La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA ĈIELO KAJ LA INFEROAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Intuicio pri la estontaj punoj. La kristana infero imitita laŭ la pagana infero. Limboj. Bildo pri la pagana infero. Skizo de la kristana infero.
1. Ekde ĉiuj epokoj la homo intuicie kredas, ke la estonta vivo estas feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ la bono aŭ malbono farita en ĉi tiu mondo. Sed la ideo, kiun li faras pri tiu vivo, respondas al liaj progreso, morala sento kaj pli aŭ malpli ĝustaj nocioj pri bono kaj malbono.
Punoj kaj rekompencoj estas respeguliĝo de la elstaraj instinktoj. Por militemaj popoloj la plej supera feliĉo estas la honoraĵoj aljuĝitaj al la braveco; por la ĉasisto ĝi estas la ĉasabundo; por la voluptemaj, la voluptaj ĝuoj. Regite de la materio, la homo nur malperfekte povas kompreni la spiritecon, imagante ian bildon pli materian ol spiritan pri la estontaj punoj kaj ĝuoj; al li ŝajnas, ke en alia mondo li devas manĝi kaj trinki pli bone ol sur la Tero[6].
Pli malfrue jam troviĝas en la kredoj pri la estonta vivo ia miksaĵo de spiritualismo kaj materialismo: la kontempla beateco konkuranta kun la infero je fizikaj turmentoj.
2. Ĉar li povas kompreni nur tion, kion li vidas, la primitiva homo tute nature modlis sian estontecon laŭ la nuneco; por kompreni aliajn tipojn, krom tiuj, kiujn li havis antaŭ la okuloj, li bezonus ian intelektan progreson, kiun nur la tempo povus aldoni. Ankaŭ la bildo de li imagita pri la estontaj punoj estas nenio alia ol la spegulo de la malbonoj de la homaro, en pli vasta proporcio, ampleksante ĉiajn torturojn, turmentojn kaj suferojn, kiujn li trovis sur la Tero. En la varmegaj klimatoj li imagis ian fajran inferon, kaj en la nordaj regionoj ian inferon el glacio. Ĉar ankoraŭ ne disvolviĝis en li la kapablo ebliganta al li kompreni la spiritan mondon, li nur povis koncepti fizikajn punojn; kaj tiamaniere, malgraŭ malgrandaj diferencoj pro formo, estas similaj la inferoj de ĉiuj religioj.
3. La pagana infero priskribita kaj dramigita de la poetoj estis la plej grandioza modelo de la ĝenro, kaj ĝi eterniĝis en la kristanaj medioj, kie siavice estis poetoj kaj kantistoj. Se oni ilin komparos, oni trovos en ili – escepte de iliaj nomoj kaj detalaj variaĵoj – sennombrajn similaĵojn; ili ambaŭ havas la materian fajron, kiel bazon de la turmentoj, kiel simbolon de la plej kruelaj suferoj. Sed, stranga afero! La kristanoj troigis la inferon de la paganoj je multaj punktoj. Se ĉi tiuj havis la barelegon de la Danaidinoj, la radon de Iksiono, la rokon de Sizifo, tiuj torturoj estis individuaj; male, la kristanoj havas por ĉiuj sendistinge la bolantajn kaldronojn, kies kovrilojn la anĝeloj levas por vidi la tordiĝojn de la turmentatoj[7] kaj Dio senkompate aŭdas iliajn ĝemojn tra la tuta eterneco. La paganoj neniam priskribis la loĝantojn de la Kampoj Elizeaj, plezurantajn je vido de turmentoj en Tartaro[8].
4. Same kiel la paganoj, tiel ankaŭ la kristanoj havas sian inferreĝon – Satanon – sed kun la diferenco, ke Plutono, ne estante malbona, kontentiĝis regi la ombran imperion, kiu destiniĝis por li, kiel heredaĵo. Li tenis en sia regno tiujn, kiuj faris malbonon, ĉar tia estis lia misio, sed li ne instigis la homojn al peko por ĝui, por ĝoji pri iliaj suferoj. Satano tamen ĉie altiras viktimojn kaj plezuriĝas, turmentante ilin per legio da demonoj armitaj per forkegoj, turnante ilin en la fajro.
Oni jam diskutis serioze pri la naturo de tiu fajro, kiu bruligas sed ne konsumas la viktimojn. Oni eĉ demandis, ĉu ĝi estas ia fajro nutrata per bitumo[9].
La kristana infero neniel estas malpli turmenta ol la pagana infero.
5. La samaj konsideroj, kiuj devigis la antikvulojn ie loki la regnon de la feliĉo, ankaŭ devigis ilin ĉirkaŭlimigi la lokon por torturoj. Lokinte la unuan en la supraj regionoj, oni nature destinis al la dua la malsuprajn lokojn, t.e. la centron de la Tero, kies enirejo, oni kredis, estis iaj ombroplenaj kavaĵoj kun terura aspekto. Ankaŭ la kristanoj lokis tie dum longa tempo, la loĝejon de la kondamnitoj.
Ankoraŭ pri tio ni reliefigu alian similecon: – Unuflanke la infero de la paganoj havis la Kampojn Elizeajn, kaj aliflanke la Tartaron; la Olimpo, loĝejo de la gedioj kaj de la diigitaj homoj, situis en la supraj regionoj. Laŭ la litero de la Evangelio, Jesuo malsupreniris en la inferojn, t.e. en la malsuprajn lokojn, por el tie eltiri la animojn de la justuloj, kiuj atendis lian venon.
La inferoj ne estas do ia loko sole nur de turmentoj: ili kuŝis same, kiel por la paganoj, en la malsupraj lokoj.
La loĝejo de anĝeloj same, kiel la Olimpo, estis en la supraj lokoj. Oni lokis ĝin trans la stelplena ĉielo, kiun oni opiniis limigita.
