La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FILOZOFII SUBTENDE

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IX.

Malfacilaĵoj kun televido;
filozofoj montriĝas nesatigeblaj riĉuloj;
leciono pri ŝakludo.

Akvo estis tiel varma, ke ili tuj post la matenmanĝo sin ĵetis en maron. Ĉiuj jam havis bele sunbakitan haŭton, nur Adela aspektis iel ruĝe bruligita. Ŝi ne havis paciencon per sia haŭto kaj per la suno kaj ŝi iomete troigis. La suno ne konsideris multe ŝian puberecan nervozon – kaj ĝi simple bruligis ŝiajn knabinajn ŝultrojn. Verdire tio jam estas pasinto; doloro ne plu troviĝas, nur la haŭtkoloro ne tro konvenas.

Ankaŭ tio venos.

Subite iu estaĵo komencis sur unu piedo salteti direkte al dunoj. Estis Tanja, kiu tretis ekinon. En ŝia pieda dikfingro troviĝis nigra punkto – injektilo de la ekina sindefenda arzenalo… Ili kunvenis ĉirkaŭ la malfeliĉulino. Sinjorino Majda jam prenis el sia korbo pinĉileton, nadlon, fajrigilon. La operacio estis baldaŭ finita kaj la societo sidiĝis ĉirkaŭ la torpedita dikfingro de Tanja.

”Ĉu ni ne fartas spite al ĉio ege bone?” ekmeditis la profesoro.

”Io tamen mankas!” diris Adela.

”Mankas, ĉu?”

”La televidilo!” ŝi klarigis.

”Ni povus ĝin simple kunpreni, ie ni certe ĝin trovus, tian je akumulatora nutrado,” estis entreprenema Duŝan.

”Tio eble funkcius,” diris Andreo. ”Ni ĝin certe ie trovus, sed mi pensas, ke estas ĝuste, ne havi ĝin ĉi tie.”

”Nun vi estas eĉ kontraŭ la televidon…” volis polemiki Adela. ”Ĉu ni faris monakajn promesojn…”

”Aĥ ne, neniu estas kontraŭ la televidon. Nur lige kun tio troviĝas certaj malfacilaĵoj. Cetere ni povas tuj mem konvinki ĝi!” respondis la profesoro.

”Kiamaniere ni povas pri tio konvinkiĝi?” diris Tanja.

”Ni bezonas tre fortan lornon. Ni iru al niaj tendoj, eble ni ion konvenan trovos.”

Ili paŝis inter la arbojn, kie staris iliaj du tendoj. La profesoro enketis, kie trovi lornon.

”Mi havas la solvon!” ekkriis Duŝan.

”Diru!”

”Sur mia filmokamerao mi havas tri objektivojn. Unu el ili estas 200 mm teleobjektivo, kiu povas uziĝi kiel lorno.”

”Racia solvo, alportu!” Andreo ĝojis. Al sinjorino Majda ĉio tio ne tro plaĉis, ja ŝi vidis neniun ligon inter la diskuto pri la televido kaj tiu ĉi lornoserĉado. Sed ŝi sciis, ke rilate Andreon estas pli bone pacience atendi. Ĝis io elĝermos.

Intertempe Duŝan jam aperis kun sia kamerao. Ĝian turnoplatan objektivon li turnis tiel, ke oni tra la serĉfenestreto povis vidi malproksimajn objektojn tute proksimaj, same kiel ĉe vera lorno.

”Nun ni faros eksperimenton,” anoncis la profesoro.

Li vokis Adelan kaj taskigis al ŝi fermi la maldekstran okulon kaj per la dekstra rigardi tra la objektivo. Kiam ŝi tion faris, li ordonis, ke ŝi malrapide paŝpaŝe proksimiĝu al la boato, kiu kuŝis kvindek metrojn fore en sablo. Adela vere ekpaŝis, sed ŝiaj paŝoj estis malcertaj, tre malcertaj. Ŝi balancis tien reen – kaj post kelkaj aldonaj paŝoj ŝi haltis kaj sidiĝis teren, ĉar alie ŝi estus falinta.

