La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈIELO KAJ LA INFERO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

UNUA PARTO: Doktrino
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
DUA PARTO: Ekzemploj
1 2 3 4 5 6 7 8
Piednotoj

ĈAPITRO III: ĈIELO

1. La vorto ĉielo ordinare nomas la senfinan spacon, kiu ĉirkaŭas la Teron, kaj pli speciale la parton super nia horizonto. Ĝi devenas de la latina vorto cœlum, formita el la grekalingva coilos, konkava, ĉar ĉielo ŝajnas grandega konkavaĵo.

La antikvuloj kredis al ekzisto de multaj ĉieloj supermetitaj, el solida kaj travidebla materio, formantaj samcentrajn sferojn kun la Tero en la centro.

Rivoluante ĉirkaŭ la Tero, tiuj sferoj kuntrenis la astrojn troviĝantajn en ilia volbo.

Tiu ideo, rezultinta el manko de astronomiaj konoj, estis tiu de ĉiuj teogonioj, kiuj faris el la ĉieloj, tiel ordigitaj, la plurajn ŝtupojn de feliĉo: la lasta el ili estis ŝirmejo de la superega feliĉo.

Laŭ la plej ĝenerala opinio ekzistis sep ĉieloj kaj de tio venas la frazo – esti en la sepa ĉielo – uzata por esprimi plenan feliĉon. La islamanoj rekonas naŭ ĉielojn, en ĉiu el ili pligrandiĝas la feliĉo de la kredantoj.

La astronomo Ptolomeo[2] kalkulis dek unu kaj nomis la lastan Empireo[3] pro la brila lumo en ĝi reganta.

Ĉi tio ankoraŭ estas la poezia nomo donita al la loko de la eterna gloro. La kristana teologio rekonas tri ĉielojn: la unuan, kiu estas la regiono de aero kaj nuboj; la duan, kiu estas la spaco, en kiu ĉirkaŭiras la astroj; kaj la trian, trans ĉi tiu, kiu estas la loĝejo de la Plejalta, la restadejo de tiuj, kiuj vidalvide Lin rigardadas. Laŭ ĉi tiu kredo oni diras, ke Sankta Paŭlo estis altigita al la tria ĉielo.

2. Koncerne la paradizon la diversaj doktrinoj apogas sin al la duobla eraro rigardi la Teron, kiel centron de la Universo, kaj kiel limigitan la regionon de la astroj.

Trans tiun imagan limon ĉiuj ja lokis la feliĉan loĝejon kaj la restadejon de la Ĉiopova.

Nevulgara anomalio lokanta la Aŭtoron de ĉiuj aferoj, Tiun, kiu regas ilin ĉiujn, sur la randojn de la Kreitaĵaro, anstataŭ en ĝian centron, de kie lia penso, disradiante, povus ĉion ampleksi!

3. La Scienco kun la nekontestebla logiko de la observado kaj de la faktoj portis sian torĉon ĝis la profundegaĵoj en la Spaco kaj montris la vanecon de ĉiuj tiuj teorioj.

La Tero ne estas plu la akso de la Universo, sed unu el la plej malgrandaj astroj rondirantaj en la spacego; la Suno mem estas nenio alia ol la centro de kirlo da planedoj; la steloj estas tiom da aliaj sennombraj sunoj, ĉirkaŭ kiuj rivoluas nekalkuleblaj mondoj, apartigitaj per distancoj nur percepteblaj por la penso, kvankam ili ŝajnas al ni sin tuŝantaj. En tiu grandioza tuto, regata de eternaj leĝoj – rivelantaj la saĝecon kaj la ĉiosciencon de la Kreinto –, la Tero estas nenio alia ol neperceptebla punkto kaj unu el la malplej favorataj planedoj koncerne loĝeblecon. Kaj tiel estas logike demandi, kial Dio faris el la Tero la solan sidejon de la vivo kaj sur ĝin ekzilis siajn pli amatajn kreitojn? Sed kontraŭe ĉio anoncas la vivon ĉie kaj la homaro estas senfina, kiel la Universo.

