La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA ĈIELO KAJ LA INFEROAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La 3an de Februaro 1857 Monsinjoro Sibour, ĉefepiskopo de Parizo, elirante el la Preĝejo de Saint-Étienne-du-Mont, estis morte vundita de juna pastro nomata Verger. La kriminto estis kondamnita al morto kaj ekzekutita la 30an de Januaro. Ĝis la lasta momento li montris nenian senton de ĉagreniĝo, de pento aŭ de kortuŝiteco.
Elvokite en la sama tago de la ekzekuto, li donis la jenajn respondojn:
1. Elvoko. – R. Mi ankoraŭ estas katenita al la korpo.
2. – Ĉu via animo do ankoraŭ ne estas tute liberiĝinta? – R. Ne... mi timas... mi ne scias... Atendu, ĝis mi rekonsciiĝos. Mi ne estas mortinta, ĉu ne?
3. – Ĉu vi pentas pri via faro? – R. Mi agis malbone, mortigante, sed al tio mi estis kondukita de mia karaktero, kiu ne povis toleri humiligojn... Elvoku min alian fojon.
4. – Kial do vi jam foriras? – R. Se mi vidus lin, mi tre ektimus pro la suspekto, ke li ree faros al mi la samon.
5. – Sed vi devas timi nenion, ĉar via animo estas disigita je la korpo. Forlasu ĉian malkvietĝon, kiu ne estas konvena nun. – R. Kion do vi volas? Ĉu vi estas mastro de viaj impresoj? Rilate al mi, mi ne scias, kie mi estas... mi estas freneza.
6. – Penu trankviligi vin. – R. Mi ne povas, ĉar mi estas freneza... Atendu, ĝis mi reakiros mian tutan klarvidecon.
7. – Se vi preĝus, eble vi povus koncerni viajn pensojn... – R. Mi ektimas... mi ne kuraĝas preĝi.
8. – Preĝu, ĉar la favorkoreco de Dio estas granda! Ni preĝos kun vi. – R. Jes; mi ĉiam kredis al la senfina favorkoreco de Dio.
9. – Ĉu vi nun pli bone komprenas vian situacion? – R. Ĝi estas tiel eksterordinara, ke mi ankoraŭ ne povas ĝin kompreni.
10. – Ĉu vi vidas vian viktimon? – R. Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas voĉon similan al lia, kaj ke li diras al mi: “Mi ne plu volas vin...” Eble ĝi estas efekto de mia imagemo! Mi estas freneza, mi certiĝas al vi, ĉar mi vidas mian korpon unuflanke, kaj la kapon aliflanke... kaj tamen ŝajnas al mi, ke mi vivas en la Spaco, inter la Tero kaj tio, kion vi nomas ĉielo... Mi sentas kvazaŭ la malvarnecon de tranĉilo tuj falonta sur mian gorĝon, sed tio eble estas la teruro antaŭ la morto... Ŝajnas al mi ankaŭ, ke mi vidas amason da Spiritoj min ĉirkaŭantaj, min kompate rigardantaj... Kaj ili parolas al mi, sed mi ilin ne komprenas.
11. – Sed inter tiuj spiritoj eble estas unu, kies ĉeesto vin humiligas kaŭze de via murdo. – R. Al vi mi diros, ke ekzistas nur unu, kiu terurigas min – la Spirito de tiu, kiun mi mortigis.
12. – Ĉu vi memoras viajn antaŭajn ekzistadojn? – R. Ne; mi estas sendecida, mi kvazaŭ sonĝas... Ankoraŭfoje mi bezonas rekonsciiĝi.
13. – (Tri tagojn poste.) Ĉu do vi rekonas vin pli bone, nun? – R. Mi jam scias, ke mi ne apartenas plu al tiu mondo, kaj mi ne priploras tion. Min ĉagrenas tio, kion mi faris, sed mia Spirito estas pli libera. Mi plie scias, ke estas serio da enkarniĝoj, kiuj donos utilajn konojn al ni, por ke ni fariĝu tiel perfektaj, kiel estas eble al la homo.
14. – Ĉu vi estas punata pro la krimo, kiun vi faris? – R. Jes; mi bedaŭras tion, kion mi faris, kaj tio min suferigas.
15. – Kiel do vi estas punata? – R. Mi estas punata, ĉar mi estas konscia pri mia eraro, kaj petas de Dio pardonon; mi estas punata, ĉar mi rekonas mian nekredemon je tiu Dio, kaj scias nun, ke ni ne devas malpliigi la vivotagojn de niaj fratoj; mi estas punata per la konsciencoriproĉo, pro tio, ke mi prokrastis mian progreson, kaj iras malĝustan vojon, ne aŭskultante la krion de la propra konscienco, kiu diris al mi, ke ne per murdo mi atingos mian celon. Mi lasis min regi de enviemo kaj orgojlo; mi trompiĝis kaj pentas, ĉar la homo ĉiam devas peni superregi la malbonajn pasiojn – kion cetere mi ne faris.
16. – Kia estis via sento, kiam ni vin elvokis? – R. Mia sento estis de plezuro kaj timo, ĉar mi ne estas malica.
17. – En kio konsistas tia plezuro kaj tia timo? – R. Plezuro konversacii kun homoj kaj povi parte ripari miajn erarojn, ilin konfesante; kaj timo, kiun mi ne povas difini – ia honto pro tio, ke mi estis krimulo.
18. – Ĉu vi deziras reenkarniĝi sur la Tero? – R. Mi eĉ ĝin petas kaj deziras konstante elmeti min al murdo, provante timon antaŭ ĝi.
Elvokite, Monsinjoro diris, ke li pardonis la krimulon kaj preĝis, por ke li pentu. Li diris plie, ke kvankam li ĉeestis lian elvokon, li ne sin montris al li, por ne pliigi liajn suferojn, ĉar la timo vidi la murditon jam estas simptomo de konsciencoriproĉo, jam estas ia puno.
– Ĉu la homo, kiu mortigas iun, scias, ke li, elektante novan enkarniĝon, en ĉi tiu fariĝos murdinto? – R. Ne; li scias, ke, elektante vivon je lukto, li havas ŝancojn mortigi similulon, sed li nescias, ĉu li tion faros, ĉar li preskaŭ ĉiam estas en lukto kun si mem.
Ĉe la morto, la situacio de Verger estas tiu de preskaŭ ĉiuj, kiuj perforte pereas. Ĉar la disiĝo ne estas subita, ili restas kvazaŭ konfuzitaj, ne sciante ĉu ili estas mortintaj aŭ vivantaj. Oni evitigis al li la vidon je la ĉefepiskopon, ĉar ĝi estus nenecesa por lia konsciencoriproĉo; sed aliaj Spiritoj, en identaj cirkonstancoj, estas konstante persekutataj de la rigardo de siaj viktimoj.
Al la grandegeco de la delikto Verger aldonis la pligravigan fakton, ke li ne pentis ankoraŭ dum la vivo, kondiĉo necesa por eterna kondamno. Sed tuj post kiam li foriris de sur la Tero, pento invadis lian animon, kaj, malaprobante sian pasintecon, li deziras sincere ĝin ripari. Al tio li estas pelata ne de la troa suferado, ĉar li eĉ ne havis tempon suferi, sed de la alarmo de tiu konscienco forlasita dum la vivo, kaj kiu nun fariĝas aŭdata de li.
Kial do ne konsideri valora tiun penton? Kial antaŭ kelkaj tagoj ĝi savus lin el la infero, kaj poste ne? Kaj fine, kial la Dio favorkora por pentinto antaŭ la morto, jam tia ne estas kelkajn tagojn pli malfrue? Estus miriga la rapida ŝanĝo iafoje okazinta ĉe la ideoj de krimulo hardita kaj senpenta ĝis la morto, se la forpaso ne estus sufiĉa por kompreni la tutan maljustecon de lia konduto. Sed tiu rezulto tute ne estas ĝenerala – el kio sekvus, ke ne ekzistas malicaj Spiritoj. Pento ofte estas malfrua, jen kial la puno plilongiĝas.
La obstino en malbono, dum la vivo, venas iafoje de la orgojlo de tiu, kiu rifuzas submetiĝi kaj konfesi siajn proprajn erarojn, pro tio, ke la homo estas submetita al la influo de la materio, kiu ĵetante vualon sur aliajn spiritiajn sentumojn, lin ensorĉas kaj halucinas. Kiam tiu vualo rompiĝas, subita lumo lin heligas, kaj li ekvidas sin reganto de sia prudento. La senpera manifestiĝo de pli bonaj sentoj estas ĉiam duonpruvo de ia morala progreso, nur atendanta favoran cirkonstancon por sin malkaŝi, dum la pli aŭ malpli longa persisto en malbono post la morto estas sendiskute pruvo de neprogreso de la Spirito, kies materiaj instinktoj atrofias la ĝermon de la bono, tiel ke li bezonos novajn provojn, por ke li korektiĝu.
1. Elvoko. – R. Ĉi tie mi estas.
2. – Nin vidante, kian senton vi spertas? – R. Tiun de honto.
3. – Ĉu vi tenis viajn sentumojn ĝis la lasta momento? – R. Jes.
