La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈIELO KAJ LA INFERO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

UNUA PARTO: Doktrino
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
DUA PARTO: Ekzemploj
1 2 3 4 5 6 7 8
Piednotoj

ĈAPITRO VII LA ESTONTAJ PUNOJ LAŬ SPIRITISMO

La karno estas malforta. Principoj de la Spiritisma Doktrino pri la estontaj suferoj. Puna kodo de la estonta vivo

La karno estas malforta

Ekzistas malvirtaj inklinoj, kiuj evidente estas propraj al la Spirito, ĉar ili alligiĝas pli al la moralo ol al la korpo; aliaj ŝajne dependas ĝustadire de la organismo, kaj tial tiuj homoj ilin posedantaj estas juĝataj malpli respondaj: tiaj estas rigardataj la emo al kolero, al mallaboremo, al volupto ktp.

La spiritualismaj filozofoj hodiaŭ plene rekonas, ke la cerbaj organoj respondantaj al la diversaj kapabloj ŝuldas sian disvolviĝon al la aktiveco de la Spirito. Tiel, tiu disvolviĝo estas efiko, kaj ne kaŭzo. Homo estas muzikisto ne pro tio, ke li havas emon al muziko, sed li posedas tiun inklinon, ĉar lia spirito estas muzikema. Se la aktiveco de la Spirito reagas sur la cerbon, ĝi ankaŭ devas reagi sur aliajn partojn de la organismo.

La Spirito tiamaniere estas la artisto por sia propra korpo, tajlita de li, por tiel diri, laŭ liaj bezonoj kaj por la manifestado de liaj inklinoj.

Tiamaniere la korpa perfekteco de la progresintaj rasoj ne estas produkto de distingiĝaj kreadoj, sed rezultado de la spirita laboro, kiu perfektigas la materian envolvaĵon, laŭmezure kiel la kapabloj disvolviĝas.

Laŭ natura konsekvenco de ĉi tiu principo, la moralaj inklinoj de la Spirito devas ŝanĝi la kvalitojn de la sango, doni al ĝi pli aŭ malpli grandan aktivecon, kaŭzi pli-malpli grandan sekrecion de galo aŭ de iaj likvaĵoj. Tiel estas ekzemple, ke la buŝo de glutemulo pleniĝas de salivo antaŭ apetitiga manĝaĵo.

Vere ne manĝaĵo povas eksciti la gustuman organon, ĉar ĉi tiu ne havas kontakton kun ĝi; la Spirito do, kies sentemo estas vekita, agas ja sur tiun organon per sia penso, dum alia persono restos indiferenta ĉe la vido de la sama frandaĵo. Ankoraŭ pro tiu motivo la sentema persono facile verŝas larmojn. Ne estas la abundo de ĉi tiuj, kiu donas sentemon al la Spirito, sed ties sentemo kaŭzas ja la abundan sekrecion de larmoj. Sub regado de sentokapablo la organismo sin kondiĉas[22] al la normala inklino de la Spirito, sammaniere kiel ĝi sin kondiĉas al la inklino de la glutema Spirito.

Laŭ tiu sinsekvo de ideoj, oni komprenas, ke kolerema Spirito emas stimuli galhumoran temperamenton, el kio rezultas, ke homo ne estas kolerema pro tio, ke li estas galhumora, sed male li estas galhumora, ĉar li estas korelema. Tio sama okazas rilate al ĉiuj aliaj instinktaj inklinoj: maldiligenta kaj malforta tenos sian organismon en atonia stato rilata al sia karaktero, dum aktiva kaj energia homo donos al sia sango kaj al siaj nervoj kvalitojn tute kontraŭajn. La ago de la Spirito sur la korpon estas tiel evidenta, ke ni ne malofte vidas gravajn organajn malordojn okazi post fortaj moralaj emocioj.

La vulgara esprimo: – La emocio aliigis lian sangon – ne estas tiel senigita je senco, kiel oni povus supozi. Nu, kio alia povus aliigi la sangon, ol la moralaj inklinoj de la Spiritoj?

