La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA ĈIELO KAJ LA INFERO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

UNUA PARTO: Doktrino
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
DUA PARTO: Ekzemploj
1 2 3 4 5 6 7 8
Piednotoj

UNUA PARTO: DOKTRINO

ĈAPITRO I: ESTONTECO KAJ NENIO

1. Ni vivas, pensas kaj laboras – jen kio estas pozitiva. Kaj, ke ni mortos, ne estas malpli certe.

Sed, forlasonte la Teron, kien ni iros? Kio ni estos post la morto? Ĉu ni statos pli bonaj aŭ pli malbonaj? Ĉu ni ekzistos aŭ ne? La esto aŭ la neesto, jen la alternativo. Ĉiam aŭ neniam; ĉio aŭ nenio: Ĉu ni eterne vivos, aŭ ĉio detruiĝos per unu fojo? Tia estas la tezo sin trudanta.

Ĉiu homo sentas bezonon vivi, ĝui, ami kaj esti feliĉa. Diru al mortanto, ke li vivos plu; ke lia horo estas prokrastata; precipe diru al li, ke li estos pli feliĉa ol li eble iam estis, kaj lia koro ĝojegos.

Kion valorus tiaj aspiroj al feliĉo, se malforta blovo povus ilin disaerigi?

Ĉu ekzistas io pli malesperiga ol tiu penso pri absoluta detruiĝo? Karaj geamatoj, inteligento, progreso, sciaro pene akiritaj ĉio dispecigita, ĉio perdita! Neniel do helpus al ni ĉia klopodo bridi pasiojn, ĉia peno nin klerigi, ĉia sindono al la afero de progreso, se nenion ni profitus el ĉio tio, kiam superregas la penso, ke eble morgaŭ ĉio tio neniel utilus al ni. Se tiel estus, la sorto de la homo fariĝus centoble pli malbona ol tiu de bruto, ĉar ĉi tiu vivas tute en la estanteco, por kontentigo de siaj materiaj apetitoj, sen aspiro al la estonteco. Sed kaŝita intuicio diras al ni, ke tio ne estas ebla.

2. Pro kredo al nenio homo neeviteble koncentras ĉiujn siajn pensojn sur la nunan vivon.

Oni logike ne klarigus zorgon pri estonteco, kiun oni ne atendas.

Tiu ekskluziva zorgo pri la estonteco igas la homon pli pensi pri si mem prefere al ĉio: ĝi do estas la plej potenca stimulo al egoismo, kaj la nekredanto estas konsekvenca, kiam li venas al la jena konkludo: Ni ĝuu, dum ni ĉi tie estas; ni ĝuu kiel eble plej multe, ĉar kun ni ĉio finiĝas; ni tuj ĝuu, ĉar ni ne scias, kiel longe ni ekzistos.

Ankoraŭ konsekvenca estas tiu alia konkludo, cetere pli grava por la socio: Ni ĝuu malgraŭ ĉio, ni ĉiamaniere ĝuu, ĉiu por si; la feliĉo en ĉi tiu mondo estas de la plej ruza.

Kaj se la homa respekto bridas ne multajn personojn, kia brido eble estos por tiuj, kiuj nenion timas?

Ĉi tiu lastaj kredas, ke homaj leĝoj atingas nur la malkapablajn kaj tial ili uzas sian tutan lertecon ĉe la plej bona rimedo ilin eviti.

Se ekzistas ia nelogika kaj kontraŭsocia doktrino, tia ja estas nihilismo, kiu rompas la efektivajn ligilojn de solidareco kaj frateco, sur kiuj baziĝas la sociaj interrilatoj.

3. Ni supozu, ke, pro ia ajn cirkonstanco, tuta popolo akiris certecon, ke post ok tagoj, unu monato, aŭ unu jaro ĝi estos ekstermita; ke eĉ ne unu individuo ĝin supervivos, same kiel eĉ ne unu signo pri ĝia ekzistado postrestos: Kion faros tiu kondamnita popolo atendanta ekstermon?

Ĉu ĝi laborus por sia progreso, por sia instruiĝo? Ĉu ĝi sin donus al la vivlaboro? Ĉu ĝi respektus la rajtojn, la havaĵojn, la vivon de sia similulo? Ĉu ĝi submetiĝus al ia ajn leĝo aŭ aŭtoritato, kiel eble plej justa ĝi estus, eĉ al la patra aŭtoritato?

Ĉu estus por ĝi, en tiu okazo, ia ajn devo?

Certe ne. Nu! Kio kolektive ne fariĝas, tion la doktrino de nihilismo ĉiutage realigas izole, individue.