4. – Ĉu post la ekzekuto vi ekhavis tujan konon pri tiu nova ekzistado? – R. Mi dronis en granda konfuziĝo, el kiu cetere mi ankoraŭ ne liberiĝis. Mi sentis ian senmezuran doloron, kaj ŝajnis al mi, ke mia koro ĝin suferadis. Mi vidis ĉe la eŝafodo ion, kion mi ne scias; mi vidis la fluantan sangon kaj mia doloro fariĝis pli akra.
– Ĉu ĝi estis ia doloro nur fizika, simila al tiu kaŭzata de granda vundo, pro amputo de membro, ekzemple? – R. Ne; prefere prezentu al vi ian konsciencoriproĉon, ian grandan moralan doloron.
5. – Sed la fizikan doloron de torturo, kiu ĝin spertas: ĉu la korpo aŭ la Spirito? – R. La morala doloro estis en mia Spirito, kaj la korpo sentis la fizikan doloron; sed ankaŭ la disiĝinta Spirito ĉi tiun sentas.
6. – Ĉu vi vidis la korpon kripligitan? – R. Mi vidis ion ajn senforman, al kiu mi estis kvazaŭ integriĝinta; sed mi rekonis min neŝanĝita, t.e. mi estis mi mem... – D. Kiajn impresojn vi ricevis de tiu fakto? – R. Mi tre sentis mian doloron, mi estis tute ligita al ĝi.
7. – Ĉu estas vere, ke la korpo ankoraŭ vivas kelkajn momentojn post senkapigo, kaj ke la ekzekutito ankoraŭ restas konscia pri siaj ideoj? – R. La Spirito retiriĝas iom post iom; ju pli lin retenas la materiaj ligiloj, des pli malrapida estas la disiĝo.
8. – Oni diras, ke estas rimarkataj esprimo de kolero kaj movoj en la mieno de certaj ekzekutitoj, kvazaŭ ili volus paroli; ĉu tio estas rezultato de nervaj kuntiriĝoj, aŭ ago de la volo? – R. De la volo, ĉar la Spirito ankoraŭ ne malligiĝis.
9. – Kia estas la unua sento, kiun vi spertis, kiam vi eniris en vian novan ekzistadon? – R. Neelporteblan suferon, ian specon de korŝira konsciencoriproĉo, kies kaŭzon mi nesciis.
10. – Ĉu vi troviĝis kunigita kun viaj kunkulpuloj samtempe ekzekutitaj? – R. Bedaŭrinde jes, por nia malfeliĉo, ĉar tiu reciproka vido estas kontinua turmento, dum kiu unuj al aliaj riproĉas siajn krimojn.
11. – Ĉu vi renkontis viajn viktimojn? – R. Mi ilin vidis... ili feliĉaj; iliaj rigardoj min persekutas... mi sentas, ke ili trapikas mian estaĵon kaj mi vane provas ilin eviti.
– Kian impreson kaŭzas al vi tiuj rigardoj? – R. Honton kaj konsciencoriproĉon. Ilin mi memvole kaŭzis kaj ankoraŭ ilin abomenas.
– Kaj kian impreson vi kaŭzas al ili? – R. Kompaton, senton, kiun, mi komprenas, ili havas pri mi.
12. – Ĉu ili sentas siavice malamon kaj deziron venĝi? – R. Ne; la rigardoj, kiujn ili al mi turnas, memorigas al mi mian kulpelpagon. Vi ne povas taksi nian teruran turmentiĝon pro tio, ke ni ĉion ŝuldas al tiuj, kiujn ni malamas.
13. – Ĉu vi bedaŭras la perdon de la korpa vivo? – R. Mi nur bedaŭras miajn krimojn! Se la fakto ankoraŭ dependus de mi, mi ne plu pereus.
14. – Ĉu la inklino al malbono estis en via naturo, aŭ vi ankoraŭ ricevis la influon de la medio, en kiu vi vivis? – R. Ĉar mi estas malsupera Spirito, la inklino al malbono estis ja en mia propra naturo. Mi volis leviĝi rapide, sed mi petis pli multe ol kapablis miaj fortoj. Kredante, ke mi estas forta, mi elektis krudan provon kaj jen mi cedis al la tentoj.
15. – Se vi estus ricevinta edifajn principojn de eduko, ĉu vi estus deturniĝinta de la krima vojo? – R. Jes, sed mi elektis la denaskan kondiĉon.
– Ĉu vi ne povus esti fariĝinta honestulo? – R. Malforta homo estas tiom nekapabla por bono, kiom por malbono. Eble mi povus korekti dum la vivo la malbonon propran al mia naturo, sed neniam doni min al la praktiko de la bono.
16. – Kiam vi estis enkarniĝinta, ĉu vi kredis je Dio? – R. Ne.
– Sed oni iras, ke en la lasta horo vi pentis... – R. Ĉar mi kredis je venĝema Dio, tial estis nature, ke mi Lin timu...
– Kaj ĉu via pento estas nun pli sincera? – R. Kial do ne? Mi vidas, kion mi faris... – D. Kion do vi pensas pri Dio? – R. Mi Lin sentas, sed mi Lin ne komprenas.
17. – Ĉu al vi ŝajnas justa la puno, kiun oni trudis al vi sur la Tero? – R. Jes.
18. – Ĉu vi esperas ricevi pardonon pri viaj krimoj? – R. Mi ne scias.
– Kiel do vi intencas ilin ripari? – R. Per novaj provoj, kvankam ŝajnas al mi, ke ekzistas tuta eterneco inter ili kaj mi.
19. – Kie vi estas nun? – R. Mi estas en mia suferado.
– Ni demandas, en kiu loko vi troviĝas... – R. Apud la mediumo.
20. – Ĉar tiel estas, sub kiu formo ni vidus vin, se tio estus ebla al ni? – R. Vi vidus min sub mia enkorpa formo: la kapo apartigita de la trunko.
– Ĉu vi povas aperi al ni? – R. Ne; lasu min.
21. – Ĉu vi povas diri al ni, kiel do vi forkuris el la prizono de Montdidier? – R. Mi scias nenion pli... mia sufero estas tiel granda, ke mi konservas nur la rememoron pri la krimo... Lasu min.
22. – Ĉu ni povus faciligi al vi tiun suferon? – R. Deziru, ke alvenu al mi kulpelaĉeto.
Iu Spirito sin prezentas memvole al la mediumo, sub la nomo Benoist, dirante, ke li mortis en 1704, kaj ke li terure suferas.
1. – Kio do vi estis sur la Tero? – R. Nekredema monaĥo.
2. – Ĉu nekredemo estis via sola peko? – R. Ĝi sola sufiĉas por naski aliajn.
3. – Ĉu vi povas doni al ni kelkajn detalojn pri via vivo? Estos tre ŝatata la sincereco de via konfeso. – R. Malriĉa kaj mallaborema, mi enordeniĝis por havi ian pozicion, kvankam mi ne havis inklinon por tiu ofico. Inteligenta, mi atingis tiun pozicion; influhava mi trouzis mian povon; malvirta, mi koruptis tiujn, kiujn mi devis savi; kruela, mi persekutis tiujn, kiuj ŝajne volis riproĉi miajn ekscesojn; la pacemaj estis ĉagrenitaj de mi. La malsattorturoj de multaj viktimoj estis ofte perforte estingitaj. Nun mi suferas ĉiujn infertortutojn, tial ke miaj viktimoj ekbruligas fajron, kiu min konsumas. Nesatigeblaj voluptamo kaj malsato min persekutas; soifo bruletigas miajn varmegajn lipojn, kaj eĉ ne unu guto falas por ilin malvarmigi. Preĝu por mia Spirito.
4. – Ĉu la preĝoj faritaj por la forpasintoj devas esti atribuataj al vi, same kiel al aliaj? – R. Vi kredas, ke ili estas edifaj, sed por mi ili samvaloras, kiel tiuj kiujn mi ŝajnigis fari. Mi ne plenumis mian laboron, kaj tiel mi ricevas la salajron.
5. – Ĉu vi neniam pentis? – R. Jam antaŭ longe; sed la pento nur venis per sufero. Kaj kiel mi estis surda al la petegoj de la senkulpaj viktimoj, tiel same la Sinjoro estas surda al miaj petegoj. Justeco!
6. – Vi rekonas la Justecon de la Sinjoro; nu bone, fidu lian bonecon kaj petu de Li helpon. – R. La demonoj kriegas pli laŭte ol mi; iliaj krioj min sufokas; ili plenigas mian buŝon per bolanta peĉo!... Mi ĝin faris, granda... (La Spirito ne sukcesis skribi la vorton Dio.)
7. – Ĉu vi ne estas sufiĉe liberiĝinta el la surteraj ideoj, tiel ke vi komprenu, ke ĉiuj tiuj torturoj estas moralaj? – R. Mi suferas ilin... ilin sentas... vidas miajn ekzekutintojn, ĉiuj havantaj konatan vizaĝon, ĉiu havanta nomon, kiu eĥas en mia cerbo.
