La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈIELO KAJ LA INFERO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

UNUA PARTO: Doktrino
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
DUA PARTO: Ekzemploj
1 2 3 4 5 6 7 8
Piednotoj

ĈAPITRO VI: DOKTRINO PRI LA ETERNAJ PUNOJ

Origino de la doktrino pri la eternaj punoj. Argumentoj favore al la eternaj punoj. Materia neebleco de la eternaj punoj. La doktrino pri la eternaj punoj epokofaris. Jeĥezkel kontraŭ la eternaj punoj kaj la origina peko.

Origino de la doktrino pri la eternaj punoj

1. La kredo al la eterneco de la punoj perdas terenon tagon post tago, tiamaniere ke, eĉ ne estante profeto, oni povas antaŭvidi ĝian baldaŭan finon.

Tial tiel potencaj kaj konvinkaj estas la argumentoj kontraŭ ĝi, ke al ni ŝajnas preskaŭ senutile, ke ni de nun okupiĝu pri tia doktrino, lasante ĝin estingiĝi per si mem.

Sed oni ne povas kontesti, ke, kvankam kaduka, ĝi ankoraŭ estas la klavo de la kontraŭuloj de novaj ideoj, la punkto, kiun ili defendas plej obstine, konvinkitaj pri ĝia vundebleco, kaj malpli konvinkitaj pri la sekvoj de tiu falo.

Tial la demando meritas seriozan ekzamenon.

2. La doktrino pri la eternaj punoj havis sian pravon de ekzisto, kiel tiu pri la materia infero, dum la timo povis esti brido por homoj intelekte kaj morale malmulte progresintaj.

Pro la neebleco lerni la nuancojn plurfoje delikatajn de bono kaj malbono, kaj ankaŭ la relativan valoron de la malpligravigaj kaj pligravigaj cirkonstancoj, tiam la homoj malmulte aŭ eĉ neniom okupiĝus pri la ideo pri la moralaj punoj.

Ili eĉ ne komprenus la nedaŭrecon de tiuj punoj nek la justecon rezultantan de iliaj gradiĝoj kaj proporcioj.

3. Ju pli proksima al la primitiva stato, des pli materia estas la homo.

La morala saĝo estas tio, kio en li disvolviĝas plej malfrue, kaj tial li povas fari pri Dio, pri liaj atributoj kaj pri la estonta vivo ideon nur tre malperfektan kaj malprecizan.

La homo similigas Dion al sia propra naturo, kaj Dio estas por li nenio alia ol suvereno absoluta, tiom pli terura, kiom nevidebla, kvazaŭ ia despota reĝo, kiu, enfermita en sia palaco, neniam sin montrus al siaj regatoj. Ne komprenante lian moralan povon, ili nur akceptas Lin pro lia materia formo. Ili vidas Lin nur armita per fulmo, aŭ meze en fulmaj tempestoj, preterfluge dissemantan detruon, ruinon, simile al nevenkeblaj militistoj.

Iu Dio milda kaj afabla ne estus Dio, sed malforta estulo nekapabla fariĝi obeata. Senkompata venĝemo, teruraj eternaj punoj estis neniom neakordigeblaj kun la ideo, kiun ili faris pri Dio, ne malplaĉis al ilia prudento. Estante senkompata ankaŭ li, la homo, ĉe siaj resentoj, kruela kontraŭ la malamikoj kaj severega kontraŭ la venkitoj, Dio, kiu estis supera al li, devus esti multe pli terura.

Por tiaj homoj estis necesaj religiaj kredoj similaj al ilia kruda naturo. Ia religio tute spirita, tute el amo kaj karitato ne povus esti konforma al iliaj brutalaj kutimoj kaj pasioj.

Ni do ne riproĉu al Moseo lian drakonan leĝaron nur sufiĉan por bridi la malobeeman popolon, nek la fakton, ke li faris el Dio ian venĝeman Dion. La epoko tion postulis, tiu epoko, kiam la doktrino de Jesuo ne estus akceptita kaj eĉ sin nuligus.

4. Laŭmezure kiel la Spirito disvolviĝis, la materia vualo iom post iom foriĝis, kaj la homoj fariĝis kapablaj kompreni la spiritajn aferojn. Veninte, Jesuo jam povis proklami ian kompateman Dion, parolante pri lia regno, ne el ĉi tiu mondo, kaj aldirante: Amu unu la alian kaj faru bonon al viaj malamantoj, dum la antikvuloj diradis: okulon pro okulo, denton pro dento.

Nu, kiuj estis la homoj vivantaj en la tempo de Jesuo?