Oni povas rekoni, almenaŭ parte, ke la temperamenton estigas la naturo de la Spirito, kiu estas kaŭzo, kaj ne efiko.

Kaj ni diris, ke ni rekonas nur parte, ĉar ekzistas okazoj, en kiuj la korpo evidente influas la morlajn kapablojn, kiel ekzemple ia morba aŭ nenormala stato estas efiko de eksteraj, neatenditaj kaŭzoj sendenpendaj de la Spirito, kiaj estas temperaturo, klimato, denaskaj korpaj difektoj, nedaŭra malsano ktp.

La moralaj kapabloj de la Spirito povas, en tiuj okazoj, ĉe liaj manifestiĝoj, esti afekciitaj de patologia stato, dum lia interna naturo restas ne modifita. Senkulpigi sin de eraroj pro malforteco de la karno estas nenio alia ol sofismo por eviti respondecon.

La karno estas malforta nur pro tio, ke la Spirito estas malforta, kio inversigas la aferon, donante al li la respondecon pri ĉiuj liaj faroj. La karno senigita je penso kaj volo neniam povas superstari la Spiriton, kiu estas ja la pensanta estaĵo kun propra volo.

Estas ja la Spirito, kiu donas al la karno la kvalitojn, kiuj respondas al lia instinkto, same kiel la artisto donas al la materia verko la trajtaron de sia genieco. Liberiĝinte de la bestecaj instinktoj, li ellaboras korpon, kiu ne estas plu tirano de lia aspiro, por spiritigo de sia memo, kaj tiam la homo komencas manĝi por vivi kaj ne plu vivi por manĝi.

La morala respondeco pri la agoj en la vivo tamen restas netuŝita; sed la racio diras al ni, ke la sekvoj de tiu respondeco devas esti proporciaj al la intelekta disvolviĝo de la Spirito. Tiel, ju pli klarmensa estos ĉi tiu, des malpli senkulpinda li fariĝos, ĉar el inteligento kaj morala sento naskiĝas la nocioj pri bono kaj malbono, pri justeco kaj maljusteco.

Ĉi tiu leĝo klarigas la malsukceson de la Medicino ĉe iaj kazoj. Ĉar temperamento estas efiko, kaj ne kaŭzo, ĉiu klopodo por ĝin modifi neniiĝas antaŭ la moralaj inklinoj de la Spirito, kiu kontraŭmetas al ĝi preterkonscian reziston, kiu nuligas la terapeŭtikan agon. Sekve oni ja devas agi sur la komencan kaŭzon.

Donu, se vi povas, kuraĝon al poltrono, kaj vi tuj vidos ĉesigitaj la fiziologiajn efikojn de timo. Tio ankoraŭfoje pruvas la bezonon, kiun havas la kuracarto kalkuli je la spirita influo sur la organismojn.

(Revue Spirite, Marto 1869, p.65.)

Principoj de la Spiritisma Doktrino pri la estontaj punoj

La Spiritisma Doktrino rilate la estontajn punojn, ne baziĝas sur antaŭkonceptita teorio; ĝi ne estas sistemo anstataŭanta alian sistemon: pri ĉio ĝi sin apogas sur observoj, kaj ĉi tiuj ja donas al ĝi plenan aŭtoritaton. Neniu iam prezentis al si, ke la animoj post la morto troviĝos en tiaj aŭ tiaj kondiĉoj; estas ja tiuj samaj animoj foririntaj de sur la Tero, kiuj hodiaŭ venas al ni por inici nin en la misterojn de la estonta vivo, por priskribi al ni sian feliĉan aŭ malfeliĉan situacion, la impresojn, la transformiĝon per la morto de la korpo, unuvorte kompletigante la instruojn de la Kristo en tiu rilato.

Estas necese aserti, ke en ĉi tiu okazo la revelacioj ne venas de unu sola Spirito, kiu povus vidi aferojn de sia vidpunkto, sub unu sola aspekto, ankoraŭ regate de surteraj antaŭjuĝoj. Ankaŭ la revelacio ne estas ekskluzive donita al ia individuo, kiu povus konduki sin per ŝajnaĵoj aŭ per ia ekstaza vizio trompebla, kaj tio multfoje estas nenio alia ol reflekso de ekzaltita imagemo[23].