8. – Sed kio do povus peli vin fari tiom da abomenindaĵoj? – R. La malvirtoj, de kiuj mi estis saturita, la krudeco de la pasioj.
9. – Ĉu vi neniam petegis al la bonaj Spiritoj, ke ili helpu vin eliri el tiu situacio? – R. Mi vidas nur la inferajn demonojn.
10. – Kiam vi estis sur la Tero, ĉu vi timis tiujn demonojn? – R. Ne, tute ne, ĉar mi nur kredis la nenion. La plezuroj je kia ajn kosto estis mia kulto. Kaj tial, ke mi al ili dediĉis la vivon, la inferaj dioj ne plu min forlasis, nek forlasos!
11. – Ĉu vi do ne duonvidas ian finon al tiuj suferoj? – R. La senlimo ne havas finon.
12. – Sed Dio estas senlima en sia favorkoreco, kaj ĉio povas finiĝi, kiam tio plaĉos al Li. – R. Se Li ĝin volus!
13. – Kial do vi venis enskribiĝi ĉi tie? – R. Mi eĉ ne scias la motivon, sed mi volis paroli kaj krii, por ke oni faciligu al mi.
14. – Ĉu tiuj demonoj malpermesas vin skribi? – R. Ne, sed ili tenas sin antaŭ mi, kaj atendas min... Ankaŭ pro tio mi dezirus ne fini.
15. – Ĉu la unuan fojon vi tiamaniere skribas? – R. Jes. – D. Ĉu vi sciis, ke la Spiritoj tiele povus alproksimiĝi al la homoj? – R. Ne. – D. Kiel do vi ĝin perceptis? – R. Mi ne scias.
16. – Kiajn sentojn vi spertis, kiam vi alproksimiĝis al mi? – R. Ian malgrandiĝon de miaj teruroj.
17. – Kiel do vi konsciis vian ĉeeston ĉi tie? – R. Kiel ĉe vekiĝo.
18. – Kion vi faris por komunikiĝi kun mi? – R. Mi ne povas kompreni, sed ĉu ankaŭ vi ne sentis?
19. – Ne temas pri mi, sed pri vi... Penu certigi vin pri tio, kion vi faras dum mi skribas. – R. Vi estas mia penso, jen ĉio.
20. – Ĉu vi do ne deziris igi min skribi? – R. Ne, mi ja skribas, kaj vi pensas per mi.
21. – Penu certigi vin pri via stato, ĉar la bonaj Spiritoj vin ĉirkaŭantaj helpos vin. – R. Ne, ĉar la anĝeloj ne venas en la inferon. Ĉu vi ne estas sola? – D. Rigardu ĉirkaŭe. – R. Mi sentas, ke oni helpas min agi sur vin... via mano obeas min... mi ne tuŝas vin, kaj mi vin tenas... Kiel? Mi ne scias...
22. – Petegu viajn protektantojn pri helpo. Ni ambaŭ petu. – R. Ĉu vi volas lasi min? Restu ĉe mi, ĉar oni min ree ekposedos. Mi vin petas... Restu! Restu!...
23. – Mi ne povas resti plu. Revenu ĉiutage, por ke ni preĝu kune, kaj la bonaj Spiritoj vin helpos. – R. Jes, mi deziras pardonon. Preĝu por mi, ĉar mi ĝin ne povas fari.
La gvidanto de la mediumo. – Kuraĝon, mia infano, ĉar al li estos donita tio, kion vi petas, kvankam ankoraŭ estas malproksima la fino de la kulpelpago. La kruelaĵoj faritaj de li estas sennomaj kaj sennombraj, kaj li estas des pli kulpa, ĉar li posedis inteligentecon, instruitecon kaj lumon por sin gvidi. Ĉar li konscie eraris, tial pli teruraj estas liaj suferoj, kiuj, malgraŭ tio, mildiĝos kun helpo kaj ekzemplo de la preĝo, tiel ke li vidu ilian finon, konsolita per la espero. Dio vidas lin sur la pento-vojo, kaj jam donis al li la gracon povi komunikiĝi, por ke li estu kuraĝigita kaj konsolita.
Pensu ofte pri li, ĉar ni transdonis lin al vi, por ke li plifortiĝu ĉe la bonaj decidoj , kiuj povos veni de viaj konsiloj. Lia pento estos sekvata de la deziro je reboniĝo, kaj tiam li petos novan ekzistadon por praktiki la bonon, kiel kompenson pro la malbono, kiun li faris. Kiam Dio estos kontenta pri li kaj lin vidos decidema kaj firma, tiam Li igos lin duonvidi la diajn lumojn lin kondukantajn al savo, kaj lin akceptos en sian sinon, kiel patro akceptas la malŝpareman filon. Fidu, kaj ni vin helpos kompletigi vian laboron.
Paulin
Ni metis ĉi tiun Spiriton inter la krimulojn, kvankam ne atingita de la homa justeco, ĉar la krimo estas en la agoj, kaj ne en la puno trudita de la homoj. Tio sama okazas al la sekvanta Spirito.
Bruoj kaj aliaj strangaj kaj diversaj manifestiĝoj okazintaj en dometo proksime al Castelnaudary supozigas ĝin loĝata de fantomoj, hantata ktp. Tiel tiu domo estis ekzorcita en 1848, cetere senrezulte. Ĝia posedanto, S-ro D..., intencante loĝi en ĝi, mortis subite, kelkajn jarojn poste; unu lia filo, animita de la sama deziro, enirante en unu el ĝiaj ĉambroj, ricevis fortegan frapon de nekonata mano kaj, ĉar li estis tute sola, li ne dubis pri ia kaŝita origino, kio devigis lin forlasi la domon definitive. En tiu loko kuradis sciigo, laŭ kiu ia grava krimo estis farita tie. La Spirito, kiu donis la frapon, estis elvokita ĉe la Societo de Parizo, en 1859, kaj manifestiĝis per tiel perfortaj signoj, ke montriĝis senprofitaj ĉiuj klopodoj lin kvietigi. Demandite pri tio, Sankta Ludoviko respondis: “Li estas Spirito de plej malica speco, efektiva monstro: ni venigis lin, sed malgraŭ ĉio, kion ni diris al li, al ni ne estis eble igi lin skribi. Li havas sian liberan volon, kiun la malfeliĉulo tre malbone uzas.”
– Ĉu tiu Spirito estas pli bonigebla? – R. Kial do ne? Ĉu tiaj ne estas ja ĉiuj: ĉi tiu, same kiel la ceteraj? Eble tio ne okazos sen malfacilaĵo, sed la interŝanĝo de bono por malbono nepre tuŝos lin. Preĝu unue, kaj se vi lin elvokos post unu monato, vi vidos lian transformiĝon.
Ree elvokita pli malfrue, la Spirito montriĝis pli milda kaj iom post iom submetiĝinta kaj pentinta. Postaj klarigoj liveritaj ne nur de li mem, sed ankaŭ de aliaj Spiritoj, sciigis, ke en 1608, loĝante en tiu domo, li mortigis fraton pro terura ĵaluzo, tranĉante al li la gorĝon dum dormo. Kelkajn jarojn poste, li murdis ankaŭ sian edzinon.
Li mortis en 1659, en la aĝo de 80 jaroj, ne respondinte por tiuj krimoj, kiuj vekis malmultan atenton en tiu tempo de tumultoj. Post la morto, li neniam ĉesis praktiki malbonon, estigante diversajn akcidentojn en tiu domo.
Iu vidiva mediumo, kiu ĉeesti la unuan elvokon, vidis lin, en la momento, kiam oni intencis devigi lin skribi; li perforte skuis la brakon de la mediumo. Lia aspekto estis terura; li estis vestita per ĉemizo sange makulita kaj tenis ponardon en la mano.
1. – (Al Sankta Ludoviko.) Bonvolu priskribi al ni la specon de turmento de tiu Spirito. – R. Ĝi estas kruela, ĉar li estas kondamnita loĝi en la domo, en kiu li faris la krimon, ne povante fiksi la penson sur alian aferon ol la krimo, kiun li havas ĉiam antaŭ la okuloj, kaj li kredas al la eterneco de tiu torturo. Li ofte vidas sin, kiel en la momento de la krimo mem; ĉiu alia memoraĵo estis forprenita de li, kaj oni malpermesis al li ĉiun komunikiĝon kun alia Spirito. Sur la Tero li povas resti nur en tiu domo, kaj en la Spaco nur restas el li soleco kaj mallumo.
2. – Ĉu estus ia rimedo por elpeli lin el tiu domo? Kia estus tiu rimedo? – R. Kiam oni volas malembarasiĝi je la obsedo de similaj Spiritoj, la rimedo estas facila: preĝi por ili. Sed estas ĝuste tio, kion oni ofte ne faras. Oni preferas ilin timigi per ekzorcismaj formuloj, kiuj cetere ilin tre amuzas.
3. – Ĉu ni, inspirante al la interesataj personoj tiun ideon preĝi por ili, kaj tion farante mem, ne sukcesus ilin forpeli? – R. Jes, sed rimarku, ke mi diris, ke ni preĝu por ili, kaj ne, ke ni ordonu preĝi por ili.