Ĉu ili estus animoj nove kreitaj kaj enkarniĝintaj? Sed, se tiel estus, ĉu Dio estus kreinta por la tempo de Jesuo animojn pli progresintajn ol tiuj en la tempo de Moseo? El tio, kio estus okazinta al ĉi tiuj lastaj? Ĉu ili konsumiĝus ĉe bruteco dum la tuta eterneco? La plej elementa prudento forpelas tiun hipotezon. Ne; tiuj animoj estis ja la samaj, kiuj vivadis sub la regado de la moseaj leĝoj, kaj kiuj estis akirintaj, tra pluraj ekzistadoj, la sufiĉan maturecon por kompreni pli progresintan doktrinon, tiel same, kiel hodiaŭ ili estas pli progresintaj por ricevi ankoraŭ pli kompletan instruon.

5. La Kristo ne povis tamen revelacii al siaj samtempuloj ĉiujn misterojn apartenantajn al la estonteco. Li mem asertis tion: Multon alian mi dirus al vi, se vi povus ĝin kompreni, kaj jen kial mi parolas al vi per paraboloj. Precipe rilate la moralon, t. e. la devojn de la homo, la Kristo estis tre klara, ĉar, tuŝante la senteman kordon de la materia vivo, li sciis fari sin komprenata; rilate aliajn punktojn, li kontentiĝis semadi sub alegoria formo la ĝermojn pli malfrue disvolviĝontajn.

La doktrino pri la estontaj punoj kaj rekompencoj apartenas al ĉi tiu lasta speco de ideoj. Precipe rilate la punojn, li ne povus subite forpeli la antaŭkonceptitajn ideojn. Veninte skizi al la homoj novajn devojn, anstataŭigi malamon kaj venĝon per amo al la proksimulo kaj per karitato, la egoismon per abnegacio, tio jam estis multo; krome li ne povis racie malintensigi la timon antaŭ la puno rezervita por la koruptuloj, samtempe ne malfortigante la ideon de la devo.

Se li promesis la regnon de la ĉielo al la bonuloj, tiu regno estis malpermesita al la malbonuloj, kaj kien ĉi tiuj irus? Krome estus necesa la inversiĝo de la Naturo, por ke la tre elementaj inteligentoj estu impresitaj, tiel ke ili identiĝu kun la spirita vivo, konsiderante la fakton, ke Jesuo direktiĝas al la popolo, al la malplej klera parto de la socio, kiu ne povis malbezoni figurojn iamaniere palpeblajn, kaj kiu ne komprenis subtilajn ideojn.

Jen la motivo, kial Jesuo ne ekpritraktis supraĵajn detalojn koncerne tion; en tiu tempo estis necese nenio pli ol kontraŭmeti punon al rekompenco.

6. Se Jesuo minacis kulpulojn per la eterna fajro, li ankaŭ minacis ĵeti ilin en Gehenon. Nu, kio estas Geheno? Nenio alia ol loko en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalemo, forĵetejo destinita por la malpuraĵo de la urbo.

Ĉu oni devus interpreti tion ankaŭ laŭlitere? Sed tiu estis unu el tiuj drastaj figuroj, kiujn li uzadis por impresi la popolamasojn. Tio sama okazas rilate la eternan fajron. Kaj se tia ne estus lia penso, li sin kontraŭdirus, altigante la kompatemon kaj favorkorecon de Dio, ĉar kompatemo kaj nefleksebleco estas kontraŭaj sentoj sin reciproke nuligantaj. Oni ne komprenus la sencon de la paroloj de Jesuo, atribuante al ili la sankcion de la dogmo de la eternaj punoj, ĉar lia tuta instruado proklamis la mildecon de la Kreinto kaj ties boneco.

Laŭ la preĝo Patro Nia Jesuo instruas al ni diri: Pardonu al ni, Sinjoro, niajn kulpojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Se la kulpulo ne devus atendi ian pardonon, estus ja tute neutile ĝin peti.

Ĉu tiu pardono estas senkondiĉa? Ĉu ĝi estas ia pura kaj simpla nuligo de puno, kiun oni meritas? Ne; la mezuro de tiu pardono dependas de la maniero, kiel oni mem pardonis, kio signifas, ke ni ne estos pardonitaj, se ni mem ne pardonos. Konsiderante la forgeson pri ofendoj ia absoluta kondiĉo, Dio ne povus postuli de malforta homo tion, kion Li ĉiopova ne farus.

La preĝo Patro Nia estas ĉiutaga protesto kontraŭ la eterna venĝo de Dio.

