron. Georgo, kiu perdis tempon per nodumado, marŝis la lasta post ili.

”Nekredeble, baldaŭ estos nokto…” diris Andreo, kiam li viŝis ŝviton de sia frunto.

”Tio signifas: prepari kuŝejon kaj fajron…” komprenis Duŝan kaj tuj komencis serĉi branĉetojn kaj ŝtonojn, per kiuj oni povus frotbruligi fajron.

”Duŝan, Adela kaj Tanja – prepari kuŝejon! Georgo, kiel ajn vi scias, ŝtelu fajron de la dioj; mia edzino kaj mi kolektos ion aĉan por vespermanĝo…”

La societo, kiu ne jam tute komprenis, kion signifas la maleblaj ordonoj de la profesoro, gaje ridis. Sed post certa tempo Georgo tamen demandis, hejme dorlotita de alumetoj, kiuj ĉi tie ne troviĝis: ”Laŭ kiu metodo mi faru fajron?”

”Vi povas elekti,” rikane ridis Andreo, ”inter la metodo de la malnova kaj de la nova ŝtonepoko…”

”… do inter la kunfrapado de du ŝtonpecoj kaj la uzo de borarka arkokordo, kiu turnas konusigitan bastonon sur la ŝtona plato…” ironiis ankaŭ Adela.

Poste ili disiris al siaj okupoj. La aranĝantoj de kuŝlokoj havis certan sukceson. Ili dehakis piceajn branĉojn, per kiuj ili faris kuŝbenkojn kaj eĉ improvizis iaspecan tegmenton.

Sinjorino Majda kolektis foliojn kaj berojn, kvazaŭ ŝi promenus en la memserva vendejo. Sed finfine ŝi forĵetis ĉion kolektitan.

Al ŝi ŝajnis, ke ĉio verda verdas de veneno kaj ne de klorofilo. Sed plej malsukcesa montriĝis Georgo. Anstataŭ ke elsub liaj aboriĝenaj fingroj jam delonge kirliĝu fajra fumo, liaj fingroartikoj estis vundfrotitaj. De kelkaj ŝtonoj saltis fajrero, sed flamo ne aperis. Nun li turnis inter siaj manplatoj sekan bastoneton, kiun li prenis sur la borda sablo, sed ankaŭ tio ne donis rezulton. La bastoneto eĉ ne fariĝis varma, por ne diri, ke ĝi eksplodigu flamplenan fajron…

Profesoro kun certa petolgrimaco observis la tutan penadon, kiu ne sukcesis atingi la deziratan rezulton. La plej grandan fiaskon ĝisvivis Georgo, kiu antaŭe plej laŭte parolis pri progreso, pri la venkoplena homa marŝo kontraŭ la misteroj de la naturo kaj de la socio. La tuta marŝo nun ne povis aranĝi tion, kion en kelkaj momentoj aranĝas ĉiu polinezia abori- ĝeno, vivanta komplete ekster la ’progresema’ marŝo de la homaro.

”Mi ankoraŭ ne vidas fumon…” estis malica la profesoro, kiam li kliniĝis super Georgo, kies frunto estis plena de ŝvito.

”Ne funkcias. Ne volas funkcii…”

”Do, ni restos sen vespermanĝo kaj sen la protekta efiko, kiun donas la ŝtelaĵo de Prometeo…”

Aranĝantoj de dormlokoj intertempe finis sian laboron. La kolekta antaŭtuko de sinjorino Majda restis malplena. La moderna urba ’squaw’, kiu bone orientiĝas inter la industrie enpakitaj nutraĵoj, evidente perdas sian lerton, kiam temas pri sinprizorgo el la naturaj provizoj.

”Vidu,” iomete rezigne kaj iomete pedagogie alparolis Andreo la deprimitajn vizaĝojn, ”tio estas la punkto, kiun ni atingis helpe de la tiel nomata progreso, ke ni devos iri senvesperman ĝe dormi, ke ni frostos kaj timos sovaĝajn bestojn kaj ke ni devos frumatene leviĝi kaj tuj remi returne al la firma tero, se ni volas gardi niajn vivojn. La naturo fariĝis por ni komplete fremda. Tiamaniere ni ĝin superregis…”

Estis nur malfacile diveni, ĉu tio, kio dum la tro tro longa nokto okazis sub la improvizaciitaj branĉtegmentoj vere similis al dormado, ĉu ĉio tamen ne estis prisilentita vekado, kiu pro honto ne volis protesti.