4. – Ĉar li estas jam de du jarcentoj en tiu situacio, ĉu li taksos tiun tutan tempon kvazaŭ li estus enkarniĝinta, t.e. ĉu tiu tempo ŝajnos al li tiel longa aŭ malpli longa, ol kiam li estis sur la Tero? – R. Pli longa: dormo ne ekzistas por li.
5. – Oni diris al ni, ke la tempo ne ekzistas por la Spiritoj kaj ke por ili unu jarcento estas nenio pli ol unu momento en la eterneco. Ĉu efektive tiu fakto okazas al ĉiuj Spiritoj? – R. Tute ne, ĉar tiu nur okazas al la Spiritoj atingintaj tre altan gradon da progreso; al la malsuperaj tamen la tempo estas ofte malrapida, precipe kiam ili suferas.
6. – De kie venis tiu Spirito antaŭ sia enkarniĝo? – R. Li havis ekzistadon ĉe triboj el la plej ferocaj kaj sovaĝaj, kaj antaŭe en planedo malsupera ol la Tero.
7. – Tiu Spirito estas severe punita nun pro la krimo, kiun li faris; se li vivus inter sovaĝuloj, li estus devigita fari krimojn pli kruelajn ol la antaŭaj; ĉu li estus tiam sammaniere punata? – R. Jes, sed ne tiom, ĉar, estante pli nescia, li malpli komprenus la intensecon de la krimo.
8. – Ĉu la stato, en kiu troviĝas tiu Spirito, estas tiu de la estuloj vulgare nomataj damnitoj? – R. Tute ne, ĉar ekzistas kondiĉoj ankoraŭ pli timigaj. La suferoj tute ne estas la samaj por ĉiuj estuloj, kaj ili varias laŭ tio, kiel la kulpinto estas pli aŭ malpli pentema. Por ĉi tiu, tiu domo estas lia infero; aliaj portas tiun inferon en si mem, pro la ilin turmentantaj pasioj, kiujn ili ne povas satigi.
9. – Malgraŭ sia malsupereco, tiu Spirito estas sentema al la efiko de la preĝo, kion li ankaŭ rimarkis rilate al aliaj Spiritoj same perversaj kaj de plej kruda naturo; sed ekzistas Spiritoj, kiuj, instruitaj, dotitaj per pli progresinta intelekto, montras mankon de bonaj sentoj, mokante ĉion plej sanktan; nenio ilin tuŝas kaj ili eĉ ne ĉesigas sian cinikecon... – Preĝo utilas nur al pentanta Spirito; por tiuj, kiuj, poseditaj de orgojlo, ribelas kontraŭ Dio kaj persistas en eraro, eĉ ĝin troigante tiel same, kiel kondutas la malfeliĉuloj, por tiuj preĝo valoras nenion, nek valoros, escepte kiam subtila montro de pento ekĝermas en ilia konscienco. Ankaŭ la senefikeco de la preĝo estas por ili ia puno! Fine ĝi nur kvietigas tiujn ne plene harditajn.
10. – Kiam oni vidas Spiriton ne senteman al la efiko de preĝo, ĉu tio estas motivo, ke oni ne preĝu por li? – R. Ne, ĉar frue aŭ malfrue la preĝo povos triumfi super lian harditecon, inspirante al li edifajn pensojn. La samo okazas al iaj malsanuloj, ĉe kiuj la medikamentan efikon oni konstatas nur post longa tempo, kaj kontraŭe. Bone konsciiĝante pri tio, ke ĉiuj Spiritoj estas progresemaj, kaj ke neniu estas fatale kaj eterne kondamnita al ni estos facile kompreni la efikon de la preĝo en ĉiu ajn cirkonstanco. Kiel eble plej efika ĝi povas ŝajni al ni unuavide, estas certe, ke ĝi entenas en si mem ĝermojn tre bonfarajn por antaŭinklinigi al pento la Spiriton, se ili lin ne tuj impresas. Estus do eraro, se ni senkuraĝiĝus, ĉar ni ne ricevas de ĝi tujan rezulton.
11. – Kiam tiu Spirito reenkarniĝos, kia estos lia kategorio? – R. Dependas de li kaj de lia tiama pento. Pluraj konversacioj kun li donis, kiel rezulton, notindan ŝanĝiĝon de lia moraleco.
Jen kelkaj el liaj respondoj:
12. – (Al la Spirito.) Kial do vi ne povis skribi la unuan fojon, kiam ni vin elvokis? – R. Ĉar mi ne volis. – D. Kial do ne? – R. Nescio kaj krudeco
13. – Ĉu nun vi povas laŭvole forlasi la domon en Castelnaudary? – R. Oni permesas tion al mi, ĉar mi profitas viajn konsilojn. – D. Ĉu vi sentas ian trankvilecon? – R. Mi komencas havi esperon.
14. – Se al ni estus eble vidi vin, kia estus via aspekto? – R. Vi vidus min en ĉemizo, sed sen la ponardo. – D. Kial do vi ne plu portas la ponardon? Kion do vi faris el ĝi? – R. Ĝin malbenante, Dio forprenis ĝin el mia vido.
15. – Se la filo de S-ro D... (tiu, kiu estis pugnofrapita) revenus al tiu domo, kion do vi farus al li? – R. Nenion, ĉar mi pentis. – D. Kaj se li ankoraŭ intencus vin defii? – R. Ne faru tiun demandon al mi! Mi ne bridus min, tio superas miajn fortojn, ĉar mi estas mizerulo.
16. – Ĉu vi duonvidas ian finon al viaj suferoj? – R. Ho! ankoraŭ ne. Jam estas multe scii, dank’ al via interveno, ke tiuj suferoj ne estas eternaj.
17. – Bonvolu priskribi al ni vian situacion antaŭ ol ni vin elvokis la unuan fojon. Vi komprenas, ke ĉi tiu demando celas, ke ni estu utilaj al vi, kaj ne la simplan kaj frivolan scivolemon. – R. Mi jam diris al vi, ke mi komprenis nenion krom mia krimo, kaj ke mi ne povis forlasi la domon, en kiu mi krimis, krom por vagadi en la Spaco, sola kaj nekonata; pri tio mi ne povis doni ideon al vi, ĉar mi neniam povis kompreni, kio okazis. Kiam mi leviĝis en la Spaco, ĉio estis mallumo kaj malpleno, aŭ prefere mi eĉ ne scias, kio ĝi estas... Hodiaŭ mia konsciencoriproĉo estas multe pli granda, kaj tamen mi ne estas devigita resti en tiu fatala domo, kaj al mi estas permesite erarvagi sur la Tero kaj min konduti per observado de ĉio, kion mi tie vidas, pli bone komprenante la grandegecon de miaj krimoj, kaj se unuflanke mi suferas malpli, aliflanke pliiĝas la torturoj de konsciencoriproĉo... Sed... feliĉe mi havas esperon.
18. – Reenkarniĝonte, kian ekzistado vi preferus? – R. Pri tio mi ne sufiĉe pripensis.
19. – Dum via longa izoleco – ni preskaŭ povas diri dum sklaveco –, ĉu vi spertis ian konsciencoriproĉon? – R. Nenian, jen kial mi tiel longe suferis. Nur kiam mi ĝin sentis, tiam ĝi kaŭzis, mi tion ne perceptis, la cirkonstancojn, kiuj okazigis vian elvokon al mia Spirito por komenco de mia liberiĝo. Dankon do al vi, kiuj kompatis kaj prilumis min.
Efektive ni vidas avarulojn suferi ĉe la vido je oro, kiu por ili estis nenio alia ol ĥimero; fierulojn turmentataj de ĵaluzo pro la honoraĵoj faritaj al aliaj kaj ne al ili; homojn, kiuj superregis sur la Tero, humiligataj de la nevidebla povo, devigataj al obeado sub la rigardo de iliaj subuloj, kiuj ne plu kliniĝas al ili; ateistojn konsterniĝintaj de la dubo, antaŭ la spacego, ĉe la plej absoluta izoliteco, sen eĉ unu estulo, kiu ilin prilumu.
En la mondo de la Spiritoj estas kompensoj por ĉiuj virtoj, sed ekzistas ankaŭ punoj por ĉiuj eraroj, kaj, el inter ĉi tiuj, tiuj, kiuj eskapis de la homaj leĝoj, estas nepre trafitaj de la leĝoj de Dio.
Ni ankoraŭ devas noti, ke la samaj eraroj, kvankam faritaj en identaj cirkonstancoj, estas malsame punitaj, laŭ la grado da progreso de la kriminta Spirito. Al la pli neprogresintaj Spiritoj de pli kruda naturo, kiel tiu, pri kiu ni okupiĝas, estas truditaj punoj iamaniere pli materiaj ol moralaj, dum okazas la malo al tiuj, kies inteligenteco kaj sentemeco estas pli elvolviĝintaj. Al la unuaj estas trudata la puno konforma al la krudeco de ilia kapablo kompreni la eraron kaj liberiĝi el ĝi. Tiel honto ekzemple, kaŭzante malmultan aŭ nenian impreson sur ĉi tiujn, fariĝas neelportebla por tiuj.