Kaj, se la konsekvencoj ne estas tiel ruinigaj, kiel ili povus esti, estas pro tio, ke unue ĉe la plimulto da nekreduloj ekzistas pli da vanteco ol efektiva nekredemo, pli da dubo ol konvinkiĝo – kaj ili havas pli da timo pri nenio ol kiom ili pretendas ŝajnigi – la kvalifiko fortaj spiritoj flatas iliajn vantecon kaj memamon; due, ke la absolutaj nekreduloj kalkuliĝas al malgrandega malplimulto, kaj ili sentas kun bedaŭro la superecon de la kontraŭa opinio, tenatan de ia materiala forto.

Sed, se la nekredemo fariĝus absoluta por la plimulto, la socio ekruiniĝus.

Jen tio, al kio kliniĝas la doktrino de nihilismo[1].

Kiaj ajn estus ĝiaj konsekvencoj, se ĝi sin altrudus kiel veran, estus necese ĝin akcepti, kaj ne kontraŭaj sistemoj nek penso pri la rezultantaj malbonoj povus bari ĝian ekzistadon. Oni devas diri, ke, malgraŭ la plej bonaj klopodoj de la religio, skeptikeco, dubo, indiferenteco disvatiĝas tagon post tago.

Sed, se la religio montriĝas senpova por bari nekredemon, estas pro tio, ke mankas al ĝi io ĉe la lukto. Se aliflanke la religio sin kondamnus al senmoveco, ĝi estus ruinigita post kelka tempo.

Kio mankas al ĝi en ĉi tiu jarcento de pozitivismo, en kiu oni penas prefere kompreni ol kredi, tio sendube estas la konfirmo de ĝiaj instruoj per pozitivaj faktoj, kaj ankaŭ ilia akordo kun la pozitivaj informoj de la Scienco. Kiam la religio diras, ke io estas blanka, kaj la faktoj diras, ke ĝi estas nigra, tiam estas necese, ke oni elektu inter evidenteco kaj blinda fido.

4. Pro ĉi tiuj cirkonstancoj Spiritismo venas por starigi baron kontraŭ disvastiĝo de nekredemo, ne nur per rezono, ne nur per antaŭvido de danĝeroj, kiujn ĝi kuntrenas, sed ankaŭ per materiaj faktoj, farante videblaj kaj tuŝeblaj la animon kaj la estontan vivon.

Ni ĉiuj estas liberaj por elekti niajn kredojn; ni povas kredi ion aŭ nenion, sed tiuj, kiuj penas teni en la spirito de la amasoj, ĉefe en tiu de la junularo, la neadon pri estonteco, apogante sin al la aŭtoritato de sia sciaro kaj al la altrangeco de sia pozicio, dissemas en la socion ĝermojn de konfuzo kaj ruinigo, prenante sur sin grandan respondecon.

5. Ekzistas ia doktrino, kiu sin defendas kontraŭ la makulo, ke ĝi estas materialisma, ĉar ĝi akceptas ian inteligentan principon ekster la materio: ĝi estas tiu pri ensorbiĝo en la Universan Tuton.

Laŭ ĉi tiu doktrino, ĉiu homo, kiam li naskiĝas, asimilas parton de tiu principo, kiu fariĝas lia animo kaj donas al li vivon, inteligenton kaj senton.

Post la morto tiu animo revenas al la komuna fokuso kaj perdiĝas en la senfino, kiel guto da akvo en oceano.

Nekontesteble ĉi tiu doktrino faris paŝon pli antaŭen ol la pura materialismo, ĉar ĝi akceptas ion, dum materialismo akceptas nenion. Sed la konsekvencoj estas ĝuste samaj.

Al la homo estas same, ke li estas droninta en nenio aŭ en la komuna ujego; ekstermite aŭ perdinte sian individuecon estas tiel same, kvazaŭ li ne ekzistus; tial la sociaj interrilatoj nepre rompiĝas, kaj por ĉiam.

Por li, esenca estas la konservado de lia memo; sen ĉi tiu, kio gravas al li postvivi aŭ ne?

Estonteco ŝajnas al li ĉiama nenio, kaj la nuna vivo estas la sola afero, kiu lin interesas kaj okupas.

El la vidpunkto pri la moralaj konsekvencoj ĉi tiu doktrino do estas tiel senprudenta, tiel malesperiga, tiel ruiniga, kiel materialismo mem.

