La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA ĈIELO KAJ LA INFEROAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
[1] Unu dekokjara junulo atakita de kormalsano estis deklarita nekuracebla. La Scienco diris: Li povas morti en ok tagoj aŭ en du jaroj, sed post ĉi tiu tempo li plu ne vivos. Sciante tion, la junulo tuj forlasis siajn studojn kaj sin donis al ĉiaspecaj ekscesoj.
Kiam oni lin atentigis pri la danĝero de diboĉa vivo, li respondis: Kio gravas al mi, se mi ne havas pli ol du jarojn da vivo? Kio utilus al mi lacigi la spiriton? Mi ĝuas la malmulton al mi restantan kaj mi volas distri min ĝis la fino. – Jen la logika konsekvenco de nihilismo.
Se tiu junulo estus spiritisto, li dirus: La morto nur detruos la korpon, kiun mi postlasos, kiel eluzitan veston, sed mia spirito supervivos. Mi estos en la estonta vivo tio, kion mi mem faras el mi en ĉi tiu vivo; la moralajn kaj intelektajn kvalitojn, kiujn en ĝi mi povos akiri, mi neniom perdos, ĉar ili estos alia ioma gajno por mia progreso; ĉiu neperfektaĵo, de kiu mi liberiĝos, estos plia paŝo al la feliĉo. Mia feliĉo aŭ malfeliĉo dependas de la utileco aŭ malutileco de la nuna ekzistado. Estas do en mia intereso profiti la nelongan tempon al mi restantan kaj eviti ĉion povantan malintensigi miajn fortojn.
Kiu el tiuj doktrinoj estas preferinda?
[2] Ptolomeo vivis en Aleksandrio, Egiptujo, en la dua jarcento de la kristana erao
[3] El la greka lingvo, pur aŭ pyr, fajro.
[4] Mateo, 16:27. – La Trad.
[5] Vd Unua Parto, ĉap. I, § 3, noto I.
[6] Malgranda savojano, al kiu la paroĥestro priskribis la estontan vivon, demandis lin, ĉu ĉiuj homoj tie manĝas blankan panon, kiel en Parizo.
[7] Prediko en Montpellier, en 1860.
[8] Prediko en Parizo, en 1861.
[9] “La feliĉuloj, ne forirante el la loko, kiun ili okupas, iamaniere povos apartiĝi pro siaj kapabloj de inteligento kaj speciala vido, por konsideri la torturojn de la kondamnitoj, kaj, ĉi tiujn vidante, ne nur estos nesenteblaj por la doloro, sed ankaŭ eĉ ĝojegos kaj dankos Dion pro sia propra feliĉo, ĉeestante la neesprimeblan malfeliĉegon de la malpiuloj.” (Sankta Tomaso la Akvinano.)
[10] La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. III
[11] Mateo, 16:27. – La Trad.
[12] Ĉi tiuj citatoj estas prenitaj el la verko titolita “La Infero” de Auguste Callet.
[13] En tiu vizio oni rekonas ĉiujn karakterojn de la inkuboj, kaj eble estis tiaspeca la fenomeno okazinta al Sankta Tereza.
[14] Vere stranga puno estas tiu konsistanta en la povo daŭrigi, en pli alta grado, la praktikon de malpli granda malbono farita sur la Tero. Estus pli racie, se la malbonfarintoj mem suferus la sekvojn de tiu malbonfaro, anstataŭ doni sin al la plezuro faciligi ĝin al aliulo.
[15] Tiuj samaj demonoj, ribelemaj kontraŭ Dio rilate la bonon, estas dotitaj per modela mildeco rilate la praktikon de malbono. Neniu sin detenas aŭ senfortiĝas dum la eterneco. Kia stranga metamorfozo de tiu, kiu estis kreita pura kaj perfekta, kiel la anĝeloj! Ĉu ne estas mirinde vidi ilin doni ekzemplojn pri harmonio, pri neŝanĝebla konkordo, kiam la homoj eĉ ne scias pace vivi sur la Tero, sed kontraŭe sin disŝiras reciproke? Vidante la ekscesajn penojn rezervitajn al la kondamnitoj, kaj komparante ilian situacion kun tiu de la demonoj, estas juste, ke oni demandu, kiuj estas pli kompatindaj – ĉu la viktimoj aŭ ĉu la ekzekutistoj.