En ĉi tiu dia kriminala kodo, saĝeco, boneco, providenco de Dio por liaj kreitoj elmontriĝas eĉ ĉe la plej malgrandaj detaloj, kaj ĉio estas donata kaj interligata kun admirinda zorgo por faciligi al la kulpinto la rimedojn por regeneriĝo. La minimumaj aspiroj estas konsiderataj kaj kolektataj.
Male, laŭ la dogmoj de la eternaj punoj, konfuziĝas la grandaj kaj malgrandaj krimuloj, la momentaj kaj la obstinemaj kulpuloj, la harditaj kaj pentintaj. Krome nenia savotabulo prezentiĝas al ili; la momenta eraro povas kaŭzi ian eternan kondamnon, kaj, kio estas pli grave, ĉia bonfaro, kiun ili eble faris, nenion valoros al ili. Kun kiu do troviĝas la vera justeco, la vera boneco?
Ĉi tiu elvoko estis neniel hazarda; ĉar ĝi devis utili al tiu malfeliĉulo, pro tio li jam ekkomprenis la gravecon de sia krimo, tiam la prigardantaj Spiritoj opiniis oportuna tiun efikan helpon, kaj komencis faciligi al li favorajn cirkonstancojn. Ĉi tiun fakton ni ja vidas ofte prezentiĝi. Oni demandos, kio fariĝus kun tiu Spirito, se li ne estus elvokita; kio fariĝus kun ĉiuj suferantoj, kiuj ne povas esti elvokataj, kaj ankaŭ kun tiuj, pri kiuj oni eĉ ne pensas... Ni povus respondi, ke la rimedoj, kiujn Dio disponas por savi siajn kreitojn estas nenombreblaj; la elvoko estas unu el ili, sed certe ne la sola. Dio lasas neniun forgesita, kaj krome la kolektivaj preĝoj devas iamaniere influi sur la pentemajn Spiritojn.
Dio ne povus submeti la sorton de la suferantaj Spiritoj al la homaj bonvolemo kaj konoj.
De kiam la homoj povis starigi regulajn interrilatojn kun la nevidebla mondo, unu el la unuaj rezultoj de Spiritismo estis la instruado pri la servoj, kiujn ili povas fari al siaj elkarniĝintaj gefratoj per tiuj interrilatoj.
Tiamaniere Dio evidentigas la solidarecon ekzistantan inter ĉiuj estuloj en la Universo, kaj donas la leĝon de la naturo, kiel bazon de la principo de frateco. Al ni Dio elmontras la veran, utilan kaj seriozan trajton de la elvokoj, kiujn ĝis tiam nescio kaj superstiĉo devojigis el ilia providenca celo.
Al la suferantoj neniam mankis helpoj kaj, se la elvokoj havigas al ili ian novan savovojon, ili eble utilas multe pli al la enkarniĝintoj, tial ke ĉi tiuj akiras novajn rimedojn bonfari, samtempe instruiĝante pri la kondiĉoj de la estonta vivo.
Ĉe privata kunsido de sep ok personoj, kiu okazis en Bruselo, la 13an de Septembro 1864, kaj kiun ni ĉeestis, oni petis iun mediumon, ke li prenu krajonon, kaj ni tute ne faris iun ajn specialan elvokon.
Posedita de eksterordinara skuo, jen li skribis literojn tre dikajn kaj poste, disŝirante la paperon, li ekkrias:
“Mi pentas! Mi pentas! Latour!”
Surprizitaj de la neatendita komunikaĵo ricevita tute sen elvoko, ĉar neniu pensis pri tiu malfeliĉulo, pri kies morto parto de la ĉeestantoj ĝis tiam ne sciis, ni direktis al la Spirito vortojn de konsolo kaj kompato, kaj tuj poste mi faris al li ĉi tiun demandon:
– Kia motivo igis vin manifestiĝi ĉi tie prefere ol en alia loko, se ni ne elvokis vin?
La mediumo buŝe respondas:
“Mi vidis, ke vi, sindonaj animoj, kompatus min, dum aliaj aŭ min elvokadus pli bone pro scivolemo ol pro karitato, aŭ foriĝus de mi teruritaj.” Poste li komencis ian nepriskribeblan scenon, kiu daŭris ne pli ol duonhoron. Aldonante siajn gestojn kaj fizionomian esprimon al la parolo, la mediumo evidentigis la identiĝon de la Spirito kun ties persono; kelkfoje, tiuj gestoj de kruela malespero akre reliefigis lian suferadon; la tono de lia voĉo estis tiel maldolĉa, liaj petegoj tiel flamaj, ke ni profunde kortuŝiĝis. Kelkaj estis eĉ teruritaj de la superekscitiĝo de la mediumo, sed ni sciis, ke la manifestiĝo de pentinta estulo, kiu petegas pri kompato, nenian danĝeron povas estigi. Se li serĉis la organojn de mediumo, estas pro tio, ke li pli bone deziris elmontri sian situacion, por ke ni pli interesiĝu pri lia sorto, kaj li ne agis, tiel, kiel la obsedantaj kaj superregantaj Spiritoj, kiuj celas alproprigi al si la mediumojn, por regadi super ili. Eble tiu manifestiĝo estis permesita al li ne nur por lia propra profito, sed ankaŭ por la edifo de la ĉeestantoj.
Li ekkrias:
“Ho jes, kompaton... mi tre bezonas ĝin... Vi ne scias, kion mi suferas... Vi ne scias kaj ne povas ĝin kompreni. Estas terure! La gilotino!... Kion valoras la gilotino, kompare kun la nuna sufero? Nenion! – ĝi estas unu momento. Ĉi tiu fajro min konsumas, jes, ĝi estas pli terura, ĝi estas senĉesa morto, sen halto kaj sen ripozo... sen fino!...Kaj miaj viktimoj, jen ili estas ĉirkaŭe, montrante al mi siajn vundojn, min persekutante per sia rigardo...
Jen ili estas, kaj mi vidas ilin ĉiujn... ĉiujn... ne povante fuĝi de ili! Kaj tiu maro da sango! Kaj tiu oro makulita de sango! Ĉio estas tie... ĉio... kaj ĉiam antaŭ miaj okuloj! Kaj la sangodoro!... Ĉu vi ne sentas ĝin? Ho! Sango kaj ĉiam sango! Jen ili petegas, la kompatindaj viktimoj, kaj mi ilin ĉiam vundante... ĉiam... senkompate!... La sango ebriigas min... Mi kredis, ke post la morto ĉio finiĝus, kaj tiel mi alfrontis la turmenton, mi alfrontis Dion, mi Lin forĵuris!... Kiam tamen mi opiniis min por ĉiam eldetruita, kiel terura estis mia vekiĝo... ho! jes, terura, ĉirkaŭita de kadavroj kun piedoj eniĝintaj en sangon!... Mi opiniis min mortinta, kaj jen mi estas viva! Terura! terura! pli terura ol ĉiuj surteraj turmentoj! Ha! se ĉiuj homoj povus scii tion, kio ekzistas trans la vivo, ili ankaŭ scius, kiom kostas la sekvoj de malbono! Certe ekzistus plu nek murdoj nek murdintoj nek maliculoj! Mi nur volus, ke ĉiuj murdintoj povu vidi tion, kion mi vidas kaj suferas...
Ho! tiam ili ne plu estus tiaj, ĉar estas ja terura tiu sufero! Mi bone scias, ke mi ĝin meritis, ho mia Dio, ĉar mi ankaŭ ne kompatis miajn viktimojn; mi forpuŝis la etenditajn manojn, kiam ili min petegis pri indulgo... Jes, sendube mi estis kruela, kovarde mortigante ilin por ilin prirabi! Kaj mi estis senkompata kaj ankaŭ blasfema, forpuŝante vian tre sanktan Nomon... Mi volis trompi min, ĉar mi volis konvinki min pri tio, ke Vi ne ekzistas... Mia Dio, mi estas granda krimulo! Nun mi ĝin komprenas. Sed... ĉu vi ne kompatos min?... Vi estas Dio, t.e. la boneco, la favorkoreco! Vi estas ĉiopova! Kompaton, Sinjoro! Kompaton! Mi Vin petegas, ne estu senkompata; liberigu min de tiuj malamaj rigardoj, de tiuj abomenindaj fantomoj... de tiu sango... de miaj viktimoj...rigardoj, kiuj, simile al ponardobatoj, trapikas al mi la koron.
Vi, kiuj estas ĉi tie, kiuj min aŭdas, estu bonaj, karitemaj animoj. Jes, mi vidas, mi scias, ke vi kompatas min, ĉu ne vere? Vi nepre preĝos por mi...
Ho! mi vin petegas, ne forlasu min, kiel iam mi forlasis miajn similulojn. Vi petos Dion, ke Li forprenu de antaŭ miaj okuloj tiun teruran scenon, kaj Li vin aŭskultos, ĉar vi estas bonaj... Mi petegas, preĝu por mi.”