Se la Scienco rivelis al ni mondojn similajn al nia, Dio do ne kreis ilin sen ia celo, prefere loĝatigis ilin per estuloj kapablaj ilin direkti.

4. La ideoj de la homo estas proporciaj al tio, kion li scias; kiel ĉiuj gravaj eltrovoj, tiu de la formado de la mondoj devus doni al tiuj ideoj alian direkton; sub la influo de la novaj konoj, la kredoj sin modifis; la Ĉielo estis delokita kaj la stela regiono, estante senlima, ne povis esti plu ĝia sidejo. Kie do ĝi estas? Kaj antaŭ tiu demando ĉiuj religioj mutiĝas.

Spiritismo venas ĝin solvi, montrante la efektivan destinon de la homo. Prenante, kiel bazon, lian naturon kaj la diajn atributojn, oni venas al ia konkludo; alivorte, irante de konataĵo, oni atingas nekonataĵon per konkluda logiko, ne parolante pri la rektaj observoj, kiujn Spiritismo ebligas.

5. La homo konsistas el korpo kaj Spirito: Spirito estas la ĉefa, racia, inteligenta estaĵo; korpo estas la materia envolvaĵo, kiu nedaŭre vestas Spiriton por plenumo de lia misio sur la Tero kaj realigo de la laboro necesa al lia progreso. Korpo eluzita detruiĝas kaj la Spirito postvivas ĝian detruiĝon. Senigite je sia Spirito, la korpo estas nur inerta materio, kiel instrumento senigita je sia reala risorto de funkcio; sen korpo, la Spirito estas ĉio: vivo, inteligento. Forlasinte sian korpon, li revenas en la spiritan mondon, kie li restas por poste reenkarniĝi.

Ekzistas do du mondoj: la korpa, konsistanta el enkarniĝintaj Spiritoj; kaj la spirita, konsistanta el elkarniĝintaj Spiritoj. La estaĵoj de la korpa mondo, pro la materieco mem de sia envolvaĵo, estas katenitaj al la Tero aŭ al ia ajn globo; la spirita mondo montriĝas ĉie, ĉirkaŭ ni kaj en la Spaco sen ia difinita limo. Pro la fluideca naturo mem de sia envolvaĵo, anstataŭ pene delokiĝi sur grundo, la estuloj konsistigantaj la spiritan mondon transiras distancojn kun la rapideco de la penso. La morto de la korpo estas nenio alia, ol rompiĝo de la ligiloj, kiuj tenis ilin malliberigitaj.

6. La Spiritoj estas kreataj simplaj kaj sensciaj, sed dotitaj per kapabloj koni ĉion kaj progresi pro sia libera volo. Kun la progreso ili akiras novajn konojn, novajn kapablojn, novajn perceptojn kaj sekve novajn ĝuojn nekonatajn al la malsuperaj Spiritoj; ili vidas, aŭdas, sentas kaj komprenas tion, kion la neprogresintaj Spiritoj ne povas vidi, senti, aŭdi aŭ kompreni.

La feliĉo estas rekte proporcia al la realigita progreso, tiel ke, el du Spiritoj unu povas ne esti tiel feliĉa, kiel la dua, nur pro tio, ke li ne posedas la saman intelektan kaj moralan progreson, kaj nenecese estas, ke por tio, ĉiu devu resti sur distingita loko. Kvankam kunaj, unu tamen povas esti en mallumo, dum ĉio brilas por la dua, kiel okasas al blindulo kaj vidanto kun mano en mano: ĉi tiu vidas lumon, de kiu tiu ne spertas minimuman impreson.

La feliĉo de la Spiritoj estas propra al iliaj kvalitoj, ili ĉerpas ĝin ĉie, kie ili troviĝas, ĉu sur la supraĵo de la Tero, inter la enkarnuloj, ĉu en la Spaco.

