La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA ĈIELO KAJ LA INFEROAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La anĝeloj laŭ la Eklezio. Refuto. La anĝeloj laŭ Spiritismo
1. Ĉiuj religioj havas anĝelojn kun malsamaj nomoj, t.e. estaĵoj superajn al la homaro, interajn inter Dio kaj la homoj.
Neante ĉian spiritan ekzistadon ekster la organa vivo, materialismo memkompreneble klasigis la anĝelojn inter la fikciojn kaj alegoriojn. La kredo je anĝeloj estas esenca parto de la dogmoj de la Eklezio, kiu ilin difinas jene[28]:
2. “Ni firme kredas, diras ĝenerala kaj ekumena koncilio[29], ke estas nur unu vera, eterna kaj senfina Dio, kiu en la komenco de la tempoj tiris kune el la nenio la du estaĵojn – spiritan kaj korpan, anĝelan kaj mondan – poste formante, kiel ĉeneron el la du, la homan naturon, konsistantan el korpo kaj Spirito.
Tia estas, laŭ la kredo, la dia plano en la laboro de kreado, majesta kaj kompleta plano, kiel decis al la eterna saĝo. Tiel konceptita, ĝi prezentas al nia penso la estaĵon en ĉiuj ties gradoj kaj kondiĉoj.
En la plej alta sfero la ekzistado kaj la vivo estas pure spiritaj; en la lasta klaso, unu kaj alia pure materiaj kaj, intere, ia mirinda kuniĝo de tiuj du elementoj, unu vivo samtempe komuna al la inteligenta Spirito kaj al la organa korpo.
Nia animo havas naturon simplan kaj nedivideblan, sed limigita ĉe siaj kapabloj. La ideo, kiun ni havas pri perfekteco, igas nin kompreni, ke povas ekzisti aliaj estaĵoj tiel simplaj, kiel ĝi, kaj superaj laŭ siaj kvalitoj kaj privilegioj.
La animo estas granda kaj nobla, sed ĝi estas kunigita al la materio, posedanta delikatajn organojn kaj limigita en ĝiaj povo kaj ago. Kial ne ekzistas aliaj pli noblaj, liberigitaj el tiu sklaveco, el tiuj bridoj kaj dotitaj per forto kaj aktiveco pli grandaj kaj nekompareblaj? Antaŭ ol meti la homon sur la Teron, por Lin koni, servi kaj ami, ĉu Dio jam ne estus vokinta aliajn estulojn, ke ili aranĝu lian ĉielan kortegon kaj adoru Lin ĉe lia plej alta gloro? Fine Dio ricevas de la manoj de la homo la tributojn de honoro kaj omaĝo de ĉi tiu mondo: ĉu estas do mirinde, ke Li ricevas de la manoj de la anĝeloj la incenson, kaj de la homoj preĝojn? Se la anĝeloj do ne ekzistus, la granda verko de la Kreinto ne evidentigus la kompletecon kaj perfektecon proprajn al ĝi; ĉi tiu mondo, kiu atestas lian ĉiopovon, ne plu estus ĉefverko de la saĝeco; tiuokaze nia prudento, kvankam malforta, povus koncepti ian Dio pli kompletan kaj perfektan. Sur ĉiu paĝo de la sanktaj libroj, tiel de la Malnova, kiel de la Nova Testamentoj, oni menciis tiujn sublimajn inteligentojn, jen en piaj alvokoj, jen en historiaj aludoj. Ilia interveno klare aperas en la vivo de la patriarkoj kaj profetoj. Dio uzas tiujn helpantojn, jen por dissendi sian volon, jen por anonci estontajn okazaĵojn, kaj la anĝeloj preskaŭ ĉiam estas instrumentoj de lia justeco kaj favorkoreco. Ilia ĉeesto sentiĝas ĉe la cirkonstancoj akompanintaj la naskiĝon, la vivon kaj la pasionon de la Savinto; rememoro pri ili estas neapartigebla je tiu pri la grandaj homoj, kaj ankaŭ je tiu pri la plej grandiozaj faktoj de la religia antikveco. La kredo je la anĝeloj ekzistas en la sino mem de politeismo kaj en la mitologiaj fabeloj, ĉar tiu kredo estas tiel universala kaj antikva, kiel la mondo. La kulto, kiun la paganoj faris al la bonaj kaj malbonaj genioj, estis nenio alia ol falsa apliko de la vero, ia degenerinta restaĵo de la pratempa dogmo. La paroloj de la sankta koncilio de Laterano enhavas fundamentan distingon inter anĝeloj kaj homoj: ili instruas, ke la unuaj estas puraj Spiritoj, dum la duaj konsistas el korpo kaj animo, t. e. ke la anĝela naturo ekzistadas per si mem, sen miksiĝo, kaj ankaŭ disigita je la materio, kiel ajn vaporeca kaj subtila oni supozas, ke ĝi estas, dum nia animo, same spirita, kuniĝas al la korpo, tiel ke ĝi formas kun ĉi tiu nur unu personon, estante tia kaj esence ĝia destino.
