La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA ĈIELO KAJ LA INFEROAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La 7an de Aprilo 1858, je la sepa vespere, iu viro ĉirkaŭ 50-jara kaj konvene vestita venis en la institucion Samaritaine, en Parizo, kaj ordonis, ke oni preparu al li banon. Post ĉirkaŭ du horoj, la servisto, mirante pri la silento de la kliento, decidis eniri en lian kabineton por vidi tion, kio okazis.
Tiam vidiĝis terura sceno: la malfeliĉulo tranĉis al si la gorĝon per razilo kaj lia tuta sango miksiĝis kun la akvo en la banejo. Kaj, ĉar la identeco de la sinmortiginto ne povis esti konstatita, lia korpo estis transportida en kadavrejon.
1. – Elvoko. (Respondo de la gvidanto de la mediumo.) – Atendu, li estas ĉi tie.
2. – Kie vi hodiaŭ troviĝas? – R. Mi ne scias... diru al mi tion.
3. – Vi troviĝas en kunveno de personoj lernantaj Spiritismon, kiuj estas al vi bonvolaj. – R. Diru al mi, ĉu mi vivas, ĉar ĉi tiu medio min sufokas.
Kvankam apartigita de la korpo, lia animo tamen estas droninta en tio, kion oni povus nomi kirlo da korpa materio; tiel vivaj estas al ĝi la surteraj ideoj, ke ĝi kredas sin enkarniĝinta.
4. – Kiu pelis vin veni ĉi tien? – R. Mi sentas min korfaciligita.
5. – Kia estas la motivo, kiu trenis vin al memmortigo? – R. Ĉu mi estas mortinta? Mi? Ne... ĉar mi loĝas en mia korpo... Vi ne scias, kiel mi suferas!... Mi sufokiĝas... Dio volu, ke kompatema mano neniigu min per unu fojo.
6. – Kial vi ne lasis postsignojn, kiuj povus fari vin rekonebla? – R. Mi estas forlasita; mi evitis suferon por transdoni min al torturo.
7. – Ĉu vi ankoraŭ havas la samajn motivojn por resti nekonata? – R. Jes; ne turnu varmegan feron en mia sanganta vundo.
8. – Ĉu vi povas diri al ni viajn nomon, aĝon, profesion kaj loĝejon? – R. Tute ne.
9. – Ĉu vi havis familion, edzinon, infanojn? – R. Mi estis la forlasito, neniu min amis.
10. – Kaj kion vi faris por esti tiel forlasita? – R. Kiom multe da homoj estas tiel, kiel mi estas!... Ĉu viro povas ja vivi forlasita en la sino de sia familio, kiam neniu lin estimas?!
11. – En la momento, kiam vi vin mortigis, ĉu vi ne spertis ian heziton? – R. Mi avidis morti...Mi deziris ripozi.
12. – Kial la penso pri la estonteco ne igis vin rezigni tian planon? – R. Mi absolute ĝin ne kredis. Mi estis iu seniluziiĝinta. Estonteco estas espero.
13. – Kiaj estis viaj pripensoj, kiam vi sentis la estingiĝon de via vivo? – R. Mi ne pripensis, mi sentis... Sed mia vivo ne estingiĝis... mia animo estas ligita al la korpo... Mi sentas vermojn mordi min.
14. – Kian sensacion vi spertis en la ĝusta momento de via morto? – R. Ĉu ĝi do kompletiĝis?
15. – Ĉu estis dolora la momento, kiam via vivo estingiĝis? – R. Malpli dolora ol tiuj postaj momentoj. Nur la korpo suferis.
16. – (Al la Spirito Sankta Ludoviko.) Kion la Spirito volas diri, asertante, ke la momento de la morto estis malpli dolora ol tiuj post ĝi? – R. La Spirito demetis la ŝarĝon, kiu lin premis; li ree sentis la volupton de doloro.
17. – Ĉu tia stato ĉiam venas post memmortigo? – R. Jes. La Spirito de memmortiginto restas ligita al sia korpo ĝis la limdato de ĝia vivo. La natura morto estas liberigo de la vivo: memmortigo ĝin tute rompas.
18. – Ĉu tio sama okazas ĉe la akcidentaj mortoj, kvankam nevolaj, kiuj tamen mallongigas la ekzistadon? – R. Ne. Kion vi komprenas, kiel memmortigon? La Spirito nur respondas por siaj agoj.
Tiu dubo pri la morto estas tre ordinara ĉe la elkarniĝintaj personoj, kaj precipe ĉe tiuj, kiuj dum la vivo ne altigis sian animon super la materion. Tio estas fenomeno laŭŝajne stranga je la unua vido, sed kiu nature klariĝas. Se al individuo, unuafoje en somnambula stato, ni demandus, ĉu li dormas, li preskaŭ ĉiam nee respondus, kaj tiu respondo estas logika: la interparolanto ja misdemendas, uzante ne ĝustan vorton. En la ordinara parolo la ideo pri dormo estas ĉeso de ĉiuj sensivaj kapabloj; nu, somnambulo, kiu pensas, kiu vidas kaj sentas, kiu konscias pri sia libero, ne opinias sin endormiĝinta, kaj efektive li ne dormas, laŭ la vulgara senco de la vorto. Jen kial li nee respondas, ĝis kiam li familiariĝos kun tiu maniero kompreni la fakton. Tio sama okazas al homo ĵus elkarniĝinta; laŭ li la morto estas neniigo de la memo, kaj tiel, same kiel la somnambulo, li vidas, sentas kaj parolas, kaj tial li ne konsideras sin mortinto, kaj tion li asertas, ĝis kiam li akiros la intuicion pri sia nova stato. Tiu iluzio ĉiam estas pli-malpli dolora, ĉar ĝi neniam estas kompleta kaj donas al la Spirito tian aŭ tian angoron. Laŭ la supra ekzemplo ĝi estas efektiva turmentego pro la sento de vermoj mordantaj la korpon, kaj ni ne parolas pri ĝia daŭro, kiu eble estas samlonga, kiel la tempo de vivo nekompletigita. Ĉi tiu stato estas komuna al la sinmortigintoj, kvankam ĝi ne ĉiam sin prezentas en identaj kondiĉoj, daŭre kaj intense variantaj, laŭ la cirkonstancoj malgravigantaj aŭ gravigantaj la eraron. La sento de vermoj kaj malkomponiĝo de la korpo ne estas nur propra al la memortigintoj: spertas ĝin ankaŭ tiuj, kiuj vivis pli materie ol spirite. Ĝenerale ne ekzistas eraro libera je punoj, sed ankaŭ ne estas absoluta kaj uniforma regulo ĉe la procedoj de puno.
En la komenco de la milito en Italujo, en 1859, ia komercisto en Parizo, patro de familio, ĝuante ĝeneralan estimon de siaj najbaroj, havis filon, kiu estis lote rekrutita por militoservo. Nekapabla sendevigi lin fari tiun servon, venis al li en la kapon la ideon sinmortigi por evitigi la militoservon al la junulo, kiu fariĝus solfilo de vidvino. Post unu jaro li estis elvokita ĉe la Societo de Parizo, laŭ peto de persono, kiu lin konis, deziranta certiĝi pri lia sorto en la spirita mondo.
(Al Sankta Ludoviko.) – Ĉu vi povas diri al ni, se estas eble elvoki la Spiriton, kiun ni ĵus aludis? – R. Jes, kaj li profitos el tio, ĉar li restos pli konsolita.
1. – Elvoko. – R. Ho, dankon! Mi multe suferas, sed... estas juste. Li tamen min pardonos.
La Spirito tre malfacile skribas; la literoj estas neregulaj kaj misformitaj; post la vorto sed, li haltas, kaj vane penante skribi, li nur sukcesas fari nedeĉifreblajn strekojn kaj punktojn. Estas evidente, ke ĝuste la vorto Dio estis tiu, kiun li ne sukcesis skribi.
2. – Bonvolu klompletigi la frazon per la vorto, kiun vi ne skribis. – R. Mi ne indas ĝin skribi.
3. – Vi diras, ke vi suferis; vi komprenas, ke vi malbone agis, sin mortigante; ĉu la motivo, kiu pelis vin al tiu ago ne altiris al vi ian ajn indulgon? – R. La puno estos malpli daŭra, sed eĉ tiel mia ago restas plu malbona.
4. – Ĉu vi povas priskribi al ni tiun punon? – R. Mi duoble suferas de animo kaj de korpo; kaj mi suferas de ĉi tiu lasta, kvankam mi ĝin jam ne posedas, kiel operaciito suferas de manko de amputita membro.
5. – Ĉu vian memmortigon kaŭzis nur la protekto al via filo, aŭ por ĝi kunhelpis aliaj motivoj? – R. Mi estis tute inspirita de la patra amo, sed misinspirita. Pro tio mia puno estos mallongigita.
6. – Ĉu vi povas precize diri kiel longe daŭros viaj suferoj? – R. Mi ne vidas ilian finon, sed mi estas certa, ke tiu fino ekzistas, kio estas korfaciligo por mi.