[16] La Libro de la Spiritoj, §§ 443 kaj 444.
[17] La purgatorio originis la skandalan komercon de indulgencoj, per kiuj oni vendas eniron en la ĉielon. Tiu misuzo estis la ĉefa kaŭzo de la Reformacio kaj instigis Luteron rifuzi la purgatorion.
[18] Mateo, 16:27. – La Trad.
[19] Vd “La Evangelio laŭ Spiritismo”, ĉap. XXVII, Agado de la preĝo.
[20] Vd “La Evangelio laŭ Spiritismo”, ĉap. III, Progresado de la mondoj.
[21] Ĉar ĉi tiu teksto aperas en “La Ĉielo kaj la Infero” en biblia lingvaĵo, laŭ formo kaj stilo, kaj ne en tiu de Kardec, ni preferis preni ĝin rekte el la Biblio klasike tradukita de Zamenhof. – La Trad.
[22] La aŭtoro skribis s’est approprié (p. 93, 4-a eldono, Parizo, 1869), pro manko en tiu tempo, de verbo pli specifa al la perfekta traduko de la ideo. Noto de la Eldonfako de BSF, en 1973.
[23] Vidu ĉap. VI, § 7, kaj “La Libron de la Spiritoj”, §§ 443 kaj 444.
[24] Vidu ĉap. VI, § 25, citaĵo de Jeĥezkel.
[25] Ĉiama estas sinonimo de eterna. Oni diras pri la limo de la ĉiamaj neĝoj; la eterna glacio sur la polusoj; oni diras ankaŭ ĉiama sekretario de la Akademio, kio ne signifas, ke li estas tio ad perpetuam, sed sole nur dum senlima tempo. Eterna kaj ĉiama oni do uzas laŭ senco nedifinita. Laŭ ĉi tiu senco oni povas diri, ke la punoj estas eternaj, por esprimi, ke ili ne havas limitan daŭron; eternaj do por la Spirito, kiu ne vidas ilian finon.
[26] La bezono de riparo estas principo de rigora justeco, kiun oni povas konsideri kiel efektivan leĝon por morala restariĝo de la Spiritoj. Sed neniu religio ankoraŭ proklamis tiun doktrinon. Kelke da personoj ĝin forpuŝas, ĉar al ili estas pli facile kvitiĝi je la malbonaj agoj per simpla pento, kio kostas nenion, krom vortoj de kelkaj formuloj; sed tiel pensante, ke ili estas kvitaj, ili poste vidos, ĉu tio al ili sufiĉis. Ni povus demandi, ĉu tiu principo ne estas konfirmata de la homa leĝo, kaj la dia justeco povas esti malsupera ol tiu de la homoj? Plie, ĉu tiuj leĝoj estus plenumitaj, se nur la homo, ilin malobeantaj, simple dirus pro trouzo de konfido, ke li ilin senfine respektas?
Kial tiaj homoj hezitus antaŭ tasko, kiun ĉiu honesta homo altrudus al si, kiel devon, laŭ la grado de siaj fortoj?
Kiam ĉi tiu afero pri riparo estos akceptita de la kredo de la homamasoj, tiam ĝi estos plia brido al iliaj ekscesoj, kaj multe pli potenca ol la infero kun la respektivaj eternaj punoj, ĉar ĝi interesas la vivon en ties tuta aktualeco, kaj la homo povos kompreni la originon de la cirkonstancoj, kiuj faras la vivon pena, aŭ ties efektivan situacion.