Dum daŭras tiu streĉa ligiĝo inter animo kaj korpo, tiuj du substancoj havas komunan vivon kaj unu reciproke influas sur la duan; el tio sekvas, ke la animo ne povas plene liberiĝi el la neperfektaĵoj de tia kondiĉo: la ideoj alvenas al ĝi per la sentumoj, per komparado de eksteraj objektoj kaj ĉiam per bildoj pli-malpli ŝajnaj. Jen kial la animo ne povas rigardi sin mem, nek koncepti Dion kaj la anĝelojn, se ĝi ne atribuas al ili videblan kaj palpeblan formon. Tio sama okazas al la anĝeloj, kiuj, por sin manifesti al la sanktuloj kaj profetoj, devas preni tuŝeblajn kaj palpeblajn formojn. Sed tiaj formoj estis nenio alia ol aeraj korpoj, kiuj moviĝis kaj identiĝis kun ili, aŭ simbolaj atributoj, laŭ la misio, kiun ili prenis sur sin.
Iliaj estaĵo kaj movoj ne estas difinitaj nek ĉirkaŭlimigitaj al certa kaj fiksa punkto en la Spaco. Tute malligitaj je la korpo, ili ne okupas iun ajn spacon en la vakuo; sed, kiel nia animo integre ekzistas en la korpo kaj en ĉiu el ĝiaj partoj, tiel same la anĝeloj estas, preskaŭ samtempe, en ĉiuj punktoj kaj partoj de la mondo. Pli rapidaj ol la penso, ili povas ĉie agi mem en difinita momento, trovante neniajn malhelpojn krom tiuj starigitaj de la volo de la Kreinto kaj de la homa libereco. Dum ni estas kondamnitaj malrapide kaj malvaste vidi la eksterajn aĵojn; dum la supernaturaj veraĵoj ŝajnas al ni kvazaŭ iaj enigmoj en spegulo, laŭ la frazo de Sankta Paŭlo, ili, la anĝeloj, senpene vidas tion, kies kono estas grava por ili, kaj ili ĉiam rekte rilatas al la objekto de siaj pensoj. Iliaj konoj rezultas ne el indukto kaj rezono, sed el tiu klara kaj profunda intuicio samtempe ampleksanta la genrojn kaj la specojn de ili devenantajn, la principojn kaj ties sekvojn. La distanco de la epokoj, la malsameco de lokoj, same kiel la plureco de objektoj povas estigi nenian konfuzon en iliaj spiritoj.
Senfina, la dia esenco estas nekomprenebla; ĝi havas nepenetreblajn misterojn kaj profundaĵojn; sed, kvankam al ili estas malpermesate koni specialajn planojn de la Providenco, tiu tamen ilin malkaŝas al ili, kiam en certaj cirkonstancoj ili estas komisiitaj ilin anonci al la homoj. La komunikiĝoj inter Dio kaj la anĝeloj, kaj inter ĉi tiuj mem, ne fariĝas kiel inter ni, per paroloj kaj senteblaj signoj. La puraj inteligentoj ne bezonas okulojn por vidi, nek oreloj por aŭdi; nek posedas parolorganojn por esprimi, siajn pensojn. Ĉi tiuj ordinaraj instrumentoj de niaj rilatoj estas por ili nenecesaj, ĉar ili komunikas siajn sentojn per propra maniero, t. e. tute spirita. Sufiĉas, ke ili volas, por ke ili reciproke kompreniĝu. Sole nur Dio scias la nombron da anĝeloj. Tiu nombro certe ne estas senfina, ĝi eĉ ne povus esti tia; sed, laŭ kelkaj sanktaj aŭtoroj kaj doktoroj, ĝi estas ja tre granda, vere eksterordinara. Se oni povas proporciigi la nombron da loĝantoj de iu urbo al ties grandeco kaj vasteco, kaj se la Tero estas nur atomo, kompare kun la ĉielo kaj la grandegaj regionoj de la Spaco, oni nepre devas konkludi, ke la nombro da loĝantoj de la aero kaj de la ĉielo estas tre supera al tiu de la homoj. Kaj se la majesto de la reĝoj montriĝas per la brilo kaj nombro de iliaj vasaloj, oficistoj kaj subuloj, kio estos pli taŭga por doni al ni ideon pri la majesto de la Reĝo de reĝoj ol tiu sennombra amaso da anĝeloj loĝantaj en ĉieloj kaj sur la Tero, en maroj kaj abismoj, ol la digneco de tiuj, kiuj restas senĉese teren kliniĝantaj aŭ starantaj antaŭ trono?
