La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈIELO KAJ LA INFERO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

UNUA PARTO: Doktrino
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
DUA PARTO: Ekzemploj
1 2 3 4 5 6 7 8
Piednotoj

DUA PARTO: EKZEMPLOJ

ĈAPITRO I: LA FORPASO

1. La certeco pri la estonta vivo ne forigas la priokupiĝojn de ni antaŭ nia reveno de ĉi tiu vivo en la alian. Multe da homoj timas ne la morton mem, sed la transiĝan momenton. Ĉu ni suferas aŭ ne, dum tiu reveno? Tial ili malkvietiĝas, kaj prave, ĉar neniu evitas la fatalan leĝon de tiu transiĝo. Ni povas ne fari iun vojaĝon en ĉi tiu mondo, sed ne fari tiun en la alian mondon estas tute neeble. Riĉuloj kaj malriĉuloj, ĉiuj nepre devos fari ĝin, kaj, kiel eble plej dolora estas la forpaso, ne socia rango nek riĉeco povus ĝin mildigi.

2. Vidante la flegmon de kelkaj mortantoj kaj la terurajn konvulsiojn de aliaj, oni antaŭe povas opinii, ke la spertitaj sensacioj ne ĉiam estas samaj. Kiu do povus klarigi al ni tian aferon? Kiu priskribus la fiziologian fenomemon pri la disiĝo de la animo je la korpo? Kiu rakontus al ni la impresojn pri tiu lasta momento, pri kiu silentas la Scienco kaj la Religio? Kaj ili silentas, ĉar mankas al ili kono pri la leĝoj regantaj la rilatojn inter Spirito kaj materio, kaj unu haltas ĉe la sojlo de la spirita vivo kaj dua ĉe la sojlo de la materia vivo. Spiritismo estas ligilo inter ili, kaj nur ĝi povas diri al ni, kiel okazas la disiĝo, ĉu rilate la plej pozitivajn nociojn pri la naturo de la animo, ĉu rilate la priskribojn de tiuj, kiuj forlasis ĉi tiun mondon. La kono de la fluideca ligilo, kuniganta la animon kun la korpo estas la ŝlosilo por tiu kaj por multe da aliaj fenomenoj.

3. La nesentebleco de la inerta materio estas fakto, kaj nur la animo spertas sensaciojn de doloro kaj de plezuro. Dum la vivo, ĉia materia diseriĝo reagas sur la animon, kiu tial ricevas impreson pli-malpli dolora. Suferas ja la animo, ne la korpo, ĉar ĉi tiu estas nenio alia ol instrumento por doloro: la animo estas la paciento. Post la morto, post disiĝo de la animo, la korpo povas esti senkompate mutilata kaj ĝi neniom suferas; la animo, pro la disiĝo, nenion spertas de la organa detruiĝo. La animo havas proprajn sensaciojn, kies fonto ne estas en la tuŝebla materio. La perispirito estas la envolvaĵo de la animo kaj disiĝas je ĝi ne antaŭ nek post la morto. La perispirito formas kun ĝi tuton, kaj oni ne konceptas unu sen la dua. Dum la vivo la perispirita fluidaĵo penetras en ĉiujn partojn de la korpo kaj servas kiel portilo de la fizikaj sensacioj de la animo, tiel same, kiel ĉi tiu per ĝi agas sur la korpon kaj direktas ties movojn.

4. La estingiĝo de la organa vivo okazigas la disiĝon de la animo je la korpo, kaŭze de la rompiĝo de la fluideca ligilo, kuniganta ĝin kun la korpo, sed tiu disiĝo neniam estas subita.

La perispirita fluidaĵo nur iom post iom liberiĝas de ĉiuj organoj, tiel ke la disiĝo nur estas kompleta kaj absoluta, kiam ne plu restas eĉ atomo de perispirito ligita al unu molekulo de la korpo. “La dolora sento de la animo okaze de la morto estas rekte proporcia al la sumo de la kontaktopunktoj, ekzistantaj inter la korpo kaj la perispirito, kaj sekve ankaŭ al la pli granda aŭ pli malgranda malfacileco, kiun la rompiĝo prezentas.” Ne estas necese do diri, ke laŭ la cirkonstancoj la morto eble estas pli aŭ malpli pena. Tiajn cirkonstancojn ni ja devas ekzameni.

5. Unue ni starigu, kiel principon, la sekvantajn kvar okazojn, kiujn ni povas opinii ekstremaj situacioj, inter kies limoj estas senfinaj variaĵoj:

1-a: Se, en la momento, kiam la organa vivo estingiĝas, la malligiĝo de la perispirito estus kompleta, la animo absolute sentus nenion.