Estu kiel ajn, sekvamatene la boato per multe pli granda rapido forlasis la insulon de la malsukcesa unutaga robinzonado, ol ĝi pasinttage al la insulo proksimiĝis. Iliaj manoj havis sufiĉe da laboro, sed iliaj pensoj havis inter unuopaj remmovoj sufiĉe da tempo por okupiĝi per travivaĵoj.

”Kion vi diras pri tiu nia progreseca senpovo?” la profesoro ĵetis la ganton.

”Estus bele, se ni povus vivi tie sur la insulo almenaŭ sur la nivelo de aboriĝena konservativeco…” amaris Duŝan.

”Ĉu ne estas iomete strange,” kontinuis la profesoro kaj iomete sin turnis de la direktilo, ”ke ni, la samaj homoj, tie sur la firma tero validas kiel heredantoj de la progresoplena kaj ĉiopova dudeka jarcento – sed tie sur la insulo eĉ kanibaloj hontus pri nia senkapablo supervivi?”

”Probable ni eĉ tute ne estas la heredantoj de tiu grandskala kaj proklamita progreso, eĉ tie sur la firma tero ne, sed ni simple estas sensciaj senheredigitoj, de kiuj la lerteco de la primitiva homo estas forprenita, dum tiun de la moderna homo ni tute ne akiris…” komentis Georgo.

”Tiel eminenta penso vokas je honorario!” sen la kutima ironio ekkriis Andreo.

”Kiel do, ĉu ni estas progresemaj aŭ ne?” montris timon por sia heredaĵo Adela.

”Kion diras vi aliaj?” pedagogie procedis Andreo.

”Pri io mi havas klaran opinion. Nuntempe vere scias fari fajron nur la elito de kemiaj inĝenieroj, kiuj produktas alumetojn.

Eĉ aliaj teknike edukitaj homoj konas tiun ĉi teknikon nur principnivele. Sed la plimulto de homoj pri la afero eĉ ne havas bazan ideon. Ili nur kapablas froti alumeton kontraŭ la raspa surfaco de la alumetskatolo aŭ premi sur la petrola aŭ gasa fajrigilo…” respondis Duŝan.

”Kaj vi Tanja, kion vi diras?”

”Mi ĵus pripensas. Kiel simpla afero estas ekzemple la elektra ampolo. Sed ankaŭ ĉi tie verŝajne nur elito da inĝenieroj plene regas la teknologion, kiamaniere muldi la ĝustan volframan filamenton, spini el ĝi adekvatan glufadenon, kiu lumigas la ĉambron per sia afabla helo.”

”Ankaŭ vi tre bone primeditis. Sed Adela, vi resumos ĉion tion, por ke ni sciu, kie ni efektive troviĝas…”

”La homaro kiel tuto scias multege kaj ĝi progresas; sed la unuopa homo estas granda kompatindulo, kiu scias ĉiam pli malmulte, kiu ĉiam pli postlamas la ĝeneralan progreson…”

”Jes vere, li estas multe pli kompatinda mallertulo ol estis nia praparenco en la Krapina kavo…” aldonis plendon Duŝan.

Andreo ne tuj kontinuis la interparolon. Li permesis al remiloj plaŭdi sur la marsurfaco kvazaŭ iu vangofrapus ĝin.

Kiel se en la boata fundo kolektiĝus certa angoro. Disreviĝo.

Finfine li ekparolis:

”La afero do estas tia, ke tiu fenomeno, kiu ne estas la unuopa homo, kio ne estas Johano, Marta, Mateo, pli kaj pli kapablas kaj scias, dum Johano, Marta kaj Mateo fariĝas pli kaj pli malkapablaj kaj sensciaj…”

”Tio okazas pro la divido de la laboro!” elvokis el sia lerneja memoro Adela.