La profesoro igis eksperimenti ankaŭ ĉiujn aliajn, sed neniu sukcesis veni pli foren ol Adela.

”Bone, sed kian ligon tio ĉi havas kun la televido?” tute konfuzita demandis Adela.

”Vi mem vidis, ke kun lorno surokule oni ne povas marŝi en tiu ĉi mondo. La rilatoj inter la objektoj, kiujn starigas la lensoj en la aparato, estas tiaj, ke ili malkongruas kun nia praktiko, kun niaj spertoj – tial ni ne povas plu ĝuste orienti ĝi en la spaco, kaj ni falas.”

”Interese, sed kio pri la televido?” insistis Adela. Se ŝi jam estis poreksperimenta kuniklo, ŝi almenaŭ volis ekscii la rezulton.

”Ĉu ne alportas la televidilo en niajn ĉambrojn scenaĵojn el plej grandaj malproksimoj? Ĉu tio ne estas la plej forta teleskopo, kiujn la homa cerbo iam inventis? Oni sidas en sia ĉambro kaj tute akre vidas la bildon, kiamaniere ie en Azio la fremda soldato pafas senkulpan vilaĝanon; kiamaniere en Sudameriko la policistoj iun homon arestas kaj turmentas; kiamaniere en orienta Eŭropo la alia polico pri iu enketas…

Kaj kiam oni ĉion tion tiel deproksime rigardas, ĉu oni ne ricevas impreson, ke tio estas la propra afero, pri kiu oni plene respondecas kaj povas multon interveni? Sed kiam ĉesas la dissendo, kiam oni foriras en la ĉiutagan vivon, ĉu oni ne ricevas la saman senton, kvazaŭ marŝi kun lorno surokule?

Neniu afero plu estas en ĝusta proporcio, ĉiu objekto estas necerta, same kiel la trompa bildo surekrane. Ĉar la ekrana bildo vin narkotis kaj sugestis al vi kredon, ke vi povas ion entrepreni en Azio, vi subite fariĝas malkapabla fari ion realan en propra vilaĝo. Ĉar vi respondecas pri la revolucio en Latinameriko, vi fariĝas indiferenta pri la malpura aŭtobusa stacio en propra urbo… Same, kiel sub la efiko de la lorno ŝanceliĝas viaj gamboj, tiel subefike de la televido ŝanceliĝas via spirito. La lorno vin trompas, ke la objektoj estas tute ĉemane kaj tial vi perdas ekvilibron. Sed la televido vin trompas, ke ĉiuj okazintaĵoj kaj movadoj en la tuta mondo troviĝas en la regiono de via respondeco, kono kaj intervenopovo. Tial vi iom post iom perdas vian psikan ekvilibron kaj transformi- ĝas en pasivan observanton, kiu senkritike suĉas ĉion, kio flirtas surekrane. Anstataŭ mem vivi, vi spektas, kiamaniere oni vivas en Florido aŭ en Parizo aliaj personoj. Anstataŭ mem ribeli kontraŭ maljusto, vi surekrane akompanas malproksimajn ribelojn kaj revoluciojn.”

”Mi esperas, ke tio ne anoncas detruon de ĉiuj lornoj kaj teleobjektivoj, ektimis pri sia Tessar Duŝan.

”Kompreneble ne. Eĉ la televidilon ni povas senzorge posedi en niaj domoj. Sed tiel, kiel ni nur esceptokaze rigardas tra la lorno, same nur esceptokaze havas sencon spekti televidan programon. Ni ne permesu, ke la maŝineto nin supersorĉu.

Dum tuta tempo de nia spektado ni devas konscii, ke ni spektas tra la objektivo, kiu ne estas parto de ni. Ni mem vidus la saman aferon alimaniere, se ni mem tie troviĝus,” trankviligis la situacion Andreo.

Post la tagmanĝo neniu ekhavis konvenan ideon, kion fari.