6. Tiu miksaĵo el kristanaj kaj paganaj ideoj estas neniel neverŝajna. Jesuo ne povis per ununura bato detrui malnovajn kredojn, kiam al la homoj mankis konoj necesaj por kompreni la vastecon de la Spaco kaj la senliman nombron de la mondoj; por ili la Tero estis la centro de la Universo; ili ne konis ĝian formon nek ĝian strukturon internajn; ĉio limiĝis je ilia vidpunkto: iliaj nocioj pri estonteco ne povis iri trans iliaj scioj. Al Jesuo estis do neeble inici ilin pri la vera stato de la aferoj; sed ne volante, aliflanke, per sia aŭtoritato, sankcii akceptitajn superstiĉojn, li sin detenis korekti ilin, lasante al la kuro de la tempo la plenumadon de tiu misio. Li kontentiĝis paroli nur supraĵe pri la feliĉega vivo, pri la punoj rezervitaj al la pekuloj, neniam aludante, dum sia instruado, la korpajn punojn kaj torturojn, kiuj por la kristanoj estas kredartikolo. Jen kiel la ideoj pri la pagana infero eterniĝis ĝis niaj tagoj. Kaj estis necesaj la disvatiĝo de modernaj lumoj, la ĝenerala disvolviĝo de la homa intelekto, por ke oni faru al li justecon. Sed ĉar nenio pozitiva anstataŭis la ricevitajn ideojn, la periodo de blinda kredemo estis kelkatampe sekvata de la periodo de nekredemo, al kiu metis finon la Nova Revelacio. Estis necese detrui por rekonstrui, ĉar estas pli facile sugesti ĝustajn ideojn al tiuj, kiuj nenion kredas, sentante, ke io mankas al ili, ol fari tion al tiuj, kiuj havas firman ideon, kvankam absurdan.
7. Post lokado de la ĉielo kaj de la infero, la kristanaj sektoj estis devigitaj akcepti ne pli ol du ekstremajn situaciojn: kompletan feliĉon kaj absolutan suferon. Purgatorio estas nur ia meza kaj transiĝa loko, el kie la animoj rekte pasas al la loĝejo de la justuloj.
Pro la kredo al la definitiva sorto de la animo post la morto, alia ne povas esti la hipotezo. Se ne estas pli ol du loĝejoj, tiu de la elektitoj kaj tiu de la kondamnitoj, oni ne povas konsenti pri multaj gradoj en ĉiu el ili, sen la ebleco ilin trairi, kaj sekve fari progreson. Nu, se ekzistas progreso, ne ekzistas definitiva sorto, kaj se ekzistas definitiva sorto, ne ekzistas progreso. Jesuo solvis la demandon, kiam li diris : “Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro.”[10]
8. Estas vero, ke la Eklezio akceptas ian specialan pozicion en apartaj okazoj.
Infanoj mortintaj en frua aĝo, ne farinte iun ajn malbonon, ne povas esti kondamnitaj al la eterna fajro. Sed, aliflanke, ne farinte bonon, ili ne rajtas ĝui la superegan feliĉon. Ili restas en la limboj, diras al ni la Eklezio, en tiu neniam difinita situacio, en kiu, se ili ne suferas, ili ankaŭ ne ĝuas la feliĉegon. Ĉar tiu sorto estas neŝanĝebla, tiu feliĉego restas al ili malpermesita por ĉiam. Tia malpermeso estigas ian torturon eternan, des pli nemerititan, ĉar estas vere, ke ne dependas de tiuj animoj la fakto, ke la aferoj tiel okazas. Tio sama okazas al la sovaĝulo, kiu, ne ricevinte la gracon de la bapto kaj la lumon de la religio, pekas pro nescio, forlasite al la naturaj instinktoj. Li certe ne havas la respondecon kaj la meriton de tiuj konscie agantaj. La simpla logiko rifuzas tiun doktrinon en la nomo de la Dia justeco, kiu plene troviĝas en ĉi tiuj vortoj de la Kristo: “Al ĉiu laŭ liaj faroj”[11]. Jes, faroj bonaj aŭ malbonaj, sed plenumitaj memvole kaj libere, la solaj, kiuj enhavas respondecon. En tiu okazo ne povas troviĝi la infano, la sovaĝulo, nek tiu, kiu ne estis klerigita.
9. La kono pri la pagana infero estas liverita al ni preskaŭ ekskluzive de la priskribo de la poetoj. Homero kaj Vergilio donis la plej kompletan priskribon pri ĝi, sed oni devas konsideri la poeziajn bezonojn truditajn de la formo. La priskribo de Fénelon, en Telemaĥo, kvankam prenita el la samaj fontoj pri la fundamentaj kredoj, havas la pli koncizan simplecon de la prozo.
Priskribante la funebran aspekton de la lokoj, li ĉefe okupiĝis pri la reliefigo de la sufero de la kulpintoj, plilongigante la priskribadon pri la sorto de la malicaj reĝoj, kun la celo instrui sian reĝan disĉiplon. Kiel ajn populara estas tiu verko, ne ĉiuj memoras pri tiu priskribo aŭ pri ĝi meditas por fari komparon, kaj tial ni kredas, ke estas utile reprodukti la epizodojn, kiuj pli rekte interesas nian temon, t.e. tiujn, kiuj koncernas la individuajn punojn.
10. “Enirante, Telemaĥo aŭdas ĝemojn de senkonsola ombro. Kia estas via malfeliĉo? – li demandis. Kiu nome vi estis sur la Tero? Nabofarzano – respondis la ombro –, reĝo de la fiera Babilonio. Aŭdante mian nomon, ĉiuj popoloj en Oriento tremas; mi devigis la babilonanojn adori min en marmora templo, kie mi estis reprezentata per ora statuo, ĉe kies piedoj tage kaj nokte bruladis incensoj el Etiopujo; neniam iu ajn kuraĝis kontraŭdiri min sen tuja puno; ĉiutage oni elpensis novajn amuzojn, kiuj faris mian vivon pli kaj pli ĉarma.
Estante juna kaj fortika, kiom, ho! kiom da plezuroj ankoraŭ restis ĝuotaj de mi sur la trono! Sed certa virino, kiun mi amis, kaj kiu ne reciprokis mian amon, igis min klare senti, ke mi ne estas dio: ŝi venenis min, kaj... jen mi estas nenio plu. Hieraŭ miaj cindroj pompe estis enfermitaj en oran urnon: oni ploris, elŝiris la harojn, hipokrite volis sin ĵeti en la flamon de mia brulo, por morti kun mi, kaj ankoraŭ iras plori apud la tombo de miaj cindroj, sed neniu priploras min; mia memoro teruras mian propran familion, dum mi ĉi tie malsupre suferas abomenindajn turmentegojn.