Ia vulgara komparo komprenigas pli bone tiun situacion. Se du homoj troviĝus ĉe koncerto, unu, lerta muzikisto kun edukita aŭdokapablo, kaj dua, nekonanta muzikon, kun malmute delikata aŭdokapablo, la unua spertus senton de feliĉo, dum la dua restus nesentema, ĉar unu komprenas kaj sentas tion, kio nenian impreson donas al la dua. Tiel okazas, rilate ĉiujn ĝuojn, al la Spiritoj, kiuj estas en konforma grado da sentemo.

La spirita mondo havas lumojn ĉie, harmoniojn kaj ĝuojn, pri kiuj la malsuperaj Spiritoj, submetitaj al la influo de la materio, eĉ ne pensas, kaj kiuj estas senteblaj nur por la puraj Spiritoj.

7. La progreso de la Spiritoj estas frukto de ilia propra laboro; sed, ĉar ili estas liberaj, ili laboras por sia progreso kun pli aŭ malpli granda aktiveco, kun pli aŭ malpli da neglekto laŭ sia volo, rapidigante aŭ haltigante la progreson, kaj sekve sian propran feliĉon.

Dum iuj rapide antaŭeniras, aliaj malvigliĝas, kiel malkuraĝuloj en la malsuperaj vicoj. Ili estas do la konstruantoj de sia propra situacio, feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ ĉi tiu frazo de la Kristo: – Al ĉiu laŭ liaj faroj[4].

La neprogresinta Spirito ne povas plendi, krom pri si mem, kaj tiu antaŭeniranta havas la ekskluzivan meriton de sia klopodo, kaj tial li donas pli grandan valoron al la konkerita feliĉo.

La superega feliĉo estas partoprenata nur de la perfektaj Spiritoj, aŭ, alivorte, de la puraj Spiritoj, kiuj sukcesas atingi ĝin nur post kiam ili progresis je intelekto kaj moraleco.

La intelekta progreso kaj la morala progreso malofte iras kune, sed tion, kion Spirito ne akiras en ia tempo, li atingas en alia, tiel ke la du progresoj fine venos sur la saman nivelon.

Jen kial oni ofte vidas homojn, kvankam inteligentajn kaj instruitajn, tamen morale malmulte progresintajn, kaj inverse.

8. Enkarniĝo estas necesa al la duobla progreso de la Spirito, morala kaj intelekta: al la intelekta progreso pro la deviga aktiveco de laboro; al la morala progreso pro la reciproka bezono de la homoj inter si. La socia vivo estas la tuŝoŝtono de la bonaj kaj malbonaj kvalitoj.

Boneco, malboneco, dolĉeco, perforto, bonvolemo, karitato, egoismo, avareco, fiero, humileco, sincereco, malkaŝemo, lojaleco, falseco, hipokriteco, unuvorte ĉio, konsistiganta bonan aŭ malbonan homon, havas kiel objekton, celon kaj stimulon, la rilatojn de la homo kun liaj similuloj.

Al homo, kiu vivus izolita, ne ekzistus malvirtoj nek virtoj; se homo gardus sin en izolejo kontraŭ malbono, la bono de li mem nuliĝus.

9. Nur unu korpa ekzistado estas evidente nesufiĉa, ke la Spirito akiru la tutan bonon al li mankantan kaj forigu la malbonon al li restantan.

Kiel sovaĝulo, en unu nura enkarniĝo, ekzemple povus morale kaj intelekte atingi la nivelon de la plej progresinta eŭropano? Tio estas materie neebla. Ĉu li do devas eterne resti en nescio kaj barbareco, senigite je la ĝuoj, kiujn nur la disvolviĝo de kapabloj povas doni al li?

La simpla komuna saĝo forpelas tian supozon, kiu estus ne nur neado de la diaj justeco kaj boneco, sed ankaŭ de la propraj evoluaj kaj progresaj leĝoj de la Naturo. Sed Dio, kiu estas suverene justa kaj bona, donas al la Spirito tiom da enkarniĝoj, kiom necesaj, ke li atingu sian celon – la perfektecon.

Al ĉiu nova ekzistado en la materio la Spirito venas kun kapitalo da kapabloj, intuiciaj konoj, inteligento kaj moralo, akirita en antaŭaj ekzistadoj. Tiel ĉiu ekzistado estas paŝo antaŭen sur la vojo de progreso[5].