Sur la vando de la gazetara kiosko afiŝo invitis: Ŝaksimultana matĉo de la internacia majstro Teplov kun 25 plej bonaj ŝakludantoj el nia komunumo… Nu, tio povus esti io ne ekstreme enua por hodiaŭ. En la granda hotela salono, kien cetere venas sidi eksterlandaj negocistoj, sportorganizantoj kaj foje kulturorganizantoj…

”Ĉu la ŝako havas rilaton kun la filozofio?” palpe demandis Duŝan, sekvinta sian intereson kiel ĉampiono de la lernejo.

”Depende de la aspekto,” respondis la profesoro. ”Se vi prenas ĝin kiel dimanĉan distron, la ligo kompreneble ne ekzistas; sed se vi komprenas ĝin kiel certan tension inter la hazardo kaj tendenco, inter tio, kio estas ebla kaj tio, kio estas efektiva, do, tiam la ŝako eĉ povas esti bona filozofia maŝino.”

Tio signifis, ke la motoro baldaŭ komencos heni kaj ĉiuj veturos en la urbon spekti tiun matĉon de unu kontraŭ 25.

”Principe ne plaĉas al mi, se iu, kiu suverene regas certan disciplinon, kiel koko sur sia sterkoamaso volas vetkuri kontraŭ la amaso de aliaj, kiuj ne atingas lian nivelon. Sed min allogas io alia. Mi volas, ke vi ĉiuj en tiu ĉi ludo ekkonu ion, kio situas tute ekster de la ŝaktabulo mem!” ankoraŭ diris Andreo, jam pesante en sia mano aŭtoŝlosilon.

Ili veturis preter luksaj vilaoj, ĉirkaŭitaj per flegitaj ĝardenoj.

Antaŭ ĉiu el ili brilis aŭtomobila lado, ĉe multaj domoj kuŝis sur apogtrabaroj motorjaktoj foje ne malpli kostaj ol la domoj. Ne estis dubo: la tajdo puŝis plaŭde surborden ankaŭ riĉecon. La suno ne helpis en kresko nur ĝardenaĵojn, fruktarbojn kaj arbedojn, sed ankaŭ monkapitalon en bankoj.

”Verdire, kiom havu la homo, kiu serioze volas okupiĝi pri filozofio kaj vivi laŭ ĝiaj kriterioj?” diris Tanja post tiu paŝtado de okuloj sur la riĉeco, altajdita de la maro kaj de la suno.

”Se li havas multe, tio ĉiuokaze ne sufiĉas,” respondis Andreo; se li havas malpli, tio jam signifas ion pli – sed mi rekte asertas, ke li, simple, devas havi ĉion!”

”Se iu tion komprenas, mi pretas lin preni por edzo!” sputi ĝis el Adela.

”Ne diru dufoje!” proponis sin Georgo.

”Vi povas libere diri dufoje,” ridetante respondis la profesoro.

”Jes, mi scias, ke estis iomete strange dirite kaj ke unuavide la kapo ne diferenciĝas de la plandoj…”

”Do, sinjoro profesoro, trankviligu nin finfine per io pli klara!” estis sufiĉe ankaŭ por sinjorino Majda.

”Unue mi devas klarigi, kion mi opiniis per la vortoj: havi multe estas tro malmulte – havi malmulte estas jam havi iom pli. Unuavide nelogike kaj neeble. Bonvolu tamen konsideri, ke oni atribuas al la vorto ’havi’ diversajn signifnuancojn. Mi pensas tiel: ju pli da diversaj objektoj oni havas, des malpli oni el ili unuope havas. Se oni teorie havus senfine da aferoj, por ĉiu unuopa disponiĝus senfine malmulte da tempo kaj ebleco ĝin vere havi. Poligamiulo havas de ĉiu sia unuopa edzino malpli ol monogamiulo de sia unusola. Tial mi diris, ke pli distancas de la filozofia idealo tiu, kiu havas pli ol necese multajn aĵojn, ja li de ĉiu el ili apenaŭ ion povas havi, ĉar li devas dividi sian tempon por ili ĉiuj. Jam en pli bona situacio troviĝas tiu, kiu havas nur malmulte da aĵoj, ja li povas por ĉiu unuopa de ili dediĉi pli da tempo kaj energio, li do pli ’havas’ ĝin – kaj sub la fina kalkullinio li havas ĉiuaspekte de sia havaĵo pli.”