Temas ja pri sennombraj ekzemploj donitaj de Spiritoj el ĉiuj kategorioj, ekde tiuj plej altrangaj ĝis tiuj plej malaltklasaj, per tiom do aliaj helpantoj (mediumoj) disaj tra la mondo, kaj tiel la revelacio ne estas privilegio de iu homo, ĉar ĉiuj povas provi ĝin kaj observi ĝin, ne devigante sin kredi laŭ kredo de aliulo.

Puna kodo de la estonta vivo

Spiritismo ne venas do kun sia aparta aŭtoritateco formuli kodon el fantazio; ĝia leĝo pri la estonteco de la animo, deduktita el observoj pri la fakto, povas resume konsisti el la sekvantaj punktoj:

1-a: La animo aŭ Spirito suferas en la spirita vivo la sekvojn de ĉiuj neperfektaĵoj, kiujn li ne sukcesis korekti en sia korpa vivo. Lia stato feliĉa aŭ malfeliĉa estas propra al lia grado da pureco aŭ malpureco.

2-a: La kompleta feliĉo ligiĝas al perfekteco, t.e. al la kompleta pureco de la Spirito. Ĉia neperfektaĵo estas siavice kaŭzo de sufero kaj de ĝuosenigo, same kiel ĉia akirita perfektaĵo estas fonto de ĝuo kaj mildigilo de suferoj.

3-a: Ne ekzistas eĉ unu neperfektaĵo de la animo, kiu ne kuntrenas pereigajn kaj neeviteblajn sekvojn, same kiel ne ekzistas nur unu bona kvalito, kiu ne estas fonto de ia plezuro.

Tiel la sumo de la punoj estas proporcia al tiu de la neperfektaĵoj, kiel la sumo de la plezuroj al tiuj de la kvalitoj.

La animo, kiu ekzemple havas dek neperfektaĵojn, pli multe suferas ol tiu havanta tri aŭ kvar; kaj kiam el tiuj dek neperfektaĵoj ne restos al ĝi pli ol duono aŭ kvarono, tiam ĝi malpli suferos.

Liberiĝinte de ĉiuj, tiam la animo estos tute feliĉa. Ankaŭ sur la Tero tiu, kiu havas multajn malsanojn, suferas pli ol tiu, kiu havas nur unu aŭ neniun. Pro la sama kialo, la animo posedanta dek perfektaĵojn havas pli da ĝuoj, ol alia malpli riĉa je bonaj kvalitoj.

4-a: Pro la leĝo de progreso, kiu donas al ĉiu animo la eblecon akiri la bonon al ĝi mankantan, kaj seniĝi je tio malbona, laŭ la propraj klopodo kaj volo, ni vidas, ke la estonteco estas konsentita al ĉiuj homoj. Dio forpuŝas neniun el siaj infanoj, Li prefere ilin akceptas en sian sinon, laŭmezure kiel ili atingas la perfektecon, konsentante al ĉiuj la meriton laŭ iliaj verkoj.

5-a: Pro tio, ke sufero dependas de neperfekteco, kiel ĝuo de perfekteco, la animo kuntrenas sian propran punon aŭ premion, kie ajn ĝi troviĝas, ne bezonante ĉirkaŭlimigitan lokon.

Infero estas ĉie, kie troviĝas suferantaj animoj, kaj ĉielo same estas tie, kie troviĝas feliĉaj animoj.

6-a: La bono kaj malbono, kiujn ni faras, rezultas el la kvalitoj, kiujn ni posedas. Ne fari bonon, kiam ni povas ĝin fari, estas do rezulto de nia neperfekteco. Se ĉia neperfektaĵo estas fonto de sufero, la Spirito devas suferi ne nur pro la farita malbono, kiun li praktikis, sed ankaŭ pro la bono, kiun li ne faris en la surtera vivo.