Enkarniĝo estas propra al la malsupereco de la Spiritoj, kaj ĝi ne estas necesa, se nur ĉi tiuj, transirinte ĝiajn limojn, fariĝas kapablaj progresi en la spirita stato, aŭ en la korpaj ekzistadoj en superaj mondoj, kiuj posedas neniom da surtera materieco. Tiuj laŭvole enkarniĝas kun celo realigi ĉe la enkarnuloj ian pli rektan agadon por plenumo de sia misio ĉe ili. Tial ili abnegacie akceptas la sortovicojn kaj la suferojn de la enkarniĝo.

10. En la intertempo inter du korpaj ekzistadoj la Spirito ree eniras en la spiritan mondon, kie li estas feliĉa aŭ malfeliĉa laŭ la bono aŭ malbono, kiujn li faris.

Pro tio, ke la spirita stato estas la definitiva stato de la Spirito, kaj ke la spirita korpo ne mortas, ankaŭ tiu eble estas lia normala stato. La korpa stato estas transiĝa kaj pasema. Precipe en la spirita stato la Spirito rikoltas la fruktojn de la realigita progreso per laboro dum la enkarniĝo; ankaŭ en tiu stato li sin preparas por novaj luktoj kaj faras decidojn, kiujn, reveninte al la homaro, li devos plenumi.

La Spirito ankaŭ progresas en la erarvaganteco, akirante specialajn konojn, kiujn li ne povus ekhavi sur la Tero, kaj plibonigante siajn ideojn. La korpa kaj spirita statoj estas fontoj de du specoj de progreso, kiujn la Spirito devas alterne fari en la ekzistadoj propraj al ĉiu el la du mondoj.

11. La reenkarniĝo povas okazi sur la Tero aŭ en aliaj mondoj. Inter la mondoj ekzistas iuj pli progresintaj, kie la ekzistado efektiviĝas en kondiĉoj malpli penigaj, ol sur la Tero, fizike kaj morale, sed kie ankaŭ estas akceptataj nur Spiritoj atingintaj gradon da perfekteco rilata al la stato de tiuj mondoj.

La vivo en la superaj mondoj jam estas ia rekompenco, ĉar tie ni estos senigitaj je la surteraj malbonoj kaj sortovicoj. Tie la korpoj, malpli materiaj kaj preskaŭ fluidecaj, ne plu estas submetitaj al ĝenoj, al malsanoj, kaj ankaŭ ne havas la samajn bezonojn. Escepte de la malbonaj Spiritoj, la homoj ĝuas tutan pacon, sen alia zorgo, krom tiu pri progreso per intelekta laboro.

Efektiva frateco tie regas, ĉar ne ekzistas egoismo; efektiva egaleco, ĉar ne estas fiero, kaj efektiva libereco, ĉar ne estas malordoj forigotaj, nek ambiciuloj klopodantaj premi malfortulojn.

Kompare kun la Tero tiuj mondoj estas efektivaj paradizoj, kiel ripozejoj starantaj laŭlonge de la vojo de progreso kondukanta al la definitiva stato. Ĉar la Tero estas malsupera mondo destinita por purigo de neperfektaj Spiritoj, en tio kuŝas la motivo, kial la malbono tie superregas, ĝis plaĉos al Dio fari el ĝi loĝejon por Spiritoj pli progresintaj. Tiel la Spirito, grade progresante, laŭmezure kiel li disvolviĝas, atingas la apogeon de feliĉo; sed antaŭ ol atingi la kulminon de perfekteco, li ĝuas feliĉon rilatan al sia progreso. Ankaŭ infano ĝuas la plezurojn de infaneco, poste tiujn de juneco, kaj fine tiujn pli solidajn de matureco.

12. La feliĉo de la superaj Spiritoj ne konsistas en la kontempla senfareco, kio estus, kiel ni multfoje diris, ia eterna kaj teda senutileco.

La spirita vivo en ĉiuj siaj gradoj estas male ia konstanta aktiveco, sed aktiveco sen laciĝoj.