7. Por homoj posedantaj nur konfuzan ideon pri la spiriteco de la animo, la materia fajro neniel estis senfundamenta, des pli ĉar ĝi jam partoprenis la paganan kredon preskaŭ universale disvastigitan. Ankaŭ la eterneco de la punoj havis nenion, kiu povus malplaĉi al la homoj jam de multaj jarcentoj submetitaj al la leĝaro de la timegiga Jehovo. En la penso de Jesuo la eterna fajro estis do nenio alia ol simpla figuro, kaj estis al li tute ne grave, ke tiu figuro estis laŭlitere interpretata, kondiĉe ke ĝi servu kiel brido al la homaj pasioj. Li sciis plie, ke la tempo kaj la progreso prenus sur sin la taskon ekspliki la alegorian sencon, des pli ĉar, laŭ lia antaŭdiro, la Spirito de Vero venos klarigi al la homoj ĉiujn aferojn. La esenca karaktero de la nenuligeblaj punoj estas la senefikeco de la pento, kaj Jesuo neniam diris, ke la pento ne meritas la pardonon de la Patro.

Kontraŭe, ĉiam, kiam sin prezentis al li okazo, li parolis pri ia Dio kompatema, favorkora, preta, akcepti la erarintan filon revenantan al la patra hejmo; nefleksebla, fakte, por la obstina pekinto, sed ĉiam preta ŝanĝi punon por pardono al la kulpinto sincere pentinta. Ĉi tiu certe ne estas la trajto de la senkompata Dio. Ankaŭ decas rimarkigi, ke Jesuo neniam eldiris kontraŭ iu ajn, eĉ kontraŭ la plej grandaj kulpuloj, la fatalan kondamnon.

8. Ĉiuj primitivaj religioj, adoptante la karakteron de la popoloj, havis militistajn diojn, kiuj batalis antaŭ siaj armeoj.

La Jehovo de la hebreoj disponigis al ili mil manierojn ekstermi la malamikojn; li rekompencis ilin per la venko, aŭ ilin punis per malvenko. Tia ideo koncerne Dion, igis ilin honori aŭ pacigi Lin per besta aŭ homa sango, kaj el tio originis la sangaj oferoj reprezentantaj tiel elstaran rolon en ĉiuj antikvaj religioj. La judoj estis forigintaj la homajn oferojn; malgraŭ la instruoj de la Kristo, la kristanoj dum longa tempo opiniis, ke ili honoras la Kreinton, oferante pomile al flamoj kaj al torturoj tiujn, kiujn ili nomis herezuloj, kio sub alia formo konsistigis efektivajn homajn oferojn, ĉar ili okazigis ĉi tiujn oferojn por la plej granda gloro de Dio, kun akompano de religiaj ceremonioj. Hodiaŭ ili ankoraŭ alvokas la Dion de la armeoj antaŭ ol komenci batalon, Lin gloras post venko, kaj tiomfoje pro nejustaj kaj kontraŭkristanaj kaŭzoj.

9. Kiom malrapide la homo liberiĝas el siaj kutimoj, antaŭjuĝoj kaj primitivaj ideoj! Kvardek jarcentoj nin apartigas de Moseo, kaj nia kristana generacio ankoraŭ vidas trajtojn de antikvaj barbaraj kutimoj, se ne konsekritaj, almenaŭ aprobitaj de la nuntempa religio! Estis necesa la potenca unuiĝo de la ne-ortodoksuloj por forigi la ŝtiparojn kaj komprenigi la veran grandecon de Dio. Sed, ĉe manko de ŝtiparoj, ankoraŭ superregas la materiaj kaj moralaj persekutoj, tiel enradikiĝinta estas en la homo la ideo pri la dia krueleco. Nutrata per sentoj asimilitaj ekde la infanaĝo, ĉu la homo povos miri, ke la Dio al li prezentita, flatita pro barbaraj faroj, kondamnas al eternaj tortutoj kaj senkompate rigardas la suferon de la kulpintoj? Estas ja la filozofoj, malpiaj laŭ iuj homoj, tiuj, kiuj skandaliĝas, vidante la nomon Dio profanata per faroj malindaj je Li. Estas ili, kiuj montras Lin al la homoj, en lia tuta grandeco, senigante Lin je pasioj kaj malnoblaĵoj al Li atribuataj de ia malpli evoluinta kredo. Pri tiu punkto la religio gajnis je digneco tiom, kiom ĝi perdis je ekstera prestiĝo, ĉar se ekzistas homoj sin donantaj al la formo, pli granda estas ja la nombro de tiuj sincere religiaj per la sento kaj per la koro.

Sed flanke de tiuj, kiom multe da homoj estas kondukataj, sen pli da pripenso, al neado de la tuta Providenco! La maniero kiel la religio haltis, en antagonismo kontraŭ la progresoj de la homa prudento, ne sciante akordigi ilin kun la kredoj, degeneris en diismon por kelkaj, en absolutan skeptikismo por aliaj, kaj ni ne forgesu la panteismon, t. e. la homon fariĝantan mem Dio, pro manko de alia pli perfekta.