7. – Antaŭ nelonge ne estis al vi eble skribi la vorton Dio, kaj tamen ni jam vidis tre suferantajn Spiritojn fari tion: ĉu ĝi estas sekvo de via puno? –
R. Mi povos fari ĝin per grandaj klopodoj de pento.
8. – Faru do tiujn klopodojn por ĝin skribi, ĉar ni estas certaj, ke vi estos kvietigita. (La Spirito fine strekis ĉi tiun frazon per dikaj, neregulaj kaj tremaj literoj: – Dio estas treege bona.)
9. – Ni estas kontentaj de via bonvolo, kun kiu vi respondis al nia elvoko, kaj ni petos Dion, ke Li etendu sur vin sian favorkorecon. – R. Jes, dankon.
10. – (Al Sankta Ludoviko.) Ĉu vi povas doni al ni vian instruon pri ĉi tiu simortigo? – R. Ĉi tiu Spirito juste suferas, ĉar mankis al li konfido al Dio, manko, kiu ĉiam estas puninda. Tiu puno estus pli granda kaj pli daŭra, se ne estus la laŭdinda motivo malhelpi, ke lia filo sin elmetu al morto en milito. Dio, kiu estas justa kaj vidas la fundon de la koroj, punas lin nur laŭ liaj faroj.
RIMARKOJ. Je la unua vido, kiel agon de abnegacio, oni povus konsideri ĉi tiun sinmortigon senkulpinda. Efektive ĝi estas tia, sed ne en absoluta maniero. Al tiu viro mankis konfido al Dio, kiel diris la Spirito Sankta Ludoviko. Lia faro eble malhelpis le efektiviĝon de la destinoj de lia filo; cetere li ne estis certa, ke tiu mortus en la milito kaj la milita kariero eble donus al li okazon progresi. Lia intenco estis nobla, kaj tio malgravigas la faritan malbonon kaj li meritas indulgon; sed malbono ĉiam estas malbono, kaj se ĝi ne estus, oni povus, uzante la ŝildon de rezonado, senkulpigi ĉiujn krimojn kaj eĉ mortigi, pretekstante servi.
Patrino, kiu mortigas sian infanon, kredante, ke ŝi ĝin sendas al la ĉielo, ĉu ŝi estus malpli kulpa, pro tio, ke ŝi bonintence krimis? Jen sistemo, kiu eble pravigus ĉiujn krimojn de la blinda fanatikeco de la religiaj militoj.
Homo ordinare ne rajtas meti finon al sia vivo, ĉar ĉi tiu estas al li donita por plenumado de devoj sur la Tero, sufiĉa motivo, ke li ĝin ne mallongigu memvole, je nenia preteksto. Sed la homon – ĉar li havas sian liberan volon – neniu malhelpas malrespekti tiun leĝon. Li tamen submetiĝas al la sekvoj de tiu malrespekto. La memmortigo plej severe punata estas tiu rezultanta el malespero, celante liberiĝon el la surteraj mizeroj, kiuj samtempe estas elaĉetoj kaj provoj. Eviti ilin estas retropaŝi de antaŭ akceptita tasko, kaj iafoje de antaŭ plenumota misio. La sinmortigo ne konsistas nur en la memvola ago, kiu kaŭzas la subitan morton, sed en ĉio konscie farita por plirapidigi la estingon de la vivofortoj. Oni ne povas nomi memmortiginto tiun, kiu elmetas sian vivon por savi sian similulon: unue, ĉar por la afero li ne intencas senigi sin je la vivo, kaj due, ĉar ne estas danĝero, de kiu la Providenco ne povas senigi nin, kiam la horo ne venis. La morto el tiaj eventualaĵoj estas merita sinofero, ĉar ĝi estas abnegacia ago favore por aliulo. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, §§ 5, 6, 18 kaj 19)
La sekvanta komunikaĵo estis spontanee diktita en spiritista kunsido, en Havre, la 12an de Februaro 1863:
“Ĉu vi sentos kompaton al ia suferanta mizerulo, de longe spertanta kruelajn torturojn? Ho! la malpleno... la Spaco... mi defalas... mi falas... mi mortas... Helpo! Dio, mi havis ekzistadon tiel mizeran... Mi, kompatinda diablo, malsatis multfoje en maljuneco; kaj tial mi kutimiĝis drinki, senti honton pri ĉio kaj malŝaton al ĉio.
Mi volis morti kaj mi ĵetis... Ho, mia Dio! Kia momento! Kaj kial tia deziro, se la fino estis tiel proksima? Preĝu, ke mi ne vidu senĉese ĉi tiun malplenon sub mi... Mi estas dispeciĝonta kontraŭ tiujn ŝtonojn! Mi petegas vin, kiuj konas la mizerojn de tiuj, kiuj ne plu apartenas al tiu mondo. Vi ne konas min, sed mi tiom suferas... Kial pli da provoj? Mi suferas! Ĉu ĝi ne sufiĉas? Se mi malsatus, anstataŭ ĉi tiu plej terura sufero kaj krome neperceptebla por vi, vi ne hezitus kvietigi min per ia panpeceto. Mi do petas vin preĝi por mi... Mi ne povas resti pli da tempo en ĉi tiu stato... Demandu iun ajn el ĉi tiuj ĉeestantaj kaj vi scios, kiu mi estis. Preĝu por mi.”
François-Simon Louvet
La gvidanto de la mediumo. – “Tiu, kiu ĵŭs alparolis vin, estis kompatinda malfeliĉulo spertinta sur la Tero la provon de mizero; venkita de ĉagreno, la kuraĝo mankis al li, kaj li, anstataŭ laŭdeve rigardi la ĉielon, sin donis al ebrieco; li malsupreniris al la lastaj ekstremaĵoj de malespero, metante finon al sia malgaja provado: li ĵetis sin de sur la Turo Francisko I, en la 22-a de Julio 1857. Kompatu lian animon, kiu ne estas progresinta, sed kiu duonvidas el la estonta vivo ion sufiĉan por suferi kaj deziri ian reboniĝon. Petu Dion, ke Li donu al li tiun favoron, kaj per tio vi faros ion meritoplenan.
“Serĉante informojn pri tio, oni trovis en la Journal du Havre de la 23-a de Julio 1857 la jenan sciigon:
“Hieraŭ, je la 4-a vespere, la pasantoj sur la kajo estis dolore impresitaj de terura akcidento: – viro ĵetis sin de sur la turo, dispeciĝante kontraŭ ŝtonojn. Li estis malnova haŭlisto, kies inklino al ebrieco kondukis lin al sinmortigo. Li nomiĝis François-Victor-Simon Louvet. La korpo estis transportita al la hejmo de unu el liaj filinoj, ĉe la strato Corderie.
Li estis 67-jara.”
Tiu viro mortis antaŭ ses jaroj kaj li ankoraŭ vidas sin falanta de sur la turo, dispeciĝanta kontraŭ ŝtonojn... La malpleno timegigas lin, la perspektivo de la falo lin terurigas... kaj tio okazas jam de 6 jaroj! Kiel longe daŭros tia stato? Li ĝin ne scias, kaj tia necerteco pliigas liajn angorojn. Ĉu tio ne estas la samo, kiel infero kun flamoj? Kiu malkaŝis kaj elpensis tiajn punojn? La suferantoj mem estas tiuj, kiuj venas ilin priskribi, kiel aliaj Spiritoj faras tion pri siaj ĝojoj. Kaj ili multfoje faras tion spontanee, kiam ni ne pensas pri ili – kio forigas ĉian hipotezon, ke ni estas ludilo de nia propra imagemo.
En Marto 1865 S-ro M.C., komercisto en malgranda urbo en la ĉirkaŭaĵo de Parizo, havis en sia hejmo la pli maljunan el siaj infanoj grave malsana, kiu aĝis 21 jarojn. Ĉi tiu fraŭlo, antaŭvidante sian morton, venigis sian patrinon kaj ankoraŭ havis forton por ŝin brakumi. Ŝi diris al li, verŝante abundajn larmojn: “Iru, mia filo, antaŭ min, ĉar mi post nelonge vin sekvos.” Dirinte tion, ŝi retiriĝis, kaŝante la vizaĝon inter la manoj.
La personoj ĉeestantaj ĉi tiun konsternan scenon konsideris nura eksplodo de doloro tiujn vortojn de S-rino C., doloro, kiun la tempo kvietigos. Post la morto de la malsanulo, oni serĉis ŝin tra la tuta domo kaj fine oni trovis ŝin pendigita en la provizejo. La enterigo de la memmortigintino okazis samtempe kun tiu de ŝia filo.