La superega feliĉo konsistas en la ĝuo de ĉiuj briloj de la Kreitaĵaro, ĝuo, kiun neniu homa lingvo iam povos priskribi, kiun la plej fekunda komprenkapablo ne povos koncepti. Ĝi ankaŭ konsistas en la penetro en ĉiujn aferojn, en la manko de fizikaj kaj moralaj suferoj, en ia interna plezuro, en ia neŝancelebla sereneco de animo, en la amo ampleksanta ĉiujn estaĵojn, pro manko de ĉagreno el kontakto kun malbonuloj, kaj super ĉio en la kontemplado de Dio kaj en la komprenado de liaj misteroj malkaŝitaj al la plej indaj. La feliĉo ankaŭ ekzistas en la taskoj, kies plenumo faras nin feliĉaj. La puraj Spiritoj estas la Mesioj aŭ la senditoj de Dio por transdiro kaj realigo de liaj voloj. Ili plenumas la grandajn misiojn, prezidas en la formado de la mondoj kaj en la ĝenerala harmonio de la Universo, glora tasko, kiun oni ne atingas, krom per perfektiĝo. Inspiriĝante el lia penso, tiuj el plej alta ordo estas la solaj posedantaj la sekretojn de Dio, de kiu ili estas rektaj reprezentantoj.

13. La devoj de la Spiritoj estas proporciaj al ilia progreso, al la lumoj, kiujn ili posedas, al iliaj kapabloj, sperto kaj grado da konfido al la suverena Sinjoro.

Favoroj kaj privilegioj, kiuj ne estas premio pro merito, ne ekzistas; ĉio estas mezurata kaj pesata per pesilo de la rigora justeco.

La misioj plej gravaj estas konfiditaj nur al tiuj, kiujn Dio juĝas kapablaj ilin plenumi kaj nekapablaj senkuraĝiĝi kaj sin kompromiti. Kaj dum la plej indaj konsistigas la superegan konsilantaron sub la rigardoj de Dio, al la superaj estroj estas donita la direktado de planedaj kirloj kaj al aliaj tiu de specialaj mondoj. Poste venas laŭ ordo de progreso kaj hierarkia rango la pli limigitaj devoj de la delegitoj por la progreso de la popoloj, por protekto de la familioj kaj individuoj, por impulso de ĉiu branĉo de progreso, por la diversaj agadoj de la Naturo ĝis la plej etaj detaloj de la Kreitaĵaro. En tiu ampleksega kaj harmonia tutaĵo estas okupoj por ĉiuj kapabloj, inklinoj kaj klopodoj; okupoj akceptataj kun ĝojego, petataj kun fervoro, ĉar ili estas rimedo de pliboniĝo por la Spiritoj sopirantaj progreson.

14. Krom la grandaj misioj konfiditaj al la superaj Spiritoj, ekzistas aliaj kun relativa graveco en ĉiuj gradoj, konsentitaj al Spiritoj el ĉiuj kategorioj, kaj oni povas aserti, ke ĉiu enkarnulo havas sian, t.e. devojn plenumotajn por la bono de siaj similuloj, ekde la familiestro, kiu prenas sur sin la progreson de siaj infanoj, ĝis la geniulo, kiu ĵetas en la sociojn la semojn de progreso. Ĉe ĉi tiuj flankaj misioj okazas ja senkuraĝiĝoj, devodekliniĝoj kaj rezignoj, kiuj malutilas al la individuo, sed ne el la kolektivo.

15. Ĉiuj inteligentoj do kunhelpas por la ĝenerala verko, kia ajn estas ilia atingita grado, kaj ĉiu laŭ la mezuro de siaj fortoj, ĉu ĝi estas en la enkarna stato ĉu en la spirita. Ĉie aktiveco, ekde la bazo ĝis la supro de la skalo, kaj ili sin instruas, reciproke sin helpas, donas al si la manojn por atingi la zeniton.