Argumento favore al la eternaj punoj

10. Ni revenu al la dogmo de la eternaj punoj. Jen estas la ĉefa argumento elvokata favore al ĝi: “Estas doktrino sankciita inter la homoj, ke la graveco de la ofendo estas proporcia al la kvalito de la ofendito. La krimo de majestofendo, ekzemple la atenco kontraŭ suverena persono, estante konsiderata pli grava ol tiu kontraŭ iu anj vasalo, estas ja tial pli severe punata. Kaj Dio, estante multe pli alta ol suvereno, ĉar Li estas senfina, senfina devas ja esti la ofendo farita kontraŭ Li, same kiel senfina estu la respektiva puno, t.e. eterna”.

Refuto: Ĉia refuto estas rezono, kiu devas havi sian deirpunkton, ian bazon, sur kiu ĝi sin apogu, do premisojn. Ni prenu tiujn premisojn el la propraj atributoj de Dio: unika, eterna, neŝanĝema, nemateria, ĉiopova, superege justa kaj bona, senfina ĉe ĉiaj perfektaĵoj.

Estas neeble koncepti Dion alie, ĉar, sen la senfina perfekteco, oni povus koncepti alian estaĵon superan al Li. Por ke Li estu unika super ĉiuj estaĵoj, estas necese, ke neniu povu superi Lin aŭ eĉ egali Lin je iu ajn afero. Nu, estas necese, ke Li estu tute senfina.

Kaj tial, ke la diaj atributoj estas senfinaj, ili spertas nek pligrandiĝon nek malgrandiĝon, alie ili ne estus senfinaj, nek Dio perfekta. Se oni forprenus plej malgrandan parton de nur unu el liaj atributoj, Dio ne ekzistus plu, ĉar povus ekzisti estaĵo pli perfekta. La senlimeco de iu kvalito ekskludas la eblecon de ekzisto de alia kontraŭa kvalito, kiu povus malgrandigi aŭ nuligi ĝin. Estaĵo senfine bona ne povas havi plej etan pecon da malboneco, nek estaĵo senfine malbona povas havi plej etan pecon da boneco. Tiel, ankaŭ objekto ne estus absolute nigra kun la plej malgranda nuanco de blanko, kaj inverse. Starigita tiu deirpunkto, al la ĉi-supraj argumentoj ni kontraŭmetos la jenajn:

11. Nur ia senfina estaĵo povas fari ion senfinan. La homo, finhava ĉe siaj virtoj, ĉe siaj konoj, ĉe sia povo, ĉe siaj kapabloj kaj ĉe sia surtera ekzistado, povas produkti nur limhavajn aĵojn.

Se la homo povus esti senfina ĉe malbono, kiun li faras, li ankaŭ estus tia ĉe la bono, tiuokaze egaliĝante al Dio. Sed se la homo estus senfina ĉe bono, li ne praktikus malbonon, ĉar absoluta bono ekskludas ĉian malbonon.

Se oni konsentas, ke ia provizora ofendo kontraŭ Dio povus esti senfina, Dio, venĝante per senfina puno, estus do senfine venĝema; kaj se Dio estas senfine venĝema, Li ne povas esti senfine bona kaj favorkora, ĉar unu el tiuj atributoj ekskludas la alian. Se Li ne estas senfine bona, Li ne estas perfekta; kaj ne estante perfekta, Li ĉesas esti Dio.

Se Dio estas senkompata al la kulpulo pentanta, Li ne estas favorkora; kaj se Li ne estas favorkora, Li ĉesas esti senfine bona. Kaj kial Dio donus al la homoj ian pardoneman leĝon, se Li mem ne pardonus? El tio rezultus, ke la homo, kiu pardonas siajn malamikojn kaj pagas malbonon per bono, estus pli bona ol Dio, kiu restas surda al la pento de tiuj, kiuj Lin ofendas, rifuzante al ili, por ĉiam, la plej etan kareson.

Troviĝante en ĉiu loko kaj ĉion vidante, Dio devas vidi ankaŭ la torturojn al la kondamnitoj; kaj se Li konservas sin indiferenta al la ĝemoj tra la tuta eterneco, Li estos eterne senkompata; nu, sen kompato ne ekzistas senfina boneco.

12. Al tio oni respondas, ke la pekulo pentanta antaŭ la morto ricevas favorkorecon de Dio, kaj ke eĉ la plej granda kulpulo povus ricevi tiun favoron. Rilate tion, ne estas ia dubo, kaj oni komprenas, ke Dio pardonas la pentanton, tenante sin nefleksebla kontraŭ la obstinaj; sed se Li estas tute favorkora por la animo pentinta antaŭ la morto, kial Li ĉesos esti tia por tiu, kiu pentas post ĝi? Kial la pento efikas nur dum la vivo, nedaŭra momento, kaj ne en la eterneco, kiu ne havas finon? Ĉirkaŭlimigitaj al difinita tempo, la diaj boneco kaj favorkoreco havus limon, kaj Dio ne estus senfine bona.