Elvoko de ĉi tiu multe da tagoj la fakto. – D. Ĉu vi scias pri la sinmortigo de via patrino pro la malespero, kiun via forpaso kaŭzis al ŝi? – R. Jes, kaj sen la ĉagreno kaŭzata de tiu ŝia fatala decido, mi opinius min tute feliĉa. Kompatinda, bonega patrino! Ŝi ne povis elteni la provon pri tiu nedaŭra apartiĝo, kaj ŝi iris kuniĝi al sia filo, sekvante vojon, kiu ŝin pli apartigis de li. Kaj dum kiom da tempo! Tiel ŝi longe prokrastis kuniĝon, kiu baldaŭ estus okazinta, se ŝia animo obee alkonformiĝus al la volo de la Sinjoro; se ŝi estus rezignaciiinta, humiliĝinta, pentinta antaŭ la provo, kiu al ŝi sin trudis, antaŭ la elaĉeto, kiu devus ŝin purigi! Preĝu, ho preĝu por ŝi!... kaj super ĉio ne imitu ŝin, ho patrinoj, emociite de la rakonto pri ŝia morto. – Ne pensu, ke ŝi kun amo pli granda ol tiu de aliaj patrinoj amis tiun filon, pri kiu ŝi fieris, ne; al ŝi ja mankis kuraĝo kaj rezignacio. Patrinoj min aŭdantaj, kiam agonio senvivigos la okulojn de viaj infanoj, rememoru, ke, same kiel la Kristo, ili supreniras sur la supron de Kalvario, de kie ili leviĝos al la eterna gloro.
Benjameno C...
Elvoko de la patrino. – R. Mi volas vidi mian infanon. Ĉu vi havas povos redoni lin al mi? Krueluloj!... Vi forprenis lin de mi por konduki lin al la lumo, kaj vi lasis min en mallumo. Mi volas lin... mi volas lin, ĉar li apartenas al mi!... Ĉu nenion valoras la patrina amo? Nu, mi portis lin en la ventro, dum naŭ monatoj; mi lin mamnutris; mi nutris per mia karno lian karnon, per mia sango lian sangon; mi gvidis liajn unuajn paŝojn; mi intruis lin balbuti la nomon Dio kaj la dolĉan nomon patrino; mi faris el li homon plenan de aktiveco, de inteligento, de honesteco, de fila amo, por lin perdi, kiam li realigadis ĉiujn miajn esperojn, kiam brila estonteco jam venis antaŭ liajn okulojn! Ne, Dio ne estas justa; Li ne estas Dio de la patrinoj, ne komprenas iliajn dolorojn kaj afliktiĝojn... Kaj kiam mi donis min al la morto por ne apartiĝi de mia filo, tiam oni lin ree ŝtelis de mi!... Mia filo! mia filo, kie vi estas?
Elvokanto. – Kompatinda patrino, ni dividas kun vi vian doloron. Sed vi serĉis malĝojigan rimedon por kolektiĝi al via filo: – Memmortigo estas krimo en la okuloj de Dio, kaj vi devas scii, ke Dio punas ĉian malobeon al siaj leĝoj. La foresto de via filo estas via puno.
Ŝi. – Ne; mi opiniis Dion pli bona ol la homoj; mi ne kredis al lia infero, sed mi kredis al kolektiĝo de animoj sin amantaj, kiel ni nin amas... Mi eraris... Dio ne estas justa nek bona, tial, ke Li ne komprenas la intensecon de mia doloro kaj de mia amo!... Ho! kiu redonos al mi mian filon? Ĉu mi lin perdis por ĉiam? Kompaton! kompaton, mia Dio!
Elvokanto. – Nu, trankviliĝu de via malespero; konsideru, ke se ekzistas rimedo revidi vian filon, vi ĝin ne atingos per blasfemoj kontraŭ Dio, kiajn vi eldiras. Per tio, anstataŭ altiri Lian favorkorecon, vi meritas pli fortan severecon.
Ŝi. – Oni diris al mi, ke mi neniam ree vidos lin, kaj mi komprenis, ke oni kondukis lin al la paradizo. Rilate min, ĉu mi eble estas en la infero? En la infero de patrinoj? Ĝi ekzistas cetere mi ĝin vidas...
Elvokanto. – Via filo ne estas perdita por ĉiam; vi ja vidos lin, sed estas necese tion meriti pro submetiĝo al la volo de Dio, dum ribelo povos senfine prokrasti tiun momenton. Aŭdu min: Dio estas senfine bona, sed ankaŭ senfine justa. Tiel neniu senmotive estas punata, kaj, se al vi sur la Tero Li trudis grandajn dolorojn, estas pro tio, ke vi ilin meritis. La morto de via filo estis ia provo por via rezignacio; bedaŭrinde sub ĝi vi falis, kiam vi vivis, kaj nun post la morto vi ree falas; kiel vi deziras, ke Dio rekompencu la ribelintajn infanojn? La kondamno ne estas nenuligebla kaj la pento de kulpulo ĉiam estas konsiderinda. Se vi humile estus spertinta la provon; se vi pacience estus atendinta la momenton de via elkarniĝo, vi, enirante en la spiritan mondon, en kiu vi troviĝas, tuj estus vidinta vian filon, kiu kun malfermitaj brakoj akceptus vin. Post lia foresto vi ĝojegante vidus lin. Sed kion vi faris kaj ankoraŭ faras, tio starigas baron inter vi kaj li. Ne opiniu lin perdita en la profundegaĵo de la Spaco, prefere li estas pli proksima al vi, ol kiel vi pensas – tiel okazas, ĉar netravidebla vualo kaŝas lin for de via vido.
Li vin ĉiam vidas kaj amas, bedaŭrante la malgajan situacion, en kiun vi falis pro manko de konfido al Dio, kaj avide atendante la feliĉan momenton por prezenti sin al vi. Nur de vi dependas plifruigi aŭ malfruigi tiun momenton. Preĝu al Dio kaj diru kun mi: ”Mia Dio, pardonu min, ke mi dubis pri via justeco kaj boneco; se vi min punis, mi rekonas, ke mi ĝin meritas. Bonvolu akcepti miajn penton kaj submetiĝon al via sankta volo.”
Ŝi. – Kian lumon de espero vi ĵus faris en mia animo! Ĝi estas kvazaŭa fulmo en la mallumo min ĉirkaŭanta. Dankon, mi estas preĝonta... Adiaŭ.
La morto, eĉ pro sinmortigo, ne kaŭzis al ĉi tiu Spirito la iluzion, ke li ankoraŭ vivas. Li sin prezentas konscia pri sia stato: – tiel estas, ĉar por aliaj la puno konsistas en tiu iluzio, pro la ligiloj tenantaj ilin ĉe la korpo. Ĉi tiu virino volis forlasi la Teron por sekvi sian filon en alia vivo: estis do necese, ke ŝi sciis, ke ŝi tie reale estas pro certeco pri sia elkarniĝo, pro la ekzakta kono pri sia situacio. Tiel estas, ĉar ĉiu eraro estas punata laŭ la cirkonstancoj, kiuj ĝin determinis, kaj ĉar ne estas unuformaj punoj por samspecaj eraroj.
En unu ĵurnalo de la 13-a de Junio 1862 estas legata la jena sciigo:
“La juna Palmyre, modistino, loĝanta ĉe siaj gepatroj, estis dotita per ĉarma aspekto kaj afabla karaktero.
Tial ankaŭ multaj amindumis ŝin. El ĉiuj amindumantoj ŝi elektis B., kiu reciprokis ŝian preferon per sia plej viva pasio. Malgraŭ sia korinklino al li, pro respekto al siaj gepatroj, Palmyre konsentis edziniĝi kun D., kies socia rango ŝajnis supera ol tiu de lia rivalo. B. kaj D. estis amikoj, kaj kvankam ne estis inter ili interesaj rilatoj, ili tamen neniam ĉesis renkontiĝi. La reciproka amo de B. kaj Palmyre, kiu fariĝis S-rino D., neniel malintensiĝis, kaj malgraŭ tio, ke ambaŭ klopodis ĝin bridi, ĝi intensiĝis rekte proporcia al tiu klopodo. Celante ĝin estingi, B. decidis edziĝi kaj efektive edziĝis kun junulino posedanta eminentajn kvalitojn, kaj li faris ĉion eblan por ŝin ami.
Sed li frue rimarkis ke tiu heroeca rimedo estis neutila por la forgeso. Kvar jaroj forpasis, dum kiuj B. kaj S-rino D. ne malplenumis siajn devojn.
Kion ili suferis, tion nur ilin scias, ĉar D., kiu efektive estimis sian amikon, ĉiam altiris ĉi tiun al sia hejmo, insistante, ke li ne foriru, kiam li provis tion fari.
Renkontiĝinte iun tagon pro cirkonstancoj neatenditaj kaj sendependaj de sia volo, la du geamantoj sciigis unu alian pri la doloro ilin torturanta kaj ili opiniis, ke la morto en tiu okazo estus la sola rimedo, kiu al ili prezentiĝas. Ili interkonsentis sin duope mortigi, en la sekvanta tago, kiam S-ro D. estos pli longe for de sia hejmo. Post la lastaj preparoj ili skribis longan kaj kortuŝan leteron, klarigante la kaŭzon de sia decido: por ne adulti. Ili finis la leteron kun peto pri pardono kaj plie kun deziro, ke oni enmetu ilin en la saman tombon.
Reveninte hejmen S-ro D. ilin renkontis sufokitaj. Li respektis iliajn lastajn dezirojn, kaj tiel ne konsentis, ke iliaj korpoj estu apartigitaj en la tombejo.”