2-a: Se, en tiu momento, la altirforto de tiuj du elementoj estos en la apogeo de sia intenseco, okazos ia rompiĝo, kiu dolore reagos sur la animon.

3-a: Se la altirforto estos neintensa, la disiĝo estos facila kaj fariĝos sen skuo.

4-a: Se, post la tuta ĉeso de la organa vivo, ankoraŭ ekzistos nombraj kontaktopunktoj inter la korpo kaj la perispirito, la animo povos senti la efikojn de la putriĝo de la korpo ĝis tiam, kiam la ligilo tute rompiĝos.

El tio rezultas, ke la sufero akompananta la morton dependas de la altirforto, kiu kunigas la korpon kun la perispirito; ke ĉio, kio eble malintensigos tiun forton kaj plirapidigos la malligiĝon, faras la forpason malpli pena; ke fine, se la malligiĝo okazos sen malfacileco, la animo ne spertos ian ajn malagrablan senton.

6. Dum la transiĝo de la korpa vivo en la spiritan, ankoraŭ okazas alia tre grava fenomeno – la konsterniteco. Dum ĝi okazas, la animo spertas ian torporon, kiu nedaŭre paralizas ĝiajn kapablojn, nuligante almenaŭ parte la sensaciojn. Tio estas, kvazaŭ ia katalepsia stato, en kiu la animo preskaŭ neniam atestas konscie sian lastan elspiron. Ni diris preskaŭ neniam, ĉar en iaj okazoj la animo konscie povas observi sian liberiĝon, kiel ni baldaŭ vidos. La konsterniteco do povas esti rigardata, kiel ordinara stato ĉe la momento de la morto kaj daŭri nedifinitan tempon, variantan de kelke da horoj ĝis kelke da jaroj. Proporcie kiel ĝi liberiĝas, la animo troviĝas en situacio komparebla kun tiu de homo vekiĝanta de profunda dormado; la ideoj estas konfuzaj, neprecizaj, necertaj; la vidado apenaŭ distingas, kvazaŭ tra densa nebulo, sed klariĝas iom post iom; memoro kaj kono pri ĝi mem vekiĝas. Sed tre malsama estas tiu vekiĝo; trankvila ĉe unuj, ĝi alportas dolĉajn sensaciojn; funebra, timiga kaj aflikta ĉe aliaj, ĝi similas teruran inkubon.

7. La lasta spiro preskaŭ neniam estas dolora, ĉar ĝi ordinare okazas ĉe momento de nekonscio, sed la animo spertas antaŭ ĝi la malkomponiĝon de la materio, ĉe la stertoroj de agonio, kaj post ĝi la angorojn pro konsterniteco. Ni rapidas aserti, ke tiu stato ne estas ĝenerala, ĉar la intenseco kaj daŭro de la sufero estas rekte proporcia al la altireco ekzistanta inter korpo kaj perispirito. Tiel, ju pli granda estos tiu alligiteco, des pli penigaj kaj daŭraj estos la klopodoj de la animo por liberiĝi. Ekzistas personoj, en kiuj la altireco estas tiel malintensa, ke la malimplikiĝo okazas per si mem, kvazaŭ laŭnature; tio estas, kvazaŭ matura frukto defalus de sia branĉo, kaj ĝi estas ekzemplo de trankvilaj mortoj, de paca vekiĝo.

8. La ĉefa kaŭzo de pli aŭ malpli granda facileco de liberiĝo estas la morala stato de la animo. La alligiteco inter la korpo kaj la perispirito estas proporcia al la alkroĉiĝo al la materio, alkroĉiĝo, kiu atingas sian plej altan gradon ĉe la homo, kies zorgoj ekskluzive kaj nure rilatas al la materiaj vivo kaj ĝuoj. Kontraŭe, ĉe la animoj puraj, kiuj antaŭe identigas sin kun la spirita vivo, la alkroĉiĝo estas preskaŭ nula. Ĉar la malrapideco kaj la malfacileco estas proporciaj al la grado da pureco kaj elmateriiĝo de la animo, de ni dependas fari facila aŭ peniga, agrabla aŭ dolora, tiun liberiĝon.

Prezentinte tion, jen kiel teorion, jen kiel rezultaton de observoj, ni fine devas esplori la influon de la speco de morto sur la sensaciojn de la animo ĉe ties lastaj momentoj.