7-a: La Spirito suferas pro la malbono, kiun li faris, kaj tial, ke lia atento estas konstante direktata al la sekvoj de tiu malbono, li pli bone komprenas ĝiajn nekonvenaĵojn kaj penas sin korekti.

8-a: Ĉar estas senlima la justeco de Dio, la bono kaj malbono estas rigore konsiderataj, kaj ne estas eĉ unu ago, eĉ unu malbona penso, kiu ne havas fatalajn sekvojn, kiel ne ekzistas eĉ unu merita ago, eĉ bona penso de la animo, kiu perdiĝas, ĉar tiaj agoj estas komenco de progreso eĉ al la plej perversaj.

9-a: Ĉia farita eraro, ĉia realigita malbono estas ŝuldo, kiu devos esti pagita; se ĝi ne estos pagita en unu ekzistado, ĝi nepre estos en la sekvanta aŭ sekvantaj, ĉar ĉiuj ekzistadoj estas solidaraj inter si. Kiu kvitiĝos en ia ekzistado, tiu ne bezonos fari tion la duan fojon.

10-a: La Spirito suferas jen en la korpa mondo, jen en la spirita, la sekvon de siaj neperfektaĵoj. La mizeroj, la sortovicoj spertitaj en la korpa vivo originas el niaj neperfektaĵoj, estas elpagoj de faritaj eraroj en la nuna aŭ en antaŭaj ekzistadoj.

Laŭ la naturo de la suferoj kaj sortovicoj de la korpa vivo, oni povas taksi la naturon de la faritaj eraroj en antaŭa ekzistado kaj tiun de la neperfektaĵoj, kiuj ilin originigis.

11-a: La elpago varias laŭ la naturo kaj graveco de la eraro, kaj tial la sama eraro povas kaŭzi diversajn elpagojn laŭ la malpligravigantaj aŭ pligravigantaj cirkonstancoj, en kiuj ĝi estos farita.

12-a: Ne ekzistas regulo absoluta nek unuforma pri la naturo kaj daŭro de la puno: la sola ĝenerala leĝo estas, ke ĉia eraro havos punon kaj ĉia merita ago rekompencon laŭ sia graveco.

13-a: La daŭro de puno dependas de la pliboniĝo de la kulpa Spirito.

Nenia kondamno estas al li preskribita por difinita tempo. Kion Dio postulas por fino de suferoj, tio estas ia pliboniĝo serioza, efektiva, sincera, de reveno al bono.

Tiel la Spirito ĉiam estas la juĝanto de sia propra sorto, povante longigi siajn suferojn pro sia obstineco en malbono, aŭ ilin mildigi kaj nuligi per praktiko de bono.

Kondamno por antaŭdifinita tempo havus la duoblan nekonvenaĵon daŭrigi la suferegon de la forneinta Spirito, aŭ liberigi lin de sufero, kiam li ankoraŭ restus en malbono. Nu, Dio, kiu estas justa, nur punas pro malbono, dum ĝi ekzistas, kaj ĉesas lin puni, kiam malbono ne plu ekzistas[24]; cetere la morala malbono, estante per si mem kaŭzo de sufero, daŭrigos ĉi tiun, dum tiu ekzistos, aŭ malintensigos, laŭmezure kiel tiu malkreskos.

14-a: La daŭro de la puno dependas de la pliboniĝo de la Spirito, kaj kulpulo, kiu neniam pliboniĝus, ĉiam suferus, kaj por li la puno estus eterna.

15-a: Ia kondiĉo propra al malsupereco de la Spiritoj estas, ke ili ne duonvidas la finon de sia provado, kredante ĝin eterna, kiel eterna laŭŝajne devas esti tia puno[25].

16-a: Pento, kvankam ĝi estas la unua paŝo por regenerado, ne sufiĉas per si mem; elaĉeto kaj riparado estas necesaj.