Georgo ne povis tute akcepti la ideon:

”Ĉu ne estas finfine egale, ĉu oni havas multajn havaĵojn pli malpli pretere, aŭ malmultajn pli malpli intense? Mi eĉ dirus, ke la vivo en plureco, en pitoresko tamen estas pli interesa…”

”Tiu,” redonis la pilkon Andreo, ”kiu volas trovi la veron – kaj tio estas la afero de la filozofio – devas procedi tiel, kiel faras serĉantoj de nafto. Ili ne komencas bori ĉiam aliloke, se ili post kelkaj metroj ne tuj trovas la serĉatan substancon. Ili boras kelkajn cent metrojn sur la sama loko. Nur profundaj boraĵoj donas nafton, nur profunda fosado donas bonan rikolton – kaj ĉu ĝuste filozofoj kuru kiel obseditaj de unu objekto al la alia kaj leku ĝian eksteran aperon kaj diferencan pitoreskon. La supraĵa homo serĉas tion, en kio la aferoj diferencas – dum la filozofo finfine serĉas tion, laŭ kio ĉiuj aferoj similas aŭ eĉ identiĝas.”

”Ni diru, ke ĝis tiu ĉi punkto ni povas vin kompreni. Sed kiamaniere klarigi al si vian aserton, ke plej bone tamen estas, havi ĉion. Ne preskaŭ ĉion, sed ĝuste ĉion… Ĉu tio ne kontraŭdiras tion, kion vi ĵus antaŭe diris?” malesperiĝis Duŝan.

”Kompreneble, ke kontraŭdiras. En tiu senco, kiel ’pli bone’ kontraŭdiras al ’bone’.”

”Bone, eĉ tion mi povas iel kompreni,” diris Georgo, ”sed kial damne, la vivo ju pli kongruas kun la filozofia idealo, des malpli da aĵoj oni havas, ĉar la profundeco de tiu ’havi’ kreskas – dum aliflanke, la plej alta kongruo ne troviĝas, kiel oni devus konkludi laŭ via logiko, se oni posedus nur plu unu solan aĵon, ĉar tiam oni sin povus komplete dediĉi nur al ĝi, sed oni, kiel vi diris, posedu ĉion. Tion mi vere ne povas kompreni, diru kion vi volas!”

”Ne estas tiel katastrofe, kiel al vi ŝajnas. Pli poste vi vidos, ke via ’unu aĵo’ kaj mia ’ĉio’ eĉ ne estas en tioma kontraŭdiro, kiel unuavide aspektas. Sed portempe ni lasu tion. Mi volas bazmasoni la tezon de iu alia flanko. Vi verŝajne agnoskas, ke la plej multaj konfliktoj kaj luktoj inter la homoj estiĝas tial ke unuopaj homoj aŭ homgrupoj opinias, ke nur malgranda parto de la mondo apartenas al ili, dum ĉio alia apartenas al aliaj homoj. Se ili volas sian posedon pligrandigi, kio estas la natura deziro de ĉiu homa estaĵo, ili devas per ruzaĵo aŭ per perforto certajn aferojn forpreni de aliaj. Sed la homo, kiu uzas en sia vivo ruzon kaj perforton, ne sidas en la ĝusta vagono survoje al filozofia idealo. Aliflanke ankaŭ tiu, kiu cetere volus vivi laŭ la instruoj de la filozofio, ne povas ŝanĝi la homan naturon kaj ĝiajn rajtojn. Ankaŭ al li lia naturo flustras, ke li havas rajton ne nur posedi certan limigitan kaj laŭleĝe atribuitan parton, sed senrezerve kaj senlime ĉion. Tiu, kiu volas vivi filozofie – kaj tio ankaŭ signifas, kongrue kaj en paco kun la aliaj homoj kaj al sia kaj ilia naturo, tiu verdire devas posedi ĉion. Ĝis kiam li ne havos ĉion, daŭre ekzistus kialo por la konduto kaj agado, kiuj ne kongruas kun la filozofia saĝo.”