Kortuŝita antaŭ tia spektaklo, Telemaĥo diras al li: Ĉu vi estis vere feliĉa dum via regado? Ĉu vi sentis tian mildan pacon, sen kiu la koro konservas sin premita kaj malfortika meze en la plezuregoj? – Ne – respondis la babilonano; mi ne scias mem tion, kion vi volas diri. La saĝuloj laŭdegas tiun pacon kiel unikan bonon; rilate la koleron, mi neniam ĝin sentis, mia koro senĉese skuiĝas pro novaj deziroj de timo kaj espero. Mi penadis sekonsciigi min per skuo de miaj propraj pasioj, zorge plilongigante tiun ebriecon por fari ĝin eterna, kontinua; la plej malgranda momento da prudento, da trankvileco estus al mi amara. Jen la paco ĝuita de mi; ia ajn alia ŝajnas al mi ia fabelo, ia sonĝo, Tiuj estas la bonoj, kiujn mi priploras.
Tiel parolante, la babilonano ploris, kiel malforta viro, tedita de la prosperaĵoj, malkutimiĝinta rezignacie elporti ian malfeliĉon. Ĉe li troviĝis kelkaj sklavoj, mortigitaj honore al liaj funebroj. Merkuro transdonis ilin kune kun ilia reĝo al Karono, donante al ili absolutan povon super tiu reĝo, al kiu ili servis sur la Tero. Tiuj ombroj de sklavoj ne timis la ombron de Nabofarzano, kiun ili retenis katenita, trudante al li la plej kruelajn insultojn. Unu diris al li: “Ĉu ni ne estis homoj egalaj al vi? Vi, kiu estis malsaĝa, opiniis vin ia dio, tiel ke vi forgesis vian originon komunan al ĉiuj homoj.” Alia, por insulti lin, diris: “Vi prave ne volis, ke oni prenu vin por homo, ĉar vere vi estis malhumana monstro.” Ankoraŭ alia: “Nu, kie troviĝas nun viaj flatuloj? nenion plu vi havas por doni, mizerulo! eĉ ne malbonon vi povas fari plu: jen vi reduktita nun al sklavo de viaj sklavoj. La justeco de la dioj malfruiĝas sed nepre venas.”
Ĉe tiuj severaj frazoj, Nabofarzano sin ĵetis al la tero, elŝirante la harojn, posedite de kolero kaj malespero. Karono tamen instigis la sklavojn: Trenu lin per kateno, starigu lin kontraŭ lia volo. Li ne povu konsoloĝi, kaŝante sian honton: estas necese, ke ĉiuj ombroj el Stikso atestu tiun honton, kiel pruvon al la dioj, kiuj dum tiel longa tempo permesis, ke tiu kruelulo regis sur la Tero.
Kaj li tuj ekvidas tre proksime la nigran Tartaron, kiu eligas malluman, densan fumon, kies fetoro estus mortiga, se ĝi disetendiĝus sur la mondon de la vivantoj. Tiu fumo kovris ian fajran riveron, ian flaman kirlon, kies bruego, simila al tiu de plej grandaj torentoj, falantaj de altaj rokoj en profundajn abismojn, kontribuis al tio, ke oni nenion aŭdu en tiuj mallumaj regionoj. Kaŝe kuraĝigita de Minerva, Telemaĥo sentime eniras en tiun abismon. Unue li vidis grandan nombron da homoj vivantaj plej humile, punitaj pro tio, ke ili penis havigi al si riĉaĵojn per trompoj, perfidoj kaj kruelaĵoj. Tie li rimarkis multajn hipokritajn nekredantojn, kiuj, ŝajnante ami religion, ĝin uzis, kiel pretekston por kontentigi siajn ambiciojn kaj moki la kredantojn; kiuj misuzis la Virton mem, la plej gravan donacon de la dioj; kaj kiuj estis punataj, kiel la plej krimaj el ĉiuj homoj. La gefiloj senkapigintaj siajn gepatrojn; la edzinoj makulintaj la manojn per la sango de siaj edzoj; la perfiduloj, kiuj vendis sian patrujon, rompante ĉiujn ĵurojn, ĉiuj, malgraŭ ĉio, suferis punojn pli malgravajn ol tiuj ricevitaj de la hipokrituloj.
La tri inferaj juĝistoj tion volis, pro la jena motivo: la hipokrituloj ne kontentiĝas per tio, ke ili estas malicaj, kiel la ceteraj maliculoj, sed ili volas esti rigardataj, kiel bonaj kaj kontribuas, per sia falsa virto, al la nekredemo kaj korupto de la vero. La dioj, de ili mokataj kaj malestimataj antaŭ la homo, plezure uzas sian tutan potencon por venĝi tiujn insultojn.
Proksime de tiuj troviĝas aliaj homoj ordinare rigardataj kiel senkulpaj, sed senkompate persekutataj de la dioj: ili estas la maldankuloj, la mensoguloj, la flatantoj, laŭdantaj la malvirton, la malicaj kritikantoj, penantaj makuli la plej puran virton; fine tiuj, kiuj, senpripense juĝante la aferojn sen profunda kono pri ili, pro tio mem malutilas la reputacion de la senkulpaj.
Vidante la tri juĝistojn kondamnantaj viron, Telema ĥo kuraĝis demandi ilin pri liaj krimoj. La kondamnito, prenante la parolon, tuj ekkriis: Mi neniam faris iun ajn malbonon; mia tuta plezuro estis la praktiko de bono; mi ĉiam estis bonkora, justa, liberala kaj kompatema; pri kio do oni povas min riproĉi?
Tiam Minoo diris al li: Oni tute ne akuzas vin rilate al la homoj, sed ĉu vi ne ŝuldis malpli al ĉi tiuj ol al la dioj? Kia do estas tiu justeco, pri kiu vi fieras? Al la homoj, kiuj estas nenio, vi neniam neglektis iun ajn devon; vi vere estis virta, sed vi atribuis tiun virton nur al vi mem, forgesante la diojn, kiuj donis ĝin al vi; vi tiele agis nur pro tio, ĉar vi volis ĝui la frukton de via virto, enfermite en vi mem: vi estis via propra dio. Sed la dioj, kiuj ĉion faris por si mem, ne povas rezigni siajn rajtojn; ĉar vi volis aparteni al vi mem, ne al ili, tial ili transdonos vin al vi mem, forgesante vin tiel, same kiel vi forgesis ilin. Se vi povas, serĉu nun konsolon en via propra koro. Jen vi nun estas por ĉiam apartigita de la homoj, al kiuj vi volis plaĉi; jen vi estas sola kun vi mem, vi, kiu estis via propra idolo: sciu, ke ne estas vera virto sen respekto kaj amo al la dioj, al kiuj oni ĉion ŝuldas. Via hipokrita virto, kiu dum longa tempo ekblindigis la naivulojn, estas konfuzota. Ĉar la homoj juĝas la malvirton kaj la virton nur per tio, kio al ili plaĉas aŭ ĝenas, ili estas blindaj rilate bonon kaj malbonon. Ĉi tie ia dia lumo neniigas iliajn artifikajn juĝojn, jen kondamnante tion, kion ili admiras, jen pravigante tion, kion ili kondamnas.