Pento, elaĉeto kaj riparado do estas la tri kondiĉoj necesaj por forviŝi la trajtojn de kulpo kaj ties sekvojn. Pento mildigas la amaraĵojn de la elaĉeto, malfermante per espero la vojon al renobligo; sed nur riparo povas nuligi efikon, detruante ties kaŭzon. Kontraŭe pardono estus favoro, ne nuligo.

17-a: Pento povas okazi ĉie kaj ĉiam; se ĝi venos malfrue, la kulpulo pli longe suferos.

Tiel longe ĝis la signoj de kulpo malaperos, elaĉeto konsistas en la fizikaj kaj moralaj suferoj, kiuj estas ĝiaj sekvoj, ĉu en la nuna vivo, ĉu en la spirita post la morto, ĉu ankoraŭ en alia korpa ekzistado.

Riparo konsistas en farado de bono al tiuj, al kiuj oni faris malbonon. Kiu ne riparas siajn erarojn en ia ekzistado pro malforteco aŭ malbonvolo, tiu troviĝos en posta ekzistado en rilato kun la samaj personoj, kiuj faris plendojn kontraŭ li, en memvole elektitaj kondiĉoj, por elmontri al ili dankon kaj fari al ili tiom da bono, kiom da malbono li faris al ili. Ne ĉiuj eraroj kuntrenas rektan kaj efektivan malprofiton; en tiuj okazoj riparado efektiviĝas, se oni faras tion, kio devus esti farita kaj estis malzorgita; se oni realigas la devojn forlasitajn, la misiojn ne plenumitaj; se oni praktikas bonon kompense pro farita malbono, t. e. fariĝante humila, se oni longe estis fiera; amema, se oni longe estis severa; karitema, se oni longe estis egoisma; bonkora, se oni longe estis malica; laborema, se oni longe estis mallaborema; utila, se oni longe estis neutila; sobra, se oni longe estis malsobra; kaj resume se oni ja respondas per bonaj ekzemploj la faritajn malbonaĵojn. Kaj tiel la Spirito progresas, profitante el sia propra pasinteco[26].

18-a: La neperfektaj Spiritoj estas forigitaj for de la feliĉaj mondoj, kies harmonion ili konfuzus. Ili restas en la malsuperaj mondoj, elpagante siajn erarojn per ĉagrenoj de la vivo, kaj puriĝante de siaj neperfektaĵoj, ĝis kiam ili meritos enkarniĝon en mondoj pli superaj, morale kaj fizike pli progresantaj. Se oni povas koncepti ian ĉirkaŭlimigitan lokon por puno, tia loko sendube estas tiuj mondoj por kulpelaĉeto, ĉirkaŭ kiuj svarmas neperfektaj elkarniĝintaj Spiritoj, atendantaj novajn ekzistadojn, kiuj ebligos al ili ripari malbonon, helpante ilian progreson.

19-a: Ĉar la Spirito ĉiam havas liberan volon, la progreso iafoje fariĝas malrapida, kaj forta lia obstino ĉe malbono. En tiu stato li povos resti jarojn kaj jarcentojn, kaj fine venos momento, kiam lia obstineco modifiĝos pro sufero, kaj spite sian arogantecon li rekonos la superan povon, kiu lin superregas.

Kiam manifestiĝos la unuaj signoj de pento, tiam Dio faras lin duonvidi la esperon. Ne ekzistas Spirito nekapabla neniam progresi, destinita al eterna malsupereco, kio estus neado de la leĝo de progreso, kiu providence regas ĉiujn kreitojn.

20-a: Kiaj ajn estas la malsupereco kaj maliceco de la Spiritoj, Dio neniam ilin forlasas. Ĉiuj homoj havas sian gardanĝelon (gvidanton), kiu zorgas pri ili, suflorante bonajn pensojn, vekante dezirojn progresi kaj ankaŭ esplorante la movojn de ilia animo, per kiuj ili klopodas ripari en ia nova ekzistado la malbonon, kiun ili praktikis. Sed tiu interveno de la gvidanto preskaŭ ĉiam fariĝas kaŝe, tiel ke ne okazu premo, ĉar la Spirito devas progresi per impulso de sia propra volo, neniam per ia altrudo.