”Dio mia, mi freneziĝos!” ekflirtis per siaj haroj la sinjorino.

”Kiamaniere eĉ tiel granda filozofo havu ĉion, se ni estas ses miliardoj kaj ĉiu el ni jam kelkion havas?”

”Tio estas la plej malgranda el ĉiuj obstakloj por ke certaj homoj havu ĉion!” ne permesis sin ŝanceli Andreo.

”Diru do, kiamaniere!”

”Ni havas, ni diru, nian fraŭlinon Adela kiel koleginon, ĉu ne? Kaj en tiu ĉi eco ni havas ŝin tuta, ne nur poparte, ekzemple nur ŝian kapon, kvankam ĝi iel utilas ĉe filozofiaj okupoj, ĉu ne?”

”Jes, vi pravas, ni havas ŝin tuta!” ili ridete respondis laŭvice.

”Sed iliaj gepatroj ŝin havas kiel filinon, ĉu ne? Kaj ili ne havas ŝin nur parte, ekzemple nur ŝiajn manojn, kiuj povas utili ĉe certaj laboroj en kuirejo, ĉu?”

”Jes, ĝuste tiel estas!” gaje kapjesis ŝiaj kolegoj, dum Adela iel embarase retiriĝis, nepropravole fariĝinte objekto de filozofia argumentado.

”Ĉu ni povas el tio konkludi, ke oni ne devas objekton de havado dispartigi, kiel proponis la mensoga patrino antaŭ la Salomona tribunalo, sed oni ĝin povas havi samtempe kun la sama havado flanke de aliaj, ĉu?”

”Mi opinias,” nun aŭdiĝis Adela mem, ”ke temas pri vortluda truko. Havi ion tiel, kiel miaj gepatroj min havas filino aŭ vi havas min kolegino, estas nur io, kio okazas en la kapo aŭ eble eĉ en la koro, sed tio ne estas io reala. Dume, vere havi, signifas efektive posedi, kaj tion ĉe la sama objekto ne povas fari pluraj samtempe.”

”Interesa interveno, Adela!” laŭdis la profesoro. Tio signifis, ke Adela eraras, sciis ĉiuj, Adela inkluzive. ”Mi tamen pensas, ke iu ajn formo de ’havi’ okazas nur en la kapo kaj foje en la koro kaj neniam korespondas kun realo.”

”Tamen,” kontraŭargumentis Adela, ”pri vera havaĵo vi povas disponi kaj tio estas io reala!”

”Bone, Adela, ni prenu simplan ekzemplon. Vi veturas en aŭtomobilo, kiun vi havas, ĉar ĝi estas ĉiuaspekte via. Vi realigas tiun posedon tiel, ke vi pri ĝi vere disponas, ĝin manipulas, ke vi ĝin stiras. Sed vi havas ankaŭ domon. Tion vi realigus tiel, ke vi en ĝi loĝus, ĝin diversmaniere uzus kaj probable per ĝi manipulus. Sed en la tempo, kiam vi stiras vian aŭton, vi ne povas loĝi en via domo kaj uzi ĝin kaj tiel efektivigi vian posedon de ĝi. Sekve, laŭ via kriterio, la domo en tiu tempo ne estus vere via. Kompreneble la domo ankaŭ tiutempe estas via havaĵo. Sed la fakto, ke vi la domon havas, ne tuj signifas, ke vi pri ĝi plene disponas. Paralele vi efektive disponas pri multaj aferoj, kiuj tute ne estas via propraĵo.