Ĉe tiuj vortoj, la filozofo, kvazaŭ vundita de fulmo, apenaŭ povis subteni sin. La plezuro, kiun li iam sentadis, revidante siajn moderecon, kuraĝon, bonkorajn inklinojn, nun ŝanĝiĝis en malesperon. La vido je la malamika koro de la dioj estigas en li turmentojn; li vidas, kaj ne povas ne vidi sin mem; li vidas la vantaĵojn de la antaŭjuĝoj de homoj, kiujn li penadis flati ĉe ĉiuj iliaj agoj. Efektiviĝas ia radikala revolucio en lia tuta interno, kvazaŭ volviĝis ĉiuj liaj internaĵoj; li sentas sin ŝanĝita; li ne trovas apogon en la koro; la konscienco, kies atesto estis tiel agrabla al li, ribelas kontraŭ li, amare kulpigante lian malsaĝiĝon, lian iluzion pri ĉiuj liaj virtoj, kiuj ne havis, kiel principon kaj celon, la kulton al Dio, kaj jen li estas nun konfuzita, konsternita, katenita de honto, de rimorso, de malespero. La Furioj ne turmentas lin, kaj al ili sufiĉas, ke ili transdonis lin al li mem, por ke li suferu en sia koro la venĝon de la malŝatataj dioj.
Serĉante mallumon, li ne povas trovi ĝin, ĉar maloportuna lumo lin sekvas ĉie; el ĉiuj flankoj la penetrantaj radikoj de la vero venĝas la veron, kiun li ne volis sekvi. Ĉio, kion li amis, fariĝas abomena, kiel fonto de liaj senfinaj malbonoj. Li murmuras al si mem: Ho malŝaĝulo! Mi eĉ ne konis la diojn, nek la homojn, nek min mem, ĉar mi neniam amis la veran kaj unikan bonon; ĉiuj miaj paŝoj estis frenezaj; mia saĝo estis nenio alia ol frenezo; mia virto nenio pli ol senkompata, blinda fiero: – mi estis do mia idolo!
Fine Telemaĥo rekonis la reĝojn kondamnitajn pro misuzo de aŭtoritato. Unuflanke, venĝema Furio prezentis al ili spegulon, kiu reflektis iliajn monstrajn malvirtojn: nepovante deturni la rigardon, ili tie vidis la vantemon krudan kaj avidan je ridindaj flatoj: la kruelecon al tiuj, kiujn ili devus feliĉigi; la timon kontraŭ la vero, la nesentemon antaŭ la virtoj; la preferon al la kovarduloj kaj flatemuloj, la mankon de realigo, la inertecon, la mallaboremon; la senliman malkonfidon; la ekscesajn pompon kaj riĉecon nutritajn per la popola malfeliĉo; la ambicion pri vanaj gloroj koste de la civitana sango; fine la kruelecon, kiu ĉiutage serĉas novajn plezurojn en la larmoj kaj malespero de tiom da malfeliĉuloj. Tiuj reĝoj ofte revidis sin en tiu spegulo, trovante sin pli monstraj kaj teruraj ol la propra Ĥimero venkobatita de Belerofono, ol la Hidro el Lerno, mortigita de Herkuleso, kaj ol Cerbero, kiu el siaj tri faŭkoj vomadis ian nigran, venenan sangon kapablan pestigi ĉiaspecajn mortemulojn vivantajn sur la Tero.
Duaflanke, alia Furio insulte ripetis al ili ĉiujn flatojn, kiujn la flatemuloj faris al ili dum la vivo, kaj ŝi ankoraŭ montris al ili alian spegulon, kie ili vidis sin tiaj, kiaj la flatemo ilin pentris. El la antitezo de la bildoj ilin konsternis ja la turmento de la memamo. Estas notinde, ke la plej malicaj el la reĝoj estas tiuj, kiuj ricevis la plej multajn kaj plej brilajn flatojn dum sia vivo, pro tio, ke la maliculoj estas pli timataj ol la bonuloj kaj postulas tute senhonte la malnoblajn flatojn de siatempaj poetoj kaj oratoroj.
En la profundo de tiuj mallumoj, kie ili suferas nur ofendojn kaj mokojn, oni aŭdas iliajn agoniajn ĝemojn. En ilia ĉirkaŭaĵo, ĉio ilin forpelas, kontraŭdiras kaj konfuzas, kontraŭe al tio, kion ili atendis dum la vivo, mokante la homojn, en la konvinko, ke ĉio fariĝas por servi al ili. En la Tartaro, iuj sklavoj, al kies kapricoj ili estis submetitaj, igas ilin siavice provi la plej kruelan sklavecon; dolore humiligitaj, al ili estas nenia espero modifi aŭ mildigi la sklavecon. Simile al amboso sub la martelado de la Ciklopoj, kiam instigitaj de Vulkano ĉe la inkandeskaj fornegoj en la monto Etno, tiel ili restas, sub la batoj de tiuj sklavoj ŝanĝitaj en turmentistojn.
Tie Telemaĥo vidis palajn vizaĝojn teruregajn kaj konsternitajn. Malluma estas la malĝojo, kiu konsumas tiujn krimulojn teruritajn de si mem, ne povantajn liberiĝi de ĝi, tiel same, kiel al ili ne estas eble liberiĝi de sia propra naturo: al iliaj kulpoj estas nenia puno ol tiuj kulpoj mem; tiuj kulpoj senĉese vidiĝas en sia plena grandego, aperante al ili sub la formo de teruraj fantomoj ilin persekutantaj. Penante liberiĝi de tiu persekuto, ili serĉas morton pli potencan ol tiu, kiu ilin apartigis de la korpo. Senesperaj, ili elvokas ian morton kapablan estingi ilian konsciencon: ili petas, ke la abismoj absorbu ilin, por ke ili liberiĝu de la venĝaj fulmoj de la vero ilin turmentanta, sed ili fordonas sin plu al la venĝo, kiu senĉese falas sur ilin, guto post guto. La vero, kiun ili timas vidi, fariĝas ia turmento; ili tamen ĝin vidas, kaj ili havas okulojn nur por vidi ĝin leviĝi kontraŭ ilin, ilin vundante, dispecigante kaj fulme forŝirante de ili mem, detruante nenion el ilia eksteraĵo, penetrante en la plejprofundo de ilia internaĵo.