13. Dio estas superege justa. La superega justeco ne estas absolute senkompata, nek kondukas la kompatemon al tia grado, ke ĉiuj pekoj restu nepunitaj; kontraŭe ĝi rigore pesas bonon kaj malbonon, rekompencante unu kaj punante alian juste kaj proporcie, neniam trompiĝante ĉe aplikado de siaj decidoj.

Se pro nedaŭra peko ĉiam rezultanta el la neperfekta naturo de la homo kaj plurfoje el la medio, kie li vivas, la animo povas esti eterne punita sen espero pri kompato aŭ pardono, ne estas proporcio inter la peko kaj la puno – ne estas justeco,. Repaciĝante kun Dio, pentante kaj petante ripari la malbonon faritan, la kulpulo devas ekzistadi plu por la bono, por la bonaj sentoj. Sed, se la puno estas nenuligebla, tiu ekzistado por la bono ne fruktodonos, kaj neatento al bono signifas maljusteco. Inter la homoj, la kondamnito sin korektinta sukcesas vidi sian punon malpligravigita kaj iafoje pardonita; kaj tiel la homa justeco estus pli perfekta ol tiu de Dio.

Se la puno estas nenuligebla, la pento estos neutila, kaj la kulpulo, nenion atendante de sia korektiĝo, persistas en malbono, tiamaniere ke Dio ne nur kondamnas lin al eterna suferado, sed ankaŭ al restado en malbono por la tuta eterneco. En tio estas nek boneco, nek justeco.

14. Estante senfina je ĉio, Dio devas ampleksi pasintecon kaj estontecon; kreante animon, Li devas scii, ĉu ĝi tro grave eraros por esti eterne kondamnita. Se Li ne scios tion, lia scio ne estos senlima, kaj Li ĉesos esti Dio. Se Li scias, Li memvole kreas animon jam de tiam destinitan por la eterna turmentiĝo, kaj tiuokaze Li ĉesos esti bona.

Ĉar Dio povas favori pentintan pekulon, elprenante lin el la infero, ĉesas ekzisti eternaj punoj, kaj la juĝo de la homoj estas nuligita.

15. Sekve la doktrino pri la absolutaj eternaj punoj kondukas al neado aŭ almenaŭ malfortiĝo de kelkaj atributoj de Dio, estante mem neakordigebla kun la absoluta perfekteco, el kio rezultas la jena dilemo: aŭ Dio estas perfekta, kaj ne estas eternaj punoj, aŭ estas eternaj punoj, kaj Dio ne estas perfekta.

16. Ankaŭ oni alvokas favore al la dogmo de eternaj punoj la jenan argumenton:

“Estante eterna, la rekompenco donita al la bonuloj devas havi kiel korolarion la eternan punon. Estas juste proporciigi punon al rekompenco.”

Refuto: Ĉu Dio kreis la animojn por fari ilin feliĉaj aŭ malfeliĉaj?

Evidente la feliĉo de la homo devas esti la celo de la Kreinto; alie Li ne estus bona. La feliĉon li atingas per sia propra indeco, kiun, akirita, li ne plu perdas. La malo estus lia degenero. Eterna feliĉo estas do konsekvenco de lia senmorteco.

Sed antaŭ ol atingi la perfektecon, la homo devas lukti, batali kontraŭ malbonaj pasioj. Ĉar ĝi ne estis kreita perfekta, sed perfektigebla, por ke ĝi ricevu la meritojn de siaj faroj, la animo povas fari erarojn, kiuj rezultas el ĝia natura malforteco. Kaj se ĝi estus eterne punata pro tiu malforteco, en tiu okazo oni povus demandi, kial Dio ne kreis ĝin pli forta?

La puno estas prefere averto pri la jam farita malbono, kaj ĝi devas celi rekondukon de la animo al bona vojo. Se la puno estus fatala, la deziro pliboniĝi estus superflua; eĉ la celo de la kreado ne estus atinginta, ĉar ekzistus estuloj antaŭdestinitaj por feliĉo aŭ por malfeliĉo. Se iu animo pentas, ĝi povas regeneri, kaj povante regeneri, ĝi povas aspiri al feliĉo.

Ĉu Dio estus justa, se Li rifuzus al ĝi la respektivajn rimedojn?

Se la bono estas superega celo de la Kreado, la feliĉo, kiu estas ĝia premio, devas esti eterna; kaj la puno, kiel rimedo ĝin atingi, devas esti kelkatempa. La plej elementa nocio pri la homa justeco ordonas, ke oni ne punu por eterne tiun, kiu deziras fari bonon.