Post kiam tiu okazaĵo estis submetita al la Societo de Parizo, kiel temon por studo, iu Spirito klarigis:
“La du geamantoj sin mortigintaj ankoraŭ ne povas respondi al vi. Mi vidas ilin konsternitaj kaj teruritaj de la perspektivo de eterneco. La moralaj sekvoj de la farita eraro devigas ilin fari sinsekvajn pilgrimojn, dum kiuj iliaj apartigitaj animoj senĉese penas renkontiĝi, submetitaj al la duobla turmentego reciproke antaŭsenti kaj vane deziri unu alian.
Post la elaĉeto ili kune restos por ĉiam, en la sino de la eterna amo. Post ok tagoj, en la proksima seanco vi povos ilin elvoki. Ili ĉi tien venos, ne vidante sin, ĉar densa mallumo ilin longe apartigos.”
1. – Elvoko de la sinmortigintino. – Ĉu vi vidas vian amanton, kun kiu vi vin mortigis? – R. Mi vidas neniun, eĉ nek la Spiritojn, kiuj vagas kun mi en ĉi tiu mondo. Kia nokto! Kia nokto! Kaj kia dika vualo kovras la frunton!
2. – Kian sensacion vi spertis, kiam vi vekiĝis en alia mondo? – R. Strangan! Mi sentis malvarmon kaj tamen mia korpo ardis. Mi havis glacion en la vejnoj kaj fajron sur la frunto! Strangaĵo, antaŭe nesentita duopo! Fajro kaj glacio ŝajne min konsumis! Kaj mi pensis, ke mi estas mortonta la duan fojon!...
3. – Ĉu vi sentas ian ajn fizikan doloron? – R. Mia tuta sufero sidas ĉi tie, ĉi tie... – Kion vi deziras esprimi per la vortoj ĉi tie, ĉi tie? – R. Ĉi tie, en mia cerbo; ĉi tie, en mia koro...
4. – Ĉu vi kredas la ĉiamecon de tiu situacio? – R. Ho, ĉiam! ĉiam! Mi iafoje aŭdas inferajn ridojn, terurajn voĉojn, kiaj: tiel ĉiam!
5. – Nu bone: ni certe povas diri al vi, ke tiel ne ĉiam estos. Vi per pento ricevos pardonon. – R. Kion vi diras? Mi ne aŭdas.
6. – Ni rediras, ke viaj suferoj havos finon, ke vi per pento povos ilin mallongigi, kaj estas eble al ni helpi vin per preĝo. – R. Mi ne aŭdis, krom konfuzaj sonoj, pli ol unu vorton. Tiu vorto estas: – favoro! Ĉu estis efektive favoro, kion vi eldiris? Vi parolis pri favoro, sed sen ia dubo vi faris ĝin al la ĉi tie preterpasinta animo, kompatinda infano, kiu ploras kaj atendas.
Iu sinjorino, ĉeestanta la seancon, informis, ke ŝi faris por la malfeliĉulino fervoran preĝon, kiu sen ia dubo emociis ŝin, kaj ke ŝi efektive mense petegis por ŝi favoron de Dio.
7. – Vi diris, ke vi estas en mallumo kaj ke vi aŭdas nenion. – R. Estas konsentite al mi aŭdi kelkajn el viaj vortoj, sed kion mi vidas, tio estas nur funebra krepo, sur kiu iam kaj iam pentriĝas ia ploranta vizaĝo.
8. – Sed, ĉar li ĉi tie estas kaj vi lin ne vidas, ĉu vi ja ne sentas la ĉeeston de via amanto? – R. Ha, ne parolu pri li. Mi devas lin nun forgesi, ke de la nigra krepo forviŝiĝu la pentriĝinta bildo.
9. – Kies bildo? – R. De ia viro suferanta, kies moralan ekzistadon sur la Tero mi longe nuligis.
El la legado de tiu rakonto oni tuj komprenas, ke ekzistas malgravigaj cirkonstancoj ĉe tiu sinmortigo, rigardata kiel heroeca ago por plenumo de devo. Sed oni plie rekonas, ke kontraŭe de tio, kion oni opiniis, longa kaj terura eble estis la puno al la kulpintoj, tial, ke ili memvole serĉis la morton por eviti lukton. La intenco ne malplenumi devojn efektive estis nobla, kaj poste estos alkalkulita al ili, sed la efektiva merito konsistus en la rezisto, kaj ili kondutis, kiel dizertinto, kiu forlasis batalon en momento de danĝero.
Kiel vidate, la puno konsistas en tio, ke ili vane serĉu unu alian dum multe da tempo, ĉu en la spirita mondo, ĉu en aliaj enkarniĝoj sur la Tero; puno nun pligravigita de la perspektivo pri eterna daŭro. Tiu perspektivo kune kun la puno faras, ke estu malpermesate al ili aŭdi esperdonajn vortojn, kiujn oni eble dirus al ili. Al tiuj, kiuj opinios ĉi tiun punon longa kaj terura, des pli ke ĝi nur ĉesos post pluraj enkarniĝoj, ni diros, ke tia daŭro ne estas absoluta, sed dependanta de la maniero, kiel ili eltenos la estontajn provojn, krom tio, ili povas esti helpataj per la preĝo. Kaj ili estos tiel, kiel ĉiuj, arbitraciantoj de sia propra destino. Ĉu tio, eĉ tiel, ne estas preferinda ol la eterna kondamno, sen espero, al kiu ili estus nenuligeble submetitaj, laŭ la doktrino de la Eklezio, kiu konsideras ilin por ĉiam destinitaj al infero, en tia grado, ke ĝi rifuzas al ili la lastajn preĝojn, certe opiniante ĉi tiujn senutilaj?
Dum sep aŭ ok monatoj Louis G., ŝuisto, amindumis junulinon Victorine R., kun kiu li baldaŭ edziĝos, kaj eĉ la edziĝanoncoj jam estis publikigitaj.
Tiel interkonsentite, ili konsideris sin preskaŭ definitive ligitaj kaj por ekonomio la ŝuisto ĉiutage venis tagmanĝi kaj vespermanĝi ĉe sia fianĉino.
Iun tagon, ĉe vespermanĝo, okazis disputo pri ia bagatelaĵo, kaj pro tio, ke ambaŭ obstinis en siaj opinioj, la disputo atingis tian gradon, ke Louis forlasis la manĝotablon, asertante, ke li ne plu revenos.
Malgraŭ tio, li revenis la sekvintan tagon por peti pardonon. Kiel sciate, la nokto estas bona konsilanto, sed la junulino, eble antaŭjuĝante, laŭ la antaŭtaga sceno, tion, kio povus okazi, kiam ne plu estus eblaĵo por forigi malbonon, rifuzis repaciĝon. Nek protestoj, nek larmoj, nek malesperoj povis ŝin demovi. Multe da tagoj ankoraŭ forpasis, kaj Louis esperis, ke sia amatino estu pli komprenema, kaj fine li decidis fari lastan provon: – Alveninte al la domo de la junulino, li frapis, tiel ke li estu rekonata, sed la pordo restis fermita, oni rifuzis malfermi ĝin al li. Aliaj petegoj de la forpelito, aliaj protestoj ne eĥis en la koro de lia amindumantino. “Adiaŭ do, kruelulino! – ekkriis la kompatinda junulo – adiaŭ por ĉiam. Penu trovi edzon, kiu estimu vin tiel, kiel mi.” La junulino samtempe aŭdis dampitan veon kaj tuj poste bruon de kvazaŭa korpo glitanta ĉe la pordo. Pro la sekvinta silento la junulino pensis, ke Louis sidiĝis sur la sojlo de la pordo, kaj ŝi certigis al si mem, ke ŝi ne eliros dum li tie restos.
Post kvaronhoro iu luanto preterpasanta sur la trotuaro kaj kunportanta lampon ellasis krion pro teruro kaj petis helpon.
La najbaroj rapide alvenas, kaj Victorine, malferminte la pordon ekkriis de teruro, rekonante sian fianĉon pala, senanima, sur la platŝtona pavimo. Ĉiuj rapidas lin helpi, sed ili tuj rimarkas, ke ĉio estas senutila, ĉar li ne vivis plu. La kompatinda junulo penetrigis tranĉilon en la regionon de la koro, kaj la lameno restis enmetita en la vundo.
1. – Al la Spirito de Sankta Ludoviko. – La junulino, kiu nevole kaŭzis la sinmortigon, estas respondeca? – R. Jes, ĉar ŝi lin ne amis.
2. – Nu, por eviti la malfeliĉon, spite la abomenon, kiun li kaŭzis al ŝi, ĉu ŝi devus edziniĝi kun li? – R. Ŝi atendis okazon rompi sian fianĉinecon, kaj tiel ŝi rompis ĝin en la komenco de sia ligiteco, kion ŝi ja pli malfrue farus.
3. – En ĉi tiu okazo ŝia respondeco venas de tio, ke ŝi nutris sentojn, en kiuj ŝi ne partoprenis, kaj kiuj rezultigis la memmortigon de la junulo? – R. Jes, ĝuste.
4. – Sed tiu respondeco do devas esti proporcia al la eraro, kaj ne tiel grava, kvazaŭ ŝi konscie kaj memvole estus kaŭzinta la memmortigon... – R. Estas evidente.
5. – Ĉu la memmortigo de Louis indas senkulpigon pro la frenezeco al li kaŭzita de la obstino de Victorine? – R. Jes, ĉar la sinmortigo deveninta de amo estas malpli krima en la okuloj de Dio, ol la memmortigo de tiu peninta liberiĝi el la vivo pro motivoj de malkuraĝo.