Bono kaj malbono estas praktikataj laŭ libera volo, kaj sekve la Spirito ne estas fatale pelita al unu aŭ alia direkto.

Obstinante longe ĉe malbono, la Spirito suferos ties sekvojn, tiel longe, kiel daŭros lia obstinado, sammaniere kiel donante paŝon al bono, li tuj sentas ĝiajn bonfarantajn efikojn.

Rimarko. Estus eraro supozi, ke, pro efiko de la leĝo de progreso, la certeco pli aŭ malpli frue atingi perfektecon kaj feliĉon povas stimuli obstinon ĉe malbono, sub kondiĉo de posta pento: unue tial, ke la malsupera Spirito ne vidas la finon de sia situacio; due tial, ke estante aŭtoro de sia propra malfeliĉo, li nepre komprenos, ke dependas de li mem ĝin ĉesigi; ke li estos malfeliĉa, dum longe li persistos ĉe malbono; fine tial, ke la sufero estos senfina, se li mem ne metos finon al ĝi. Tio do estus negativa kalkulo, kies sekvojn la Spirito rekonus la unua. El la dogmo pri la nepageblaj punoj oni ja faras tian hipotezon, ĉar al homo estas malpermesita por ĉiam ia ajn ideo pri espero, kaj li do ne havas intereson konvertiĝi al bono, sen ia profito al li.

Antaŭ tiu leĝo ankaŭ falas la kontraŭdiro kontraŭ la dia antaŭsciado, ĉar Dio, kreinte la Spiriton, efektive scias, ĉu li iros pro sia libera volo la bonan aŭ malbonan vojon; scias, ke li estos punita, se li faros malbonon; sed ankaŭ li scias, ke tia nedaŭra puno estas rimedo igi lin kompreni sian eraron, frue aŭ malfrue sekvante la bonan vojon. El la doktrino pri la eternaj punoj oni konkludas, ke Dio scias, ke tiu Spirito bankrotos, kaj ke li do estas antaŭdecide kondamnita al senfinaj torturoj.

21-a: La respondeco pri kulpoj estas tute persona, neniu Spirito suferas pro aliulaj eraroj, esceptinte se li ilin originigis, ĉu kaŭzante ilin per sia ekzemplo, ĉu ne ilin malhelpante, dum li tion povis fari.

Tial la memmortiginto estas ĉiam punita; sed kiu, pro malico, instigas alian homon sinmortigi, tiu suferas eĉ pli grandan punon.

22-a: Kvankam senfina la diverseco de punoj, kelkaj tamen estas propraj al la malsupereco de la Spiritoj, kaj kies sekvoj, krom iaj detaloj, estas iom pli-malpli identaj.

La plej tuja puno de tiuj ĉefe ligiĝintaj al la materia vivo, malprofite por la spirita progreso, estas la malrapideco de la animomalligiĝo; la angoro akompanantaj la morton kaj vekiĝon en la alia vivo, la sekvanta konfuziĝo, kiu povas daŭri monatojn aŭ jarojn.

Kontraŭe la elkarniĝo de tiuj, kiuj havas sian konsciencon pura, kaj kiuj jam en la materia vivo portas spiritan vivon, estas rapida, sen skuoj, preskaŭ nula ilia konfuziĝo ĉe paca vekiĝo.

23-a: Tre ofta fenomeno inter la Spiritoj kun ia morala malsupereco estas, ke ili opinias sin ankoraŭ vivantaj, kaj tiu iluzio povas daŭri multe da jaroj, dum kiuj ili spertos ĉiujn bezonojn, ĉiujn turmentojn kaj perpleksaĵojn de la vivo.

24-a: Por krimulo la senĉesa ĉeesto de liaj viktimoj kaj de la cirkonstancoj de la krimo estas kruela suferego.

25-a: Ekzistas Spiritoj dronintaj en densa mallumo; aliaj troviĝas en absoluta izoliteco en la Spaco, turmentataj de la nescieco pri sia propra situacio kaj ankaŭ pri la sorto ilin atendanta. La pli kulpaj suferas torturojn multe pli akrajn, ĉar ili ne duonvidas ties finon.