17. Unu lasta argumento favore al la eternaj punoj estas ĉi tiu:

“La timo antaŭ la eternaj punoj estas ia brido; nuligita ĉi tiu, la homo, nenion timante, donus sin al ĉiaj ekscesoj.”

Refuto: Tiu rezono estus pravigebla se la neeterneco de la punoj efektive forstrekus ĉian punan sankcion.

La estontaj feliĉo aŭ malfeliĉo estas rigora sekvo de la justeco de Dio, ĉar la identeco de kondiĉoj por bono kaj malbono estus la neado de tiu justeco.

Sed, ne estante eterna, eĉ tial la puno ne ĉesas esti timiga, kaj ju pli granda estas la konvinkiĝo pri ĝi, des pli granda estas la timo.

Ĉi tiu konvinkiĝo siavice estos tiom pli profunda, kiom pli racia estos la fundamento de la puno. Puno, al kiu oni ne kredas, ne povas esti brido, kaj la eterneco de la punoj estas afero, al kiu oni ne kredas.

La kredo al tiu puno, ni tion jam asertis, havis sian utilecon, sian pravon de ekzisto en ia epoko; hodiaŭ ĝi ne nur ĉesas impresi la animojn, sed eĉ produktas nekredantojn.

Antaŭ ol rekomendi ĝin kiel necesaĵon, estus bone elmontri ĝian realecon. Krom tio, estus necese observi ĝian efikon ĉe tiuj, kiuj ĝin rekomendas kaj klopodas elmontri.

Kaj, malfeliĉe, multaj el tiuj pruvas per faroj, ke ili tute ne timas la eternajn punojn.

Tiamaniere, nekapabla bridi la proprajn kredantojn, kian aŭtoritaton tiu kredo al eternaj punoj povos havi super la nekredantoj?

Materia neebleco de la eternaj punoj

18. Ĝis ĉi tie ni batalis per rezono, kontraŭ la dogmo de la eternaj punoj. Nun ni elmontru ĝin en kontraŭdiro al la pozitivaj faktoj de ni observitaj, pruvante ĝian neebleco.

Laŭ tiu dogmo la sorto de la animoj, nepre fiksita post la morto, estas do ia definitiva bremso aplikita al la progreso.

Nu, ĉu la animo progresas aŭ ne? Jen la demando: Se ĝi progresas, la eterneco de la punoj estas neebla.

Ĉu oni povos dubi pri tiu progreso, vidante la grandegan variecon de moralaj kaj intelektaj kapabloj ekzistantaj sur la Tero, ekde la sovaĝulo ĝis la civilizita homo, taksante la diferencon, kiun iu popolo prezentas de unu al alia jarcento? Se oni ne akceptas, ke tiu progreso ne apartenas al samaj animoj, oni ne povas ne akcepti, ke Dio kreis animojn en ĉiuj gradoj da progreso, laŭ la tempoj kaj lokoj, favorante unujn kaj destinante aliajn por eterna malsupereco, kio estus neakordigebla kun la justeco, kiu cetere devas esti egala por ĉiuj estuloj.

19. Estas nekontesteble, ke la animo morale kaj intelekte malprogresinta, kiel tiu de la barbaraj popoloj, ne povas havi la samajn elementojn de feliĉo, la samajn kapablojn por ĝui la brilajn glorojn en la Senfino, kiel la animoj profunde kapablaj. Se tamen tiuj animoj ne progresos, ili en pli favoraj kondiĉoj nur povos ĝui en la eterneco ian feliĉon, por tiel diri, negativan.

Por akordiĝi kun la rigora justeco, ni do venos al la konkludo, ke la plej progresintaj animoj estas tiuj iam malprogresintaj, kiuj poste akiris progreson. Sed ĉi tie ni atingas la gravan demandon pri la plureco de la ekzistadoj, kiel solan kaj racian rimedon por solvi la malfacilaĵon. Ni tamen flanken metu tiun demandon, kaj konsideru la animon el la vidpunkto de unu sola ekzistado.

20. Ni prezentu al ni dudekjaran junulon, el tiuj, kiujn oni ofte renkontas, malkleran, instinkte malvirtan, skeptikan, junulon, kiu neas sian animon kaj Dion; kiu donas sin al konfuzo; kaj kiu faras ĉiaspecan malbonon. Poste tiu junulo troviĝas en favora, pli bona medio; li laboras, lernas, sin korektas iom post iom kaj fine fariĝas kredema kaj kompatema. Jen palpebla ekzemplo de anima progreso dum la vivo, ekzemplo ĉiutage okazanta. Tiu viro mortas en profunda aĝo, kiel sanktulon, kaj memkompreneble fariĝas nedubebla lia savo. Kia estus tamen lia sorto, se akcidento metus finon al lia vivo tridek aŭ kvardek jarojn pli frue? Li troviĝus en kondiĉoj postulataj por kondamno, kaj, se tiu okazus, ĉia progreso fariĝus neebla por li.