La pastroj de la Eklezio kaj la teologoj ordinare instruas, ke la anĝeloj dividiĝas en tri grandajn hierarkiajn ordojn aŭ principecojn, kaj ĉiu ordo en tri kompaniojn aŭ ĥorojn.
Tiuj apartenantaj al la unua kaj pli alta ordo estas nomataj laŭ la funkcioj, kiujn ili havas en la ĉielo: La Serafoj estas tiele nomataj, ĉar ili kvazaŭ brilegas antaŭ Dio pro la karitata ardo; aliaj, la Keruboj, pro tio, ke ili lume reflektas la dian saĝon; kaj fine Tronoj nomiĝas tiuj, kiuj proklamas la grandecon de la Kreinto, kies gloron ili brilegigas.
La anĝeloj apartenantaj al la dua ordo ricevas nomojn konformajn al la funkcioj, por kies plenumo ili estis komisiitaj, ĉe la ĝenerala regado de la Universo, kaj kiuj estas la jenaj: la Dominacioj, kiuj determinas misiojn kaj devojn al la malaltrangaj anĝeloj; la Virtoj, kiuj kaŭzas la miregindaĵojn postulatajn de la grandaj interesoj de la Eklezio kaj de la homa genro; kaj la Povoj, kiuj protektas per sia forto kaj vigleco la leĝojn, kiuj regas la fizikan kaj moralan mondon.
Tiuj apartenantaj al la tria ordo havas la mision direkti la sociojn kaj la personojn, kaj ili estas: la Principecoj, komisiitaj direkti regnojn, provincojn kaj diocezojn; la Arkanĝeloj, kiuj transsendas la plej gravajn mesaĝojn, kaj la Gardanĝeloj, kiuj akompanas la estulojn por teni ilian sekurecon kaj sanktecon.”
3. La ĝenerala principo rezultanta el tiu doktrino estas tio, ke la anĝeloj estas estuloj pure spiritaj, antaŭaj kaj superaj al la homaro, estuloj privilegiitaj kaj destinitaj por superega kaj eterna feliĉo, ekde sia kreiĝo, dotitaj, pro sia naturo mem, per ĉiaj virtoj kaj konoj, cetere nenion farinte por ilin akiri. Ili troviĝas, por tiel diri, en la unua plano de la Kreitaĵaro, kontraste kun la lasta, kie la vivo estas pure materia; kaj inter la du planoj, ĝuste en la mezo, ekzistas la homaro, t.e. la animoj, estuloj malsuperaj al la anĝeloj kaj ligitaj al materiaj korpoj.
De tiu sistemo venas diversaj ĉefaj demandoj: Unue, kia estas tiu vivo pure materia? Ĉu ĝi estus ja tiu de la kruda materio? Sed la kruda materio estas neanimita kaj ne havas vivon per si mem. Ĉu ĝi eble rilatas al la bestoj kaj vegetaĵoj?
Laŭ tiu hipotezo ĝi estus ia kvara ordo en la Kreitaĵaro, ĉar oni ne povas nei, ke en la inteligenta animalo estas io pli ol en ia planto, kaj en ĉi tiu, io pli ol en simpla ŝtono.
Rilate la homan animon, kiu starigas la transiĝon, ĝi estas rekte ligita al la korpo, cetere kruda materio; ĉar sen animo la korpo havas tiom da vivo, kiom iu ajn ŝtonbloko.