La ĉeestantoj emociitaj direktis al li parolojn kuraĝigajn kaj konsolajn. Dio, ili diris al li, ne estas neelpetebla; Li nur postulas de la kulpulo ian sinceran penton kunigitan al la deziro ripari la malbonon faritan. Ĉar via koro ne estas ŝtoniĝinta kaj vi petas lian pardonon pri viaj krimoj, lia favorkoreco falos sur vin. Estas do necese, ke vi persiste decidu ripari la malbonon, kiun vi faris. Certe vi ne povas redoni al la viktimoj la vivojn, kiujn vi forprenis de ili, sed se vi fervore Lin petegos, Dio permesos, ke vi ilin renkontos en nova enkarniĝo, en kiu vi povos elmontri al ili tiom da sindediĉo, kiom da malbono vi faris al ili. Kaj kiam la riparo ŝajnos al vi sufiĉa, vi tuj ĝuos lian sanktan favoron. Tiel la daŭro de via puno kuŝas en viaj manoj, kaj nur de vi mem dependas ĝia mallongigo. Ni promesas helpi vin per niaj preĝoj kaj alvoki por vi la helpon de la bonaj Spiritoj. Ni faros por vi la preĝon el La Evangelio laŭ Spiritismo, rilatan al la suferantaj kaj pentintaj Spiritoj. Ni ne faros tiun preĝon destinitan al la malbonaj Spiritoj, ĉar, konsiderante, ke vi pentas, petegas pri helpo, rezignas la malbonon, por ni vi estas nenio alia ol Spirito malfeliĉa, sed ne malbona.
Post la preĝo kaj mallonga tempo da trankvilo la Spirito daŭrigas:
“Dankon, mia Dio!... Ho! Dankon! Vi kompatis min... Jen la fantomoj foriras... Ne forlasu min, sendu viajn bonajn Spiritojn subteni min... Dankon...
Post tiu sceno la mediumo fariĝas senforta, malvigla, kun la membroj malstreĉitaj dum kelkaj tempo. Komence li havas nur neprecizan ideon pri la okazintaĵo, sed iom post iom li ekmemoras kelkajn vortojn, kiujn li nevole eldiris, rekonante, ke ne estis li, kiu parolis.
En la sekvinta tago, ĉe nova kunsido, la Spirito ree manifestiĝis, rekomencante la antaŭtagan scenon, sed nur dum kelkaj minutoj, kaj tion li faris kun la sama signifoplena gestado, kvankam malpli perforta. Poste, kaptita de febra skuiĝo, li skribis:
“Mi estas danka pro viaj preĝoj. Mi jam spertas ian senteblan pliboniĝon. Tiel estis la fervoro, kun kiu mi preĝis, ke Dio permesis al mi nedaŭran faciliĝon; malgraŭ tio, mi ankoraŭ devos vidi miajn viktimojn... Jen ili estas! Jen ili estas! Ĉu vi vidas ĉi tiun sangon?...” (Ripetiĝis la antaŭtaga preĝo. La Spirito daŭrigas, alparolante la mediumon.)
“Pardonu, ke mi ekposedis vin. Dankon pro la kvietiĝo, kiun vi havigis al miaj suferoj. Pardonu la malbonon, kiun mi kaŭzis al vi, sed mi bezonas komunikiĝi, kaj nur vi povas...
Dankon! dankon! Mi jam sentas ian kvietiĝon, kvankam mi ne atingis la finon de la provoj. Miaj viktimoj baldaŭ revenos. Jen la puno, kiun mi meritis, sed, mia Dio, estu indulgema.
Preĝu vi ĉiuj por mi, estu kompatemaj.”
Latour
Iu membro de la Spiritisma Societo de Parizo, kiu preĝis por la malfeliĉulo, lin elvokante, havigis al si, post intertempoj, la jenajn komunikaĵojn:
Mi estis elvokita preskaŭ tuj post mia morto, sed mi ne povis manifestiĝi tuj, kaj sekve pluraj ventanimaj Spiritoj prenis miajn nomon kaj vicon. En Bruselo mi profitis la restadon de la Prezidanto de la Societo de Parizo, kaj mi komunikiĝis kun permeso de la superaj Spiritoj.
Mi ree manifestiĝos ĉe la Societo, por fari malkaŝojn, kiuj estos komenco de riparo de miaj eraroj, kaj kiuj servos ankaŭ kiel instruado al ĉiuj krimuloj, kiuj legos la raportojn pri miaj suferoj kaj meditos pri ili. La raporto pri inferaj punoj povas teruri nur la Spiriton de malfortaj homoj aŭ de infanoj. Nu, granda malbonfaranto ne estas ja timema Spirito, kaj la timo antaŭ policisto estas por li pli reala ol la priskribo de la inferaj turmentoj. Jen kial ĉiuj, kiuj min legos, estos kortuŝitaj de miaj vortoj kaj suferoj, kiuj ne estas fikciaj. Ne ekzistas eĉ unu pastro, kiu povas diri, ke li vidis tion, kion mi vidis, ĉar mi estas spektanto de la torturoj de la inferkondamnitoj. Sed kiam mi venos diri: – “Jen kio okazis post mia morto, la morto de la korpo; jen mi treege elreviĝis, kiam mi rekonis min vivanta, kontraŭe al tio, kion vi supozis kaj eĉ prenis, kiel finon de turmentoj, dum ĝi vere estis la komenco de aliaj torturoj, cetere nepriskribeblaj!” – tiam pli ol unu estulo estos sur la rando de la abismo, en kiun li estis sin ĵetonta, kaj ĉiu el la malfeliĉuloj de mi deturnitaj de la krima vojo kunlaboros por mia kulpelaĉeto.
Al mi estis permesite liberiĝi de la rigardo de miaj viktimoj ŝanĝitaj en ekzekutistojn, por komunikiĝi kun vi; vin lasante, mi tamen revidos ilin, kaj tiu sola ideo kaŭzas al mi tiom da sufero, ke mi ne povas priskribi ĝin. Kiam oni elvokas min, mi estas feliĉa, ĉar tiam mi lasas mian inferon por kelkaj minutoj.
Preĝu ĉiam al la Sinjoro por mi; petu, ke Li liberigu min de la rigardo de miaj viktimoj.
Jes, ni preĝos kune. La preĝo tre bonfaras... Mi estas pli trankvila; mi ne sentas tiel peza la ŝarĝon, kiu min afliktas. Mi vidas restaĵon de espero brili antaŭ miaj okuloj kaj mi ekkrias pentinta: Benata la mano de la Sinjoro! Fariĝu lia volo!
La mediumo. – Anstataŭ peti Dion, ke Li forprenu vin for de la rigardo de viaj viktimoj, mi vin invitas peti kun mi, ke Li al vi donu la necesan forton por elporti tiun kulpelpagan torturon.
Latour. – Mi preferus liberiĝi de tiuj rigardoj. Se vi scius, kiom mi suferas... La plej nesentema homo emociiĝus, se li vidus kvazaŭ fajre gravuritaj en mia fizionomio la suferojn de mia animo. Mi tamen faros tion, kion vi konsilas al mi, ĉar mi komprenas, ke tio estas rimedo por iom pli rapide elpagi miajn kulpojn. Ĝi estas kvazaŭ dolora operacio, kiu kuracas grave malsanan korpon. Ha! se la surteraj kulpuloj povus vidi min, ili estus teruritaj antaŭ la rezultoj de miaj krimoj, de tiuj krimoj, kiuj, nesciataj de la homoj, estas tamen vidataj de la Spiritoj. Kiel fatala estas la nescio por multaj personoj!
Kian ŝuldiĝon prenas sur sin tiuj, kiuj rifuzas instruon al la malriĉaj sociaj klasoj! Ili kredas, ke per policistoj kaj soldatoj oni povas eviti krimojn... Kia granda eraro!
Teruraj estas miaj suferoj, sed post kiam vi preĝas por mi, mi sentas min konsolita de bonaj Spiritoj, kiuj al mi konsilas esperon. Mi komprenas la efikecon de la heroa kuracilo, kiun vi rekomendis al mi, kaj mi petas Dion, ke Li donu al mi fortojn por elporti tiun penigan provon, cetere egalan, tion mi povas aserti, al la malbono, kiun mi faris. Mi ne volas min senkulpigi je miaj kruelaĵoj; sed certe estas, ke por miaj viktimoj la doloro en la morto ne ekzistis, escepte de nedaŭra teruro antaŭanta la forpason, kaj tiuj jam finintaj siajn surterajn provojn iris ricevi la rekompencojn, kiujn ili atendas. Sed post mia reveno al la mondo de la Spiritoj, por mi estis nur inferaj suferoj, escepte de mallongaj momentoj, dum kiuj mi manifestiĝis.
Malgraŭ siaj terurigaj bildoj, la pastroj havas nur tre palan ideon pri la veraj suferoj, kiujn la dia justeco trudas al tiuj, kiuj rompas la leĝon de amo kaj karitato.
Kiel kredigi al malsaĝuloj, ke animo, t.e. io nemateria, povas suferi ĉe kontakto kun la materia fajro? Ĝi estas absurdo, kaj tial tre multaj krimuloj priridas tiujn fantaziajn pentraĵojn pri la infero. Tio sama tamen ne okazas rilate la moralan doloron de la kondamnito, post la fisika morto. Preĝu, por ke la malespero ne ekposedu min.