[27] Vidu, en la 1-a Parto, ĉap. V, Purgatorio, §§ 3 kaj sekv.; kaj poste, en la 2-a Parto, ĉap. VIII, Surteraj kulpelpagoj. Vidu ankaŭ en La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, Feliĉaj la afliktitoj.
[28] Ni prenis ĉi tiun resumon el la pastoralo de Monsinjoro Gousset, kardinalo-ĉefepiskopo en Reims, por la Karesmo de 1864. Per ĝi ni povas do konsideri la anĝelojn, kaj ankaŭ la demonojn, kies resumon ni prenis el la sama origino kaj mencias en la sekvanta ĉapitro, kiel lastan esprimon de la eklezia dogmo tiurilate.
[29] Koncilio de Laterano.
[30] La sekvantaj citaĵoj estas eltiritaj el la episkopa letero de Monsjnjoro Gousset, kardinalo-ĉefepiskopo de Reims, por la karesmo de 1865. Atentaj al la persona merito kaj al la rango de la aŭtoro, ni povas konsideri tiujn citaĵojn, kiel la lastan esprimon de la Eklezio pri la doktrino pri la demonoj.
[31] Ĉi tiu monstra doktrino estas konfirmita de Moseo, kiam li diris (Genezo, 6:6-7): “Tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro. Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homoj ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.” Nu, ia Dio, kiu pentas pri tio, kion Li faris, ne estas perfekta nek neerarema; Li do ne estas Dio. Kaj ĉi tiuj estas ja la vortoj, kiujn la Eklezio proklamas! Ankaŭ oni ne vidas tion, kio eble estis komuna inter la bestoj kaj malico de la homoj, ke tiuj meritus tian ekstermon.
[32] Estas legata en Jesaja, ĉap. XIV, §§ 11 kaj sekvantaj: “En ŝeolon estas ĵetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo. Kiel vi falis de la ĉielo, ho Lucifero, filo de la matenruĝo! Hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj. Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo. Sed en ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros: ĉu ĉi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn, kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis ĝiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?” Ĉi tiuj vortoj de la profeto ne rilatas al la ribelo de la anĝeloj; ili ja estas ia aludo al la fiero kaj falo de la reĝo de Babilonio, kiu tenis la judojn kaptitaj, kiel atestas la lastaj paragrafoj. La reĝo de Babilonio estas alegorie nomata Lucifero, sed en tiu teksto oni faras nenian mencion pri la sceno supre priskribita. Tiuj vortoj estas de la reĝo, kiu ilin havis en sia koro, kaj sin lokis pro fiero super Dion, kies popolon li sklavigis. La profetaĵo pri liberigo de la juda popolo, de la reĝino de Babilonio kaj pri frakaso de la asirianoj estas cetere la ekskluziva temo de tiu ĉapitro.
[33] Vidu en la 1-a Parto, ĉap. VI, § 25, la citaĵon de Jeĥezkel.
[34] Mateo, 25:41. – La Trad.
[35] La citaĵoj en ĉi tiu ĉapitro estas prenitaj el la sama pastoralo menciita en la antaŭa, kies korolarioj ili estas. Ĝi estas la sama fonto kaj sekve la sama aŭtoritato.
[36] Volante kredigi la personojn resanigitajn per Spiritismo, ke ilin kuracis la diablo, oni faris grandan nombron da ili disiĝi de la Eklezio, kvankam ili neniam antaŭe havis ĉi tiun intencon.
[37] Marko, 2:17. – La Trad.
[38] Luko, 6:43 kaj 44. – La Trad.
[39] Mateo, 5:15. – La Trad.