Kaj, pripensu, kiamaniere vi ’havas’ vian domon tiam, kiam vi ne disponas pri ĝi, sed pri io alia, kio nek estas la domo, nek estas via propraĵo? Evidente tiel, ke vi konceptas ĝin via havaĵo.

La vera temo de la ago ’havi’ do ne estas disponado, ja ĝuste koncerne disponon diversaj objektoj ekskluzivas unu la alian, sed konceptado. Se mi diras, ke ĉio estas mia havaĵo, tio certe ne signifas, ke mi povas pri ĉio disponi, ja mi eĉ ne povas disponi pri ĉio, kio ankaŭ formale, laŭjure estas mia propraĵo.

Tio nur diras, ke ĉio senrezerve apartenas al mi. Alia afero estas, ke mi pri ĉio tio ne povas senkondiĉe disponi. Mi havas mian tutecan propraĵon dise en la mondo kaj eĉ dise en la tuta kosmo. Mi havas nafton en Arabio, tritikrezervojn en Usono, vinkelojn en Francio, teon en Londono, diamantojn en Transvalo…”

”Pa, tio estas fascina afero!” ironiis Adela. ”Laboristoj povas ĉesi per sia movado kaj fermi sindikatojn. La kapitalon de iliaj entreprenoj kaj laborejoj ja ne havas nur plu kapitalistoj, sed ankaŭ ili mem, eĉ ĉiu el ili havas ĉion, ne nur la tutan entreprenon, en kiu oni estas dungita, sed ĉiujn entreprenojn en la mondo. Bone, ili ne povas pri ĉio tio disponi, sed ili tion havas… Por tiu spritaĵo la financaj baronoj superŝutus vin per vera oro, pri kiu vi povus eĉ efektive disponi!”

”Jes, vi pravas, financaj baronoj tion povus fari, ĉar al ili mankas saĝo. Sed verdire nur la tezo, laŭ kiu ĉiu estas propriulo de ĉio, faras el ekspluatado la plej akran problemon.

’Havi’ kiel fenomeno tuŝas du mondojn: tiun eksteran en la objektoj kaj la internan en ĉiu homo aparte. Al la homo jam per la pura fakto, ke li naskiĝis, apartenas la tuta mondo. La mondon vi ne povas dispecigi, ĉar ĝi funkcias nur kiel tuto.

Ĉu oni donu dezertojn nur al Araboj kaj fekundajn vinberejojn nur al Francoj? Tial al ĉiu novnaskito apartenas la tuta kosmo. Sed oni la mondon ne povas dispecigi nur pro moralaj motivoj, sed ankaŭ pro ĝia naturo. Mi estas la posedanto de la tuta kosmo ankaŭ tial, ĉar la tuta universo, ekde la planedo Tero ĝis la plej profundaj galaksiaj senfinoj efektive konsistigas mian grandan korpon. Kial? Ĉu ekzistas materia limo inter mia haŭto kaj aero ĉirkaŭ ĝi? Maldenso de la aero kaj relativa kompakto de mia organismo kaj aliaj solidaj objektoj estas iel ’reala’ nur en nia homa dimensio kaj perceptokapablo.

Se ni povus malgrandiĝi ĝis la dimensio de atomoj, la diferencon inter la homa korpo kaj la aero ekster ĝi, ni ne povus rimarki. La atomo de karbono kiel partiklo en mia korpo estas samtipa aĵo ol la samelementa atomo en la aero ekster mi. Kie do troviĝas la ekzakta limo inter mia korpo kaj mia ĉirkaŭaĵo? Por niaj supraĵaj sensoj tiu ĉi limo verdire evidentas, sed por la fizikscienca rigardo ĝi ne ekzistas.

Por la fiziko ekzistas unu sola grandega korpo de la universo, kies limojn ni ĝis nun ne jam tuŝis. Tio, kio faras limojn, estas la spirito, estas la spiritaj konceptoj, sed korpo estas unu sola kaj ni ĉiuj estas nur ĝiaj aŭtonomiaj partoj. Ni ĉiuj, la tuta homa raso, estas nur pluraj kapoj de la sama giganta drako.