Mi estas tre danka al vi pro la perspektivo, kiun vi donis al mi, kaj kies gloran celon mi devas atingi, kiam mi estos elpurigita.
Mi tre suferas, sed ŝajnas al mi, ke la suferoj malpliiĝas. Mi ne povas kredi, ke en la mondo de la Spiritoj la doloro malpliiĝas iom post iom, pro multe da alkutimiĝo al ĝi. Ne. Mia konkludo estas, ke viaj bonefikaj preĝoj pliigas miajn fortojn, tie ke, kun la samaj doloroj, mi pli rezignacie malpli suferas.
Tiam mia penso turnas sin al la lasta ekzistado kaj mi vidas la erarojn, kiujn mi tiam forpelus, se mi scius preĝi. Hodiaŭ mi komprenas la efikon de la preĝo; mi komprenas la valoron de tiuj honestaj kaj piaj virinoj, malfortaj laŭ la karno, sed fortaj je lafido; fine mi komprenas tiun misteron nescianta de la falsaj saĝuloj sur la Tero. Preĝoj! vorto per si mem estiganta ridon al la fortaj spiritoj. Mi ilin atendas ĉi tie, en la spirita mondo, kaj kiam rompiĝos por ili la vualo kaŝanta la veron, tiam konsentante, ili kliniĝos ĉe la piedoj de la Eternulo, kiun ili malestimis, kaj ili estos feliĉaj humiliĝi, por ke iliaj pekoj kaj krimoj estu malkaŝitaj! Tiam ili nepre komprenos la efikon de la preĝo.
Preĝi estas ami, kaj ami estas preĝi! Kaj ili amos la Sinjoron kaj direktos al Li preĝojn de dankon kaj amo, regenerite de la sufero. Kaj, ĉar ili devas suferi, ili petos, kiel mi petas, la forton necesan al la sufero kaj kulpelaĉeto. Ĉesante suferi, ili ankoraŭ devos preĝi por danki por la pardono, kiun ili meritis pro siaj obeemo kaj rezignacio. Ni preĝŭ, fratoj, por ke mi plifortiĝu plu... Ho! dankon pro via kompato, mia frato, ĉar mi estas pardonita. Dio liberigas min de la rigardo de miaj viktimoj.
Ho! mia Dio! Benata estu Vi, por la tuta eterneco, pro la favoro, kiun Vi permesas al mi! Ho, mia Dio! Mi sentas la grandegecon de miaj krimoj kaj kliniĝas antaŭ via ĉiopoveco. Sinjoro! mi Vin amas el mia tuta koro kaj al Vi petegas la gracon permesi laŭ via volo, ke mi suferu novajn provojn sur la Tero; ke mi revenu al ĝi, kiel misiulo de la paco kaj karitato, instruante al la infanoj respekte elparoli vian nomon. Mi Vin petas ebligi al mi instrui al ili ami Vin, kiu estas Patro de ĉiuj kreitoj. Dankon, mia Dio! Mi estas pentinta Spirito, kaj sincera estas mia pento.
Mi Vin amas tiom, kiom mia malpura koro povas enteni tiun senton, kiu estas pura emanaĵo de via dieco. Ni preĝu, frato, ĉar mia koro elverŝas dankon. Mi estas libera, mi rompis la katenojn, mi ne estas plu maliculo.
Mi estas suferanta Spirito, sed pentinta, deziranta, ke mia ekzemplo povu reteni ĉe la sojlo de la krimo ĉiujn krimajn manojn, kiujn mi vidas tuj leviĝontaj.
Ho! fratoj, malantaŭen, retroiru, ĉar la torturoj, kiujn vi nun preparas, estos kruelaj! Ne kredu, ke la Sinjoro tuj aŭskultos la preĝon de siaj infanoj. Jarcentoj da torturoj vin atendas.
La gvidanto de la mediumo. Vi diras, ke vi ne komprenas la vortojn de la Spirito. Penu prezenti al vi ian ideon pri liaj emocio kaj danko al la Sinjoro, aferoj, kiujn li kredas, ke li ne povas pli bone atesti ol provante deadmoni ĉiujn tiujn krimulojn vidatajn de li, sed kiujn vi ne povas vidi. Li volas, ke liaj vortoj atingu aliajn orelojn; sed kion li ne diris al vi, ĉar li ĝin ankoraŭ nescias, estas tio, ke al li estos permesite komenci la regenerajn misiojn. Li iros apud tiuj, kiuj estis liaj kunkulpuloj, kaj penos inspiri al ili penton, enmetante en iliajn korojn la ĝermon de konsciencoriproĉo.
Kelkfoje vidiĝas sur la Tero personoj, kiuj, kvankam rigardataj kiel honestaj, sin ĵetas al la piedoj de pastro por sin akuzi pri iu krimo.
Estas ja la konsciencoriproĉo, kiu diktas al ili la konfeson de la kulpo. Kaj se la vualo kaŝanta de vi la nevideblan mondon neniiĝus, vi plurfoje vidus la Spiriton, kiu estis kunkulpa aŭ kriminstiga, peni ripari sian eraron, inspirante konsciencoriproĉon al la enkarniĝinta Spirito, same kiel faros Jacques Latour.
Via protektanta gvidanto
Poste la mediumo en Bruselo, tiu sama, kiu tiam ricevis la unuan diktaton, ricevis la jenan komunikaĵon:
“Nenion plu vi timu pri mi, kiu estas trankvila, malgraŭ la sufero, kiun mi ankoraŭ sentas. Vidante mian penton, Dio kompatis min. Nun mi suferas pro tiu pento, kiu montras al mi la grandegecon de miaj krimoj. Se mi estus bone gvidita dum la vivo, mi tute ne estus farinta tiun malbonon, sed sen brido mi blinde obeis miajn instinktojn. Se ĉiuj homoj pli pensus pri Dio, aŭ pli bone, se ili kredus je Li, tiaj eraroj ne estus faritaj.
Sed la homa justeco estas neperfekta; eraro iafoje negrava kondukas la homon en prizonon, kiu ne povas ne esti fokuso de malvirtiĝo. El tie li eliras tute koruptita de la malbonaj ekzemploj kaj konsiloj. Kvankam lia karaktero estas bona kaj forta por ne koruptiĝi, elirinte el tie li tamen trovos ĉiujn pordojn fermitaj, ĉiujn manojn retiritaj, ĉiujn korojn indiferentaj! Kio do restas al li? Malestimo, mizero, forlaso kaj malespero, se al li restas almenaŭ bona intenco korektiĝi. Tiam la mizero lin kondukas al ekscesoj, kaj tiel ankaŭ li estas kaptita de malestimo por sia similulo, tiel li perdas la konscion pri bono kaj malbono, ĉar li vidas sin forpelita, malgraŭ siaj bonaj intencoj. Por havigi al si la bezonaĵojn, li rabas, iafoje mortigas, kaj poste... poste oni ekzekutas lin! Mia Dio, kiam mi estas denove kaptita de miaj halucinoj, mi sentas, ke viaj manoj etendiĝas super mi; mi sentas, ke via boneco ĉirkaŭas kaj protektas min.
Dankon, mia Dio! En la venonta ekzistado mi uzos mian tutan inteligentecon ĉe helpo al la pereintaj malfeliĉuloj, por ilin antaŭgardi de la falo. Dankon al vi, kiuj ne malŝatis komunikiĝi kun mi; nenion timu, ĉar vi bone vidas, ke mi ne estas malbona. Kiam vi pensos pri mi, ne imagu min, kiel vi min vidis, sed kiel afliktitan animon, kiu dankas vin pro via indulgemo.
Adiaŭ; elvoku min plu, kaj preĝu al Dio por mi.”
Latour
Oni ne povas ne koni la profundecon kaj la altan signifon de kelkaj el la frazoj entenataj en ĉi tiu komunikaĵo. Krom tio, ĝi donas unu el la aspektoj de la mondo de la punataj Spiritoj, kvankam super ĝi ankoraŭ ŝvebas la dia favorkoreco. La mitologia alegorio pri la Eŭmenidoj ne estas tiel ridinda, kiel ĝi ŝajnas, kaj la demonoj, oficialaj ekzekutistoj en la nevidebla mondo, kiuj ilin anstataŭas antaŭ la modernaj kredoj, estas malpli raciaj kun siaj kornoj kaj forkegoj, ol tiuj viktimoj, kiuj servas mem al la puno de la kulpulo.
Akceptante la identecon de tiu Spirito, eble oni estas surprizita de tiel rapida ŝanĝiĝo de lia moralo. Estas la okazo de la jam farita pripenso, ke Spirito krude malbona povas enhavi pli bonajn kvalitojn ol tiu venkita de orgojlo kaj hipokriteco. Ĉi tiu reveno al pli bonfaraj sentoj montras ian naturon pli sovaĝan, ol malican, al kiu mankas nur bona gvidado. Komparante ĉi tiun lingvaĵon kun tiu de alia Spirito, ĉi-sube registritan sub la titolo puno per lumo, estas facile veni al konkludo, ke unu el la du Spiritoj estas morale pli progresinta, malgraŭ la malsameco de instruiteco kaj socia hierarkio, kaj unu obeas al la natura instinkto de krueleco, al ia speco de superekscitiĝo, dum la dua faras siajn krimojn kun sereneco kaj malvarma sango propraj al la malrapidaj kaj obstinaj kombinoj, alfrontante pro fiero la punon, eĉ post la morto. Ĉi tiu suferas kaj ne ĝin konfesas, dum la unua tuj submetiĝas. Ankaŭ per tio ni povas antaŭvidi el ili tiun, kiu suferos pli longe.