6. Krom tio, oni povas fari ĉi tiun kontraŭdiron: ĉiuj gutoj da akvo prenitaj el oceano similas unu la aliajn kaj posedas identajn propraĵojn, kiel partoj de ia sama tuto; kial do la animoj prenitaj el la granda oceano da universa inteligento tiel malmulte similas unu la aliajn? Kial genio kaj krudeco, la plej sublimaj virtoj kaj la plej malnoblaj malvirtoj? Kial boneco, dolĉeco, mildeco apude de malico, krueleco, barbareco? Kiel povas esti tiel malsamaj inter si la partoj de ia sama homogena tuto? Ĉu oni dirus, ke edukado ilin ŝanĝas? En ĉi tiu okazo, el kie venas la denaskaj kvalitoj, la frumaturaj inteligentoj, la bonaj kaj malbonaj instinktoj sendependaj de ĉia edukado kaj multfoje malakordantaj kun la medio, en kiu ili disvolviĝas?

Ne estas dubo, ke edukado modifas la intelektajn kaj moralajn kvalitojn de la animo; sed ĉi tie estas alia malfacilaĵo: Kiu donas al la animo edukadon por fari ĝin progresi? Aliaj animoj, kiuj pro sia komuna origino, ne povas esti pli progresintaj. Krom tio, ree enirante en la Universan Tuton, el kiu ĝi eliris, kaj progresinte dum sia vivo, la animo portas al ĝi ian elementon pli perfektan. El tio oni konkludas, ke pro sia kontinueco, tiu Tuto troviĝus profunde modifita kaj plibonigita. Tiele, kiel do oni klarigu la senĉesan eliron de nesciaj kaj malicaj animoj el tiu Tuto?

7. Laŭ ĉi tiu doktrino, la universa fonto de inteligento, kiu liveras la homan animon, estas sendependa de Dio; ĝi ne estas ĝuste panteismo.

Panteismo ĝustadire konsideras la universan principon de vivo kaj de inteligento, kiel Dion mem. Dio estas samtempe Spirito kaj materio; ĉiuj estuloj, ĉiuj korpoj en la Naturo formas Dion, kies molekuloj kaj konsistigaj elemetoj ili estas; Dio estas la tuto de ĉiuj inteligentoj kunigitaj; ĉiu homo, estante parto de la tutaĵo, estas Dio mem; neniu supera kaj sendependa estulo regas la tutaĵon; la Universo estas grandega respubliko sen estro, aŭ prefere, kie ĉiu estas estro kun absoluta povo.

8. Kontraŭ ĉi tiu sistemo oni povas prezenti nombrajn opiniojn, el kiuj la ĉefaj estas la jenaj: se oni povas koncepti diecon sen senfina perfekto, oni demandas, kiel ia perfekta tuto povas esti formita el partoj tiel neperfektaj, kun bezono progresi? Ĉar ĉiu parto estas submetita al la leĝo de progreso, ni konsentu, ke Dio mem devas progresi; kaj se Li konstante progresas, Li eble estis, en la origino de la tempoj, tre malperfekta.

Kaj kiel povas ia malperfekta estulo, formita el ideoj tiel malsamaj, koncepti leĝojn tiel harmoniajn, tiel admirindajn je unueco, saĝeco kaj antaŭzorgo, kiel tiuj regantaj la universon? Se ĉiuj animoj estas porcioj de Dio, ĉiuj kunhelpas por la leĝoj de la naturo; kiel do okazas, ke ili plendas senĉese kontraŭ tiuj leĝoj, kiujn ili mem faris? Unu teorio nur povas esti akceptata kiel vera, se ĝi kontentigas la racion kaj klarigas ĉiujn faktojn, kiujn ĝi ampleksas; se nur unu fakto ĝin malkonfirmas, ĝi do jam ne enhavas la absolutan veron.

9. El la morala vidpunkto ankaŭ la konsekvencoj estas nelogikaj. Unue, kiel en la antaŭa sistemo, la animoj ensorbiĝas en la tuton kaj perdas sian individuecon. Se oni konsentas, laŭ la opinio de kelkaj panteistoj, ke la animoj konservas sian individuecon. Dio ne havus unikan volon, ĉar ĝi estus kuniĝo de miriadoj da malsamaj voloj.

Krom tio, ĉar ĉiu animo estas kompletiga parto de Dio, ĝi ne estas regata de ia supera povo; ĝi ne respondas por siaj bonaj aŭ malbonaj agoj; suverena, sen ia intereso praktiki bonon, ĝi senpune povas praktiki malbonon.

10. Cetere ĉi tiuj sistemoj ne kontentigas la homan racion nek la homan aspiron; el ili venas nesupereblaj malfacilaĵoj, ĉar ili estas senpovaj por solvi ciujn demandojn, kiujn ili efektive naskas. La homo do havas tri alternativojn: la nenion, la ensorbiĝon aŭ la individuecon de la animo antaŭ kaj post la morto.