Al kelkaj estas malpermesate vidi siajn karulojn, kaj ĉiuj ĝenerale ekspertas kun rilata intenseco la malbonojn, la dolorojn kaj seniĝojn, kiujn ili okazigis al aliulo. Tia situacio daŭras tiel longe ĝis la deziro de riparo per pento donu al ili trankvilecon por antaŭsenti la eblecon meti finon al tia situacio per si mem.

26-a: Por fierulo forlasita ĉe la malsuperaj klasoj estas suferego vidi, ke super li estas lokitaj, plenaj de gloro kaj bonstato, tiuj, kiujn li malŝatis sur la Tero. Hipokritulo vidas senvualigitaj, penetrataj kaj legataj de ĉiuj Spiritoj siajn plej sekretajn pensojn, ne povante ĉi tiujn kaŝi aŭ vuali; satiruso, nepotenca ilin satigi, sentas la ekscitiĝon de siaj bestecaj deziroj, kiel plej akran turmenton; avarulo vidas la neeviteblan malŝparon de sia trezoro, dum egoisto forlasita de ĉiuj suferas la sekvojn de sia surtera sinteno; ne lia soifo nek lia malsato estos kvietigitaj, ne amikaj manoj etendiĝos al liaj petegantaj manoj; kaj pro tio, ke dum vivo li zorgis nur pri si mem, neniu kompatos lin pro lia morto.

27-a: La sola rimedo eviti aŭ malgravigi la estontajn sekvojn de ia eraro estas ripari ĝin, malfari ĝin en la nuneco. Ju pli ni prokrastos riparon de eraro, des pli penaj kaj rigoraj estos ties sekvoj en la estonteco.

28-a: La situacio de la Spirito en la spirita mondo ne estas alia ol tiu de li mem preparita en la korpa vivo.

Poste alia enkarniĝo estos donita al li por novaj provoj, por elpago kaj riparo kun pli aŭ malpli granda profito, dependantaj de lia libera volo; kaj se li ne korektos sin, li ĉiam havos rekomenciĝontan mision ĉiam kaj ĉiam pli pena, tiel ke oni povas diri, ke tiu multe suferante sur la Tero havas multon elpagota; kaj tiuj ĝuantaj ŝajnan feliĉon, malgraŭ siaj malvirtoj kaj neutilaĵoj, tre kare pagos ĝin en posta ekzistado. Laŭ tiu senco Jesuo diris: “Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj.” (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V. )

29-a: Vere la favorkoreco de Dio estas senfina, sed ne blinda. Erarinto, kiun ĝi atingas, ne restas senkulpigita, kaj dum li ne kontentigos justecon, li suferas la sekvojn de siaj eraroj. Pro la senfina favorkoreco ni devas konsenti, ke Dio ne estas nefleksebla, kaj Li lasas ĉiam irebla la vojon al la saviĝo.

30-a: Submetitaj al pento kaj riparo, dependantaj de la homa volo, la suferoj, kvankam nedaŭraj, estas samtempe punoj kaj helpaj sanigiloj por kuracado de malbono. La provantaj Spiritoj do ne estas, kiaj punlaboruloj kondamnitaj dum iom da tempo, sed kvazaŭ malsanuloj en hospitalo suferantaj malsanojn rezultintajn de sia propra senzorgeco; uzantaj kuracilojn pli-malpli dolorajn, kiujn la malsano postulas; atendantaj forpermeson, kiu venos des pli frue, ju pli strikte estas observataj la preskriboj de la servema asistanta kuracisto. Se malsanuloj, pro la propra malzorgo pri si mem, plilongigas sian malsanon, kuracisto nenion respondas pri tio.