Al la Spirirto de Louis G., poste elvokita, oni faris la jenajn demandojn:
1. – Kiel vi juĝas la agon, kiun vi praktikis? – R. Victorine estis ia sendanka, kaj mi malbone agis, mortigante min pro ŝi, ĉar ŝi ĝin ne meritis.
2. – Nu, ĉu ŝi vin ne amis? – Ne. Komence ŝi sin iluziis, sed nia malpaciĝo malfermis ŝiajn okulojn, kaj ŝi eĉ opiniis sin feliĉa, trovante pretekston por sin malimpliki je mi.
3. – Kaj via amo al ŝi, ĉu ĝi estis sincera? – R. Nur pasio, kredu; ĉar se mia amo estus pura, mi estus klopodinta ne kaŭzi al ŝi ian ĉagrenon.
4. – Kaj en la okazo, ke ŝi divenus vian intencon, ĉu ŝi persistus en sia rifuzo? – R. Mi ne scias, mi eĉ pensas, ke ŝi ne rifuzus, ĉar ŝi ne estas malica. Sed, eĉ tiel, ŝi ne estus feliĉa, kaj pli bone por ŝi, ke la aferoj tiamaniere okazis.
5. – Frapante ĉe la pordo, ĉu vi intencis vin mortigi, en la okazo de ŝia rifuzo? – R. Ne, mi ne pensis pri tio, ĉar ankaŭ mi ne atendis ŝian obstinon. Nur pro ĉi tiu obstino mi perdis la prudenton.
6. – Vi laŭŝajne bedaŭras vian memmortigon nur pro la fakto, ke Victorine ne ĝin meritis... Ĉu reale ĝi estas via sola ĉagreniĝo? – R. En ĉi tiu momento, jes; mi ankoraŭ estas menskonfuzita, ŝajnas al mi, ke mi restas plu ĉe la pordo, kvankam mi ankaŭ spertas alian sensacion, kiun mi ne povas difini.
7. – Ĉu vi poste povos kompreni min? – R. Jes, kiam mi estos libera de ĉi tiu memskonfuzo. Mi agis malbone, mi devus rezignacii... Mi estis malforta kaj suferas la sekvojn de mia malforteco. Pasio blindigas homon en tia grado, ke li praktikas frenezaĵojn, kaj bedaŭrinde li tion komprenas nur tre malfrue.
8. – Vi diras, ke vi spertas ĉagreniĝon... kia ĝi estas? – Mi agis malbone, mallongigante mian vivon. Mi devis ne fari tion. Estus preferinde ĉion elteni, ol morti antaŭ la tempo. Mi estas do malfeliĉa; mi suferas, kaj estas ŝi, kiu ĉiam suferigas min, ŝi sendanka. Ŝajnas al mi, ke mi ĉiam estas ĉe ŝia pordo, sed... ni ne parolu nek pensu plu pri tio, kio min tre ĝenas. Adiaŭ.
En tio ankoraŭ estas vidata alia konfirmo pri la justeco, kiu prezidas en la disdonado de punoj, laŭ la grado da respondeco de la kulpuloj. En ĉi tiu okazo, sur la junulino pezas pli granda respondeco, pro tio, ke ŝi nutris en Louis, pro frivoleco, ian amon, kiun ŝi ne sentis. Rilate la junulon, ĉi tiu estas sufiĉe punata per la daŭranta sufero, sed lia puno estas malpeza, ĉar li nur cedis al senpripensa movo, en momento de ekzaltiĝo, kaj ne al malvarma antaŭdecido de la memortigintoj, kiuj penas eviti la provojn de la vivo.
M.J.-B.D estis klera homo, sed ekstreme saturita per materialismaj ideoj, ne kredante je Dio nek al la ekzisto de la animo. Laŭ peto de parenco li estis elvokita ĉe la Spiritisma Societo de Parizo, du jarojn post sia elkarniĝo.
1. Elvoko. – R. Mi suferas. Mi estas maliculo.
2. – Ni estas devigitaj elvoki vin, en nomo de viaj geparencoj, kiuj memkompreneble deziras scii pri via sorto. Ĉu vi povas diri al ni, ĉu nia elvoko estas al vi peniga aŭ agrabla? – R. Peniga.
3. – Ĉu via morto estis memvola? – R. Jes.
La Spirito skribas kun ekstrema malfacileco. Lia skribaĵo estas grasa, neregula konvulsia kaj preskaŭ nekomprenebla. Fininte la skribon, li ekkoleris, rompis la krajonon kaj disŝiris la paperon.
4. – Trankviliĝu, ni ĉiuj preĝos al Dio por vi. – R. Mi estas devigita kredi je tiu Dio.
5. – Kia motivo povis peli al la sinmortigo? – R. La tedo de ia vivo sen espero.
Oni konceptas sinmortigon, kiam la vivo estas sen espero; oni tiam penas eviti ĝin je ia ajn prezo. Kontraŭe, laŭ Spiritismo nia espero plifirmiĝas, ĉar la estonteco al ni disvolviĝas. Memmortigo ĉesas esti celo, ĉar estas rekonate, ke oni nur senigas sin je malbono por malbono centoble pli dolora. Jen kial Spiritismo evitigas al multaj homoj la memvolan morton. Forte kulpaj estas tiuj, kiuj klopodas kredigi, per sciencaj sofismoj kaj sub preteksto de ia malvera rezono, tiun senesperigan ideon, fonton de tiom da krimoj kaj malbonoj, laŭ kiu ĉio forfiniĝas kun la vivo. Ili estos respondaj ne nur pri siaj propraj eraroj, sed ankaŭ pri ĉiuj malbonoj, kiujn ili kaŭzas.
6. – Vi volis detirigi vin de la sortovicoj de la vivo...Ĉu tio prosperis al vi Ĉu vi nun estas feliĉa? – R. Kial la nenio ne ekzistas?
7. – Bonvolu priskribi al ni kiel eble plej bone vian nunan situacion. – R. Mi suferas de la devigo kredi ĉion, kion mi neis. Terure turmentata, mia Spirito estas sur kvazaŭa braĝejo.
8. – De kie venis viaj iamaj materialismaj ideoj? – R. En antaŭa enkarniĝo mi estis maliculo kaj tial mi kondamnis min en la sekvinta al la turmentoj de necerteco, kaj estis tial, ke mi min mortigis.
El tio venas tuta serio da ideoj. Multfoje ni demandas nin mem, kiel povas ekzisti materialistoj, se, vivinte en la spirita mondo, ili devus havi intuicion pri ĝi; nu, ĝuste tiu intuicio ne estas konsentita al kelkaj Spiritoj, kiuj, konservante sian fieron, ne pentis pri siaj eraroj. Por tiuj la provo konsistas en la akirado, dum sia korpa vivo kaj koste de sia propra rezonado, de la pruvo pri la ekzistado de Dio kaj pri la estonta vivo, kiun ili havas sub siaj okuloj. Sed multfoje la pretendo konsenti nenion super si mem ilin ekposedas kaj absorbas. Tiel, ili suferas la punon ĝis kiam, regante sian fieron, la evidenteco ilin venkos.
9. – Kiam vi dronis, kiaj estis viaj ideoj pri la sekvoj? Kiaj estis viaj pripensoj en tiu momento? – R. Nenia, ĉar ĉio estis al mi la nenio. Poste, plenuminte la kondamnon, mi vidis, ke mi devos ankoraŭ plie suferi.
10. – Ĉu vi nun estas konvinkiĝinta pri la ekzisto de Dio, de la animo kaj de la estonta vivo? – R. Ha! Ĉio tio min tre turmentas!
11. – Ĉu vi ree vidis vian fraton? – R. Ho, ne!
12. – Kial do ne? – R. Por kio konfuzi niajn malesperojn? Oni ekziliĝas en malfeliĉon kaj en la feliĉo oni kuniĝas, jen la realo.
13. – Ĉu ĝenos vin la ĉeesto de via frato, kiun ni povas altiri apud vin? – R. Ne faru tion, mi ĝin ne meritas.
14. – Kial vi oponas al tio? – R. Ĉar ankaŭ li ne estas feliĉa.
15. – Vi timas lian ĉeeston, kaj tamen ĝi nur povas esti bonfara al vi. – R. Ne, poste...
16. – Ĉu vi havas ian mesaĝon por viaj geparencoj? – R. Ili preĝu por mi.
17. – Ŝajne en la rondo de viaj amikoj estas iuj dividantaj viajn opiniojn. Ĉu vi deziras, ke ni diru ion al ili pri tio? – R. Ho, ili malfeliĉuloj! Ili kredu al alia ekzistado, jen mia forta deziro. Se ili povus taksi mian doloran situacion, ili multe pripensus.
(Elvoko de iu frato de la antaŭanto, frato, kiu konfesis la samajn teoriojn, sed ne sin mortigis. Kvankam ankaŭ malfeliĉa, li tamen sin montras pli trankvila; lia skribaĵo estas klara kaj legebla.)