Tiel stariĝas la solidareco inter la spirita kaj fizika mondoj, aŭ, per aliaj vortoj, inter la homoj kaj Spiritoj, inter la liberiĝintaj kaj malliberiĝintaj Spiritoj. Tiel ĉiamiĝas kaj plifirmiĝas per purigo kaj kontinueco de interrilatoj la efektivaj simpatioj kaj noblaj korinklinoj.

Ĉie vivo kaj movo: en la senfino nenia angulo dezerta, neniu regiono, kiu ne estas senĉese vizitata de sennombraj legioj de radiaj Spiritoj, nevideblaj por la krudaj sentumoj de la enkarnuloj, sed kies vido ravas per ĝojo kaj admiro la animojn liberiĝintajn el la materio. Ĉie fine ia feliĉo rilata al ĉiuj progresoj, al ĉiuj plenumitaj devoj, kaj ĉiu kunportas kun si la elementojn de sia feliĉo, rezultanta el la kategorio, en kiu oni lokas sin pro sia progreso.

La feliĉo de la Spirito dependas de liaj kvalitoj, kaj ne de la materia stato de la medio, en kiu li troviĝas, kaj la feliĉo do povas ekzisti ĉie, kie estas Spiritoj kapablaj ĝin ĝui. En la Universo neniu loko estas ĉirkaŭlimigita aŭ signita por ĝi.

Kie ajn ili troviĝas, la Spiritoj povas kontempli la dian majestecon, ĉar Dio estas ĉie.

16. Sed la feliĉo ne estas persona: Se ni posedus ĝin nur en ni mem, ne povante dividi ĝin kun aliulo, ĝi estus malgaje egoisma. Ankaŭ ni renkontas ĝin en komuneco de ideoj, kiuj kunigas la simpatiajn estaĵojn. La feliĉaj Spiritoj, altirantaj unuj aliajn per simileco de gestoj kaj sentoj, formas grandajn grupojn aŭ homogenajn familiojn, en kiuj ĉiu individuo elradias siajn proprajn kvalitojn kaj saturiĝas per mildaj fluidaĵoj eliĝantaj el la tuto.

La membroj de ĉi tiu tuto jen disiras por sin doni al sia misio, jen reunuiĝas en ia punkto en la Spaco por fari kalkulon de la realigita laboro, jen kolektiĝas ĉirkaŭ pli supera Spirito por ricevi instruojn kaj konsilojn.

17. Kvankam la Spiritoj estas ĉie, la mondoj prefere estas la centroj de altiro, pro la analogio ekzistanta inter ili kaj tiuj, kiuj loĝas en tiuj mondoj. Ĉirkaŭ la progresintaj mondoj abundas superaj Spiritoj, kiel ĉirkaŭ tiuj malprogresintaj svarmas malsuperaj Spiritoj. Ĉiu globo iel havas sian propran loĝantaron el enkarniĝintoj kaj elkarmiĝintoj, nutratan plejparte per iliaj enkarniĝo kaj elkarniĝo. Tiu loĝantaro estas pli starema en la malsuperaj mondoj, pro ilia alligo al la materio, kaj pli pasemaj en la superaj.

Sed el tiuj lastaj, efektivaj fokusoj de lumo kaj feliĉo, la Spiritoj venas en malsuperajn mondojn por tie disĵeti la semojn de progreso, por tien porti konsolon kaj esperon, levi la animojn falintajn pro la provoj de la vivo. Ankaŭ ili iafoje enkarniĝas por pli efike plenumi sian mision.

18. Kie estas la Ĉielo en tiu senfina grandegeco? Ĉie. Neniu konturo ĝin limas. La progresintaj mondoj estas la lastaj restadejoj sur ĝia vojo, kiun virtoj malfermas kaj malvirtoj baras. Antaŭ tiu grandioza spektaklo, kiu plenigas la Universon kaj donas celon kaj pravon de ekzisto al ĉiuj aferoj de la Kreitaĵaro, kiel malgranda kaj senvalora estas la doktrino, kiu lokas la homaron sur nepercepteblan punkton en la Spaco, kaj kiu montras ĝin al ni, komenciĝantan ĉe ia momento por finiĝi kun la mondo ĝin enhavanta, ne daŭrantan pli ol unu minuton en la Eterneco!