Evidente tiu divido estas malpreciza kaj ne akordigebla kun la observado; ĝi estas simila al la teorio pri la kvar elementoj, nuligita de la progreso de la Scienco. Ni tamen konsentu pri ĉi tiuj esprimoj: la spirita, la homa kaj la korpa estaĵoj, ĉar, kiel oni diras, tia estas la dia plano, majesta kaj kompleta kiel decas al la Eterna Saĝo. Antaŭ ĉio ni notu, ke estas nenia nepre necesa rilato inter tiuj tri esprimoj, kaj ke ili estas tri kreaĵoj malsamaj kaj sinsekve formitaj, dum en la Naturo ĉio kateniĝas, montrante al ni ian leĝon de mirinda unueco, kies elementoj, estante nenio pli ol transformiĝoj inter si, havas tamen siajn unuigajn ligilojn.
Sed tiu teorio, kvankam nekompleta, ĝis certa grado estas vera rilate la ekziston de la tri esprimoj: mankas al ĝi la kontaktopunkto de tiuj tri esprimoj, kio estas ja facile elmontrebla.
4. La Eklezio diras, ke tiuj tri kulminaj punktoj de la Kreitaĵaro estas necesaj por la harmonio de la tuto. Se al ĝi mankus almenaŭ unu, la nekompleta verko ne plu akordiĝus kun la Eterna Saĝo. Sed unu el la fundamentaj dogmoj diras, ke la Tero, la bestoj, la vegetaĵoj, la Suno kaj la steloj, kaj eĉ la lumo estas kreitaj el la nenio, antaŭ ses mil jaroj. Antaŭ tiu epoko ne ekzistas do estaĵo homa nek korpa, kio signifas, ke en la daŭro de la eterneco la dia verko restis neperfekta. Estas esenca kredartikolo la kreado de la Universo antaŭ ses mil jaroj, des pli, ke antaŭ nelonge la Scienco ankoraŭ estis anatemita, ĉar ĝi detruis la biblian kronologion, pruvante pli grandan antikvecon de la Tero kaj de ties loĝantaro.
Malgraŭ tio, la koncilio de Laterano, ekumena koncilio valoranta kiel leĝo sur ortodoksa kampo, diras: “Ni firme kredas je unika kaj vera, eterna kaj senfina Dio, kiu en la komenco de la tempoj tiris kune el la nenio la du estaĵojn – spiritan kaj korpan.” Kiel komencon de la tempoj ni povas kompreni la pasintan eternecon, ĉar la tempo estas senfina kiel la Spaco, sen komenco kaj fino. Tiu esprimo, komenco de la tempoj, estas prefere ia figuro entenanta la ideon de senlima antaŭeco. La koncilio de Laterano firme kredas do, ke spiritaj estaĵoj, same kiel la korpaj, estis samtempe formitaj kaj kune tiritaj el la nenio, en ne difinita epoko en la pasinteco. Al kio do reduktiĝas la biblia teksto, laŭ kiu la mondkreado okazis ses mil jarojn antaŭ la naskiĝo de la Kristo? Kvankam oni akceptas, ke tiam estis la komenco de la tempoj, al kiu ni kredu: ĉu al la koncilio aŭ al la Biblio?
5. Krom tio la koncilio formulas strangan propozicion: “Nia animo, ĝi diras, egale spirita, estas kunigita kun la korpo, tiel ke ĝi formas kun ĉi tiu unu persono, kaj tia estas esence ĝia destino.” Nu, se la esenca destino de la animo estas unuiĝi kun la korpo, tiu unuiĝo estas la normala stato, la celo, ĉar tia estas ĝia destino. Sed la animo estas senmorta, kaj la korpo ne; la unuiĝo de tiu kun ĉi tiu efektiviĝas nur unu fojon, laŭ la Eklezio, kaj kvankam ĝi daŭrus jarcenton, tio tamen estus nenio kompare kun la eterneco. Kaj daŭrante nur kelkajn horojn por multaj, kian utilon havus por la animo tiel efemera unuiĝo? Sed, kvankam oni plilongigu tiun unuiĝon tiom, kiom oni povas plilongigi surteran ekzistadon, ĉu eĉ tiel oni povos aserti, ke ĝia destino estas resti esence unuigita? Ne, tiu unuiĝo fakte estas nenio pli ol ia okazeto, ia stadio de la animo, neniam ĝia esenca stato.