18. Elvoko. – R. La sceno pri niaj suferoj estu utila leciono, konvinkanta vin pri la realo de alia ekzistado, en kiu oni elaĉetas siajn kulpojn, kiuj fontas el nekredemo.
19. – Ĉu vi kaj via frato, kiun ni ĵus elvokis, vin reciproke vidas? – R. Ne; li min evitas.
Oni povus demandi, kiel la Spiritoj povas eviti unu alian en la Spirita mondo, ĉar tie ne ekzistas malhelpoj nek rifuĝejoj nepenetreblaj por la vido. Sed ĉio estas relativa en tiu mondo kaj konforma al la fluideca naturo de la estaĵoj ĝin priloĝantaj. Nur la superaj Spiritoj havas senfinajn perceptojn, kiuj estas limigitaj ĉe la malsuperaj. Por ĉi tiuj la fluidecaj baroj egalvaloras al materiaj baroj. La Spiritoj kaŝiĝas de antaŭ la okuloj de siaj similuloj pro volo, kiu agas sur la perispiritan envolvaĵon kaj mediajn fluidaĵoj Sed la Providenco, kvazaŭa patrino, prizorgas ĉiujn siajn infanojn, kaj pere de ili individue donas aŭ ne tiun kapablon, laŭ iliaj moralaj disponoj, kio estas puno aŭ rekompenco, laŭ la cirkonstancoj.n.
20. – Vi estas pli trankvila ol via frato. Ĉu vi povas pli precize priskribi viajn suferojn? – R. Ĉu vi ne suferas tie, sur la Tero, pri via fiero, pri via memamo, kiam vi estas devigitaj rekoni viajn erarojn?
“Ĉu via Spirito ne ribelas kontraŭ la ideon humiliĝi antaŭ tiu, kiu montras vian eraron? Nu bone! Prezentu al vi kiom devas suferi la Spirito, kiu dum sia tuta vivo konvinkiĝis, ke krom li ekzistas nenio, kaj ke super ĉiuj ĉiam staras lia pravo. Subite troviĝante antaŭ la impona vero, tiu Spirito sentas sin neniigita, humiligita. Al tio ankoraŭ aldoniĝas la konsciencoriproĉo, ke li tiel longe forgesis la ekzistadon de tiel bona, tiel indulgema Dio. La situacio estas neeltenebla; ne ekzistas flegmo nek ripozo; oni ne havas iom da trankvileco, krom en la momento, kiam la dia favoro, t.e. la amo de Dio nin tuŝas, ĉar fiero ekposedas nin en tia maniero, ke ĝi tute senkomprenigas nin en tia grado, ke estas necese multe da tempo, ke ni tute demetu tiun fatalan veston. Nur preĝo de niaj fratoj povas helpi nin en tiuj doloraj momentoj.”
21. – Ĉu vi deziras paroli pri la enkarniĝintaj fratoj aŭ pri la Spiritoj? – R. Pri ambaŭ.
22. – Dum mi parolas kun via frato, unu el la ĉi tie ĉeestantaj personoj preĝis por li: – ĉu tiu preĝo estis al li profita? – R. Ĝi ne perdiĝos. Se li nun rifuzas tiun favoron, li tion ne faros, kiam li estos en kondiĉoj helpi sin por tiu dia panaceo.
Ĉi tie ni vidas alian specon de puno, kiu tamen ne estas la sama por ĉiuj skeptikuloj. Sendependa de sufero estas, por tiu Spirito, la bezono rekoni veraĵojn, kiujn li repuŝis, kiam li estis reenkarniĝinta.
Liaj nunaj ideoj montras iom da progreso kompare kun tiuj de aliaj Spiritoj persistantaj en sia neado pri Dio. Konfeso pri persona eraro jam estas io, ĉar ĝi estas montro de humileco.
En la sekvanta enkarniĝo estas tre probable, ke lia nekredemo cedu lokon al la denaska sento pri fido.
Transdirante la rezultaton de tiuj du elvokoj al la persono, kiu ilin petis de ni, ni ricevis de li la sekvantan informon:
“Vi ne povas taksi, kara sinjoro, la grandan bonefikon el la elvoko de mia bopatro kaj de mia onklo. Ni ilin perfekte rekonas. Precipe la skribaĵo de la unua montras ian rimarkindan similecon kun tiu de li en vivo, des pli ke, dum la lastaj monatoj kiujn li pasigis kun ni, ĝi estis malfacila kaj nedeĉifrebla. Tie oni rimarkas la saman formon de strekoj, de la parafo kaj de certaj literoj. Rilate la vortaron kaj la stilon la simileco estas ankoraŭ pli konvinka; al ni la analogio estas kompleta, nun kun pli granda kono pri Dio, pri la animo kaj pri la eterneco, kiun li iam tiel formale neadis. Al ni do restas nenia dubo pri lia identeco. Dio estos glorata pro la pli granda firmeco de nia kredo al Spiritismo, kaj niaj enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj fratoj fariĝos pli bonkoraj. Ankaŭ la identeco de lia frato ne estas malpli evidenta; en lia ŝanĝiĝo de ateisto en kredanton ni rekonas liajn karakteron, stilon, noblecon de frazo. El ĉiuj vortoj, unu vekis nian atenton – panaceo – de li preferata, ĉiumomente ripetata.
Mi montris tiujn du komunikaĵojn al pluraj personoj, kiuj ne malpli miris pri ilia vereco, sed la nekredantoj kun la samaj opinioj de miaj geparencoj deziris ankoraŭ pli kategoriajn respondojn.
Ili ekzemple volis, ke M.D. aludu la lokon, en kiu li estis enterigita, kie li dronis, kiel li estis trovita ktp. Por konvinki ilin, ĉu vi povus fari plian elvokon kaj demandi kie kaj kiel li sin mortigis, kiel longe li estis subakvigita, en kiu loko oni trovis la kadavron, kie li estis enterigita, kiamaniere, civile aŭ religie, li estis entombigita? Bonvolu, kara sinjoro, insisti pri kategoria respondo al tiuj demandoj, ĉar ili estas necesaj por tiuj ankoraŭ dubantaj. Mi estas konvinkiĝinta, ke ili donos bonegajn rezultojn.
Mi rapidas ekspedi al vi ĉi tiun leteron, ke ĝi estu transdonita al vi la vendredon matene, tiel ke oni povu fari la elvokon en la seanco de la Societo, en tiu sama tago... ktp.”
Ni reproduktis tiun leteron pro la fakto, ke ĝi konfirmas la identecon kaj ni aldonas al ĝi nian respondon por instruo al la personoj ne alkutimiĝintaj al la transtombaj komunikaĵoj.
“La demandoj, kiujn oni petis al ni prezenti al la Spirito de via bopatro, nekontesteble estas faritaj kun laŭdinda intenco, kia estas konvinki nekredantojn, ĉar en vi ekzistas plu nenia sento de dubo aŭ scivolemo. Sed pli profunda kono pri la spiritisma scienco igus vin juĝi superfluaj tiujn demandojn. Unue petante de mi, ke mi sukcesu ricevi kategorian respondon, vi montras ne koni la cirkonstancon, ke ni ne povas laŭplaĉe regi la Spiritojn. Sciu, ke ili respondas al ni, kiam kaj kiel ili volas, kaj ankaŭ kiel ili povas. Ilia agolibereco estas ankoraŭ pli granda ol kiam ili estis enkarniĝintaj, kaj ili posedas rimedojn pli efikajn por eviti la moralan premon, al kiu oni eble volas ilin submeti. La plej bonaj pruvoj de identeco estas tiuj, kiujn ili spontanee donas per si mem, aŭ tiuj venantaj el la cirkonstancoj mem. Okazigi ĉi tiujn estas preskaŭ ĉiam senutile. Laŭ tio, kion vi certigis, via parenco pruvis sian identecon en nekontestebla maniero; sekve estas pli ol probable, ke li rifuzos respondi la demandojn, kiujn li prave povos opinii superfluaj, kontentigante la scivolemon de personoj al li indeferentaj. La respondo povus ja esti tiu, kiun aliaj donis en similaj okazoj, t.e. – “por kio demandi pri aferoj, kiujn vi jam konas?”
Al tio mi aldonas, ke la perturboj kaj suferoj, lin regantaj, eble pligraviĝus pro tiaspecaj esploroj, tute simile voli devigi malsanulon, kiu apenaŭ kapablas pensi kaj paroli, rakonti detalojn de sia vivo, kio estus manko de karitato inspirata de lia stato mem.
Koncerne la celon, kiun vi aludis, estu certa, ke ĉio donus nean rezultaton. La liveritaj pruvoj de identeco estas multe pli valoraj, ĉar ili estis spontaneaj, kaj ne antaŭe pripensitaj. Nu, se tiuj ne kontentigis la nekredulojn, des malpli tion farus la demandoj jam antaŭe formulitaj, kies kunkulpecon oni povus suspekti.
Ekzistas personoj, kiujn nenio povas konvinki. Tiuj povus vidi vian parencon per siaj propraj okuloj, kaj ili restus plu supozantaj sin atakitaj de ia halucinacio.