Diras la Spirito de Latour: “Mi suferas pro tiu pento, kiu montras la gravecon de miaj krimoj.”
Tie estas profunda penso. La Spirito komprenas la gravecon de siaj malbonfaroj nur post sia pento.
La pento kaŭzas ĉagreniĝon, konscieconriproĉon, doloran senton, kiu estas transiro de malbono al bono, de morala malsano al morala sano. Por eviti tion, la malicaj Spiritoj ribelas ja kontraŭ la konsciencovoĉo, simile al malsanuloj forpuŝantaj la medikamenton, kiu ilin resanigos. Kaj tiamaniere ili penas sin trompi, sin senkonsciigi kaj persisti en malbonfarado. Latour atingis tiun periodon, en kiu estingiĝas la harditeco, kaj li fine cedis. La konsciencoriproĉo eniras en lian koron, la pento lin sieĝas, kaj, komprenante la malbonon, kiun li faris, li vidas sian malnobliĝon kaj suferas pro tio. Jen kial li diras: “Mi suferas pro tiu pento.” En la antaŭa enkarniĝo li certe estis pli malbona ol en la lasta, tial ke, se tiam li pentus, kiel nun, lia sekvinta vivo estus pli bona. Liaj nunaj decidoj influos sur lian estontan surteran vivon; kaj lia lasta enkarniĝo, kvankam krima, markis al li stadion de progreso. Estas ja tre probable, ke, antaŭ ol komenci tiun enkarniĝon, li estis en la vaganteco unu el tiuj multaj ribelemaj Spiritoj obstinaj en malbono. Multaj personoj demandis min, kia estis la profito de tiu antaŭa ekzistado, se ĝin ni ne memoras nek havas ideon pri tio, kio ni estis kaj kion ni faris.
Tiu demando estas tute solvita, tial ke, se forviŝiĝis la malbono farita, ne restante eĉ postsigno de ĝi en nia koro, ni ankaŭ ne devas priokupiĝi pri ĝi.
Rilate la malvirtojn, je kiuj ni ne estas tute senigitaj, ni konas ilin per niaj nuntempaj tendencoj, kaj al ili ni devas turni nian tutan atenton. Sufiĉas, ke ni sciu, kiaj ni estas, kaj ne estas necese scii, kiaj ni estis.
Se ni konsideros, kiom malfacila estas dum la ekzistado la regeneriĝo de la Spirito, kiel ajn grandajn estas lia pento kaj la malaproboj, al kiuj estas submetita, ni devas laŭdi Dion pro tio, ke Li etendis tiun vualon sur la pasintecon. Ĝustatempe kondamnita aŭ absolvita, la antecedentoj de Latour farus lin ia forlasito de la socio.
Kiu akceptus lin en sian intimecon, malgraŭ lia pento? Sed la intencoj nun elmontrataj de li, kiel Spirito, donas al ni la esperon, ke en la venonta enkarniĝo li estos honesta kaj estimata homo. Ni supozu, ke oni scius, ke tiu honesta homo estas Latour, kaj la malaprobo lin persekutus plu. Tiu vualo sur la pasinteco malfermas al li la pordon al reboniĝo, ĉar li povas sen timo kaj senĝeno egaliĝi al la plej honestaj. Kiom da homoj dezirus povi forviŝi de la aliula memoro iajn okazaĵojn de sia propra vivo!
Kiu doktrino plej bone akordiĝas kun la boneco kaj justeco de Dio? Cetere tiu doktrino ne estas teorio, sed la rezultato de observoj. Certe la Spiritoj ne ĝin konceptis, sed ili vidis kaj observis la malsamajn situaciojn, en kiuj sin prezentis pluraj Spiritoj; ili penis ekspliki ilin, kaj el tiu eksplikado naskiĝis la doktrino.
Ili akceptis ĝin, kiel rezultaton de faktoj, kaj ankaŭ ĉar ĝi ŝajnis al ili pli racia ol ĉiuj aliaj ĝis hodiaŭ kreitaj, koncerne la estontecon de la animo.
Oni ne povas ne vidi en tiuj komunikaĵoj grandan moralan valoron. La Spirito povus esti helpata ĉe tiu rezonado kaj precipe ĉe la elekto de siaj esprimoj, de aliaj pli progresintaj, sed la fakto estas, ke ĉi tiuj influas nur sur la formon, kaj ne sur la esencon, kaj ili neniam igas la malsuperan Spiriton sin kontraŭdiri. De Latour ili povus poeziigi la pentoformon, sed ili ne povis devigi lin esprimi la penton kontraŭvole, ĉar la Spirito havas sian liberan volon.
En Latour ili duonvidis la ĝermon de liaj bonaj sentoj, kaj tial ili helpis al li esprimiĝi, tiamaniere kontribuante por ĝin elvolvi, kaj samtempe petegante kompaton por li.
Kio estas pli digna, pli moraliga, kapabla pli vive impresi, ol la sceno de tiu grava krimulo riproĉanta al si mem la malesperon kaj la konsciencoriproĉon? De tiu krimulo, kiu turmentita kaj persekutata de la senĉesa rigardo de siaj viktimoj, levas sian penson al Dio, petegante pri favorkoreco? Ĉu tio ne estas ja ia ekzemplo bonefika por la kulpuloj? Oni komprenas la naturon de tiuj angoroj; ili estas raciaj, teruraj, kvankam simplaj kaj senigitaj je fantasmagoriaj scenoj.
Eble oni povus esti surprizita de tiel granda transformiĝo en homo, kiel Latour... Sed kial li devus esti ne inklina al pento? Kial do ankaŭ li ne posedus sian ne inklina al pento? Kial do ankaŭ li ne posedus sian senteman kordon? Ĉu la pekinto estus eterne sin fordoninta al malbono? Ĉu ne venus al li, fine, ia momento, kiam la lumo fariĝus al li en la animo? Tiu horo alvenis al Latour; kaj tie estas precize la morala flanko de liaj komunikaĵoj; ĝi estas la kompreno, kiun li havas pri sia stato; ĝi estas liaj ĉagreniĝoj, liaj planoj de reboniĝo, kiuj faras tiujn mesaĝojn eminente instruaj. Kio eksterordinara estus, se Latour konfesus ian sinceran penton antaŭ la morto, se antaŭ la morto li dirus tion, kion li venis diri poste? Ĉu tiaj ekzemploj estas ne multenombraj? Ia reboniĝo antaŭ la morto ŝajnus malforteco en la okuloj de la plimulto de liaj similuloj; sed tiu voĉo el transtombo estas certe elmontro de tio, kio ilin atendas. Li diras la absolutan veron, kiam li asertas, ke lia ekzemplo estas pli efika por krimuloj ol la perspektivo de la flamoj en la infero, kaj eĉ de la eŝafodo.
Kial do oni ne sugestas al ili tiujn sentojn en la prizono? Ĉi tiuj igus ilin pripensi; cetere ni jam havas kelkajn tiajn ekzemplojn. Sed kiel oni kredu al la vortoj de iu mortinto, se oni ĉiam kredas, ke post la morto ĉio finiĝas? Sed venos tago, kiam oni rekonos tiun veraĵon: mortintoj povas veni instrui la vivantojn.
Multajn aliajn gravajn instruojn oni povas tiri el tiuj komunikaĵoj; tiel la konfirmon de la principo de eterna justeco, laŭ kiu al kulpulo ne sufiĉas la pento, kiu estas la unua paŝo al la reboniĝo altiranta la favorkorecon de Dio. Pento estas indico pri pardono, faciligo de la suferoj, sed ĉar Dio ne absolvas senkondiĉe, estas necesa la kulpelpago, kaj precipe la riparo. Tiel komprenas Latour, kaj al tio li estas inklina. Se ni komparos ĉi tiun krimulon kun tiu el Castelnaudary, ni vidos ankoraŭ unu diferencon en la punoj. En tiu, la pento estis malfrua, kaj sekve la puno estis pli longa. Krome tiu puno estis preskaŭ materia, dum por Latour ĝi estis prefere morala, ĉar, kiel ni diris ĉi-supre, inter ili estis granda intelekta diferenco.
Al tiu alia trudiĝis io, kio povus impresi liajn malakrajn sensojn; sed la moralaj punoj ne estos malpli afliktantaj por ĉiu, kiu kapablas ilin kompreni. Tion ni povas konkludi el la krioj de Latour mem, kiuj ne estas de kolero, sed esprimo de konsciencoriproĉoj, de proksime akompanataj de pento kaj deziro pri reboniĝo, celante progreson.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.