Se la esenca destino de la animo estas resti ligita al homa korpo; se pro sia naturo kaj laŭ la providenca celo de la mondkreado, tiu unuiĝo estas necesa al la manifestado de ĝiaj kapabloj, oni nepre devas konkludi, ke sen korpo la homa animo estas nekompleta estaĵo. Nu, por ke la animo plenumu siajn planojn, kiam ĝi forlasas unu korpon, estas necese, ke ĝi prenu alian, kio kondukas nin al la nepra plureco de ekzistadoj, aŭ, per aliaj vortoj, al la reenkarniĝo, al la eterneco.
Estas vere mirinde, ke ia koncilio, rigardata kiel unu el la lumoj de la Eklezio, tiagrade identigis la estaĵojn spiritan kaj materian, tiel ke ili ne povas ekzisti per si mem, ĉar la esenca kondiĉo de ilia kreado estas, ke ili restu unuiĝintaj.
6. La hierarkia kadro de la anĝeloj montras al ni, ke pluraj ordoj havas, kiel siajn komisiojn, la regadon de la fizika mondo kaj de la homaro, por kies celo ili estas kreitaj. Sed laŭ Genezo, la fizika mondo kaj la homaro ekzistas nur de ses mil jaroj; nu, kion faris tiaj anĝeloj antaŭ tiu epoko, dum la eterneco, kiam ne ekzistis la objekto de iliaj okupoj? Ĉu ili jam estis kreitaj de la tuta eterneco? Tiel devas esti, ĉar ili servas al la glorado de la Ĉiopova. Sed, kreinte ilin en iu ajn difinita epoko, ĉu Dio restus ĝis tiam, t. e. dum tuta eterneco, sen adorantoj?
7. La koncilio diras plie: “dum daŭras tiu tiel intima unuiĝo de la animo kun la korpo.” Ĉu estas do momento, kiam la unuiĝo malfariĝas? Ĉi tiu propozicio kontraŭdiras tiun, kiu subtenas la esencon de tiu unuiĝo. Kaj la koncilio diras plu: “La ideoj alvenas al ili per la sentumoj, el komparo de la eksteraj objektoj.” Jen filozofia doktrino nur parte vera, sed ne en absoluta senco.
Ricevi ideojn per la sentumoj estas, laŭ la eminenta teologo, kondiĉo propra al la homa naturo; sed li forgesas la naturdevenajn ideojn, la iafoje transcendajn kapablojn, la intuicion, kiun la infanoj portas ekde la lulilo, ne ŝuldatajn al iu ajn instruo. Per kiaj sentumoj tiuj junaj pastroj, naturaj kalkulistoj, mirigantaj saĝulojn, akiras ideojn necesajn al la preskaŭ momenta solvo de la plej komplikaj problemoj? La samon oni povas diri pri frumaturaj muzikistoj, pentristoj kaj filologoj.
“La konoj de la anĝeloj ne rezultas de indukto kaj rezonado”; tiujn konojn ili posedas, ĉar ili estas anĝeloj, ne bezonantaj ilin lerni, ĉar Dio jam kreis ilin tiaj: koncerne la animon, ĉi tiu devas lerni. Sed se la animo ricevas nur la ideojn pere de la korpaj organoj, kian ideon povas havi la animo de infano mortinta kelkajn tagojn post sia naskiĝo, se ni akceptus, kiel la Eklezio, ke tiu animo ne renaskiĝas?
8. Ĉi tie estiĝas fundamenta demando: “Ĉu la animo povas akiri konojn post la morto de sia korpo?” Se, liberigite el la korpo, ĝi ne povas akiri novajn konojn, la animo de infano, de sovaĝulo, de stultulo, de idioto aŭ de malklerulo restos tia, kia ĝi estis en la momento de la morto, por ĉiam kondamnita al nuliĝo. Sed kontraŭe se ĝi akiras novajn konojn post la nuna vivo, tiam ĝi ja povas progresi.