Ĉiu el tiuj ses miliardoj da kapoj havas sian konscion kaj sian liberan volon, sed la drako estas la sama. Sekve ĉiu el la unuopaj kapoj tenas la tutan drakan korpon propra, sen tiel ĝeni la aliajn, koncepti same.”

”Kaj kian utilon de tiu ĉi konceptado havas la laboristaro?” socialistis Georgo.

”Se la tuta kosmo estas mia pli vasta korpo, sekve ne estas indiferente, kio al tiu korpo okazas. Diru al mi, Georgo, ĉu vi konas homon, kiu manĝus tiamaniere, ke kelkaj korpopartoj ricevus ĉiujn bezonajn substancojn, dum la aliaj devus malsati kaj tiel iom post iom kaduki?”

”Tian digestan strangulon mi, kompreneble, ne konas.”

”Adela, eble vi konas iun homon, kiu dumvintre zorge kovrus sian kapon, sed siajn piedojn li lasus nekovritaj, pensante, nu, la piedoj, tio efektive ne plu estas mi… Ĉu?”

”Mi iel oblikve lin alrigardus, se tia ulo troviĝus…”

”Kiel vi mem vidas, ni zorgas por nia korpo kiel tuto. Ni aranĝas ĝian reĝimon iusence laŭ la komunisma principo: ĉiu funkciu laŭ siaj kapabloj kaj eblecoj – kaj ĉiu ricevu laŭ siaj bezonoj! Se mia maldekstra mano rompiĝas kaj ne povas plu labori, mi ne ĉesas ĝin nutri kaj prizorgi, ĝuste kontraŭe! Ĉu ne estas klare, ke ni ankaŭ nian grandan korpon, la planedon, kaj iam poste eble eĉ la tutan kosmon, traktos kaj prizorgos laŭ tiu ĉi principo nur tiam, se ĉiu ĝin sentos kaj konceptos propra korpo? Ekspluati aliulon laŭ tio signifus – ekspluati sin mem. Torturi aliulon kaj lin mortigi signifus efektive – torturi kaj mortigi sin mem. Tiusence la problemaro, kiu ĝis nun koncernis iun foran fremdan mondon, subite fariĝas mia propra problemaro, koncernas la saman mondon, kiun ankaŭ la mio surloĝas, eĉ pli, koncernas mian propran pli larĝan korpon. Tiel la malsato en Afriko fariĝas ankaŭ mia malsato.

Atomeksperimentoj ne kontaminas plu nur fremdajn dezertojn kaj oceanojn, sed mian propran tutecan korpon. Verdire, en la momento, kiam mi sukcesas ĉion percepti mia propraĵo, kiam la tuta kosmo fariĝas mia giganta korpo, mi komencos kontraŭ la tuta medio konduti kiel interesita mastro kaj ne kiel pigra luanto. Por la tuta atingebla mondo, kiu pere de tekniko kaj sciencoj fariĝas ĉiutage pli granda, mi penos realigi same racian kaj justan reĝimon, kiel estas tiu en mia individua eta korpo. Same kiel la cerboĉeloj, respondecaj por kunordigi la funkciadon de mia korpo, estas je sama dispono por ĉiuj periferiaj ĉeloj kaj organoj, ke la organika kibernetiko tuj enŝaltas helpon, se ie ajn estiĝas problemo, samtiel mia racio kaj la konsiliĝo de ĉiuj individuaj racioj, senegoisme en deĵorgardado por la intereso de mia kaj nia tuteca kosma korpo. Same tiel, kiel mia eta korpocerbo ne silentigas la doloron de certa korpoparto, sed reagas je ĝi per tuja helpo kaj interveno, tiel ankaŭ la dolorojn en nia giganta korpego – ni diru, la kriojn de la humiligitaj kaj prirabitaj individuoj kaj popoloj, kaj ankaŭ protestojn de pli saĝaj kaj antaŭvidemaj homoj – oni ne silentigu per la aspirino de la cenzuro kaj teroro aŭ per mensoga propagando kaj falsifikado de faktoj, sed ni devas la problemojn solvi. Ĉu vi do ne havas impreson, ke la mondo estus multe pli bone aranĝita, ke en ĝi troviĝus multe pli da justo, se pli multaj scius, ke ĉio apartenas ankaŭ al ili, al ĉiu unuope, al ĉiu ĉio; ke ili pri ĉio respondecas, ke ĉio konsistigas ilian ĝeneralan korpegon?”