Inter la estuloj, kiuj hirtigis al li la harojn, Telemaĥo vidis plurajn kaj antikvajn reĝojn el Lidio, punitaj, ĉar al laboro ili preferis la ĝuojn de ia inerta vivo, kiam la laboro devas esti la konsolo de la popoloj kaj tiel neapartigebla por la reĝeco.
Tiuj reĝoj recipokre bedaŭris la blindecon. Unu al alia, kiu sur la Tero estis lia filo, diris: Ĉu mi ne rekomendis plurfoje al vi dum la vivo kaj ankoraŭ antaŭ la morto, ke vi riparu la malbonojn okazintajn pro mia neglekto? – Ha! Kompatinda patro! – diris la filo – estis ja vi, kiu perdigis min! Via ekzemplo inspiris al mi pompon, orgojlon, voluptamon kaj kruelecon kontraŭ la homoj! Vidante vin regi kun tiom da malzorgo, ĉirkaŭita de malŝatindaj flatemuloj, mi alkutimiĝis ŝati flaton kaj plezurojn.
Mi ekkredis, ke la homoj estas por la reĝoj tio sama, kio la ĉevaloj kaj aliaj ŝarĝobestoj estas por la homoj, t.e. bestoj, kiujn oni estimas nur dum ili taŭgas por laboro kaj komforto.
Mi kredis tion, kaj estis ja vi, kiu igis min kredi... suferanta nun tiom da malbonoj, ĉar mi imitis vin. Al tiuj riproĉoj ili aldonis plej severajn blasfemojn, kvazaŭ poseditaj de kolero sufiĉa por sin reciproke dispecigi. Simile al noktaj noktuoj, ĉirkaŭ tiuj reĝoj flugadis la kruelaj suspektoj, la vanaj timoj kaj malkonfidoj, per kiuj venĝas la popoloj pro sovaĝeco de iliaj reĝoj, la nesatigeblan ambicion je riĉaĵoj, la falsan gloron ĉiam tiranan kaj la malzorgan senfaremon, kiu duobligas la suferojn sen la rekompenco de efektivaj plezuroj. Oni vidis multajn el tiuj reĝoj severe punataj, ne pro malbonoj faritaj, sed pro tio, ke ili neglektis la bonon, kiun ili povus kaj devus fari. Ĉiuj krimoj de la popolo, rezultantaj de la neglekto ĉe la observado de la leĝoj, estis imputitaj al la reĝoj, kiuj devas regi nur por plenumi la leĝojn. Oni imputis al ili ankaŭ ĉiujn malordojn naskitajn de pompo, lukso kaj ceteraj eksecoj, pelanta la homon al perforto, ilin instigantaj al akirado de havaĵoj per malobeo al la leĝoj. Antaŭ ĉio oni rigore traktis la reĝojn, kiuj, anstataŭ esti bonaj kaj viglaj paŝtistoj de popoloj, okupiĝis nur pri detruado de la ŝafaro, kvazaŭ voremaj lupoj.
Sed kio plej multe malĝojigis Telemaĥon, tio ja estis vidi en tiu malluma, malica abismo grandan nombron da reĝoj, kiuj, rigardataj sur la Tero kiel la plej bonaj, kondamnis sin mem al punoj en la Tartaro, ĉar ili sin lasis gvidi de ruzaj kaj malicaj homoj. Tia puno respondis al la malbonoj, kiujn ili permesis fari en la nomo de sia aŭtoritato. Sed la plejmulto de ĉi tiuj reĝoj estis nek bona, nek malbona, tia estis ilia malforteco; nescio pri la vero ne timigis ilin, kaj ĉar neniam ĝuis la plezuron de virto, ili neniam povus konsistigi la plezuron en la praktiko de bono.”
11. La opinion de la teologoj pri la infero oni resumas per la sekvantaj citaĵoj[12]. Prenite el la sanktaj aŭtoroj kaj el la vivo de la sanktuloj, tiu priskribo povas des pli bone esti rigardata, kiel esprimo de la ortodoksa fido al la temo, ĉar ĝi estas ofte reproduktata, kun malmultaj variaĵoj, ĉe la evangelia predikado kaj en la episkopaj pastoraloj.
12. “La demonoj estas puraj Spiritoj, kaj la kondamnitoj, nuntempe en la infero, povas esti rigardataj kiel puraj Spiritoj, pro tio, ke nur la animo malsupreniras tien, kaj la korpo transdonita al la tero ŝanĝiĝas en herbojn, plantojn, mineralojn kaj likvaĵojn, senkonscie suferante la metamorfozojn proprajn al la materio. Sed la kondamnitoj, same kiel la sanktuloj, devas reviviĝi en la tago de la Lasta Juĝo, prenante, por ilin ne plu forlasi, la samajn karnajn korpojn, kiuj vestis ilin dum la vivo. La elektitoj reviviĝos tamen en purigitaj kaj lumbrilaj korpoj, kaj la kondamnitoj en korpoj malkulitaj kaj difektitaj de la pekoj. Tio ilin distingos, kaj en la infero ne plu estos puraj Spiritoj, sed homoj, kiel ni. Sekve la infero estas loko fizika, geografia, materia, ĉar ĝi devas esti loĝata de surteraj estuloj havantaj piedojn, manojn, buŝon, langon, dentojn, orelojn, okulojn similajn al niaj, sangon en la vejnoj kaj sentemajn nervojn.
Kie troviĝas ja tiu infero? Kelkaj doktrinoj lokas ĝin en la interno mem de nia terglobo; aliaj, ni ne scias en kiu planedo, kaj la problemo estas solvita de neniu koncilio. Tiurilate ni nur konjektas; la sola afero certigita estas, ke tiu infero, kie ajn ĝi ekzistas, estas mondo el materiaj elementoj, kvankam sen Suno, sen steloj, sen Luno, pli malĝoja kaj kruda, sen ia ĝermo kaj bonefikaj aspektoj eble ankoraŭ troviĝantaj en la plej sekaj regionoj de ĉi tiu mondo, kie ni pekas.