Tiel, konforme al la doktrino de la eternaj punoj, ni havus homon savitan nur danke la cirkonstancon, ke li vivis pli longe, cirkonstanco cetere delikata, ĉar iu ajn akcidento povus ĝin hazarde neniigi. Konsiderante, ke lia animo povis progresi en difinita tempo, kial ĝi ne povus progresi plu post la morto, se dum la vivo ia kaŭzo fremda al ĝia volo tion neebligis al ĝi? Kial Dio rifuzus al ĝi rimedojn, ke ĝi regeneriĝu en alia vivo, se en ĉi tiu Li al ĝi ilin jam donis? Tiuokaze la pento venis, kvankam malfrue; sed, se ekde la momento de la morto estus altrudita nenuligebla kondamno, tiu pento estus vana por ĉiam, same kiel detruitaj estus ankaŭ la kapabloj de tiu animo por la progreso, por la bono.

21. La dogmo de la absoluta eterneco de la punoj estas do neakordigebla kun la anima progreso, al kiu ĝi kontraŭmetas nesupereblan baron. Tiuj du principoj sin detruas reciproke, kaj la nepra kondiĉo de la ekzisto de unu estas la neniigo de la dua. Kiu el la du efektive ekzistas? La leĝo de progreso estas evidenta: ĝi ne estas teorio, ĝi estas fakto konfirmita de la eksperimento: ĝi estas dia, nekadukema leĝo de la Naturo. Se do tiu leĝo ekzistas ne akordigebla kun alia, tio estas nur pro tio, ĉar alia ne ekzistas. Se fakte ekzistus la dogmo de la eternaj punoj, Sankta Aŭgusteno, Sankta Paŭlo kaj multaj aliaj neniam estus vidintaj la ĉielon, se ili estus mortintaj antaŭ ol atingi la progreson, kiun la konvertiĝo alportis al ili.

Al ĉi tiu lasta aserto oni respondas, ke la konvertiĝo de tiuj sanktuloj ne rezultas el la anima progreso, sed de la al ili permesita graco, kiu ilin trafis.

Sed tio estas nura vortludo. Se tiuj sanktuloj faris malbonon kaj poste bonon, tio signifas, ke ili pliboniĝis; ili do progresis. Nu, kial Dio estus doninta al ili, kiel specialan favoron, la gracon sin korekti? Jes, kial al ili, kaj ne al aliaj? Ĉiam, ĉiam la doktrino de la privilegioj, neakordigebla kun la justeco de Dio kaj kun lia egala amo por ĉiuj estuloj.

Laŭ la Spiritisma Doktrino, konforme al la vortoj de la Evangelio, al la logiko kaj al la plej rigora justeco, la homo estas frukto de siaj faroj, dum ĉi tiu vivo kaj post la morto, nenion ŝuldante al nepotismo: Dio lin rekompencas pro lia diligenteco kaj punas pro lia neglekto, tiel longe, kiel li en ĝi persistos..

La doktrino pri la eternaj punoj epokofaris

22. La kredo al la eterneco de la punoj efike superregis dum la homoj ne atingis komprenon pri la morala povo. Estas ja tio, kio okazas al infanoj dum kelka tempo retenitaj per minacoj de ĥimeraj estaĵoj, per kiuj oni ilin timigas: atingante la periodon de rezonado, ili forpelas mem tiajn ĥimerojn de la infanaĝo, kaj estas absurde pretendi ilin regi per tiaj rimedoj. Se tiuj, kiuj ilin gvidas, dezirus ankoraŭ inspiri al ili la verecon de tiaj fabeloj, tiuj certe falus de ilia konfido. Estas ja tio, kio okazas hodiaŭ al la homaro, eliranta el sia infaneco kaj forlasante, por tiel diri, siajn vindojn.

La homo ne estas plu ia pasiva instrumento kurbigita sub materia forto, nek la iama kredema estulo, akceptanta ĉion kun okuloj fermitaj.

23. Kredemo venas el kompreno, kiu tial ne povas esti trudata. Se, dum ia periodo de la homaro, la dogmo de la eternaj punoj sin tenadis sendanĝera. Trudata kiel veraĵo absoluta, kiam la prudento ĝin forpelas, aŭ la homo volas kredi kaj serĉas ian kredon pli racian, malproksimiĝante de tiuj, kiuj adoptas la dogmon, aŭ tiam li absolute malkredas ĉion. Kiu trankvile studos la aferon, tiu vidos, ke en niaj tagoj la dogmo de la eternaj punoj de longe faras pli da ateistoj kaj materialistoj ol ĉiuj filozofoj. La ideoj havas senĉese progresantan fluon, kaj estas absurde, ke oni volas regi la homojn, forigante ilin de tiu fluo; provi ilin reteni, retroirigi aŭ eĉ nur haltigi, dum ĝi antaŭeniras, estas sin kondamni, perdiĝi. Sekvi aŭ ĉesi sekvi tiun evoluon estas demando pri vivo aŭ morto, tiel por la religioj, kiel por la registaroj.