31-a: Al la suferoj, kiujn la Spirito spertas en la spirita vivo, aldoniĝas tiuj de la korpa vivo, kiuj estas rezultantaj el la neperfektaĵoj de la homo, el liaj pasioj, el la malbona uzo de liaj kapabloj kaj el la elaĉeto de liaj nunaj kaj pasintaj kulpoj. Ĝuste en la korpa vivo la Spirito riparas la malbonon el antaŭaj ekzistadoj, metante en la praktikon decidojn faritajn en la spirita vivo. Tiel oni klarigas la homajn mizerojn kaj sortovicojn, kiuj, je la unua vido, ŝajne ne havas pravon de ekzisto. Ili tamen estas justaj, kiel heredaĵo el pasinteco – heredaĵo utilanta al nia pilgrimado al la perfektebleco[27].

32-a: Ĉu Dio, oni diras, ne donus grandan pruvon de amo al siaj infanoj, kreante ilin neeraremaj kaj sekve sen la malvirtoj propraj al neperfekteco? Por tio estus necese, ke Li kreus perfektajn estaĵojn, kiuj devas akiri nenion pli, ĉu da konoj, ĉu da moralo. Sed certe Dio povus fari tion, kaj se Li tion ne faris estas pro tio, ke lia saĝeco volis, ke progreso estu ĝenerala leĝo. La homoj estas neperfektaj, kaj tiel ili estas elmetitaj al la pli-malpli penaj sortovicoj. Kaj, ĉar la fakto ekzistas, ni do devas ĝin akcepti.

El ĝi konkludi, ke Dio ne estas bona nek justa, estas malsaĝa ribelo kontraŭ la leĝo.

Maljusteco ja estus la kreado de privilegiaj estaĵoj pli-malpli favoritaj, havantaj plezurojn, kiujn aliaj eble ne atingas, krom per laboro, aŭ neniam povus atingi. Male la dia justeco evidentiĝas ĉe la absoluta egaleco aplikata al la kreado de la Spiritoj; ĉiuj havas saman deirpunkton kaj neniu dum sia formado ricevas distingiĝon esti pli bone favorata; neniu, kies progresa iro estas escepte faciligata: tiuj, kiuj venis al la fino, trapasis, kiel ĉiuj aliaj la fazojn de malsupereco kaj respektivajn provojn.

Tiel nenio estas pli justa ol la agolibereco al ĉiu konsentita. La vojo al feliĉo larĝe malfermiĝas al ĉiuj, kiel al ĉiuj estas konsentitaj la samaj kondiĉoj por ĝin atingi. La leĝo gravurita en ĉies konscienco, al ĉiuj estas instruata. Dio faris el la feliĉo la premion al laboro kaj ne al nepotismo, ke ĉiu havu sian meriton.

Ni ĉiuj estas liberaj labori por nia propra progreso, kaj tiu, kiu multe kaj rapide laboras, plej frue ricevas sian rekompencon. Pligrimanto, kiu foriĝas aŭ perdas tempon sur vojo, malrapidigas sian iradon kaj ne povas plendi, krom pri si mem.

Bono kaj malbono estas nedevigaj kaj laŭvolaj: libera, la homo estas fatale pelata nek al unu nek al la dua.

33-a: Malgraŭ la diverseco de specoj kaj gradoj da suferoj de la neperfektaj Spiritoj, la puno kodo de la estonta vivo povas esti resumita per ĉi tiuj tri principoj:

1-a: Sufero estas propra al neperfekteco.

2-a: Ĉia neperfektaĵo, kiel ĉia eraro el ĝi rezultanta, kunportas sian propran punon en la naturaj kaj neeviteblaj sekvoj: nome malsano punas ekscesojn kaj el senfareco venas enuo, kaj ne estas necesa ia speciala kondamno por ĉiu eraro aŭ ĉiu individuo.

3-a: Ĉar ĉiu homo povas liberiĝi el la neperfektaĵoj danke la forton de sia volo, tial li ankaŭ povas nuligi la sinsekvajn malbonojn kaj certigi sian estontan feliĉon.

Al ĉiu laŭ liaj faroj, kiel en la Ĉielo, tiel ankaŭ sur la Tero: tia estas la leĝo de la Dia Justeco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.