La plej seriozaj teologoj ne kuraĝas, kiel la egiptoj, hindoj kaj grekoj, priskribi la teruraĵojn de tiu loĝejo, kaj ili limas sin nur montri ĝin al ni, kiel premisojn en la malmulto, kiun la Skribo parolas pri tiu loĝejo, nome la lago el fajro kaj sulfuro de la Apokalipso kaj la vermoj de Jesaja, tiuj vermoj eterne svarmantaj sur la kadavroj de Tofel, kaj demonoj turmentantaj la homojn, kiujn ili perdigis, kaj la homoj plorantaj, grincantaj per la dentoj, laŭ la diroj de la evangeliistoj.
Sankta Aŭgusteno ne konsentas, ke tiuj fizikaj suferoj estas nur respeguloj de la moralaj suferoj, kaj vidas en reala sulfura lago vermojn kaj aŭtentikajn serpentojn satiĝantajn per la korpoj, kunigantajn siajn pikojn al tiuj de la fajro. Laŭ paragrafeto de Sankta Marko, li pretendas ankoraŭ pli, ke tiu stranga fajro, kvankam materia, kiel la nia, influanta sur materiajn korpojn, ilin konservos, same kiel salo konservas la korpojn de la viktimoj. La kondamnitoj, ĉiam oferataj kaj ĉiam vivaj viktimoj, sentos la torturon de tiu fajro, kiu bruligas sen detruo, penetrante en ilian haŭton; ili estos sorbigitaj kaj saturitaj de tiu fajro ĉe ĉiuj siaj membroj, ĉe la ostaj medoloj, ĉe la okulaj pupiloj, ĉe la plej kaŝitaj kaj sentemaj fibroj de sia esto. Vulkana kratero, se tien ili povus sin mergi, estus por ili loko de malvarmiĝo kaj ripozo.
Tiel tute firme diras la teologoj pli timemaj, diskretaj kaj moderaj; ili ne neas, ke en la infero estas aliaj korpaj turmentegoj, sed diras, ke por aserti tion mankas sufiĉa kono, almenaŭ tiel pozitiva, kiel tiu, kiun oni donis al ili pri la terura turmentego de la fajro kaj vermoj. Sed ekzistas pli aŭdacaj aŭ pli kleraj teologoj, kiuj donas pli detalajn, variajn kaj kompletajn priskribojn pri la infero. Kaj, kvankam oni ne scias, kie en la Spaco lokiĝas tiu infero, tamen ekzistas sanktuloj, kiuj ĝin vidis. Ili ne alvenis tien kun liro en la mano, kiel Orfeo, aŭ tenante glavon, kiel Uliso, sed transportitaj en spirito.
Al tiu nombro apartenas Sankta Tereza. Oni povus diri, laŭ la priskribo de tiu sanktulino, ke estas unu urbo en la infero; tie ŝi almenaŭ vidis ian specon de longa kaj mallarĝa strateto simila al tiuj abundantaj en antikvaj urboj, kaj ŝi terurite ĝin trakuris, irante sur ŝlima kaj haladza tereno, sur kiu svarmis monstraj reptilioj. Sed ŝia marŝo estis haltigita de speco de murego baranta la strateton, murego, en kiu troviĝis niĉo, kie ŝi sin ŝirmis, ne povante ekspliki la okazintaĵon. Tiu, ŝi diras, estas la loko, kiun oni destinis por ŝi, se ŝi trouzus, dum la vivo, la gracojn, kiujn Dio konsentis al ŝi en ŝia ĉelo en Avila.
Malgraŭ la mirinda facileco, kun kiu ŝi eniris en tiun niĉon, ŝi tamen ne povis sidiĝi aŭ kuŝiĝi, nek stari. Ŝi eĉ ne povis eliri. Tiuj teruraj muroj, kliniĝantaj sur ŝin, ĉirkaŭis ŝin, premadis ŝin, kvazaŭ animitaj de propraj movoj. Ŝajnis al la sanktulino, ke ili sufokis ŝin, strangulante ŝin, samtempe ŝin skrapvundante kaj tranĉe dispecigante. Sentante, ke ŝi brulas, ŝi ankaŭ spertis ĉiaspecajn angorojn.
Sen espero pri helpo, ĉio estis kvazaŭ mallumego ĉirkaŭ ŝi, kvankam tra tia mallumego ŝi ekvidis, ne sen timego, la abomenindan strateton, en kiu ŝi troviĝis, kun ĝia malpurega ĉirkaŭaĵo. Tia scenejo estis por ŝi tiel neelportebla, kiel la premoj mem de la malliberejo[13].
Sendube tiu estis nenio alia ol malgranda angulo de la infero. Aliaj spiritaj vojaĝantoj estis pli favorataj, ĉar ili vidis en la infero grandajn urbojn, kvazaŭ grandegajn braĝejojn: Babilonon kaj Ninevon, Romon mem kun ĝiaj palacoj kaj temploj brulantaj, kun ĉiuj loĝantoj ĉenitaj.
Ili vidis komercistojn ĉe iliaj vendotabloj, pastrojn kune kun korteganoj en festensalonoj, katenitajn al lamentantaj seĝoj, levante al siaj lipoj ruĝajn flamantajn kalikojn. Servistojn surgenuiĝintajn en bolantaj kloakoj, kun brakoj disetenditaj, kaj princojn, de kies manoj fluadis fandita oro, kvazaŭ vora lafo. Aliaj vidis en la infero senfinajn ebenaĵojn kulturatajn de malsataj kamparanoj, kiuj, nenion rikoltante el tiaj fumantaj kampoj, el tiaj sterilaj semoj, formanĝis unuj aliajn, poste disirante, tiel multenombraj, kiel antaŭe, malgrasaj, voremaj kaj bande irante serĉi malproksime vane regionojn pli feliĉaj. Aliaj erarvagantaj kolonioj da kondamnitoj ilin tuj anstataŭis. Ankoraŭ aliaj rakontas, ke ili vidis en la infero montojn plenajn de abismoj, veantajn arbarojn, senakvajn putojn, fontojn nutratajn per larmoj, riveretojn el sango, neĝotempestojn en glaciaj dezertoj, ŝipetojn ekipitajn per afliktitoj veturantajn sur senbordaj maroj. Resume ili vidis ĉion, kion vidis la paganoj: ian funebran refiguraĵon de la Tero kun ties naturaj eternigitaj suferoj, kaj eĉ subterajn karcerojn, eŝafodojn kaj turmentilojn forĝitajn per niaj propraj manoj.