[40] La ekzemploj, kiujn ni transskribos, montras al ni la Spiritojn en iliaj variaj gradoj da feliĉo kaj malfeliĉo en la spirita vivo. Ni ne prenis ilin el inter la personoj pli aŭ malpli kleraj de la pasinteco, kies situacio eble multe ŝanĝiĝis post la ekzistado, en kiu ni ilin konis, kaj tial ili ne donus sufiĉajn pruvojn pri aŭtentikeco. Kontraŭe ni prenis tiujn ekzemplojn el la cirkonstancoj plej ordinaraj de la nuntempa vivo, ĉar tiel ĉiu povas trovi pli da similaĵoj kaj asimili per komparado la plej profitajn instruojn. Ju pli proksima al ni estas la surtera ekzistado de la Spiritoj – ĉu pro sia socia rango, ĉu pro siaj ligiloj de parenceco aŭ pro simplaj interrilatoj – des pli ni interesiĝas pri ili, kaj tiel fariĝas al ni facile konstati ilian identecon. La vulgaraj pozicioj estas plej ordinaraj, pli nombraj, kaj ĉiu homo povas apliki ilin al si, ke ili fariĝu utilaj, dum tiuj esceptaj pozicioj malpli nin impresas, ĉar ili restas for de la sfero de niaj kutimoj. Ni do ne elektis eminentulojn, kaj se en tiuj ekzemploj troviĝas iaj konataj personoj, la pli granda nombro konsistas el nekonataj. Ni aldonu, ke famaj nomoj ne helpus nin pri la instruiĝo, kiun ni celas, kaj plie povus vundi korojn. Kaj ni turnas nin ne al la scivolemuloj nek al skandalamantoj, sed sole nur al tiuj, kiuj intencas sin instrui. Tiuj ekzemploj povas esti multobligataj senfine, sed devigite limi ilian nombron, ni elektis tiujn, kiuj pli bone povas klarigi la spiritan mondon kaj ĝian staton, ĉu per la situacio de la Spiritoj, ĉu per eksplikoj, kiujn ili povis doni. La pli granda parto de tiuj ekzemploj estas neeldonita, kaj nur kelkaj nemultaj, estas publikigitaj en la Revue Spirite. El ĉi tiuj ni forigis superfluajn detalojn, konservante nur tion esencan por la celo, al kiu ni nin donis, poste aldonante instruojn, kiam ĉi tiujn montriĝos necesaj.
[41] Aludo al la Spirito Bernard, kiu memvole manifestiĝis en la tago de la funebra ceremonio de S-ro Sanson. (Vd. Revue de Majo 18622, p. 132.)
[42] Oni povas diris, ke tiu sinjorino estis la viva enkarniĝo de karitatema virino, priskribita en “La Evangelio laŭ Spiritismo”, ĉap. XIII.
[43] El tiu komunikaĵo, kies originalo estas en la germana lingvo, ni eltiris la tekstojn, kiuj interesas la temon, pri kiu ni okupiĝas, forigante tiujn de naturo ekskluzive familia.
[44] Pliajn detalojn kaj aliajn paroladojn vidu en Revue Spirite de Oktobro 1863, p. 297
[45] F-ino Emma Livry
[46] Vd Revue Spirite de Marto 1860.
[47] Mateo, 22:37-39. – La Trad.
[48] Stato de Spiritoj vagantaj, t.e. ne enkarniĝintaj, dum intertempoj de iliaj enkorpaj ekzistadoj. – La Trad.
[49] Noto de la Eldonejo de la Brazila Spiritisma Federacio al la 21-a eldono, en 1973: Sur la antaŭa paĝo, la Spirito estis nomata Ferdinand, ekzakte kiel en la originalo. Ni konsultis plurajn francajn eldonojn (paĝoj 324/5), inkluzive la 4an de 1869.
[50] Banejo Samaritaine apud Pont-Neuf sur la dekstra brako de la rivero Sejno. (Vd “Reformador”, n-ro de Februaro 1976.) – La Trad.
[51] Mateo, 24:51. – La Trad.
[52] Sankta Aŭgusteno, per la mediumo, kun kiu li ordinare komunikiĝas ĉe la Societo.
[53] Senigita je sanga cirkulado. Senkoloriĝo de la haŭto, pro seniĝo je sango.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.