”Certe,” konfirmis la profesoro. ”Sed ni devas nin demandi, ĉu estas bone, ke apud la laboro ni dividas kaj disrompas en erojn ankaŭ tiun bazan rilaton al la mondo kaj nia funkcio en ĝi, kiun ni nomas la senco? Ne estas tiel tragike, se ne ĉiu unuopa homo plu povas mem fari fajron, ĉar tiu tekniko fari- ĝis por li fremda aŭ ĉar ĝi koncentriĝis en la kapoj de kelkaj specialistoj. Sed estas tragike, se ankaŭ la celo de la fajro fari- ĝis al ni fremda, se ĝi fuĝas el nia povo kaj nin superkreskas, kiel okazas ĉe la plej moderna atomteknologio.”

”Ĉu vi do ne vidas ion malbonan en la fakto, ke la unuopulo fariĝas scie kaj teknologie ĉiam pli senpova, superregante plu nur eron de la tuta teknologia procedo?” demandis Georgo.

”Verdire ne. Ĝuste tio, kion vi vidas danĝera, mi vidas bona, ja tio prenas de la unuopulo la povon, kiun li cetere havus super la aliaj. Tiel la homaro estas devigata kunigi siajn erojn kaj per solidaro krei tutecon. Sed katastrofe danĝere estus, se la homoj ankaŭ sur la kampo de la prijuĝo de la aferoj, do sur la kampo de mondpercepto, kies plej alta esprimo estas la filozofio, sur la kampo de kredo, kies plej alta esprimo estas la religio, permesus forpreni de si la tuton kaj ĉiu retenus por si nur sian etan eron, kiel kutimas en la mondo de tekniko kaj teknologio. Tie, kie tio iam okazas, tie kun plena teruro super la homoj ekregas mensogaj sacerdotoj, kiuj sin mem nomas profetoj kaj gvidantoj de la homaro. Tiel estis en la antikva Egiptujo, tiel okazis en la tempo de la diiĝintaj romiaj cezaroj, tiel estis en la epoko de faŝismo, naziismo kaj komunismo. Ju pli la labortekniko eriĝas, despli la unuopa homo devas konscii pri la tuto. Estas ĝuste, ke li dum la labora procedo fidas al sia inĝeniero kaj teknikisto, sed pri la senco de la tuto li devas scii mem. La memvokitaj sacerdotoj de Amono ankaŭ nuntempe sieĝas je ĉiu unuopa animo por ĝin erigi kaj dispartigi.”

”Sed kie do vi vidas la eblecon de la homa progreso?” demandis Duŝan, trempante sian remilon en la malsekan hidrogenoksidon.

”Ne estus ĝuste, se mi diktus al vi konkludojn, ja vi mem devas ilin eltiri. Sed ĉar temas pri unu el la plej gravaj demandoj de la moderna homo, mi devas al vi honeste respondi, kion mi pri tio pensas. La progreso estas ebla nur kondiĉe de la samtempa kontinuo de la scienca kaj teknologia specialiĝo kaj tiel diseriĝo – kaj kultura kaj mondpercepta, etika kaj religia universaliĝo kaj tiel koncentriĝo en la konceptado kaj atingado de la homa sencocelo. Niaj instrumentoj estu pli kaj pli specialaj – sed nia volo kaj valorprijuĝo estu pli kaj pli universala. Nur tio vere kondukas al la progreso. Paralele kun pli kaj pli forta labordispartiĝo homoj legu pli el Homero kaj Sofoklo, Platono kaj Aristotelo, el la Malnova kaj Nova testamentoj, el Puŝkin kaj Mickieviĉ, el Goethe kaj Shakespeare, el Dante kaj Cervantes, el Preŝeren kaj Cankar, el Privat kaj Kaloĉaj.

Se tiel, ni ne bezonas timi. Ni povas eĉ tosti je progreso, kiu cetere jam komencas nin timigi, se ni akompanas ĝin per interna kultura kaj spirita kresko!”

Ili mem ne sciis precize, kiam la distanco inter la insulo kaj la firma tero estis traremita. Ili saltis el la boato kaj ekpaŝis al la tendoj.

”Kio pri mia honorario?” gaje memorigis Georgo la forgeseman profesoron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.