Se ne estas posta progreso por la animo, oni venas al absurdaj konkludoj tiom, kiom ĝin akceptante, oni konkludas al neado de ĉiuj dogmoj bazitaj sur la haltado, la neŝanĝebla sorto, la eternaj punoj ktp. Se la animo progresas, kia estas la limo de la progreso? Ne estas motivo, ke oni ne atingu per ĝi la rangon de la anĝeloj aŭ de puraj Spiritoj. Nu, laŭ tiu ebleco oni ne pravigus la kreadon de specialaj kaj privilegiitaj estuloj, liberaj el ĉia laboro, senkondiĉe ĝuanta eternan feliĉon, dum aliaj estuloj malplifavorataj nur akiras tian feliĉon koste de longaj, kruelaj kaj malfacilegaj provoj. Ne estas ia dubo, ke Dio povus esti determininta tion, sed, konsentante pri lia senfina perfekteco, sen kiu Li ne estus Dio, estas nepre necese konkludi, ke Li ne kreus ion ajn senutilan, malkonfesante siajn superegajn justecon kaj bonecon.
9. “Kaj se la majesto de la reĝoj montras sian brilon per la nombro de iliaj vasaloj, oficistoj kaj subuloj, kio estus pli taŭga por doni al ni ideon pri la majesto de la Reĝo de reĝoj ol tiu sennombra amaso da anĝeloj loĝantaj en ĉielo kaj sur la Tero, en maro kaj abismoj, ol la digneco de tiuj, kiuj restas senĉese adorkliniĝantaj aŭ starantaj antaŭ lia trono?”
Ĉu ne estos malaltigi Dion similigi lian luksegon al tiu de la surteraj suverenoj? Altrudite al la spirito de la popolamasoj, tiu ideo perfidas la opinion pri lia vera grandeco. Ĉiam Dio reduktita al malnoblaj proporcioj de la homaro! Doni al Li milionojn da adorantoj, eterne surgenuantaj, estas doni al Li vantamon kaj malfortecon proporciajn al la fieraj despotoj el Oriento! Kio ja glorigas la suverenojn vere grandajn? Ĉu la nombro kaj brilo de la korteganoj? Ne; tio estas la boneco, la justeco, la justa titolo gvidantoj de ilia popolo. Vi ja demandos, ĉu estos io pli taŭga por doni al ni ideon pri la grandeco kaj majesto de Dio, ol la amaso da anĝeloj konsistiganta lian kortegon... Jes, ĝi certe donas, sed la pli bona afero estas, ke al siaj estuloj Dio prezentu sin superege bona, justa kaj favorkora, ne kolera, enviema, venĝema, detruema kaj partia, kreante por sia propra gloro tiujn privilegiitajn estulojn, plenajn de ĉiaj kapabloj kaj naskitajn por la eterna feliĉo, dum al aliaj Li trudas penigajn kondiĉojn ĉe la akirado de havaĵoj, punante momentajn erarojn per eternaj torturoj...
10. Pri la unuiĝo de la animo kun la korpo, Spiritismo adoptas doktrinon senfine pli spiritualisman, por ne diri malpli materialisman, kaj ĝi cetere ankoraŭ havas avantaĝon esti konforma al la observado kaj al la destino de la animo. Ĝi instruas al ni, ke la animo estas sendependa de la korpo, kaj ke ĉi tiu estas nenio alia ol kelkatempa envolvaĵo: spiriteco estas ĝia esenco, kaj ĝia normala vivo estas la spirita vivo. La korpo estas nur instrumento de la animo por ekzercado de kapabloj ĉe ĝiaj rilatoj kun la materia mondo; disigita je tiu korpo, la animo ĝuas siajn kapablojn pli libere kaj noble.
11. La unuiĝo de la animo kun la korpo, estante necesa al la unuaj progresoj de la animo, fariĝas nur en periodo, kiun ni povas klasifiki kiel tiun de ĝia infaneco kaj adoleskanteco; sed tuj kiam ĝi atingas ian gradon da perfekteco kaj senmateriiĝo, tiu unuiĝo estas nenecesa kaj la progreso fariĝas en ĝia vivo kiel Spirito. Cetere, kiom ajn multenombraj estas la enkorpaj ekzistadoj, ili limiĝas al la ekzistado de korpo, kaj ilia tuto, je ĉiuj okazoj, ampleksas nur nepercepteblan parton de la spirita vivo, kiu estas senlima.
12. Ne estas ia dubo, ke ekzistas estuloj dotitaj per ĉiaj kvalitoj atribuitaj al la anĝeloj. La spiritisma revelacio pri tiu punkto konfirmas la kredon de ĉiuj popoloj, samtempe konigante al ni la originon kaj naturon de tiaj estuloj.