Ĉu tiu fatalismo estas bono aŭ malbono? Por tiuj, kiuj vivas el la pasinteco, vidante ĝin neniiĝi, ĝi estas malbono; sed por tiuj, kiuj vivas por la estonteco, ĝi estas leĝo de progreso, ĝustadire de Dio.

Kontraŭ leĝo de Dio estas neutila ĉia ribelo, neebla la lukto. Por kio do ĉiamaniere subteni ian kredon, kiu neniiĝas pro manko de uzo, kaŭzante pli da malutiloj ol utiloj al la religio? Ha! estas malĝojige tion diri, sed ĉi tie materia demando regas super la religia demando.

Tiu kredo estas vaste esplorata de la ideo, ke per mono oni malfermas la pordojn de la ĉielo kaj de la infero. La monsumoj kolektitaj per tiuj rimedoj, iam kaj ankoraŭ hodiaŭ, estas nekalkuleblaj, kaj vere fabela estas la anticipa imposto pagita pro timo antaŭ la eterneco. Kaj estante nedeviga tiu imposto, ĝia produkto estas ĉiam proporcia al la kredo; estingita ĉi tiu, tiu estos neproduktema.

Infano volonte donas sian kukon al tiu, kiu promesas al ĝi forpeli lupfantomon, sed se la infano jam ne kredas je lupfantomoj, ĝi gardos la kukon.

24. Donante pli saĝajn nociojn pri la estonta vivo kaj pruvante, ke ĉiu el ni povas efektivigi feliĉon per siaj propraj faroj, la Nova Revelacio nepre renkontos grandegan kontraŭstaron, des pli viglan, ĉar ĝi sekigas unu el la plej profitodonajn fontojn de enspezo. Kaj tiel okazis ĉiam, kiam nova eltrovo aŭ invento skuas enradikiĝintajn kaj antaŭstarigitajn kutimojn.

Kiu vivas el malnovaj kaj malfacilaj procedoj, tiu neniam ĉesas diskonigi iliajn superecon kaj bonegecon kaj senkreditigi la novajn, pli ŝparajn.

Ĉu oni kredas ekzemple, ke la presarto estis aklamata de la klaso de kopiistoj, malgraŭ la bonfaroj, kiujn ĝi alportis al la socio?

Ne, ili certe devus ĝin detrui. La samo okazas rilate maŝinojm. Fervojojn kaj centojn da aliaj malkrovoj kaj aplikoj.

Antaŭ la okuloj de nekredantoj, la dogmo de la eternaj punoj ŝajnas senvaloraĵo, pri kiu ili ridas; por filozofo tiu dogmo havas socian gravecon, pro la ekscesoj, kiujn ĝi instigas, dum la vere religiema homo havas la dignecon de la religio interesiĝanta je la detruado de la ekscesoj, kiujn tia dogmo naskas, kaj fine de ilia kaŭzo.

Jeĥezkel kontraŭ la eternaj punoj kaj la origina peko

25. Al tiu, kiu deziras renkonti em la Biblio pravigon por la eterneco de la punoj, oni povas prezenti kontraŭajn tekstojn, kiuj tiurilate ne ebligas dusencaĵojn. La jenaj paroloj de Jeĥezkel estas la plej klara neo, ne nur de la fatalaj punoj, sed ankaŭ de la respondeco, kiun la peko de la patro de la homa genro okazigus al lia raso:

1. Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2. Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izraelo ĉi tiun proverbon kaj diras: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis? 3. Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael. 4. Jen ĉiuj animoj apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.

5. Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste;

7. neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto; 8. ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan; 9. sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste: tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

10. Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan; 13. li ne devas vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li.

14. Sed jen li naskigis filon, kiu vidas ĉiujn pekojn de sia patro, kiujn ĉi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan: 17. li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos. 18. Kaj lia patro, ĉar li faris kruelaĵojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion, kio estas nebona: li mortos pro siaj malbonagoj.

19. Vi diros: Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo agis ĝuste kaj juste, observis ĉiujn Miajn leĝojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos.

20. Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estas sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.

21. Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos. 22. Ĉiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos.

23. Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo?, diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos. (Jeĥezkel, ĉap. XVIII.)

Diru do al ili: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. (Jeĥezkel, ĉapitro XXXIII, § 11.)[21]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.