Fakte estas demonoj, kiuj prenas korpojn por pli bone turmenti la homojn en ties korpoj. Unuj havas vespertajn flugilojn, kornojn, skvamajn kirasojn, piedojn kun ungegoj, akrajn dentojn, kaj ili sin prezentas al ni armitaj per glavoj, tenajloj, pinĉiloj, segiloj, rostokradoj, balgoj, ĉio ardanta, kaj ili, rilate la homan karnon, havas nenian alian oficon, dum la tuta eterneco, ol tiun de buĉisto kaj kuiristo; aliaj, ŝanĝitaj en leonojn aŭ grandegajn vipurojn, kuntrenas siajn predojn en solecajn kavernojn; ĉi tiuj transformiĝas en korvojn por deŝiri la okulojn de certaj kulpuloj, kaj tiuj en flugantajn drakojn pretaj ĵeti sin sur la dorson de siaj viktimoj, forprenante ilin timigitaj, sangokovritaj, kriantaj, tra la malluma spaco, por fine ĵeti ilin en sulfurplenajn kuvojn. Ĉi tie nuboj da akridoj, da gigantaj skorpioj, kies aspekto kaŭzas naŭzon kaj hirtiĝon, kaj kies kontakto produktas konvulsiojn; tie plurkapaj monstroj, malfermegante voremajn faŭkojn, skuante sur siaj kriplecaj kapoj siajn vipurecajn dikajn harojn, muelante kondamnitojn per sangaj mandibloj, por elvomi ilin maĉitajn sed vivajn, ĉar ili estas senmortaj.
Tiuj demonoj kun impresaj formoj, okulfrape memorigantaj pri la dioj el Amenti kaj el la Tartaro, same kiel la idoloj adorataj de la fenicoj, moabitoj kaj aliaj idolanoj najbaraj al Judujo, tiuj demonoj ne agas hazarde, sed ciu havas sian difinitan funkcion. La malbono de ili praktikata en la infero estas proporcia al la malbono, kiun ili inspiris kaj praktikigis sur la Tero[14]. La kondamnitoj estas punataj ĉe ĉiuj siaj organoj kaj sentumoj, ĉar ili ankaŭ ofendis Dion per ĉiuj siaj organoj kaj sentumoj. La pekintoj pro manĝamo estas punataj de la demonoj de glutemo; la mallaboremaj estas punataj de la demonoj de mallaboremo; la voluptamaj, de tiuj de diboĉo, kaj tiel plu, je varieco tiel vasta, kiel tiu de la pekoj. Ili sentos malvarmon dum brulado, kaj varmon, estante mem glacie malvarmaj, samtempe avidaj je movo kaj ripozo; soifantaj kaj malsatantaj; milfoje pli lacaj ol sklavo je la fino de labortago, pli malsanaj ol la mortantoj, pli senfortaj kaj ulcerplenaj ol la martiroj, kaj tiel por eterne.
Neniu el la demonoj evitas nek evitos iam ajn la fatalan realigon de sia tasko, ĉar ili estas disciplinitaj kaj fidelaj rilate al plenumo de la venĝaj ordonoj, kiujn ili ricevis. Kio do estus la infero sen tio? La pacientoj ripozus, se la ekzekutistoj kverelus aŭ enuus. Sed neniom da ripozo aŭ disputoj por iu ajn el ili, ĉar kvankam ili estas malicaj kaj multenombraj, troviĝante de unu ĝis alia ekstremo de la abismo, neniam estis vidataj sur la Tero vasaloj pli obeemaj al siaj regantoj, armeoj pli servemaj al siaj estroj aŭ monaĥaj kolektivoj pli humilaj kaj obeemaj al siaj superuloj[15].
Oni preskaŭ nenion konas pri la demona popolaĉo, pri tiuj malnoblaj Spiritoj konsistigantaj legiojn da vampiroj, bufoj, skorpioj, salamandroj kaj aliaj sennomaj bestoj; sed oni scias la nomojn de multaj el la princoj komandantaj tiajn legiojn, inter tiuj Belfegor, demono de volupto; Abadono aŭ Apolion, de hommortigo; Baal-Zebud, de la malpuraj deziroj, aŭ sinjoro de la muŝoj generantaj korupton; Mamono, de avareco; Moleĥo, Belialo, Baalgad, Astarot kaj multaj aliaj, precipe ilia superega ĉefo, la severega ĉefanĝelo, kiu en la ĉielo nomiĝis Lucifero, kaj en la infero nomiĝas Satano.
Jen resume la ideo al ni donita pri la infero laŭ la vidpunkto el ĝia fizika naturo kaj ankaŭ el la fizikaj punoj, kiujn oni tie suferas. Foliumu la skribaĵojn de la pastroj kaj antikvaj doktoroj; demandu la piajn legendojn; observu la skulptaĵojn kaj pentraĵojn en niaj preĝejoj; atentu tion, kion ili diras sur la predikokatedroj, kaj vi ekscios pli multe.”
13. La Aŭtoro sekvigis tiun kadron per la jenaj konsideroj, kies atingon ĉiu el ni penu kompreni:
“La renaskiĝo de la korpoj estas miraklo, sed Dio faras ankoraŭ ian duan miraklon, donante al tiuj mortemaj korpoj – jam unufoje uzitaj de la nedaŭraj provoj de la vivo, jam unufoje neniigitaj – la povon ekzistadi sen dissolviĝo en fornego, kie eĉ metaloj vaporiĝus. Ke oni diru ja, ke la animo estas sia propra turmentanto, ke Dio ne persekutas ĝin kaj nur ĝin forlasas en la malfeliĉa stato de ĝi mem elektita (kvankam tiu eterna forlaso de malfeliĉa kaj suferanta estulo ŝajnas neakord igebla kun la dia boneco) estas akcepteble; sed kion oni diras pri la animo kaj la spiritaj punoj, tion oni neniel povas diri pri la korpoj kaj respektivaj punoj, por kies eternigo jam ne sufiĉas, ke Dio sin konservu indiferenta, sed kontraŭe, ke Li intervenu kaj agu, sen kio la korpoj pereus.