La animoj aŭ Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj, t. e. sen konoj kaj konscio pri bono kaj malbono, sed kapablaj akiri tion, kio mankas al ili. La laboro estas rimedo por akiro, kaj la celo – kiu estas la perfekteco – estas la sama por ĉiuj. Ili ĝin atingas pli-malpli rapide, pro sia libera volo kaj proporcie al siaj klopodoj; ĉiuj havas la samajn ŝtupojn trapasotajn, la saman laboron plenumotan. Dio ne pli favoras unujn ol aliajn, ĉar Li estas justa, kaj, ĉar ĉiuj estas liaj filoj, tial Li ne havas preferojn. Li diras al ili: Jen la leĝo, kiu devas esti via kondutnormo; ĝi nur povas konduki vin al la celo; ĉio, kio estos konforma al ĝi, estas bono; ĉio, kio estas kontraŭa al ĝi, estas malbono. Vi havas plenan liberecon obei aŭ malobei tiun leĝon, kaj tiel vi estos juĝantoj de via propra sorto. Sekve, Dio ne kreis malbonon; ĉiuj liaj leĝoj sin destinas por bono, sed la homo kreis la malbonon, malobeante tiujn leĝojn; se la homo ilin skrupule observus, li neniam sin deturnus de la bona vojo.
13. Malgraŭ tio, la animo, simile al iu infano, estas sensperta en la unuaj fazoj de sia ekzistado, kaj tial ĝi estas erarema. Dio ne donas al ĝi la sperton, sed donas al ĝi rimedojn por ĝin akiri. Falsa paŝo do sur la vojeto de malbono estas malprogreso por la animo, kiu, suferante ties sekvon, lernas mem tion, kion ĝi devas eviti. Tiamaniere, iom post iom ĝi disvolviĝas, perfektiĝas kaj progresas en la spirita hierarkio, ĝis la stato de pura Spirito aŭ anĝelo. Anĝeloj estas do animoj de homoj atingintaj la perfektogradon, kiun la estulo kapablas atingi, ĝuante la plenan promesitan feliĉon. Sed antaŭ ol atingi la superegan gradon, ili ĝuas ian feliĉon relativan al sia progreso, feliĉon konsistantan ne el neniofarado, sed el funkcioj, kiujn plaĉas al Dio konfidi al ili, kaj pro kies plenumo ili sentas sin feliĉaj, ankoraŭ vidante en tio ian rimedon por progreso. (Vidu en la 1-a Parto ĉap. III, “La Ĉielo”.)
14. La homaro ne estas limigita al la Tero; per ĝi Dio loĝatigas sennombrajn mondojn turniĝantajn en la Spaco; per ĝi Dio jam loĝatigis mondojn malaperintajn, kaj loĝatigos tiujn, kiuj formiĝos. Ĉar Dio kreis ĝin jam de la tuta eterneco, Li neniam ĉesos ĝin kreadi. Longe antaŭ ol ekzistis la Tero kaj kiom ajn antikva ni supozas, ke ĝi estas, ekzistis aliaj mondoj, kie enkarniĝintaj Spiritoj, atinginte sian celon eĉ antaŭ ol ni eliris el la manoj de la Kreinto, trapasis la samajn fazojn, kiujn nun trapasas tiuj pli frue formitaj.
Nu, de la tuta eterneco ekzistas puraj Spiritoj aŭ anĝeloj; sed, ĉar ilia homa ekzistado okazis en senlima pasinteco, tial ni supozas, ke ili ĉiam estis anĝeloj.
15. Tiamaniere efektiviĝas la granda leĝo de unueco de la Kreado; Dio neniam estis neaktiva kaj ĉiam havis plurajn Spiritojn, spertajn kaj instruitajn, destinitajn por la transsendo de siaj ordonoj kaj por la direktado de la Universo, ekde la regado de la mondoj ĝis plej etaj detaloj. Dio ankaŭ ne bezonis krei privilegiitajn estulojn, liberajn de devoj; ĉiuj, antikvaj kaj novaj, akiris siajn poziciojn en la lukto per propra merito; ĉiuj fine estas filoj de siaj faroj.
Kaj tiel egale kompletiĝas la superega justeco de la Kreinto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.