Ni ankoraŭ diru malmultajn vortojn pri la peto, kiun vi al mi faris por okazigi tiun elvokon en la sama tago, kiam mi ricevis vian leteron. Elvokojn oni ne faras subite; la Spiritoj ne ĉiam atentas nian vokon; estas necese, ke ili volu, kaj ne nur tio, sed ke ili ankaŭ povas tion fari. Estas necese ankoraŭ, ke ili renkontu mediumon konvenan al ili, kun necesaj specialaj kapabloj kaj ke tiu mediumo estu disponebla en iu difinita tempo. Fine estas necese, ke la medio estu al ili simpatia ktp. Ne ĉiam, eĉ kun la kunekzisto de tiuj cirkonstancoj, oni povas respondi, kaj estas tre grave koni tiujn cirkonstancojn, se oni deziras agi serioze kaj sekure.”
Li estis riĉa klera homo, inspira poeto, posedanta sanan, komplezeman kaj mildan karakteron, senmakulan honestecon.
Malfeliĉaj negocoj kompromitis lian riĉaĵon, kaj ne povante reakiri ĝin pro sia grandaĝo, li donis sin al senkuraĝeco, sufokante sin en Decembro 1864, en sia dormoĉambro.
Li ne estis materialisto nek ateisto, sed homo de spirito iom supraĵa, donante malmultan gravecon al la problemo de la vivo en la transtombo. Intime konante lin, ni elvokis lin kvar monatojn post lia sinmortigo, inspirite de la simpatio, kiun ni dediĉis al li.
Elvoko. – R. Mi priploras la Teron, sur kiu mi havis elreviĝojn, sed malpli grandajn ol tiuj, kiujn mi ĉi tie spertis. Revinte pri mirindaĵoj, mi staras malsupre de la realo de mia idealo. La mondo de la Spiritoj estas tre konfuza, kaj por fari ĝin eltenebla estus necese bona selektado. Estas al mi malfacile kredi. Kian resumon pri spiritaj kutimoj oni povus fari ĉi tie! Balzac mem, vivante en sia elemento, farus tian resumon nur en kruda maniero. Sed mi lin ne vidis... Kie estas tiuj eminentaj Spiritoj, kiuj tiel energie kontraŭbatalis la malvirtojn de la homaro? Eble ili ĉi tie loĝis, kiel mi, antaŭ ol leviĝi al regionoj pli altaj. Mi plezuras rigardi tiun strangan pandemonion, kaj tiel mi restas plu ĉi tie.
Malgraŭ tio, ke la Spirito klarigis, ke li troviĝas en societo tro konfuza kaj tial el malsuperaj Spiritoj, surprizis nin lia parolo, pro la speco de morto, pri kiu li faris nenian aludon. Krom tio, ĉio montris lian karakteron.
Tia cirkonstanco tenis nin en dubo pri la identeco.
– D. Bonvolu diri al ni, kiel vi mortis... – R. Kiel mi mortis? De la de mi elektita morto, kiu plej plaĉis al mi, kaj estas notinde, ke mi longe meditis pri tiu elekto, celante malembarasi min je la vivo. Malgraŭ tio, mi konfesas, ke mi ne gajnis multon: – mi liberiĝis el la materiaj zorgoj, por ilin renkonti ja pli gravaj penigaj en mia spirita kondiĉo, kies finon mi eĉ ne antaŭvidas.
– D. (al la gvidanto de la mediumo). Ĉu la komunikiĝanta Spirito estas efektive tiu de Félicien? Tia parolo, preskaŭ trankvila, fariĝas suspekta, kiam temas pri memmortiginto...
– R. Jes. Sed pro ia sento pravigebla en sia situacio, li ne volis konigi al la mediumo sian specon de morto. Tial li maskis sian frazon, sed fine li ĝin konfesis pro la rekta demando, kiun vi al li faris, kaj ne sen angoroj. La memmortigo lin multe suferigas, kaj tial li kiel eble plej multe evitas ĉion, kio rememorigas al li lian nigran finon.
– D. (al la Spirito). Via elkarniĝo des pli konsternis nin, ĉar ni antaŭvidis la malgajajn sekvojn, konsidetrante nian estimon kaj intimecon de niaj interrilatoj. Persone mi ne forgesis, kiom multe komplezema kaj bona vi estis al mi. Mi estus feliĉa, se mi povus atesti mian dankon al vi, farante al vi ion utilan.
– R. Sed mi ne povus alimaniere eviti la embarasojn de mia materia pozicio. Nun mi bezonas preĝojn; precipe preĝu, ke mi vidu min libera de tiuj teruraj estuloj, kiuj estas ĉi tie apud mi, obsedantaj min per krioj, ridetoj kaj inferaj mokoj. Ili nomas min malkuraĝulo, kaj prave, ĉar estas malkuraĝo rezigni la vivon. Ĝi estas la kvara fojo, kiam mi falas je tiu provo, malgraŭ la formala promeso ne fali... Fatalo!... Ha! Preĝu... Kia turmento la mia! Kiel malfeliĉa mi estas! Preĝante, vi utilos al mi pli ol mi povis utili al vi, kiam mi estis sur la Tero; sed la provo, antaŭ kiu mi multfoje fiaskis, jen ĝi bildigita, neforigebla, antaŭ mi! Estas necese ree sperti ĝin en difinita tempo... Ĉu mi havos fortojn? Ha! multfoje rekomenci la vivon; longe lukti kaj fali ĉe la okazaĵoj estas ja malespere, eĉ ĉi tie! Jen kial mankas al mi forto. Oni diras, ke ni povas akiri ĝin per preĝo... Preĝu por mi, ĉar mi ankaŭ volas preĝi.
Ĉi tiu neordinara ekzemplo de memmortigo, kvankam realigita en vulgaraj cirkonstancoj, prezentas specialan aspekton. Ĝi montras al ni ian Spiriton, kiu multfoje falis ĉe sia provo, refariĝanta en ĉiu ekzistado kaj kiu renoviĝos, ĝis kiam li havos forton por rezisto.
Tiel konfirmiĝas la fakto, ke ne estas profito ĉe la sufero ĉiufoje, kiam ni ne atingas la finon de nia enkarniĝo, kaj estas necese ĝin rekomenci, ĝis ni fine venkos sur la batalkampo.
Al la Spirito de S-ro Félicien. – Aŭdu, mi petas, aŭdu kaj pripensu miajn vortojn. Kion vi nomas fatalo, tio estas nur via malkuraĝeco, ĉar, se fatalo ekzistus, la homo ne estus respondeca pri siaj agoj. La homo ĉiam estas libera, kaj en tiu libereco kuŝas lia plej granda kaj plej bela privilegio. Dio ne volis fari el li obeeman kaj blindan aŭtomaton, kaj se tiu libereco faras lin erarema, ĝi ankaŭ faras lin perfektigebla, ĉar nur per la perfekteco li povos atingi la superegan feliĉon. Fiero nur povas igi la homon atribui al la destino siajn surterajn malfeliĉojn, kiam estas vero, ke tiuj malfeliĉoj devenas de lia senzorgeco mem. Evidentan ekzemplon pri tio vi havis en via enkarniĝo, kiam vi posedis ĉion, kio estis necesa por la homa feliĉo: inteligenton, talenton, riĉon, meritan konsideron; neniom da ruinigaj malvirtoj, sed kontraŭe rimarkindajn kvalitojn... Kiel do via situacio estas tiel kompromitita? Nur pro via senprudenteco. Vi devus konsenti, ke agante pli prudente, kontentigante vin per la multo al vi jam donita, anstataŭ peni senbezone pliigi tiun multon, la ruino ne okazus. En tio estis nenia fatalo, ĉar vi povus esti evitinta tian okazaĵon. Via provo konsistis en sinsekvo da cirkonstancoj, kiuj devus doni al vi ne la bezonon, sed la tenton de memmortigo; malfeliĉe, malgraŭ via talento kaj instruiteco, vi ne sciis regi tiajn cirkonstancojn kaj nun vi suferas la sekvojn de via malkuraĝeco.
Tiu provo, kiel vi prave antaŭsentis, ankoraŭ devas refariĝi; en via proksima enkarniĝo vi devos alfronti okazaĵojn, kiuj sugestos al vi ideon pri memmortigo, kaj tiel ĉiam okazos, ĝis kiam vi estos tute triumfinta.
Tute ne kulpigante la sorton, kiu estas via verko mem, admiru la bonecon de Dio, kiu anstataŭ nepardoneble kondamni pro unua eraro, ĉiam donas rimedojn ĝin korekti.
Tiel vi ne eterne suferos, sed nur dum vi persistas en eraro. En la spirita stato, dependas de vi preni la sufiĉe energian decidon manifesti antaŭ Dio sinceran penton, insiste petante helpon de la bonaj Spiritoj. Vi tiam revenos sur la Teron, kirasite per rezisto al ĉiaj tentoj. Atinginte tiun venkon, vi iros pli rapide la vojon de feliĉo ĉar, rilate aliajn aspektojn, via progreso jam estas granda. Kiel vi vidas, ankoraŭ estas paŝo farota, por kiu ni helpos vin per niaj preĝoj. Ĉi tiuj estos ja senprofitaj, se vi ne helpos nin per viaj klopodoj.