Post tiuj ĉi vortoj Andreo komencis serĉi parkejon. Io ŝajnis stranga.

”Ĉu vi ne rimarkis, ke ni dumtempe jam trifoje ĉirkaŭveturis la tutan urbon, ĉar vi tiel perdiĝis en viaj vortoj?” tiklis lin sinjorino Majda.

Evidente la simultana ŝakludo jam venis ĝis sia duona stadio.

Sur ĉiuj 24 ŝaktabuloj venkis la provokinto, nur sur unu okazis pato. La ludintoj silente enmiksiĝis inter aliajn spektantojn.

Demonstristo sur granda panelo ripetis ĉiun ŝakmovon.

Tiu, kiu atingis paton, estis la ĉampiono de la regionaj kluboj.

Kompreneble, la fino estis ĝuste tia, kiel anonciĝis jam dekomence.

La provokinto venkis sur 24 tabuloj, sur unu li devis cedi pate. Post la matĉo la internacia majstro Teplov respondis al la demandoj de la ĵurnalistoj kaj de la spektantoj.

La spektantoj demandis pri tiuj kutimaj duonstultaĵoj kaj kuriozaĵoj pri kiuj interesiĝas la prisensacia gazetaro. Post momento de silento, Andreo levis sian manon.

”Majstro; mi ne estas bona konanto de la ŝaka ludo kaj tial mi eble iomete naive demandos, se mi rajtas…”

”Bonvolu, sinjoro, ankaŭ mi ne respondas ekstreme sa- ĝe…”

”Jen, tio ĉi min interesas: Ĉu estus eble, ke inter tiuj 25 viaj kontraŭludantoj sidus homo, kiu komprenus pri la ŝaka ludo nur tion, kien oni povas movi unuopajn figurojn, sed efektive li ne scius ludi – kaj li tamen gajnus la partion, ĉar hazardo lin favorus kaj li hazarde movus siajn figurojn tiel, kvazaŭ lin gvidus lia faka kompetento?”

”Ne, neniu povas supervenki bonan ŝakludiston, se li ludas nur hazarde. Hazardo povas favori nur unu el du same nekompetentaj ŝakludistoj, sed luktante kontraŭ la racio kaj scio, hazardo ne havas ŝancon.”

”Do laŭhazarde oni eĉ ne povas plekti sistemon de bonaj movoj, ĉu?”

”Apenaŭ kredebla estas laŭ pura hazardo jam unu sola iel bona movo. Ne valoras paroli pri la tuta sistemo de bonaj movoj…”

”Dankon, majstro, tion mi volis aŭdi!”

Ili forlasis la hotelon. Ili sidiĝis en la parko, aranĝita apud la konstruaĵo.

”Nu, mi scias, kial vi demandis ĝuste pri tio kun la hazardo…” diris Adela.

”Ĉu vere?”

”Vere, vere! Vi volis per tio diri proksimume jenon: Se jam tiel simpla ŝakpartio povas esti nur rezulto de la klara inteligento, plano kaj alcelitaj decidoj, kiamaniere do la naturo, estante senfine pli perfekta ol eĉ tiel komplika ŝakpartio, povus esti produkto de la pura hazardo…”

”Vi pravas, Adela, ĝuste tion ĉi mi volis per tio esprimi. Sed la afero vin ŝajne pli tiklas ol oni imagas unuavide. Bonege, brave!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.