9. Kiam temas pri natura morto, rezultanta el la estingiĝo de la vivo-fortoj pro maljuneco aŭ malsano, la disiĝo grade okazas; de homo, kies animo elmateriiĝis kaj kies pensoj disiĝis je la surteraj aferoj, la malligiĝo preskaŭ kompletiĝas antaŭ ol la reala morto, t. e. dum lia korpo ankoraŭ havas organan vivon, lia Spirito jam penetras en la spiritan vivon, nur ligite per ĉenero tiel delikata, ke ĝi rompiĝas ĉe la lasta bato de la koro. En ĉi tiu okazo la Spirito jam eble reakiris sian mensklarecon, tiel ke li fariĝas konscia atestanto de la estingiĝo de la vivo de sia korpo, opiniante sin feliĉa, ke li ĝin forlasis.

Al tiu la menskonfuziĝo estas preskaŭ nula, aŭ prefere ĝi estas nenio alia ol nelonga kvieta dormado, el kiu li vekiĝas kun neesprimebla impreso de espero kaj feliĉo. Al la tre materieca kaj voluptama homo, vivinta pli korpe ol spirite, kaj al kiu la spirita vivo nenion signifas, ne tuŝante eĉ lian penson, ĉio kontribuas por streĉi la materiajn ligilojn, kaj kiam la morto proksimiĝas, la malligiĝo, kvankam same grade okazanta, postulas konstantajn klopodojn. La konvulsioj el la agonio estas signoj de lukto de la Spirito, kiu iafoje penas rompi la fortajn ligilojn kaj alifoje alkroĉiĝas al la korpo, el kiu nevenkebla forto lin perforte fortiras molekulon post molekulo.

10. Ju malpli la Spirito vidas ekster la korpa vivo, des pli li alkroĉiĝas al ĝi, kaj tiel li sentas, ke ĝi eliĝas el li kaj li volas ĝin reteni; anstataŭ sin doni al la movo, lin altiranta, li rezistas per ĉiuj fortoj kaj eĉ povas plilongigi la lukton dum tutaj tagoj, semajnoj kaj monatoj.

Certe, en tiu momento, la Spirito ne posedas sian tutan konscion, ĉar lia menskonfuziĝo de longe antaŭis la morton, sed ne tial li malpli suferas, kaj la malpleno, en kiu li troviĝas, kaj la necerteco pri tio, kio al li okazos, pligravigas liajn angorojn. Fine venas la morto, kaj ne tial ĉio estas finiĝinta; la menskonfuziĝo daŭras plu, li sentas, ke li vivas, sed ne scias ĉu materie ĉu spirite, li luktas, kaj li ankoraŭ luktas ĝis kiam la lastaj ligiloj de la perispirito tute rompiĝos. La morto metis finon al la efektiva malsano, sed ne baris la sekvojn, kaj dum ekzistos punktoj de kontaktoj kun la korpo, la Spirito resentas kaj suferas pro siaj impresoj.

11. Kiel alia estas la situacio de la elmateriiĝinta Spirito, eĉ en plej kruelaj malsanoj! Estante delikataj, la fluidecaj ligiloj, kiuj kunigas lin kun la korpo, facile rompiĝas; krome lia konfido al la estonteco, pense aŭ reale duonvidita, iel iafoje okazas, igas lin rigardi la morton, kiel savilon, kaj ĝiajn sekvojn, kiel provon, kaj el tio venas al li ia rezignacia flegmo, kiu malintensigas lian suferon.

Post la morto, rompitaj la ligiloj, ne estas eĉ unu dolora reago, kiu lin ĝenu; la vekiĝo estas rapida, senembarasa; liaj solaj sensacioj: korfaciliĝo, ĝojo!

12. Ĉe la perforta morto la sensacioj ne estas ĝuste tiuj samaj. Nenia komenca diseriĝo antaŭe okazigis la disiĝon de la perispirito je la korpo; la organa vivo kun sia tuteco de forto estas subite estingita. En ĉi tiuj kondiĉoj la malligiĝo komenciĝas nur post la morto kaj ne povas rapide kompletiĝi. La Spirito neatendite trafita statas kvazaŭ menskonfuzita kaj sentas, kaj pensas, kaj kredas, ke li vivas, kaj longigas ĉi tiun iluzion, ĝis kiam li komprenos sian staton. Ĉi tiu duma stato inter la korpa kaj spirita vivoj estas el tiuj plej interesaj por studado, ĉar ĝi prezentas la strangan scenon de Spirito, kiu opinias materia sian fluidecan korpon, samtempe spertante ĉiujn sensaciojn de la organa vivo. Krom tio, pri tiu stato ekzistas senfina serio da nuancoj, kiu varias laŭ la konoj kaj la moralaj progresoj de la Spirito. Al tiuj homoj, kies animo estas purigita, la situacio ne longe daŭras, ĉar ili havas en si mem ian antaŭan malligiĝon, kies finon la plej subita morto nur fruigas. Ekzistas aliaj, al kiuj la situacio longiĝas dum tutaj jaroj. Ĉi tiu situacio estas tre ofta ĉe la okazoj de ordinara morto, kiu, estante neniel pena al la progresintaj Spiritoj, fariĝas terura por la malprogresintaj. Precipe al la memmortiginto ĝi superas ĉian atendon. Katenita al la korpo per ĉiuj fibroj, la perispirito komunikas al la animo ĉiujn sentojn de la korpo kun afliktegaj doloroj.