– R. Ho, dankon! Ho! dankon por tiel bonaj admonoj. Mi ilin tiom multe bezonas, ĉar mi estas pli malfeliĉa, ol kiom vi pensas. Mi ilin profitos, mi ĝin asertas, por la preparo de mia proksima enkarniĝo, dum kiu mi faros ĉion eblan por ne fali. Por mi estas malfacile elteni la malnoblan medion de mia ekzilo.
Félicien
Li estis kasisto ĉe banka institucio en Kanado kaj mortigis sin en la 28-a de Februaro 1865. Unu el niaj korespondantoj, kuracisto kaj apotekisto loĝanta en la sama urbo, donis al ni la sekvantajn informojn pri li:
“Dum ĉirkaŭ 20 jaroj mi konatiĝis kun li, pacama viro kaj estro de nombra familio. De longe ĝis antaŭ nelonga tempo li imagis, ke li aĉetis tokson en mia apoteko, uzinte ĝin por iun veneni. Li multfoje venis petegi de mi, ke mi diru al li la daton de tiu aĉeto, posedita de teruraj halucinacioj. Li maldormis, plendis, batis la bruston. La familio vivis en konstanta afliktiĝo de la 4-a vespere ĝis la 9-a matene, horo, je kiu li direktiĝis al la banko, kie cetere li tre regule faris registrojn sur siajn librojn, kaj li neniam faris eĉ unu eraron. Li laŭkutime diris, ke li sentas en si estulon, kiu helpis lin korekte kaj bonorde plenumi sian registradon. Kiam li ŝajne konvinkiĝis pri la ekstravaganco de siaj ideoj, li ekkriis: – “Ne; ne; vi volas trompi min... mi memoras... estas vero...”
Laŭ peto de tiu amiko, li estis elvokita en Parizo, la 17an de Aprilo 1865.
1. Elvoko. – R. Kion do vi deziras de mi? Ĉu mi devas submeti min al demandaro? Estas vane, mi ĉion konfesos.
2. – Ni tute ne intencas aflikti vin per scivolaj demandoj; ni deziras nur scii, kia estas via situacio en tiu mondo, kaj ankaŭ ĉu ni povas esti utilaj al vi... – R. Ha! Se tio estos ebla, mi estos ekstreme danka al vi. Mi abomenas mian krimon kaj mi estas tre malfeliĉa!
3. – Ni esperas, ke niaj preĝoj malintensigos viajn dolorojn. Ŝajnas al ni, ke vi troviĝas en bonaj kondiĉoj, ĉar pento jam sieĝas vian koron – kio estas komenco de renobliĝo. Dio senfine favorkora ĉiam kompatas la pentantan pekinton. Preĝu kun ni. (Oni faras la preĝon por memmortigintoj kiu troviĝas en La Evangelio laŭ Spiritismo.)
Nun bonvolu diri al ni pri kiaj krimoj vi rekonas vin kulpa. Tia konfeso, humile farata, estos al vi favora.
– R. Unue permesu, ke mi danku vin por tiu espero, kiu vi estigis en mia koro. Ho! Jam tre longe mi vivadis en urbo ĉe Mediteraneo. Mi tiam amis belan fraŭlinon, kiu reciprokis mian amon; sed, ĉar mi estis malriĉa, ŝia familio min forpuŝis. Mia amatino komunikis al mi, ke ŝi edziniĝos kun la filo de ia komercisto, kies negocoj etendiĝis trans du marojn, kaj tial mi estis forlasita. Freneza de doloro mi decidis forfini mian vivon, antaŭe mortiginte mian malamegantan rivalon, kontentigante mian venĝodeziron. Mi abomenis la perfortajn rimedojn, la praktiko de krimo terurigis min, sed mia ĵaluzo ĉion superstaris. En la antaŭtago de la geedziĝo mia rivalo mortis venenita, per rimedo ŝajninta al mi pli facila. Jen kiel estas klarigataj la rememoroj pri la pasinteco... Jes, mi jam reenkarniĝis, kaj estas necese, ke mi ankoraŭ reenkarniĝu... Ho, mia Dio, kompatu miajn larmojn kaj mia malforteco!
4. – Ni bedaŭras tiun malfeliĉon, kiu prokrastis vian progreson, kaj ni vin sincere kompatas; sed, se vi pentos, Dio vin kompatos. Diru al ni, ĉu vi efektive plenumis vian planon memmortigi...
– R. Ne; kaj mi konfesas kun honto, ke la espero ree ekburĝonis en mia koro kun la deziro profiti el la jam farita krimo. Sed la konsciencoriproĉo perfidis min kaj mi fine elpagis, per la lasta turmentego, tiun mian frenezaĵon: – mi min sufokis.
5. – Ĉu vi en via lasta enkarniĝo konsciis la malbono, kiun vi praktikis en la antaŭlasta?
– R. Nur en la lastaj jaroj, kaj jen kiel: – mi laŭnature estis bona, kaj submetite, kiel ĉiuj murdintoj, al la turmento de konstanta vido je la viktimo, kiu min persekutis, kvazaŭ viva rimorso, mi post multe da jaroj apartiĝis de ĝi per miaj pento kaj preĝoj. Mi rekomencis alian ekzistadon – la lastan –, kiun mi travivis flegma kaj timema. Mi havis kvazaŭ malklaran intucicion pri mia denaska malforteco, kaj ankaŭ pri mia antaŭa kulpo, kies memoron mi konservis en latenta stato.
Sed iu obsedanta kaj venĝema Spirito, kiu estis neniu alia ol la patro de mia viktimo, facile ekposedis min kaj revivigis en mia koro, kvazaŭ en magia spegulo, la rememorojn pri mia pasinteco.
Alterne sub la influo de li kaj de mia gvidanto, kiu min protektis, mi estis la veneninto kaj samtempe la familiopatro, perlaborante la nutraĵon por miaj infanoj. Fascinite de tiu demoneca obsedanto, mi donis min al memmortigo. Efektive mi estas tre kulpa, sed malpli ol se mi estus decidinta per mi mem. La memmortigintoj el mia kategorio, nekapablaj pro sia malforteco kontraŭstari la obsedantojn, estas malpli kulpaj kaj malpli punataj ol tiuj forlasantaj la vivon pro sia ekskluziva volo.
Preĝu kun mi, ke la Spirito, kiu tiel fatale min obsedis, rezignu la venĝon, kaj preĝu por mi, ke mi akiru energion, forton necesan, ke mi ne cedu al la memvola memmortigo, provo, al kiu mi estos submetita, oni diras al mi, en la estonta enkarniĝo.
– (Al la gvidanto de la mediumo.) Ĉu iu obsedanta Spirito efektive povas peli obsediton al memmortigo?
– R. Jes, ĉar obsedo, kiu estas per si mem speco de provo, povas preni ĉiajn formojn. Sed tio ne signifas seniĝon je kulpeco. La homo ĉiam disponas sian liberan volon kaj tiel de li mem dependas cedi aŭ malcedi al la sugestoj, al kiuj oni lin submetas.
Tiel estas, ke, falante, li ĉiam ĝin faras pro konsento de sia volo. Cetere la Spirito pravas, dirante, ke la ago instigita de alia estas malpli kulpa kaj riproĉinda ol tiu memvole praktikita. Sed eĉ tiel li ne senigas sin je kulpo, ĉar, deflankiĝante de la rekta vojo, li montras, ke la bono ankoraŭ ne estas ligita al lia koro.
6. – Malgraŭ tio, ke la preĝo kaj pento liberigis tiun Spiriton de la turmenta vizio pri lia viktimo, kiel li povis estis atingita de la venĝo de obsedanto en sia lasta enkarniĝo?
– R. Pento, vi bone scias, estas nur la komenca rimedo nepre necesa al renobliĝo, sed ĝi ne estas sufiĉa por liberigi kulpulon en ĉiuj liaj afliktiĝoj. Dio ne kontentiĝas per promesoj, kaj necesa estas pruvo per agoj, de reveno sur la bonan vojon. Jen kial la Spirito estas submetata al pliaj provoj, kiuj lin fortikigas, donante al li ankoraŭ pli grandan meriton, kiam li triumfas super ili.
La Spirito suferas persekuton de malbonuloj, de obsedantoj, dum ĉi tiuj ne renkontas lin tro forta por ilin rezisti. Renkontante reziston, ili lin forlasas, certaj pri la senutileco de siaj klopodoj.
Ĉi tiuj du lastaj ekzemploj montras al ni la renoviĝon de la sama provo en sinsekvaj enkarniĝoj, kaj tiel longe, dum ankoraŭ daŭras ilia senefikeco. Antoine Bell fine evidentigas al ni tre instruan fakton de homo persekutata de rememoro pri krimo farita en antaŭa ekzistado, kvazaŭ ia konsciencoriproĉo kaj ia avizo.
El tio ni ankoraŭ vidas, ke ĉiuj ekzistadoj estas solidaraj inter si; ke la diaj justeco kaj boneco montriĝas al la homo, en la donita kapablo grade progresi, neniam senigante lin je la ebleco pagi siajn erarojn; ke la kulpulo estas punata laŭ sia krimo, kaj tiu puno, anstataŭ venĝo de Dio, estas rimedo uzata por igi lin progresi.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.