Al ĉi tiu lasta kredo nin ja pelas nerezisteble la logiko, kredo formanta la bazon de ĉiuj religioj, de kiam la mondo ekzistas.

Kaj se la logiko nin kondukas al la anima individueco, ĝi ankaŭ montras al ni ĉi tiun alian konsekvencon: la sorto de ĉiu animo devas dependi de siaj personaj kvalitoj, ĉar estus neracie konsenti, ke la neprogresinta animo de sovaĝulo, kiel tiu de la malica homo, estus sur la sama nivelo de tiu de saĝulo, de tiu de bona homo. Laŭ la principoj de justeco, la animoj devas respondi por siaj agoj, sed por havi tiun respondecon, estas necese, ke ili estu liberaj elekti inter bono kaj malbono; sen libera volo ekzistas fatalo, kaj fatalo ne kunekzistus kun respondeco.

11. Ĉiuj religioj same akceptas la principon de feliĉo aŭ malfeliĉo de la animo post la morto, aŭ alivorte la estontajn punojn kaj ĝuojn, kiuj estas la doktrino pri ĉielo kaj infero ĉie trovata.

Ili esence diferencas en la naturo de tiuj punoj kaj ĝuoj, precipe per la kondiĉoj okazigantaj unujn kaj aliajn.

El tio venas la kontraŭantaj punktoj de fido kaŭzantaj la malsamajn kultojn, kaj la devojn sinsekve trudatajn de ili por honori Dion kaj atingi per tiu rimedo ĉielon, kaj eviti inferon.

12. En sia origino, ĉiuj religioj devis esti rilataj al la grado da morala kaj intelekta disvolviĝo de la homoj: ĉi tiuj, tro materiiĝintaj por kompreni la meriton de la pure spiritaj aferoj, konsistigis la plimulton de la religiaj devoj en la plenumado de eksteraj formuloj.

Tre longe tiuj formuloj kontentigis ilian racion; sed poste, ĉar fariĝis lumo en ilia spirito, sentante la malplenon de tiuj formuloj, kiun la religio ne plenigis, ili ĝin forlasis kaj fariĝis filozofoj.

13. Se la religio, komence konforma al la limigitaj konoj de la homo, ĉiam estus akompaninta la progresan movon de la homa spirito, ne ekzistus nekreduloj, ĉar en la propra naturo de la homo troviĝas la bezono kredi, kaj li kredos, se nur oni donos al li la spiritan panon harmonie kun liaj intelektaj bezonoj.

La homo volas scii, el kie li venis kaj kien li iras. Se oni montras al li celon, kiu ne respondas al liaj aspiroj nek al la ideo, kiun li faras pri Dio, nek al la pozitivaj donitaĵoj, kiujn la Scienco liveras al li; cetere se oni altrudas al li, ke li atingu sian aspiron, kondiĉojn, kies utilecon lia racio malkonfesas, li ĉion malakceptas; materialismo kaj panteismo ŝajnas al li pli raciaj, ĉar per ili almenaŭ oni rezonas kaj diskutas, kvankam false. Kaj prave, prefere false rezoni ol absolute ne rezoni.

Oni prezentu al la homo ian kondiĉe logikan estontecon tute indan je la grandeco, justeco kaj boneco de Dio, tiam li forpelos materialismon kaj panteismon, kies malplenon li sentas en sia animo, kaj kiujn li akceptos pro manko de pli bona kredo.

Spiritismo donas ion pli bonan; jen kial ĝi estas tuj akceptata de ĉiuj turmentataj de dubo, de ĉiuj, kiuj ne trovas en la vulgaraj kredoj kaj filozofioj tion, kion ili serĉas. Spiritismo havas per si mem la logikon de rezono kaj la konfirmon de la faktoj, kaj tial oni senutile ĝin kontraŭbatalas.

14. La homo instinkte kredas al la estonteco, sed, ne posedante ĝis nun ian firman bazon por ĝin difini, lia imagpovo fantaziis la sistemojn, kiuj estigis la diversecon de kredoj. La Spiritisma Doktrino pri la estonteco – ne estante la imagverko pli-malpli arte konstruita, sed la rezultado de observado de la materiaj faktoj, kiuj hodiaŭ disfaldiĝas antaŭ nia vido – harmoniigos, kiel jam okazas, la diverĝajn aŭ ŝanĝiĝemajn opiniojn kaj grade faros pro forto de la aferoj la unuiĝon de kredoj pri tiu punkto, bazitan jam ne sur simplaj hipotezoj, sed sur certeco. Unueco de kredo rilate la estontan destinon de la animoj estos la unua punkto de kontakto de la diversaj kultoj, estos ja grandega paŝo por religia toleremo, kaj poste por la kompleta kunfandiĝo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.