13. La stato de la Spirito okaze de la morto povas esti resume priskribita jene: Des pli granda estas la sufero, ju pli malrapida estos la malligiĝo de la perispirito; la rapido de ĉi tiu malligiĝo estas rekte proporcia al la morala progreso de la Spirito; al la elmateriiĝinta Spirito, kun pura konscienco, la morto estas kvazaŭa mallonga dormado, senigita je agonio, kaj lia vekiĝo estas tre milda.

14. Por ke la homo laboru por sia puriĝo, bridu siajn malbonajn inklinojn kaj regu siajn pasiojn, estas necese, ke li rezignu siajn tutajn profitojn por sia estonteco, ĉar, por identiĝi kun la spirita vivo, direktante al ĝi ĉiujn siajn aspirojn kaj preferante ĝin al la surtera vivo, ne sufiĉas, ke li kredu, sed ke li komprenu. Ni devas konsideri tiun vivon el vidpunkto, kiu samtempe kontentigu la racion, la logikon, la komunan saĝon kaj la koncepton, kiun ni faras pri la grandeco, boneco kaj justeco de Dio. Rigardate el ĉi tiu vidpunkto, pro la neskuebla fido, kiun ĝi donas, Spiritismo el tiom da doktrinoj, kiujn ni konas, estas tiu, kiu havas plej potencan influon.

La serioza spiritisto ne limiĝas kredi, ĉar li komprenas, kaj li komprenas, ĉar li rezonas; la estonta vivo estas realaĵo senĉese disvolviĝanta antaŭ liaj okuloj; por tiel diri, realaĵo, kiun li ĉiumomente tuŝas kaj vidas, tiel ke dubo ne povas ekposedi lin aŭ nesti en lia animo. La korpa vivo, tiel mallonga, senvaloriĝas antaŭ la spirita vivo, la efektiva vivo. Kio gravas la incidentoj en la vojirado, se li komprenas la kaŭzon kaj utilecon de la homaj sortovicoj, kiam ĉi tiuj estas rezignacie eltenataj? Lia animo altiĝas pro la rilatoj kun la videbla mondo; la fluidecaj ligiloj, lin katenantaj al la materio anticipe malfortiĝas, kaŭzante partan malligiĝon, kiu faciligas lian venon en la alian vivon. La menskonfuziĝo, sekvanta la transiĝon, nelonge daŭras, ĉar, farinte la paŝon, li tuj rekonas sen surpriziĝo, sed komprenante, sian novan sitiacion.

15. Efektive ne estas nur Spiritismo, kiu certigas al ni tiel promesantan rezultaton, ĝi eĉ ne arogas al si esti la ekskluziva rimedo, la sola savogarantio por la animoj. Sed estas necese konfesi, ke pro la konoj, kiujn ĝi donas, pro la sentoj, kiujn ĝi inspiras, ankaŭ pro la humoro, en kiun ĝi metas la Spiriton, igante lin kompreni la bezonon pliboniĝi, ĝi treege faciligas la saviĝon. Ĝi plie donas al ĉiu la rimedojn helpi la malligiĝon de aliaj Spiritoj forlasantaj la materian envolvaĵojn, mallongigante ilian konfuziĝon per elvoko kaj per preĝo. Per la sincera preĝo, kiu estas ia spirita magnetizo, oni kaŭzas pli rapidan malligiĝon de la perispirita fluidaĵo; per elvoko saĝe kaj prudente gvidata, per bonvolaj kaj konsolaj vortoj oni disbatas la torporon de la Spirito, helpante lin rekoni sin pli frue, kaj se li estas suferanto, oni inspiras al li penton – solan rimedon mallongigi liajn suferojn.[40]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.