Kiel malgaja, malvarma, glacia estas tiu doktrino, kiam ĝi montras al ni la ceteron de la Universo, dum kaj post la surtera homaro, sen vivo, sen movo, kvazaŭ ian tre vastan dezerton dronintan en profunda silento! Kiel malesperiga estas la perspektivo de la elektitoj destinitaj por la ĉiama kontemplado, dum la plimulto el la kreitoj suferas senfinajn turmentojn! Kiel la ideo pri tiu baro inter mortintoj kaj vivantoj disvundas la sentemajn korojn! La feliĉaj animoj, oni diras, nur pensas pri sia feliĉo, kaj la malfeliĉaj pri siaj doloroj. Ĉu oni miras, ke egoismo regas sur la Tero, kiam oni al ni montras ĝin sur la Ĉielo?

Ho! Kiel malŝatinda ŝajnas al ni tiu ideo pri la grandeco, povo kaj boneco de Dio! Kiel superbela estas la ideo, kiun laŭ Spiritismo ni havas pri Li! Kiom ĝia doktrino altigas la ideojn kaj grandigas la penson! Sed kiuj diras, ke ĝi estas vera? Unue la Racio, poste la Revelacio, kaj fine ĝia akordo kun la progresoj de la Scienco. Inter du doktrinoj, el kiuj unu malŝatas kaj alia altigas la atributojn de Dio; el kiuj unu malakordas kaj alia harmonias kun la progreso; el kiuj unu postrestas kaj alia iras plu, la komuna saĝo diras kun kiu estas la vero. Komparante ilin, ĉiu konsultu sian konsciencon kaj ia interna voĉo parolos anstataŭ ĝi. Nu, tiuj internaj aspiroj estas voĉo de Dio, kiu ne povas trompi la homojn. Sed, oni dirus, kial Dio komence ne malkaŝis al ili la tutan veron? Pro tiu sama motivo, kial oni ne instruas al infano tion, kion oni instruas al homoj en matura aĝo.

La revelacio limita estis sufiĉa en la periodo de la homaro, kaj Dio iom post iom liveras ĝin laŭ la progreso kaj laŭ la fortoj de la Spirito.

Kiuj hodiaŭ ricevas pli kompletan revelacion estas tiuj samaj Spiritoj, kiuj ricevis el ĝi parteton en aliaj tempoj kaj kiuj de tiam grandigas sian inteligenton.

Antaŭ ol la Scienco revelaciis al la homoj la vivantajn fortojn de la Naturo, la ekziston de la astroj, la efektivan rolon de la Tero kaj ĝia formado, ĉu ili povus kompreni la grandegecon de la Spaco kaj la plurecon de la mondo? Antaŭ ol la Geologio pruvis la formiĝon de la Tero, ĉu la homoj povus eltiri la inferon el ĝiaj internaĵoj kaj kompreni la alegorian sencon de la ses tagoj de la Kreado? Antaŭ ol la Astronomio malkaŝis la leĝojn regantajn la Universon, ĉu ili povus kompreni, ke ne estas supro nek malsupro en la Spaco, ke la ĉielo ne estas super la nuboj nek limita de la steloj? Ĉu ili povus alkonformiĝi al la spirita vivo antaŭ la progresoj de la psikologia scienco? Koncepti post la morto vivon feliĉa aŭ malfeliĉa, escepte se en limita loko kaj sub materia formo? Ne; pli komprenata de la sentoj, ol de la penso, la Universo estas tre vasta, ke ili ĝin konceptu; estis necese mallarĝigi ĝin al ilia vidpunkto por poste ĝin larĝigi. Ia parta revelacio estis utila, kaj kvankam saĝa ĝis tiam, ĝi tamen hodiaŭ ne kontentigus. Absurdo venas de tiuj, kiuj pensas, ke ili povas regi pensulojn, ne alkalkulante la progreson de la ideoj, kvazaŭ tiuj pensuloj estus infanoj. (Vd “La Evangelio laŭ Spiritismo”, ĉap. III.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.