La teologoj supozas do, ke post la renaskiĝo de la korpoj Dio estigas tiun duan miraklon, pri kiu ni parolis. Ke Li unue eltiras el la tomboj, ilin vorintaj, niajn korpojn el argilo; Li eltiras ilin tiaj, kiaj ili tien malsupreniris kun siaj originaj malsanoj kaj sinsekvaj degeneroj de la aĝo; Li redonas nin al tia stato, kadukaj, frostosentemaj, podagrozaj, plenaj de bezonoj, sentemaj por abelpiko, markitaj per la difektoj de la vivo kaj de la morto, kaj jen estas farita la unua miraklo; poste, al tiuj malfortikaj korpoj, pretaj reveni al la polvo el kiu ili eliris, Li donas econ, kiun ili neniam havis – la senmortecon, tiun kapablon, kiun Li en sia kolero (prefere diru: en sia favorkoreco) forprenis de Adamo foriranta el la Edeno – kaj jen estas kompletigita la dua miraklo. Kiam nemortema, Adamo estis nevundebla, kaj kiam ne plu nevundebla, li fariĝis mortema; la morto sekvis de proksime la doloron. Resnakiĝo do restarigas nin eĉ ne en la fizikaj kondiĉoj de la senkulpa homo, nek en tiuj de pekinto, kaj ĝi prefere estas renaskiĝo nur de niaj mizeraĵoj, sed kun aldono de novaj mizeraĵoj, senfine pli teruraj.
Iamaniere ĝi estas vera kreaĵo, kaj la plej malica, kiun la imagemo eble kuraĝis koncepti. Dio ŝanĝas sian juĝon, kaj por aldoni al la spiritaj turmentoj de la pekuloj karnajn turmentojn povantajn daŭri eterne, Li subite transformas, per sia povo, la leĝojn kaj proprecojn, kiujn Li mem principe starigis por la materiaj komponaĵoj, renaskigas malsanajn kaj putrintajn karnojn, kaj, kunigante per malfarebla nodo tiujn elementojn inklinajn apartiĝi per si mem, Li tenas kaj eternigas, kontraŭ la natura ordo, tiun vivan putraĵon, ĝin ĵetante en fajron, ne por ĝin purigi, sed por konservi ĝin tia, kia ĝi estas, sentema, suferanta, ardanta, terura kaj, laŭ sia volo, senmorta. Por efektivigi tiun miraklon, Dio ŝanĝiĝas en unu el la inferaj ekzekutistoj, ĉar se la kondamnitoj povas atribui nur al si mem la spiritajn malbonojn, kompense nur al Dio ili povas imputi la aliajn.
Post la morto, laŭŝajne nesufiĉa estis la forlaso al malĝojo, al pento, al angoroj de animo, kiu sentas perdita la superegan bonon. Laŭ la teologoj Dio iros elpreni ilin, en tiu nokto, el la fundo de tiu abismo, venigante ilin por momento al la vivo, ne por ilin konsoli, sed por vesti ilin per ia korpo malbelega, flamanta, nepereema, pli infektita ol la tuniko de Dejanira, tiam forlasante ilin por ĉiam.
Malgraŭ tio Li ne forlasos ilin por ĉiam, tute ne, ĉar la Ĉielo kaj la Tero ekzistas pro konstanta ago de lia volo ĉiam aktiva. Dezirante, ke ili eterne kontribuu por siaj eternaj turmentoj al la edifo de la elektitoj, Dio senĉese havos en siaj manoj tiujn kondamnitojn, malhelpante, ke la fajro ilin konsumanta estingiĝu ĉe iliaj korpoj.”
14. Ni prave diris, ke la infero de la kristanoj superis tiun de la paganoj. Efektive, en la Tartaro vidiĝas kulpuloj torturataj de la konsciencoriproĉo, antaŭ siaj viktimoj kaj siaj krimoj, afliktataj de tiuj, kiujn ili piedpremis dum la surtera vivo; ni vidas ilin forkuri de la lumo ilin penetranta, vane penantajn sin kaŝi for de la rigardoj ilin persekutantaj; tie le orgojlo estas faligata kaj humiligata; ĉiuj prezentas stigmaton el sia pasinteco, estante punataj pro siaj eraroj mem, en tia grado, ke por iuj sufiĉas, ke oni forlasu ilin al ilia sorto, ne estante necese pligrandigi iliajn punojn. Sed ili estas ombroj, t.e. animoj kun fluidecaj korpoj, bildoj de sia surtera vivo; tie oni ne vidas la homojn repreni siajn karnajn korpojn por suferi fizike, kun fajro penetranta ilian haŭton, saturante ilin ĝis la ostaj medoloj. Ankaŭ ne vidiĝas tie la eksceso de la torturoj konsistigantaj la fundon de la kristana infero. Juĝistoj severaj, sed justaj, eldiras verdikton proporcian al la delikto, dum en la imperio de Satano ĉiuj estas intermiksitaj en la samaj torturoj tute materiaj, sen helpo de ia ajn justeco.
Nekontesteble ekzistas hodiaŭ en la sino de la Eklezio mem multaj saĝaj homoj, kiuj ne akceptas laŭvorte tiajn aferojn, kaj ili tie vidas nurajn alegoriojn, kies signifon oni devas interpreti. Tiuj opinioj tamen estas individuaj kaj ne estas leĝo, sed la kredo al la materia infero kun ties sekvoj konsistigas plu kredartikolon.
15. Ni povus demandi, kiel estas homoj kapablaj vidi tiajn aferojn en ekstaza stato, se ĉi tiuj efektive ne ekzistas. Ne estas oportune klarigi ĉi tie la originon de la absurdaj vizioj, plufoje reproduktitaj kun ŝajno de realaĵo. Ni nur diru, ke principe estas necese konsideri, ke ekstazo estas la plej necerta el ĉiuj revelacioj[16], ĉar la stato de superekscito ne ĉiam estigas animan liberigon tiel kompletan, ke ĝi trudiĝas al absoluta kredo, plurfoje montrante la reflekton de antaŭtagaj priokupoj. La ideoj per kiuj la Spirito sin nutras kaj kies formo aŭ bildo estas konservata de la cerbo aŭ, pli bone dirite, de la perispirita envolvaĵo de la cerbo, sin reproduktas plivastigitaj kvazaŭ ia miraĝo, sub vaporecaj formoj, kiuj sin krucas, intermiksas kaj estigas ian strangan tutaĵon. La ekstazuloj el ĉiuj religioj ĉiam vidis aferojn rilatajn al la kredo, de kiuj ili sin opinias penetritaj, kaj ne estas eksterordinare do, ke Sankta Tereza kaj aliaj, same kiel ŝi, saturitaj per inferaj ideoj el rakontoj, parolaj aŭ skribaj, havis viziojn, kiuj ne estas ĝustadire pli ol reproduktaĵoj kaŭzitaj de inkubo. Fanatika pagano prefere estus vidinta la Tartaron kaj la Furiojn, aŭ la fulmotenantan Jupiteron en Olimpo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.